La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


BONHUMORAJ RAKONTOJ

Aŭtoro: Janusz Korczak

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Reĝo Maĉjo Unua

Maturaj homoj prefere ne legu mian rakonton, ĉar estas en ĝi malkonvenaj ĉapitroj, kiujn ili ne komprenos kaj pro tio primokos. Sed se ili nepre volas, ili legu – al plenkreskuloj oni ja nenion povas malpermesi – ili ne obeas.

La rakonto komenciĝas tiel: La doktoro diris, ke se la reĝo dum tri tagoj ne resaniĝos, estos tre malbone. Ĉiuj tre ĉagreniĝis, kaj la plej maljuna ministro surmetis okulvitrojn kaj demandis: ”Do kio okazos, se la reĝo ne resaniĝos?”

La doktoro ne volis klare diri tion, sed ĉiuj komprenis, ke la reĝo mortos.

La plej maljuna ministro tre malĝojis kaj invitis al konferenco la aliajn ministrojn. Ili kolektiĝis en granda salono, lokiĝis en komfortaj apogseĝoj ĉe longa tablo.

Antaŭ ĉiu ministro kuŝis paperfolio kaj du krajonoj; unu krajono estis ordinara, kaj la dua estis ĉe unu flanko blua, ĉe la alia ruĝa, kaj antaŭ la plej maljuna ministro staris sonorileto.

La ministroj ŝlosis la pordon, por ke neniu malhelpu la kunsidon, ili lumigis elektrajn lampojn kaj parolis nenion. Poste la plej maljuna ministro eksonorigis la sonorileton kaj diris:

”Nun ni interkonsiliĝos, kion fari, ĉar la reĝo estas malsana kaj ne plu povas regi.”

”Mi pensas,” diris la militministro, ”ke oni devas venigi la kuraciston, por ke li klare diru, ĉu li povas sanigi lin.”

Ĉiuj ministroj timis la militministron, ĉar li ĉiam portis sabron kaj revolveron – do ili obeis al li.

”Bone, ni venigu la kuraciston,” ili diris.

Sed la kuracisto ne povis veni baldaŭ, ĉar en tiu momento li surmetis al la reĝo dudek kvar kupojn.

”Do ni estas devigataj atendi,” diris la plej maljuna ministro, ”kaj dume ni pripensu, kion ni faros, se la reĝo mortos.”

”Mi scias,” diris la justecministro, ”ke laŭleĝe post morto de reĝo suriras la tronon la plej maljuna filo kaj regas.”

”Sed la reĝo havas nur unu filon.”

”Oni ne bezonas plian.”

”Sed la filo de la reĝo estas malgranda Maĉjo – kiel do li povas esti reĝo – li eĉ ne scias skribi.”

”Ne grave,” respondis la justicministro, ”en nia ŝtato tio ankoraŭ ne okazis, sed en Hispanujo, en Belgujo kaj en aliaj landoj okazis, ke reĝo mortis kaj postlasis malgrandan filon – kaj tiu malgranda filo devis esti reĝo.”

”O,” jesis la poŝt- kaj telegrafministro, ”mi eĉ vidis poŝtmarkojn kun fotografaĵo de tia malgranda reĝo.”

”Sed, estimataj sinjoroj,” diris la klerecministro; ”ne estas ja eble, ke reĝo ne sciu skribi kaj kalkuli, ke li konu nek geografion nek gramatikon.”

”Mi ankaŭ tion opinias,” diris la financministro. ”Kiel do reĝo povas fari kalkulojn kaj ordonadi, kiom da nova mono estu presata, se li ne konas la multiplik-tabelon.”

”Plej malbone estos, karaj sinjoroj,” aŭdigis sin la militministro, ”ke tiel malgrandan reĝon neniu timos. Kiamaniere li obeigos al si la militistojn kaj generalojn?”

”Mi pensas,” diris la ministro por eksteraj aferoj, ”ke vere tiel malgrandan reĝon neniu timos. Ni ĉiam havos strikojn kaj ribelojn – mi pri nenio povas respondi, se vi Maĉjon faros reĝo.”

”Mi ne scias, kio fariĝos,” diris la kolerita justicministro, ”mi nur unu fakton konas: la leĝo klare diras, ke post morto de reĝo lia filo fariĝas tronheredanto.”

”Sed Maĉjo estas tro malgranda,” kriis ĉiuj ministroj, ”kaj certe fariĝus terura malpaco …” Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj eniris la salonon fremdlanda ambasadoro. Ŝajnos eble strange, ke li venis en kunsidon, kvankam la pordo estis ŝlosita – do mi devas klarigi, ke kiam oni iris por venigi la kuraciston, oni forgesis fermi la pordon. Poste kelkaj eĉ opiniis, ke tio estis perfido, ke la justicministro intence lasis malfermita la pordon, ĉar li sciis pri alveno de la ambasadoro.

”Bonan vesperon,” la ambasadoro diris enirante, ”mi venas en la nomo de mia reĝo, kaj mi postulas, ke Maĉjo Unua fariĝu reĝo, kaj se vi ne konsentos pri tio, estos milito.”

La ministro-prezidanto (plej maljuna ministro) tre ektimis, sed li ŝajnigis, kvazaŭ tio ne interesus lin. Li skribis per blua krajono sur paperfolion: ”Bone, ke estu milito,” kaj donis la paperon al la fremdlanda ambasadoro.

Ĉi tiu prenis la paperon, salutis kaj diris: ”Mi sciigos pri tio mian registaron.”

En tiu momento en la salonon eniris la kuracisto, kaj ĉiuj ministroj komencis peti lin, ke li resanigu la reĝon, ĉar povos okazi milito kaj malfeliĉo.

”Mi jam donis al la reĝo ĉiujn medikamentojn de mi konataj, kaj mi surmetis al li kupojn, – plie mi ne scias, kion fari. Sed oni povas venigi krome aliajn kuracistojn.”

La ministroj aŭdis la konsilon, ili venigis famajn doktorojn, oni elsendis ĉiuj reĝajn aŭtomobilojn – kaj dume ili ordonis al la reĝa kuiristo, ke li donu al ili vesperman ĝon, ĉar ili estis tre malsataj, – ili ne sciis, ke la konferenco daŭros tiel longe, kaj ili eĉ ne tagmanĝis hejme.

La kuiristo orde starigis arĝentajn telerojn, plenverŝis botelojn per plej bona vino, ĉar li volis resti en la palaco eĉ post morto de la reĝo. La ministroj manĝis kaj trinkis, ili fariĝis gajaj, kaj en salono kolektiĝis doktoroj.

”Mi pensas,” diris maljuna, barbhava doktoro, ”ke oni devas fari je la reĝo operacion.”

”Mi opinias,” diris la dua, ”ke ni devas fari al li varmegan kompreson kaj ke li gargaru la gorĝon, – li devas prenadi pulvorojn.”

”Gutoj certe estos pli bonaj,” diris fama doktoro.

Ĉiu doktoro alportis dikan libron kaj montris, ke en lia libro estas alie skribite, kiamaniere oni kuracas tian malsanon.

Estis jam malfrue, kaj la ministroj estis tre dormemaj, sed ili devis atendi, kion fine decidos la doktoroj. En la reĝa palaco estis tia bruo, ke la malgranda tronheredonto, Maĉjo, jam dufoje vekiĝis.

”Oni devas ja vidi, kio okazasas ĉi tie,” li pensis; – li forlasis la liton, rapide vestis sin kaj eniris en koridoron.

Li haltis antaŭ la tagmanĝeja pordo, ne por subaŭskulti, sed en la reĝa palaco la ansoj estis tiel alte lokitaj, ke malgranda Maĉjo ne povis atingi ilin por malfermi la pordojn.

”Ho! la reĝo havas bonegan vinon,” kriis la financministro, ”ni trinku ankoraŭ, karaj kamaradoj. Se Maĉjo fariĝos reĝo, vino ne estos al li bezonata, ĉar al infanoj ja estas malpermesite trinki vinon.”

”Ankaŭ cigarojn li ne bezonos, mi do povas preni kelkajn hejmen,” laŭte kriis la komercministro.

”Kaj se estos milito, miaj karuloj, mi garantias, ke nenio restos de tiu ĉi palaco, ĉar Maĉjo ja ne defendos nin.”

Ĉiuj komencis ridi kaj moki.

”Ni trinku je la sano de nia defendanto, de granda reĝo Maĉjo Unua.”

Maĉjo ne komprenis multon el tiu ĉi interparolo; li sciis, ke paĉjo estas malsana, ke la ministroj ofte kunvenas por kunsidoj, sed kial ili mokas lin, Maĉjon, kaj kial oni lin nomas reĝo, pri kiu milito oni parolas – li tute ne komprenis. Li estis iom dormema, iom timigita kaj iris antaŭen tra la koridoro kaj ree aŭdis el kunsidsalono alian interparolon.

”Mi diras al vi, ke la reĝo mortos – vi povas donadi al li pulvorojn kaj sanigilojn – tio ne helpos al li.”

”Mi donos mian kapon, se la reĝo ankoraŭ vivos pli longe ol unu semajnon.” Maĉjo ne plu aŭskultis, li rapide trakuris la koridoron kaj du grandajn reĝajn ĉambrojn kaj enfalis la reĝan dormoĉambron preskaŭ senspire.

La reĝo kuŝis tre pala sur la lito kaj malfacile spiris – apud li sidis bonkora doktoro, tiu sama, kiu sanigis Maĉjon, kiam li estis malsana.

”Paĉjo, paĉjo,” ekkriis li plorante, ”mi ne volas, ke vi mortu.”

La reĝo malfermis siajn okulojn kaj malĝoje, mallonge rigardis la fileton.

”Ankaŭ mi ne volas morti,” mallaŭtvoĉe diris la reĝo, ”mi ne volas lasi vin, karulo, sola en mondo.”

La doktoro prenis Maĉjon sur siajn genuojn, karesis lin – poste ili ne plu parolis.

Maĉjo rememoris, ke okazis jam iutage, ke li ankaŭ sidis apud lito – tiam paĉjo prenis lin sur siajn genuojn – en la lito kuŝis panjo, same pala, same malfacile spiranta.

”Paĉjo mortos, kiel mortis panjo,” ekpensis Maĉjo, kaj terura malĝojo falis sur lian bruston, kaj forta kolero kontraŭ la ministroj, ridantaj pri li, Maĉjo, kaj pri la morto de lia kara paĉjo.

”Mi vere repagos al ili, se mi fariĝos reĝo,” li pensis. – La enterigo de la reĝo okazis kun granda pompo: lanternoj estis ĉirkaŭvolvitaj per nigra krepo – ĉiuj sonoriloj aŭdiĝis, orkestro ludis funebran marŝon, kanonoj veturis, la militistaro postiris, oni venigis per specialaj vagonaroj la plej belajn florojn el varmaj landoj – ĉiuj estis tre malĝojaj; kaj la ĵurnaloj skribis, ke la tuta popolo priploras sian amatan reĝon.

Maĉjo sidis malgaja en sia ĉambro, ĉar kvankam li devis fariĝi reĝo, li perdis la patron. Li rememoris sian patrinon. Kvankam ŝi estis reĝino, ŝi tute ne estis fiera – ŝi ludis kun li, ŝi orde starigis ŝtupetojn kun li, ŝi rakontis al li interesajn rakontojn, montris bildetojn en libroj – li malpli ofte vidis sian patron, ĉar la reĝo jen forveturis al militistaro, jen vizitis fremdajn regantojn aŭ akceptis ilin ĉe si. Sed okazis, ke la reĝo trovis ankaŭ liberan tempon por Maĉjo, kaj tiam li amuziĝis kun Maĉjo per keglado aŭ per promenrajdado – la reĝo sur ĉevalo, Maĉjo sur ĉevalido – en longaj aleoj de la reĝa parko.

Kaj kio estos nun? Ĉiam tiu ĉi fremdlanda edukanto, kiu havas tian mienon, kvazaŭ li eltrinkus plenglason da forta vinagro.

Ĉu vi pensas, ke estas tiel agrable esti reĝo? Tute ne!

Se estas milito, oni povas almenaŭ batali, sed kion reĝo devus fari dum pactempo? Malgaja estis Maĉjo, sidante sola en sia ĉambro, kiam li observis tra parkokradoj gajajn amuzojn de la servistaro en la reĝa korto.

Sep knaboj amuziĝis – kiel plej ofte – per militludado.

Ilin komandis, ekzercadis kaj por atako kondukis ne granda, sed tre gaja knabo. Oni nomis lin Felek.

Maĉjo tre deziris voki lin kaj iom interparoli kun li tra la kradoj, sed li ne sciis, ĉu tio estas permesita; li ankaŭ ne sciis, kion diri kaj kiel komenci interparolon.

Dume en la stratoj oni surgluis grandajn afiŝojn pri Maĉjo, kiu fariĝis reĝo kaj salutas siajn regatojn, ke restos la samaj antaŭaj ministroj, kiuj helpos la junan reĝon en la laboro. En ĉiuj vendejoj estis videblaj fotografaĵoj de Maĉjo: Maĉjo sur ĉevalido, Maĉjo en marista vesto, Maĉjo en militista eleganta uniformo, Maĉjo dum militista revuo. Oni vidigis lin ankaŭ per kinematografo en teatro, en ĉiuj semajnaj gazetoj en- kaj eksterlandaj – ĉie estis Maĉjo, kaj oni vere amis Maĉjon. Pli maljunaj homoj kompatis lin, ke tia malgrandulo perdis la gepatrojn, knaboj ĝojis, ke inter ili troviĝis eĉ unu, kiun ĉiuj estas devigataj aŭskulti, antaŭ kiu eĉ generaloj devas stari atente kaj plenkreskaj militistoj prezentas batalilojn.

Al knabinoj tre plaĉis tiu ĉi malgranda knabo sur gracia ĉevalo, kaj plej multe amis lin la orfoj. Kiam la reĝino ankoraŭ vivis, ŝi sendadis ĉiam en orfan hejmon bombonojn, kiam ŝi mortis, la reĝo ordonis daŭrigi la sendadon, kaj poste, kvankam Maĉjo tute ne sciis tion, oni jam de longe en lia nomo sendadis por infanoj sukeraĵojn kaj ludilojn.

Kelkajn monatojn post la tronsuriro okazis, ke Maĉjo famiĝis, tio signifas, ke ĉiuj parolis pri li, ne pro tio, ke li estis reĝo, sed pro tio, ke li faris ion, kio plaĉis al ĉiuj.

Jen mi rakontos, kiamaniere tio okazis. Maĉjo petis sian kuraciston, ke li permesu al li fari piedpromenon sur stratoj, – li longe turmentis lin, ke li akompanu lin almenaŭ unu fojon en ĉiu semajno en publikan ĝardenon, kie sin amuzadas ĉiuj infanoj.

”Mi scias,” li diris, ”ke en la reĝa parko estas belege, sed en plej bela ĝardeno ja estas enuige, se oni estas sola.”

Fine la kuracisto permesis, kaj helpe de la granda marŝalo li turnis sin al la palaca administracio, ke la zorganto de la reĝo dum ministro-kunsido petu por reĝo Maĉjo tri promenojn. Por ĉiu reĝa promeno la polico ricevis tri mil florenojn kaj la sanecoficejo barelon da Kolonja Akvo, – antaŭ ĉiu promeno ducent laboristoj kaj cent virinoj ĝisfunde purigis la ĝardenon. Oni balaadis la tutan ĝardenon, pentradis la benkojn, surverŝadis ĉiujn aleojn per aroma akvo kaj forviŝadis polvon de arboj kaj folioj. La kuracistoj diris, ke malpureco kaj polvo malutilas la sanon. Polico gardis pri tio, ke dum la promeno de la reĝo ne estu strataj buboj, kiuj interpuŝiĝas kaj bruegas.

Maĉjo amuziĝis bonege. Li surhavis ordinaran veston, do neniu sciis, ke li estas reĝo; cetere neniu povis eĉ nur pensi, ke reĝo venas en ordinaran ĝardenon. Reĝo Maĉjo dufoje ĉirkaŭpromenis la tutan ĝardenon kaj petis preni lokon sur benko sur malgranda placo, kie infanoj amuziĝis. Sed apenaŭ li sidiĝis, malgranda knabineto alvenis kaj demandis:

”Ĉu vi volas amuziĝi en nia rondo?”

Ŝi prenis Maĉjon je mano – ili bone amuziĝis – knabinetoj kantis diversajn kantojn kaj turnis sin en rondo, kaj poste, atendante novajn amuzaĵojn, ŝi komencis interparoli:

”Ĉu vi havas fratinon?”

”Ne, mi ne havas.”

”Kiu estas via paĉjo?”

”Mia paĉjo mortis, li estis reĝo.”

La knabineto opiniis, ke Maĉjo ŝercas, ĉar ŝi ekridis kaj diris: ”Se mia paĉjo estus reĝo, li devus aĉeti al mi pupon grandan ĝis plafono.”

Maĉjo poste informiĝis, ke la patro de la knabineto estas kapitano de fajrobrigado, ke ŝi nomiĝas Irenka kaj amas fajrobrigadistojn, kiuj ofte permesas al ŝi rajdi sur ĉevalo.

Maĉjo volonte restus ankoraŭ pli longe, sed li havis permeson nur ĝis la kvara horo dudek minutoj kaj kvardek sekundoj.

Maĉjo senpacience atendis la venontan promenon, sed pluvis, do oni timis pri lia sano, kaj li ne iris. Kiam Maĉjo la duan fojon venis en la ĝardenon, okazis jena akcidento: li amuziĝis kiel antaŭe en rondo kun knabinetoj – ĝis kiam proksimiĝis kelkaj knaboj, kaj unu el ili kriis:

”Rigardu, knabo amuziĝas kun knabinoj!” kaj ili ridis.

Reĝo Maĉjo rimarkis, ke vere li estas la sola knabo ludanta en la rondo.

”Venu por amuziĝi kun ni,” diris la knabo, kaj Maĉjo atente lin rigardis.

Ah! ĝuste li estas Felek, la sama Felek, kun kiu Maĉjo jam de longe volis fari interkonatiĝon, – kaj ankaŭ Felek atente rigardis Maĉjon kaj laŭte kriis:

”Ah! kiel li similas al reĝo Maĉjo!”

Maĉjo hontis, ĉar ĉiuj komencis rigardi lin, do li volis plej rapide forkuri al sia adjutanto, civile vestita, por ke neniu rekonu lin. Sed – ĉu pro honto, ĉu pro rapideco – li falis kaj defrotis haŭton de sur genuo.

Dum ministro-kunsido oni decidis malpermesi al la reĝo iri en la ĝardenon – oni ĉion faros, kion li volas, sed li ne povas viziti popularan ĝardenon, kie estas malĝentilaj infanoj atakintaj kaj mokintaj lin. La reĝa honoro ne permesas tion. Maĉjo tre malĝojis, ĉar li longe pensis pri tiuj du amuzoj en la ĝardeno, kaj li rememoris la deziron de Irenka.

”Ŝi volas havi pupon grandan ĝis plafono.” Tiu penso maltrankviligis lin.

”Mi estas ja reĝo – do mi rajtas ordoni – dume oni devigas min aŭskulti ĉiujn. Mi lernas legi kaj skribi same kiel aliaj infanoj, mi devas lavi la orelojn, kolon kaj dentojn same kiel aliaj infanoj – kalkuloj estas por reĝo malfacilaj, kiel por ĉiuj infanoj – do pro kio mi estas reĝo?”

Maĉjo ribelis, kaj dum aŭdienco li laŭte postulis, ke oni aĉetu la plej grandan pupon, kiun oni povas trovi en la mondo, kaj sendu ĝin al Irenka.

”Via reĝa moŝto bonvolu kompreni …” komencis la ministro-prezidanto.

Maĉjo divenis, kio sekvos: tiu ĉi netolerebla homo longe parolos nekompreneblajn vortojn kaj fine nenio fariĝos pri la pupo.

Maĉjo memoris, ke foje la sama ministro komencis same deklaradi ion al patro; tiam la reĝo piedfrapis kaj diris:

”Mi tion decide postulas!”

Do Maĉjo same piedfrapis kaj laŭte diris:

”Sinjoro ministro, sciu, ke mi tion decide postulas!”

La ministro-prezidanto mirigite rigardis Maĉjon, poste li ion notis en notlibron kaj murmuretis: ”Mi prezentos vian postulon al la ministro-interkonsiliĝo.”

Neniu sciis, kion oni tie parolis, ĉar la konsiliĝo okazis malantaŭ fermita pordo, tamen oni decidis aĉeti pupon, kaj la komercministro kuradis du tagojn kaj rigardadis la plej grandajn pupojn; sed tiel grandega estis nenie. Tiam oni venigis ĉiujn industriistojn, kaj unu el ili devis fari la postulatan pupon en la daŭro de kvar semajnoj por alta prezo. Kiam la pupo estis preta, li ekspoziciis ĝin en magazenfenestro kun surskribo: kortega liveranto de Lia Reĝa Moŝto faris tiun ĉi pupon por Irenka, filino de fajrobrigada kapitano. La ĵurnaloj baldaŭ prezentis fotografaĵon de la fajrobrigado dum fajrestingado.

Multaj knabinoj skribis leterojn al la reĝo, ke ili deziras ankaŭ havi pupojn, sed la kortega sekretario tute ne legis tiujn leterojn, ĉar la ministro-prezidanto severe malpermesis tion. Antaŭ la fenestro staris tri tagojn popolamaso, admiranta la reĝan donacon, kaj la kvaran tagon, danke al dispono de la polica prefekto, oni elprenis la pupon el la fenestro.

Maĉjo ellitiĝis je la sepa horo, – li lavis kaj vestis sin mem, li mem purigis siajn botojn kaj pretigis sian liton.

Tian kutimon enkondukis la praavo de Maĉjo, la heroa reĝo Paŭlo la Venkinto. Maĉjo trinkis glaseton da fiŝoleo kaj ricevis matenmanĝon, kiu ne povis daŭri pli longe ol dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tiel longe manĝis la potenca avo de Maĉjo, la bona reĝo Julio la Virtulo. Poste Maĉjo iris en la tronsalonon, kie estis tre malvarme, kaj akceptis ministrojn. La tronsalono ne havis fornon, ĉar praavino de reĝo Maĉjo, la prudenta Anna la Pia, dum sia juneco preskaŭ sufokiĝis pro haladzoj, kaj pro memorigo al sia feliĉa eldanĝerigo oni decidis en la kortegceremenion enkonduki la principon, ke la tronsalono ne havu fornon dum kvincent jaroj.

Maĉjo sidis sur la trono kaj dentklakis pro malvarmo, kaj la ministroj rakontis al li, kio okazas en la tuta ŝtato… Tio estis tre malagrabla, ĉar ĉiuj informoj estis iel malgajaj.

La eksterland-ministro rakontis, kiu koleras kaj kiu volas amikiĝi kun ilia ŝtato, – kaj Maĉjo preskaŭ nenion komprenis. La militministro elkalkuladis, kiom da fortikaĵoj estas difektitaj, kiom da kanonoj detruitaj, kaj kiom da militistoj estas malsanaj.

La fervojministro klarigis, ke oni devas aĉeti novajn lokomotivojn, la klerecministro plendis, ke la infanoj lernas malbone, ke knaboj kaŝe fumas cigaredojn kaj elŝiras paĝojn el kajeroj, – la financministro ĉiam koleris, ke li ne havas monon por aĉeti novajn kanonojn kaj novajn maŝinojn.

Poste Maĉjo iris en parkon, kie li povis amuziĝi unu horon kaj libere kuradi, sed li ne amuziĝis bone – tute sola. Tial li volonte iris al lecionoj, – li bone lernis, ĉar li sciis, ke estas malfacile esti reĝo sen scioj. Li tre rapide lernis subskribi sian nomon kun tre longa ĉirkaŭturno.

Li devis lerni ankaŭ la francan kaj aliajn lingvojn, por ke li povu interparoli kun aliaj reĝoj, kiam li alveturos por viziti ilin.

Maĉjo lernus ankoraŭ pli volonte, se li povus solvi diversajn problemojn venintajn en lian kapon. Dum longa tempo li pensis pri tio, ĉu oni povas inventi tian bruligan vitron, kiu el distanco povas ekbruligi pulvon.

Se Maĉjo inventus tian vitron, li deklarus militon al ĉiuj reĝoj kaj en la antaŭtago de batalo li eksplodigus ĉiujn malamikajn pulvejojn. Li venkus la militon, ĉar nur li sola havus pulvon.

Sed kiam li pri tio demandis sian instruiston, ĉi tiu nur movis la brakon kaj nenion respondis. Alifoje Maĉjo demandis, ĉu estas eble, ke se patro mortas, li transdonu al filo sian prudenton. La patro de Maĉjo, Stefan la Prudenta, estis tre saĝa. Maĉjo sidas nun sur la sama trono kaj portas la saman kronon, kaj li devas ĉion lerni de la komenco. Se tia transdono estus ebla, li ricevus kune kun la krono la bravecon de sia praavo Paŭlo la Venkinto, la piecon de la avino kaj la tutan scion de la patro.

Sed tiu ĉi demando ankaŭ ne trovis favoran akcepton.

Longe, tre longe Maĉjo pensis, ĉu oni povus akiri tian ĉapon, kiu donus eblecon, ke ĝia portanto vidas ĉion, sed mem ne estas vidata. Li dirus ekzemple, ke li havas kapdoloron, oni permesus al li dumtage resti en lito, li bonege kaj sufiĉe dormus, kaj nokte li surmetus tian sorĉoĉapon kaj irus en la stratojn, li vizitus la urbon, rigardadus magazenajn ekspoziciojn, irus en teatron. Maĉjo estis nur unu fojon en teatro – dum parada spektaklo, kiam vivis ankoraŭ panjo kaj paĉjo – li preskaŭ nenion memoris, ĉar li estis tre malgranda, sed li scias, ke estis belege.

Se Maĉjo havus nevidebligan ĉapon, li elirus el la parko en la palacan korton kaj interkonatiĝus kun Felek, – li irus en la kuirejon por rigardi, kiamaniere oni preparas la manĝaĵojn, en la stalon, kie estas la ĉevaloj, kaj en ĉiujn diversajn konstruaĵojn, kien eniri estas al li malpermesite.

Estas eble strange, ke tiel multe da aferoj estas al reĝo malpermesitaj, do mi devas klarigi, ke en la reĝaj kortegoj estas tre severa etiketo. Ĝi signifas, ke tion kaj tion faris la antaŭaj reĝoj, kaj la nova reĝo ne rajtas fari ion alian, kaj se li volus ion ŝanĝi, li perdus estimon, kaj ĉiuj ĉesus obei kaj timi lin, ĉar tio signifas, ke li malestimas sian faman patron aŭ avon aŭ praavon. Mi jam diris, ke la matenmanĝo de reĝo Maĉjo daŭris dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tio estis kutimo de lia avo, kaj ke en la tronsalono oni ne hejtis, ĉar tion deziris lia praavino antaŭ longe mortinta, kaj ja ne estas eble demandi, ĉu ŝi nun permesus la hejtadon.

Iutempe reĝo povas ion ŝanĝi, sed tiam okazas longaj konferencoj pri tio. Reĝo Maĉjo estis en pli malbona situacio ol aliaj reĝoj, ĉar la etiketo ja estis destinita por maturaj homoj, kaj Maĉjo estis infano. Oni devis ion ŝanĝi – tial, anstataŭ bongusta biero, reĝo Maĉjo devis trinki fiŝoleon, kiu tute ne bongustis al li, tial anstataŭ legi ĵurnalojn, li trarigardis nur bildolibrojn. Ĉio estus alia, se Maĉjo havus la saĝecon de sia patro kaj sorĉan ĉapon nevidebligan. Tiuokaze li estus vera reĝo, sed nun li ofte ne scias, ĉu ne estas pli bone naskiĝi kiel simpla knabo, vizitadi lernejon, elŝiri paĝojn el kajeroj kaj ĵeti ŝtonojn.

Fine venis al Maĉjo la ideo, ke kiam li lernis skribi, li skribos leteron al Felek – eble Felek respondos al li – tiamaniere ili interparolos.

De tiu tempo li energie sin dediĉis al lernado. Tutajn tagojn li skribadis, kopiskribadis el libroj rakontojn kaj versaĵojn; li eĉ ne irus en la reĝan parkon, li ĉiam nur skribus de mateno ĝis vespero. Sed li ne povis fari tion, ĉar la etiketo kaj kortega ceremonio postulis, ke la reĝo el la tronsalono rekte eniru en la ĝardenon. Kaj dudek servistoj jam estis stariĝintaj por malfermi la pordon.

Eble iu diros, ke pordomalfermo estas nenia laboro, do mi devas klarigi, ke tiuj ĉi lakeoj ĉiutage estis okupitaj dum kvin horoj. Ĉiu prenis matene malvarman banon, poste frizisto kombis ilin, razis iliajn lipharojn kaj barbojn, la vesto devis esti purega, ke ne estu sur ĝi eĉ unu polvero, ĉar antaŭ tricent jaroj, kiam regis Henriko la Kolerema, okazis foje, ke de unu lakeo saltis pulo sur la reĝan sceptron, – tiun nezorgemulon la ekzekutisto senkapigis, kaj la kortega marŝalo apenaŭ evitis morton.

De tiu tempo la inspektanto mem zorgis pri la pureco de la lakeoj, kiuj banitaj, vestitaj kaj puraj staris jam de la dekunua horo kaj sep minutoj en la koridoro kaj atendis ĝis la unua horo dek sep minutoj, por ke la ceremoniestro mem inspektu ilin. Ili devis bonege gardadi sian purecon, ĉar pro malbone butonumita butono minacis sesjara mallibereco, pro malbona kombado – kvarjaraj severaj laboroj, pro ne sufiĉe lerta saluto – dumonata aresto.

Maĉjo jam sciis iom pri tio, do ne venis al li la ideo ne iri en la parkon, kaj cetere, kiu scias: eble oni trovus ie en historio, ke iu reĝo tute ne iris en la parkon, kaj oni dirus, ke Maĉjo akomodu sin ĝuste al tio, kaj kio fariĝus tiam pri la letero al Felek, kiun li transdonus tra la ĝardena barilo?

Maĉjo estis kapabla kaj havis fortan volon. Li diris: post unu monato mi skribos la unuan leteron al Felek, – kaj efektive, post tiu tempo letero estis preta.

”Kara Felek,” li skribis, ”mi jam de longe rigardas, kiel vi gaje amuziĝas en korto, mi volas ankaŭ amuziĝi, sed mi estas reĝo, do mi ne povas, sed vi tre plaĉas al mi.

Skribu al mi, kiu vi estas, ĉar mi volas konatiĝi kun vi. Se via paĉjo estas militista homo, eble oni permesos al vi veni iatempe en la reĝan ĝardenon.

Maĉjo, Reĝo.”

Forte batis la koro de Maĉjo, kiam li vokis Felekon tra la barilo kaj transdonis al li sian leteron, kaj tre forte batis lia koro, kiam la sekvantan tagon li samvoje ricevis respondon.

”Reĝo!” skribis Felek, ”mia paĉjo estas plotonestro en la kortega palaco kaj estas militista homo – mi tre volas esti en la reĝa ĝardeno. Mi estas, ho reĝo, fidela al vi kaj estas preta, iri por vi en akvon kaj fajron kaj ŝirmi vin ĝis mia lasta sangoguto. Kiomfoje vi bezonos mian helpon, vi nur fajfu, kaj mi tuj venos je via alvoko.

Felek.”

Maĉjo metis tiun ĉi leteron en tirkeston sub ĉiujn librojn kaj fervore komencis lerni fajfadon. Li estis singardema, li ne volis perfidi sin: se li deziros, ke Felek venu al la ĝardeno, oni komencos interkonsiliĝi: pro kio, de kie li scias, kiel la knabo nomiĝas, kiamaniere li faris konatecon, kaj kio fariĝos, se oni divenos kaj fine malpermesos?

Filo de plotonestro! Se almenaŭ de leŭtenanto!

”Oni devas ankoraŭ atendi,” decidis Maĉjo, ”dume mi lernos fajfi.” Kaj kiam li foje ekfajfis – imagu lian miregon – antaŭ li aperis Felek.

”Kiamaniere vi eniris?” demandis Maĉjo.

”Mi trarampis la kradon,” li respondis.

En la reĝa ĝardeno tre dense kreskis framboj, tie sin kaŝis reĝo Maĉjo kun sia amiko por interkonsiliĝi, kion fari plu.

”Aŭskultu, Felek, mi estas tre malfeliĉa reĝo – de la tempo, kiam mi lernis skribi, mi subskribas ĉiujn dokumentojn, kio signifas, ke mi regas la tutan ŝtaton. Kaj mi ĝuste faras tion, kion oni ordonas al mi, sed oni ordonas al mi nur enuigajn aferojn kaj malpermesas ĉion, kio estas agrabla.”

”Kiu do ordonas aŭ malpermesas ion al via reĝa moŝto?”

”La ministroj,” respondis Maĉjo. ”Kiam vivis mia paĉjo, mi faris tion, kion li ordonis.”

”Nu, kompreneble, tiam vi estis en reĝa alteco, tronheredonto, sed nun …”

”Ĝuste nun estas pli malbone, ĉar estas multaj ministroj.”

”Ĉu militistaj aŭ civilaj?”

”Estas nur unu militista, la militministro, la aliaj estas civilaj.”

Felek enigis en sian buŝon plenmanon da framboj kaj komencis profunde mediti. Poste li demandis iom hezitante:

”Ĉu en la reĝa ĝardeno estas ĉerizoj?”

Maĉjon mirigis tiu demando, sed ĉar li havis grandan fidon al Felek, li respondis, ke estas ĉerizoj kaj piroj en la ĝardeno, kaj promesis doni al li tra kradoj, kiom li nur deziros.

”Nu, bonege – ni ne povas ofte vidi unu la alian, ĉar oni povas elserĉi nin –, ni ŝajnigos tute ne koni nin reciproke, kaj ni skribos leterojn. Viajn leterojn vi metos sur tabul-barilon (apud la letero povas kuŝi ankaŭ ĉerizoj), kaj kiam la sekreta korespondaĵo estos kuŝigita, via reĝa moŝto nur ekfajfu – mi ĉion forprenos.”

”Kiam vi havos respondon por mi, vi ankaŭ ekfajfu!” ĝoje kriis Maĉjo.

”Oni ne fajfas je reĝo,” diris Felek, kolereme, ”mi donos kukolsignalon.”

”Bone,” diris Maĉjo, ”kiam vi revenos?”

Felek longe ion pripensis, fine li diris:

”Mi ne povas ofte veni ĉi tien sen permeso – mia patro estas plotonestro kaj havas bonegan okulon – li ne permesas al mi eĉ proksimiĝi al la barilo de la reĝa ĝardeno, kaj deklaris al mi: ,Felek, mi avertas vin, ke ne venu al vi la ideo preni ĉerizojn el la reĝa ĝardeno, ĉar atentu: Kvankam mi estas via patro, mi tamen, se oni tie ekkaptus vin, deŝirus haŭton de vi kaj ne lasus vin vivanta el miaj manoj’.”

Maĉjo konsterniĝis. Estis terure: li trovis amikon post tiom da penado – kaj jen pro li la amiko eble estos senhaŭtigata!

”Nu, kiamaniere vi nun reiros hejmen?”

”Vi nur malproksimiĝu, via reĝa moŝto, mi jam iel helpos al mi.”

Maĉjo aprobis la ĝustecon de tiu konsilo kaj eliris el la densaĵo.

Maĉjo nun agadis komune kun Felek, kvankam ili estis disigitaj per krado. Maĉjo ofte ĝemetadis en la ĉeesto de doktoro, kiu ĉiusemajne pesis kaj mezuris lin, – li plendadis pri sia soleco, kaj unufoje li eĉ diris al la militministro, ke li volonte ekzercus la militistan arton.

”Ĉu vi eble konas iun plotonestron, kiu povas instrui min?”

”Estas tre laŭdinda celado de via reĝa moŝto, akiri primilitajn sciojn, sed kial via instruisto devas esti plotonestro?”

”Povas esti eĉ filo de plotonestro,” ruze respondis Maĉjo.

La militministro sulkigis la brovojn kaj notis la reĝan postulon, – Maĉjo ekĝemis, li jam sciis, kion la ministro respondos al li: ”La postulon de via reĝa moŝto mi prezentos en la venonta ministro-kunsido”. Maĉjo jam divenis: oni sendos al li maljunan generalon.

Sed okazis alia afero. En la venonta kunsido estis nur unu temo por interparoloj: tri ŝtatoj neatendite deklaris militon al reĝo Maĉjo.

Milito! ne vane Maĉjo estis pranepo de kuraĝa Paŭlo la Venkinto: la sango ekbolis en li. Ho! se li nun havus vitron, bruligontan la malamikan pulvon de malproksime, kaj ĉapon nevidebligan. Maĉjo atendis ĝis la vespero, li atendis ĝis la sekvanta mateno, ĝis tagmezo – neniu sciigis lin pri tio. Pri la milito sciigis lin Felek. Kiam li antaŭe havis transdonotajn leterojn, li kukolis trifoje, nun li kukoladis eble centfoje, kaj Maĉjo komprenis, ke la nuna letero enhavas iun neordinaran novaĵon. Jam de longe ne estis milito, ĉar Stefan la Prudenta amike vivis kun najbaroj. Nun estis klare: la najbaroj profitis tion, ke Maĉjo estas malgranda kaj malsperta. Tiom pli multe Maĉjo volis pruvi, ke ili eraras, ke malgranda Maĉjo estas kapabla defendi sian landon. La letero de Felek anoncis: Tri ŝtatoj deklaris militon al via reĝa moŝto. Mia patro ofte promesis al mi ĝojtrinki ĉe la unua militanonco.

Maĉjo atendis – li pensis, ke en la sama tago oni vokos lin por eksterordinara kunsido kaj ke li – Maĉjo la Unua – kiel legitima reĝo ekprenos la direktilon de la ŝtato. Interkonsiliĝo ja vere okazis nokte, sed Maĉjon oni ne invitis al ĝi. Kaj la sekvantan tagon lia fremdlanda instruisto havis lecionon kun li kiel kutime. Maĉjo konis la kortegan ceremonion, ke estas malpermesite al la reĝo esti kaprica, obstina kaj kolera, tiom pli en tia momento li ne volis ofendi la rangon kaj reĝan honoron. Li havis nur kunŝovitajn brovojn kaj sulkigitan frunton. Kaj kiam dum la leciono li ekrigardis en spegulon, venis al li penso: mi aspektas kvazaŭ kiel reĝo Henriko la Pasia.

Maĉjo atendis ĝis la aŭdienca horo, sed kiam la ceremoniestro anoncis, ke estas kunvokita konferenco, Maĉjo trankvile, sed estante tre pala, decideme diris: ”Mi postulas, ke oni tuj voku la militministron en la tronsalonon.”

La vorton ”milit” Maĉjo diris kun tia akcento, ke la ceremoniestro baldaŭ komprenis, ke Maĉjo jam ĉion scias.

”La militministro ĉeestos la kunsidon,” li respondis.

”Mi ankaŭ partoprenos la kunsidon,” rediris reĝo Maĉjo kaj direktis siajn paŝojn al la kunsidsalono.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.