La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


12 AMRAKONTOJ

Aŭtoroj diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ses leteroj

Unua letero

Estimata sinjoro doktoro!

Vi certe miras, ke mi skribas al vi. Certe, post la hieraŭa vespero vi meritas, ke mi traktu vin kiel homon senhonoran! Mi volis telefoni al vi anstataŭ skribi, sed mi timis, ke vi povus mian telefonadon miskompreni – viroj estas ja tiel vantaj – cetere mi ne povus ĉion telefone klarigi, kion mi ŝatas diri al vi. Fine mi forgesis ke vi tute ne havas telefonon. Do mi skribas. Por klarigi ĉion plej koncize, mi memorigos, kio okazis inter ni hieraŭ vespere.

En la Esperanta klubo vi faris hieraŭ interesan paroladon pri la temo: ”Ĉu ekzistas platona amo?” Mi sekvis la paroladon kun grandega atento, jes, mi devas konfesi, ke mi admiris la elokventecon kaj subtilecon, kun ia vi traktis tiel delikatan temon. Mi sentis, ke en vi kaŝiĝis ĝis nun idealisto, kiu hieraŭ montriĝis unuafoje kaj kaŭzis pli viglan batadon de mia koro. Ĝis nun mi estimis vin nur kiel idealan samideanon, kiu batalis por nia kara afero. Kaj hieraŭ mi konstatis, kia idealisto vi estas sur la tereno de la amo. Sed ho vi, kian malĝojan sperton mi poste devis travivi!

Post la kunveno, kiam vi akompanis min hejmen, mi havis la subitan deziron ankoraŭ babili kun vi pri tiu delikata temo, kaj ĉar vi ja estas samideano, mi simple invitis vin preni ankoraŭ tason da teo en mia loĝejo. Ni estis solaj. Mi opinias, ke tiu intima kunestado duope estas tre agrabla, kiam oni volas babili kun bona amiko, kian mi vidis en via persono ĝis hieraŭa tago. Mi verŝis teon en vian tason kaj vi ankaŭ ne rifuzis glaseton da Esperanto-likvoro, kiun mi hazarde aĉetis dum la lasta internacia kongreso. Mi alportis diversajn fotografaĵojn kaj leterojn de miaj multaj eksterlandaj amikoj, kun kiuj mi korespondas tre intime, kaj ni esploris la demandon, ĉu homo povas enamiĝi pere de Esperanta korespondado kaj ĉu tia enamiĝo estas pure platona, neseksa. Speciale interesis nin leteroj de junulo el Ameriko, kaj kiam vi komencis laŭtlegi liajn pasiajn amkonfesojn, vi subite ĉirkaŭprenis min kaj komencis min kisi... Vi kisis min kiel frenezulo … Kaj nur poste, kiam vi jam forlasis mian domon, mi konsciiĝis pri tio, ke mi forgesis vangfrapi vin pro tiel senhonta impertinenteco!

Kaj tial mi skribas al vi. Jes, mi sendas al vi per tiu ĉi letero simbolan vangfrapon, vi hontu pro via hieraŭa konduto! Mi ne scias, kun kiaspecaj virinoj vi ĝis nun rilatis. Ĉiuokaze koncerne mian personon vi tre eraras, sinjoro! Mi ne apartenas al tiuj virinoj, kiajn oni facile per kisoj kaj belaj paroloj povas akiri kaj sklavinigi por siaj voluptaj kapricoj … Mi ne estas malmoderna virino, kiel vi eble nun post mia letero vidos en mi. Mi ne estas kontraŭ tio, ke iu sinjoro enamiĝu al mi. Sed enamiĝo tute ne rajtigas kavaliron konduti tiel senhonte kaj agresive, kiel kondutis vi, sinjoro doktoro!

Sed ankoraŭ pli kolera mi restas pro tio, ke vi kiel samideano misuzis nian karan Esperanton, simple elprofitis mian samideanan konfidemon, por ataki senhelpan virinon en ŝia loĝejo kaj preskaŭ perforti ŝin... Ĉu tiel aspektas la belaj idealoj de via platona amo, pri kiu vi tiel bele paroladis en la Esperanta klubo? Bonvolu memori ke mi estas ĉasta fraŭlino, kiun oni devas trakti kun respekto kaj certa sinretenemo, ĉu vi komprenas min?

Mi diras tion al vi, ĉar estas eble, ke ni denove vidos nin en la klubo.

Kun estimo

Mary

Dua letero

Kara sinjoro doktoro!

Mi ne scias, ĉu vi ricevis mian leteron, kiun mi skribis al vi antaŭ unu semajno. Ĉiuokaze mi skribas al vi ankoraŭfoje kaj sendas la leteron rekomendite, por esti certa, ke ĝi atingos vin.

Estus tre malfacile por mi ĉion detale ripeti, kion mi skribis antaŭ semajno al vi. Mi volis klarigi al vi, ke vi iom eraris en mia persono dum tiu komuna vespero, kiun ni pasigis en mia loĝejo. Mi ne estas tia virino, kian oni povas senskrupule kisadi kaj trakti kiel ludilon, por kontentigi siajn pasiajn avidojn... Kaj mi volis diri al vi, ke vera samideano ne kondutas tiel, kiel vi kondutis en tiu vespero. Almenaŭ ni Esperantistoj estu inter ni kamaradoj, kiuj amas sin platone pro la nomo de bela ideo, kiu ĉiujn nin ligas!

Mi volis tion komuniki al vi kaj peti vin, ke vi tamen ne sentu vin ofendita. Mi komprenas ke estas kelkfoje en la vivo situacioj, en kiuj homo povas forgesi sin. Ni ja ĉiuj estas pli-malpli dependaj de niaj sentoj kaj pasioj.

Mi simple celas per mia letero konstati vian senpripensan agon kaj esperas, ke tio estonte ne ripetiĝos. Tamen mi ne volus, ke vi havu la impreson, ke mia hejmo de nun estas fermita por vi. Tute ne. Bonvolu ĉe okazo telefoni al mi.

Korajn salutojn de via

Mary

Tria letero

Kara doktoro!

Mi konstatas, ke estas tre simpatie de via flanko, ke vi ĝis nun ne respondis miajn leterojn. Via silento estas por mi klara pruvo, ke vi konscias pri via malkorekta ago kaj nun ne volas min denove ĝeni. Mi komprenas, ke via nobla animo simple hezitas aŭ ne povas ankoraŭ trovi la vojon al reciproka paciĝo. Mi volas certigi vin, kara doktoro, ke mi ne plu ĉagreniĝas! Mi serĉis vin lastfoje en la klubo por diri tion al vi, sed vi ne venis. Ĉu vere mi estas la kaŭzo, ke vi ne vizitas plu la Esperantajn kunvenojn?

Mi treege tion bedaŭrus, kaj jam pro nia komuna verda afero mi pardonas al vi. Mi eĉ regajnis mian malnovan konfidon al vi kaj estus preta denove inviti vin (mi ĵus ricevis novan provizon da Esperanto-likvoro).

Sed mi havas pli bonan ideon. Ĉu vi volas morgaŭ renkontiĝi je la 5-a horo posttagmeze en dancejo de hotelo ”Bristol”? Estas tie bonega ĵazbanda muziko, kaj muziko plifaciligas malagrablajn rendevuojn, ĉu ne? Mi estas konvinkita, ke nia interparolo klarigos ĉion.

Plej korajn salutojn de via atendanta

Mary

Kvara letero

Kara sinjoro Johano!

Kio verdire okazis? Kial vi ne estis hieraŭ en la dancejo?

Ĉu vi estas ofendita? Sed tio ja estus infanaĵo de via flanko! Ni ja estis ĉiam bonaj gekamaradoj, mi bone memoras la lastan Esperantobalon, dum kiu vi dancis kun mi preskaŭ ĉiun dancon... Kaj la malagrablan epizodon dum tiu nia komuna estado en mia loĝejo mi jam de longe forgesis. Vi same forgesu ĝin! Bedaurindulo mia, kiom vi devas suferi pro tia malsaĝa ago! Mi konfesas, ke la Esperanto-likvoro efektive estas iom forta kaj efikas speciale al la temperamento. Eble ankaŭ kulpis la tro pasiaj amkonfesoj de tiu amerika junulo, kiujn vi laŭtlegis al mi, eble ankaŭ miaj harbukloj tro tikle karesis viajn vangojn (mi memoras, ke ni komune legis la leteron proksimigante niajn kapojn tre intime), jes, ĉio senkulpigas vin!

Eble vi pravas, ke vi ne volis rendevui en ”Bristol”. La ĵazorkestro efektive estas tro brua, oni ne povas oportune interparoli. Tial mi proponas, ke ni morgaŭ rendevuu en kafejo ”Marlene” je la 6-a horo. Estas tie tre trankvile kaj agrable. Ni babilos tiel, kiel iamaj bonaj kamaradoj, ĉu jes? Kaj pri tiu stulta kisado en mia loĝejo ni jam ĉesu paroli!

Via

Mary

Kvina letero

Kara Johano!

Vi denove ne venis. Mi ne povas kompreni vian konduton.

Pardonu, ke mi riproĉas al vi kaj kritikas vian agmanieron.

Ĉu ne estas malĝentilaĵo ne respondi al miaj leteroj kaj ne veni je fiksitaj rendevuoj? Sed konante vin kiel ĝentilulon mi supozas, ke io okazis, kio kaŭzas vian silentadon.

Mia kara Johano, pardonu ke mi tiel nomas vin, sed mi sentas grandan kulpon kaj konsciencajn riproĉojn!

Certe mi estis tro severa en miaj leteroj kaj ofendis vian noblan koron. Via silento nervozigas min, depost multaj tagoj mi ne plu dormas. Tial mi tre petas vin, ke vi interkomuniku kun mi! Mi atendas ĉe la telefono morgaŭ inter la 9-a kaj 12-a horo matene.

Nepre!

Mary

Sesa letero

Kara Joĉjo!

Mi ne plu povas elteni. Vi konstanta silentado frenezigas min. Kial vi turmentas min, malfortan virinon, kiu havas sendormajn noktojn? Kial vi pelas larmojn en miajn okulojn kaj malfeliĉigas min? Ĉu mi meritas, ke vi traktu min tiel kruele kaj senkore?

Joĉjo, ĉu vere vi volas min devigi al amkonfeso? Jes – mi amas vin! Viaj kisoj tiuvespere svenigis min, feliĉigis, ebriigis min … mi ne povas plu silenti … mi estas freneza, mi devas pensi ĉiam pri viaj kisoj… mi fermas miajn okulojn kaj revas, sopiras, deziregas, ke ĉio ripetiĝu!

Venu, kara mia! Mi atendas! Venu!

Mary

Epilogo

”Karulo!” diris la bela eleganta Esperantistino Mary malfermante la pordon de sia loĝejo kaj preskaŭ svenante falis en la brakojn de la belkreska ridetanta doktoro Johano, kiu tenis en la mano grandegan bukedon da ruĝaj rozoj. Ili kisis sin longe kaj pasie. Poste, kiam la ruĝaj rozoj staris sur la tablo, kiam ili levis la glasetojn kun la Esperanto-likvoro, ŝi demandis: ”Joĉjo, diru, kial vi ne respondis al miaj leteroj?”

”Kara mia!” respondis la doktoro kaj ridetis friponete, ”ĉu mi nun troviĝus ĉi tie en via loĝejo kaj povus vin kisi kaj karesi senfine, se mi respondus al viaj leteroj?”

Jean Forge


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.