La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


12 AMRAKONTOJ

Aŭtoroj diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

La kiso

Mi devis esti jam mortinta, tamen mi restis inter vivantoj.

Nune tio ne estas novaĵo: praktiko ofte superas teorion. Sed krom ĉio ankoraŭ ekzistas tiuj aferoj, kiujn apartenigi al praktiko aŭ teorio estas tre malfacile.

Ekzemple, kiel forte mi deziris vivi kaj ankaŭ kiel arde batis la koroj de tiuj homoj, kiuj zorgis pri mi. Kaj eble tio pleje antaŭdifinis mian vivon.

Unu semajno foriĝis el mia vivo, kvazaŭ eltranĉita kaj bruligita peco de filmo. Jes, bruligita, ĉar tri kvaronoj de mia haŭto komence estis karbiĝintaj kaj poste vundkovritaj.

Kiam mi unuafoje post la akcidento malfermis miajn okulojn, mi estis envolvita kvazaŭ kokono de silkraŭpo.

Tion mi ne vidis, sed mi sentis per mia brulanta korpo. Mia terura rigardo de la blanka plafono forrampis flanken. Kvazaŭ tra rosplena fenestro mi ekvidis vizaĝon de flegistino. Tre klare mi distingis ŝian blankan kaptukon. La vizaĝo tuj alproksimiĝis, io estis al mi dirata, sed nebulo de la turmento komencis densiĝi en miaj okuloj kaj baldaŭ ĉio malaperis. Poste, malferminte miajn okulojn, mi ĉiam rimarkis tage kaj nokte deĵorantan, zorgoplenan kaj bonan vizaĝon. Vere, ĝi ne estis ĉiutage la sama. Ĝi ŝanĝiĝis, kune kun ĉiu ŝanĝo de la malsanulejaj laborantoj.

Kiam miaj pensoj sobriĝis, mi komencis distingi ilin.

Mi pleje atentis la rigardon de unu juna flegistino kun lazuraj okuloj. Ŝi ĉiam staris apud la granda kaj blanka forno, sin apogante al ĝi, kvazaŭ por varmiĝi, kvankam estis somero. La flegistino rigardis min kun tia virina plenzorgo kaj tiel agrable, ke pro tio mia malgranda ĉambreto sereniĝis.

Estis la tagoj, kiam mi mem malmulte sciis pri mi. Mi eĉ ne povis diri, ĉu mi havas piedojn. Kiam oni veturigis min en la operaciejon miaj brakoj estis ne nur bruligitaj, sed ankaŭ rompitaj, en la koridora spegulo mi ekvidis mian vizaĝon. Mi ne rekonis min kaj surpriziĝis.

Terure enkavigitaj okuloj, fendiĝintaj lipoj kaj nigra frunto. Kaj ĉio cetera, eĉ la mentono estis bandaĝita.

Min kaptis tiel peza apatio, kiu dum tagoj, kiam mia vivo ŝanceliĝis kvazaŭ sursabla junko, ne estis malpli terura ol la malsano mem. Mi iĝis nervema, kontraŭis al ordonoj de la kuracistoj kaj pensis, ke tia eksterordinara zorgo pri mi estas nur senbezona daŭrigo de mia turmento.

Unufoje, kiam apud mia lito deĵoris Danute, la flegistino kun lazuraj okuloj (ŝian nomon mi eksciis iom pli poste), mi, peze spirante en sufokiĝo, murmuretis al ŝi:

– Vi diru sincere al mi, ĉu vi kredas, ke mi iam resaniĝos? Diru, mi ne timas la veron. Mi mem ne plu deziras…

– Vi resaniĝos, – rapide ŝi interrompis min. – Vi estas tiel juna, forta. Vi resaniĝos, certe vi resaniĝos.

Rigardante al Danute, mi rememoris, ke ŝin mi ie vidis.

Dum tiuj tagoj, kiam mi estis sana kaj gaja. Efektive tio okazis en la klubo de medicinaj laborantoj. Mi eĉ dancis kun ŝi. Tiam ŝi staris apud kolono kun sia malgranda vivokula amikino.

– Vi tion nur diras … Vi min konsolas, – mi ekparolis denove. – Tio ne estas bezonata … Mi estas invalido … Mi ne deziras resaniĝi.

– Kion vi diras! – arde ekkriis Danute. – Vi resaniĝos kaj tute forgesos vian malfeliĉon. Vi kredu al mi. Vi devas atendi tiun tagon, kiam vi povos reveni al la laboro.

Vin renkontos viaj geamikoj …

Sed min, sufokiĝantan pro doloro, kunforĝitan per gipso kaj konsuma turmento, tia malproksima estonteco ne plu logis. En miaj okuloj staris mia difektita vizaĝo.

Mi eĉ ekdubis: eble tio ne estis mia vizaĝo? Mi volis per propraj manoj tuŝi ĝin. Sed tiuj penoj min kvazaŭ per pingloj trapikis. Mi nur ekĝemis kaj fermis la okulojn.

Kiam post momento mi denove ekrigardis, Danute ankoraŭ staris en la sama loko, rigardante al mi.

– Vi ne deĵoru apud mi. Por mi tio ne estas necesa, – kolere mi diris al ŝi.

– Kial vi nerviĝas? Oni ne povas… – tutpove ŝi konsolis min. – Ĉu vi ne deziras resaniĝi?

– Mi ne deziras, – mi dolore murmuretis. – Por neniu mi estas bezonata. Neniu min ekamos …

– Bonvolu trankviliĝi! Ĉiuj vin amos. Kaj tiu knabino, al kiu vi plaĉos, vin amos. Estu bona!

– Mi ne deziras, mi ne deziras, – mi kriis forte.

Konsternita Danute saltis rekte al la pordo, sed ne malferminte ĝin, momente haltis, ekrigardis min kaj alkuris al mia lito. Tenante min je ŝultroj, ŝi arde ion al mi parolis. Mi vidis, ke ŝia vizaĝo proksimiĝis, proksimiĝis kaj subite ŝi min kisis. Ŝi kisis miajn de febro fendiĝintajn lipojn. Kiam ŝi rektiĝis, sur ŝia vango vidiĝis larmo.

Danute tuj forviŝis ĝin per tuketo kaj, kvazaŭ petante pardonon, ekridetis al mi kaj eliris.

Longe mi kuŝis tiel, forgesinte mian doloron kaj mian staton. Ankoraŭ per pensoj mi vidis ŝin, staranta apud mia lito. Senpacience kaj senĉese mi rigardis porden, atendante kiam Danute reaperos. Sed baldaŭ finiĝis la laboro de ŝia ŝanĝo kaj la ĉambron eniris alia flegistino.

Mi demandis ŝin, kiam Danute deĵoros denove.

– Morgaŭ vespere, – respondis ŝi.

Ŝiaj vortoj eksonis al mi tiel, kvazaŭ ŝi estus dirinta, ke ŝi deĵoros post unu jaro. Tiun nokton mi senĉese rigardis la horloĝon sur mia ŝranketo. La tempo fluis tre malrapide.

Iom post iom mi komencis kompreni, ke mi volas vivi denove. Tiu deziro ekvibrigis miajn estingiĝantajn vivofortojn kaj min tute plenigis per forta obstino ne kapitulaci.

Kuŝante surdorse, mi penis imagi saniĝon de miaj vundoj! Mi eĉ murmuretis: ”Jen, jen mia maldekstra piedo hodiaŭ malpli brulas. Ĝi saniĝas … saniĝas …”

Mi ne scias, sed eble al la eksterordinaraj penadoj de la kuracistoj estis aldonita mia preĝo al mi mem. La morto estis venkita. Trankviliĝis la doloro, sereniĝis mia rigardo, la bruado en la oreloj malaperis.

Dum unu sunplena posttagmezo mi ekaŭdis, ke sur la tilion, kreskanta ekster mia fenestro, alflugis kvazaŭ bruanta ventego aro da paseroj. Mi ne ŝatas tiujn friponojn.

Sed tiam eĉ ilia kverela pepado estis por mi afabla. Bedaŭrinde mi ne povis min levi por vidi ilin.

Baldaŭ eksonis ies paŝoj, laŭta parolado kaj juneca rido. Konsternitaj la birdetoj silentiĝis. Tra la fermita fenestro mi ne komprenis, pri kio tiel gaje parolis du junaj knabinoj kaj unu basvoĉa knabo. Sed por mi estis superfluaj detaloj. En ilia voĉo mi sentis torente fluantan ĝojon de la vivo. Tion plene komprenos nur tiu, kiu estas perdinta ĝin. Tiun ĉi trion sekvis alia, poste ankoraŭ alia. Ju pli tumulta estis la strato ekster mia fenestro, des pli multe min premis soleco kaj maltrankvileco. Iĝis pli peze spiri, kvazaŭ iu per malmola mano premis mian koron. Sed jen malfermiĝis la pordo kaj eniris Danute.

Ŝia unua rideto, kvazaŭ ekblovinta freŝvento, forpelis enuon el mia ĉambreto. Danute estis la radio de tiu vivo, kies paŝojn, ridon kaj bruon mi sentis tie ekster mia fenestro.

Ŝi ekstaris apud mia lito kaj, rigardante la straton, rakontis al mi, kion ŝi vidas. Kiel mirinde Danute kapablis rakonti. Mi ĉion vidis: kaj ludantajn infanojn, kaj ĉikanulinojn, starantajn sur la strato, kaj ebrian kolorigiston, ŝanceliĝanta apud lanterna fosto. Ŝajnis, ke mi denove vivis la certan vivon.

La feliĉa momento baldaŭ finiĝis. Danute, rigardinte manhorloĝon kaj petinte mian pardonon, ekrapidis. Nur en la koridoro aŭdiĝis ŝiaj paŝoj. Kune kun ili, ŝajnas, la lumo malaperis, kiu por la momento estis en mia ĉambreto.

Kiel nedireble afabla estis por mi Danute. Kiel senpacience mi atendis ŝin. Kaj estas tre malfacile diri, ĉu tio estis nur sola sopiro.

Post preskaŭ unu jaro mi eliris el la malsanulejo kaj forveturis hejmloken por unu monato da ripozo. Pro la malforteco de mia maldekstra kruro mi devis uzi lambastonon, sed baldaŭ ĝi estis nebezonata. Mi denove iĝis tute sana. Mi denove povis vivi gaje kaj manĝi la panon, kiun mi mem perlaboros.

Ho, mia hejmloko! Ĝi ĉiam vivigas min, kiel la odoro de pinarbaro, kiel torenta akvo, kiel patrina amo. Neniam en ĝi mi sentas min solulo, neniam tedas al mi ĝia ĉiela firmamento. La verda dekliva herbejo, apudriveretaj alnoj, trakampa vojeto kaj alta branĉriĉa abio, kreskanta ĉe la vojo, tiuj estas tre bonaj amikoj el mia infanaĝo.

Mi vizitis la plej bonajn kaj ŝatatajn lokojn de mia hejmvilaĝo, tamen ĉi tiun fojon ĉio aspektis al mi ne tiel proksima, kiel okazis dum la aliaj fojoj. La pensoj miksi ĝis kaj revenadis al la urbo, kie en la koridoroj de la plej granda malsanulejo ĉiam rapidis la juna flegistino kun lazuraj okuloj. Ŝia rigardo min persekutis, kiel malproksima, sed afabla miraĝo. Jen, ŝajnas, ŝi trankvile enpaŝas mian ĉambreton, malfermas la fenestron kaj senparole ekstaras apud la forno. Mi estas forturninta min al la muro, tamen mi ne dormas.

– Danute, ĉu vi estas ĉi tie? – mi demandis ŝin.

– Jes, mi estas.

– Ĉu estas por mi leteroj?

– Jes. Du leteroj. Mi metis ilin sur la ŝranketon.

– Legu ilin al mi. Mi mem ne povas, petis mi.

Skribis miaj lernejaj amikoj. La leteroj estis plenaj da sincera gajeco kaj komikaj aventuraĵoj – de miaj amikoj.

Danute, legante ilin, ridegis ĝis larmoj. Evidente, mi komprenis, ke miaj bonaj amikoj ion malveran priskribis, tamen tio estis farata por faciligi miajn enuajn tagojn.

Traleginte la leterojn, Danute metis ilin sur la ŝranketon, kaj sin returninte al mi, demandis:

– Kiam skribos al vi tiu knabino, kiu vin amas, ĉu vi permesos al mi legi?

– Tiu knabino ne ekzistas.

Ŝi nenion respondis, nur longe rigardis tra la fenestro, poste prenis la vitran vazeton kun velkintaj floroj kaj eliris.

Kun granda senpacienco mi ĝisatendis la finon de mia libertempo kaj per la posttagmeza aŭtobuso, kiu ĉiutage preterveturas mian hejmlokon, forveturis al la urbo.

La sekvan tagon vespere mi jam rapidis al Danute. Ŝi loĝis ĉe la stacia strato, en granda domo kun fumiĝintaj muroj, milittempe abunde trafitaj de kuglegaj splitoj.

Suprenirante sur malnova ŝtuparo de unu ĝis la alia etaĝo, en la krepusko, tre malfacile mi trovis la dekduan loĝejon. Ekscitita kaj kun pensoj pri tio, ke baldaŭ mi ekvidos tiun knabinon, kiu eble funde ŝanĝos mian tutan vivon, mi premis la sonorilbutonon. Tuj aŭdiĝis paŝoj kaj en la pordo aperis virino, vestita en nokta vestaĵo.

Vere ŝi venis rekte el la lito.

– Ĉu ĉi tie loĝas la flegistino Danute?

La virino sin turnis kaj, lasinte la pordon malfermita, foriris. Tio signifis, ke mi trovis ŝin. Mi ĵus transpaŝis la sojlon, kiam el la mallumo aperis Danute mem.

– Ho! Vi! Bonvolu, bonvolu! – ŝi invitis min kaj de la koridoro malfermis larĝan knarantan pordon. Klara lumo elverŝiĝis el la ĉambro en la koridoron kaj flavigis ĝiajn plankon kaj murojn. Unu momenton mi observis Danute’n. Ŝi estis vestita per iom tro longa blua robo kaj sen kaptuko. Malhele bruna kaj glate kombita hararo tuŝis ŝian kolumon. La trajtoj de ŝia vizaĝo nun estis pli esprimplenaj, la okuloj iom pli severaj. ”Ĉu ŝi estas la sama,” mi pensis. Danute aspektis al mi tute alia, sed tuj mi komprenis, ke tiun ŝian ŝanĝiĝon kaŭzas nur tio, ke ŝi estas alie vestita. Ankoraŭ rapidante al Danute, mi pensis, ke ŝia ĉambreto estos iel simila al la malsanuleja ĉambro, kie mi kuŝis. En ĝi ĉio aspektis blanke kaj tie iomete odoras kuraciloj. Kaj ŝi mem, ŝajnas, tuj ekdemandos min pri mia sanstato kaj, eble, kontrolos mian pulson. Sed ĉio okazis tute alie. Inter du litoj, ornamitaj per diversaj brodaĵoj, staris malgranda rondtableto, kie kuŝis flikata ŝtrumpo. Danute ruĝiĝis, kaptis ĝin kaj kaŝis. La tutan tempon ŝi per mano ordigis siajn harojn kaj per iu nenatura gracio ĉirkaŭpaŝis min, petante min depreni la mantelon, sidiĝi.

– Danute, pardonu al mi, ke mi ne avertis vin pri mia vizito. Mi malpaciencis kaj decidis.

– Tre bone vi faris. Mi ankaŭ deziris vidi kiel vi hejme pliboniĝis. – Ŝi tiel atente min observis, ke pro ŝia rigardo iĝis al mi varme.

– Jen, vi estas tute sana, – diris Danute. – Baldaŭ vi forgesos la malsanulejon kaj vian malfeliĉon. Ja, vi ne deziris kredi, eĉ ne deziris vivi.

– Jes. Estis tia tempo. Ni ne rememoru pri tio, estos pli bone.

– Veron vi diras, – konsentis Danute. – Rakontu kiel vi pasigis vian tempon en la hejmloko. Vi ja tre ŝatas vian vilaĝon.”

– Mian hejmlokon, vere, mi tre ŝatas. Sed tiun ĉi fojon mi sopiris ankaŭ pri urbo. Eble tial, ke mi tre multe pensis pri vi, Danute.

– Kial pri mi? – ŝi demandis ekruĝiĝante.

– Tial, ke vi por mi treege multe da bono faris. Mi eĉ ne scias kiel danki al vi.

– Sed tio estis mia devo.

– Jes, devo, – ripetis mi. – Sed diru al mi, ĉu la devo de ĉiuj postulas tian grandan sindonemon?

Samtempe, frapinte la pordon, eniris malgranda, pintnazeta amikino de Danute. Kune kun ili mi trarigardis fotoalbumon, ridis pri la infanaj fotografaĵoj de Danute kaj fine mi ekstaris por iri hejmen. Ni interkonsentis renkontiĝi en sabato kaj iri al la teatro. Jam mi subeniris en la ŝtuparo, kiam Danute ankoraŭ ekkriis al mi:

– Mi tre atendos!

– Ĝis la revido! – mi adiaŭis, observante ŝin. Denove revenis al mi la penso, ke ĉi tie ne estas tiu lazurokula Danute. Mi ne povis kompreni, kio en ŝi ŝanĝiĝis. En la malsanulejo Danute estis tiel modesta kaj pro tio mi admiris ŝin. Eble mi mem ŝanĝiĝis. Povas esti, ke nun, kiam min ne turmentas malsanuleja soleco, mi ĉion imagas tute alie. Palpe mi trapaŝis la malluman koridoron kaj eliris straten. Iomete pluvis. De la stacia flanko la vento portis lokomotivan fumon kaj premis ĝin al la tero. Surstrate, portante kofrojn kaj pakaĵojn, rapidis homoj. Dezirante resti sola, mi trapaŝis placeton, plantita per junaj tilioj. En la flaveta lanterna lumo radiis rosplena herbo, arbustoj kaj diverskoloraj floroj.

Pri nenio mi volis pensi. La maltrankvilo, kiu akompanis min alvene, tute malaperis. La koro estis iel malplena.

”Verŝajne mi estas laca,” mi trankviligis min kaj plirapidigis la paŝojn. Reveninte hejmen, mi tuj enlitiĝis.

En la sabatvespero mi aĉetis biletojn kaj sidante en la malgranda ĝardeneto apud la teatro, mi atendis Danute.

La radiaj rubandoj de la subiranta suno penetradis inter arbotrunkoj kvazaŭ laculoj falis survoje. Mi observis kiel en ilia lumo ludas infanoj, kiuj pepadis kaj kverelis kvazaŭ paseretoj. Mi eĉ ne rimarkis, kiam Danute venis. Ŝi estis tiel malkuraĝe ekscitita, ke ŝi eĉ ne sciis kien rigardi.

Ja en la malsanulejo ŝi ĉiam kuris flue, kvazaŭ la vento.

Kial ŝi ne povas esti tia ankaŭ nun? Kompreneble, estas facile tiel paroli. Ni ĉiuj estas iufoje ekscititaj kaj terure koleriĝas, se ni devas nin deteni. Estas malpli bone, kiu tion fari ne devas.

Danute estis vestita en hela florhava robo kaj griza ĵaketo. ”Kiel bone por ŝi konvenis la blanka vestaĵo,” ial mi pense parolis. En la teatro ni rigardis la gajigan ”Svatigon” de Gogolj. Plenaj de rido kaj kontento ni iris hejmen tra la silentaj stratoj. Super la urbo ĉe la rando de la firmamento pendis la luno. La aero iom malvarmiĝis.

Foje ekblovinta freŝvento vivigis niajn vizaĝojn. Ĉe la stacia strato, kontraŭ la hejmdomo de Danute, ĉe la grandegaj aceroj ni haltis.

– Diru, ĉu ni renkontiĝos ankoraŭ? – alpremiĝante kaj rigardante miajn okulojn, malgaje demandis Danute.

– Kial ne? Nepre ni renkontiĝu.

Ŝi iel dubis. Mi ĉirkaŭprenis kaj volis ŝin kisi. Kisi tiel, kiel ŝi min kisis tiam, kiam mi, kaptita de nigrega malespero, baraktis inter morto kaj vivo. Sed kun miro mi sentis, ke tion mi ne povas fari. Mi povis kisi ŝian frunton, ŝian manon, sed la lipojn ne. Kaj mi komprenis, ke mi Danute’n tre estimas, mi estas al ŝi tre dankema, sed mi ne amas ŝin. Tamen mi dezirus ŝin ami.

Mi premis la manon de Danute kaj nenion dirante pri renkontiĝo, foriris. Mia bona humoro malaperis. Trista kaj mallaŭta mi revenis. Mi ne komprenis, kial mi povis nenion ordoni al mia koro.

A. Pocius
El la litova tradukis Antanas Bartninkas


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.