La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


12 AMRAKONTOJ

Aŭtoroj diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La rakonto pri Gunnel

Nun la parolanto estis la bela filo de Gunnel, la fabelema:”– kaj ĉar tiu via subita simpatio devas esti klarigita, mi volas memorigi vin pri io, kio estis kara al vi en la tagoj de via juneco … kara vizaĝo … dolĉa voĉo … aŭ haroj, blondaj kaj krispaj, kiel la miaj …”

La junulo parolis malrapide kaj kun flegmo, kiu ne estis propra al li.

Interne de li elkriis Gunnel sian senesperan doloron pro la perdita reĝo de la memorplena somero, pri la reĝo, kiu forlasis sian reĝinon kaj pli ol tion. Interne de li kriis la sciemo de lia infaneco kaj la venĝemo de lia junuleco.

Interne de li kriis okazaĵo en la montegaro, okazaĵo en somera suno kaj vintra neĝo: disŝiru lian koron kaj superŝutu lin per doloro!

”– Jes, panjo estis blonda, kiel mi. La haroj estis senordaj kaj krispaj. Ŝi havis miajn okulojn, kaj mi havas ŝian rigardon. Certe vi ne konis ŝin … Gunnel, la fabelema, Gunnel Björklid …?”

La nejuna sinjoro iĝis tute blanka en la vizaĝo. Li malfermis sian buŝon por diri ion – sed diris nenion.

”– Sed kiu konas,” diris la junulo, ”la vojojn kaj vojetojn de la homoj? Mi ja ne povas scii, kie iradis profesoro de ŝtonoscienco dum sia vivo. Ni havas strangajn specojn de ŝtono hejme, ĉe ni, en la montegaro.”

Li turnis paron da fulme bluaj okuloj sur la alian, sed li ne trovis lian rigardon. Li vidis rigidiĝintan vizaĝon kun maltrankvile moviĝantaj palpebroj kaj manon de studĉambrulo, firme ĉirkaŭprenanta la ŝiporandon.

La vaporŝipo veturis kontraŭflue en bela rivero inter altaj bordoj. Trunkoj por la segejoj preterglitis laŭ rotoj kaj duonrotoj. La ŝipestro sidis inter amikoj ĉe sia punĉotablo, kaj la ekridoj ondis supren kaj malsupren.

”– Panjo, maljuna panjo! Jes, ŝi estas nun de longe mortinta. Iĝis tro penige por ŝi portadi tion … kaj fine ŝi falis senforta sub la ŝarĝo. Tio estis la sola doloro, kiun ŝi kaŭzis al mi – Gunnel Björklid – kaj estis kun plorantaj larmoj … Mi ne komprenas, kio ligis ŝin al la vivo.

Kelkfoje mi kredas, ke eble mi, ŝia filo, sed aliflanke tamen ne mi, sed io alia, kion mi ne konas. Mi neniam vere komprenis ŝin … tion, kion ŝi kaŝis kaj neniu konis …”

Per la piedo li ekŝovis sian betulŝelan tornistron pli sub la benkon, kaj levis siajn bluajn okulojn sur la alian.

”– Vi venas al mi kaj diras, ke vi sentas strangan simpation por mi, kiun vi neniam antaŭe vidis! Ŝin vi amus!”

La bluaj okuloj sin ne deturnis. Nun ili vidis, kiel la alia kvazaŭ kuntiriĝas kaj ekhavas pli rigidan vizaĝon.

Poste la blua rigardo sin turnis al eleganta valizo kun bela nomo sur arĝenta plateto. Li enpense faris kapmovon.

”– Jes, vi komprenas, malfeliĉaĵo okazis al ŝi iun someran tagon … kaj poste venis alia malfeliĉaĵo, infano – kaj la infano estis mi. Antaŭe ŝi vivis sur sia somera paŝtejo kiel hela kaj mirbela infano de la naturo kaj fantaziadis kaj kantadis sunbrilon de la mateno ĝis la vespero, tiel ke fulmis kaj brilis ĉirkaŭ ŝi … Mi venis tro malfrue por aŭdi ŝin kanti sunbrilon …”

Li rigardis la alian kaj ree aŭdiĝis lia kvieta enpensa voĉo:

”– Kaj kiu tion kaŭzis, tiun mi malbenis tiel longtempe, kiel mi povis malbeni … Sed mi sidas tie ĉi rakontante al vi historion, kiu ne havas intereson por vi … kaj la vojaĝantoj preteriradas mirante, kial junulo el la montegaro kaj eleganta sinjoro el Stokholmo aŭ Upsalo havas tiom priparolotan … kaj la vilaĝoj sur la riverbordoj preterglitas verdaj en somermeza suno … kaj la vivo povas esti bela kelkfoje … sed neniel mi povas forgesi, ke mi havas kelke da malbenoj, ĉiutage dirotaj super nekonata viro … Sed estas ja malvarme al vi meze de la varmega somera tago, mi vidas …!

Jes, ploradon mi aŭdis super mia lulilo – kaj strangajn poeziojn. Amon mi ricevis pli ol ĉion alian. Vi ne povas imagi, kiel dolĉe ŝi povis kisi kaj flustri: ”Mia knabeto – mia knabeto!” Se vi ricevus kison de ŝi, vi neniam forgesus ĝin. Jes, Gunnel Björklid povis kisi … Dio scias, kiu instruis ŝin …”

La profesoro ĵetis rapidan rigardon sur la junulon kaj renkontis paron da senkompate ruzaj okuloj.

”– Kaj borante mian nazeton proksimen al ŝia brusto mi ĉiam sentis dolĉan bonodoron de arbaro … arbaro kaj mistiko … kaj iom da mistera bela malproksimo, kiun mi komprenis kaj ĝuis, sed kiun mi neniam povis nomi …”

La viro sidis rigide kaj silente.

”– Al mi multe rakontis pri ŝi tiuj, kiuj ŝin konis dum ŝia floranta juneco. Ĉiuj strangaj homoj. Oni fantaziis multe en tiu izola valo inter la montegoj, kaj tie la homoj vivis du vivojn. Unu akompanis ilin dum la ĉiutaga laboro hejme apud la grizaj dometoj. La alia akompanis ilin en la arbaro, loĝis kun ili sur la somera paŝtejo, kunestis kun ili en la malgrandaj segejoj, mueliloj ĉe la riveroj, igis ilin per sorĉo perdi la vojon sur la marĉo, mistike kriis al ili de pinoj kaj abioj, de montoj kaj deklivoj. – 

Ho, se vi povus kompreni ĉion ĉi! Tiu alia vivo ne povis transiri Lappmyrhöjden sen la sento, ke io stranga okazos en kiu ajn momento, kaj neniam transpasis paŝtejon en la vesperiĝo ne aŭskultante, ĉu aŭdiĝas la hundoj de la koboldoj, kiuj bojas du bojojn samfoje – aŭ timtremi pro la sekretplenaj infanoj, kiuj ploras sub la planko de la paŝteja dometo. Tiaj misteraĵoj kelkfoje igis eĉ la plej memfidajn maljunulojn en la vilaĝoj kuregi tiel, ke la betulŝelaj ŝuoj frapis ilian longan, nekombitan nukhararon – laŭlonge de la vojeto – antaŭen sur la deklivo – malsupren sur la vilaĝa vojo – hejmen al la dometo. –

Ho, tiuj homoj, vivantaj en fantaziado, sinjoro-profesoro?

La homoj tie hejme – ili estis rezino, turdo kaj lineo.

Mi vidas tiel klare mian hejman vilaĝon en la montegaro – grizaj domoj, sin kunigintaj en grupeton por ne esti tiel plorige solaj, kiam la vintro staras mallume super la lando. Iliaj lumantaj fenestretoj estas kiel la okuloj de aro da lupoj. Sed en la lumo de la somera nokto ili kuŝas tie kiel aro de kaproj, atendantaj la sunon …

Vi kompreneble neniam aŭdis pri Gunnel la fabelema.

Kiam ŝi preteriris kum sia enpensa poeta rigardo kaj sia ora harligo sur la dorso, kapaprobis ĉiuj maljunulinoj, kaj ĉiuj maljunuloj korvarmiĝis, kaj la junuloj sentis suferigan deziron en siaj koroj. – Vi kompreneble neniam aŭdis Gunnel rakonti – sed Dio scias, de kie ŝi prenis siajn kolorojn! Unu rakonto estis violkolora kaj melankolia kun malhelaj estaĵoj moviĝantaj en la krepusko.

Alia estis bluegriza. Ĝi estis rakonto en la nebulo de la lago dum aŭtuna mateno. La kolombo ofte kriis en tia rakonto. – Aŭ ŝi sidis, helhara kaj bluokula, ensorĉante la aŭskultanton en okazaĵon, kiu estis fulme flava en brilanta suno. Kaj meze en ĉio oni povis aŭdi la gruon krii kaj la bovinan tintilon tinti el la arbaro …

Ŝi, Gunnel, kiu estis tiel dolĉanima, iutage ĉirkaŭprenis mian gorĝon per siaj fingretoj kaj ekpremis. Tiam ŝi ploris kaj kriis virnomon, kiun mi neniam antaŭe aŭdis.

Neniu havis tiun nomon en nia regiono. Mi kredas – ĉu vi ne kredas, same kiel mi, ke ĝi estis la nomo de iu, kiu foriris malproksimen de ŝi – kiun ŝi volis revoki …?”

Li ridetis vidante, kiel la alia ektremas.

”– Forgesi”, li diris, malrapide, kvazaŭ li volus suferigi iun, ”forgesi, kion oni aŭdas en tia momento, tion neniu povas … Kion vi kredas? Kiam la plej amata, kiun mi havas sur la tero, freneziĝas pro doloro kaj ĉagreno – ĉu mi povus forgesi, kion mi aŭdis, kiam mi sentis ŝiajn ferajn manetojn ĉirkaŭ la gorĝo? – Sed tion mi faris. Mi estis tro juna por kompreni, ke tiu tago venos, kiam mi havos kelkajn aferojn priparolotajn kun tiu sinjoro … Ĉu vi ne, same kiel mi, kredas, ke ĝi estis la nomo de tiu, kiu foriris forlasante ŝin kaj min?”

Li metis la manon sur la ŝultron de la profesoro kaj diris kviete:

”Kelkfoje mi sopiris paroli trankvilajn vortojn de trankvila viro kun la fremdulo, kiu igis ŝin plori dum tiuj jaroj.

Mi dezirus lin vidi – la someran reĝon de Gunnel – mi, kiu estas ŝia fantazia princo. Ho Dio, kia viro li nepre estis tiun sunbrilan tagon, en kiu li konkeris Gunnel per la rajto de juneco kaj amo. Mi dezirus vidi lin tie ĉi antaŭ mi kaj paroli kun li, same kiel mi parolas kun vi, kviete kaj trankvile, kaj same kore kiel kviete malbeni lin. Li ne aŭdus la vortojn, ne sentus ian mankon de afableco, sed mi esperas, ke li pli malpli frue sentus la bonigan efikon de miaj petsopiroj.”

”Ne – ne – tiel ne parolu!” diris la profesoro per dika voĉo.

La bela filo de Gunnel, la poeto, kunmetis siajn manojn antaŭ la genuon kaj ekrigardis en la sunbrilon.

”Oho, oho”, li pensis. ”Certe, se vi efektive estas tiu, kiu vi miaopinie estas, mi trenos vin je la piedoj, maljuna marmoto. Se efektive ekzistas ia animo krianta en tiu ĉi maljunulo, li havos sian krizan tagon hodiaŭ.”

Nun ree la profesoro:

”Ĉu la vivo ne estis malfacila kaj mizera tie en la izolejo?

Ĉu ŝi neniam aŭdis ion pri tiu fremdulo?”

”Monon, vi volas diri? Jes, ŝi ricevis monan leteron.

Imagu: li sendis monon al ŝi … ĉu tio ne estas malnobla?

Ĉu ne? Fi, la diablo kaptu lin … Tiun tagon, en kiu ŝi ricevis la leteron, ŝi senforte kunkurbiĝis sur la ŝtupo, kaj ŝiaj rondaj ŝultroj skuiĝis kaj tremis. Mi diras al vi, ke nun vere finiĝis ŝia somera fabelo. Komence ŝi iradis fervore prizorgante sian domon por la vintro. La jaro estis mizera. Sur ŝiaj kampetoj la frosto leviĝis blankvestita el la marĉo kaj mordis la hordeon, tiel kruele, ke ĝi mortis. Ŝi estis senlace laborema kelke da tagoj, sed ŝi murmuradis, kie ajn ŝi iris: ”Oni devas pripensi tion ĉi – oni devas pripensi tion ĉi. Estas pli ol mi povas kompreni, kio nun fariĝos kun mi.” Sed post tiu tempo ŝi ofte sidis kurba, kun la stria antaŭtuko ĵetita sur la kapo, provante nur ne pripensi tion – ne pripensi tion – ne pripensi tion …

La mizera terstrio ĉe la malhela fluanta akvo vidis en tiu aŭtuno senesperan virinon vagadi, rigardadi kaj aŭskultadi.

Se la norda vento estis blovinta longtempe kaj malgrandaj blankaj nubetoj glitis linie de nordo suden, tio por ŝi estis la vojo de la migrantaj birdoj – kaj ŝi sendis sian saluton al la reĝo de la junia fabelo. La aŭtuno estis veninta por ŝi kaj neniam plu forlasis ŝin, eĉ ne, kiam ŝi naskis min post kelke da monatoj kun doloro pli anima ol korpa. Min tamen ĝojigas, ke mi estis ĝojigaĵo por ŝi – ho, mia bela patrino! Mi ĝojigis ŝin. Ŝi tion diris al mi, antaŭ ol la okuloj rompiĝis en tiu kapo, kiu estis arĝente blanka, antaŭ ol ĝi atingis sian tridekkvinan jaron, la mortjaron …

Kion vi opinias pri la rakonto, sinjoro?

Sed longe post la komenco de marto venis varmaj ventoj de la Golfa fluo. La arbaro nigriĝis, gutis de la pinoj. En tia tago ŝi alpiedigis siajn skiojn. Ŝi sentis, ke ŝi havos sian krizan tagon, kaj tiun ŝi ne povis atendi senmova. Estis malĝojo, tro granda por esti komprenebla.

Dio konas la vojojn de eraranta animo, sed kial – kial – kuregis ŝi skie supren en la montegaron atendante ion tian? – Kion ŝi intencis viaopinie? Ĉu ŝi intencis daŭrigi la vivon? … La neĝo algluiĝis al la piedoj, kaj estis malfrue, kiam ŝi atingis la dorson de la Tjala montego.

Lupoj ŝin sekvis. Tie ŝi devis sidiĝi – kuŝiĝi – kaj tie mi naskiĝis … tio estas la historio de Gunnel … Tiun montegon transiras homo eble unufoje ĉiun trian semajnon Se tio ne okazus tiun tagon – kio poste, sinjoro? Ankoraŭ hodiaŭ mi ne scias, ĉu la lapono, kiu venis, sekvis la postsignojn de la lupoj aŭ de la skioj, sed li venis ĝustatempe.

Li helpis ŝin – banis min en la neĝo – prenis min en sian jaketon kaj skikuregis malsupren de la montego tra Granliden ĝis Maktoberg. Ŝi postsekvis, silenta, senforta kaj senplora en la vesperiĝo, kelke da horoj poste.

Kion vi opinias pri la rakonto? Estis preskaŭ tuta mejlo ĝis Maktoberg de la sanga loko en la neĝo … Kion vi diras pri la rakonto? – Estas la rakonto pri Gunnel … Vi havas larmojn en la okuloj. Dio en la ĉielo, sinjoro, se vi ne havus larmojn en la okuloj …!”

”Vi ne havas eĉ eron da kompatemo,” murmuris la alia.

”Ĉu la – hm – fremdulo estis pli kompatema?”

La juna poeto, la bela filo de Gunnel, rigardis la elegantan viron apude.

”Mi deziras krii insulton en la vizaĝon de iu,” li diris.

” Ĉu ŝi neniam parolis pri la somero, kiam la fremdulo venis al ŝi?” La demando estis preskaŭ flustro.

”Ne, sed la homoj rakontis pri ĝi.”

”Kaj kion ili diris? ”

”Multon. Pli ol estis vera. Fine mi nenion volis aŭdi …

Ŝi paŝtis mem sian brutaron en tiu somero, kiel vi scias.

La paŝtejo estis malproksime de la vilaĝo. La okazaĵo multe dependis ankaŭ de ŝia soleco tie. Tiu paŝtejo ne estis bona por sola homo, ĉar tie – ridu, se vi emas – tie loĝis koboldoj kaj tie troviĝis nevidebla brutaro, kaj estis tie aliaj estaĵoj pli teruraj ol koboldoj, ĉar tiuj kaŭzas domaĝon al neniu, se ne pro bonintenco. Tie nevideblaj estaĵoj bruis en la kuirdomo dum la noktoj, kaj tie vidiĝis strangaĵoj ĉe la domanguloj kaj en la arbetaĵo, kiam ŝi je la sunsubiro iris nudpiede en la malalta, velure mola herbo de la paŝtejo – al la bolkaldrono kun la selakta fromaĝo kaj reen. Poezio kaj mistiko venis akompane de la bovinoj en la vespero, kiam la suno lumis ruĝa inter la krepuskaj abioj kaj la aero estis flava. La turdo kantadis kaj la strigoj kriis ’ho!’. Tio estis ŝia mondo.

Iutage io okazis meze en la sunbrilo. Gunnel sidis dormante, kun la kapo sur sia brako. Subite ŝi vekiĝis, ĉar aro da koboldoj staris ĉirkaŭ ŝi postulante, ke ŝi edzini ĝu. Juna viro apartenanta al la stranguloj de la arbaroj edziĝos je ŝi. Certe, ŝi estis ravita pro la aventuro. Oni ŝin vestis per edziniĝa vesto kun kobolda arĝento kaj strange modelita kobolda oro. Ringoj sur la manoj. Bukoj sur la brusto. Ĉirkaŭ la talio volvanta serpento. Gunnel sidis kvazaŭ en sonĝo. Ornami ili povis laŭplaĉe. La brutara hundo bojegis pro timo. La suno brilis kaj lumis. La gruoj kriis super la lago, la arbaro bonodoris, la aero tremis.

Estis gajbrilanta edziniĝa vetero. La neĝa supro de Jadmo brilis malproksime, blanka kiel printempa nubo … kaj nun okazis … ke li venis … la fremdulo …”

”Jes,” diris la profesoro malrapide kaj ne sentante, ke li parolas. ”Jes, estis stranga vidaĵo, sed koboldojn aŭ ion tian mi ne vidis, kiam mi venis tra la paŝtejo al ŝia dometo, perdinte la vojon en la montegaro.”

”Nur homoj naskitaj dimanĉe povas vidi ion tian … Kaj kiam vi venis …?”

”Kiam mi venis, ŝi kuris renkonte al mi, tremanta kaj mirbela. Ŝi ne havis arĝenton kaj oron sur si, sed larmoj pendis sur ŝiaj okulharoj kaj la suno loĝis en ŝia peza harligo. Mi tion neniam forgesos: ŝia rigardo estis mirige enpensa … trembrilanta kaj malseka … neniam dum mia tuta vivo mi vidis ion tiel kortuŝe belan. ’Vi estas mia savinto’, ŝi diris kaj ridetis per sia lumplena vizaĝo … kaj nun okazis tio, kion … mi ne kredis ebla …”

”Mi scias, kion vi ne kredis ebla – mi scias, kio ĝi estis. Ŝi ĉirkaŭprenis vin kaj sin kaŝis … Vi ne sciis, ke tia aventuro influas homon tiom, ke li ne scias, kion li faras, kaj ke homoj alvenantaj fortimigas la strangajn estaĵojn. Tiam okazas ĉiam, ke la sorĉe ravita virino alkroĉiĝas al la venanto – duondorma, ĝoja, neniigita.”

”Jes”, diris la maljunulo. ”Mi perdis la konscion kaj forgesis ĉion alian, kiam mi premis ŝian varman korpon al mia brusto …”

La junulo daŭrigis: ”Ŝi estis la plej bela kreskaĵo en la lando. Kiu ne perdus la konscion en ŝia ĉirkaŭpreno …?

Kaj tiamaniere okazis, ke ŝi …” La profesoro ekĝemetis. ”Tiuj tagoj forflugis por ĉiam – kaj ŝi neniam revenos. Mi vojaĝis tien ĉi norden por serĉi ŝin nun … kaj venas tro malfrue. Mi sekvos vin al viaj montegoj kaj izolaj vilaĝoj, kaj vi sekvu min reen. Vi estas ja mia filo kaj ŝia.”

”Ne, tion mi ne volas. Ŝia jardaŭra plorado ĉiam staros inter mi kaj vi. Mi neniam forgesos tiujn momentojn, kiam ŝi kredante, ke ŝi mortigis min, elkriis vian nomon en senespera doloro. Mi diris, ke mi forgesis la nomon … ne – neniu povas forgesi, kion li aŭdas en tiaj momentoj.

Mi konis la nomon de tiu, kiun mi malamis. Iru returne, ni disiĝu tie ĉi. Mi ne tial trabatalis mian vivon dum tiuj ĉi jaroj, por ke nun, kiam mi konas mian propran forton, mi iĝu la fileto de paĉjo. Mia vojo kondukas supren al la montegoj kaj al mia poezia verkado.

Kion sentis Gunnel, senkviete erarante tie hejme, pri tio mi volas verki. Mi havas fabelojn en la sango … mi estas ja la filo de Gunnel. Bastardo oni nomas min – legitima infano, mi diras. Mi iras al la montegoj kaj al la okazaĵoj.”

Li metis sian betulŝelan tornistron sur la ŝultrojn kaj etendis sian manon al la maljunulo.

”Vi bezonas nenion klarigi. Mi ne deziras ekscii ion.

Mi estas kontenta, ke mi vidis vin, mi nun komprenas, ke Gunnel povis forgesi ĉion, kiam ŝi havis vin. Kaj nun adiaŭ. Vi aŭdos pri mi.”

Kiam li tie iris supren sur la vojo, ekscitita kaj kun tremantaj lipoj, bela kaj forta, li estis kvazaŭ juna vikingo.

La maljunulo okule sekvis lin kun la rigardo de almozulo.

Pelle Molin
El la sveda tradukis Einar Knutsson


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.