La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


12 AMRAKONTOJ

Aŭtoroj diversaj

©2026 Geo

La Enhavo

Berto

Tre rapide disvastiĝis la novaĵo ke Berto estis pendiginta sin. La plej bone informitaj povis aldoni, ke li faris tion sur la maljuna pomarbo en la Vitalba vitejo, la sama pomarbo, vi scias, de kiu tiu Rikardo de la Fontanafamilio falis kaj rompis ambaŭ krurojn samtempe, vi scias, tiun jaron kiam la fojnejo de la Granatoj forbrulis.

Ĉu tiom da jaroj jam pasis de tiam? Vidu, vidu, kiel rapide la tempo pasas …

La virinoj, kiuj kolektiĝis ĉiun posttagmezon ĉe Olga, la maljuna Olga, kaj gustumis siajn kunportitajn bakaĵojn trinkante tason aŭ du da kafo, opiniiis, ke ne estas ideo preĝi por la animo de la memmortiginto. Neniu preĝo en la mondo povos eltiri lin el la damno de eterna fajro, ili ĉiuj konsentis pri tio. Se entute oni preĝu, estu kun la deziro, ke li restu tie pli longe ol eterne. Melisa, kiu eĉ preĝis por la animo de sia kato, kiam ĝi estis surveturita dum unu el siaj amorekskursoj, opiniis, ke oni ne ĝenu la Sinjoron per plej eta preĝo. Se oni memorigas Lin pri Berto, eĉ povus okazi, ke Li, en sia senfina homamo, intervenos kaj preparos al li lokon en la Paradizo, kaj tiam Dio helpu nin! Neniu el ni ŝatus renkonti lin ankaŭ en la alia mondo, ĉu? Kaj Dio scias, kion tiu Berto – eterne li estu damnita! – farus al la puraj kaj senkulpaj anĝelinoj? Ni ja ĉiuj scias, kion li faras al niaj junulinoj, por ne paroli pri ĉiuj edzinoj, ĉe kies fenestroj kaj pordoj oni vidis lin kaŝe eliri. Ho ve, ho ve! Vi scias ...

Kaj la babilado daŭriĝis ventumante ĉiujn skandalojn de la lastaj jaroj, en kiuj la nomo de Berto estis la komuna denominatoro. Viktoro, kiu pli ol unufoje kaŝaŭskultis hejme tiajn klaĉorgiojn kaj plurakontis al ni junuloj ĉion, kion li aŭdis, venis al la konkludo, ke ili enviis la virinojn, ĉe kies pordojn kaj fenestroj Berto estis vidita kaj ne povis pardoni al li, ke ili estis preteratentitaj. Sed tio estas liaj vortoj, ne miaj.

Ankaŭ la viroj mallonge prikomentis la mempendigiton.

Estis bone, ke li tion faris, ĉar se li ne mem estus farinta tion, iu devus esti helpinta lin. Jam antaŭ longe.

Sed unuopajn kazojn ili ne priparolis. Plej multaj preferis kaŝi la vundojn, kiujn kaŭzis al ili la filinoj delogitaj de Berto, por ne mencii la edzinojn, kies amorfantaziojn li pli sukcese plenumis ol la tedaj edzoj. Almenaŭ se oni kredu la diraĵojn.

Neniu demandis, kiam lia korpo estis trovita kaj de kiu. Ankaŭ ĝia sorto neniun interesis. Ĉiuj supozis, ke tio estas afero de la polico kaj ke la entombigo okazos en nebenita tero; oni eĉ ne markos la lokon per kruco por malebligi, ke iu venu meti florojn sur ĝin aŭ venu priplori la mortinton. Plej bone tiel, estis la ĝenerala opinio.

Sed baldaŭ la intereso moviĝis en alian direkton. La kokino de Selma, tiu kokino kun escepte grandaj ovoj, liveris ovon, en kiu estis alia, pli malgranda ovo, ankaŭ ĝi kun ŝelo. Neniam oni vidis ion similan! Ovojn kun duoblaj flavoj iuj jen kaj jen trovis, eĉ se malofte, sed tio!

Tio ne estas natura, opiniis la kafsesopo ĉe Olga. Tio certe estas ago de la diablo. Tiun kokinon oni nepre devas senkapigi kaj bruligi. Absolute ago de la diablo!

Selma, al kiu ili iris sesope por efektivigi sian decidon, per balailo forĉasis ilin el sia korto. Kaj se tiu kokino ankoraŭ foje liveris ovon, kiu ne aspektis tute ordinara, Selma silente mem manĝis ĝin kaj ne distrumpetis la novaĵon tra la vilaĝo. Ago de la diablo! Ĉit!

Almenaŭ neniu kulpigis Berton pri tiu ovo. Jes ja, li jam estis mortinta … Aŭ ĉu lia maltrankvila animo …?

Mi fakte neniam vidis Berton, malgraŭ tio ke oni tiom parolis pri li. La junuloj en la grupo, al kiu mi apartenis, ja tiris min al la dometo, en kiu li loĝis, sed neniun fojon mi vidis signon, ke iu loĝas en ĝi. Tamen jen kaj jen iu tondis la herbon ĉirkaŭ ĝi kaj la plantoj ekster la domo ne aspektis nezorgataj.

Ne estas strange, ke mi neniam vidis Berton. Mi ja estis en la vilaĝo nur dum kelkaj someraj monatoj, kiam laŭ mia patrino la aero en la urbo estas nespirebla. Onklino Dana, ĉe kiu mi loĝis, pli ol volonte akceptis min.

Ŝi kaj la edzo Popo ne havis proprajn infanojn; havi min ĉe si dum la somero donis al ili iom da gepatra plezuro.

Onklo Popo, cetere, en la vero nomiĝis Petro Paŭlo, sed ĉiuj nomis lin Popo laŭ la komencaj literoj de la nomo.

Li prizorgis la kooperan butikon en la vilaĝo kaj konis pro tio ĉiujn homojn.

Mi skribis: gepatra plezuro. Ĉu vere estis plezuro, mi ne scias. Mi faris ĉe ili kio plaĉis al mi, do nenion utilan.

Jam la unuajn somerojn mi estis akceptita en la rondon de samaĝulaj knaboj, tiel ke ankaŭ nun, kiam ni estis 17 aŭ 18-jaraj, ni kunumis.

La rondo intertempe malgrandiĝis, iuj eklaboris aliloke, kelkaj ekstudis kaj pasigis la somerojn alie ol en la gepatra vilaĝo. Sed kvin aŭ ses el ni regule renkontiĝis en la vesperoj kaj priparolis ”aktualaĵojn”. Mi ne asertus, ke ni estis tre malsimilaj al la kafsesopo ĉe Olga, almenaŭ ne laŭ la temoj de niaj priparoloj. Berto estis, kun tute klara enviemo, ofte la ĉeftemo, sed ne mankis komentoj pri la rondaĵoj de unu aŭ alia junulino, speciale, kiam la rondaĵo estis la ventro, kiu pli kaj pli klare evidentigis, kio estis la tempopasigilo de la koncerna junulino.

Kaj de Berto, kompreneble. Almenaŭ laŭ ĉies onidiroj.

Onklino Dana ne same certis, ke Berto kulpas pri ĉiuj rondaj ventroj. Almenaŭ en kelkaj kazoj ŝi rimarkis, ke iuj pariĝis malantaŭ la dorsoj de la gepatroj, tute senkulpe en la komenco, sed eble ne same senkulpa estis la daŭrigo. Kaj ĉar la gepatroj, kiel konate, ne ŝatas tiaspecajn surprizojn, ne ĉiam oportunis nomi la semanton. Je manko de nomo aŭtomate la nomo de Berto aktualiĝis kaj ne helpis, ke la junulino neis tion. Fakte, ju pli energie ŝi neis, des pli forta estis la konvinko, ke Berto estas la kulpulo. Lin mem neniu demandis; li ja neniam estis hejme kaj, cetere, li certe ankaŭ mem neus.

Tiel lia famo kreskis, same kiel la enviemo ĉe miaj kamaradoj.

Ĉe mi? Fakte ne. Mi estis tie nur gasto kaj multaj el la nomoj de la priparolataj junulinoj estis nur nomoj; nur iujn, kiuj parencis kun iu el la grupo, mi okaze renkontis. Laŭ neskribita regulo ili estis tabuaj por la grupanoj kaj ilin oni malpli ofte menciis ol la ceterajn.

Krom tio mi havis kelkajn esperojn en la urbo, aŭ eble pli fantaziojn ol esperojn.

Alion, ol renkonti tiujn samaĝulojn, manĝi kaj dormi, mi apenaŭ faris. Nu ja, kaj legi. Mi fakte kutimis kuŝi sur la lito la tutajn tagojn kaj vori ĉiaspecajn librojn. Onklino Dana rimarkis mian intereson pri legaĵoj kaj ”polvosuĉis” la domojn en la vilaĝo portante pli kaj pli da libroj al mi. Lastsomere atendis min metroj da romanoj de Alexandre Dumas, kiujn iuj kolektis en sia junaĝo.

Kaj tie mi sidis aŭ kuŝis, profundiĝante en la francan historion kaj en la vivon kaj amaferoj de la tiatempa nobelaro.

Sed ankaŭ de tio oni tediĝas. Tiam mi vizitis onklon Popon en la koopera butiko kaj ŝajnigis helpi lin. Verdire mi pli ĝenis ol helpis, sed li ŝajnis aprezi miajn vizitojn, ĉar ne ĉiam estis klientoj en la butiko. Miaj vizitoj ja ankaŭ donis al li eblecon foriri de la kasaparato kaj iom ordigi inter la bretoj kaj en la stokejo. Alian helpon li ne kutimis ricevi de mi.

Pli helpema estis onklino Dana. Hejme ŝi prizorgis la kokinojn, la verdaĵĝardenon ĉe la domo kaj relative grandan kampon pli longe for. Ŝia plej granda intereso estis tamen la floroj, al kiuj ŝi dediĉis almenaŭ du horojn da atento ĉiun tagon. Laŭlonge de unu el la dommuroj ŝi havis siajn rozojn, dekon da ili, ĉiu de malsama speco, tiel ke ĉiam dum la somero minimume unu el ili estis floranta. Sur la balkono, sub ĝi kaj en ĉiuj fenestroj estis potoj kun plej diversaj florspecoj kaj pri ĉiu el ili ŝi havis historieton.

Mi diris, ke onklino Dana estis pli helpema. Unu- aŭ dufoje semajne ŝi kaj Popo listigis, kion oni devos alaĉeti por la butiko. La tagon poste ŝi prenis aŭtobuson al la centra koopera stokejo en la urbo kaj mendis laŭ la listo.

Ne malofte ŝi aldone prenis varojn, kiujn ŝi hazarde trovis tie: glasojn kaj telerojn, manĝilaron, somerseĝojn, vintre neĝoŝovelilojn, varmajn vestaĵojn. Ŝi ĉiam bone trafis kaj la varoj post nur kelkaj tagoj troviĝis en la vilaĝaj domoj. Tiun saman laboron Popo povus esti aranĝinta per simpla telefonmendo, sed en tiu kazo mankus en la butiko la kromaj kompletigoj, kiujn onklino Dana aranĝis; tial ŝi daŭrigis siajn ĉiusemajnajn vizitojn al la urbo.

Ankaŭ mia helpo al ŝi estis pli teoria ol praktika. Mi ja helpetis pluki pizojn por la manĝoj, purigi laktukon aŭ senŝeligi terpomojn, akvumi la rozojn, se ŝi petis min, sed tio vere ne trolacigis min. Mi gardis min kuniri al la pli fora kampo, ĉar tie atendus min pli peza laboro kaj ĝin, kiel urbano, mia dorso ne eltenus. Almenaŭ mi kredas tion; en la vero mi neniam provis.

Mi proponis min por preparado de kafo, kiam ŝi ricevis vizitojn, sed tion ŝi ne permesis al mi. Ŝi certigis, ke ŝi volas havi ĝin en sia speciala maniero kaj ke ŝiaj vizitantoj ankaŭ preferas ĝin tia. En kio konsistis ŝia speciala maniero, mi neniam eltrovis, sed mi ne insistis. Mi estis plejofte ankaŭ mem invitita al taso da kafo, taseto de la itala speco, kaj tion mi tre ŝatis, kun abundo da sukero. Mi ankaŭ ne maldankis al glaseto da likvoro, kiam ŝi – tre malofte – surtabligis ĝin.

La virinoj, kiuj vizitis ŝin, venis plej ofte unuope. Pluraj kaptis la okazon halti por babileto ĉe ŝi antaŭ la vizito en la butiko, kiu situis ne pli ol cent paŝojn for (ekzakte 96 laŭ onklo Popo), aliaj loĝis najbare kaj envenis eĉ plurfoje tage por peti konsilon aŭ raporti ion novan.

Iliaj interparoloj tuŝis ĉiutagaĵojn, sed ja okazis, ke la nomo de Berto estis menciita. Ĝuste en unu el tiaj okazoj onklino Dana eldiris, ke li ne nepre kulpas pri ĉiuj rondaj ventroj en la vilaĝo.

Paroli pri rondaj ventroj en ĝuste tiu okazo ne estis tre oportune. Onklino Dana diris tion al Vanja, tre ofta vizitantino kaj plej proksima najbarino. Estis ĝenerale konata ŝia ĉagreno, ke eĉ post dek jaroj da geedzeco ŝi ne sukcesis gravediĝi. Tio estis ankaŭ tre ofta litanio inter la du virinoj, ambaŭ seninfanaj, fakte tiel ofta, ke ĝi tedis min. Onklino Dana provis ĝenerale konsoli la pli junan virinon, ke ŝi ne perdu la esperon, sed rimarkeble sen propra konvinko.

Inter la geedzoj – Vanja kaj ŝia edzo, kies nomon mi ne konas – la manko de infanoj estis kaŭzo de konstantaj kvereloj, kiujn oni povis aŭdi ĝis nia domo. Ankaŭ pri tio temis la interparoloj inter la du virinoj, kaj pri lia preskaŭ mania obsedo, ke li pruvos, ke ne li estas sterila. Tio montriĝis en lia konstanta serĉado de virinoj, kiujn li povu patrinigi. Kiel sukcesa li estis en tio, oni ne sciis; en ĉiu kazo li ankoraŭ ne ekfanfaronis pri gravedigo de iu ajn. Vanja estis ĉagrenita pro la eskapoj de la edzo, sed ankoraŭ pli pro la plendoj, kiujn ŝi ricevis de virinoj, kiujn la edzo postkuris.

Post aŭdo de denova tiaspeca plendo mi eldiris:

”Kial Vanja ne utiligis la servojn de Berto?”

Kial mi diris tion, mi ne komprenas. Eventuale mi ĵus estis leginta en Dumas iun stultaĵon, kiu donis al mi tiun ideon. Sed jam antaŭ ol mi findiris ĝin mi sciis, kiel teruran eraron mi faris. Ne nur eraron, rektan ofendon!

La du virinoj silentiĝis kaj dum minuto gapis al mi.

”Ki-kion vi diris?” preskaŭ ŝokite demandis onklino Dana.

”Mi pardonpetas … mi bedaŭras … mi ne volis … mi pensis … por pruvi, ke ŝi ne estas sterila … ne, mi ne scias, kion mi diras … forgesu, ke mi ion diris …” mi rapide elĵetis kaj pli kaj pli konfuziĝis.

”Mi ne estus lasinta tiun sentaŭgulon tuŝi min eĉ per silkaj gantoj!” diris Vanja kaj ŝia voĉo sonis mirinde trankvila.

Ne same trankvila sonis onklino Dana. Mi devis fojon post fojo peti pardonon pro la dirita frazo kaj promesi, ke mi neniam mencios ĝin al iu ajn, eĉ ke mi neniam ajn pensos ion same abomenan. Onklino Dana ne estas speciale religiema, sed en tiu okazo tiu guto da religiemo superfluis en ŝi kaj ŝi vere hontigis min. Mi aŭdis ĉion pri la sankteco de la geedzeca sakramento kaj pri ŝia propra firma fideleco al onklo Popo, kvankam ŝi scias, ke ŝi povus gravediĝi kun alia viro. Nu, tiam, kiam tio eblis.

Onklino Dana estos baldaŭ 50-jara, nun jam tro maljuna por gravediĝi, mi supozas.

Ke onklo Popo estis sterila, estis por mi novaĵo. Mi certas, ke mia patrino, lia fratino, ne scias tion. Mi aŭdis plurfoje miajn gepatrojn paroli pri ilia seninfaneco, sed neniam tiu detalo estis menciita. Eble mi tenu ankaŭ tiun informon sekreta, kvankam onklino Dana ne petis min pri tio.

Antaŭ ol Vanja foriris, onklino Dana ĉirkaŭprenis ŝin kaj longe flustris ion en la orelon. Mi supozas, ke estis trankviligaj vortoj, kion ŝi certe bezonis post mia senpripensa eldiro.

Onklino Dana neniam poste menciis tiun por mi embarasan situacion kaj mi estis danka al ŝi pro tio. Vanja daŭre venis por la antaŭtagmeza kafogluto – tio estis rutino inter ili – sed mi ne estis vokita subenveni dum la unuaj du tagoj post la vortakcidento. La trian tagon mi jam estis denove akceptita en ilian socion kaj evidente pardonita.

La nomon Berto mi ne kuraĝis eĉ susuri al ili, sed en mia junulgrupo ni komencis miri, kial neniam iu menciis lian entombigon. Ĉu vere ĉe neniu el tiu tuta aro da virinoj restis plej malgranda amosento al li? Pri iaspeca amo ja devis temi, ĉu ne? Io alia ne estus pensebla en nia aĝo.

Iu en la grupo aŭdis, ke en alia vilaĝo iu memmortigito ricevis tute ordinaran entombigon, kun pastro kaj ĉio. Sed li havis parencojn kaj pri parencoj de Berto neniu el ni aŭdis. Ies ideo estis, ke eble oni uzas liajn diversajn korpopartoj por eksperimentoj – li legis ie pri tiaj kazoj – kaj tio sonis ne malebla, se oni pripensas, ke neniu parenco aŭdigis sin. Per tio ni fermis la demandon pri la entombigo de Berto.

La langojn subite aktivigis la malapero de Agda, Agda la juna, fratino de Viktor kaj nepino de la maljuna Agda.

Viktor ne emis multon rakonti pri tio kaj ni sekve ankaŭ ne aŭdis, kion oni pri tio diras en la kafsesopo ĉe Agda.

Temis tamen pri plenkreska junulino, plurajn jarojn pli aĝa ol la frato. Laŭ kelkaj onidiroj estis nenio mistika en ŝia malapero, ŝi tutsimple forvojaĝis por trovi laboron ie.

Ĉar Viktor ne klarigis la foriron de la fratino per tiaj vortoj, mi kredas, ke la familianoj cirkuligis tiun onidiron por ĉesigi la klaĉadojn. Agda la juna estis neniam tuŝita de klaĉoj pli frue, almenaŭ ne dum la tempo, kiam mi ĉeestis, tial fine oni kredis al tiu klarigo. Viktor tamen restis daŭre silentema pri la temo kaj baldaŭ eĉ komencis eviti nin kaj ne plu partoprenis niajn vesperajn renkontojn.

Iun antaŭtagmezon, dum mi estis profunde en unu aŭ alia romatika franca historio surpaperigita de sinjoro Dumas, mi aŭdis vokon de sube. Mi ne atentis la vortojn, ĉar estis la tempo de rutina ”kafogluto” antaŭtagmeza.

Mi rapidis suben, sed renkontis tie nur Vanjan.

Tiam mi memoris, ke onklino Dana estis forvojaĝinta al la urbo por siaj rutinaj mendoj. Mi tion diris al Vanja, kaj ŝi kapjesis.

”Jes, mi scias tion. Mi volis renkonti vin sola. Mi volas ion demandi.”

”Jes, bonvolu,” mi respondis.

”Vi memoras tiun vian proponon?” ŝi demandis.

”Ĉu la propono, kiun mi promesis forgesi?”

”Jes, ĝin mi celas,” ŝi diris amuzigita.

”Ne, mi tute forgesis ĝin. Mi sincere bedaŭras, ke mi diris ion tiel stultan. Vere.” Mi estis sincera.

”Mi kredas vin.”

Ŝi rigardis suben al siaj ŝuoj kaj mi sekvis ŝian rigardon.

Estis somersandaloj kaj la piedoj en ili senŝtrumpaj.

La piedfingroj estis strange kunpremitaj, preskaŭ kurbitaj, kaj unue mi ne komprenis kial. Post momento mi rimarkis, ke ankaŭ la manfingrojn ŝi simile kunpremas.

Tiam mi sciis: ŝi estas streĉita, terure streĉita, sed tiun streĉitecon ŝi koncentris en la fingrojn, tiel ke ŝia vizaĝo kaj voĉo ne malkaŝu tion.

”Vi promesis silenti,” ŝi diris per tute normala voĉo.

”Jes, kaj vi povas esti certa, ke mi tenos la promeson,” mi diris.

”Ĉu vi povas promesi, ke vi ankaŭ silentos pri tio, kion mi intencas diri nun?”

”Jes, … nu, dependas, … jes, kompreneble!” mi diris unue iom heziteme sed poste aplombe.

”Estas tiel, ke mi multe pensis pri via ideo,” ŝi diris, daŭre kun trankvila voĉo.

”Ĉu tio pri Berto?” mi demandis. Vidu, mi ne forgesis, malgraŭ mia promeso.

”Jes, sed ne pri Berto. Ĉu vi povus helpi min?”

”Jes, kompreneble. Kion vi deziras?” mi respondis senhezite.

”Ke vi gravedigu min.”

Pang! La frazo trafis min kvazaŭ pugno en la vizaĝon.

Nu, mi neniam ricevis pugnon en la vizaĝon, sed tio sentiĝis kiel pugno sentiĝus, mi certas pri tio. La frazo mem: ”gravedigu min!”. Nenio pri romantiko, amo, sopiroj, deziroj … Vere, mi estis sub la influo de la romanoj de Dumas, sed ankaŭ sen ili mia reago estus simila: ŝoki ĝo, kaj mi certas, ke tio estis videbla sur mia nepugnita vizaĝo. Mi estis senvorta kaj evidente gapis al ŝi.

”Pardonu mian demandon. Mi forgesis, ke mi estas jam maljuna virino.”

Ŝia voĉo ne plu estis same trankvila. Mi sentis, ke ŝi estas proksima al ploro. Mi estis tiel embarasita, ke mi ne sciis, kion diri. Mi neniam pensis pri ŝi kiel juna aŭ maljuna. Ŝi estis iu, kiu venis al onklino Dana kaj trinkis kafon kun ŝi; vestita en ĉiutaga robo, senforma, taŭga por laborado en la hejmo kaj ĝardeno.

Mi rapide rigardis ŝin por povi respondi. Ne, definitive ŝi ne estis maljuna. Eĉ ne en miaj dekokjarulaj okuloj.

”Ne, ne estas tio,” mi sukcesis respondi. ”Vi ne estas maljuna. Tute kontraŭe. Sed mi ne scias …”

”Forgesu mian demandon, mi petas vin. Kaj promesu, sincere promesu, ke vi ne mencios tion al iu. Mi tiel hontas!”

Nun estis preskaŭ paniko en ŝia voĉo.

”Jes, jes, mi promesas, absolute promesas!” mi rapide diris por trankviligi ŝin. Mi volus aldoni ion ĝentilan, por ke ŝi vere kredu min, sed mi estis daŭre iom ŝokita por povi elpensi ion.

Ŝi ripetis plurajn fojojn sian peton pri mia silento kaj mi same ofte ripetis miajn certigojn. Kiam ŝi pretis foriri, mi vidis, ke ŝi tremas. Subite mi pensis, ke tia ŝi ne foriru, ke ŝi bezonas ion trankviligan. Mi ankaŭ memoris, kio estis la origina kaŭzo de mia subenveno.

”Ĉu mi preparu kafon?” mi subite demandis.

Ŝi rigardis min, kiel se ŝi ne komprenus la demandon.

”Ni bezonas gluton,” mi diris. Intence mi uzis la esprimon, kiun onklino Dana kutimas uzi. ”Ni bezonas trankviliĝi.”

”Jes, vi pravas, ni bezonas tion,” ŝi diris kapjesante.

”Lasu al mi, mi preparos.”

Ni eniris en la kuirejon. Mi alportis la kaftasojn kaj sidiĝis ĉe la tablo. Dum ŝi manipulis la kafaparaton, mi havis la eblecon rigardi ŝin. La vizaĝo aspektis juna kaj sensulka, iom rondeta. La harojn ŝi evidente estis ĵus lavinta; ili ondis libere ĝis la ŝultroj, nur super la oreloj fiksitaj per du harbroĉoj. La robo pendis senforme sur ŝi, nur skizante la korprondaĵojn.

Jen kaj jen ŝi turnis sin al mi kaj provis rideti, sed ne povis kaŝi sian embarason.

Dum ni atendis, ke la kafo estu preta, ankaŭ ŝi sidiĝis ĉe la tablo. Neniu el ni diris ion, ne antaŭ ol la kafo estis servita. Post la unua gluto mi demandis:

”Kion mi devus fari?”

Vi devus vidi ŝian ruĝiĝon! Mi kredis, ke tio estas afero de virgaj knabinetoj, sed tian subitan ruĝiĝon mi neniam antaŭe vidis.

”Kion vi celas?” ŝi sukcesis eldiri.

”Pri via demando. Pri infano.”

Mi ne povus uzi la vorton ”gravedigi”, ne post la bato, kiun mi sentis en mi, kiam ŝi diris ĝin.

”Ni bezonos kuŝi kune, kiel geedzoj. Ĉu vi ne scias?” ŝi demandis.

”Nur teorie,” mi devis agnoski.

”Ne estas malfacile, vi vidos. Tute ne malfacile.”

”Kiam?” mi demandis. Mi legis ion pri periodoj, sekuraj periodoj kaj nesekuraj periodoj. Tio kompreneble estis por esti certa, ke la virino ne gravediĝu (denove tiu vorto!). Mi supozas, ke la kontraŭo ankaŭ estas aplikebla.

”Kiam ajn,” ŝi respondis. ”Ĝis kiam mi rimarkos, ke mi gravediĝis.”

”Ĉu nun?” mi demandis kaj rapide englutis la lastan kafogluton por kaŝi mian ekscitiĝon.

”Jam nun, se vi volas,” ŝi diris.

Nu, kaj tiel, dank’al Berto, la nekonata Berto, okazis mia seksa debuto. Ne kredu, ke ĉio iris glate. Ŝi postulis unue, ke mi duŝu min; fakte ŝi helpis en tio. Ankaŭ miaj unuaj provoj ne estis tre kontentigaj, sed mi lernis. Mi lernis tiel bone, ke devos fariĝi minimume ĝemeloj. Almenaŭ tion ni kredis. Imagu la elreviĝon, kiam tio ne okazis.

Vanja daŭre venis al onklino Dana por sia kafogluto.

Ni interkonsentis per neniu signo montri, kio okazas inter ni. Se pro io, la onklino devus miri, kial Vanja ne plu plendas pri la edzo. La interparoloj temis pri tute sendanĝeraj temoj, pri la floroj de onklino Dana, pri aliaj homoj en la vilaĝo.

Iun tagon, kiam onklino Dana estis ĉe la kokinoj, Vanja diris mallaŭte: ”Ne funkciis.”

Mi rigardis mirigite.

”Mi sangas.”

Mi daŭre ne komprenis.

”Mia periodo komenciĝis hodiaŭ.”

Nu, tiom mi sciis. Mi komprenis, ke niaj ĝemeloj ne realiĝis, ke nia laboro estis vana. Ne kredu, ke mi bedaŭris la laboron. Mi ĝuis ĉiun momenton de ĝi kaj mi kredas, ke Vanja sentis same.

”Kion nun?” mi demandis maltrankvile.

”Ni devos paŭzi, ĝis kiam tiu ĉi ĝenaĵo finiĝos. Poste ni provos denove, se vi volas.”

Se mi ne timus, ke onklino Dana subite aperus, mi ĉirkaŭprenus kaj kisus ŝin. Tial mi nur tuŝetis ŝian manon kaj kapjesis.

Vi demandos vin certe, kiel sentiĝis esti en tiu rolo.

Kaj kien malaperis ĉiuj vortoj pri amo kaj romantiko?

Ili ne malaperis. La komenco estis iom subita, proza, se vi volas, sed baldaŭ mi amis Vanjan preter ĉio. Estis malfacile kaŝi tion, kiam aliaj ĉeestis, sed kaj ŝi kaj mi bone aktoris. Sed dum ni estis solaj – kaj tio estis tre ofte – ni ne avaris pri amaj vortoj kaj karesoj. Iun fojon mi demandis Vanjan: ”Kial mi?”, je kio ŝi respondis:

”Kial ne?”

Iam pli poste ŝi diris:

”Estas facile enamiĝi en vin. Estas agrable pensi, ke vi estu patro de mia infano. Mi ne povas klarigi, kial. Mi nur sentas, ke mi ŝatos tion.”

Mi kuŝis kun la kapo sur ŝia ventro, kiam ŝi diris tion.

La ventro estas tiu parto, kiun mi plej ŝatis ĉe ŝi. Rondeta, agrable glata, kun loko por abundo da kisoj. Eble la penso, ke ĝi estos dum naŭ monatoj hejmo por la infano, kiun ŝi tiel varme deziras, ankaŭ mia infano, helpis, ke ĝi sentiĝis pli ekscitiga ol ŝiaj aliaj rondaĵoj.

Tre ofte post nia gekuŝado mi metis mian kapon sur ŝian ventron. Ĉiam iu eta sono estis aŭdebla el ĝi kaj mi fantaziis, ke tie parteto de mi kaj eta parto de ŝi trovas unu la alian kaj kuniĝas, simile kiel ŝi kaj mi nur antaŭ nelonge kuniĝis, kaj ke tio, kion mi aŭdas, estas ĝuste la sono de tiu kuniĝo.

Ni neniam parolis pri ŝia edzo. Mi ja demandis min, ĉu ŝi gekuŝas ankaŭ kun li, sed mi ne volis scii. Mi preferis trompi min, ke ŝi tenas lin for de si, sed mi sciis, ke tio estis nur memtrompo. Mi ankaŭ konsciis, ke li estos laŭle ĝe patro de tiu infano – se estos iu infano, ni ja ĝis nun ne sukcesis en tio – kaj ke mi devos forgesi ĉion pri ĝi, mi ja promesis tion.

Tiel venis la fino de mia somera ferio. Mi prokrastis la hejmeniron ĝis la lasta ebla tago – neniam pli frue mi faris tion – , sed fine mi devis reiri al la urbo. Ĝis la lasta ebla momento Vanja kaj mi faris niajn klopodojn. Ni jam ne plu parolis pri iaj ĝemeloj, eĉ signo de plej malgranda rano estus bonvena.

Fakte, eĉ pri ranidoj ni ne parolis. La lastan tagon mi tamen levis la demandon:

”Kion nun? Ŝajnas, ke ni bezonus pli da tempo …” mi komencis.

Vanja skuis la kapon.

”Ne, mi devos verŝajne akcepti la fakton, ke mi ne povas gravediĝi. Dana kutimiĝis al tio, kial ne mi?”

”Eble ni provu denove venontsomere?” mi demandis.

”Venontsomere mi estos ankoraŭ pli maljuna,” Vanja respondis, ”kaj vi havos aliajn, pli junajn interesojn.”

Mi provis nei, sed ŝi silentigis min.

”Tiel estas, ni ambaŭ devos akcepti tion. Sed mi estas dankema al vi, ke vi volis dediĉi iom da tempo al ĉi tiu maljuna karno. Kaj precipe mi estas dankema, ke vi akceptis, ke mi amu vin.”

Larmige, ĉu ne? Tiel sentiĝis kaj vi povas esti certa, ke mi kun tre granda bedaŭro reiris al la grandurbo.

Malofte venas informoj de onklino Dana. Iel ŝi ne lernis uzi la telefonon, nur rektaj informoj kalkuliĝas. Okazas, kiam ŝi venas al la urbo por la rutinaj mendoj por la koopera butiko, ke ŝi preterpasas ĉe ni. Ŝi ĉiam kunportas ion: freŝajn verdaĵojn, propran kokidon, skatolon da ovoj. Hieraŭ ŝi kunportis poton kun floroj. Estis balzamino, jam du decimetrojn alta, kaj ĝi estis por mi. Sendis ĝin Vanja kaj laŭ tio, kion onklino Dana diris, mi helpis semi balzaminojn kaj devas sekve ricevi unu el ili kiel dankon.

Mi komprenis, ke tio ne estis simpla donaco, ĉar mi neniam helpis al Vanja semi iujn florojn, sed iaspeca mesaĝo. Sur la florpoto estis gluita la saketo, en kiu venis la semoj, kaj la latina nomo de balzamino estis substrekita: impatiens noli-tangere.

Mi senpolvigis miajn konojn de la latina. Mi trovis kaj

”senpacienca” kaj ”ne tuŝu”. Kion ŝi celas per tio? Se tio estis mesaĝo, ĝi vere estis al mi nekomprenebla. Ĉu ŝi senpacience atendas min? Aŭ ĉu ŝi celas, ke mi venontjare tenu min for de ŝi? La du aferoj definitive ne kongruis.

Eble onklino Dana ion sciis.

”Kaj kiel ĉiuj fartas?” mi demandis.

Ŝi rakontis pri iskiatiko, kiu komencis turmenti la onklon kaj devigis lin al lito, dum ŝi mem prizorgis la butikon. Poste ŝi rakontis, ke baldaŭ okazos geedziĝo, vera surprizo por ĉiuj. Unue ŝi ne volis diri la nomojn; ŝajnis, ke ŝi volas longe suĉi la surprizbonbonon.

”Agda kaj Berto,” ŝi fine diris.

Je tio mia patrino kaj mi samtempe ekkriis: ”Ĉu li ne mortis? Ĉu ŝi ne estas tro maljuna?” kaj mi ne memoras, kiu el ni diris kiun frazon. Tiam onklino Dana ekridis tiel, kiel mi neniam aŭdis ŝin pli frue. Kiam ŝi sukcesis trankviligi sin, ŝi klarigis, ke ne temis pri la maljuna Agda, sed pri la nepino, kaj ke Berto evidente ne mortis, se li intencis edziĝi.

”Ĉu la fratino de Viktor?” mi miris, kvazaŭ tio estus io nepensebla.

”Jes,” klarigis onklino Dana kaj aldonis, ke evidente tiuj du jam delonge kunumis, sen ke iu sciu tion, kaj ke ilia foriro el la vilaĝo estis interkonsentita. Kaj ne, ŝi ne estis graveda, ŝi respondis al nia nefarita demando. Eĉ estas kredeble, ke ŝi ankoraŭ ne allasis lin al si, se tio, kion la maljuna Agda diras, estas vera.

Mi miris, kion diros la aliaj junulinoj, kiujn li laŭdire delogis, kiam li ne elektis iun el ili.

”Mi neniam kredis al tiuj fabeloj pri Berto kiel kaŭzulo de ĉiuj ekstergeedziĝaj rondaj ventroj,” asertis onklino Dana. ”Mi iomete konas lin el la butiko, kaj li neniam donis la impreson de entreprenema tipo. Ankaŭ pri la aktuala geedziĝo mi kredas, ke ĝi estas pli iniciato de Agda ol li mem.”

”Sed ĉu li ne mortigis sin mem?” mia patrino denove insistis.

”Evidente ne, sed tio estis radikala solvo por malebligi, ke ĉies pekoj daŭre estu pendigitaj sur lin: ĉiuj surprizaj rondaj ventroj, ĉiuj ekstergedziĝaj ligoj. Eĉ pri la benita stato de Vanja iu volis doni al Berto la honoron, malgraŭ tio, ke ĉiuj kredis lin jam en la alia mondo.”

Mi ne reagis al la esprimo ”benita stato”, sed mia patrino, pli sperta en tiaj esprimoj, tuj demandis.

”Ĉu Vanja fine atendas infanon?”

”Jes, jam dum pli ol du monatoj. Ĉu mi ne jam diris tion al vi? Post dek jaroj, ĉu vi povas imagi? Mi ĉiam diris al ŝi, ke ŝi ne malesperu. Ne antaŭ ol la korpo mem diras ne.”

Mi ne bezonis longe pensi, kie mi estis kaj kion mi faris du monatojn pli frue. Mi sentis ion varman interne, mi ŝatus, ke Vanja estu tie por montri al ŝi mian ĝojon. Ni sukcesis! Sed mi devis teni min trankvila, mi promesis tion al Vanja.

”Kion diras pri tio la edzo?” mi miris.

”Ho, li estas kiel freneza pro ĝojo! Tri tagojn li estis ebria, ĉiujn li invitis en la kelon, ĝis kiam li ĝissange ekbatalis kun alia ebriulo, kiu eldiris la stultaĵon pri Berto.

Oni devis voki policon kaj dum semajno oni tenis lin en karcero. Sed tio ne gravas por li. Li iras ĉirkaŭen fiera kiel koko. Eĉ la fakto, ke Vanja elĵetis lin el la geedza ĉambro post la hejmenveno el la karcero kaj devigas lin dormi en la antaŭa servista ĉambro, ne ĝenas lin.”

Impatiens. Noli tangere. Mi fine komprenis la mesaĝon.

Onklino Dana estis preta por foriri, sed mi devus ankaŭ mem sendi mesaĝon. Kion diri, por ke nur Vanja komprenu? Io, kion la onklino pludiru pli-malpli laŭvorte? Mi ne havis multajn minutojn je dispono. Ĉio, kion mi elpensis estis:

”Diru miajn bondezirojn kaj gratulojn al Vanja. Kaj ne forgesu danki ŝin pro la sendita florpoto. Diru ankaŭ, ke mi pretos semi ankoraŭ foje, se ŝi bezonos mian helpon.”

Franko Luin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.