|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() 12 AMRAKONTOJAŭtoroj diversaj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Profesoro Ẑitnik kaj geometro Pirnat, ambaŭ Antonoj laŭnome, festis siajn nomotagojn. Pirnat estis jam unu jaron edziĝinta al malgranda, rondeta kaj temperamenta virino, kiu kaŭzis al li en la societoj plurfoje diversajn malagrablaĵojn. Subite povis eniri ŝian kapon la ideo, ke la edzo rigardas nekonatulinon ĉe la tria tablo, aŭ ke videblas en lia okulo ”aĉa karna volupto”, kiam rapidas tra la ĉambro bela juna kelnerino, ”kampara fasko”.
El tiuj rimarkoj elkreskis mallongaj kvereloj kaj al tiu disputado sekvis kaŝa, silenta kaj kondamninda virina ploro. Tia situacio estas ĉiam malagrabla. La edzino ploras, la edzo sidas apude, ruĝvizaĝa pro embaraso kaj kolero, la najbaroj sendas al li el ĉiuj flankoj akrajn riproĉojn, kial li turmentas la kompatindulinon, vi kruda kampara ŝtipo!
Ambaŭ – kaj Ẑitnik kaj Pirnat – naskiĝis la saman jaron, en 1882 post Kristo. La profesoro estis homo, kiu bezonas havi apud si iun, kiun li superas. Se li pikas lin, li neniam laciĝas je ĝentilaj reagoj en formo de senkulpa rido, se li cerbumas, li postĉasas spiron kaj vortojn kaj subtene kaj admire kapjesas, se li prilaboras trabon en la okulo de la amiko, li provas senlace trovi ankaŭ splitaĵojn kaj rubojn. Inter la kunuloj li malbone sukcesis, sed li gajnis je tombolo, kiam li amikiĝis kun sinjoro geometro Pirnat.
Post la tagmanĝo – je kvarono antaŭ la dua – ili venas al kafejo. Ĉe la fenestro, preter kiu kondukas larĝa strato, ili sidas vidalvide, kirlas per kuleretoj la kafon kaj malrapide gustumas ĝin. Ẑitnik havas oran nazumon, estas dika, alta kaj pala. Pirnat estas je kapo pli malalta, uzas okulvitrojn kaj kaŝas por sia aĝẐo abundan ventron.
La vangoj estas ruĝaj kaj rondaj, kiel se iu estus blovinta lin.
”Kio estas al vi?” miras Ẑitnik.
”Nenio,” ridas jam anticipe Pirnat kaj oni vidas en liaj okuloj, ke li atendas bonegajn primokojn.
”Mi renkontis vian edzinon. Ŝi ĉirkaŭiras iom pala. He … he … vi!”
Ẑitnik fingrominacas, sed Pirnas estas ekridonta.
”Kion,” li diras, ”kion?” kaj la okuloj jam malsekas.
”Ŝajnas al mi, ke vi trouzas viajn edzajn rajtojn. Nu, aĉulo, ankaŭ al tio ekzistas rimedoj.”
Pirnat ruĝas kaj ridas volupte kaj abunde. Longe longe ondas el lia brusto mola ridetado, je kio lia voĉo jen levigas jen malleviĝas.
Sed oni devas iri festi la nomotagon. Ẑitnik havas grandan kvarĉambran apartamenton kun malbona, malnova meblaro. Loĝas ĉe li la patrino kaj fratino. La patrino estas sepdekjara, la fratino kvindek. Ambaŭ estas grizaj, larĝaj kaj obtuzaj. Vizitojn ili ne ŝatas, ĉar en la ĉambroj neniam ”estas tre bele”. Eroj de vestaĵoj kuŝas sur la litoj, sur la malnova sofo, sur la piano, aŭ pendas sur la apogiloj de la malkomfortaj kaj pezaj seĝoj. Kiam eniras la ĉambron Pirnat kaj lia edzino, la fratino de Pirnat saltas al la sofo, antaŭ kiu staras tablo, prenas aron da subvestaĵoj, portas ilin al apuda ĉambro kaj ĵetas ilin sur la liton.
”Mi ĉiam ordigas,” ŝi diras, ”sed estas neniam ordigite.”
Pirnat kaj la edzino sidiĝas sur la sofo, la fratino alportas telerojn, Ẑitnik malhelajn vinbotelojn, prenas unu post la alia inter la krurojn kaj malfermas ilin. La patrino sidas apud la kameno kaj dormetas. Kiam elsaltas korko, ŝi rigardas, ridetas kaj diras:
”Jes ja! Vere tiel estas.”
La fratino metas la manĝon sur la tablon. La geometro diras ĝentile:
”Ĉu vi alsidos, fraŭlino? Kaj panjo?”
”Ni jam vespermanĝis!” diras la fratino. ”Vi manĝu!”
Ẑitnik levas teleron kun viando kaj proponas. Sinjorino Pirnat prenas erete, gustumetas kaj ĉesas.
”Verŝajne ĝi ne bongustas,” diras ĝentile la fratino.
”Bonega, bonega,” kapbalancas Pirnat kaj tranĉas pli rapide, surforkigas kaj enbuŝigas.
Ili priparolas kutimaĵojn. Dumtempe ankaŭ la fratino ekdormas ĉe la kameno. Ŝi kaj la patrino sidas ĉiu je ĝiaj flankoj, tenas la manojn krucumitaj kaj malrapide mallevas la kapojn. Kiam la patrino glitas jam tute antaŭen, la fratino subite rektiĝas kaj denove ekmallevas la kapon kaj glitas antaŭen. Kiam Pirnat eliras, Ẑitnik kliniĝas maldekstren al sinjorino Pirnat kaj rigardas ŝian kolon.
”Sinjorino Zina,” li diras, ”vi havas tiel malhelblankan haŭton, ke ĝi plaĉegas al mi.”
”Edziĝu,” ŝi konsilas kaj ridas tute virinece, kun gajaj okuloj kaj iom larĝa buŝo.
”Do vi deziras al mi eternan damnon? Mi mordus vin!”
Pirnat malfermas la pordon, la patrino vekiĝas, rigardas kaj murmuras:
”Jes ja … Vere tiel estas.”
La vino estas bona kaj vigligas la societon. Ĉiuj tri estas ruĝaj kaj iliaj okuloj brilas. Kiam ili fintrinkis, ili iras al trinkejo. Ili elektas tablon en la angulo – kaj sur la frunto kaj tempioj de Pirnat komencas kolektiĝi ŝvito.
Tio estas konata signo, ke ebrieco ekregis lin. Li trinkas pli rapide, mendas cigaron, ree kaj ree bruligas ĝin, prenas el la buŝo kaj provas kanti. Ŝajnas al li ankaŭ, ke mankas al li ĉapelo. Li iras preni ĝin kaj surmetas oblikve sur la kapon. Kion ajn Ẑitnik diras, ĉu ion amuzan aŭ ne, saĝan aŭ stultan, al ĉio li jesas kaj ridas. Li prenas la okulvitrojn per ŝvitaj manoj kaj ne plu ŝajnas al li, ke li rigardas tra nebulo.
Tiam okazas al Ẑitnik io neatendita. Zina sidas en la angulo apud la vando, Pirnat apud ŝi, sed Ẑitnik vidalvide al ŝi, tiel ke li turnas la dorson al la ĉambro. Ne plu estas trinkantoj en tiu ĉambro, el la antaŭĉambro aŭdeblas kartludado. Kelkfoje envenas kelnerino, maldika, aĝa, rigardas al la tablo kaj foriras.
Zina subite piedfrapas al Ẑitnik, kiu preskaŭ timiĝas.
Se Pirnat estus sobra, li certe rimarkus, ke io okazis. Anstataŭe li mordas la cigaron kaj murmuras popolkantojn, unu post la alia.
”Ĉu tiel,” ekmiras Ẑitnik, ”ĉu tiel!”
Subite li akceptas la okazaĵon, per siaj piedoj premas ŝian kaj atentas, ke ĉio super la tablo aspektu kaj natura kaj senriproĉa.
Ili pagas kaj foriras. Zina meze, Ẑitnik maldekstre kaj Pirnat dekstre. Ili tenas sin permane. Pirnat ŝanceliĝas, la manoj de Ẑitnik kaj Zina batalas en la poŝo de la mantelo de Ẑitnik, kvazaŭ temus pri vivo kaj morto. Montrofingro kroĉiĝas al montrofingro, dikfingro premas dikfingron, la aliaj helpas kiel ili povas. Zina kelkfoje kliniĝas antaŭen: tio estas signo de tiu batalo.
Ekstere estas glacie, sur la tegmentoj kuŝas neĝo, malofte lumas lampoj kaj malmultas la homoj. Jen kaj jen alveturas koĉero kaj preteriras kun sia ĉevalo, lanterno kaj kaleŝo.
Ili venas ĝis la loĝejo de Pirnat. Pirnat sidiĝas en mantelo sur la sojlon kaj tuj ekdormas. La edzino malŝlosas la pordon, piedpuŝas kaj vokas lin.
”Leviĝu, vi estos tuj en la lito.”
Pirnat leviĝas kaj pluenpalpas. Pro sekureco li iras en la ŝtuparo unua. Estas plena malhelo. Ẑitnik palpas per la maldekstra mano la sinon, per la dekstra li kaptas la manon de Zina kaj kisadas ĝin. Tiel bone li fartas, li ŝajnas al si mem ĝentila, grandanima, plena de grandega, ĉarma amo.
La servistino malfermas la apartamenton.
Ẑitnik volas adiaŭi, sed Zina invitas lin al teo. Ŝi referencas al la deziro de la edzo. Pirnat sidas sur la piedflanko de la proksima lito kaj klopodas teni sin rekta:
”Jes,” li kapbalancas, ”teo … oni devas, kiel vi kredas … oni devas!”
La edzino ekkaŭras antaŭ li kaj komencas forpreni la ŝuojn. Ŝi helpas lin forpreni la pantalonon, la jakon kaj alion.
”Nun kuŝiĝu,” ŝi ordonas, kovras lin kaj kisas sur la vangon.
”Bone dormu, edzeto!”
”Jee-ee – ” ronkdiras la edzo kaj ekspiras profunde kaj malrapide. Kaj en la dormo tio ŝajnas al li:
Malantaŭ blanka kovrita tablo, kiu situas inter la pordo kaj vando, sidas iom kurbita kaj fortika vira nazo. Dekstre kaj maldekstre ĝi estas atakita de akno kaj tra la haŭtotruetoj penetris ŝvito kaj tute kovris ĝin. Ĝi brilas precipe de supre malsupren kaj sur la pinto reflektas la lampon, kiu lumas sur la tablo. Ora nazumo rajdas la fortikan kurbitan dorson kaj ĝi luliĝas hela kaj malpeza tien kaj reen. La nazo mem montras internan elanon kaj fieron. La nazotruoj senĉese moviĝas kaj larĝiĝas. Kelkfoje la tuto moviĝas, mallarĝiĝas kaj relarĝiĝas, kiel se ĝi volus entiri unuavice la mentoneton, kiu sidas vidalvide.
La mentoneto estas mola, ridetanta kaj havas sube meze kaveton, kie prepariĝas kaj evoluiĝas ridetoj. Nun io kaŝiĝas en la ombro, kiel nigra pripenso, sed post momento ĉio estas klara kaj la rideto prilumas la sinjoron najbaron kiel suno.
La nazo serĉas la manon de la mentoneto, kaj kiam li trovas ĝin, li portas ĝin al si kaj frotas sin al ĝi, mola kaj grasa. Pirnat sentas premon en la koro. Li estas dum momento certa, ke li devus leviĝi kaj diri ion gravegan, sed tuj poste li konstatas, ke estas antaŭ li nur nazo kaj mentoneto kaj ke al ili ne eblas riproĉi malbonfarojn.
”Sidiĝu pli proksime,” kantas la nazo, ”vi estas bela kiel rosmareno aŭ dianto kaj mi tiel ŝatas vin, ke Dio mem helpu min.”
”Tion mi ŝatas,” ridetas la mentoneto kun sia kaveto,
”kaj nur tion mi deziras, ke mi ne havu tro da kunulinoj en mia amo. Ĉar, eĉ se mi havas edzon, mi povos fariĝi sufiĉe ĵaluza, kiam mi havigos amanton.”
La nazo metas la dekstran manon sur la koron, levas alte en la aeron la maldekstran manon. Leviĝas, fleksas la dekstran genuon kaj ekkaŭras.
”Mi promesas, kaj la tero tuj komencu rondiri en la malan direkton, se mi iam intencos rompi nian belan rilaton.
Mi petas, ankaŭ vi ĵuru!”
Ombro kovras la kaveton de la mentoneto kaj oni rimarkas, ke ŝi tute ne estas tiel perdita edzino, kiel povus, tute erare, ŝajni al iu. Ŝi rigardas la liton, kie ronkas la geometro. Ŝi rigardas lin dolĉe kaj suspiras. Ĉion tion rimarkas la nazo, la nazotruoj ekflirtas, mallarĝiĝas kaj denove elane larĝiĝas kaj diras saĝe kaj samtempe malrespekte:
”Vidu lin, plej kara, kiel li forgesis sin mem kaj ebriiĝis ĝis senkonscio. Memoru, kiel vi tiris lin sur la strato, kiel li pendis sur vi kaj ĉirkaŭbatis per la brakoj, kiel se ili ne estus liaj propraj. Kiel malbele li rigardis, memoru, nur per la blanko de la okuloj! Kiel saliva kaj abomena li estis ĉirkaŭ la buŝo, kaj se mi memoras, ke vi kisis lin sur la vangon, kiam li falis sur la liton kiel plumpa ŝtipo, ŝajnas al mi, ke mi ne plu povus kisi viajn ruĝajn lipojn.”
La mentoneto tuj preparas siajn lipojn por konvinkiĝi, ĉu la penso de la nazo estas serioza aŭ nur eldirita kun la intenco, ke la vortoj pli bone agordiĝu kun la koro kaj orelo. La ombro en ĝia kaveto malaperas, ĝi estas tute klara kaj suna.
La nazo kliniĝas senprokraste kaj premiĝas al ĝi.
La koro de Pirnat premiĝas ankoraŭ pli kaj pro tio li anhelas kaj raŭkas timige. En la oreloj bruas kiel voko de la lasta juĝo: ”Leviĝu, leviĝu, leviĝu!” Sed li ne povas, ĉar li kuŝas kvazaŭ ligita kaj ensorĉita.
”Diru do al mi, por ke nia amo estu definitive decitita,” stimulas la nazo.
”Mi timas,” la mentoneto subite aldonas ĉarman skrupulon, ”ke la konscienco riproĉos min. Ni virinoj havas terure senteman konsciencon, kaj tial ĉio, kion ni malbonfaras, plej dolorigas nin mem.”
”Vi eraras, neeble, neakcepteble!” la nazo svingas sin en la aero, firme nee moviĝante. ”Ne ekzistas ujo, nek en la ĉielo nek sur la tero, kiu povus tiom kaŝi kaj kaŝadi kiom virina koro. Se vi ekhavos amrilaton kun mi, vi mem certiĝos pri la vero de miaj vortoj. Mi antaŭdiras al vi, ke estos ludo por vi rilati same ameme kaj al mi kaj al via edzo. Mi konas virinojn kaj tre estimas ilian supernaturan kapablon adaptiĝi samtempe al plej malsamaj cirkonstancoj.”
”Mi kompatas lin,” diras la mentoneto. ”Vidu, nun mi rimarkas, ke mi vere amas lin.”
”Se vi ekhavos amrilaton kun mi,” cerbumas la nazo kaj movas la nazumon, ”plurfoje aperos antaŭ vi similaj kaj eĉ pli malbonaj sentoj. Inter la ĝuoj de la vivo unu el la ĉefaj estas ŝanĝoj. Kiel ĉiele estas havi ion hejme, kaj alie denove ion alian. Kiam oni ĝojas hejme, oni pensas kontente kaj ĝue alien, kaj kiam oni ĝojas alie, oni pensas tutanime kaj korvarme al la hejmo. Tiel, vidu, oni estas ambaŭflanke milda kaj justa.”
Nun la nazo rimarkis, ke la momento estas oportuna.
La mentoneto iom kliniĝis, la rideto en la kaveto ricevis duone ĝentilan duone doloran aspekton, ĉio indikis, ke malfermiĝis la varma virina koro, ke la vortoj atingis, kion ili celis. Ke la nazo tion rimarkis, estas klare. Kontente li faltis la haŭton je la pinto, vastigis la nazotruojn kaj ekbrilis en multe pli hejmeca graso ol li brilis ĝis nun.
La nazumo ekmalrajdis; la risorto kunpremiĝis kaj falis silente sur la tapiŝon. La nazo eltiris la manojn, ĉirkaŭprenis la plenan zonon de la mentoneto, levis ŝin, je kio ankaŭ ŝi kunlaboris, kaj metis ŝin sur la genuojn.
La koro de Pirnat volis eksplodi. Tiu anĝelo, pri kiu estas skribite, ke ĝi staras antaŭ la paradizo kaj per fajra glavo forpelas ĉiun teranon, kiu proksimiĝas, ŝajnis stari tute apud lia lito kaj terurige montris sian sangofajran glavon.
”Jen!” diris laŭte la anĝelo. ”Pirnat, prenu, tiru! Montru, ke vi decidas en la domo, ke vi estas viro!”
”Mi dormas, mi dormas damnan dormon,” diras Pirnat, kaj nur lia koro volas eksplodi, el la buŝo li ne povas eligi alion ol pli teruran ronkadon.
”Jen glavo,” diras la anĝelo fiere.
”Svingu, svingu, svingu kiom vi povas!” Pirnat volas ekkrii, kaj la anĝelo, kiu estas spirito, komprenas ankaŭ vorton eldirita en la animo kaj nedirita per buŝo kaj lango. Tial ĝi komprenas la edzon-suferanton kaj respondas.
”Poetoj jam multfoje metis min en lokojn, kie mi baru la vojon al iliaj amatinoj. Sed, por esti sincera, mi en ĉi tiu okazo diru, ke mi ne havas rajton alie ol antaŭ la paradizo.
Jen, prenu, mi pruntedonas al vi la glavon, ĉar mi vidas, ke okazas al vi ĉielenkria maljustaĵo.”
”Donu al mi, donu! Mi volas fortranĉi la kapon de ili ambaŭ!”
Sed Pirnat profunde dormas kaj ne povas moviĝi, kvazaŭ monto kuŝus sur li.
Kiam Pirnat la postan matenon malfermis la okulojn, la edzino sidis ĉe la fenestro. La ĉambro estis hela kaj ordigita, nur lia lito estis surkuŝita kaj en malordo. La littukon li kunfaldis kaj ĝi pendis desub la litkovrilo sur la plankon kiel dika ŝnuro.
La edzino tuj rimarkis, ke li rigardis:
”Postebrio,” ŝi diris, ”ĉu ne?”
La edzo kunpremis la palpebron, kiel se li terure suferus.
Li diris:
”Kaj tiu aĉa gusto, kiun mi havas en la buŝo!”
Dum iom da tempo li krampe kuntiriĝis, poste li leviĝis, forprenis la ĉemizon kaj ĵetis ĝin sur la liton. Kun nur kalsono sur si li tiris sin malrapide al la lavkuvo kaj fiksis ĉirkaŭ la zono viŝtukon. La haroj elstaris en ĉiujn direktojn, la okuloj sangkoloris, sed la vizaĝo estis pala kiel iom flaviĝinta graso. Li klinis sin super la kuvon, prenis la kruĉon, levis ĝin super la kapon kaj verŝis akvon sur la nukon. Ĉar lia mano tremis, li vokis la edzinon.
”Zina, mi petas, vi verŝu!”
La edzino komencis surverŝi la kapon super la nuko.
”Mi petas, verŝu tiel, ke estos forta fluo. Tia premo plaĉas al mi.”
La tempiojn li mem malsekigis kaj ŝprucis antaŭ sin, tiel ke li malsekigis la spegulon kaj vandon. Li lavis la buŝon per odolo, la dentojn per kalodonto, kaj longe gargaris kaj kraĉis. Por matenmanĝo ne estis hejme io taŭga. La edzino menciis kafon, teon kaj ĉokoladon. Li kapneis, vestis sin kaj iris en gastejon. Li revenis el la ŝtuparo kaj kriis en la kuirejon:
”Mi petas, havigu por mi tiujn malgrandajn verdajn kukumetojn!”
En al gastejo li mendis gulaŝon kaj bieron. Dum li malrapide ensorbis la duan kruĉon kaj rigardis samtempe la plafonon, ne atentante la gastojn, kiuj sidis kaj interparolis ĉe la aliaj tabloj, enŝteliĝis en lian kapon penso, subita kaj violenta penso. Li tenis la kruĉon sur la lipoj, la kapon klinita malantaŭen, sed li ne plu glutis. Io ekbrilis antaŭ liaj okuloj, kiel se iu estus batinta lin kaj vidiĝus fajreroj. Li metis la kruĉon sur la tablon, kliniĝis al la rando, nekonscie eltenis la montrofingron, svingis ĝin antaŭ la vizaĝo kaj metis ĝin al la lipoj.
”Tio, kion mi sonĝis, tio ne estis sonĝo …”
Li haltis kaj denove svingis per la montrofingro.
”Tio estis la damna, aĉa vero!”
Subite li iom kuntiriĝis, kiel se iu estus batinta lin. Li faligis la manojn laŭ la seĝo, klinis la kapon kaj la homoj atente rigardis lin. Eble li malbonfartis.
Tiam li tuj batis per la karna manplato sur la tablo, tiel ke la ujeto por salo kaj pipro eksaltis, kaj ekkriis:
”Pagon!”
Li ĵetis groŝon da trinkmono sur la tablon kaj prenis la mantelon.
”Mi petas, mi petas,” la kelnerino interrompis lin kaj volis teni la mantelon.
”Kion vi petas?” li grumblis. ”Mi nenion petas de vi!
Iru al la diablo!”
Li surmetis la ĉapelon, kaj eliris malmole apogante sin al la bastono. Li rapidis sur la strato kaj la pensoj galopis en lia kapo kiel ĉevaloj. Li vidis konstante antaŭ si Ẑitnikon, li eltenis la manojn, pugnigis ilin, batis per la bastono la vojon kaj ŝajnis al li, ke tuj tuj li devus ekkrii:
”Jen bato, hundo, jen plia bato, hundo, jen tria bato por vi, hundo!”
Sed sub la frunto kolektiĝis io plumba, strikte pripensita kaj konsilis:
”Nur kviete, nur kviete! Malvarman sangon, tio validas!”
Kaj el la koro bolis kaj ŝaŭmis io kvazaŭ brulanta lafo:
”Mi detruos vin, sursaltos vin, paŝos sur via kapo, kaĉigos vin sub la kalkano kiel raton, senhonta aĉulo!”
Kaj denove aperis konsilo malantaŭ la frunto:
”Amika vorto … ĝi pinĉas, ĝi bruligas, ĝi mordas en la animo, kvazaŭ oni premus sur nudan haŭton fajroruĝan feron.”
Senscie li venis en la vestiblon de la domo, kie loĝis Ẑitnik. Li flugis en la ŝtuparo kiel plumpa birdo, laŭte sonoris kaj en la vestiblo senvorte preteriris la virinojn.
”Detruu la pordojn, rompu, batu,” ŝtormis en lia koro, sed en la kapo konsiliĝis:
”Riproĉo de amiko al amiko pli amaras ol absinto kaj tranĉas pli ol razklingo. Kontrolu vin, estu viro!”
Ẑitnik sidis malantaŭ tablo, havis malfermitan libron antaŭ si kaj ekridis.
”Bonege, bonvenon, amiko!”
Li ekstaris, sed en la rido rimarkeblis, ke li ne estas tute trankvila.
”Sidu,” diris Pirnat malhele, staris antaŭ la tablo kun malbutonita mantelo kaj krucumis la brakojn malantaŭ la dorso.
”Ĉu pro tio,” diris Ẑitnik, ”ke vi pli facile konvinku min?”
Li estis pala, ne plu ridis kaj aspektis, ke li ne regos la situacion.
”Vi misuzis tion, kio estas por mi plej sankta en la mondo,” estis la unua frazo de la malagrabla interparolo.
”Ĉu amikecon?”
”Ne amikecon, sed mian edzinon!”
Ẑitnik jam pretis komplete cedi kaj submetiĝi, sed la kvietaj vortoj de Pirnat turnis la aferon. Subite li ekstaris kaj diris:
”Kaj nu vi sidiĝu, por ke mi pli facile konvinku vin. Mi ne misuzis vian plej sanktan. Mi estis iom malsobra kaj dufoje kisis ŝin. Kial vi ebriiĝas kiel bestaĉo?”
Pirnaton kaptis tute nova sento. Li klinis la kapon kaj profunde enpensiĝis.
”Mi ne plu parolos pri la afero kun vi,” li decidis post longa tempo kaj gravmiene aldonis: ”Mi aranĝos kun ŝi!”
Li foriris sen saluto kaj, kiam li paŝis en la ŝtuparo suben, li murmuris al si mem, eltenis la manojn kaj pugnigis ilin:
”Tio estas virina impertinenteco, jes, virina impertinenteco!
Li dufoje kisis ŝin, kaj pri tio ŝi kulpas! Ĉar neniam viro povas diri, ke li kisis virinon, se la virino ne emis esti kisata!”
Kvankam la pensoj moviĝis en tute novan direkton, restis tute samaj la sovaĝaj kaj brulantaj sentatakoj, kiuj kolektiĝis en la koro. Ili batadis en la kapo kaj lekis lian teruran vundon per fajra lango:
”Mi erigos vin en sunpolvon, virino, la sangan koron mi eltiros el via brusto, he, putino!”
Sed en la kapo trankviligis denove silenta penso:
”Ne ekscitiĝu, ne ekscitiĝu! Ju pli bona vi estis, des pli premos ŝian bruston trankvila vorto!”
Kaj la kolerlafo, kiu ŝprucis el la brusto, bruis:
”Malbenita … ankaŭ malantaŭen. Estu malbenita, virino, ek de via naskiĝo kaj ĝis via morto! Pereu, vi sen konscienco!”
Post tiuj frazoj Pirnat tiel premis sian bastonon, ke ĝi certe rompiĝus, se ĝi ne estus el tiel malmola ligno.
Li venis en la vestiblon de la domo, kie li loĝis, kaj haltis antaŭ la ŝtuparo. Sufero kaptis lin, li forprenis la ĉapelon de la kapo, eltiris naztukon el la poŝo kaj sekigis sian frunton. Li rigardis al la alta plafono super la ŝtuparo, suspiris kaj murmuris:
”Faru, ho Dio, ke mi povu kontroli min!”
Malrapide kaj anhelante li eniris la apartamenton. Al la servistino li diris:
”Voku mian sinjorinon!”
Zina alvenis – diketa, sana.
”Ŝi plaĉas al mi!” li subite pensis. ”Tio estas teruraĵo!…”
”Sidiĝu,” li ordonis laŭte.
”Ĉu vi kredas, ke mi estas surda, se mi staras?!”
Ŝi iris al la fenestro, apogis sin al ĝi kaj rigardis al la ĉambro.
Pirnat forprenis la mantelon, ĵetis ĝin sur la liton kaj post ĝi ankaŭ la ĉapelon kaj bastonon. Poste li metis ambaŭ manojn en la harojn kaj aranĝis ilin kvazaŭ komponisto.
Li rigardis la edzinon kaj diris:
”Ĉi tie ne ekzistas senkulpigo! Tiel estas kaj ne alimaniere!
Vi rompis la geedzan fidelecon!”
”Al kiu?”
”Al mi!”
Pirnat kurbigis la dikfingrojn en la pugno kaj premegis ilin per la aliaj fingroj. En lia kapo fluetis kiel varmeta akvo:
”Nur kviete, nur kviete! Montru, ke vi regas la situacion!”
Kaj li daŭrigis laŭte:
”Ĉi nokte vi amindumis kun mia eksamiko, sinjoro profesoro Antono Ẑitnik!”
La edzino malfermis la buŝon, sed li montris al sia buŝo kaj ŝia kaj minacis per la montrofingro:
”Ne malfermu ĝin! Fermu …”
La vortojn, kiujn li diris post tio, li eldiris kvazaŭ ĉiu silabo estus memstara kaj tre akcentita vorto:
”Mia eksamiko, sinjoro profesoro Antono Ẑitnik asertis laŭvorte, ke li kisis vin dufoje!”
La lasta silabo estis terura por la orelo. La ”E” estis dika kaj malmola kiel branĉnodo. Ĝi flugis tra la ĉambro, kiel se oni estus ĵetinta malmolan ŝtipon.
La edzino denove malfermis la buŝon, montris sanajn, malgrandajn dentojn kaj laŭte ekridis. Kaj ŝi hihiis kaj heheis kaj hahais senĉese. Kaj tiu rido estis tiel libera kaj tiel natura, ke eventuale nur la plej bona konanto de virinoj povus en ĝi trovi spuron de artefariteco. Pirnat ne konis virinojn kaj ne trovis tion.
”Vi do lasis vin trompi,” estis la unuaj vortoj, kiujn Zina elbuŝigis inter la ridegado. Denove komenciĝis la hihiado, heheado kaj hahaado, kaj post longa tempo denove kelkaj vortoj:
”Ni vetis kaj mi perdis la veton.”
”Kion vi vetis?”
”Ke li diros al vi: trifoje mi kisis ŝin – kaj vi kredos tion, tio estas lia veto. Ke li diros: trifoje mi kisis ŝin – kaj vi ne kredos, tio estas mia veto! Mi perdis … Antono, vi estas terura sentaŭgulo, Dio indulgu vin!”
Pirnat eliris el la ĉambro. Li iris en la koridoron, metis la manojn en la poŝojn kaj rigardis la pejzaĝon. Li sentis, ke la kapo ĉesis dolori. Li revenis en la ĉambron kaj demandis:
”Je kio vi vetis?”
”Je ĉapelo! Se mi venkos la veton, li aĉetos ĉapelon al mi, se li venkas, mi aĉetos al li! Kiajn li uzas?”
Pirnat ekridetas kaj murmuras:
”Ververe … amuze …”
Post la tagmanĝo li leviĝadis kaj residiĝadis sur la sofo. Rimarkeblis, ke li sentas sin malagrable. Li subite elfalis el la kutima ordo kaj estis pro tio nervema. Nun estos la unua kaj je tiu tempo li ĉiam estis kun Ẑitnik jam en la kafejo.
La edzino sidiĝis al la skribtablo, prenis lian vizitkarton kaj skribis. Kiam ŝi finis, ŝi legis ĝin, elektis inter la paperoj en la kesto koverton, metis en ĝin la karton kaj volis ĝin glui. Subite ŝi kvietiĝis kaj diris:
”Vi povus malfermi. Prefere vi nun legu! Mi skribis al Ẑitnik, ke li venkis la veton. Jen … legu! Mi vidas, ke vi tute ne fidas min!”
”Ne estu ridinda!”
”Nu, en tiu kazo mi gluos la leteron kaj vi promesas, ke vi ne malfermos ĝin!”
”Promesas!”
”Ĉu io tia estas entute ebla hodiaŭ?”
Pirnat ekscitiĝis kaj postulis obstine:
”Nun vi devas glui la leteron!”
”Bone!”
Zina lekis la gluon, metis la leteron sur la tablon kaj premis per pugno.
”Jen al vi!”
Pirnat enpoŝigis, surmetis la mantelon kaj iris en kafejon.
Semajnon pli poste Ẑitnik renkontis Zinan surstrate. Ŝi estis nigre vestita, agrable ruĝa pro la malvarmo, rondeta kaj vigla, tiel ke la vivo brilis de ŝi. En la defluejoj kuŝis neĝo, sed la trotuaroj estis sekaj kaj frostaj. Oni vidis, ke la homoj, kiuj iris sur la statoj, frostas. La viroj havis la kolumojn de la manteloj suprentiritaj, sed la virinoj brulis en la vizaĝoj, kvazaŭ ili hontus pro io.
Zina haltis, vigle saltetis de unu piedo al alia, turniĝis jen dekstren jen maldekstren, kapklinadis kaj ridetis.
”Nu, bela afero? Jam tutan eternecon vi ne montris vin!”
”Plenplene da laboro, plenplene da zorgoj, sur la ŝultroj la pezo de la vivo,” sisteme nombris Ẑitnik.
”He, vi estas pigrulo, terura pigrulo! Eĉ vivi vi ne deziras.”
”Tio ne estas vera! Mi ja ĉion fortrinkas kaj formanĝas. Mi ne estas same kuraĝa kiel vi. Lastfoje, ekzemple, tiu karto! Mi ŝvitis. La edzo portas ĝin kaj vi skribas en ĝi, kiel vi trompis lin! Kie estas mia ĉapelo, haha?”
”Hejme!”
”Nekredeble!”
”Pirnat aĉetis ĝin! Mi kredas, ke ĝi plaĉos al vi. Venu preni ĝin, ĉu vi kredas, ke mi portados ĝin post vi?!”
”Ni iru iom!”
Ili iris dum iom da tempo silente antaŭen. Zina rigardis lin plurfoje de flanke. Ŝi ridetis kaj ŝiaj okuloj brilis.
”Kaj en la lernejo?
”Nenio,” li siblis.
”Ĉu vi estas kelkfoje sola – en la oficejo?”
”Ne! Mi ankoraŭ ne estas rektoro!”
”Kaj hejme vi ankaŭ havas … du kerubojn! Kiel ajn oni turnas vin, por nenio vi taŭgas!”
Ili venis ĝis la vendoplaco.
”Almenaŭ aĉetu ion al mi!”
”Elektu!”
”Vi montru vian kavalirecon!”
Ili haltis antaŭ granda tendo. Ẑitnik ekvidis rondaĵon da figoj, ekridis kaj prenis la plej grandan.
”Ĉi tion mi donacas al vi!”
Zina prenis la rondaĵon, enpuŝis ĝin en la mufon kaj ekridis; sed en la rido rimarkeblis ofendiĝo kaj kolero. Ĉe la adiaŭo ŝi ne povis deteni sin kaj provis diri, laŭeble plej afable:
”Dankon por ĉi tiu – simbolo. Envere, sciu, mi devus doni ĝin al vi.”
Ŝi foriris rapide kaj vigle, kaj Ẑitnik turnis sin kaj rigardis post ŝi.
”Mi povus havi ŝin,” li diris al si enpense. ”La edzo ne ĝenus min …”
Li malrapide turniĝis, plueniris kaj daŭrigis pensi: ”Vi ne havas tempon, kie vi trovus tempon ankaŭ por ŝi?! Matene viciĝas oficaj horoj, posttagmeze denove oficaj horoj. Post tagmanĝo vi bezonas la kafejon, post vesperman ĝo la trinkejon; se ankoraŭ restas horo, vi bezonas ĝin por la parencoj! Kiom da vivo estas en tiu mondo!
Kiel pigraj ni estas … kiel malmulte ni emas vivi!”
Li eniris tabakejon kaj plene dediĉis sin al elekto de la plej bona portorika cigaro.
Milan Pugelj
El la slovena tradukis Franko Luin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.