La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

LUDI PER BASTONO

Iun tagon Claudio estis ludanta ĉe la pordego, kaj, sur la strato, pasis bela maljunulo, kun oraj okulvitroj, kiu promenis kurbe, kaj apogis sin al bastono. Ĝuste antaŭ la pordo, la bastono forglitis el lia mano, kaj falis.

Claudio tuj kolektis ĝin kaj ĝin donis al la maljunulo.

– Dankon, sed mi ne bezonas ĝin – li diris per rideto. – Se vi ŝatas ĝin, vi tenu ĝin.

Kaj sen atendi la respondon, la maljunulo malproksimiĝis.

Claudio restis tie, kun la bastono en la manoj, kaj ne sciis kion fari kun ĝi. Li bone observis ĝin: ĝi estis ligna bastono, kun kurba tenilo kaj fera pinto. Senpense, li frapis ĝin kontraŭ la tero. Ho, kia mirindaĵo! La bastono fariĝis granda blanka ĉevalo, kun frunta stelo, kiu ekgalopis ĉirkaŭ la korto, henante, elŝprucante fajrerojn de la teraj ŝtonetoj.

Kiam Claudio, iom timigita, sukcesis meti siajn piedojn surteren, la ĉevalo denove estis bastono: ĝi ne plu havis ferumitajn hufojn, sed rustan pinton; ĝi ne havis kolhararon, sed la kutiman kurban tenilon.

– Mi volas provi denove, – Claudio decidis, post granda spiro. Li denove ekrajdis la bastonon kaj jen li trovis sin sur malrapida kaj solena kamelo, en senfina trairenda dezerto. Claudio ne timis, kaj ekrigardis for, por povi trovi oazon.

– Ĝi certe estas magia bastono, – li pensis, kaj li rajdis ĝin la trian fojon. Nun ĝi estis vetkura aŭtomobilo, tute ruĝa, kun blanka numero sur la kapoto; la korto estis dromo, muĝanta je motoroj, kaj Claudio ĉiam atingis la finlinion unua. Poste la bastono estis motorboato, kaj la korto estis kalma, verdakva lago; poste kosmoŝipo kiu fendis la spacon, kun steloplena spuro post ĝi.

La posttagmezo kuris rapide. Je vesperiĝo, Claudio hazarde rigardis al la strato, kaj li vidis la maljunulon kun oraj okulvitroj.

– Ĉu vi ŝatas mian bastonon? – li demandis per rideto.

Claudio pensis, ke li revolis ĝin, kaj ruĝiĝante, li prezentis ĝin al li.

– Tenu ĝin, tenu ĝin – diris la maljunulo. – Per ĝi vi povas flugi; mi nur povas apogi min.

Kaj li iris, feliĉa ke li povis donaci ion al infano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.