La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

LA KOSMA KOKIDO

Lastan jaron, dum Pasko, en la hejmo de profesoro Tibolla, ĉu vi scias kio forsaltis de la ĉokolada ovo? Surprizo: kosma kokido, tute simila al tera kokido, sed kun kapitana ĉapo sur la kapo, kaj televidila anteno sur la ĉapo.

La profesoro, la sinjorino Luisa kaj la infanoj, kune, diris: Ho, kaj post tiu ho ili ne plu trovis vortojn.

La kokido ĉirkaŭrigardis malfeliĉe.

– Kiom malantaŭaj vi estas sur ĉi tiu planedo, – li rimarkis, – ĉi tie estas nur Pasko; ĉe ni, sur Oka Marso, jam estas merkredo.

– De ĉi tiu monato? – demandis profesoro Tibolla.

– Tute ne! Merkredo de la venonta monato. Sed laŭ jaroj, ni estas pli antaŭaj je 25.

La kosma kokido promenetis tien kaj reen por malrigidigi siajn krurojn, kaj grumblis: – Kia ĝeno! Kia terura ĝeno.

– Kio ĝenas vin? – sinjorino Luisa demandis.

– Vi rompis la flugpovan ovon kaj mi ne povos reveni al Oka Marso.

– Sed ni aĉetis la ovon en kukvendejo.

– Vi scias nenion. Ĉi tiu ovo estas, fakte, spacŝipo, kamuflita kiel paska ovo, kaj mi estas ĝia estro, kamuflita kiel kokido.

– Kaj la ŝipanaro?

– Mi ankaŭ estas la ŝipanaro. Sed oni nun degrados min. Oni portos min almenaŭ al kolonela grado.

– Nu, kolonelo pli valoras ol kapitano.

– Ĉe vi, ĉar viaj gradoj estas inversaj. Ĉe ni la plej alta grado estas simpla civitano. Sed ne gravas. Mia misio fiaskis.

– Ni povus diri ke ni bedaŭras, sed ni ne scias pri kio temis la misio.

– Ha, eĉ mi ne sciis. Mi nur devis atendi en tiu kukvendejo ĝis la sekreta agento aperus.

– Interese, – la profesoro diris, – vi ankaŭ havas sekretajn agentojn sur la Tero. Kaj se ni irus al la polico por diri tion?

– Jes, jes, vi iru kaj parolu pri kosma kokido, kaj ĉiuj ridos je vi.

– Ankaŭ vi pravas. Do, pro tio ke ni estas kune, vi parolu iom pli pri ĉi tiuj sekretaj agentoj.

– Ili havas la taskon trovi la teranojn kiuj iros al Oka Marso post dudek kvin jaroj.

– Estas iom amuze. Ni, nun, eĉ ne scias kie estas Oka Marso.

– Vi forgesas, kara profesoro, ke ni estas laŭ tempo antaŭ vi je 25 jaroj. Ekzemple ni jam scias ke la kapitano de la tera ŝipo kiu atingos Okan Marson, nomiĝos Gino.

– Ho, – diris la plej granda filo de profesoro Tibolla, – ĝuste kiel mi.

– Simpla koincido, – sentencumis la kosma kokido. – Li nomiĝos Gino kaj estos tridek tri jaraĝa. Do, nun, sur la Tero, li ĝuste havas ok jarojn.

– Ho ve, – diris Gino – ĝuste mia aĝo.

– Ne interrompu min la tutan tempon, – severe kriis la estro de la spaca ovo. – Kiel mi estis klariganta, ni devas trovi ĉi tiun Gino kaj la aliajn estontajn ŝipanojn, por gardi ilin, sen ke ili rimarku, kaj por ĝuste eduki ilin.

– Kio, kio? – la profesoro diris. – Ĉu ni ne ĝuste edukas niajn infanojn?

– Ne vere. Unue, vi ne kutimigas ilin al la ideo ke ili devos vojaĝi inter la steloj; due, vi ne instruas al ili, ke ili estas civitanoj de la universo; trie, vi ne instruas al ili ke la vorto "malamiko", ekster la Tero, ne ekzistas; kvare...

– Pardonu, estro, – lin interrompis sinjorino Luisa, – kiu estas la familia nomo de tiu via Gino?

– Pardonu; li estas via, ne nia. Li nomiĝas Tibolla. Gino Tibolla.

– Sed tiu estas mi! – sursaltis la filo de la profesoro. – Hura!

– Hura kio? – krietis la sinjorino Luisa. – Ĉu vi vere kredas ke via patro kaj mi konsentos...

Sed la kosma kokido jam flugis inter la brakoj de Gino.

– Hura! Misio plenumita! Post dudek kvin jaroj ankaŭ mi povos reveni hejmen.

– Kaj la ovo? – petis mallaŭte la fratineto de Gino.

– Nu, ni tuj manĝu ĝin, kompreneble.

Kaj tiel ili faris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.