La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

LA PLANEDO DE LA VERO

La jena paĝo kopiiĝas de historia libro uzata en la lernejoj de planedo Mun, kaj ĝi parolas pri granda sciencisto kiu nomiĝas Brun (notu, tie ĉiu vorto finiĝas je "un": ekzemple oni ne diras "la luno" sed "lun lun"; "la polento" diriĝas "lun polentun", kaj tiel plu). Jen ĝi:

"Brun, inventisto, vivis du mil jarojn, nuntempe konserviĝas en fridujo, el kiu li vekiĝos post 49 000 jarcentoj por ekvivi denove. Li ankoraŭ estis bebo kiam li inventis maŝinon por krei ĉielarkojn, kiu funkciis per akvo kaj sapo, sed kiu produktis, anstataŭ bubelojn, ĉiumezurajn ĉielarkojn, kiujn oni povis etendi de unu flanko ĝis la alia de la ĉielo, kaj kiuj utilis por multaj uzoj, eĉ por pendigi sekiĝontajn lavitaĵojn. En la infanĝardeno, ludanta per du bastonetoj, li inventis drilon por bori akvon. La inventaĵo tre plaĉis al fiŝkaptistoj, kiuj ĝin uzis distrocele kiam fiŝoj ne alhokiĝis.

Dum lia unua lerneja jaro li inventis: maŝinon por tikli pirojn, poton por friti glacion, pesilon por pesi nubojn, telefonon por paroli kun ŝtonoj, la muzikan martelon, kiu ludis belegajn melodiojn dum enbatado de najlo, kaj tiel plu.

Memori ĉiun lian inventaĵon estus tro temporaba okupo. Ni nur citu la plej faman, tio estas la maŝino por mensogi, kiu funkciis per ĵetonoj. Por ĉiu ĵetono oni povis aŭskulti dek kvar mil mensogojn. La maŝino enhavis ĉiun mensogon de la mondo: tiujn kiujn oni jam diris, tiujn kiujn homoj estis tiam pensantaj, kaj tiujn kiujn oni povus inventi en la estonteco. Kiam la maŝino estis dirinta ĉiun eblan mensogon, homoj estis devigitaj al diri ĉiam la veron. Tial planedo Mun ankaŭ nomiĝas la planedo de la vero".


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.