La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RAKONTOJ

Aŭtoro: Gianni Rodari

©2026 Geo

La Enhavo

LA MILITO DE LA SONORILOJ

Iam okazis milito, granda, terura milito, kiu mortigis multajn soldatojn de ambaŭ flankoj. Ni estis ĉi tie kaj niaj malamikoj estis tie, kaj ni pafis unu al la alia tagon kaj nokton, sed la milito estis tiom longa, ke iam ni ne plu havis bronzon por la kanonoj, feron por la bajonetoj, kaj tiel plu.

Nia estro, la Supergeneralo Bombego Pafego Frakasego, ordonis ke oni subtiru ĉiun sonorilon de la sonorilejoj kaj ke oni kunfandu ilin ĉiujn kune por konstrui grandegan kanonon: nur unu, sed sufiĉe granda por finvenki la militon en unu nura pafo.

Por levi tiun kanonon oni bezonis cent mil arganojn; por ĝin porti al la fronto, naŭdek sep trajnojn. La supergeneralo kunfrotis siajn manojn pro feliĉo kaj diris: – Kiam mia kanono pafos, la malamikoj fuĝos ĝis la luno!

Jen la decida momento. La kanonego direktiĝis al la malamikoj. Ni plenŝtopis niajn orelojn per vato, ĉar la bruego povus rompi niajn timpanojn kaj Eŭstakiajn tubojn.

La Supergeneralo Bombego Pafego Frakasego ordonis: – Pafu!

Kanonisto premis la butonon. Kaj subite, de unu flanko de la fronto ĝis la alia, oni aŭdis grandegan sonoriladon: – Din! Don! Dan!

Ni forprenis la vaton el niaj oreloj por aŭdi pli bone.

– Din! Don! Dan! – tondrumis la kanonego. Kaj cent mil eĥoj ripetis tra montoj kaj valoj: – Din! Don! Dan!

– Pafu! – kriis la Supergeneralo duan fojon. – Pafu, diable!

La kanonisto denove premis la butonon kaj denove festoplena sonorila koncerto difuziĝis de unu tranĉeo al alia. Ŝajnis ke ĉiu sonorilo de nia patrujo samtempe sonoris. La Supergeneralo eltiris siajn harojn pro kolero, ĝis nur unu restis.

Poste estis silenta momento. Kaj jen, de la alia flanko de la fronto, kvazaŭ kiel signalo, respondis ĝoja, surdiga: – Din! Don! Dan!

Ĉar vi devas scii ke ankaŭ la estro de la malamikoj, la Marŝalo Von Bombegen Pafegen Frakasegen, havis la ideon konstrui kanonegon kun la sonoriloj de sia lando.

– Din! Dan! – nun tondrumis nia kanono.

– Don! – respondis tiu de la malamikoj. Kaj la soldatoj de ambaŭ armeoj forsaltis de la tranĉeoj, kuris unu al la alia, dancis kaj kriis: – La sonoriloj! La sonoriloj! Estas festo! Eksplodis la paco!

La Supergeneralo kaj la Marŝalo eniris siajn aŭtojn, kaj forveturis, kaj elĉerpis la benzinon, sed la sono de la sonoriloj plu postkuris ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.