|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GNOMAŬTOAŭtoro: Upton Sinclair |
©2026 Geo
|
Rodney kaj Elizabeto ekiris al la hotelo, kie Glogo troviĝis, flegata de la fratino de Willowby. Ne estis multo, kion oni povis fari, la miljara gnomo kuŝis silenta en sia korbo, kaj fraŭlino Willowby okupis sin legante filmĵurnalojn. Bedaŭrinda aĝa Glogo — la neŭrastenio tute venkis lin, kaj li nur fermis la okulojn kaj lasis ĝin regi laŭvole.
Li skuiĝis, kiam Elizabeto diris lian nomon, malfermis la okulojn kaj provis eksidi. Jes, li estis tre kontenta vidi ilin. Li dum la tuta tempo estis certa, ke ili venos, sed li timis, ke estos tro malfrue. Post kiam li estis dirinta tion, li devis kuŝiĝi denove, li nome sentis sin tre malforta.
Elizabeto rigardis riproĉe al li. ”Glogo,” ŝi diris, ”mi kredas, ke vi ne manĝas sufiĉe.”
”Mi ne havas tre bonan apetiton,” konfesis la maljuna gnomo.
”Sed ni atentos, ke vi komencos manĝi denove, Glogo.”
”Kial mi manĝu? Ĉu estas io, kio restas al mi por fari en la vivo?”
”Ni ja provos trovi pliajn gnomojn,” provis Rodney.
Glogo ridetis pale:
”Estas tre bone kaj afable de vi ambaŭ. Sed vi scias same bone kiel mi, ke ni ne havas iajn ŝancojn. La tempo de gnomoj estas pasinta.”
”Sed vi ja ne povas kuŝi ĉi tiel!” ekkriis Elizabeto.
”Vi provis mistifiki min, kaj tion mi ankaŭ mem provis. Sed nun mi devas serioze rigardi la situacion. Mi vivis tro longe.”
Li ripetis siajn vortojn per pli malforta voĉo:
”Tro longe. Tro longe.”
”Ĉu vi volas, ke ni veturigu vin reen al la sekvojoj, Glogo?”
”Ne,” li diris. ”Mi volas tute nenion.”
Fariĝis longa silento. Fine Elizabeto, kiu ne volis permesi, ke la interparolo finiĝu, diris:
”Ni vizitis Bobon.”
”Bobo trovis vivon, kiu taŭgas por li,” diris la avo per voĉo, kiu similis al flustro.
”Estis fakte la sola, kion li povas fari, Glogo,” diris Rodney.
”Jes, mi scias. Mi ne mallaŭdas lin. Mi ne ŝatas tion, sed mi ne devas vidi ĝin tro longe.”
La neŭrastenio estis venkinta. Glogo denove fermis la okulojn, kaj ĉio estis silenta kaj kvieta.
Ili provis trovi ion por diri, kio povus vigligi lin, sed tio estis malfacila. Fine ili aŭdis malfortan flustron el la korbo:
”Vi ambaŭ estis tre bonaj al mi, kaj mi dankas vin por ĉio — mi dankas vin el mia tuta koro. Sed nun vi ne plu povas fari ion por mi. Mi estas tro laca, mi ne povas paroli. Nun vi devas adiaŭi.”
Tio estis ordono, kaj ili povis nur obei. Larmoj fluis laŭ la vangoj de Elizabeto — konvinkita, ke tio estis la lastaj vortoj, kiujn ili aŭdis de la maljuna gnomo.
”Adiaŭ Glogo,” ŝi murmuris kaj tuŝis la malfortan kaj velkantan manon, kiu jam sentiĝis malvarma.
”Adiaŭ Elizabeto, adiaŭ Rodney,” aŭdiĝis la malforta voĉo.
Ili forlasis la ĉambron silente sur la piedfingroj, ili reiris al mondo loĝata de homoj, kiuj ankoraŭ ne vivis tro longe aŭ almenaŭ ne sciis, ke ili tion faris.
De la sesa ĝis la sepa estis paŭzo en la prezentadoj. Bobo ne pensis ĝismorte labori dum sia unua engaĝiĝo, li atentigis.
Li estis mendinta manĝon por si mem kaj siaj amikoj, kaj lia ordono plenumiĝis sen protestoj, ĉar Bobo estis riĉa gnomo, kaj li parolis kun la memklara aŭtoritateco, kiun li lernis de Rodney. Kaj Rodney estis amuzita kaj surprizita, kiam li vidis, kiom la eta favorito sukcesis ensuĉi dum ilia kunestado.
La prezentado denove komenciĝis. Rodney kaj Elizabeto dum kelkaj minutoj restis en la malantaŭa tendo en agrabla interparolo kun honesta olda Charlie. Ili venis al silenta interkonsento rigardi la de li plenumitan gnomŝtelon kiel pura eraro. Charlie aludis, ke li volonte scius, kie kaj kiam Rodney kaj Elizabeto estis trafintaj Bobon kaj Glogon, sed Rodney diris, ke Bobo povas rakonti kiom ajn li volas pri tiu afero.
Meze en ĉio venis sendito de fraŭlino Willowby, kiu komunikis, ke maljuna Glogo trankvile mortis en sia korbo. Rodney kaj Elizabeto estis antaŭsciintaj pri tio — la laca miljarulo klare petis ilin lasi lin morti en paco. Nun Elizabeto sidis tie kun larmoj en la okuloj, dum Rodney kaj la varietea viro diskutis la praktikajn vidpunktojn pri enterigo de gnomo. Ili interkonsentis ne sciigi Bobon antaŭ ol la prezentado estos finita por la tago je la deka. Sinjoro Willowby proponis imponan enterigon, kiu certe allogus inter ducent aŭ tricent personojn al la foira loko. Sed Rodney decide oponis sin al tio kaj diris, ke li tute ne volas enmiksiĝi en tian utiligon de la morta korpo de bedaŭrinda aĝa Glogo. La aĝulo dum sia vivo ja ĉiam esprimis profundan malamon al la amuzeja branĉo kaj ĉio, kio koncernas monon.
Honesta olda Charlie fine lasis sin konvinki, ke tio estas la ĝusta maniero rigardi la problemon. Ili enterigos Glogon sen grandaj aranĝoj.
Li miris, ĉu ili devas havi oficialan permeson por la enterigo.
Rodney opiniis, ke la gnomoj ne estas rekonitaj de la mondaj leĝaroj, kaj plej saĝe estos lasi lin kuŝi en sia korbo, kiu estis lia lito, kaj enterigi lin sub iu granda arbo. La arbaro kaj la arboj ja ĉiam estis lia granda amo.
Je la deka ili rakontis al Bobo, kio okazis, kaj li havis la saman opinion pri la enterigo. Rodney kaj Elizabeto estis la solaj veraj amikoj de lia avo, li diris, kaj ili certe scias, kion li mem volis.
Noktomeze ili portis la korbon el la hotelo, kaj enteriga procesio, konsintanta el tri aŭtoj, veturis en la kamparon.
Unu el ili estis veturigita de Rodney, la aliaj de Guggins kaj Charlie. Ili haltis, kiam ili trovis ĉarman lokon en la montaro.
La luno lumis malforte inter la arboj, estis silente kaj solene, kaj la aero estis plena de ĉiuj arbaraj odoroj, kiujn Glogo amis. Viro de la varieteo kunhavis fosilon, kaj ili trovis belan aĝan ulmon, kaj sub ĝi ili fosis profundan truon. Ili metis la korbon en ĝin kaj staris silentaj kun malkovritaj kapoj.
Neniu el ili sciis, kiu ritualo estas aplikebla ĉe gnomenterigo, kaj Bobo ankaŭ ne povis helpi ilin. Rodney tial limigis sin al paroladeto, en kiu li diris, ke ilia maljuna amiko estis arbarulo, ke li konstante sopiris reen al la arbaro, ke la arbaro nun tenos lin en sia sino. Kaj antaŭ ol ili reagis, Rodney staris tie kaj legis poemon:
Sub la krono de l’arbo ripozas
membro de l’gnomaro.
La sango lia kun la tempo
fariĝos suko de l’arbaro.
La manoj liaj ŝanĝos sin
al filikoj kun folioj,
Kaj softe tremos
la arbaraj melodioj.
La tutan vivon ni
en la arbaroj vidis
Kun aĝa gnomo
nun reunuiĝis.
Lia kor’ en ĉiu eta
birdo batas
Kaj lia saĝo en la aro
de l’floroj restatas.
Abela aro portas
lian amon harmonie.
Per sopiro li sukcesis
la perfidon neniigi
Kaj heroojn, la falintajn,
en arbaro restarigi.
Per tio la enteriga ceremonio estis finita. Charley laŭdis Rodneyon por la bela poemo kaj Elizabeto havis la saman opinion — ŝi ĉiam admiris la poemojn de sia onklo. La viroj remetis la fosilon en la aŭton kaj estis pretaj hejmenveturi.
Subite Elizabeto kriis:
”Kie estas Bobo?”
Bobo estis for! Ili lumigis la lumojn de la aŭto. Elizabeto prenis la poŝlampon kaj kuris tien kaj reen inter la arboj kaj vokis per forta voĉo. Sed Bobo ne videblis.
Ŝi kaptiĝis de paniko, sed subite ŝi aŭdis el arbustaro bone konatan voĉon flustri:
”Elizabeto, ps, ps!”
Ŝi fleksis la genuojn kaj flustris:
”Kio estas, Bobo?”
”Iru iomete for de la aliaj — rekte en la arbaron. Mi devas paroli kun vi.”
Ŝi faris, kiel li petis. Kiam ŝi estis ekster videblo de la aliaj, la eta scenartisto venis al ŝi kaj diris:
”Elizabeto, estas gnomoj en ĉi tiu arbaro.”
”Ho, Bobo. Ĉu vi vere kredas tion?”
”Mi povas flari ilin. Ili trovigas ĉie — devas esti granda aro da ili.”
”Ho, kie vi kredas, ke ili estas?”
Elizabeto estis tiel ekscitita, ke ŝi ne sciis, kion fari.
”Ili ne forlasas sian kaŝejon dum la granduloj restas ĉi tie.”
”Kion vi volas, ke mi faru?”
”Mi devas ricevi tempon por serĉi ilin. Vi devas ĉiuj veturi hejmen kaj lasi min ĉi tie.”
”Ĉu vi restos ĉi tie la tutan nokton?”
”La nokto estas la tempo de gnomoj. Ĉu vi povos reveni morgaŭ matene — kiel eble plej frue?”
”Kompreneble, Bobo, se tio estas, kion vi volas.”
”Diru al la aliaj, ke mi volas pasigi la nokton kun la animo de Glogo. Kiam vi estos sola kun Rodney, vi povos rakonti al li pri la gnomoj, sed la aliaj devas absolute nenion scii pri ili.
Tiam ili venus ĉi tien por provi kapti la gnomojn kaj montri ilin en siaj prezentadoj.”
”Vi pravas, tion ili farus,” diris Elizabeto. Imagu, kiel ruz144 lerta Bobo estas, kaj kiel rapide li lernis taksi la konduton de la homoj!
”Ne lasu iun el la viroj de la merkata tendo sekvi vin morgaŭ matene,” aldonis Bobo. ”Nur vi kaj Rodney. Se venos aliaj, mi ne intencos montri min.”
”Do, bone,” ŝi diris. ”Atentu pri vi mem! Mi esperas, ke vi trovos kelkajn bonajn gnomojn.”
”Mi ne kredas, ke ekzistas malbonaj gnomoj,” diris Bobo.
”Ekzistas nur homoj, kiuj estas malbonaj.”
Elizabeto reiris al la aliaj, kiuj daŭrigis la serĉadon, kunigis ilin kaj diris:
”Mi ĵus parolis kun Bobo. Li kaŝas sin kaj volas pasigi la nokton en la arbaro kun la animo de Glogo.”
Charlie aspektis, kiel falinta de la nubetoj.
”Ĉu estas malbona artifiko?” li demandis.
”Mi ne scias,” Elizabeto diris. ”Mi scias nur, kion Bobo petis min komuniki. Li igis min promesi, ke mi revenos ĉi tien frue morgaŭ matene, kaj li diris, ke neniu krom Rodney kaj mi venu, kaj se iu alia kunestos, li ne montros sin.”
Ĉi tio estis malagrabla surprizo por honesta olda Charlie.
Li furiozis, sed kion li povus fari pri la afero?
”Mi certigas, ke ĉi tio venis kiel plena surprizo por mi, sinjoro Willowby,” certigis Rodney. ”Devas esti unu el la kapricoj de Bobo. Ni ja scias, kia li estas — li devas havi, kion li volas.”
”Sed mi havas prezentadon ĉi tie, sinjoro Sinsabow, kaj la publiko krevigos la pordojn —”
”Eble, sed se li estas for dum mallonga tempo, mi ne kredas, ke tio kaŭzos damaĝon. Vi povas ja diri, ke okazis gno145 moŝtelo — pripensu nur, kian sensaciegon vi povas fari el tio!
Vi scias — tiaj aferoj fakte okazas.”
Tio estis sufiĉe malica pikilo, kaj honesta olda Charlie ne estis pli stulta ol ke li komprenis ĝin.
”Kion vi intencas fari al tio ĉi?” li demandis.
”Mi certigas al vi refoje, ke mi ne havas la plej etan ideon pri la celo de Bobo, kaj mi kredas, ke mia nevino ne havas, aŭ kiel estas, Elizabeto?”
”Mi scias absolute nenion,” certigis Elizabeto kun granda seriozeco. ”Bobo flustris al mi, ke ni ĉiuj devas veturi hejmen, kaj ke Rodney kaj mi devas reveni morgaŭ matene, kaj ke ni ne rajtas kunhavi iun alian — se ni ne faros kiel li diris, li ne montros sin.”
”Tiel statas tiu afero,” diris Rodney. ”Bobo faros tute kiel li volas, kaj vi povas esti konvinkita, ke ni helpos lin laŭ nia povo.”
”Kaj kiel vi kredas, ke tio influos al mi, sinjoro Sinsabow?”
”Mi kredas, ke kion vi povas fari, estas atendi ĝis morgaŭ matene. Vi certe ne havas la plej etan ŝancon trovi Bobon ĉi tie en la arbaro — li kaj lia popolo tenis sin kaŝitaj en la arbaro dum miloj, eble milionoj da jaroj. Li agos tute kiel li mem decidis.”
Ne estis multo plia por diri pri la afero — sed tio ne malhelpis, ke Charlie remaĉadis ĉion, fojon post fojo, ĝis li fine lasis sin persvadi, ke li ne havas iun ajn utilon de la remaĉado.
Li kaj liaj viroj eniris sian aŭton — kaj atendis ĝis Smith kaj Guggins eniris sian, kaj Rodney kaj Elizabeto sian aŭton.
La diversaj grupoj estis suspektemaj unu al la aliaj. Ĉiuj volis certiĝi, ke neniu restas kaj serĉos Bobon kaj forportos lin.
Tuj kiam Elizabeto havis okazon paroli kun sia onklo sen aliaj aŭskultantoj, ŝi malkaŝis la streĉan novaĵon, ke Bobo trovis spurojn de novaj gnomoj. Tiam Rodney fine komprenis, kiel ĉio pendas kune. Kompreneble li estis kontenta, estis ja la origina intenco kun ilia veturo. Li diris, ke estas feliĉe, ke ili retenis la du detektivojn ĉe si, oni eble bezonos ilian servon la venontan matenon.
”Ni ne elmetu nin al kromaj gnomŝtelistoj,” li diris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.