La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

Unua Ĉapitro

En kiu Elizabeto renkontas Bobon

Knabineto promenis en kalifornia arbaro.

La arboj en tiu arbaro estas inter la plej grandaj en la mondo, kaj la knabineto neniam vidis ion similan. Ŝi plupaŝis tute mirigita kaj apenaŭ kredis al siaj okuloj.

Dum la aŭtoveturo oni parolis pri ”la grandaj arboj”, ”la gigantaj sekvojoj”. Sed la vortoj ne signifis multon al la knabino.

Ili veturis sur ŝoseo en klara printempa suno, turnante tien kaj reen en la montara tereno. Subite la sunlumo estis for, krepuskiĝis, kaj solena sensoneco regis, kaj ili troviĝis en arbaro, kiu konsistis el la plej grandaj el la vivantaj estaĵoj.

Ili haltis kaj eliris el la aŭto. Nun la knabineto hazarde estis sola inter la arboj. Panjo estus ĉion detruinta dirante: ”Vi malpurigos viajn ŝuojn”, aŭ ”Povas esti sonserpentoj en la arbaro”.

Ĉe la vojrando staris granda elkavita arbo. Interne estis restoracieto, kie oni povis sidi ĉe tablo kaj trinki glason da zingibra trinkaĵo aŭ soda akvo. — ’Kredu tion aŭ ne’, informis ŝildo sur la arbo. Ekzistis bildkartoj pri ĝi, kaj la kunvojaĝanto de panjo, fraŭlino Jellifer, deziris sendi kelkajn al amikoj sur la orienta marbordo. Panjo helpis al ŝi elekti ilin, la ŝoforo aĉetis benzinon, kaj tiamaniere Elizabeto ricevis eblecon sen- ĝene rondiri inter la interesaj arboj.

Malantaŭ ĉiu giganto estis alia pli mirinda, tiel ke oni es4 tis kvazaŭ tirata de nevideblaj magnetoj. Estis arboj tiel grandaj, ke necesis kvindek knabinoj por fari rondon ĉirkaŭ ilia piedo. La ŝelo estis grizbruna kaj havis profundajn fendojn.

Ĝi aspektis tiel mola, ke oni pensis, ke estus eble kunpremi ĝin per la manoj, sed vere ĝi estis malmola kiel fero; la tero estis kovrita per dika, mola tapiŝo, kiu konsistis el defalaĵoj de la arboj dum jarmiloj. Ĉirkaŭ la ŝvelitaj bazoj de la arboj estis amasoj da delikata verdaĵo, lumigita de pala sunlumo, senviva sunlumo, kiu venis de longa distanco kaj preskaŭ perdis siajn fortojn. Super ĉio ripozis profunda foresto de sonoj, kiu apartenas al krepuskiĝo, al dimanĉo, al interno de katedralo — kun ĉiu soleneco, kiun oni povas al si imagi.

Elizabeto estis plena de miro pri ĉi tiu beleco. Malrapide kaj timplene ŝi daŭrigis, logita de unu stranga afero post la alia, forgesanta ĉion alian en la mondo. Ĉiuj arboj estis unikaj.

Tiuj, kiuj kreskis pli longe for, aspektis pli altaj ol la proksimaj.

Ŝi vivis en urbo kaj konis nur parkarbojn kaj plantitajn arbarojn. Subite ŝi estis en nova mondo, kiu renversis ĉiujn ŝiajn konceptojn.

Tial ŝi ne fariĝis speciale mirigita pri tio, kio poste okazis.

Se la plej grandaj el ĉiuj vivantaj estaĵoj troviĝas en ĉi tiu arbaro, kial ne eblu ĉi tie trovi ankaŭ la plej malgrandajn? Ĉio estas ebla en loko, kie oni havas kontakton kun centmiljara historio, kaj kie la naturfortoj ĉiam povis libere agi.

Elizabeto trovis arbon kun granda fumnigrigita truo rekte tra la trunko. La truo estis tiel granda, ke oni povus traveturi ĝin per la granda limuzino de panjo sen difekti la aŭton.

Ŝi provis rigardi internen, sed estis tiel mallume, ke ŝi timiĝis, kaj anstataŭe ŝi rondiris la trunkon. Ĉe la alia flanko estis roko, super kiu kreskis arbo. La supro de la roko estis ornamita per belaj kreskaĵoj — azaleoj kaj oksalidoj kaj filikoj. Kaj super ili ŝi ekvidis etan vizaĝon, kiu rigardis ŝin. La vizaĝo estis proksimume granda kiel pugno, se vi ne havas eksterordinare grandan pugnon. Ĝi povus bone aparteni al sciuro aŭ strigo aŭ ursido. Sed tiel ne estis — estis en ĉiuj rilatoj homa vizaĝo, nur ne rilate grandecon. Ĝi havis rondajn rozajn vangojn kaj malgrandajn bluajn okulojn, kaj sur la maizflava hararo tronis bruna ĉapo kun sunŝirmilo. Estis miriga vizaĝo, kaj Elizabeto subite haltis. Tie ili staris, ambaŭ rigardante unu la alian.

Finfine la vireto ekparolis:

”Mi ne timas vin,” li pepis.

”Ne, tion vi ne bezonas,” Elizabeto tuj diris.

La vireto serioze esploris ŝin, poste li klarigis:

”Vi aspektas tre afabla.”

”Panjo estas kutime sufiĉe kontenta pri mi,” Elizabeto diris.

La vireto denove okulesploris ŝin.

”Vi ne kutimas damaĝi diversajn objektojn, mi esperas?” li fine demandis.

”Ne vole aŭ konscie,” respondis Elizabeto.

”Sed ĉu vi kutimas falhaki arbojn?”

”Ho ne, mi fakte neniam faligis arbon.”

”Sed vi faros tion, kiam vi fariĝos pli aĝa?”

”Ne, ne, mi promesas. Tio ne konvenas al virino.”

La vireto aspektis kontenta.

”Kiel belan robon vi havas,” li poste diris. ”Kie oni ricevas tian?”

”Ĉi tiu venas de Marcel’s,” Elizabeto diris. ”Estas vendejo sur Kvina Avenuo,” ŝi aldonis, ”en Novjorko.”

La vireto skuis la kapon. ”Mi loĝis ĉi tie en la arbaro dum mia tuta vivo. Mi estas tre senscia.”

”Mi estas certa, ke vi povus rakonti multajn interesajn aferojn,”

Elizabeto diris kompleze.

”Mi volonte rakontos al vi ĉion, kion mi konas,” diris la eta viro. ”Se mi nur scius, ke estas taŭge de mi paroli kun vi,” li aldonis senkviete.

”Kial tio ne estus taŭga?”

”Vi estas la unua grandulo, kun kiu mi parolis. Mi neniam havis eblecon paroli kun iu.”

”Kiu malpermesas tion al vi?

”Glogo.”

”Kaj kiu estas Glogo?”

”Tio estas mia avo.”

”Kaj kial vi ne rajtas paroli kun granduloj?”

”Li diras, ke ili ĉiuj estas murdistoj.”

”Tio ne estas vera.”

”Ili murdas la arbojn. Ili detruas la arbarojn, kaj tio signifas finon de ĉiu vivo.”

Elizabeto pripensis dum momento.

”Se oni serioze pripensas la aferon, vi certe pravas,” ŝi diris.

”Sed vi devas kredi al mi, kiam mi diras, ke mi neniam damaĝis eĉ al la plej etan arbon. Kaj koncerne la grandajn arbojn, mi ne povus damaĝi al ili, eĉ se mi volus.”

”Sed iom post iom vi fariĝos pli granda, ĉu ne estas tiel? Vi ne estas plenkreska homo. Kiom da jaroj vi havas?”

”Dek du jarojn.”

”Estas strange pripensi tion, ke vi estas tiel granda, kvankam vi havas nur dekdu jarojn.”

”Homoj diras, ke mi estas malgranda laŭ miaj jaroj. Kiom da jaroj vi havas?”

”Mi farigis centjara pasintsemajne.”

”Kaj tamen vi tute ne aspektas aĝa.”

”Glogo havas pli ol mil jarojn.”

”Ho, tiel mirinde! Li devas esti pli aĝa ol la arboj ĉi tie.”

”La arboj ekzistis ĉi tie antaŭ la tempo de la avo de Glogo.

Neniu scias, kiom aĝaj ili estas.”

Elizabeto denove rigardis la arbojn. Ili vere estis tiom aĝaj, kiom ili aspektis. Ŝi lasis sian rigardon vagi supren al la gigantaj kolonoj, kiuj iom post iom ricevis ruĝetan koloron kie ili strebis alten, — supren, supren, al la plej alta pinto de la mondo.

Ili sternis siajn branĉojn kaj arkaĵon da verdaĵo tiel alte, ke oni ne povis vidi el kio ĝi estis farita. Kaj oraj sunradioj dancis inter la ruĝo kaj verdo en la sorĉiga malbruo tie supre.

Ŝi lasis sian rigardon revagi malsupren al la grandega bazo, kiu portis videblajn spurojn post atakoj de fajro kaj fulmo, sed kion la naturo pacience riparis kaj ekipis per novaj ŝelapogiloj tridek centrimetrojn dikaj. Tute apude estis splitita arbostumpo, el kiu novaj arboj kreskis. Malantaŭ ĝi kuŝis falinta arbo, kiu certe kuŝis tie dum mil jaroj sen eĉ unu signo de humiĝo. Nur kelkaj filikoj kreskis laŭ la trunko.

”Ĉi tiu estas vere tre stranga arbaro,” Elizabeto diris, ”kaj estis tre interese vidi ĝin. Ĉu ĝenas vin rakonti, kio vi vere estas?”

”Avo diras, ke ni estas gnomoj.”

”Mi legis pri gnomoj, sed mi ne sciis, ke ili vere ekzistas.”

”Mi vere ekzistas,” diris la gnomo.

”Mi estas certa, ke vi estas tre afablaj kaj bonedukitaj estaĵoj.

Ĉu vi estas multaj?”

”Laŭ mia scio ni estas nur du. Glogo kaj mi mem.”

”Ho, kia surprizo! Kio okazis al la aliaj?”

”Mi ne scias, kien ili malaperis. Glogo diras, ke la kaŭzo estas, ke homoj faligas la arbarojn.”

”Estas ja terure. Mi neniam pensis pri tio pli frue.”

”Glogo estas tre malgaja,” daŭrigis la gnomo. ”Li estas malgaja pro multaj aferoj kaj rifuzas rakonti al mi kial. Mi estas tre maltrankvila pro li. Kaj mi jam de longe pensis, ke mi devas demandi al iu grandulo pri konsilo. Ĉu vi kredas, ke vi povus helpi min?”

”Mi estas ja nur infano, vi komprenu, kaj mi ne scias multon,” klarigis Elizabeto. ”Sed mi helpos vin, kiom mi povas.”

”Ĉu vi iam aŭdis pri homo, kiu konstante sidas por si mem kaj malgaje fiksrigardas kaj rifuzas manĝi?”

”Jes certe,” Elizabeto diris. ”Estis same kun mia onklino Genevieve. Oni devis konsulti tre multajn kuracistojn pro ŝi.

Tiel nomatajn specialistojn.”

”Kaj kion ili diris?”

”Ili nomis tion neŭrastenio.”

”Mi kredas, ke tiun vorton mi ne povos elparoli,” diris la gnomo.

”Estas kuracista kutimo,” Elizabeto diris. ”Ili kreas tiajn longajn vortojn por timigi nin.”

”Kion oni faris kun via onklino?”

”Tre multe — oni proponis banojn kaj masaĝon kaj elektran ŝokterapion kaj pilolojn, sed nenio helpis. Fine ili klarigis, ke ŝi bezonas ŝanĝi medion. Panjo diris, ke tio estis pro tio, ke la kuracistoj estis tro lacaj je ŝi.”

”Nu, ĉu ŝanĝo de medio helpis ŝin?”

”Tion mi ne scias. Ŝi estas en Eŭropo nun. Ŝi sendas jen kaj jen salutkartojn al ni.”

”Mi miras, ĉu mediŝanĝo povus helpi al Glogo. Ni estis en ĉiuj arbaroj en la ĉirkaŭaĵo.”

”Dum mil jaroj li certe jam koniĝis kun la arbaroj interne kaj ekstere, mi kredas. Eble li devus ŝanĝi sian dieton. Kion vi kutimas manĝi?”

”Ni vivtenas nin per semoj de filikoj.”

”Kaj kion vi trinkas?”

”Ni trinkas nektaron de la floroj.”

”Ĉu, kiel interese! Sonas vere agrable. Sed ĉu ne postulas longan tempon kolekti sufiĉe da filikaj semoj kaj nektaro?”

”Ni gnomoj havas multe da tempo.”

”Ne estas maleble, ke nova dieto povus helpi al Glogo. Estas ankaŭ eble, ke mediŝanĝo kaj novaj spertoj pri la mondo havus al li influon.”

”Kiel tio povus okazi?” demandis la gnomo maltrankvile.

La amatoreca doktoro falis en pensojn.

”Mi havas onklon, kiu nomiĝas Rodney,” ŝi diris post momento.

”Ni veturas por viziti lin kaj lian patron — do mian avon — en granda urbo Seattle. Vi eble ne scias, kio estas urbo?

— Estas loko, kie loĝas tre multaj homoj. Rodney estas iomete pli aĝa ol mi. Li vizitis gimnazion kaj scias konsiderinde pli multe ol mi. Krome li estas bona kaj afabla. Li neniam faligis arbon, tial Glogo ne devas timi renkonti lin.”

”Mi ne scias,” diris la gnomo. ”Certe povas fariĝi malfacila aranĝo.”

”Rodney — mi nomas lin tiel, ĉar li diras, ke ”onklo” igas lin senti sin maljuna — estas tre agrabla homo, mi opinias. Li diras multajn bonhumorajn aferojn, kaj certe li farus Glogon bonhumora. Krome li havas iom da mono, kaj tion mi ne havas.”

”Mono? Kio estas tio?”

”N-jes, estas iom malfacile klarigi. Estas io, por kio oni ricevas objektojn, inter ni homoj, mi opinias. Vi devas havi monon, se vi volas, ke Glogo havu ŝancon vidi iom de la mondo.”

La gnomo pripensis tion.

”Ĉu vi kredas, ke Rodney emus veni por viziti Glogon?”

”Li certe emos. Kredeble li neniam renkontis gnomon pli frue, tial tio estus por li raviĝo.”

”Ĉu vi scias, kion mi kredas? Estas plej saĝe nenion diri al Glogo. Eble li furiozos kaj kaŝos sin en la arbaro kaj neniam plu montros sin. Rodney devas veni ĉi tien kaj diskuti la aferon kun mi, kaj poste ni devos aranĝi, ke Glogo renkontu lin tute neatendite.”

”Estas ja brila ideo,” ekkriis la knabino.

”Kiam vi povas esti ĉi tie, kion vi kredas?”

”Laŭ plano ni venos al la urbo morgaŭ. Mi parolos kun Rodney, kaj tiam ni venos ĉi tien tri tagojn post hodiaŭ. Se ni ne venos, tio dependas de tio, ke li estas forveturinta, estas malsana aŭ io alia.”

”Sed vi ja venos, se vi povos.”

”Jes certe, estas tute klare. Estas ja ti-i-i-el interese! Vere klerige. Eĉ panjo konsentus tion — kondiĉe, ke ŝi kredus je tio. Mi certe ne rakontos al ŝi pri tio. Ŝi ĉiam diras, ke mi havas tre viglan fantazion kaj ŝi nur kredus, ke mi eltrovis ĉion kaj kverelus kun mi.”

Elizabeto eksilentis, kvazaŭ ŝi ekhavis la penson, ke ne estas tute konvene por juna knabino koni sian patrinon tiel bo11 ne. En la sama momento la kvieto de la arbaro rompiĝis de aŭtomobila signalilo ne malproksime.

”Estas la aŭto,” Elizabeto diris.

”Tia dometo, kiun mi kelkfoje vidis preterveturi je terura rapideco. Kio igas ĝin moviĝi?”

”Estas la motoro,” Elizabeto diris. ”Rodney povas klarigi tion al vi multe pli bone ol mi. Li havas mem aŭton, vi vidos ĝin, kiam ni venos. Ne, nun ni devas daŭrigi, alie panjo kredos, ke mi erarvagis. Ŝi vokas min.”

Voĉoj aŭdiĝis iom fore, kaj Elizabeto metis ambaŭ manojn al la buŝo kaj aŭdigis akran ”Ho-hooo …”, sono kiu igis la vireton enigi fingrojn en la orelojn.

”Ho-ho, kian teruran voĉon vi havas.”

”Mi uzos ĝin por voki vin,” diris la knabino. ”Sed kiun mi voku? Vi ankoraŭ ne diris vian nomon.”

”Mi nomiĝas Bobo.”

”Bobo kaj Glogo. Kiel ĉarmaj nomoj! Mi nomiĝas Elizabeto.”

”Estas longa nomo,” diris Bobo kaj ripetis ĝin malrapide.

”Mi lernos eldiri ĝin antaŭ ol vi revenos. Ĉar vi ja revenos?”

”Estu certa pri tio,” vokis Elizabeto, kiu jam survojis en la direkton de la sonoj. ”Ĝis revido, Bobo.”

La eta ronda vizaĝo malaperis malantaŭ la verdaĵo, kaj Elizabeto kuris tiel rapide kiel ŝi povis al tiu loko, kie la du virinoj malkviete atendis.

”Ho,” ekkriis panjo. ”Vi detruis viajn ŝuojn.”

Kaj ŝi aldonis:

”Ĉu vi ne scias, ke estas sonserpentoj en ĉi tiuj arbaroj?”

Fraŭlino Jellifer diris:

”Vi estus povinta ricevi glason da soda akvo en unu el la arboj.”

”Mi volas lerni trinki nektaron el floro.”

”La knabino havas tre viglan fantazion,” ĝemis panjo, kiam ili eniris la aŭton.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.