|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GNOMAŬTOAŭtoro: Upton Sinclair |
©2026 Geo
|
La du aŭtojn ekmoviĝis, kaj du tagojn poste ili estis en ĝis troigo plenplena urbo en la montaro de Pensilvanio, kiu estis konstruita en mallarĝa valo, kie du riveroj kunfluas kaj kie la montoj estas plenaj de karbominejoj kaj fumo de ŝtaluzinoj.
La foiro okazis sur herbejo, kiu situis iom fore ekster la urbo.
Kiam ili alvenis tien, ne estis malfacile trovi Bobon. La enirbileto al la foiro kostis kvindek cendojn, kaj se oni pagis ankoraŭ dek cendojn oni rajtis rigardi ’la plej malgrandan homan estaĵon en la historio de la homaro’. Estis strato rezervita por malgrandaj prezentadoj, kaj kiu nomiĝis ’La meza vojo’. Ĉe tiu strato estis granda tendo, kiu estis kovrita per grandaj afiŝoj, kiuj montris la plej malgrandan homan estaĵon kompare kun Petro Fingreto kaj aliaj hometoj, pigmeoj kaj etuloj. La tendo havis grandan enirejon kun pluraj biletgiĉetoj kaj pluraj elirejoj.
Oni devis atendi kelkajn minutojn antaŭ ol ili enlasis ilin; la vico etendiĝis laŭ tuta ’Meza vojo’. ’La publiko enkluziĝis’ kiel la homoj en tiu branĉo esprimis sin. Ekster la tendo staris kelkaj krianoncistoj, kiuj kriis:
”Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne perdu la paciencon, la vicoj movas sin rapide, kaj ili movas sin ofte. Ne foriru antaŭ ol vi vidis la plej strangan kaj plej mirindan vidindaĵon, kiu iam montriĝis sur scenejo.”
Kelkaj viroj iris laŭ la vicoj kaj vendis biletojn, tiel ke la spektantoj povis eniri rekte sen halti ĉe la biletbudoj.
Rodney kaj Elizabeto ekstaris en la vico kun siaj korpogardistoj kaj aĉetis biletojn kaj atendis sian vicon. Kiam ili venis en la tendon, ili vidis scenejon en la fono, kaj sur ĝi staris tablo kovrita per velura tuko. Antaŭ la scenejo oni metis ŝnuregon por eviti amasiĝon tro proksime al la scenejo. Seĝoj ne estis en la tendo, la spektantoj staris pacience atendantaj.
Subite la kurteno tiriĝis flanken, kaj viro en ornamita ruĝa livreo aperis portante pleton. Sur tiu pleto staris la plej malgranda el ĉiuj homaj estaĵoj. Aŭdiĝis murmuro pro mirego — preskaŭ nekredemo de la kolektitaj — kaj poste sekvis aplaŭdoj kaj aproboj kaj ĉarmiĝaj ridoj, kiam la eta, eta viro riverence kaj ridetante desaltis la pleton kaj proksimiĝis.
Estis vere Bobo — Bobo en sia eta bruna jako kaj sia mallonga pantalono. Li aspektis tre kontenta kun sia ekzisto, kaj tute ne embarasita, perfekta eta distriga artisto.
”Gesinjoroj,” li diris per sia eta pepa voĉo — ĝi estis tiel malforta, ke la publiko ne povis percepti ĝin, sed per helpo de mikrofono kaj laŭtparolilo ĝi fortiĝis, tiel ke ĝi plenigis la tendon kun sufiĉe forta sono.
”Gesinjoroj, ege ĝojigas min stari ĉi tie kaj vidi tiom da bonaj kaj afablaj vizaĝoj. Kompreneble surprizigas vin vidi tiel malgrandan personon kiel mi. Sed mi certigas vin, ke mi en ĉiuj rilatoj similas al la granduloj. Mi pensas kaj sentas, kiel vi. Kompreneble havas siajn problemojn esti tiel malgranda.
Mi ekzemple ne povus eliri sur la straton kiel aliajn infanojn.
Sed jen mi staras, kaj mi volas diri, ke ĝojigas min paroli al vi kaj rakonti pri mia vivo.”
Kaj tiel plu. Vere ne estis multo, kion Bobo rakontis, sed li riverencis, gestadis, ridis kaj kantis iomete. Li faris sufiĉe da ĉio, por ke la publiko vidu, ke li estas vera, kaj li sciis, kion li faras kaj komprenis, kion li diras. Kiam li finis, la publiko ŝtorme aplaŭdis kaj la pedelo, kiu staris malantaŭ la tablo, alportis la pleteton. Bobo stariĝis sur ĝi kaj la pedelo portis lin malantaŭ la kurtenojn. Poste la anoncantoj eklaboris:
”Jen la vojo al la elirejo, sinjorinoj kaj sinjoroj. Moviĝu kiel eble plej rapide, bonvolu, estas aliaj, kiuj atendas por eniri kaj rigardi ĉi tiun mirindan prezentadon. Kaj ne forgesu rakonti al viaj geamikoj kaj admoni ilin veni ĉi tien kaj vidi la plej malgrandan el ĉiuj vivantaj estaĵoj!”
Rodney kaj Elizabeto kaj la korpgardistoj eliris kun la aliaj kaj serĉis kvietan lokon en la foira tereno, kie ili povis diskuti la situacion.
”Ŝajnas, ke ili tute ne timigis Bobon, sed tute male persvadis lin al libera kunlaboro,” diris Rodney. ”Ŝajnas, ke li estas kontenta kun tio, kaj eble estas ĝuste tio, kion li dum la tuta tempo volis fari.”
”Mi estas certa, ke li ne volis forlasi nin!” kriis Elizabeto.
”Ni ne havas multon, kion ni povas proponi al li, krom rekonduki lin al la sekvoja arbaro, kaj mi jam dum kelka tempo sentis, ke li ne plu sopiras tion. Ni ne povas preni Bobon kaj Glogon kun ni kaj proponi lokon al ili en mia hejmo — ni estus sieĝotaj de ĵurnalistoj kaj scivolemaj homamasoj, kiel vi jam vidis. Ni devas esti pretaj kompreni, ke Bobo elektis vivi sian propran vivon.”
Ili interkonsentis trakti la aferon pli poste. Ili aĉetis biletojn por vidi la prezentadon ankoraŭ foje, kiel multaj aliaj faris. Ili premis sin en la plej antaŭan vicon, kaj kiam la prezentado de Bobo proksimiĝos al la fino, Elizabeto plonĝu sub la ŝnuregon kaj kuru al Bobo kaj salutu lin.
”Ili ne provos malhelpi knabineton,” diris Rodney, ”kaj se ili faros tion, ni tri staros pretaj por kunhelpi.”
”Kion vi volas, ke mi diru, Rodney?”
”Parolu tute nature kun li. Diru, kio venos en vian kapon.
Demandu, kiel li fartas kaj ĉu li volas, ke ni helpu lin iamaniere.
Diru, ke se iu traktis lin malbone, li diru tion, kaj ke ni ĉiuj staras malantaŭe kaj kontrolas, ke li fartas bone. Se li estas timigita, lasu lin kompreni, ke li ne timu.”
Estis miriga informo por juna knabino, kiu estis edukita en la plej ekskluzivaj rondoj kaj instruiĝis, ke ŝi sub ajnaj cirkonstancojn ne rajtas konduti tiel, ke ŝi vekas atenton. Kion kompatinda panjo dirus, se ŝi devus travivi tion ĉi? Aŭ se ŝi legos pri tio en la morgaŭaj gazetoj? Sed iamaniere Elizabeto tute forgesis pri la ekzisto de panjo, ŝi pensis nur pri Bobo. Panjo ne havis problemojn ĝuste nun, sed tion havis Bobo.
Ŝi staris plej ekstere ĉe unu flanko kaj apud la ŝnuro, sed ŝi kaŝis sin malantaŭ la larĝa sinjoro Guggins, por ke Bobo ne vidu ŝin tro frue. En la ĝusta momento, ekzakte kiam ŝia amiketo finis sian prezentadon, ŝi plonĝis sub la ŝnuregon, grimpis sur la podion kaj kriis:
”Bobo!”
Li haltigis sian parolon kaj eligis ĝojokrion:
”Elizabeto!”
Ŝi prenis lin en siajn brakojn. Kia ĝuo estis brakumi unu la alian tutkore!
Tio fariĝis bela fino de la ”prezentado”. La publiko ne povis diveni, ĉu estas vera renkontiĝo aŭ ĉu estas parto de la programo.
La pedelo en la ruĝa orumita uniformo staris tute mirigita.
Ne daŭris longe antaŭ ol du aliaj viroj venis kurante tra la kurtenoj. Samtempe Rodney kaj la du privataj detektivoj rampis sub la ŝnuregon kaj proksimiĝis al la scenejo sen forlasi la atenton eĉ por momento. Sed ŝajnis, ke neniu klare scias, kion fari en tiu situacio. Elizabeto daŭrigis brakumi Bobon kaj Bobo daŭrigis brakumi Elizabeton, kaj ambaŭ esprimis sian ĝojon.
”Ho, Bobo! Ni estis tiel malkvietaj pri vi!”
”Mi ankaŭ estis sufiĉe maltrankvila. Sed poste mi komprenis, ke ĉio estas en ordo. Neniu faris ion malbonan al mi.”
”Do ili ne traktis vin malbone?”
”Ne, ne! Ili estas en la distra branĉo. Ilia sola deziro estas gajni monon.”
”Kaj vi — vi bonfartas?”
”Jes, sed mi tre atendis sciigon de vi. Ĉu vi ricevis la leteron?”
”Kiun leteron?”
”Ni skribis al Rodney al lia hejmo en Seattle. Mi ne konis alian adreson, al kiu mi povus skribi. Mi kredis, ke vi reiris tien.”
”Ne, ni provis trovi vin. Ho, Bobo, vi ne scias, kiom ni malhavis vin!”
”Nu, nun ĉio estas en plej bona ordo. Neniu kaŭzo por malkvietiĝo. Sed kie estas Rodney?”
”Jen vi havas lin,” Elizabeto diris. Kaj Rodney bezonis nur rampi sur la scenejon.
Ne estis malfacile vidi, kio vere okazis. — Bobo fariĝis konscia pri sia valoro. Bobo estis la plej granda teatra altirilo en la mondo, kaj Bobo devis esti tenita je bona humoro, alie ne estos pluraj prezentadoj tiun posttagmezon, bonvolu esti afablaj!
Viroj ne kondutas kiel knabinoj. Ili ne ĵetas sin en la brakojn unu de la alia kaj kisas unu la alian, sed ili havas aliajn manierojn por montri, kiel gajaj ili estas. Rodney manskuis kun Bobo kaj batis lian dorson — per unu fingro — kaj diris:
”Saluton al vi, olda artisto! Kiel la mondo traktas vin?”
Kaj Bobo respondis fiere kaj memfide:
”Ĉio marŝas, kiel vi vidas! La biletoj enspezigas proksimume mil dolarojn ĉiun tagon, kaj ni dividas duone-duone.”
”Ĉu tion vi diras?” diris la lignaĵheredonto respekplene.
”Vi povas esti certa, ke mi tion diras,” diris Bobo. ”Ili provis trompi min, sed mi kontrolis, tiel ke ili ne sukcesis. Mi ricevas mian parton, alie mi kuŝiĝas en mia korbo, kiel Glogo.”
”Kie estas Glogo?”
”En hotelo. Vi scias, kia li estas — li ne ŝatas ĉi tiun amuzaĵ- industrion. Mi tre ĝojas, ke vi venis, Rodney, kaj vi, Elizabeto, ĉar vi estas la solaj, kiuj povas helpi lin. Li tute ne estas vigla, kaj hieraŭ li havis svenatakon.”
”Ho, kara Dio! ” Elizabeto diris. ”Bedaŭrinda aĝa Glogo!”
”Mi faris ĉion, kion mi povas por li,” klarigis la nepo, ”sed nenio helpas — li nun diras, ke li vivis tro longe.”
Kiam ili venis al tiu punkto, unu el la viroj el la distra branĉo kuraĝis interrompi ilin.
”Ni ne sukcesas malplenigi la tendon,” li diris.
La ĉiam praktika kaj efektiva Bobo respondis: ”Vi tute pravas.
Ni tiru nin malantaŭ la kurtenojn. Kaj miaj amikoj sekvos.”
Elizabeto portis lin malantaŭ la scenejon. Tie estis pli malgranda tendo kun kelkaj tendoseĝoj kaj por Bobo tablo, kiu funkciis kiel ĉambro por li kaj sur kiu staris pupseĝo kaj korbo kun kuseno. Ĉio estis belaspekta kaj taŭga, kaj la plej malgranda el ĉiuj homaj estaĵoj invitis siajn amikojn senti sin kiel hejme. Sinjoro Smith kaj sinjoro Guggins estis prezentitaj al li, kaj li prezentis al ili sinjoron Charles Willowby.
”Ne, sed vidu, ’honesta olda Charlie’,” kriis Rodney. ”Ĉu vi scias, ke vi estis lerneja kamarado de sinjoro Smith?”
”Ĉu?” diris Charlie kaj rigardis la privatdetektivon. ”Mi petas pardonon, sed mi fakte ne memoras. En kiu lernejo estis?”
”Sinjoro Smith estas bona amiko de la sekretariino de Quakston,” daŭrigis Rodney, kiu ĝojis senmezure.
”Ĉu vere?”
”Ni veturis al via bieno por viziti vin la pasintan dimanĉon, sed vi jam estis forveturinta.”
”Mi bedaŭras,” diris Charlie. Oni vidis, ke li komencis senti sin skuita.
”Kaj sinjoro Guggins ĉi tie,” daŭrigis Rodney, ”intertraktas kun sinjoro Quakston pri prezentado de Bobo ĉe kampara foiro en Kentucky.”
”Ĉu, kion mi aŭdas?” diris Willowby. ”Tre interese!”
”Vi vidas, ke ni de la komenco estas sinceraj al vi, Charlie.”
”Ŝajnas tiel,” diris la amuzeja korifeo, kiu fariĝis pli kaj pli malkvieta.
En la sama momento asistento aperis por atentigi, ke estas tempo por nova prezentado. La pedelo venis kun la pleto, kaj Bobo estis preta stariĝi sur ĝi, sed tiam intervenis Rodney.
”Ĉu vi iel kontraŭas, ke Elizabeto enportu vin, Bobo?” li demandis.
”Estus ĉarme,” diris Bobo. ”Ĉu vi volas?”
”Tion mi volonte faros,” Elizabeto diris, kaj tiel la plej malgranda el ĉiuj homaj estaĵoj estis prezentita de knabineto, kaj tuj malantaŭ la kurtenoj staris tri grandaj fortikaj viroj por kontroli, ke neniu levas fingron por forporti la vireton.
Kiam la prezentado estis finita, Bobo daŭrigis sian agrablan interparolon kun Elizabeto, kaj Rodney prenis ”honestan oldan Charlie” flanken kaj havis sinceran interparolon kun li. Por faciligi la etoson li tuj diris, ke lia sola intereso estas certiĝi, ke Bobo bonfartas, kaj se estas la vera deziro de Bobo daŭrigi en la branĉo de distrado, Rodney ne kontraŭas tion kaj li volonte volos forgesi kaj pardoni. Tio igis Willowbyn konsiderinde pli bonhumora. Li ne konis la punleĝojn por gnomŝtelo, sed li havis senton, ke ili eventuale estas severaj.
Li rapidis klarigi, ke ili faras ĉion, kion ili povas, por ke Bobo estu kontenta. Se sinjoro Sinsabow kaj lia nevino volos helpi lin en lia strebado, li estos tre dankema. Kaj ili certe ne bezonas timi, ke iu estos malbona al la etuloj aŭ ke ili estos tenataj en konstanta timo. La afero estas nome, diris honesta olda Charlie, ke oni baldaŭ lernas, ke oni neniam atingas rezulton per tiaj metodoj en la branĉo de amuzado. Ili funkcias nek kun homoj nek kun bestoj, neniu laboras bone, se li ne estas feliĉa kaj bonfartas.
”Mi ankaŭ volas certiĝi, ke Bobo havas kontentigan solvon rilate siajn rajtojn,” diris Rodney. Kaj denove Charlie rapidis kvietigi lin.
”Vi tute ne devas esti malkvieta pri tiu eta komercisto, sinjoro Sinsabow,” li diris. ”Mi ne scias, kie li lernis ĉion, kion li scias pri ĉi tiu afero, sed vi povas esti konvinkita, ke estis li, kiu diktis la kondiĉojn. La ĉefo preskaŭ volis forŝiri la harojn en pura malespero, antaŭ ol ni venis al interkonsento. Neniu mono, neniu prezentado, diris la eta viro, kaj se vi ne agas korekte kun mi, mi rakontos tion al la publiko je la unua okazo, kaj petos ilin voki la policon. Do, kion ni povis fari?”
”Ĝojigas min aŭdi, ke li tiel bone pledis por siaj interesoj,” diris Rodney. ”Kie vi havas la kontrakton?”
”Li ne volis subskribi kontrakton. Li diris, ke li laboras tagon post tago, tiom longe ke li ricevas sian interkonsentitan parton de la taga enspezo. Je diablo, kiel li sukcesis lerni tiom pri la amuzeja industrio?”
”Li demandis min pri ĉio inter ĉielo kaj tero,” respondis Rodney, ”sed mi devas diri, ke mi ne havis antaŭsenton, por kio li intencos uzi siajn konojn.”
”Sed, kredu min, li mem havis tute klaran celon,” diris Charlie, ”kaj ne estas dubo, ke li uzas siajn sciojn ĝuste. Baldaŭ li fariĝos sia propra ĉefo, li havos superflue da mono kaj povos havigi al si ĉion, kion li deziras en la mondo.”
Bobo revenis en la sama momento de la scenejo kaj petis pardonon, ke li havis malmulte da tempo por siaj amikoj.
”Sed kiel vi komprenas, la prezentado devas daŭriĝi,” li diris. Li demandis, ĉu ili ne volus fari viziton ĉe la avo kaj provus vigligi lin.
”Ni havos unuhoran paŭzon je la sesa,” li diris, ”kaj tiam ni povos paroli serioze.”
Rodney aludis, ke la nuna ĉefo de Bobo eble faros provon forkonduki lin, sed Bobo forigis tion per rido. Quakston kaj Willowby havis bonegajn enspezojn per li. Ili restos ĉi tie, pri tio li estis konvinkita, kaj provos persvadi lin subskribi kontrakton longdaŭran. Sed Bobo dum la tuta tempo atendis, ke Rodney venu, li nome volis peti de li konsilon.
”Mi devas lerni pli bone legi,” li diris, ”kaj mi devas ankaŭ lerni administri mian monon. Estas multaj aferoj, pri kiuj mi devas demandi vin. Vi scias, kiel estas, Rodney. Ĉiam estas homoj, kiuj volas vidi min, kaj estas ja nur kutima saĝa prudento, ke ili ankaŭ pagu por tio, kaj devas troviĝi pagitaj asistantoj, kiuj prizorgas min. Mi devos vivi en la grandula mondo post ĉi tio. Mi ne plu estas eta sovaĝulo, kiu loĝas en arbaro, kaj mi ankaŭ ne intencas reiri al tiu vivo, tion mi povas veti je via kapo. Ho ne, kaŝi sin en truitaj arboj ne plu estas la melodio por ĉi tiu gnometo”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.