|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GNOMAŬTOAŭtoro: Upton Sinclair |
©2026 Geo
|
Elizabeto opiniis, ke estas tiel streĉe, ke ŝi apenaŭ povis dormi dum la tuta nokto. Kiam la pordisto telefonis por veki ŝin la sekvantan matenon je la kvina, ŝi kure saltis el la lito, kaj se ŝi ne estus memorinta la solenajn promesojn, kiujn ŝi donis al sia patrino, ŝi eĉ ne estus uzinta tempon por brosi la dentojn. Rodney kaj ŝi eĉ trasaltis la matenmanĝon kaj kuregis rekte en la vestiblon, kie la fidelaj Smith kaj Guggins staris atendante. La du aŭtoj forrulis el Johnston, Pensilvanio, longe antaŭ ol la suno leviĝis super la montaj pintoj, jes, longe antaŭ ol venis taglumo en la valojn.
Ili venis al la tombo de Glogo, kaj tie Rodney starigis la du detektivojn por kontroli la vojon kaj instrukciis ilin, ke se Willowby aŭ iu el liaj viroj aperos, Rodney tuj ricevu raporton.
Poste li kaj Elizabeto iris en la arbaron kaj iris kiel eble plej proksimen al tiu loko, kie Bobo estis parolinta kun Elizabeto.
Ili vokis lin, kaj ne daŭris longe antaŭ ol ili aŭdis lin respondi.
Ili trovis lin kaŝita en arbustaro kun bela sovaĝa laŭro, arbusto, kiu estas tre kutima en tiuj montregionoj.
”Mi renkontis gnomojn!” estis la unuaj vortoj de la eta favorito.
”Ho Bobo! Ĉu vere?”
”Jes vere, ĉi tie estas miloj da gnomoj!”
”Kiel ĉarme!” ekkriis Elizabeto. ”Mi esperas, ke estas afablaj gnomoj.”
”La plej bonaj, kiujn oni povus deziri. Ili havas la plej mirindan civilizon.”
”Ho, do estas civilizitaj gnomoj?”
”Ili loĝas en urbo minimume same bela kiel Johnston.”
Nun kaj Rodney kaj Elizabeto opiniis, ke Johnston estas fuma urbo, sed ili ne volis ofendi la sentojn de Bobo.
”Tio sonas ja ege streĉa, Bobo!” kriis la knabino. ”Ĉu vi jam vidis ilian urbon?”
”Ili montris al mi ĉion!”
”Ĉu ni ankaŭ povas vidi ĝin, Bobo?”
”Mi tre bedaŭras, Elizabeto, sed vi komprenas, ĉi tiuj gnomoj neniam montris sin al granduloj — tio estas leĝo ĉe ili jam de la pratempo. Mi timas, ke mi ne povos persvadi ilin dividi siajn sekretojn kun la granduloj. Vere, ili eĉ ne volis lasi min iri ĉi tien pro timo, ke mi povus perfidi ilin.”
”Ho Bobo, kiel terure! Mi ne scias, kion mi farus, se vi ne estus reveninta.”
”Nu, jes, fine mi tamen sukcesis persvadi sinjoron Margon — li estas la granda kapitalisto, kiu posedas iliajn ŝtaluzinojn.”
”Milda ĉielo!” elkriis Rodney. ”Ĉu vi diras, ke ili konas ŝtalon?”
”Ili ja vivas en ĉi tiuj montoj, kiuj enhavas feran ercon kaj karbon,” diris Bobo. ”Do, kial ili ne faru ŝtalon?”
”Tio estas sufiĉe komplikita operacio,” respondis Rodney.
”Tre interesus min lerni, kiel tio okazas.”
”Sidigu vin, kaj mi rakontos,” diris Bobo.
Estis malsekete en la arbaro tiel frue en la mateno, sed la zorgema Rodney kunprenis la plejdon, kaj li ankaŭ ne forgesis la korbon de Bobo kun termoso. Ili sternis la plejdon kaj eksidis. Bobo diris, ke li preferas sidi en la laŭro, povas ja oka149 zi, ke honesta olda Charlie neantendite aperos kaj enmiksiĝos en la interparolon.
Poste ilia amiketo rakontis la tutan streĉan historion pri sia nokta aventuro. Per helpo de sia flaro li trovis la fendon en la monto, kiun la gnomoj uzas por veni internen aŭ eksteren, kaj kiam li englitis, li trovis tutan serion da grotoj, kiuj enhavas la urbon Gnomoburgo, kun karbominejoj kaj ŝtaluzinoj kaj fabrikoj. Kompreneble lia apero vekis grandan tumulton.
La policĉefo estis vokita kaj li eskortigis Bobon al la urbestro, kiu siavice sciigis al sinjoro Margo, la granda bankdirektoro kaj kapitalisto en la regno de gnomoj. Bobo pasigis la ĉefan parton de la nokto parolante kun tiuj sinjoroj kaj krome alia kun longa blanka barbo, kiu mirige similis al aĝa Glogo, kaj kiu ankaŭ montriĝis esti episkopo de la gnoma eklezio en la eparkio Pensilvanio.
”Ĉu ili estis ĝentilaj al vi?” demandis Elizabeto malkviete.
”Jes, tre ĝentilaj,” respondis Bobo. ”Ili opiniis, ke estas tre interese renkonti gnomon el Kalifornio.”
”Ho jes, ili do aŭdis pri Kalifornio?” demandis Rodney ”Kiu ne aŭdis pri Kalifornio? Montriĝis, ke iliaj prapatroj venis el la sekvojaj arbaroj antaŭ pluraj miloj da jaroj. Ili havas skribajn pruvojn pri tiu afero kaj bildojn de la gigantaj arboj.”
”Tiel interese,” Elizabeto diris. ”Sed mi ne povas akcepti, ke ni neniam povos rigardi ilian urbon.”
”Mi ne kredas, ke vi havus multan ĝojon de tio, Elizabeto.
Vi komprenu, en multaj lokoj estas malalte ĝis plafono en tiuj grotoj — ili estas tre taŭgaj por gnomoj, sed vi havus viajn vestojn detruitaj, kaj vi eĉ povus fiksiĝi iuloke, kaj poste oni devus elfosi vin. Kaj krome, la etoso tie por la momento ne estas tre agrabla. Ili nome havas malfacilan krizon, la senlaboreco estas granda, kaj multaj gnomoj havas malfacilaĵojn.”
”Ĉu vere! Ili havas ekonomie bonajn kaj malbonajn periodojn ankaŭ en Gnomoburgo!” eldiris Rodney. ”Sufiĉe surpriza!”
”Mi certigas, ke ili en ĉiuj rilatoj sekvis sian tempon,” klarigis Bobo kun granda seriozeco. ”Vere dirite ili havas plurajn eltrovaĵojn, pri kiuj la homoj ankoraŭ nur havas palan antaŭsenton.
Ili ne plu devas iri en la arbaron por kolekti filikajn semojn. Ili fabrikas ion, kion ili nomas sintezaj nutraĵoj — ĉu vi konas tiun vorton?”
”Jes certe,” diris Rodney, ”Niaj sciencistoj ankaŭ laboras per tiu problemo.”
”Nu bone, ili fabrikas siajn nutraĵojn el ŝtonkarbo kaj gudro, kaj ili estas fakte tre bongustaj. La gnomoj de tiu raso ĝuas la plej bonan sanon.”
”Krom tiuj, kiuj estas malsanaj, kompreneble?” miris Rodney.
”Kompreneble,” respondis Bobo. ”Tiujn ni ne kalkulas.”
Ekestis paŭzo. Poste Elizabeto volis scii, ĉu tie ankaŭ estas gnominoj.
”Kompreneble,” respondis Bobo denove, kaj ĝuste tion li opiniis plej ĉarma el ĉio.
”La afero estas, Elizabeto, ke mi neniam konis aliajn gnomojn krom Glogo. Mia patrino mortis, kiam mi estis suĉinfano, kaj la aliaj malaperis unu post la alia antaŭ ol mi estis tiom aĝa, ke mi povus ricevi iun impreson de ili. Kiam Glogo kaj vi kaj Rodney babilis pri gnominoj, tio fakte ne multon signifis por mi. Sed nun — ho, estis surpriza sperto!”
”Do, vi vere renkontis gnomknabinon?”
”Mi renkontis la plej ĉarman etulinon — ŝi fakte tre similas al vi, Elizabeto — nur ĉirkaŭ sepdekjara, kaj ŝi havas orbrunan hararon kaj dolĉajn afablajn bluajn okulojn, kaj ŝi havas robon el klarblua sinteza materialo, kiun oni faras el ŝtonkarba gudro, same kiel la nutraĵoj.
”Kiu ŝi estas, Bobo?”
”Ŝi estas la sola filino de sinjoro Margo, kaj ŝi loĝas en bela palaco kaj ĉirkaŭveturas en plej ĉarma eta sportaŭto.”
”Ĉu ŝi estas bona al vi?”
”Kara Elizabeto, eble ne estas tute korekte, ke mi rakontu pri tio, sed …”
”Pri tio vi ne pensu,” admonis Rodney. ”Ni estas malnovaj geamikoj, kaj ni devas scii, kia estos via vivo.”
”En tiu okazo — estas tiamaniere: Mi venas el Kalifornio kaj mi rondveturis en tuta Usono kaj akiris multajn sciojn, kaj mi prezentiĝis en cirko kaj aperis en gazetoj kaj ĉio tio — kaj tio kaŭzis, ke ili iamaniere pritraktas min kiel heroo, aŭ kiel vi eble dirus, kiel romantika figuro. Kaj tial mi kredas, ke mi povas diri, ke Sissi Margo …”
”Ĉu tiel ŝi nomiĝas, Bobo?”
”Ĉu vi ne opinias, ke estas bela nomo por filino de industria magnato kaj kapitalisto? Nu bone, tio kio okazis estas, ke sinjoro Margo petis min reveni kaj edziĝi kun lia filino.”
”Ho, tio venis sufiĉe subite.”
”Estas ekzakte, kion mi diris. Sed la afero estas, ke ili estas tre malkvietaj, ke mi perfidos ilin, ke la granduloj venos kaj kaptos ilin ĉiujn kaj devigos ilin fari prezentadojn en cirkoj.
Sed ili ankaŭ timis perforte reteni min, ili ja komprenas, ke vi tiuokaze komencos serĉi min. Kiam ili fine decidis fidi al mi, sinjoro Margo prenis min flanken kaj diris, ke li volas fari min sian filon kaj instrui al mi ŝtalmanipuladon, kaj ke mi heredos liajn entreprenojn kaj ke mi eble povos helpi lin solvi la problemon pri — kiel vi nomas tion, Rodney?”
”Ekonomiaj supren- kaj malsuprenperiodoj.”
”Do, ĉu vi akceptis lian proponon?” demandis Elizabeto.
”Jes, kion alian mi povus fari?”
”Kompreneble, Bobo — estas ja ĝuste tio, kion ni ĉiuj esperis.
Sed ni kredis, kompreneble, ke vi trovos arbargnomojn kaj ke vi volos daŭrigi vian liberaeran vivon.”
”Jes, tion mi komprenas. Sed la tempoj ŝanĝiĝas, kaj mi devas adaptiĝi al ili.”
”Mi kredas, ke vi faris tre prudentan decidon, Bobo,” diris Rodney, ”kaj mi esperas, ke vi kaj Sissi vivos feliĉaj dum ĉiuj viaj tagoj.”
”Sed diru, Bobo, ĉu mi neniam povos vidi ŝin?” demandis Elizabeto.
”Ne estas facile aranĝebla,” respondis Bobo serioze. ”Kiel vi komprenas, Margo kaj lia filino estas gnomoj de certa signifo, kaj same kiel ĉe vi homoj, ili devas atenti pri gnomŝtelistoj.
Sed kiam ili konos min pli bone, ili eble fidos pli bone al mia prijuĝo koncerne miaj amikoj.”
”Kiel ni renkontiĝu?” demandis Elizabeto.
”Mi pensis pri la afero. Ĉu vi ne volus veturi al Johnston — lasu min diri — post unu jaro ek de hodiaŭ …”
”Pri tio vi povas fidi, Bobo,” respondis Rodney kaj Elizabeto unuvoĉe.
”Tiaokaze ni povas ja diri, ke ni renkontiĝu ĉe la tombo de Glogo ekzakte unu jaron post la entombigo. Mi estos tie, kaj eble mi povos persvadi mian edzinon kaj ŝian patron kunveni.”
”Do, bone,” diris Rodney. ”Estas interkonsentite.”
Kaj post eta paŭzo li aldonis:
”Kaj nun mi kredas, ke vi urĝas reiri al via fianĉino.”
”Dankon por via penso!” diris Bobo. ”Estas tre bone pensite de vi. Mi povas rakonti al vi, ke ili estas tre maltrankvilaj kaj timas, ke mi pentos min kaj rompos mian promeson.”
”Adiaŭ, malnova amiko!” diris Rodney kaj etendis fingron, kiun Bobo skuis.
La du viroj similis unu la alian, kiam temis pri sinrego, kaj ili ne montris siajn sentojn. Sed Elizabeto ekploris, kvankam ŝi tuj provis klarigi, ke tio parte dependas de tio, ke ŝi tiel ĝojas pri la feliĉo de Bobo. Ŝi devis klini sin, kaj la eta gnomo elkuris el la laŭra arbustaĵo kaj brakumis ŝin — liaj brakoj memkompreneble ne atingis ĉirkaŭ ŝia kolo, sed li faris sian plejeblon kaj kisis ŝian frunton kaj skuis unu fingron post la alia — estis kortuŝa sceno, kiam ili adiaŭis unu la alian sur la montdeklivo super la Conemaugh-rivero. La lasta vidaĵo, kiam ili reiris al la aŭto, estis eta silka naztuko, kiu svingiĝis en la arbustaro kun la helruĝaj laŭrofloroj.
Poste Rodney reveturis al la urbo kaj pagis al Smith kaj Guggins, kion li ŝuldis kaj dankis ilin por la helpo. Post tio ili devis sciigi al honesta olda Charlie la korŝiran novaĵon, ke la plej eta el ĉiuj vivantaj homaj estaĵoj ne plu estas je dispono por prezentadoj. Kaj li ne rakontis, pri kio Bobo nun okupos sin. Ili informis nur, ke li decidis ne plu reveni al la cirko.
Kompreneble Willowby kredis, ke Rodney kaj Elizabeto ŝtelis lian trezoron, sed estis nenio, kion li povis fari pri la afero, kaj minacojn li ankaŭ ne povis apliki.
Rodney telefonis al patrino kaj rakontis, ke ili nun survojos hejmen, kaj poste ili ekveturis, ĉifoje laŭ la norda vojo, kiu estis pli malvarmeta.
Ĝi kondukis ilin refoje al Minesoto. Kaj ĉiufoje, kiam Elizabeto vidis la bovinojn de Bobo paŝtiĝi ĉe la vojrando, ŝi rimarkis, ke ŝi sentas sin sola. En la malantaŭa sidloko ili havis la korbon de Bobo kun ĉiuj liaj posedaĵoj. Elizabeto decidis konservi ilin kiel memoro de la veturo per la gnomaŭto — kiu kompreneble ne plu estis gnomaŭto sed tute ordinara aŭto. Same estis kun ĉio — paliĝis la brilo de la montoj kaj lagoj kaj arbaroj, de benzinpumpiloj kaj piknikoj kaj preterveturantoj kaj kio okazis sur la ŝoseoj — kiam ne troviĝis kelkaj etaj estaĵoj en la malantaŭa sidloko, kiuj kuris de unu flanko de la aŭto al la alia kaj faris demandojn.
Sama etoso regis en ilia hejma ŝtato Vaŝintono — regiono kie preskaŭ ĉiam pluvas — kaj en la altaj Cascadomontoj, kiuj estas kovritaj de senlimaj arbaroj. La ŝtata vojo pasis alte situantan pinton, de kiu oni havas elrigardon super altegaj montoj, ĉeno post ĉeno, kaj kun arboj tiel dikaj, ke ili similas lanugon de veluro. Ili eliris la aŭton por admiri tiun pejzaĝon, kaj Elizabeto ekkriis:
”Ho Rodney, kiel ĉarmigita Glogo estus vidi ĉi tion!”
Kaj poste ŝi aldonis solene:
”Kiam mi estos plenkreska, mi dediĉos mian tempon por savi la arbarojn kaj zorgi, ke ili ĉiuj denove estos plenaj de ĉarmaj etaj gnomoj!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.