La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Dekdua Ĉapitro

En kiu la gnomŝtelistoj estas trovitaj

La sekvantan matenon la gnomaŭto estis preta, kaj la ekspedicio startis. La du korbojn — kaj, ve, kiel malplenaj ili sentiĝis, kaj kiel malplena la gnomaŭto sentiĝis, kiam estis silente en la malantaŭa sidloko dum la tuta tago. Neniu, kiu povis nombri bovinojn kun Elizabeto! Neniu, kiu faras demandojn pri ĉiuj mirigaĵoj, kiujn ili preterpasis dum la veturo.

Sed multon ili tamen havis por pripensi lige al tiu nova aventuro. Elizabeto kompreneble plurfoje estis en kinejo, kaj tial ŝi sciis sufiĉe multe pri krimuloj — kiel ili aspektas kaj kiel ili parolas kaj kiel ili vivas. Ŝi konis diversajn metodojn ĉasi ilin kaj kapti ilin. Kaj nun ŝi subite aperis en vera filmo, ŝi ludis veran detektivon, kaj du veraj detektivoj postsekvis ilin en alia aŭto. Estis tute nature, ke ŝi ekscitiĝis en la streĉo de tia aventuro. Elizabeto tute ĉesis sin okupi pri infanecaj aferoj, kiel veti pri aŭtonumerojn kaj simile, kaj aplikis celkonscie la monduman manieron de virina spurhundo.

Kie oni povis pensi, ke unu el la grandaj kanonoj en la branĉo de distro kaj amuzado konservas du ŝtelitajn gnomojn?

Kiu ŝtelis ilin por li, kie kaj kiam? Ĉu li eble timigis ilin, batis ilin aŭ ĉu li provas esti afabla al ili por gajni ilian konfidon?

Kiel li intencas aranĝi la prezentadon, kaj kia speco da homoj vizitos lin por proponi negocojn? Oni devas scii multajn aferojn, se oni volas aperi kiel sukcesa ’spurhundo’.

Rodney vizitis gazetaran budon kaj aĉetis numeron de Va124 riety, la landkonata organo por tiuj, kiuj vendas distron kaj amuzadon. Li kaj lia nevino amuziĝis reĝe, kiam ili provis deĉifri tiun strangan lingvon, kiun ĉi tiuj homoj uzas por makleri negocon. En Variety plej multo esprimiĝas per mallongigoj, ĉar la spaco estas multekosta. Elizabeto faris sian plejeblon por kiel eble plej rapide penetri en tiun novan lingvon.

Ili nome esperis, ke ili en tiu gazeto povos trovi novaĵojn pri siaj amiketoj, kaj estus ja granda malfeliĉo, se ili legus tiun gravan sciigon sen kompreni ĝin!

Ili venis al Ĉikago en la sama vespero. En la hotelĉambro ili havis novan diskuton kun Smith kaj Guggins. Ili aŭskultis la proponojn, kiujn tiuj valoraj sinjoroj elpensis, kaj aldonis siajn proprajn vidpunktojn. Ili komprenis, ke viro de amuzado, kiu fariĝis kulpa de gnomŝtelo, kompreneble atendas detektivojn je siaj kalkanoj, kaj ke li, almenaŭ por kelke da tempo, devos esti tre singarda koncerne novaj konatuloj. Mallerta provo kontakti lin povus do ne nur esti senrezulta, sed tute malbona. Ili decidis, ke la Ĉikaga kontoro de la detektiva entrepreno sendu virinan spurhundon por provi kontaktiĝi kun tajpistino ĉe la kontoro de Quakston. Krome Smith devos kontakti diversajn personojn en la branĉo de amuzado kaj ekscii ĉion pri la firmao de Quakston kaj liaj dungitoj. Guggins devas havigi ĉiujn eblajn sciojn pri foiroj en urbetoj kaj aliaj aranĝoj, kiuj povas havi intereson pri prezentado de pigmeoj.

Rodney kaj Elizabeto enskribis sin denove inkognite en la hotelo. Sed nun ne plu estis ŝerco, kial ili elektis nomojn, kiuj ŝajnis prudentaj kaj komunikis, ke ili estas el Novjorko. Rodney kredis, ke la gnomŝtelistoj vidis ilin en la urbeto en Missouri, tial ili restis en siaj ĉambroj kaj uzis la tempon kolek125 tante sciigojn pri la amuzeja branĉo en revuoj kaj gazetoj kaj per telefonado.

En la vespero Smith venis kun proksimume plena raporto pri la Quakstonaj entreprenoj. Inter alie li eksciis, ke Quakston ankaŭ havas kabineton de kuriozaĵoj, kiu interalie enhavis ’la gigantan damon’, ’la barban damon’, du pigmeojn kaj unu kvinkruran bovidon, kaj ke tiu kabineto rondiras inter lokoj, kie oni atendas multajn homojn.

”Mirigus min, se Bobo kaj Glogo iun belan tagon ne apartenos al tiu grupo,” diris la detektivo.

La virina detektivo postsekvis la sekretariinon de Quakston al restoracio, kie ŝi manĝis sian lunĉon kaj komencis paroli kun ŝi. Ĉar la sekretariino ne sciis, ke ŝia ĉefo faris krimon, ŝi ne havis kialon esti suspektema. La virina detektivo interkonsentis pri renkontiĝo kun ŝi, kaj ili iris al varietea prezentado, kaj dum la daŭro de la vespero ili interbabilis pri la branĉo de distro. La detektivo rakontis, ke ŝi havas amikon, kiu laboras en la sama branĉo kaj je konvena okazo ŝi prezentos tiun amikon — kiu ne estis iu alia ol sinjoro Smith — al la sekretariino de Quakston.

Iom post iom la detektivoj eksciis pli multe pri la agado de Quakston. Ili eksciis, ke li havas novan logaĵon, kiun li kaŝis eĉ por sia sekretariino. Kaj ne daŭris longe antaŭ ol ili eksciis, ke tiu logaĵo estis konfidita al Charlie Willowby, asistanto de Quakston, kiu tenas ĝin en dometo, kiun li havas en la kamparo.

Preskaŭ samtempe ankaŭ Guggins aŭdis dirojn pri tiu logaĵo, kaj li provis lupreni ĝin por montri ĝin al publiko en kampara foiro en Kentucky.

Smith asertis, ke li kiel knabo estis lerneja kamarado de Willowby. ’Olda Charlie’, li nomis lin, kaj proponis kunpre126 ni la sekretariinon kaj veturi por viziti lin dum dimanĉa posttagmezo.

Ili veturis al la bieno de Willowby kaj eksciis, ke li estis tie en la pasinta tago, sed li forveturis sen diri kien. Smith sentis sin trompita, sed la sekretariino diris, ke ŝi plej malfrue post du tagoj povos scii, kien li veturis. Pli malpli frue venos telegramo aŭ telefona interparolo aŭ letero.

Rodney kaj Elizabeto, kiuj ricevis tiujn raportojn ĉiutage, opiniis, ke tio vere meritas la pagitan monon. Sed du tagojn poste ili spertis, ke ĝi ne estis pli valora ol matena gazeto.

Rodney sidis ĉe sia matena kafo kaj rostita pano, kaj subite li ekkriis: ”Jen ni havas Bobon!”

Elizabeto ekspiregis kaj tenis la spiron, dum Rodney legis mallongan noticon el Johnston, Pensilvanio, kiu komunikis, ke oni en foiro, kiu malfermiĝis pasinttage montris pigmeon, kiu laŭ diro estas la plej malgranda homa estaĵo, kiu iam ekzistis.

Li estis ekzakte tridek ses centimetrojn kaj du milimetrojn alta, sed malgraŭ tio en ĉiuj detaloj bone kreita knabo, kiu parolas saĝe kaj prudente kun ĉiuj. Li estas adopta filo de bone konata pigmeino, Flossie French, kiu kaŝis lian ekziston, ĉar ŝi ne volis lasi lin prezentiĝi antaŭ publiko, antaŭ ol li estis sufiĉe aĝa.

La gigantaj homamasoj, kiuj alvenis por rigardi lin la unuan tagon preskaŭ krevigis la cirkan tendegon.

”Ho, ĉu vi vere estas certa, ke estas Bobo?” elkriis Elizabeto.

”Ĉu povas esti iu alia?”

”Sed kie estas Glogo?”

”Mi supozas, ke li opinias, ke estas plej sekure komenci per unu. Vi vidas, ke ili donis al li patrinon — supozeble pro tio, ke ili volas fari el li infanon — eble esperas ricevi leĝan kontrolon super li.”

”Ho, Rodney, tion ili ja ne povas fari?”

”Mi ne scias, kion ili povas fari. Ion ili certe celas. Supozeble ili ne povas kredi, ke ni pli aŭ malpli frue ne trovos lin.”

Rodney telefonis al la detektivoj, rakontis, kion li legis kaj petis ilin sekvi lin al Johnston. Li eble bezonos atestantojn aŭ korpgardistojn — kiu povas scii, kiel ĉio disvolviĝos? La du viroj kompreneble volis rigardi la etulojn, pri kiuj ili tiom aŭdis.

Rodney promesis krome, ke ili ricevos mil dolarojn persone, kvankam estis li, kiu unue legis la gazeton. Tio ĉi kontribuis ne malgrave por stimuli ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.