|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GNOMAŬTOAŭtoro: Upton Sinclair |
©2026 Geo
|
Ili estis daŭre okupitaj en la diskuto, kion ili faru por veni al la Ozark-montoj, kiam ili aŭdis frapon sur la pordo. Bobo retiris sin en sian korbon kaj Elizabeto metis la kovrilojn sur ambaŭ korbojn. Rodney iris al la pordo, sed li ne malfermis.
”Kiu tie?” li demandis.
”Iu kiu volas trafi sinjoron Pettigrew,” aŭdiĝis voĉo.
”Ĉu vi ne vidas, ke mi pendigis ŝildon kun la teksto: ’Ne ĝenu!’ ”
”Sed ĉi tio estas tre grava, sinjoro Pettigrew.”
”Kion vi volas?”
”Ĉu mi ne povas paroli kun vi, nur momenton?”
”Pri kio vi volas paroli?”
”Mi volas aĉeti la reĝajn abisenajn anseridojn.”
”Ili ne estas vendotaj.”
”Mi estas preta pagi la plenan prezon,” sinjoro Pettigrew,
”dektri mil dolarojn por la tuta grupo.”
”Mi ne estas interesita.”
”Pago per atestita ĉeko, sinjoro Pettigrew — aŭ per kontanta mono, se vi tiel deziras.”
”Mi ne havas anseridojn por vendo.”
”Mi povas eventuale altigi mian proponon, sinjoro Pettigrew.”
”Mi ja diras, ke ne tuŝas min, kion vi proponas.”
”Vi parolas kun unu el la plej grandaj kanonoj en la branĉo de plezurado, sinjoro Pettigrew, kaj fakte ne estas saĝe de vi forpuŝi min sen eĉ aŭskulti.”
”Mi ja diras, ke mi ne estas interesita. Bonvolu foriri, kaj ne plu frapu sur mian pordon.”
Fariĝis silento, kaj post kelkaj minutoj Rodney silente sur piedpintoj iris al la pordo en la alia ĉambro. Li malfermis ĝin singarde kaj rigardis en la koridoron por esti certa, ke neniu staras aŭskultante.
Ili reprenis la diskuton, kiel ili povu eviti ĵurnalistojn kaj aliajn ĝenajn malagrablaĵojn. Rodney diris, ke li devas iri por havigi iom da mono. — Sen mono estas maleble eviti malagrablaĵojn en la mondo de granduloj. — Li admonis Elizabeton resti ĉe la gnomoj kaj malpermesis al ŝi sub iaj ajn pretekstoj malfermi la pordon de iu el la du ĉambroj. Poste li forrapidis.
Elizabeto kaj Bobo ĉiam bone amuziĝis kune. Bobo faris multajn demandojn pri la mondo de la granduloj kaj postulis tiom da klarigoj, ke estis vere utila eduko por knabineto provi kontentigi lin. Nun li volis scii ĉion pri eminentuloj en la branĉo de amuzado, kio ili estas kaj kion ili havas por montri kaj kiam kaj kiel. Ĉu ili gajnas monon, kaj en tiu okazo kiom? Ne estis facile por Elizabeto respondi demandojn de tiu speco.
Kiam Rodney ricevis sian monon, li revenis. Li ankaŭ kunportis vespermanĝon. Ili manĝis kaj poste ili sidis dum iom da tempo kaj kartludis, kaj poste Rodney iris rigardi, kiel la riparado de lia aŭto prosperis. Denove li admonis la nevinon resti ĉe la gnomoj kaj ne malfermi la pordon.
Kelkaj minutoj pasis, kaj Elizabeto kaj Bobo estis meze de ludo, kiam la telefono sonoris kaj ŝi respondis. Subite ŝi eli114 gis vokon de teruro kaj paliĝis. Ŝi aŭdis viran voĉon en la telefono, kiu diris:
”Via onklo Rodney estas surveturita de aŭto. Vi devas veni ĉi tien tuj.”
”Ho, kie, kie?” kriis Elizabeto.
”Ĉe la Ĉefstrato,” respondis la voĉo. ”Du kvartalojn okcidente de la hotelo. Venu tuj.”
Elizabeto lasis la telefonilon. Ŝi estis proksima al sveno.
”Ho, Bobo, Glogo! Rodney estas surveturita de aŭto. Eble li mortis!”
”Ĉu ni povas kuniri?” kriis Bobo.
”Ne, ne,” ŝi respondis. ”Vi ne povas veni sur la straton.
Atendu ĉi tie, mi revenos kiel eble plej rapide.”
Kaj sen plua hezito ŝi prenis la ĉapon, kuris el la ĉambro kaj la porda klako fermiĝis post ŝi.
Ŝi eĉ ne havis la paciencon atendi la lifton, ŝi kuregis malsupren en la ŝtuparo kaj tra la vestiblo kaj eksteren sur la straton.
”Kie estas la Ĉefstrato?” ŝi demandis al plej proksima promenanto, kaj: ”En kiu direkto estas okcidento?” ŝi demandis alian. Ŝi kuregis sur la strato, plorsingultanta kaj duonsufokita kaj malkvieta.
Ŝi preterkuris du kvartalojn, poste ŝi haltis kaj ĉirkaŭrigardis.
Ŝi atendis ekvidi aron da homoj, sed ne estis, kaj neniu signo pri io nekutima en iu el la kvar anguloj. Ŝi rigardis en ĉiujn direktojn, kaj fine ŝi kuregis al viro, kiu havis gazetbudon en proksima angulo.
”Mia onklo,” ŝi vokis, ”kie li estas?”
Kaj kiam ŝi vidis, ke la viro aspektas konfuzita, ŝi aldonis:
”Li estis surveturita de aŭto.”
”Kie?” demandis la viro.
”En tiu ĉi angulo — tion mi ĵus eksciis.”
”Ĉi tie neniu estis surveturita,” diris la viro. ”Almenaŭ ne dum mi staris ĉi tie.”
”Mi eksciis, ke ĝi okazis sur Ĉefstrato, du kvartalojn okcidente de hotelo Travelers.”
”Estas ekzakte ĉi tie,” diris la viro, ”sed ili verŝajne eraris iamaniere. Ĉi tie neniu estas surveturita. Kiu rakontis tion al vi?”
”Iu telefonis. Ho, devas esti en la proksimeco.”
Elizabeto rigardis denove en ĉiujn direktojn, kaj subite ŝi eligis fortan vokon: ”Rodney! Rodney!” kaj ekkuris kiel eble plej rapide.
Tie venis ŝia onklo vivanta, kaj li aspektis tute nevundita.
Li turnis sin, kiam li aŭdis ŝin voki:
”Ho, Rodney, Rodney! Ĉu vi fariĝis vundita?”
”Vundita?” li diris kaj aspektis konfuzita.
”Mi eksciis, ke vi estis surveturigita.”
”Mi? Kiu diris tion?”
Oni aŭdis de lia voĉo, ke li fariĝis malkvieta.
”Iu telefonis al la hotelo.”
”Kiu?”
”Mi ne scias — estis viro.”
”Kaj vi lasis la gnomojn solaj?”
”Kion mi faru, Rodney? Li diris, ke mi devas rapidi al vi.”
”Venu!” vokis Rodney. Li turnis sin sen atendi.
Elizabeto kaj li kuris plejeble rapide. Elizabeto sekvis, sed li estis longe antaŭ ŝi.
Li estis jam en la ĉambro, kiam ŝi venis. Kiam ŝi vidis lian vizaĝesprimon, ŝia koro preskaŭ haltis.
”Ili estas for,” diris Rodney.
”Ve, ve!” vokis Elizabeto kaj ekploris. ”Bobo, Glogo!” ŝi kriis per ĉiuj fortoj.
”Tio ne helpas,” diris Rodney. ”Mi rigardis ĉie. Ili estas for.”
”Sed kie, Rodney?”
”Ili devas esti ŝtelitaj. Ĉu vi ne komprenas — estis artifiko por forigi vin.”
Elizabeto kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj ploris torentajn larmojn. Rodney ŝlosis la pordon, kaj la knabino ĵetis sin sur la liton kaj singultis kvazaŭ ŝia koro volus krevi. ”Ho Bobo!
Glogo!” Ŝi vokis iliajn nomojn fojon post fojo. Ŝi ne volis kredi, ke ŝiaj amiketoj ne troviĝas en la ĉambro. Sed Rodney diris, ke li serĉis ĉie. La korboj restis, sed la gnomoj estis for.
Elizabeto eksidis kun la larmoj daŭre fluantaj.
”Rodney, ni devas trovi ilin! Ni devas sciigi al la polico.”
”Tion ni ne povas, mia kara.”
”Kial ne?”
”Ĉu vi ne komprenas? Ni ne povas rakonti al la polico, ke ni havis du gnomojn en la aŭto.”
”Kial ne?”
”Ili kredus, ke mi provas moki ilin. Ne ekzistas homo, kiu kredas je gnomoj.”
”Do vi kredas, ke ili estas por ĉiam for?”
”Ne, tion mi ne kredas. Mi kredas, ke ni povos trovi ilin, sed ne per helpo de la policistaro. Vi povas esti certa, ke tiu, kiu ŝtelis ilin, havas aŭton, kaj ke li survojas al alia urbo.”
”Sed Rodney, ili mortos! Kiel terure! Kiel timige!”
”Ne, mia kara, mi ne kredas, ke ni devas timi. Ili certe estos bone flegataj.”
”Kiel vi povas scii tion?”
”Ili estas tro valoraj.”
”En kiu rilato?”
”Ili estas uzeblaj en la amuzeja branĉo. La anseridoj valoris mil dolarojn, sed la gnomoj valoras milionon. Kiu ajn posedas ilin, li zorgeme flegos ilin.”
”Sed, Rodney, kiel ili povas aranĝi sian vivon sen ni?”
Elizabeto denove ekploris. Rodney provis klarigi al ŝi, ke larmoj ne helpas. Ili devas teni siajn kapojn malvarmaj kaj pricerbumi, kion ili povas fari por siaj amiketoj.
”Ne estas malfacile kompreni, kio okazis,” li diris. ”La varieteulo provis aĉeti la anseridojn, kaj kiam tio malsukcesis, li decidis ŝteli ilin, aŭ pagi iun, kiu faru tion por li. La ŝtelisto havis skatolon aŭ vojaĝsaketon kun si kaj ĉefŝlosilon, per kiu li povis veni en la ĉambron, kaj kiam li ekvidis la gnomojn, li tuj komprenis, ke li trovis ion multe pli valoran ol la anseridoj.”
”Ho, Rodney. La etaj kompatinduloj devas esti plenplenaj de timego.”
”Tion mi apenaŭ kredas,” diris Rodney. ”Glogo ne multe atentas, kio okazas al li, kaj Bobo jam scias, kion li volas. La viro baldaŭ komprenigos al ili, ke li ne intencas fari ion malbonan.”
Elizabeto denove ekploris kaj riproĉis sin amare pro sia malsingardo. Sed Rodney diris, ke estis vere ruze planita artifiko kaj ke ŝi apenaŭ povus agi alimaniere. Kaj kiam Elizabeto poste pripensis, kiel timigita kaj senespera ŝi fariĝis, kiam ŝi pensis, ke Rodney eble mortis, ŝi preskaŭ fariĝis gaja.
Ili havis la senton, ke ili ne agis korekte al siaj amiketoj, kiam ili nur sidis tie sen fari ion en tiu malfacila situacio. Sed Rodney diris, ke se ili alarmus, ili eble logus la ŝtelistojn al drastaj rimedoj. Ne estus malfacile por ili liberigi sin de la etuloj kaj enterigi la korpojn, aŭ ili povus kaŝi ilin kaj pli poste veturi kun ili al fremda lando. Sed se Rodney kaj Elizabeto atendos, la ŝtelistoj povos supozi, ke ili ne havas multan intereson pri la gnomoj, kaj ke ili ankaŭ ne volas okazigi skandalon.
Rodney parolis kun sia nevino kaj petis, ke ŝi diru sian opinion, kvazaŭ ŝi estus jam plenkreska persono. Li faris tion por konsoli kaj distri ŝin, ĉar vere li sentis same kiel ŝi, ke la malapero de Glogo kaj Bobo lasis vakuon en ilia vivo. La hotelĉambroj ne plu estis kiel pli frue, kaj la gnomaŭto ankaŭ ne estos kiel pli frue. Rodney komprenis, ke li devas babili kaj ŝerci laŭ povo. Li diris, ke li legis pri infanŝtelistoj, sed tio estis la unua fojo li aŭdis pri gnomŝtelistoj.
La plej bona metodo spuri la gnomojn estus per detektiva agentejo. Ne estas dubo, ke varietea viro estis la ŝtelisto aŭ tiu, kiun li dungis. Ne estos malfacile ekscii, se iu el la granduloj en la branĉo de amuzado vizitis la urbon. Kio estis lia nomo, kaj kie li loĝas? Ĉu li anoncis sin ĉe la akcepteja tablo antaŭ ol li supreniris kaj frapis al la pordo de Rodney?
Ĉu li subaĉetis iun en la servistaro? Ĉi tiujn problemojn privatdetektivo devus povi solvi.
Kaj kion la viro intencis fari kun la gnomoj? Li ne povis ion gajni per ili, se li ne montros ilin ie, kaj tio baldaŭ estos konata.
Se li reklamos ilin kiel gnomoj, estus granda sensacio, kaj ĉiuj gazetoj tuj ĵetus sin sur la historion. Kaj eĉ se li nomos ilin pigmeoj, ili estus la plej malgrandaj pigmeoj, kiujn oni iam vidis kaj vekus atenton en la plej vastaj rondoj. La branĉo de distrado havas fakgazetojn, en kiuj oni povas vidi, kio oka119 zas en tiuj sferoj, kaj frue aŭ malfrue tiuj gazetoj skribos ion pri tiuj mistikaj uletoj.
Elizabeto denove ekploris. Estis timige pensi, ke ŝiaj amiketoj devos sin prezenti en cirko aŭ muzeo aŭ kio estos. Rodney diris, ke li ne kredas, ke Bobo kontraŭas tion, kaj koncerne Glogon, por li estis egale, kie li troviĝas.
Rodney klarigis: ”Mi kompreneble ne volas fari lin malgaja dirante tion, sed inter ni, mi ne kredas, ke ekzistas aliaj gnomoj, kaj krome mi ne kredas, ke Bobo ŝatas daŭre vivi kiel gnomo. Glogo estos iom post iom pli malkontenta kun sia nepo.”
Elizabeto kunsentis, ke ĉi tio estas verŝajna. Rodney do iris al la telefono kaj telefonis al la ĉefo de detektiva agentejo en St. Louis. Li petis ilin sen prokrasto sendi duon de siaj spurserĉistoj.
La viroj devus tuj sidiĝi en aŭton kaj veturi al la urbo, kie Rodney estas, kaj li atendos ilin post du horoj.
”Kaj nun,” diris Rodney,” ni devas aranĝi, ke ni forlasos la historion kun la anseroj. La vestiblo estas plenplena de homoj, kiuj atendas okazon fiksrigardi nin, kaj tion mi volas eviti.”
Li telefonis al la redaktoro de La Vespera Fulmo kaj diris, ke li kun ĝojo akceptus viziton de ĵurnalisto. Kiam tiu alvenis,
Rodney faris unun el siaj dignaj, bone pripensitaj paroladoj.
Li diris, ke li malŝatas tumulton kaj homamasiĝon, kion inter alie ankaŭ la anseridoj faras. Ili estis sentemaj etaj estaĵoj, kiuj facile timiĝas kaj ne havas kutimon aperi publike. Rodney tial estis transportinta ilin al kampara bieno, kiu apartenas al amiko, kaj interkonsentis kun li, ke ili restos tie kaj vivos sanan kamparan vivon kun sufiĉe da suno kaj freŝa aero kaj tiom da lakto kaj butero kaj ovoj kaj freŝaj fruktoj kaj legomoj kiom anseridoj bezonas. Kiam ili estos pli aĝaj, Rodney edukos kaj instruos ilin, kaj fine li transdonos ilin al Verda kruco.
Estas la tuta historio, kaj Rodney esperis, ke la gazetoj kaj la publiko respektos la rajton al privata vivo por la anseridoj.
La ĵurnalisto kompreneble volis scii, kie tiu kampara bieno situas, sed Rodney diris, ke li estas tre malĝoja, sed se li rakontus tion, lia tuta plano estus neniigita. La viro tiam demandis, ĉu la bieno situas ie en ĉi tiu regiono. Rodney diris, ke tiun aferon li lasas al la divenkapablo de la ĵurnalisto. Lia sola celo estis konvinki la gazetaron, ke la anseridoj ne trovi ĝas en lia hotelĉambro. Rodney estis forpreninta la kusenojn el la korboj sed lasinta la filikojn. Kaj nun li montris ilin al la ĵurnalisto kaj petis lin traserĉi la ĉambron por konvinki sin, ke ne troviĝas kaŝitaj anseridoj. Rodney diris, ke lia plej varma espero estas, ke la publiko forgesos lin. La trompita ĵurnalisto malaperis.
Du fortaj severaj viroj baldaŭ aperis kaj montris siajn vizitkartojn, kiuj klarigis, ke ili estas privatdetektivoj el St. Louis.
Smith kaj Guggins ili nomiĝis, kaj ili gapis pro surprizo, kiam la lignaĵheredonto komunikis al ili, ke la ’reĝaj abisenaj anseroj’, kiuj kaŭzis unupaĝajn titolojn en la tuta lando dum la lasta monato, fakte estis pura fantaziaĵo por kaŝi la ekziston de du etaj pigmeoj, kiuj entreprenis rondvojaĝon en la lando per la aŭto de la lignaĵheredonto.
Kiam la du viroj eksciis, ke ekzistas du estaĵoj, kiuj aspektas ekzakte kiel homoj, sed kiuj estas apenaŭ kvardek centimetrojn altaj, kvankam ili estas plenkreskaj kaj povas iri kaj paroli, ili malfacile povis decidi, ĉu ĉi tio estas serioza komisio aŭ nova ŝerco de tiu juna viro, kiu ŝajnis havi pli da mono ol cerbo.
”Bedaŭrinde mi ne povas rakonti al vi, kie mi trovis Bobon kaj Glogon,” daŭrigis Rodney. ”Mi povas nur diri, ke ili ekzistas kaj ke ili estas ŝtelitaj kaj ke mi volas rehavi ilin. Krom tiu sumo, kiu mi ŝuldos al via firmao, mi estas preta pagi al vi mil dolarojn po persono, se kaj kiam vi sukcesos trovi ilin.”
Ĉi tio sonis kiel negoco. Rodney daŭrigis klarigi, kiajn gvidfadenojn li havas. La viroj interkonsentis, ke li agis saĝe tenante la aferon sekreta, kaj ili diris, ke ili tuj komencos labori kaj raporti ĉion, kion ili trovos.
Montriĝis esti simpla afero. Vizito ĉe la loka redaktoro de la gazeto donis la sciigon, ke bonkonata grandulo en la branĉo de distraĵoj, sinjoro Morrris Quakston estis vizitinta la urbon.
Li posedis ĉenon de etaj kinejoj kun la ĉefoficejo en Ĉikago, kaj la gazeto havis intervjuon kun li, kiu ankaŭ prezentis lian bildon, kio estis je granda helpo. Montriĝis ankaŭ, ke li loĝis en hotelo Travelers, kio faris la aferon pli facila.
En la vestiblo unu detektivo diris al la pordisto, ke li estas sendependa fotisto kaj ke li volis havi kontakton kun sinjoro Quakston. Tiam li aŭdis, ke tiu forlasis la hotelon antaŭ du horoj. Li estis kune kun iu sinjoro Charles Willowby, kaj tiu forveturis samtempe. La detektivo ricevis ankaŭ priskribon de la sinjoroj. Dumtempe la alia detektivo serĉis la parkejon, kie Quakston parkis sian aŭton kaj eksciis, ke li ne havis alian personon en la aŭto, kiam li forlasis la urbon. Elirante el la supozo, ke riĉa kaj bonkonata viro ne riskus sian renomon ŝtelante kelkajn anseridojn, la detektivo faris demandojn inter la vendistoj de uzitaj aŭtoj, kaj eksciis, ke viro, kies aspekto akordiĝis kun Willowby, estis aĉetinta etan aŭton sub la nomo Alfred Post kaj ekveturis malfrue en la posttagmezo.
La detektivoj reiris por doni raporton al Rodney kaj Eliza122 beto. Sendube Willowby ŝtelis la pigmeojn, kaj li faris tion laŭ komisio de Quakston, opiniis la detektivoj. Kaj Quakston certe volis gajni monon per prezentado de la pigmeoj. Kaj nun estis demando, kion Rodney volis fari pri la afero.
Rodney respondis sen hezito, ke li volas rehavi la gnomojn — tio signifas la pigmeojn. La kaŝitaj rigardoj de Guggins kaj Smith montris al Rodney, ke ili rimarkis lian eraran esprimon, sed ili diris nenion. Ĉu li volis enigi la du virojn en malliberejon? ili demandis. Ne, diris Rodney, li nur volas savi siajn amiketojn.
Tio simpligas la aferon, diris la detektivoj — en tiu okazo la kontraŭuloj ne faros same fortajn kontraŭagojn.
Smith iris paroli kun unu el la purigistinoj en la hotelo. Li rakontis kortuŝan historion pri la eta Elizabeto, kiu kreskis kune kun du invalidaj pigmeoj, kiu amis ilin tiel ege, ke ŝi preskaŭ volis morti pro ĉagreno, ke ili estas ŝtelitaj. Ŝi volis, ke neniu estu punata, kaj se la purigistino volos helpi ŝin, ĉio estos kaŝita al la publiko, kaj jen ŝi akceptu dudekdolaran bileton kun bondeziroj de la knabineto. Tio persvadis la purigistinon kaj ŝi konfesis, ke sinjoro Willowby estis dirinta, ke li estis dungita de la sekreta polico kaj ke Rodney tute ne estis milionulo, sed danĝera maskita falsigisto, kaj ke la korboj enhavis ilojn por fari falsan monon. Kaj ĉar tiu historio estis sekvata de nefalsa dekdolara monbileto, la purigistino donis al li la ŝlosilon de la ĉambro de Rodney.
Tio decidis la aferon.
”Ni veturos al Ĉikago,” diris Rodney.
La detektivoj konsentis, ke tio estas la ĝusta daŭrigo. Kaj al Elizabeto Rodney diris:
”Nun ni metos niajn manojn sur la gnomŝtelistojn.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.