|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA GNOMAŬTOAŭtoro: Upton Sinclair |
©2026 Geo
|
La venontan tagon ili venis al Iowa. Ili estis denove viglaj kaj gajaj. Almenaŭ Glogo ŝajnigis tion, por ke neniu kulpigu lin pri malbonaj kutimoj.
Ĉi tie estas ”la pankorbo de Ameriko” diris Rodney — kaj grandparto de tiu pano estas uzata por ŝinkaj sendviĉoj. Ĉe plej multaj kamparaj bienoj oni vidis grandajn nigrajn kaj brunajn porkojn sur la kampoj. Rodney diris, ke ĉiuj kamparanoj en Iowa estas devigataj produkti kvindek mil porkojn, kaj post tio ili havas la rajton translokiĝi al Kalifornio. Bobo volis scii kio okazas kun la porkoj, kaj Rodney diris, ke aliaj homoj formanĝas ilin. Bobo demandis, kiom la kamparanoj ricevas por la laboro, kaj Rodney diris, ke ili ricevas hipotekon.
Estis unu el liaj stultaj ŝercoj denove. Estis io pri mono, kaj Glogo diris, ke mono estas la plej stulta afero, kiun la granduloj inventis.
Ili turnis norden, kaj iom post iom la pejzaĝo ŝanĝis aspekton.
Ili vidis pli kaj pli multajn montetojn kun arbarhavaj deklivoj.
Ĉi tie la domoj estis pli malgrandaj kaj ĉirkaŭataj de fruktĝardenoj, kaj sur la kampoj paŝtis sin bovinoj. Ili nun forlasis la maizdistrikton kaj venis al regiono, kie la ĉefmetio estis brutbredado. La lagetoj fariĝis pli multaj, kaj ĉiuj estis ĉirkaŭataj de arbaroj. Fariĝis ankaŭ malpli varme, kaj tio faciligis la vivon por la gnomoj.
Bobo saltis de unu flanko al alia por ne perdi ion de ĉio nova. Li neniam laciĝis rigardi la vojon, kiu serpentumis tien kaj reen inter la montetoj. Por ĉiu tago lia mondo kreskis, por ĉiu tago la granduloj fariĝis pli mirindaj. Bedaŭrinde aĝa Glogo sentis sin tute superflua. Li reeniris en sian korbon kaj cerbumis pri sia situacio silente, dum Bobo kaj Elizabeto babilis pri nova ludo, kiun ili eltrovis — nombri bovinojn. Bobo kontrolis unu flankon de la vojo kaj Elizabeto la alian, kaj kiam ili vidis grandan brutaron, la gnomaŭto devis malrapidi ĝi, por ke ili ne perdu la nombradon kaj eraru.
Ĝis nun ili la tutan tempon havis radiantan sunlumon, eble eĉ iom tro. Sed nun amasiĝis pezaj nuboj, kaj komencis pluvi.
La gnomaŭto rulis iom pli malrapide sur la malseka asfalto, kaj la akvo fluis sur la ŝirmvitro. Bobo ne laciĝis rigardi tiun spektaklon. Pensu, esti tiel proksima al la pluvo kaj tamen resti seka kaj sekura! Tio estis unu el la plej grandaj malfacilaĵoj en la vivo de la gnomoj. Kiam oni fariĝis malseka, oni restis malseka. Eĉ maljuna Glogo devis konsenti, ke estas pli agrable esti seka.
Troviĝis ankaŭ eta kurioza objekto nomata ŝirmvitra viŝilo, kiu senhalte pendolis antaŭ la nazo de Rodney. Ĉu estis la animo de la aŭto, aŭ ĉu estis speciala animo? Kaj kiel ĝi povas scii, kiam komencas pluvi? Ĉu ĝi sentis la malsekon? Aŭ ĉu Rodney ordonis al ĝi? La akvo torentis sur la vitro, sed la bonega viŝilo neniam perdis la kuraĝon. Ĝi pendolis pli kaj pli rapide, kaj ĵetis la akvon unue al unu flanko kaj poste al alia.
Ili venis al rivereto, kiu altiĝis preskaŭ super la bordoj kaj ĵetis sin antaŭen sub ponton. La akvo estis malhele bruna kaj aspektis kiel bolanta argilo.
”Jen!” vokis Glogo. ”Tie vi vidas, kio okazas, kiam oni murdas arbojn!”
Li montris al riveretoj diversloke, kiuj fluis de la montetoj kaj transportis kun si teron. Tio vundis lian koron kvazaŭ li estus avarulo kaj ĉio tio estus altvalora oro, kiu apartenas al li. Kaj tio okazas ĉie en la tuta lando, kiam pluvas kaj neniu atentas tion.
La pluvo daŭre torentis, kaj baldaŭ la akvo altiĝis super la vojo, kaj Rodney devis malrapidiĝi pli kaj veturi pli singarde.
Antaŭ si li havis grandajn platajn kampojn, kaj la flava akvo altiĝis kaj kreis lagojn. Ili vidis amason da aŭtoj antaŭ si kaj homojn, kiuj vadis en la pluvakvo, kaj kiam ili atingis ilin, ili eksciis, ke la akvo detruis ponton en la proksimeco. La akvo altiĝis seninterrompe, tial Rodney devis turni la aŭton kaj singarde reveturi laŭ la sama vojo, laŭ kiu ili venis.
Dum ĉio tio okazis, la miljara Glogo kolektis ĉagrenon preskaŭ ĝis furiozo. Li estis preta plori pro zorgo, pro ĉio, kion la granduloj kaŭzis: pensu, faligi ĉiujn arbojn kaj forlasi la teron al detruo! Ili havis sabloŝtormojn kaj la altvalora surfaca tero forblovis kun la vento. Ili havis inundon, kaj la humo estis forigita per la akvo. Kaj la tutan someron ili havis ondojn da varmego, kaj ili povis per elektraj ventumiloj kaj refreŝigiloj kaj glacikonusoj kaj per veturoj tra la lando laŭ naŭdekkilometra rapideco hore krei venteton!
Ili reveturis sufiĉe multajn kilometrojn kaj trovis novan vojon. Ili pasis muĝetantan riveron sur ponto, kiu ĝis nun kontraŭstaris, sed tamen estis en danĝera situacio, ĉar granda parto de ruĝa kabanvando bategis kontraŭ ĝin, kaj nova parto, pli granda, estis survoje al la ponto. Rodney tre hontis, ke la aĝa gnomo devis ĉeesti tiajn tragediojn, kaj li devis konfesi, ke la granduloj tre malsperte prizorgas tiajn aferojn.
Estis granda malpeziĝo por li, kiam ili forlasis tiun valon kaj venis al la norda parto de la ŝtato, kiu ankoraŭ ne estis tute detruita de la avareco de la lignokomercistoj. Ĉi tie troviĝis netuŝitaj arbaroj, kaj post la pluvo regis ĉi tie tre agrabla ĉiela malvarmeto. En la folipintoj de la filikoj pendis fajrerantaj juveloj, kaj facila nebulo leviĝis de la velurmola tersurfaco en la arbaro.
Jen estis denove loko, kie oni povus pensi, ke gnomoj lo- ĝas, tial ili eliris el la aŭto kaj iom serĉis. Ne estis ĉi tie gigantaj arboj kiel en Kalifornio, sed estis tamen sufiĉe multaj belaj kolosoj. Kaj ĉi tie troviĝis la krepusko de la arbaro kaj la magia bonodoro de balsamo kaj la venta susuro de la arbokronoj kaj verdaj filikoj kaj floroj — ĉio, kion amis la gnomoj.
Glogo kaj Bobo ĉasis kvazaŭ sangohundoj, sed ne estis eĉ plej eta signo de la etula popolo.
Ili daŭrigis al la plej norda angulo, la ĉirkaŭaĵo de la rivero Pidgeon, kie ili trovis arbarojn tute ne tuŝitaj de homa mano.
Ili restis tie plurajn tagojn kaj movis sin de loko al loko laŭ senhomaj vojoj. Nenie oni trovis postsignojn de gnomoj kaj la kompatinda miljarulo pli kaj pli profundiĝis en sian melankolion.
Por savi lin Rodney devis preni la tutan ŝuldon sur si mem.
”Mi timas, ke mi eraris,” li diris. ”Mi ne pripensis, ke la vintroj ĉi tie supre estas malvarmaj kaj severaj, kaj ke gnomoj eble ne toleras la klimaton.”
Glogo pardonis al li, kaj donis al li novan ŝancon. Ili certe trovos novajn arbarojn en iu pli varma parto de la lando.
Rodney pensis pri la Ozark-montojn, pri kiuj li legis en iu revuo. Certe estos varme survoje al Arkansas, sed ili kunportos glacimalvarmajn izolbotelojn kaj loĝos en aerumitaj ho105 telĉambroj, kaj la tutan tagon la kompleza animo de la aŭto aranĝos al ili malvarmetan venteton.
Rodney konvulsie babiladis por ne esti devigata konfesi, ke lia neŭrastenikuracado fiaskis. Glogo estis jam en tiu stadio, ke li ne plu protestis — liaj amikoj ja tamen decidis. Bobo siavice venis al tiu stadio, ke li opiniis, ke ĉiuj partoj de Ameriko estas same ĉarmaj, kondiĉe ke estas nova parto kaj ke li povas demandi pri ĝi. Do ili turnis denove suden, kaj baldaŭ ili estis ĉe la rivero Mississippi, nomo kiun la gnomoj malfacile povis elparoli. La rivero igis Glogon senti sin pli malgaja, ju pli granda ĝi fariĝis, pro tio ke ĝi transportis ĉiam pli grandajn kvantojn da ŝlimsablo al lokoj, kie ĝi ne plu povos esti utila, nek por gnomoj nek por homoj.
Estis urboj laŭ tiu rivero, kaj unu matenon en urbo en la ŝtato Missouri okazis io, kio renversis ĉiujn iliajn planojn.
Rodney estis plenuminta sian promeson al panjo, ke li veturos singarde. Sed li ne havis eblecon malhelpi iun, kiu urĝis, veturi kontraŭ ruĝa lumo kaj kolizii kun la flanko de la gnomaŭto, rompi la skusorbilon kaj premi unu malantaŭan radon tiel, ke ĝi fariĝis oblikva.
La gnomoj sidis en siaj korboj, kaj ili fariĝis priskuitaj kaj timiĝintaj, sed ili ne vundiĝis. La aŭto ne ricevis pli gravajn difektojn. Ĝi transportiĝis al aŭtoriparejo kaj povos esti preta post kelkaj horoj, diris Rodney. La veraj malfacilaĵoj komenci ĝis unu minuton poste, kiam policisto premis sin tra la popolamaso kaj nepre volis kapti la viron, kiu koliziis kun Rodney. Al la oficialaj devoj de la policisto apartenis ankaŭ tiu, ke li devis noti la numeron de la gnomaŭto kaj ankaŭ la nomon de Rodney kaj lian adreson. Dum li skribis, li subite ekhavis penson kaj komencis fiksrigardi la junan viron. ”Sinsabow!
Sinsabow? Ĉu mi ne aŭdis tiun nomon ie?”
”Ne estas tre kutima nomo,” diris Rodney kaj sentis sin same kulpa kiel ĉekfalsigisto aŭ bankrabisto.
”Mi memoras, ke mi legis ion pri Rodney Sinsabow en la gazeto. Ho, nun mi scias! La reĝaj abisenaj anseroj! Ĉu ne estis vi, kiu posedis ilin?’
Rodney devis konsenti, ke tiel estas — li ja ne konis la le- ĝojn de la ŝtato Missouri kaj la eventualan punon por mensogo al policisto.
”Ho, vere,” diris la policisto. ”Ĝojigas min renkonti vin. Estis interesa historio. Bedaŭrindaj anseroj!”
”Ĉu pro tio, ke ili aperas sur scenejo?”
”Ne, mi pensas pri ilia fatala morto. Ĉu vi ne legis pri tio en la gazeto?”
”Ne, tion mi ne atentis!”
”Jes, estis tiel, ke estis brulego en la teatro, kaj la anseroj pereis en la flamoj.”
”Ho, vere!” ekkriis Rodney. ”Estis ja terure! Kaj kiom da tempo mi oferis por instrui ilin!”
”Sed, ĉu vi ne havas kvanton da iliaj ovoj?”
”Jes, mi havas kelkajn.”
”Tion mi ankaŭ vidis en la gazeto. Ili volis kontakti vin por ekscii, kio okazis kun la ovoj.”
”Ĉu vere?” diris Rodney, kaj sentis sin kiel la ĉekfalsigisto aŭ bankrotisto, kiam la mankatenoj fiksiĝas sur liaj manartikoj.
”Kio okazis kun la ovoj, sinjoro Sinsabow?”
”Ili restas en sekura loko.”
”Ĉu ili ne baldaŭ elkoviĝos?”
”Jes, la tempo estas proksima.”
”Tiaokaze vi baldaŭ estos posedanto de kelkaj reĝaj abisenaj anseridoj, ĉu ne?”
”Tion mi esperas.”
”Tiuj birdoj havas altan valoron. Gardu ilin bone!”
Homamaso kolektiĝis ĉirkaŭ ili kaj aŭskultis scivoleme. Ili atendis ion multe pli interesan ol kolizio inter du aŭtoj. Ordinara usonano legas pri okazintaĵoj en la mondo, sed li povas vivi sian tutan vivon sen eĉ unu fojon vere havi kontakton kun vera famulo. Kiam tamen tio okazas, li fariĝas tre ekscitita.
Ĉiu homo en la grupo opiniis, ke tiu, kiu havos la eblecon manskui kun Rodney havos ion por rakonti al konatoj kaj nekonatoj dum semajnoj poste.
Tie staris la bedaŭrinda lignaĵheredonto, modesta kaj elektema juna viro kun sia difektita gnomaŭto, kiu devis esti fortransportita por ne malhelpi la trafikon. Li devis resti kaj gardi ĝin, ĝis savaŭto venos por tiri la gnomaŭton al aŭtomalsanulejo, kaj poste lia nevino devos porti la korbojn al hotelo kaj mendi ĉambrojn kaj atendi ĝis la aŭtokirurgo finfaros sian operacion.
Rodney kompreneble enskribis ilin sub iliaj inkognitonomoj Timotheus T. Pettigrew kaj Pamela Pettigrew. Sed ĉifoje li ne havis multan esperon pri sukceso. Li komprenis, ke la policisto perfidos lian sekreton, kiam li venos al la stacio, kaj la gazetistoj ĉiam tenas kontakton kun la policejoj. Kiam la ĵurnalistoj nur ekhavis spuron, ili facile povas ekscii, kien la gnomaŭto estis transportita, kaj kiam ili ekscios, ke la pasa- ĝeroj portis du grandajn salikokorbojn, estos facila ludo trovi la hotelon, kie ili enskribiĝis. Rodney nun sciis, ke la hoteloj ĉiam kunlaboras kun la ĵurnalistoj.
Pro tio li tute ne miriĝis, kiam la telefono sonoris kaj ĝentila voĉo demandis: ”Ĉu estas sinjoro Sinsabow?”
”Vi certe venis al malĝusta ĉambro,” respondis Rodney.
”Ĉu eble estas sinjoro Pettigrew?”
”Jes, estas.”
”Jes, sinjoro Pettibow — pardonu, sinjoro Sinsagrew — estas tiel, ke mi estas ĵurnalisto de La Vespera Fulmo, nia loka gazeto, kaj mi volonte farus kelkajn demandojn pri la reĝaj abisenaj anseridoj.”
”Mi bedaŭras,” diris Rodney,” sed tio bedaŭrinde ne eblas.”
”Kial ne, sinjoro Pettibow?”
”Fulmas tiel terure ĉirkaŭ mi.”
”Mi komprenas — ha ha ha! Sed serioze dirite, sinjoro Sinsapet, vi ne povas imagi, kian intereson la reĝaj abisenaj anseridoj kaŭzis. Ĉiuj gazetoj en la tuta lando provis kontakti vin. Ĉu vi povas rakonti, ĉu ĉiuj ovoj estas elkovitaj kaj ĉu vi havas dektri anseridojn?”
”Fulmas ankaŭ ĉirkaŭ la anseridoj.”
”Ĉu vi havas ilin en tiuj korboj, sinjoro Pettisin?”
”En la korboj mi havas filikojn.”
”Sed kara sinjoro Abbysin, ĉu vi ne povas rakonti al mi, ĉu la anseroj kuŝas sur la filikoj?”
”Mi bedaŭras, sed mi ne havas tempon babili kun vi. Kunboligu vian historion tute laŭplaĉe.”
”Sed, sinjoro Abbygrew …”
”Jes, certe vi faros tion multe pli bone ol mi. Vi havas praktikon.”
”Ĉu estas serioze?”
”Kiun signifon havas la fakto, ĉu mi estas serioza aŭ ne?”
Rodney remetis la telefonon, kaj Elizabeto kaj Bobo skuiĝis pro rido. Kiam ili provis diveni, kion la ĵurnalisto nun kreos per sia fantazio, ili subridis kaj ridis pli kore. Bobo opiniis, ke la gazetoj de la granduloj havas ĉarmajn nomojn — La Vespera Trumpeto kaj La Vespera Fulmo.
La tempo proksimiĝis al la dekdua, kaj Rodney diris, ke la historio post du horoj estos konata ĉie en la urbo. Ili devos forlasi tiun lokon kiel eble plej baldaŭ. Li iris al la gnomaŭta malsanulejo por kontroli, kiel la operacio progresis. Kiam li revenis, li aspektis tre ĉagrenita. La difektoj estis pli severaj ol oni kredis, kaj ili devos havigi novan malantaŭan akson el iu proksima urbo. Ne eblos ricevi la gnomaŭton antaŭ la vespero.
”Ni havos novan batalon kun la fotistoj,” diris la lignaĵheredonto.
”Mi jam elektis dikan viron en la vestiblo.”
Rodney kunportis iom da manĝaĵo, ĉar ili ja ne povis kunpreni la gnomojn en restoracio. Ili manĝis sian lunĉon. Antaŭ ol ili estis pretaj, la telefono sonoris denove, kaj estis korespondanto de telegramagentejo, kiu volis koni la nomojn de la dektri reĝaj abisenaj anseridoj.
”Nu, bone,” diris Rodney, ”ĉu vi estas preta skribi?”
Li komencis dikti:
”Alfa, Beta, Gama, Delta, Epsilon, Zeta, Eta, Teta — mi forgesis la sekvantajn, sed se vi havas grekan gramatikon en la kontoro vi povas trovi ilin mem Kapa, Lambda, Mi, Ni, Omikron.
Estas literoj de la greka alfabeto, kaj la du unuaj donis al ni la vorton alfabeto”.
”Sed tio estas dekkvar, sinjoro Sinsabow.”
”Tiaokaze vi povas forigi Omikron.”
La ĵurnalisto volis scii, ĉu la anseridoj jam ricevis siajn okuldentojn. Rodney respondis, ke li igis alian ĵurnaliston la110 bori pri tiuj detaloj, kaj se li lasus du labori pri la sama afero povus okazi, ke ili venos al malsamaj rezultoj. Bedaŭrinde Rodney ne memoris la nomon de la unua ĵurnalisto, sed la historio tre baldaŭ malkovriĝos, kaj kia ajn ĝi estos, ĝi tamen estos korekta. Poste Rodney remetis la telefonilon kaj petis la hotelan telefonistinon, ke ŝi ne servu plurajn interparolojn al li, kaj li pendigis la ŝildon:”Ne ĝenu!” sur la porda anso.
Post du horoj Rodney malsupreniris kaj havigis posttagmezan gazeton. En ĝi troviĝis denove unu el tiuj fantaziaj raportoj, kiuj ridigis la tutan landon. La ĵurnalisto rakontis, kiel la ekscentra juna miljonula filo muntigis kovaparaton en la malantaŭa luko sur sia multekosta aŭto kaj en ĝi kovis la ovojn de la reĝaj abisenaj anseroj, dum li faris rondveturon en Usono.
Li havis nun dektri reĝajn abisenajn anseridojn en du grandaj salikokorboj, kie ili kuŝis sur filikoj, kiujn li kunportis de la altaj montoj.
Ĉiuj tiuj etaj estaĵoj havis helruĝajn vangojn kaj orajn kronojn sur la kapoj same kiel iliaj tiel malfeliĉe mortintaj gepatroj.
Ili jam lernis balancigi la vostojn, respondi demandojn, kaj nun ili survojas al fama kirurgo, kiu fendigos iliajn langojn, tiel ke oni povos instrui al ili paroli. La lignaĵheredonto valorigas ilin ĝis du mil dolarojn por unu paro, kaj li komunikis, ke li celas donaci ilin al Verda kruco, kiam ilia instruado estos finita.
Post kiam Elizabeto kaj Bobo finridis pri tiu historio, ili devis dediĉi sin al la grava problemo, kiel liberigi sin de la ĵurnalistoj.
Ĉar la aŭto havis registronumeron de la ŝtato Vaŝintono, ili estus rekonataj en ĉiu urbo, kie ili aperos, kaj ili estos persekutataj kaj neniam havos pacon aŭ kvieton en iu hotelo.
Elizabeto diris, ke ilia sola ebleco estos veturi en la kam111 paron kaj aĉeti dektri anseridojn, farbi ilin kaj fari novan aŭkcion.
Glogo diris, ke li ne eltenas kaŭzi al siaj amikoj tiom da ĝenoj kaj elspezoj — la sola ĝusta ago estus kiel eble plej baldaŭ reiri al la sekvojaj arbaroj. Sed Rodney diris, ke ĉi tio estas nur stultaĵoj, li neniam en sia vivo tiel amuziĝis — estis ludo, kiun li ludas kun la gazetoj. Bobo kaj Elizabeto samopiniis kun li, kaj la miljara gnomo retiriĝis en sian korbon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.