La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Naŭa Ĉapitro

En kiu la gnomaŭto rulas orienten

Ili venis al Utah, nova ŝtato, plena de montoj, kie la naturaj fortoj provis multajn strangajn eksperimentojn — kiel renversi la montojn aŭ flankenmeti ilin. Estis ankaŭ montoj, kiuj estis dishakitaj por konstruŝtonoj kaj amasigitaj en kuriozaj formacioj. Aŭ ili estis meze fenditaj aŭ eksplodigitaj kun naturaj volbigitaj tuneloj.

Oni povis subite veni al io, kio aspektis kvazaŭ ĉina muro aŭ pra-hindujaj fortikaĵoj aŭ egipta sfinkso. Kaj poste sekvis tuta kvartalo da novjorkaj nubskrapiloj, kiuj estis ruiniĝontaj.

Oni vidis ege densan elefantgregon, poste aŭtoparkejegon, kiu solviĝis ĉe la horizonto, kaj tuj poste oni venis al la ’Pendantaj ĝardenoj de Semiramido’. Estis loko, al kiu verŝajne venis giganto, kiu per sia akra glavo forhakis la pintojn de ĉiuj montoj kaj postlasis planajn ebenajn supraĵojn. Oni povis imagi al si, ke estis bele kaj verde tie supre, ideala loko por pikniko, sed bedaŭrinde estis tro fore.

Poste alia giganto estis veninta kun skatolo kaj akvofarboj, simila al la malkara skatolo de Elizabeto, sed pli granda. Li estis metinta la penikon en la helruĝan farbon kaj pentris la flankojn de la rokoj, same kiel Elizabeto pentris la reĝajn abisenajn anserojn.

En iu alia loko ŝajnis, ke la gigantoj havis batalon. Ĉi tie la montflankoj estis tute helruĝaj, kvazaŭ sango estus fluinta el la vejnoj de la giganto. Arboj provis kaŝi la vundojn kaj ma92 kulojn verde kaj ruĝe. Kaj pli fore oni vidis pli altan montĉenon kun blankaj makuloj — eble estis neĝo, eble marmoro, estis neeble konstati. Estis ankaŭ nigraj montoj kaj brunaj montoj kaj grizaj montoj kaj ĉiuj tiuj koloroj en diversaj nuancoj kaj miksaĵoj.

La vojo serpentumis tien kaj reen tra tiu stranga pejzaĝo.

Kelkfoje la aŭto grimpis supren kaj atingis pinton, kaj tiam oni havis vastan elrigardon super centoj da kilometroj de montoj. Denove malsupren kaj gigantaj rokoj aperis kaj provis bloki la vojon al la gnomaŭto. Kaj tiam ĝi devis flankeniri aŭ preterpasi laŭ la plej ekstera flanko de la roko. Glogo kaj Bobo estis sufiĉe maltrankvilaj, ili ne estis alkutimiĝintaj kuregi kapaltere kontraŭ gigantaj montoj kun rapideco de okdek kilometroj po horo.

Rimarkinde estis, ke la vojo ĉiam atingis antaŭ ili kaj ordigis ĉion. Ne gravis, ĉu estis tage aŭ nokte, ĉiam ripetiĝis la sama sorĉo.

Unue ili venis al Bryce Canyon, kie estis amasoj da vidindaĵoj kiel la ĵus priskribitaj, kaj poste ili venis al Zion Park. Ili fidele eliris kaj iris en la arbaron por serĉi gnomojn, sed ĉiam vane. Denove Glogo kaŝis la vizaĝon per la manoj, kaj Rodney devis apliki sian patentmedicinon kontraŭ neŭrastenio:

”Ne perdu la esperon, vi ankoraŭ ne vidis Coloradon.”

Li komencis laŭdi la misteriojn de la montoj kaj arbaroj de Colorado —estis kvazaŭ la komerca ĉambro de Colorado ekparolus aŭ la Denver-Rio Grande-fervojo. Kaj tiel ankaŭ estis.

Rodney nome haltis ĉe fervoja stacio, kaj tie li ricevis broŝuron. El ĝi li eksciis, ke la vorto Colorado signifas ’ruĝa’ kaj ke unu el la ŝtupoj en ŝtata parlamentejo troviĝas ekzakte unu anglan mejlon super la maro. Bobo, la perfekta turisto, estis tre imponita. Kiam Glogo rimarkis tion, li regis sin kaj diris: ”Nu bone, ni daŭrigos.”

Ili veturis orienten, kaj baldaŭ ili estis en Colorado. Ili venis en la grandan nacian parkon en la roka montaro, kaj tie ili daŭrigis la serĉadon. Rodney rakontis, ke la arbaroj ĉi tie konsistas el multaj diversaj laŭroj kaj ke oni povas trovi rokojn plenaj de ŝtoniĝintaj folioj kaj ŝelo de gigantaj mamutarboj, kiuj vivis kaj prosperis antaŭ kvardek milionoj da jaroj.

Eble ankaŭ troviĝas ostoj de gnomoj en ili. Sed Glogo ne fari ĝis pli gaja pro tio — ne ŝtoniĝitajn gnomojn li serĉas, sed unu junan vivantan gnomknabinon, kiu povus edziniĝi kun lia nevo.

Kion ili nun trovu? Ili venis la tutan longan vojon tra la montegoj en orienta Ameriko, sed en neniu loko ili havis sukceson.

Se ili reirus, tio signifus kompletan kapitulacon antaŭ la nigraj fortoj de neŭrastenio. Glogo kuŝiĝis en sia korbo kaj restis tie, kaj estis neeble ellogi lin eĉ per glacikonuso.

Rodney kaj Elizabeto estis diskutintaj la aferon kaj faris decidon. Dum unu el siaj longaj konsiliĝoj kun la gnomoj ili komencis rakonti pri ĉiuj mirindaĵoj, kiuj troviĝas en Minesoto kaj Wisconsin — tie ne estis montoj, sed belaj lagoj, kaj en la norda parto netuŝitaj arbaroj, en kiuj oni povis imagi, ke amasoj da gnomoj vivas. Por veni tien oni devis veturi tra grandaj ebenaĵoj, diris Rodney. Estas longa veturo, povas esti varmege sur la vojo, kaj ili ne vidos arbojn krom poploj en la fluejoj. Se ili veturos rapide, ili estos tie post du tagoj. Glogo povis resti en sia korbo kaj konsiliĝi kun la animo de la gnomaŭto.

”Mi aŭskultis la animon,” diris Glogo, ”kaj ĝi diras, ke ĝi ne estas tute kontenta kun la ekzisto. Povas esti komenco de neŭrastenio.”

”Ho, terure, mi ne sciis, ke ĝi estas infekta,” diris Rodney.

En proksima urbo li igis mekanikiston esplori la aŭton. Tiu trovis, ke la viro, kiu faris la ŝmiron, forgesis kontroli unu ŝraŭbon en la transmisiila skatolo kaj ke preskaŭ ĉiu oleo elfluis.

Rodney decidis, ke la inkognita nomo de Glogo estu ŝanĝita de Generalo Grant al ’Plej bona difektesploristo’. Li diris, ke unu gnomo en la malantaŭa sidloko baldaŭ apartenu al la norma ekipaĵo por ĉiuj aŭtomobilistoj.

Ili komencis la novan veturon. ”Minesoto aŭ bankroto” estos ilia devizo, diris Rodney. ”Orienten montaras la Stelo de la Gnomoj.”

Li ĉiam estis plena de tiaj stultaĵoj. Li ankaŭ faris multajn demandojn al Glogo, kelkaj el ili seriozaj, aliaj amuzaj, kaj igis lin paroli la tutan tempon. Kiam ili atingis la hotelon vespere,

Rodney faris notojn pri ĉio, kion Glogo rakontis. Li skribos libron, li deklaris, kun la titolo: ”La saĝo de la gnomo”.

Rodney parolis interurbe kun patrino kaj rakontis, kie ili troviĝas kaj kien ili celas vojaĝi. Nature patrino teruriĝis — kia ideo estas veturi okcidenten kun Elizabeto, se nun Rodney revojaĝos orienten kun ŝi? Rodney diris, ke estas tre simple — ŝi ja ne povos vojaĝi hejmen orienten, se ŝi ne unue estis okcidente, ĉu? Ankoraŭ unu el liaj kutimaj stultaĵoj!

Elizabeto petis kaj petegis — patrino ne povas imagi kiel bone ŝi fartas, kaj estis la unua fojo, ke ŝi vere pensas, ke estas amuze lerni ion. Patrino estis tre suspektema pri lernaĵojn, kiu ne estas malamuzaj —tion ŝi mem neniam spertis dum sia juneco. Sed, feliĉe, patrino ĝuste nun mem fartis tre bone, kaj tial ŝi diris, ke Elizabeto povas kunvojaĝi, sed postulis, ke ŝi lasu la teruran esprimon ”okej”, kiu sonis tiel vulgara — tiel ja parolas la gangstroj en filmoj. Elizabeto diris, ke ŝi eĉ ne unufoje vizitis kinejon, ŝin pli amuzas paroli kun profesoro Glogo. Do, fine patrino komprenis, ke la kultura bredado de la filino bone progresas.

Ili startis la sekvan matenon kun bonega humoro kaj tre scivolemaj pri Minesoto. Rodney elektis tiun okazon por sciigi al ili, ke li skribis poemon pri Bobo kaj lia problemo.

Rodney skribis konstante poemojn, sed li neniam sukcesis publikigi ilin. Ili estas tro facile kompreneblaj, li diris, kaj nuntempe nenio estas aprobita kiel poezio, se oni povas kompreni ĝin. Tion Elizabeto ne povis kompreni, kaj Rodney klarigis, ke la poetoj volas disigi sin de mondo, kiun ili ne aprobas, kaj fine ili tiom aliiĝis, ke ili ne eĉ komprenas sin mem. Sed kiel ajn, ĉi tiel tekstas la poemo pri Bobo:

Arbaron ĉarman konas mi Solenan templon similas ĝi

Eta gnomo tie ĝuas.
Malĝojas tamen pri l’havaĵ’ perdita.
Hakilo homa l’arbaron detruis
La gnomo timas lian agon farita.
Ankoraŭ juna, nur cent jaroj,
Edzinon li bezonas, se ne venos baroj.
Bedaŭrinde li ne scii povas
Kie gnomoj nun sin movas
Eble poeto tion povas:
Amiko de arbar’, aŭskultu!
Se vi por gnomoj havas koron
Ekiru tuj, montru la honoron!
En valon kaj sur montan pinton
Provu por la gnomo trovi finon:
Alian gnomon, amindan gnomedzinon.

Elizabeto kunfrapis la manojn pro ĝojo. Ŝi diris, ke ŝi ne povas imagi al si pli belan poemon ol ĉi tiun. Rodney atentigis, ke ĝi krome estas praktika. Li klarigis al Glogo, ke ĝi ne malkaŝis ilian sekreton, ordinara homo devas nome percepti la poemon kiel ordinaran esprimon de la kuriozeco de la poetoj, dum kontraŭe la veraj amikoj de la arbaro komprenos kaj komencos serĉi. Estus ja eble, ke jam estas iu, kiu havas aron da gnomoj, sed kaŝas ilin pro la sama kaŭzo, kial Rodney kaj Elizabeto kaŝas siajn.

Glogo diris, ke li ne kontraŭas, ke Rodney publikigu la poemon, sed ke li ne atendas rezulton, ĉar li ne povas kredi, ke troviĝas tiom da veraj amikoj de la arbaroj inter la granduloj — kial ili en tiu okazo lasis la arbojn faliĝi kaj transformiĝi al malbelaj lignoskatoloj. Se ili necese devas havi skatolojn kiel loĝejojn, ili ja tamen povas planti novajn arbojn anstataŭ la faligitaj?

Rodney kaj Glogo poste havis longan interparolon pri io, kio nomiĝas ’konservigo’. Rodney diris, ke la homoj iom post iom lernis prizorgi siajn arbarojn, ke ili permesas faligi nur tiujn arbojn, kiuj atingis certan grandecon, kaj ke ili ĉiam plantas novajn anstataŭe. Li diris, ke ne eblas esti tro avida en la lignaĵa fako, ĉar tio gvidus al pereo por la tuta fako kaj la mondo mem.

Glogo kredis, ke jam estas tro malfrue, ke la tero estas eroziita de la akvo de tiom da montoj kaj montetoj, kaj ĝin oni ne povas rehavi, same maleble kiel estas rehavi la gnomojn.

La maljuna avo kuŝiĝis en sia korbo kaj estis atakita de neordinara atako de senespero.

Ili forlasis la montojn kaj iliajn branĉojn kaj rulis tra ondantaj ebenaĵoj, kie brutaroj paŝtis sin. Sed la malsupreniĝo okazis iom post iom, oni apenaŭ rimarkis, ke oni estas survoje malsupren, tiamaniere oni evitis susuron en la oreloj kaj aliajn malagrablaĵojn. Ili sekvis akvofluon, kiu unue estis rivereto kaj poste evoluiĝis al rivero kun sablaj bordoj. Ĝia nomo estas Platte-rivero, klarigis Rodney, kaj Glogo elrampis el sia korbo por rigardi la riveron.

”Ho, rigardu,” li ekkriis. ”Ĝi estas flava! Ĝi estas flava!”

Tion li ripetis plurfoje. Li opiniis, ke estas terure, ke oni permesas al rivero havi koloron, kaj ke neniu atentas tion.

Devas signifi, ke la pereo de la mondo proksimiĝas. Ĉi tiu valora ŝlimsablo estas ja tio, kio ebligas la vivon, kaj nun ĝi fluas en la oceanon, kie ĝi ne plu povos fari utilon.

Ili rulis pluen. Kaj estis varmege. Ju pli malsupren ili venis des pli varmege estis. Tio estis denove rezulto de la sensenca murdado de la arbaro, diris Glogo. Rodney diris, ke li ne kredas, ke iam kreskis arbaro sur tiuj ebenaĵoj, sed la maljunulo asertis, ke tute certe povus kreski tie, se la granduloj uzus sian scion por utiligi la teron.

La kampoj estis plugitaj kaj semitaj per maizo, kaj la greno aspektis juna kaj verda kaj bela. Rodney klarigis, kio estas maizo, kiel ĝi kreskas kaj kiel ĝi gustas. Glogo diris, ke tiel oni ne rajtas manipuli la teron, se ĝi ne estas tute ebena. Se ĝi estas dekliva, la humo eroziiĝas, kaj devus esti malpermesite semi ion sur deklivoj, krom grenon kaj similajn kreskaĵojn, kiuj ligas la teron. Rodney esprimis sian miron, ke Glogo mem sen eduko komprenis la principojn por protekti la te98 ron, sed la aĝa gnomo diris, ke tion lia popolo ĉiam sciis. La gnomoj kelkfoje kuraĝis iri ĝis la arbarrando por rigardi, kion faras la granduloj. Oni vidis ilin plugi kaj semi, kaj oni ankaŭ vidis, kiel ili influis al la tero. Oni vidis klarajn rojojn ŝanĝiĝi en argilajn riverojn. Nur homo freneza pro monavido povas permesi tion.

”Ĉefvojo 30” estis skribite sur la ŝildoj. Rodney rakontis, ke ĝi estas nomita ”La vojo de Lincoln”, kaj poste li rakontis pri Lincoln kaj kion li faris por liberigi la sklavojn. Glogo kaj Bobo nenion pli frue aŭdis pri ”homoj kun nigra haŭto”, kaj kiam oni pasis negron sur la vojo, ili scivoleme rigardis lin. La nigrohaŭta viro siavice fiksrigardis la etajn vizaĝojn kaj li certe kredis, ke estis optika iluzio.

Ili pasis multajn strangajn kaj interesajn scenaĵojn, kiuj devis esti klarigataj al la gnomoj. Ili vidis karavanojn de novaj aŭtoj, ĉiuj kun grandaj numeroj pentritaj sur la flankoj, survoje al Kalifornio por esti vendataj. Kelkaj staris sur grandegaj ŝarĝaŭtoj, ses sur ĉiu plataĵo. Ili vidis ankaŭ malnovajn aŭtojn plenŝargitaj per mebloj, etaj infanoj kaj kokoj, kies posedantoj veturis por serĉi feliĉon. Ili vidis junulojn en plezura veturo, virinojn, kiuj sunbanis sin kun la kruroj pendantaj tra la aŭtofenestro, maljunan kamparanon, kiu sidis rektdorse en la antaŭa sidloko, survoje al la urbo, dum lia edzino sidis en la malantaŭa sidloko kaj tondis liajn harojn. Tiuj rimarkeblaj scenaĵoj donis al ili elirpunktojn por horoj da interparoloj.

Kiam ili forlasis urbon, ili ofte vidis junajn virojn, kiuj levis la dikfingron al ili. Por gajigi Glogon Rodney kreis historion, ke tio estas signo de amikeco kaj deziro pri feliĉo dum la veturo. Bobo opiniis, ke tio estas agrabla kutimo, kaj li vo99 lonte respondus la salutojn, se li ne estus petita resti ekster videblo.

Ili venis en la ŝtaton Nebrasko, kaj ankaŭ tie la plugado plene okazis. Ĉi tie estas la ”maizo-zono” klarigis Rodney.

Fariĝis pli kaj pli varme. Tie estis ankaŭ kampoj kun vintra tritiko, kiu ĝuste estis maturiĝonta. La provinco estis ŝan- ĝita al senfina vico de kamparaj domoj, ĉiuj kun eta loĝdomo kaj granda brutejo kaj silo kaj ĉirkaŭ ĉio kelkaj arboj. La ondantaj kampoj etendiĝis tiel longe kiel la okulo povis vidi, kaj kiam oni venis sur la pinton de iu montodorso, oni vidis novajn montodorsojn antaŭ si.

Ili haltis en urbo por aĉeti manĝaĵon por la vespera manĝo, kaj poste ili haltis sub kelkaj arboj ĉe la vojrando por manĝi.

Kiam ili estis pretaj Elizabeto hazarde sin turnis kaj ekvidis grandegan nigran nubon, kiu ŝajnis kovri la tutan horizonton.

Ne estis fulmotondro, ĉar ĝi atingis ĝis la tero, kaj ĝi estis regula kaj homogena. Ili haltis ĉe proksima benzinaŭtomato por demandi, kio estas, kaj la viro diris:

”Estas unu el tiuj polvonuboj, ĝi proksimiĝas sufiĉe rapide.”

Rodney diris, ke li ne intencas resti en polvonubo. La gnoma aŭto povas rapidi pli ol la vento, krom se estas uragano.

Li plenigis benzinon kaj akvon kaj petis al la animo de la aŭto atingi la plej altan rapidecon, kaj ili rapidis per rapideco de pli ol unu kaj duona kilometro en unu minuto tra Nevado. La nigra nubo ŝajnis resti pendanta ĉe la horizonto malantaŭ ili, ĝi ne proksimiĝis kaj ne estis multe da polvo en la aero.

Iom post iom malheliĝis. Oni ne plu povis vidi la kampojn de maizo kaj tritiko aŭ la kamparanajn domojn kun ĝarde100 nojn. Ĉio estis envolvita en misteran mallumon krom la vojo antaŭ ili, kien la gnomaŭto direktis sian lumstrion. Fenestro estis duonfermita, kaj freŝa venteto trablovis la aŭton.

La gnomoj estis lacaj kaj kuŝiĝis en siaj korboj. Baldaŭ ankaŭ Elizabeto laciĝis kaj grimpis en la malantaŭan sidlokon kaj metis kusenon sub la kapon kaj ekdormis. Sed Rodney sidis en la stirsidloko kaj rigardis rekte antaŭen kaj pensis siajn proprajn pensojn. Li estis sperta ŝoforo, kiu ne laciĝis.

Kaj li gajnis la vetkuradon kun la nubo. Kiam Elizabeto malfermis la okulojn ili estis en parkejo, kaj de tie ili iris al motelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.