La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Oka Ĉapitro

En kiu la anseroj estas vendataj

La gnomaŭto plene ŝarĝiĝis denove kaj ili veturis rapidege al la marbordo. Kiam ili atingis la unuan urbon, Rodney sendis la telegramojn. La animo de la fulmo tuj ekspedis ilin al la granda urbo, kaj ĉiuj invititaj personoj devus aperi je la menciita horo. Pli poste Rodney aĉetis la posttagmezajn gazetojn en alia urbo, kaj en ili troviĝis priskribo de iliaj aventuroj en la sama mateno, kiel ili enskribis sin en hotelo sub la nomo Jenkins, kiel ili aranĝis la aŭton, ke ĝi estu taŭga por la anseroj, kaj kiel la ekscentra juna heredonto pagis al dika sinjoro, por ke tiu stariĝu inter li kaj la fotisto. Kiam li estis traleginta ĉion tion, li estis pli konvinkita ol iam, ke venos pli ol sufiĉe da partoprenantoj al lia gazetara konferenco.

Rodney adaptis la rapidecon tiel, ke ili alvenis antaŭ la Imperian Hotelon kelkajn minutojn antaŭ la decidita tempo. Li pardonpetis al la gnomoj pro tio, ke ili bedaŭrinde devos perdi tiun interesan spektaklon. Pardonon li ankaŭ petis de Elizabeto, ĉar li opiniis, ke estas plej sekure, se ŝi restas kun la gnomoj por protekti ilin. Rodney devos sola ĉion aranĝi kaj reveni kiel eble plej baldaŭ. Poste ili estos liberaj kaj povos foriri el ĉi tiu peliga, bruanta urbo kaj ree al la arbaroj.

Li veturis al parkejo kaj mendis parkadon por unu horo, aŭ iom pli. Poste li prenis la du korbojn kun la anseroj. Lia alveno rapidigis la servistaron. Ĉifoje li permesis al ili porti la korbojn.

Li volis nome mem konduti kiel eble plej digne. Li iris al la akcepteja tablo kaj enskribis sian nomon kaj eksciis, ke la ”konferenco” atendas lin. Li volis pagi por la ĉambraro, sed estis ĝojo por la hotelo senkoste doni ĝin por lia dispono.

La hotela gvidantaro komprenigis al li, ke li estos denove bonvena, se li venos kun same interesa historio. Rodney supreniris la ŝtuparon sekvata de la du servistoj kun la korboj, kaj estis kondukita en grandan ĉambron, kie dudeko da viroj atendis: ĵurnalistoj, fotistoj, la sekretario en Verda Kruco kaj la aŭkciisto. Kaj tiu, kiun ĉiuj atendis, estis ĝuste Rodney, kiu en tiu momento altiris al si la intereson de la mondo.

Rodney uzis la plej rafinitan ĝentilecon. Ne plu temis pri malzorgemo aŭ malrespekto, ne pri kaŝiĝo malantaŭ dika viro.

Li faris mallongan inaŭguran paroladon, dirante:

”Miaj sinjoroj, dum kelka tempo mi okupis min pri scienca eksperimento, kiu, laŭ tio kion mi kredis, povus esti utila.

Estis absolute necese, ke tiu eksperimento okazu sekrete, sed bedaŭrinde la novaĵo pri miaj klopodoj disflustriĝis. Tio okazis pro tio, ke la gvidantoj de iu hotelo obstine volis scii, kion mi havas en miaj korboj. Kiam mi diris, ke temas pri anseroj, oni konkludis, ke certe valoras atentigi la gazetojn pri la afero.

Post tio mi konstante estis persekutata kaj ĝenata de nekalkulebla aro da homoj kaj mian planitan programon mi ne sukcesis plenumi.

Tiu publikeco kompreneble estis tre ĝena por mia familio.

Vi scias, kio okazis al mi kaj mia nevino ĉi matene, kaj nun mi devas trovi manieron por ĉesigi tiun pelĉasadon.”

La ĵurnalistoj kapsignis penseme. Ili, la viroj kiuj kaŭzis tiun publikecon, sciis, ke multaj homoj ŝajnas malŝati ĝin kaj ke eta malmulto de tre riĉaj personoj fakte malŝatas ĝin. Kaj kiam iu rakontas tion, tio kompreneble faras fortan impreson.

”De post kelka tempo,” daŭrigis Rodney, ”mi estis interesita de la laboro, kiun faras la Verda Kruco, societo, kiu laboras por protekti niajn arbarojn kaj kontraŭlaboras la dan- ĝeran detruon de la grundo. Konsiderante la grandan intereson, kiun montris la publiko por miaj anseroj, mi opinias, ke ili estas sufiĉe valoraj.

Tial mi decidis donaci ilin al Verda Kruco, kiu vendu ilin en publika aŭkcio kaj uzu la akiritan nomon por siaj celoj. Mi petas la sekretarion de la societo veni ĉi tien, kaj mi esperas, ke li volos akcepti la donacon.”

La sekretario estis prezentita kaj la ĵurnalistoj, kiuj neniam aŭdis pri Verda Kruco, faris multajn demandojn kaj notis la respondojn.

Ĉio sukcesis kaj estis radianta reklamo por la asocio. La sekretario komunikis al la mondo, ke Verda Kruco kun ĝojo akceptas la anserojn kaj varme dankis al sinjoro Sinsabow.

Poste estis la vico de la aŭkciisto. Rodney diris, ke li venigis tiun sinjoron al la gazetara konferenco, ĉar li havas grandan sperton en sia metio, kaj li esperis, ke li volos gvidi la aŭkciadon de la anseroj.

La aŭkciisto komunikis, ke ankaŭ li estas tre interesita pri la laboro de Verda Kruco kaj ke li volonte faros tiun servon senkoste. ”Kaj mi imagas al mi, ke la reklamkostoj estas sensignifaj,” li diris, kaj la ĵurnalistoj ridis.

Restis ankoraŭ unu afero: la anseroj devus esti montritaj kaj fotitaj.

”La sinjoroj de la gazetoj eble miras, kial mi estis tiel sekretema pri la anseroj,” diris Rodney. ”La afero estas, ke ili estas duonsovaĝaj kaj tre facile timiĝas. Ili ne estas kutimigitaj al fremduloj, kaj tio faras ilin nervozaj kaj influas al ilia eduko.

Nun mi kompreneble ĉesas miajn provojn malsovaĝigi ilin. Ili apartenas al Verda Kruco, kiu de nun transprenas la respondecon pri ili. Vi povas vidi kaj foti ilin, sed vi ne atendu, ke mi montros, kion mi instruis al ili. Povas okazi, ke iu alia povos persvadi ilin konversacii kaj montri siajn artaĵojn antaŭ pli granda societo. Mi neniam sukcesis en tio, kaj mi ankaŭ neniam diris tion, ĉu ne? Mi portos ilin en la apudan ĉambron, kaj tie mi ellasos ilin la korboj. — Ili estas ĉiam relative sova ĝaj, kiam ili elvenas. Mi faros, kion mi povos por kvietigi ilin, sed mi ne povas doni iujn garantiojn pri ilia konduto.”

Rodney akcentis tion tiel forte, ke oni povus pensi, ke li estis preta ellasi paron da bengalaj reĝaj tigroj en la ĉambro de Imperia Hotelo. Li ordonis al la servistoj porti la korbojn en la apudan ĉambron. Kiam la knaboj retiriĝis, li ŝlosis la pordon kaj sidiĝis sur unu korbon, lasis la anserinon elmeti la kapon, surmetis la brunan ĉapeton, retiriĝis kaj lasis la anserinon ekpromeni.

Rodney ne havis eĉ etan imagon, ĉu la ansero provos forigi la ĉapon aŭ ĉu ĝi atakos lin, aŭ ĉu ĝi eskapos sub la liton aŭ kio ajn. Li havis kelkajn grenerojn en la surtuta poŝo, kaj tiujn li sternis sur la plankon kun la espero, ke la ansero ne montros sin ’tro ansera’ — kaj tiu espero veriĝis, ĉar la birdo tuj komencis manĝi. La viransero estis ellasita en simila maniero.

Kiam ili formanĝis ĉion ĝis la lasta ero, ili retiriĝis en angulon, kaj Rodney iris rapide al la pordo, malfermis ĝin kaj vokis:

”Eniru miaj sinjoroj!”

La tuta societo eniris la ĉambron. Tie ili vidis antaŭ si pa83 ron da plene vivantaj anseroj, kaj ili havis tute ĝuste rozru- ĝajn vangojn kaj orflavajn ringojn ĉirkaŭ la verto, kaj brunajn pintĉapojn sur la kapoj. Ili staris tie kaj aspektis timiĝintaj kaj sufiĉe sovaĝaj. Ne estis tute impona vidaĵo, sed kiel ajn — la tuta mondo atendis ilin, kaj la fotistoj tuj komencis labori. La fulmoj flamis. Unue ili faris bildojn de la anseroj, kaj poste de Rodney kun la anseroj, kaj poste de la sekretario de Verda Kruco, kaj fine ankaŭ de la aŭkciisto. La unuaj bildoj de reĝaj abisenaj anseroj, kiuj iam estis faritaj en Ameriko. La ĵurnalistoj kompreneble volis daŭrigi siajn demandojn, sed Rodney abrupte interrompis ilin: ”Miaj sinjoroj, mi rakontis la tutan historion. Mi ne estas artisto de distrado, kaj mi ne intencas, ke tiuj bedaŭrindaj timigitaj bestoj montru siajn artojn en hotelĉambro.

Mi faris ĉion, kion mi povas por vi, kaj la venonta numero estos aŭkcio.”

”Kiam ĝi okazos?”

”Tio dependas de la novaj posedantoj de la anseroj. Se mi rajtas fari proponon, mi kredas, ke estas saĝe atendi tri-kvar tagojn, tiel ke ĉiuj interesuloj pri la aŭkcio povas ricevi inviton.

Aŭ kion vi opinias?” demandis Rodney al la aŭkciisto. Tiu samopiniis.

”Ankoraŭ unu demandon, sinjoro Sinsabow,” intervenis unu el la ĵurnalistoj. ”Mi komprenis, ke vi ankaŭ havas kelkajn ovojn?”

”Jes, mi havas dektri ovojn.”

”Kion vi intencas fari kun ili?”

Bedaŭrinda Rodney! Li estis rapidpensa, sed ne sufiĉe en tiu ĉi kriza situacio.

”Mi intencas meti ilin en kovaparaton,” li diris.

Li rimarkis sian eraron en sama momento, kiam la ĵurnalisto ekparolis.

”Ho, do vi baldaŭ havos reĝajn abisenajn anseridojn?”

”Jes, ŝajnas tiel.”

”Kiel longe daŭras la kovado?”

”Ĉirkaŭ tri semajnojn, mi kredas.”

”Kie vi troviĝos tiam?”

”Mi ne scias.”

”Ĉu vi intencas havi la kovapparaton en via aŭto?”

”Ho ne, ne, ne!” Rodney ekkriis, kaptita de paniko. ”Mi interkonsentis kun bonkonata anserbredejo, ke ili akceptos la ovojn.”

”Ĉu vi sciigos nin pri la evoluo?”

”Kompreneble. Ni aranĝos novan gazetaran konferencon.

Kaj dum la tempo tiuj sinjoroj — li montris al la sekretario kaj la aŭkciisto — preparos ĉion por la aŭkcio.”

Per tio la lignaĵheredonto post pluraj ĝentilaj riverencoj forlasis la ĉambron kaj fuĝis tra la rezerva elirejo. Post kiam li iomete promenis por esti certa, ke neniu sekvis lin, li rapidis al la parkejo, kie Elizabeto pacience atendis kun siaj gnomoj.

”Ellasu min! Ellasu min!” pepadis Bobo, kaj Glogo ordonis:

”Estu silenta knabo, estu silenta!”

Tumulto estis proksima en la gnoma familio, tiel fervora Bobo estis por ekscii ĉion pri la konferenco. Li povis preskaŭ ne atendi ĝis la gnomaŭto rulis el la parkejo kaj Elizabeto povis levi la kovrilojn de la korboj.

”Nu, ĉu la ĵurnalistoj venis?” li demandis.

”Kiel kondutis la anseroj?”

”Ĉu la pentritaj plumoj aspektis naturaj?”

”Nun mi kredas, ke oni lasos nin en trankvilo dum la proksimaj tri semajnoj,” diris Rodney. ”Neniu havas intereson pri ovoj antaŭ ol ili estas pretaj por elkoviĝi.”

Sed poste, kiam li pripensis la aferon ĝisfunde, li diris, ke tamen estas pli bone, ke ili restu inkognitaj. Tiaokaze ili ja devas elekti novajn nomojn.

Elizabeto ĝojis — estas kvazaŭ interesa ludo. Rodney diris, ke li estos sinjoro Timotheus T. Pettigrew el Oshkosh en Wisconsin.

Elizabeto pripensis longe kaj profunde, sed fine ŝi decidis, ke ŝi estas Pamela Pettigrew. Bobo ĵus eksciis, ke la mamutarboj estis nomitaj laŭ indiano, kaj tial li volis esti indiano kun tiu nomo. Glogo ne interesiĝis pri tiaj stultaĵoj, sed Elizabeto kaj Bobo decidis nomi lin laŭ la granda mamutarbo en la nacia parko, kiu havas la nomon Generalo Grant.

Ili devis ankaŭ decidi, kiel oni nomu sian novan okupon.

Rodney proponis, ke ili diru, ke ili veturas por kolekti provaĵojn de novaj specoj de filikoj. Ili povas ja preni kelkajn specojn kaj lasi ilin videblaj en la korboj, tiel ke ili ne bezonas diri malveron.

Do ili fariĝis botanikistoj, kaj ili tuj komencis praktiki siajn rolojn. Elizabeto volis scii, kiom da specoj de filikoj ekzistas kaj petis al Glogo, ke li rakontu pri siaj interparoloj kun tiuj pratempaj kreskaĵoj en la sekvojaj arbaroj.

Ili forlasis la brueman urbon kaj pasis longan ponton, kiu iris super la interna parto de la golfo. Baldaŭ ili estis denove sur la ŝoseo, kaj estis tre varme ankaŭ post la sunsubiro. Ili daŭrigis ĝis estis tempo por enlitiĝo.

Lerninte de siaj fruaj spertoj, ili ne elektis la rektan vojon al hotelo sed al parkejo, kie ili lasis la aŭton. Poste ili piediris al hotelo, portante la korbojn, el kiuj filikoj elstaris, kaj etan vojaĝvalizo kun dentobrosoj kaj piĵamoj. Ili iris al la akcepteja tablo, kaj Rodney skribis ”Timotheus T. Pettigrew, Oshkosh,

Wis.” kaj ”Pamela Pettigrew, same, same.” Ili sciigis al la servisto, ke ili estas botanikistoj kaj havas filikojn en la korboj.

Ĉar la filikoj estis tute videblaj, ili estis sen demandoj montritaj al siaj ĉambroj. Ili ŝlosis la pordojn, startis la aerumilon kaj kuŝis kviete kaj pace en siaj litoj. Fotistoj kaj ĵurnalistoj ne ĝenis iliajn sonĝojn tiun nokton.

La sekvantan matenon ili ricevis gazetojn kun resumoj pri la gazetara konferenco kaj la digna kaj efika parolado, kiun Rodney faris. Estis ankaŭ bildo de li kaj la reĝaj abisenaj anseroj.

Entreprenema teatrulo estis proponinta sian teatron kiel aŭkciejo, kaj anoncis, ke la reĝaj abisenaj anseroj foraŭkcii ĝos al la plej alta propono vendrede je la tria posttagmeze kaj ke la tuta vendosumo estos transdonata al Verda Kruco.

”Kaj nun la veturo iras al Yosemite,” diris Rodney, kaj baldaŭ ili denove survojis al montaro. La bela vojo serpentumis tien kaj reen tra pasejoj, en kiuj la naturo malŝpareme plantis pompajn arbojn. Ili vidis plurajn laŭditajn scenejojn: — grandegaj ravinoj kaj akvofaloj, naturbelaj montoj kaj lagoj kaj riveretoj.

Ili vidis arbarojn de multaj diversaj specoj kaj grandecoj, ili veturis tien kaj reen kaj serĉis la tutan tagon. Ili pasigis la nokton sur kampadejo en la montaro kaj daŭrigis la serĉadon.

Ili vidis ursojn kaj cervojn kaj multajn turistojn, sed gnomojn oni ne vidis, eĉ ne spurojn post ili. Glogo fariĝis pli kaj pli malĝoja, kaj kiom ajn li klopodis, li tamen estis sufiĉe senkura ĝiga kunulo.

La situacio estis vere iom stranga. Glogo estis maltrankvila pri la estonteco de sia nevo, kaj li, kiu estis bona kaj fidela, provis ankaŭ aspekti same maltrankvila, sed sen sukceso. Bobo, kiu iam estis bona kaj patriota gnomo, iom post iom lasis sin ensorĉi de la granduloj. Li provis kaŝi tion antaŭ sia avo, sed ne estis malfacile vidi, ke Bobo tre ŝatas maturajn olivojn kaj celerion kaj glaciaĵon. Li ŝatis rigardi tra la fenestro kaj vidi la aŭtojn preterpasi kiel vento, malgraŭ tio, ke li riskis esti malkovrita.

Kiam ili en sabata mateno aŭdis la priskribon de la aŭkcio, kaj ke tiu sola paro de reĝaj abisenaj anseroj vendiĝis por 2 240 dolaroj, li estis pli multe interesita pri tiu mono kaj kion oni povus aĉeti per tio, ol serĉi gnomojn. Rodney komencis demandi sin, kiel tio finiĝos. Ĉu Bobo, kondiĉe ke oni trovos la etajn ulojn, volos aparteni al ili?

Ili sidis en eta maldensejo manĝante sian vespermanĝon, kaj subite Glogo diris: ”Ne valoras pli longe serĉi. Ne plu trovi ĝas gnomoj en Yosemite.”

”Ekzistas multege da naciaj parkoj,” atentigis Rodney. Fari ĝis denove unu el tiuj diskutoj, en kiu ĉiu provis superi la aliajn per ĝentileco. Glogo diris, ke ili devas reiri al la sekvoja arbaro, kaj ke ili ne plu rajtas ĝeni siajn amikojn. Rodney diris, ke li neniam travivis pli gajan aventuron. Kaj krome, kio okazos kun la reĝaj abisenaj anserovoj? Ili ŝercis kun la miljara gnomo, ĝis ili sukcesis ridigi lin.

Tio finiĝis per decido, ke ili forlasu Yosemite kaj daŭrigu orienten al la naciaj parkoj en Zion kaj Bruce Canyon. Ili reiris al la hotelo, kaj Rodney funkciigis la ”interurbparolilan animon”.

Elizabeto parolis kun panjo kaj rakontis, kiel mirindan tempon ŝi havas, kaj ke ŝi eĉ ne unu fojon malsekigis siajn piedojn. Kaj ke preskaŭ ne estis fulmotondro kaj eĉ ne iomete da tertremo.

La sekvan matenon ili veturis orienten kaj forlasis Kalifornion, tiun varmegan fornegon, malantaŭ si. Sed estis pli multaj fornegoj en Nevado. La montoj estis senarbaj, malserenaj rokoj, kiuj alprenis plej strangajn formojn, kelkaj lumis rozru ĝe, grize, brune, blanke kaj per multaj miksaĵoj de tiuj koloroj.

Ili pasis grandajn terenojn de malfekunda tero, kie nur kreskis salvio kaj spicherboj, grizbrune pendante en la brulanta suno. La gnomoj neniam vidis tiajn pejzaĝojn, kaj Glogo, kiu ne povis elteni la vidon de tiuj soifaj, suferantaj kreskaĵoj, kaŝis sian vizaĝon per la manoj. Li ne eliris la aŭton por paroli kun ili. Ili aspektis tro mizeraj kaj li komprenis iliajn sentojn.

Sed la strangaj granduloj prizorgis, ke estis pli ol sufiĉe da akvo laŭlonge de la vojo, same ankaŭ da benzino kaj oleo, kion bezonis la nelaciĝebla animo de la aŭto. Ili povis ankaŭ ricevi ĉion, kion ili mem bezonis — sendviĉojn, varmajn kolbasojn, trinkaĵojn kaj glaciaĵojn en paperkonusoj. Kiel ajn malgaja Glogo estis, li ne povis kontraŭstari la ĉarmon de glaciaĵo en la brulanta varmego de Nevado.

La glacikonuso estas unu el la kontribuoj, kiujn Ameriko donis al la civilizo. Ĝi troviĝas en tri koloroj, blanka, bruna kaj roza. De Portlando en Oregono sur la okcidenta bordo ĝis Portlando en Maine sur la orienta bordo ĝi estas ĉiam de sama formo, grandeco, gusto kaj prezo. Se ĝi ne estus tiel facile pereiĝanta, ĝi certe estus uzebla kiel pagilo.

La vojo ne plu estis asfaltita, ĝi estis makadama vojo. Tio kaŭzis, ke ili rapidis antaŭen en grandegaj kirliĝantaj polvo89 nuboj. Sed tiujn ili konstante havis malantaŭ si — la bone edukita gnomaŭto ĵetis la polvon en la vizaĝon de la renkonti ĝantoj. La trafiko tamen estis maldensa en tiuj regionoj, kaj estis la salvioj kaj la spicherboj, kiuj ricevis la plejparton. Estis ankaŭ kavaĵoj en la vojo, kaj Glogo kaj Bobo devis uzi la streĉitajn ŝnurojn. Bobo opiniis, ke estas gajege fariĝi ĵetita tien kaj reen, kaj Rodney nomis lin ’la juna gnomo en la fluganta trapezo’.

Bobo kaj Elizabeto eltrovis ĉiuspecajn ludojn por rompi la enuon dum longaj veturoj. Ili vetis pri la numeroj de la renkontotaj aŭtoj. Ili havis nenion por priveti, sed ili tamen vetis kaj zorgeme kontrolis gajnojn kaj perdojn.

Ili ricevis mapojn ĉe la benzinaŭtomatoj, kaj Bobo ne laci ĝis studi ilin. Li kompreneble ne povis legi, sed Elizabeto iom post iom instruis al li. Li povis sekvi la liniojn, kiuj signis la vojon, kaj Elizabeto legis la nomojn de la urboj kaj klarigis la distancojn inter ili. Li lernis rapide distingi la diversajn benzinentreprenojn laŭ iliajn benzinaŭtomatojn kaj la diversajn aŭtomarkojn — mallonge dirite, Bobo rapide transformiĝis al juna usonano kaj laŭ konduto, pensmaniero kaj lingvo, kaj se ili vere sukcesos trovi aliajn gnomojn, li kaŝe rigardos ilin kiel needukitajn kamparanojn.

Ili kredis, ke ili estis aŭdintaj pri la reĝaj abisenaj anseroj por lasta fojo, sed ne estis tiel feliĉe. En la mineja urbo Tonopah Rodney aĉetis gazeton, kaj en ĝi li legis, ke la anseroj estis aĉetitaj de varietea direktoro, kiu rapide gajnis monon per montrado de ili antaŭ publiko. Li maskis knabinon al ’abisena anservartistino’, kaj ŝi gvidis la anserojn per plurkoloraj silkorubandoj sur la scenejon kaj dancis kaj kantis bonhumoran kanzonon pri sia hejmlando. Li lasis ankaŭ eksplodigis knalpizojn kaj je ilia krevado la anseroj eksaltis kaj balancetis la vostojn. Tiu numero estis granda sukceso.

Elizabeto demandis, kiel estas eble por viro en tiel mallonga tempo instrui la anserojn, kaj Rodney diris, ke li eble havas kaŝitan fadenon malantaŭ la kurtenon kaj donas al la bedaŭrindaj bestoj elektran baton. Ĉiuokaze estis agrable scii, ke la granda publiko nun havas ion alian por rigardi ol la gnomaŭton kaj ĝiajn pasaĝerojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.