La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Sepa Ĉapitro

En kiu la anseroj vizitas kosmetikan salonon

Ili reveturis al la ŝoseo. Kiam ili venis al nova urbo, Rodney haltis kaj aĉetis gazeton. Sur la unua paĝo estis raporto pri la aventuroj de la mateno kaj unu referaĵo pri la strangaj manĝkutimoj de la reĝaj abisenaj anseroj. Estis bildo de Rodney kun klinita kapo kaj unu de Elizabeto, kiu faris malbelan grimacon kaj unu de la guberniestro. Tie estis eĉ priskribo de la ĉasado de la gnomaŭto kun ekzaktaj sciigoj pri la rapideco, kiun Rodney atingis en la urbo — vere terure, se panjo ekscios tion. Estis priskribo de la aŭto kaj ĝia numero.

”Baldaŭ ili promesos rekompencon al tiu, kiu kaptos nin,” diris Rodney.

”Kion ni faru?” demandis Elizabeto, kiu ne povis helpi, ke ŝi opiniis, ke la furioza ĉasado estis streĉa kaj ankaŭ ŝatis vidi sian bildon en la gazeto. Rodney respondis, ke ili estonte devos veturi inkognite. Li klarigis, ke vizitantaj reĝuloj, kiuj volas malhavi societajn devojn, ofte veturas sub falsa nomo. Se tio konvenas al princoj kaj reĝoj, tiam ne povas esti maltaŭga por heredonto de lignaĵa reĝo.

Rodney klarigis, ke li de nun estas Jeremiah Titherton Jenkins el Kalamazoo, Michigan. Elizabeto opiniis, ke estas stranga nomo kaj miris, kiel Rodney trovis ĝin. Rodney respondis, ke oni devas elekti strangan nomon, alie povas okazi, ke vere ekzistanta persono havas ĝuste tiun nomon, kaj tiu persono povus esti ĉekfalsigisto aŭ serĉata pro bankrabo.

Elizabeto subridis pro ekscito.

”Kiu do estas mi?” ŝi demandis. ”Ĉu ankaŭ knabinoj rabas bankojn?”

Rodney diris, ke certe ekzistas rabistinoj, sed ke eble estas pli bone, ke ŝi prezentiĝu kiel lia filino aŭ eble lia guvernistino, kiel plaĉas al ŝi. Elizabeto diris, ke ŝi preferus esti Jacqueline Kennedy, sed Rodney ne kredis, ke tio estus granda helpo en iliaj provoj eviti gazetraportistojn.

Fine ili interkonsentis, ke Luzita Louice Jenkins estas bela kaj bonsona nomo, kiu ne sonas kvazaŭ ĝi apartenus al ĉekfalsigistino aŭ bankrabistino. Bobo decidis, ke ankaŭ li veturos inkognite. Inter la gigantaj mamutarboj estis unu, kiu nomi ĝis Generalo Sherman, kaj Bobo do estos Generalo Sherman, ĝis kiam oni trovos ion pli bonan.

Sed estis tute maleble interesigi Glogon akcepti nomon de grandulo. Li ankaŭ ne aprobis, ke Bobo portu nomon de grandulo, eĉ ne nomon de generalo. Estis evidente, ke Glogo malvolonte vidis, ke Bobo ekhavis tioman intereson pri la privataj aferoj de la granduloj.

Estis tempo enlitiĝi, kaj ili haltis en urbo. Ili ne veturis per la gnomaŭto al hotelo, sed parkis ĝin en parkejo.

La aŭtopriservisto ŝajne ne legis la posttagmezajn gazetojn, kaj li donis la kvitancon sen komentarojn aŭ demandojn.

Rodney prenis la du korbojn, Elizabeto portis la valizon, kaj ili paŝis preter la venonta angulo al hotelo. Rodney iris al la akceptejo kaj skribis ”Jeremia Titherton Jenkins, Kalamazoo,

Mich., kaj Lucita Louice Jenkins, same, same” en la registrolibro.

Poste li mendis, kiel kutime, du ĉambrojn kun komuna banĉambro.

La pordisto rigardis al la du korboj kaj diris: ”Mi petas par69 donon, sinjoro, sed ni ne permesas dorlotbestojn en la ĉambroj.”

”Mi ne havas dorlotbestojn,” respondis Rodney. ”La korboj enhavas antropologiajn provaĵojn.”

”Mi komprenas,” respondis la pordisto, sed ne aspektis, ke li vere estis kompreninta. Estu kiel ajn, li tamen petis la servoknabon montri al ili la ĉambrojn 317 kaj 319.

Rodney kondutis tre serioze kaj inde, kaj ne diris vorton pri fordonado de latoj. Ili ŝlosis la pordojn kaj aranĝis sin hejmece, kaj ĉifoje ne ĝenis sonantaj telefonoj, nek frapoj sur la pordo.

Ĉiuj dormis bone kaj pace. Elizabeto sonĝis, ke ŝi estas Jacqueline Kennedy, kiu faras triumfe ĝojan ŝtatviziton en Addis Abeba, la ĉefurbo en Abisenio.

”Bonan matenon, sinjoro Jenkins,” diris la ĝentila pordisto.

”Mi esperas, ke vi dormis bone.” Rodney asertis, ke tiel estis kaj pagis la kalkulon kaj repuŝis ĉiujn provojn de la servoknabo preni la korbojn kaj iri al la parkejo por havigi la aŭton.

Ili iris sen akompanantoj kune en la straton. Rodney ellasis elspiron de malstreĉiĝo kaj diris: ”Mi kredas, ke mi eble restos sinjoro Jenkins por la resto de mia vivo.”

Ili eniris la aŭton kaj Rodney veturis al aŭtoriparejo, ĉar li estis elpensinta planon por pli bona aranĝo por liaj du protektatoj.

Unue la malantaŭa sidloko en la aŭto ne estis tiel alta, ke ili povis rigardi tra la fenestro sen stari sur ia pakaĵo.

Due ili ofte puŝiĝis kontraŭ la plafonon, se la vojo estis kavoplena, kaj ĉe subita bremsiĝo ili estis ĵetataj de la sidloko sur la plankon. Rodney do deziris unu kroman sidkusenon por la sidloko, kaj li deziris ankaŭ kelkajn ringetojn fiksitaj en la aŭtovandoj kaj ŝnurojn, kiujn oni povas fiksi en tiuj ringoj, tiel ke la gnomoj havu apogon antaŭ la sidloko.

Rodney haltis antaŭ riparejo kaj viro alvenis. Rodney klarigis, kion li volas, sed kompreneble ne kial. La viro diris, ke li certe povos liveri taŭgan kusenon, sed eble ĝia koloro ne harmonios kun la remburaĵo en la aŭto. Rodney respondis, ke tio ne gravas, ĉar oni tamen kovros ĝin per vojaĝa plejdo.

Mekanikisto venis por ŝraŭbfiksi la ringojn, kaj Rodney prenis la korbojn kaj starigis ilin en la antaŭan sidlokon. Eble li traktis ilin tro singarde. Estu kiel ajn, la rigardo de la mekanikisto ŝanĝiĝis — liaj okuloj lumis per tiu speciala brilo, kiu igas la kompatindajn reĝulojn, kiuj veturas inkognite, senti la malagrablan veron, ke ili estas rekonataj. La mekanikisto iris por havigi iun ilon, kaj kompreneble li rakontis al la aliaj, kion li rimarkis. Baldaŭ staris tajpistino ĉe fenestro, kaj kelkaj aliaj el la dungitoj ŝajnis ne havi alian okupon ol prigapi la lignaĵheredonton kaj lian nevinon kaj la aŭton, kie la du reĝaj abisenaj anseroj sidis en siaj korboj sur la antaŭa sidloko, dum la malantaŭa sidloko altiĝis, tiel ke la anseroj povos ĝui la rigardon, kaj ŝnuro estis tirita antaŭ la sidloko, por ke ili ne falu. Ĉu oni povus imagi ion pli frenezan?

Kompreneble unu stratvaganto haltis por vidi, kio okazas, kaj poste ankoraŭ unu. La magiaj vortoj disvastiĝis fulmrapide.

”La anseroj estas ĉi tie! La reĝaj abisenaj anseroj!”

Kaj homoj venis kuregante el butikoj kaj trans la strato, kaj fariĝis homamaso, kvazaŭ estus fajroakcidento aŭ revolvera prirabo.

Rodney kaj Elizabeto estis kaptitaj. Ili ne havis elirejon kun siaj korboj. Ili devis resti, kie ili estis, kaj kontroli la munta71 don de la kroma kuseno kaj la ĝustan lokigon de la ringoj — kaj provi aspekti kvazaŭ ili estus tute sensciaj, ke duondekduo da knabetoj rigardaĉas ilin tra la aŭtaj fenestroj.

Kaj fine la katastrofo estis kompleta — senhonta juna viro penetris tra la homamaso.

”Bonan matenon, sinjoro Sinsabow, mi estas ĵurnalisto de La Vespera Fajrero, nia loka gazeto. Vi ne povas imagi, kiel ĝojaj ni estas, ke vi vizitas nian urbon.”

”Kaj vi ne povas imagi kiel ĝoja mi estas, ke mi povos forlasi vian urbon,” respondis Rodney akre.

”Vi mendis diversajn ŝanĝojn en via aŭto? Kun penso pri la komforto de la anseroj, mi komprenas.”

La juna viro estis tiel ekscitita, kiel se li ĵus estus trovinta oron en Kalifornio:

”Ĉu mi rajtas demandi, kiujn ŝanĝojn oni faras? Unu kroma kuseno? Por ke la anseroj atingu pli alte, mi supozas. Ĉu ili ne havas sufiĉe longajn kolojn?”

”Jes, sed ili ne havas tiel longajn kolojn kiel certaj personoj, kiuj provas kapti ekvideton de ili.”

”Sinjoro Sinsabow, mi fakte petas pardonon pro tio, ke mi trudas min. Estas io, kion ni ĵurnalistoj ne povas helpi. Ni ricevas certajn taskojn — kaj ankaŭ mi devas vivi.”

”Fama viro iam diris: ’Mia sinjoro, mi ne povas kompreni, ke tio estas necesa’.”

Sed la ĵurnalisto ne estis retenebla. ”Vi metigas ŝnurojn antaŭ la malantaŭa sidloko? Certe po ke la anseroj ne difektiĝu.

Ĉu ili estas difektitaj? Vi povus diri, ĉu ili jam estas difektitaj?”

”Ili fartis bonege, kiam mi laste vidis ilin.”

”Vi havas ilin en tiuj korboj, ĉu ne? Vi povus ja permesi al mi rapidan rigardon, tiel ke mi tamen povus diri, ke mi vidis ilin?”

”Vi ĉiuokaze diros, ke vi vidis ilin. Do, kiel diferencas?”

”Mi komprenas, ke vi ne ŝatas ĵurnalistojn, sinjoro Sinsabow.”

”Ekzistas anekdoto pri viro, kiu trifoje estis elĵetita el restoracio.

La lastan fojon li leviĝis kaj diris: ’Mi scias, kio estas la kaŭzo. Ili ne volas, ke mi estu tie endome.’ ”

”Sinjoro Sinsabow, estas unu afero, kiu ne estas priparolita en pli fruaj reportaĵoj pri viaj anseroj, kaj tio estas iliaj nomoj.

Ĉar kompreneble ili ja havas nomojn?”

”Jes, kompreneble.”

”Ĉu mi rajtas demandi kiel ili nomiĝas?”

”La viransero nomiĝas Jeremia Titherton Jenkins kaj la anserino Lucita Louise Jenkins.”

Elizabeto subridis kaj mordis la lipojn por sufoki la ridon.

La ĵurnalisto havis notlibron en la mano kaj skribis ardanta pro fervoro. Li ripetis la nomojn ”Jeremia Titherton Jenkins” kaj ”Lucita Louise Jenkins” dum li skribis.

Poste li diris:

”Tio ja ne estas abisenaj nomoj?”

”Ho, ne,” diris Rodney, ”ili estas tradukitaj.”

”Kaj kiel sonas iliaj originaj abisenaj nomoj?”

”Jacqueline Kennedy kaj Generalo Sherman.”

”Vi mokŝercas kun mi,” diris la ĵurnalisto.

”Absolute ne,” asertis Rodney.

La diskuto estis subite interrompita de alia viro, kiu penetris tra la homamaso portante unu el la timigaj nigraj skatoloj.

”Disiĝu, se mi rajtas peti,” li diris al la homoj. ”Mi devas havi bildon.”

”Karaj homoj, mi petas, absolute ne disiĝu,” diris Rodney.

La fotisto denove malaperis en la homamaso, li petegis kaj kriis, kaj fine li ricevis la deziritan lokon kaj suprenigis la fotilon.

En sia malespero Rodney kaptis dikan viron apude kaj metis lin antaŭ si. ”Prenu mian lokon,” li petis.

”Mi ne volas lin, mi volas vin,” kriis la fotisto.

”Sed mi volas lin,” Rodney klarigis decide.

La fotisto petis kaj petegis, ke la dika viro foriru, sed Rodney flustris en la orelon de la dikulo: ”Mi donos al vi dudek kvin dolarojn, se vi daŭre baros la vojon al la fotisto.” Kaj la dika viro restis.

Elizabeto jam iom timis pro tiu kriado kaj interpuŝado. Sed kiam ŝi vidis, ke Rodney skuiĝas pro rido, ankaŭ ŝi komencis ridi. La mekanikisto finis sian laboron kaj ŝajne ne emis daŭrigi.

La kroma kuseno jam estis muntita, kaj Rodney decidis, ke nun sufiĉas.

Ankoraŭ kun la dika viro antaŭ si kvazaŭ ŝirmilo li petis la mekanikiston lasi la ringojn kaj ŝraŭbojn en la aŭto, pagis la interkonsentitan prezon kaj la dudek kvin dolarojn al la dikulo kaj petis Elizabeton enaŭtiĝi. Li levis la korbon de la sidloko, donis ĝin al Elizabeto kaj signalis por disigi la homojn.

La gnomaŭto ekmoviĝis kaj malrapide rulis laŭ la strato kun vosto da duondekduo da aŭtoj post si. Daŭris sufiĉe da tempo antaŭ ol ili liberiĝis de la persekutantoj kaj trovis kvietan lokon, kie ili povis ellasi la gnomojn.

”Kio estas? Kio okazis?” Bobo eligis amason da demandoj.

Estis ja terure sidi enŝlosita en mallumo tiel longe. Eliza74 beto rakontis pri la dika sinjoro kaj la kolera fotisto. Bobo iom post iom komprenis, ke liaj amikoj okupas notindan staton en la societo, kaj li estis same interesita pri tio, kiel kiu ajn leganto de skandalaj kronikoj en la gazetoj. Finfine, ĉion konsiderante, eble Bobo volonte estus veninta el sia korbo por esti fotita kun siaj amikoj kaj poste havi tiun bildon publikigita en ĉiuj gazetoj de la mondo.

Kun Glogo estis tute alia afero. La miljara gnomo aŭskultis kun malaproba silento. Okazaĵo tia, kiun li ĵus ĉeestis, firmigis lian komprenon, ke la homa mondo estas freneza. Je tiu tempo li eltrovis, ke la granduloj havas grandan potencon kaj ke ili povas decidi pri la sorto de gnomoj. Kiel kuraco kontraŭ neŭrastenio la gnomaŭta ekskurso ne ŝajnis efiki.

Ekzakte tion Rodney supozis.

”Mi komencas kredi, ke ni devas ĉesigi la historion kun la abisenaj anseroj,” li diris. ”Ni devos forlasi niajn anserojn.”

”Sed kiel?” demandis Elizabeto.

”Ni povas, ekzemple, buĉi ilin kaj formanĝi ilin.”

”Oh, Rodney!”

”Aŭ ni povas fordoni ilin aŭ vendi ilin kaj doni la monon al iu bonfara celo.”

”Sed ni ja ne havas anserojn, Rodney!”

”Ni devos havigi al ni paron. Oni ne lasos nin en paco, antaŭ ol ni faris tion.”

”Ni veturu al Abisenio,” ĉirpis Bobo.

Sed Rodney diris, ke li ne kredas, ke tio estas ebla. Kontraŭe, ili devos aĉeti paron da abisenaj anseroj en Kalifornio.

Ili devos prokrasti la serĉadon de gnomoj kaj anstataŭe komenci ĉasadon de domanseroj. Tion Glogo certe aprobus — li certe ŝatus anserojn pli ol homojn.

Rodney haltis en la plej proksima urbo, eniris fervendejon kaj aĉetis du korbojn kun kovriloj, pli grandajn ol tiuj, kiujn ili ĝis nun uzis. En la bazaro li aĉetis skatolon kun akvarelaj farboj kaj pecon da bruna ŝtofo kaj kudrilojn kaj fadenon.

”Nun ni estas pretaj por anserĉasado,” li diris. Li petis al Elizabeto, ke ŝi kudru du etajn ĉapojn, proksimume same grandaj kiel tiuj de Bobo kaj Glogo, kaj kun mentonrimenoj, por ke ili sidu fikse sur la anseraj kapoj.

Ne estus tre facile trovi anserojn en San Joaquinvalo, ĉar tie troviĝas nek lagoj nek riveretoj, kaj akvon oni pumpis el subteraj putoj. Rodney elektis vojon, kiu gvidis tra pasejo kaj poste al la marbordo. Estis bela vojo kaj baldaŭ ili estis en arbaroj, en kiuj oni laŭ la aspekto preskaŭ povus trovi gnomojn.

Poste ili venis en valon, kaj en la valo estis kamparanaj domoj, kaj malantaŭ unu domo vidiĝis bazeno, kaj en la bazeno naĝis — hip hurao! — neĝe blankaj anseroj.

Rodney parkis la gnomaŭton iom for de la domo por ne riski esti rekonata. Portante la novajn korbojn li eniris kaj parolis kun kamparano kaj eksciis, ke li povas aĉeti paron da junaj viglaj anseroj por kvar dolaroj. Li pagis la postulitan prezon kaj la kamparano havigis iom da greno kaj vokis la birdojn al festa manĝaĵo.

Li elektis viranseron kaj Rodney elektis anserinon. Ili ĵetis sin super ilin — kaj ekestis batalo, por kiu Bobo kaj Elizabeto estus multon pagintaj, se ili povus ĝin rigardi. Oni malfacile imagas al si la forton, kiu kaŝas sin en juna kalifornia ansero kaj kiaj klopodoj estas necesaj por enigi ĝin en korbon kaj surmeti la kovrilon. Antaŭ ol la batalo estis finita Rodney estis ruĝa en la vizaĝo, lia bone tajlorita kostumo bezonis brospurigon, kaj li havis vundeton sur unu mano.

Li portis siajn viktimojn al la gnomaŭto, kaj vi povas imagi, ke ĝi nun estis plena de korboj kaj valizoj kaj anseroj kaj gnomoj kaj knabino. Kiam ili atingis kvietan kaj kaŝitan lokon, kie ili povis manĝi lunĉon, Rodney metis la korbojn kun la anseroj sur la teron kaj petis Elizabeton prepari la akvofarbojn kaj malsekigi la oranĝruĝan farbokuketon kaj la rozkoloran.

Ĉiuj infanoj scias, ke oni ne povas solvi novan farbokukon en unu momento. Elizabeto laboris, kaj Bobo faris multajn demandojn pri farbo — el kiuj floroj ĝi venas kaj ĉu ĝi estas manĝebla. Fine Elizabeto informis, ke ŝi estas preta, kaj Rodney eksidis sur unu el la korboj kaj levis la kovrilon nur tiom, ke la ansero povis trameti kapon kaj kolon.

Juna vigla ansero tenas sin kvieta kiom ajn longe en mallumo, sed kiam ĝi ekvidas etan esperon pri libereco, tiam ĝi ŝanĝas konduton. Rodney devis teni ĝin tre forte ĉirkaŭ la kolo, dum li per la alia mano tenis la bekon.

”Ansereto,” Elizabeto diris, ”ĉu vi komprenas, ke ĉi tio estas kosmetika salono? Parolu kun ŝi, Bobo, kaj klarigu.”

Sed Bobo malfeliĉe ne sciis, kio estas kosmetika salono, kaj pro tio li ne povis traduki al ansera lingvo. Li komprenis kelkajn vortojn de ilia lingvo, sed ĉi tiuj malantaŭkortaj birdoj estis tute fremdaj al li.

Elizabeto prenis la penikon, kaj kun amema zorgo de naskita artisto ŝi pentris belaspektajn rozruĝajn makulojn sur la vangoj de la anseroj.

”Tiel ja faras ĉiuj damoj,” diris Rodney. ”Do, kial la anseroj ne faru same?”

Elizabeto daŭrigis pentri ornamigajn orflavajn ringojn sur iliajn vertojn, tiel grandajn, ke ili estis videblaj ankaŭ se ili surhavis la ĉapojn. Ŝi provis la ĉapojn sur ili, kaj ili sidis per77 fekte. Ŝi volis lasi ilin tie, sed Rodney diris, ke la anseroj eble povus frotfaligi ilin en la korboj kaj formanĝi ilin aŭ sidiĝi sur ilin. La ĉapoj estis por solenaj okazoj.

La kapoj kaj koloj de la anseroj estis do repremitaj en la korbojn kaj Rodney diris:

”Estus amuze havi etan poemon pri niaj anseroj, aŭ kion vi opinias?”

”Ho, jes,” samopiniis Elizabeto kaj Bobo. Ili sidis plenaj de respekto kaj rigardis dum Rodney pensadis kelkajn minutojn.

Fine li kraĉotusis kaj legis:

Jen anser’ de fremda aro
Sensaci’ por gazetaro
Kun oraj kronoj elkovitaj
Lumantaj klare, ne fuŝitaj
La vangoj ruĝe bele ardas
Sen ŝminko tamen logas,
Kiam ni per vosto signas,
La gazetistoj tuj ariĝas.

Poste ili lunĉis. Rodney prenis krajonon kaj notlibron kaj skribis kelkajn telegramojn, kiujn li laŭtlegis por la gnomoj, la anseroj kaj la knabino.

”La Direktoro de Imperia Hotelo, San Francisko: Rezervu ĉambraron por gazetara konferenco kun reĝaj abisenaj anseroj je la kvina vespere. Rodney Sinsabow.”

Tio estis la unua. La dua estis adresita al ĉiuj gazetoj kaj novaĵagentejoj en la granda urbo.

”La reĝaj abisenaj anseroj, konataj sub la nomojn Jacqueline Kennedy kaj Generalo Sherman, invitas vin al akcepto en sia ĉambraro en Imperia Hotelo hodiaŭ je la kvina posttagmeze.”

Li sendis ankaŭ telegramon al la sekretario de Verda Kruco, organizo, deklaris Rodney, kiu laboras por protekti la arbarojn.

Tion Glogo aprobos, li aldonis, kaj la maljuna gnomo ankaŭ pardonos ĉiujn stultaĵojn, kiujn li diris pri la donacoj, kiujn la organizo ricevis por savi la arbarojn. Glogo ekstaris en sia korbo kaj dankis al Rodney tre ĝentile, kaj Rodney laŭtlegis la telegramon.

”Mi deziras donaci la abisenajn reĝajn anserojn al via organizo.

Ili estu vendotaj per aŭkcio je favoro de via agado. Vi estas petataj afable sendi reprezentanton al gazetara konferenco en Imperia Hotelo hodiaŭ je la kvina posttagmeze.”

Poste sekvis kroma telegramo, adresita al aŭkciisto, kies nomon Rodney trovis en San Franciska gazeto. Tiu estis ankaŭ invitita ĉeesti la gazetaran konferencon, kaj Rodney diris, ke li certe venos, ĉar aŭkciistoj vivas per publika renomo.

Ĉe la granduloj famo signifas monon, li klarigis. Kaj mono estas io, da kio la granduloj neniam povas ricevi sufiĉe.

Glogo ekĝemis kaj retiris sin al sia korbo, kie li estis forte atakita de sia neŭrastenio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.