La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Sesa Ĉapitro

En kiu la serĉado daŭras en la altaj montoj

La gnomaŭto rapidis suden laŭ la enlanda vojo. Ĉi tie ne estis arbaroj, tial ili atendis ĝis mallumiĝo kaj svingis poste sur apudvojon kaj elektis konvenan lokon, kie ili povis preti ĝi por vespermanĝo. Kiam alia aŭto proksimiĝis, ili vidis de longa distanco la lumon de la lanternoj, kaj tiam la gnomoj malaperis sub la plejdo kaj frandis en la mallumo siajn celeritrunketojn ĝis la danĝero pasis.

Ili veturis pluen ĝis estis tempo por enlitiĝi kaj haltis poste en urbo, same kiel en la pasinta vespero. Rodney eniris la hotelvestiblon kun du korboj, sekvata de Elizabeto kun la resto de iliaj posedaĵoj en eleganta valizo, kiun ŝi estis aĉetinta.

Rodney diris, kiajn ĉambrojn ili deziras kaj skribis iliajn nomojn en la gastlibron. La hotelpordisto turnis la libron, legis la nomojn kaj montris poste la rideton, kiun li ordinare rezervis por gvidaj ŝtatestroj kaj filmsteloj.

”Sinjoro Rodney Sinsabow! Estu kore bonvena! Kaj tie ni havas la reĝajn abisenajn anserojn?”

”Jes,” diris Rodney rezignite.

”Tre interese,” diris la pordisto. ”Mi ĵus legis la historion en posttagmeza gazeto.”

Esti laŭdata povas kaŭzi malfacilaĵojn, sed tio ankaŭ povas porti favoron. La gazetartikolo komunikis, ke la anseroj estas bonedukitaj kaj neniam misuzas la gastamon de la hoteloj. La pordisto ne bezonis voki la direktoron, kaj Rodney ne devis subskribi paperojn.

”Tute male, estos por ni ĝojo disponigi la geedziĝfestan salonaron al vi, sinjoro Sinsabow, kaj ekstraj kotizoj ne estos.

Estas honoro por ni havi vin kiel gasto.”

Oni gvidis ilin unu ŝtuparon supren al vico kun grandaj bone aerumitaj ĉambroj kun skulptitaj cignoj.

”Mi bedaŭras, ke ni ne havas litojn kun anseroj,” diris la pordisto, kiu kuniris kun la servoknabo por eskorti ilin. Ambaŭ restis en la ĉambro kaj ne povis kaŝi sian scivolemon, ĝis Rodney asertis al ili, ke li kun sia nevino sen malfacilaĵoj povos malfermi la korbojn, dum li samtempe donis kelkajn monerojn al la servoknabo, por ke li foriru.

Ili subentiris la persienojn, fermis la pordon kaj eligis la gnomojn el iliaj kaŝejoj, kiam la telefono sonoris kaj Rodney respondis:

”Ne, mi bedaŭras. Klarigu al la juna viro, ke mi veturigis aŭton la tutan tagon kaj ne povas konsenti pri intervjuo ĉi vespere.”

Sed tio ne sufiĉis. La telefono denove sonoris, kaj ĉifoje estis la juna viro mem.

”Lasu min klarigi, sinjoro Sinsabow. Ni ricevis precizajn ordonojn el Novjorko sekvi la evoluon de ĉi tiu historio kie ajn ni povas trovi vin. Ĝi fariĝis granda sensacio — la tuta lando deziras scii pli multe pri viaj anseroj. Ĉu mi ne povas vidi ilin, sinjoro Sinsabow, aŭ almenaŭ vi rakontu pri ili? Estos por mi malfeliĉo, se mi lasas ĉi tiun historion pasi el miaj manoj. Se mi ricevas nenion de vi, mi devos tute simple mem krei historion.”

”Skribu kio ajn vi volas,” diris Rodney kun la grandioza senzorgeco de riĉa viro.

Poste li petis al la telefona centralo, ke ili ne tralasu plurajn telefonvokojn, kaj li pendigis sur la porda anso ŝildon kun la teksto: ”Ne ĝenu!”

La gnomoj enlitiĝis freŝigataj de elektraj aerumiloj, kaj Elizabeto, kiu dormis sola en sia ĉambro sub alia aerumilo, son- ĝis, ke la reĝaj abisenaj anseroj flugis reen al la hejmlando.

Mateniĝis. Estis varmega mateno, kio estas tute ordinara en interna Kalifornio, kaj kiu antaŭsignas pli varman tagon kaj vinberrikolton, kiu signifos katastrofan falon de la prezoj.

Rodney rigardis tra la pordo kaj vidis, ke la atentema hotelservistaro metis gazeton antaŭ ĉiu pordo. Li prenis sian ekzempleron, kaj tie estis artikolo, kronita de giganta titolo, kiu okupis la tutan unuan paĝon:

LA REĜAJ ABISENAJ ANSEROJ GASTAS

NIAN URBON. LA HEREDONTO DE GRANDA

LIGNAĴENTREPRENO PERMESAS AL NIA

ĴURNALISTO VIDI SIAJN TREZOROJN

Montriĝis, ke la juna ĵurnalisto prenis Rodneyon laŭvorte kaj skribis tute kion li volis — kaj ne estis malmulto, kion li volis. Li diboĉe priskribis, kiel li ricevis permeson viziti la edzi ĝoĉambraron de la hotelo kaj kiel li vidis la abisenajn anserojn en la banujo — laŭ li ili pasigis la tutan tempon naĝante en la banujo, kaj tie ili ankaŭ dormis kun la kapo sub la flugilo.

Poste sekvis multvorta priskribo de la belaj orflavaj kvastoj, kiujn ili havas sur la kapoj kaj la helruĝaj plumoj sur la vangoj. La ĵurnalisto rakontis, kiel ĉarme ili balancetas la votojn — unu balanceto signifis ”mi ŝatas vin”, du balancetoj ”mi ne ŝatas vin”, tri rapidaj balancetoj ”iru arbaren.”

La eleganta kaj simpatia heredonto en la lignaĵa familio daŭre rifuzis malkaŝi la sekreton, kiel li sukcesis ricevi tiujn valorajn bestojn. Li kolektis la ovojn, de kiuj la anserino ĉiun matenon metis unu sub la liton. La nevino konservas la ovojn en saketo, kaj kiam ili estos dek tri, kio estas sankta reĝa nombro en Abisenio, la anserino komencos kovi ilin. Sed ankoraŭ ŝi ĉirkaŭveturas por vidi Kalifornion kaj esprimis en gnoma lingvo sian grandan ĉarmiĝon pri tiu vinber- kaj prunlando.

Rodney klarigis, ke nur en suna vetero ŝi sukcesas eligi kompreneblajn vortojn kaj ke ŝi konstante babilis dum la veturo tra la Joaquina valo.

La telefono sonoris, kaj estis la juna ĵurnalisto, kiu volis scii, ĉu la historio kontentigis la heredonton. Rodney diris, ke ĝi estas la plej bona scienca resumo, kiun li legis en usona gazeto.

La ĵurnalisto demandis, kien li survojas kun siaj trezoroj, kaj Rodney diris, ke tion la ĵurnalisto povas mem eltrovi.

Fine la ĵurnalisto volis scii, ĉu li povus ricevi foton de Rodney, kaj li diris: ”Vi povas uzi la bildon de la guberniestro,” kaj remetis la telefonilon.

Ili mendis matenmanĝon kun kafo kaj rostita pano kaj marmelado por Rodney, lakto kaj oranĝa suko kaj maizaj flokoj por Elizabeto — tute kiel ŝia panjo volas, ke ŝi manĝu.

Dum la gnomoj prenis etajn partojn de rostita pano kaj trempis ilin en marmelado, la telefono denove sonoris, kaj estis ĵurnalisto de novaĵagentejo, kiu komunikis, ke la ĉefagentejo en San Francisko per telegramo petis plurajn detalojn.

Rodney diris, ke li profunde bedaŭras, sed li bedaŭrinde ne kunhavas detalojn, post kio li remetis la telefonilon kaj ordonis al la hotelservistaro, ke ili ne plu tralasu telefonvokojn al li.

Kelkajn minutojn poste aŭdiĝis frapoj sur la pordo — estis bileto de la ĵurnalisto, kiu insiste petis, ke li almenaŭ informu, kion la reĝaj abisenaj anseroj manĝas. Rodney skribis sur la sama paperslipo: ”Por matenmanĝo marmelado kaj rostita pano, por lunĉo kaj vespermanĝo celerio kaj glaciaĵo.”

Ili pakis siajn valizojn kaj korbojn kaj kuraĝis iri malsupren en la vestiblon, kie amaso da homoj atendis por vidi ilin, inter ili tri fervoraj junaj viroj kun grandaj nigraj skatoloj. Ili petis permeson fari foton de la anseroj, kaj Rodney lasis al Elizabeto pagi la fakturon, dum li mem gardis la korbojn, por ke la trofervoraj fotistoj ne havu okazon ŝteli ilin. Ili petis Rodneyon kaj Elizabeton stariĝi por fotado, kvazaŭ ili estus filmmagnatoj aŭ diplomatoj ĵus aperintaj el Eŭropo. Rodney tamen ne volis pozi, tial ili fariĝis fotitaj, kiam ili pasis la vestiblon kaj iris pluen al la gnomaŭto, kiu atendis sur la strato.

Tio kaŭzis eĉ pli grandan popolamasiĝon — estis kvazaŭ cirko estus veninta en la urbon. Tuj kiam la gnomaŭto ekmovi ĝis kaj rulis laŭ la strato, Bobo volis veni el la korbo por demandi pri fotiloj kaj fotistoj, sed Rodney diris, ke li devas atendi.

Li veturis laŭ la ĉefstrato, kaj Elizabeto demandis, ĉu tio ne estas malĝusta vojo? Li respondis, ke li kredas, ke ili estas observataj, kaj poste li veturis per granda rapideco tien kaj reen en la urbo kaj turnis en la stratanguloj tiel abrupte, ke la gnomoj fariĝis sufiĉe priskuitaj. La tutan tempon li kontrolis en la malantaŭa spegulo. Elizabeto turnis sin kaj rigardis tra la malantaŭa fenestro, kaj jes, tie ŝi vidis aŭton kun du viroj, kiuj sekvis ilin. Ĉiam, kiam ili turnis ĉe stratangulo, la sekvantoj faris la samon.

Rodney veturis fojon post fojo sur la ĉefstrato en lokoj kun trafiklumoj. Subite li havis ŝancon preterveturi straton, tuj antaŭ ol la ruĝa lumo venis, kaj ĉiuj aŭtoj malantaŭ li devis halti. La aŭto kun la ĵurnalistoj ankaŭ devis atendi. Rodney daŭrigis per granda rapideco kaj turnis ĉe pluraj stratanguloj ĝis li estis certa, ke li liberiĝis de la ĵurnalistoj. Poste la gnomoj estis ellasitaj kaj Rodney klarigis al ili la misteron de gazetaj fotoj kaj gazetartikoloj kaj ankaŭ la signifon de trafiklumoj.

Baldaŭ ili venis en la montaron kaj veturis laŭ la vojo al nacia parko Sierra. Jen denove estis arboj, veraj arboj, kiuj meritis la atenton de miljara gnomo. La intereso de Glogo veki ĝis kaj li ekstaris. La vojo serpentumis supren, konstante supren al montpasejoj. Glogo montris jen unu arbon jen alian, herooj de pasintaj jarcentoj. Li povis legi la historion pri ilia centjara batalo kontraŭ la elementoj kaj deĉifri iliajn animojn.

Tiuj arboj estis streĉitaj kaj minacataj. Ili ne eĉ por momento forlasis sian penon serĉi materialon kaj konstrui defendon kontraŭ venontaj ŝtormoj. Troviĝis nek ripozo, nek sekureco en la montaro. Malsupre en la valoj fluis murmuretantaj riveretoj kun klara kaj malvarma akvo, kiuj ekzistis, kiam oni lasis la arbarojn resti kiel la naturo kreis ilin. Kiom la gnomo povis rakonti pri kio okazis en tiuj krutvaloj kaj sur la belaj, arbarornamitaj herbejoj — kion la herboj sentis kaj kion la floroj kaj herboj diris unu al la aliaj en sia propra lingvo. Jen Glogo fakte fariĝis profesoro pri psikologio de arboj, kiel Rodney nomis lin.

La gnoma aŭto rulis en la unuan mamutarban arbaron. Tie ili staris, maljunaj monstroj, de tempoj longe antaŭ la tempo de la praavo de Glogo, pluraj el ili kun pli ol dekmetra diametro — kaj ne ĉe la bazo sed pli supre. Ili ne estis same altaj kiel la sekvojoj, sed pli fortaj — veraj montoj el ligno. En la tempo de pterodaktiloj kaj dinosaŭroj la tuta nordokcidenta parto de la amerika kontinento havis tiajn arbojn. Nun restis nur kelkaj miloj, kaj ili kreskis en protektitaj naciaj parkoj.

Ilia arbosuko estis venena por insektoj kaj aliaj malutilaj bestoj.

Ili estis sekuraj por ŝtormoj, ĉar iliaj branĉoj estis rompi- ĝemaj kaj povis forblovi kaj esti anstataŭitaj per novaj dum la paso de la jarcentoj.

La sola danĝero por ili estis fajro. Sur la trunkoj de multaj el tiuj gigantoj oni povis legi la historion pri ilia batalo kontraŭ la plej timiga malamiko. Ilia ŝelo estis fermalmola, kaj la fajro ne facile fiksiĝis en ĝi, sed la subkreskaĵoj ĉirkaŭ ili ekflamis kaj faris truojn en iliaj bazoj.

La arbosuko komencis boli kaj difektis la korojn de la arboj. Sed la potenca trunko daŭre restis staranta kvankam malsolida, kaj la suko trovis la vojon supren sub la ŝelo kaj donis nutraĵon al la branĉoj plej supre. Oni povis vidi detruitan arbon, sur kiu restis nur mallarĝa strio da ŝelo, ne pli ol tridek centimetroj larĝa, sed ĝi atingis ĝis la pinto kaj nutrigis unu solan velkantan branĉon, lasta signo de arbovivo.

Oni estis indulgema al la arboj, kiam oni konstruis la vojon.

Ĝi serpentumis inter la arbojn, kelkfoje tiel proksime, ke ĝi tuŝis la plej ekstreman finon de la radikoj. Oni povis etendi la brakon kaj per la mano tuŝi la trunkon, kiam oni preterpasis.

Foje la vojo pasis tra fajrovundita arbo. Estis travivaĵo, pri kiu turistoj kutimis rakonti, kiam ili venis hejmen. Estis sufiĉe da spaco por la gnomaŭto, kaj krome por tuta kompanio de gnomoj, — sed gnomojn oni ne povis vidi. Estis ankaŭ malfacile kompreni, kie ili povus sin kaŝi, la subkreskaĵoj nome estis forigitaj por limigi fajrominacon. La mamutarboj ne kreskis el mortintaj trunkoj kiel la sekvojoj. Ĉiu eta arbo venas el semo, kaj la semo ne povas evoluiĝi inter la ŝtonsplitoj, kiuj kovras la teron de post la komenco de la mamutarba tempo.

Estis rava veturo, estis senĉese io nova kaj interesa por rigardi, sed bedaŭrinde neniuj gnomoj. Ili pasis arbaron post arbaro, ĉe la ĉefvojo same kiel ĉe malpli trafikataj vojoj. Ili eliris kaj Rodney portis la korbojn en la arbarojn kaj liberigis siajn amikojn. La etaj gnomoj serĉis kaj serĉis, sed sen rezulto.

Rodney parolis kun arbargardisto kaj demandis pri arbaroj kaj herbejoj troveblaj iom for de grandaj vojoj. Ili pasigis tutan tagon vizitante tiujn lokojn, kaj Glogo fariĝis pli kaj pli malgaja. Kiam krepuskiĝis kaj ili sidis en kvieta loketo kaj manĝis sian vespermanĝon, li diris, ke estas vane plu serĉi — verŝajne ne ekzistas gnomoj en la mamutarbaro. Li perdis ĉiun intereson pri citronsuko kaj pala celerio, por pano kaj fromaĝo, por maturaj olivoj kaj konfititaj cepoj kaj estis atakita de tiel malfacila atako de neŭrastenio, ke ili ne sciis, kiel al li redoni pli bonan humoron.

”Estas tre simplanime de vi perdi la esperon, Glogo,” diris Rodney. ”Ameriko estas grandega kontinento, kaj granda parto de ĝi estas kovrita de arbaroj. Rigardu ekzemple ĉi tiujn montetojn — ili etendiĝas tra centoj da kilometroj kaj sur ambaŭ flankoj kreskas arbaroj. Ni povus trovi gnomojn preskaŭ kie ajn en ĉi tiuj regionoj.”

Sed la patriarko de la gnomoj ne lasis sin konsoli. Ĉiuj liaj parencoj ĉiam loĝis inter la grandaj arboj. Se ili trovus gnomojn en aliaj arbaroj, ili estos alispecaj — eble ili eĉ ne parolas la saman lingvon.

”Bobo kaj mi povos instrui ilin,” ekkriis Elizabeto. ”Estus ja interese.”

Bobo tuj konsentis. Li volonte edziĝus kun ĉarma gnomknabino, eĉ se ŝi parolus la sivaŝan lingvon, kiun liaj praŭloj estis aŭdintaj inter la indianoj.

”Sed eĉ se ni trovus ilin,” protestis Glogo, ”ili estus perditaj al la granduloj, kiuj regas la tutan teron kaj ŝanĝis ĉion. Ĉu entute troviĝas loko por gnomoj en viaj urboj — krom ke ili taŭgas kiel materialo por historioj en viaj gazetoj?”

”Mi estas certa, ke oni povus trovi por ili utilajn laborojn,” diris la optimista lignaĵheredonto. ”Mi petus de mia patro, ke li starigu rezervejon por gnomoj. Tie vi povus havi vizittagojn unu aŭ dufoje semajne, kaj krome vi povus vivi tute laŭ via propra deziro.”

”Mi ne volas dependi de bonfaro de iu homo. Sed nun vi vidas, kiel ni devas uzi vian afablecon, kiel vi devas lasi nin veturi kun vi en via gnomaŭto.”

”Ne, sed bona Glogo,” ekkriis Rodney. ”Tiel vi ne rajtas pensi. Ĉi tio estas la plej amuza ekskurso, kiun mi iam travivis.”

”Estas vere mirinda libertempo,” intervenis Elizabeto.

”Rodney sidis nur hejme legante librojn kaj ne sciis, kion fari.”

”Ĝuste tiel, Glogo. Mi tiel enuiĝis, ke malmulto mankis, ke ankaŭ mi estus trafita de neŭrastenio.”

Subite Rodney sciis, ke plej bona metodo igi la aĝan knabon forgesi siajn ĉagrenojn, estas rakonti pri la ĉagrenoj de iu alia. Tial li faris longan priskribon pri ĉagrenoj de lignaĵheredonto, juna viro, kiu iun tagon devos heredi grandegan kapitalon, kaj kiu ne povas forigi tion el siaj pensoj.

”Mi volas rakonti al vi, mia amiko. Hejme troviĝas absolute nenio, kion mi povas fari. Troviĝas servistoj, kiuj havas ordonon ĉion fari, kaj se mi provus fari ion mem, mi nur malhelpus al ili, kaj tion ili ne ŝatus.”

”Kia stranga situacio,” diris la maljunulo, kiu komencis interesi ĝi.

”Tiel estis tiel longe, kiel mi povas memori — ĉiam estas iu, kiu faras ĉion, kaj mi neniam povas fari ion mem.”

”Estas malfacile por gnomo kompreni ion similan,” diris la miljara gnomo. ”Ni ĉiam devis stari sur propraj piedoj, kaj ĉion mem fari.”

”Estas eble,” diris Rodney, ”sed se mi rajtas preni vin kun mi en ĉi tiu veturo, mi havas senton, ke mi povos doni ion al la scienco, kaj tio donas al mi multe pli da ĝojo ol ludi golfon kaj skribi poemojn, kiujn neniu legas.”

”Vi estas tre afabla,” diris Glogo. ”Neniu vivanta estaĵo, granda aŭ malgranda, povas probable fari pli multe por ĝojigi alian homon.”

Sen tro granda espero pri feliĉa rezulto, sed por renkonti sian amikon duonvoje, Glogo akceptis la inviton. Li volis ankaŭ fari sian plejeblon por regi siajn atakojn de deprimiĝo kaj esti tiel agrabla kunvojaĝanto kiel eblas.

Tie ili do staris ambaŭ kaj riverencis unu al alia kvazaŭ du japanoj. Momenton poste ili sidis studante mapon kaj faris planojn por vizito en Yosemite por vidi, ĉu eventuale kelkaj gnomoj povas troviĝi en la arbaroj tie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.