La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Kvina Ĉapitro

En kiu la anseroj ekveturas

Rodney telefonis denove kaj ordonis, ke la gnomaŭto estu metita antaŭ la hotelenirejon.

La reĝajn abisenajn anserojn oni zorgeme enpakis, ĉiun en propra korbo. Rodney portis la korbojn al la hotelvestiblo kaj atendis, dum la direktoro kontroligis la ĉambrojn por esti certa, ke nek la tapiŝoj nek la mebloj ekhavis difektojn. Elizabeto staris apude, iom malbonsenta. Kiam ŝi pli frue aperis aŭ forlasis hotelon, ŝi ĉiam havis la havaĵojn pakitaj en belaspektaj ledaj valizoj kaj la servistoj portis ilin por ŝi, sed nun ŝi havis ĉion en la manoj, pakita en papersakoj.

Ŝi esperis, ke neniŭ atentas ilin. Sed estis vana espero en Kalifornio, kie homoj havas viglan intereson por ĉio nova kaj fremda. Vervfreŝa juna viro sidis en seĝo en la vestiblo, kaj tuj, kiam li ekvidis Rodneyon, li ekstaris kaj aliris lin.

”Ĉu sinjoro Sinsabow?” li demandis.

”Hm — jes,” respondis Rodney, kiu tuj komprenis, kiu dan- ĝero minacas lin.

”Oni diris al mi, ke vi havas anserparon en tiuj korboj.”

”Hm — jes,” respondis Rodney denove.

”Mi estas ĵurnalisto de La Vespera Trumpeto, nia loka urba gazeto. Ĉu mi eble povas vidi ilin?”

”Mi bedaŭras,” respondis Rodney,” sed ili estas strikte konfidencaj.”

”Ĉu mi rajtas demandi kial?”

”Nu, jes, ili estas tre maloftaj kaj altvaloraj.”

”Sed ne povas difekti ilin, se mi ĵetas rigardon al ili?”

”Jes, bedaŭrinde. Vi komprenas, ili estas el Abisenio, ne el Hollywood. Ili ne ŝatas publikecon.”

”Tiaokaze neniu iam ajn povos rigardi ilin.”

”Neniu krom mia nevino kaj mi.”

”Ĉu vi mem prizorgas ilin?”

”Kompreneble.”

”Vi ja diris, ke ili estas abisenaj anseroj? En kiu rilato ili estas aliaj ol amerikaj anseroj?”

”Ili estas abisenaj. Estas grandega diferenco inter abisenaj kaj amerikaj anseroj.”

”Tion mi komprenas. Sed en kiu maniero?”

”Unue ili estas ja reĝaj. Kaj en nia lando ni ja ne havas re- ĝojn.”

”Ho jes. Ĉu vere? Kiel interese. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu ili estas speciale inteligentaj?”

”Tion oni povas diri. Ili povas mem eniri siajn korbojn kaj ree elsalti, kaj ili anoncas, kiam ili malsatas.”

”Kiel ili faras tion, sinjoro Sinsabow?”

”Ili faras sonojn. Sonas kiel se ili parolus. Jes, fakte ili vere parolas. Ili parolas gnome.”

Elizabeto komencis subridi kaj la juna viro rigardis riproĉe al ŝi, kiel se li kredus, ke ŝi mokas lin. Ŝi reprenis rapide normalajn trajtojn, kaj diris ĝentile:

”Ili estas la sola paro en tuta Usono. Almenaŭ ili timas, ke ne ekzistas aliaj.”

”Ĉu vere,” diris la ĵurnalisto. ”Ili certe rakontis al vi per gnomo, mi komprenas. Mi komprenas, ke vi kaj via onklo mokas min, sed se vi estus afablaj kaj permesus al la reĝaj moŝtoj paroli kun mi, ili certe donus al mi bonan historion per konsiderinde malpli da vortoj.”

Al tio Rodney solene respondis:

”Ili estas tre imponitaj de la Kalifornia pejzaĝo, kaj ili opinias, ke vi havas la plej ĉarman klimaton en la mondo. Tion vi povas diri, per kiom da vortoj vi deziras.”

”Ili preferas do Kalifornion al Abisenio?” la ĵurnalisto skribis rapidege.

”Jes absolute. Ili ne povas imagi, ke iu emus reiri. Ili estas ankaŭ tre imponitaj de la ŝoseoj. En ilia hejmlando tiaj nome estas tre maloftaj.”

”Nun la aferoj komencis moviĝi. Ĉu mi rajtas demandi, kiel reĝaj abisenaj anseroj vere aspektas.”

”Tion vi povas rakonti, Elizabeto,” diris Rodney, kaj nun Elizabeto devis pensi rapide.

”Mi preskaŭ kredas, ke ili estas iom pli malgrandaj ol niaj amerikaj anseroj.”

”Kian koloron ili havas?”

”Ili estas tute blankaj, sed krome ili havas oran kronon sur la kapo kaj helruĝajn vangojn. Ili portas etajn brunajn ĉapojn.”

”Tre strange. Ĉu ili havas la ĉapojn sur la krono aŭ inverse?”

”Mi ne konas la signifon de tiu lasta vorto,” Elizabeto diris, kaj Rodney respondis anstataŭ ŝi:

”Estas kutimo en ilia hejmlando.”

”Ili do estis ekipitaj tiamaniere, kiam vi ricevis ilin. Mi esperas, ke vi povas rakonti iom, kiel vi …”

”Ne, tion mi fakte ne povas.”

En la sama momento revenis la hotela gvidantaro post la inspektado de la ĉambroj, kaj ĉar ili estis trovitaj en la plej bona ordo, Rodney pagis la kalkulon kaj ekiris. La juna viro de La Vespera Trumpeto sekvis lin tra la vestiblo kaj al la gnomaŭto kaj demandis, ĉu li ne povus ricevi la plej etan aludon, kial la filo de la lignaĵomagnato kaj lia juna nevino estas tiel nevolaj montri la solan paron de reĝaj abisenaj anseroj en Usono.

”Ĉu vi iam estis en Abisenio, sinjoro Sinsabow?”

”Ĉu mi estis, Elizabeto?” demandis Rodney kaj malŝlosis la pordon de la gnomaŭto.

”Ne,” respondis Elizabeto tute decide.

”Vi estas ja filo de sinjoro Sinsabow, la granda lignaĵisto sur la nordokcidenta bordo, ĉu ne?”

”Ĉu mi estas, Elizabeto?”

”Li estas unu el liaj filoj.”

”Ĉu via patro estas interesata pri la anseroj?”

”Mia patro scias absolute nenion pri ili.” Tio venis de Rodney mem.

”Estas do via propra privata aventuro. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu tio estas negoca afero?”

”Ne, ni faras ĉion tute en la intereso de la scienco. Jen eniru,

Elizabeto.”

”Ho, vi faras do sciencajn eksperimentojn kun tiuj anseroj?

Ĉu mi rajtas dem…? ”—

”Mi estas vere malĝoja, sed mi vere ne havas tempon resti ĉi tie pli longe.”

”Ĉu vi ne povas permesi al mi plej etan videton de ili, sinjoro Sinsabow?”

”Vi devas pardoni al mi.”

Kaj Rodney tirfermis la pordon de la gnomaŭto, ordigis sin sur la sidloko, startis la motoron kaj kun fina ĝentila rideto al la ĵurnalisto li glitis malantaŭen al la strato kaj rapide malaperis.

Elizabeto klinis sin antaŭen kaj malfermis la kovrilojn de la korboj kaj la pli juna gnomo elsaltis krevplena de demandoj:

”Kio estas La Vespera Trumpeto? Kio estas gazeto?”

Elizabeto volis scii, ĉu Rodney kredas, ke panjo vidos la artikolon. Rodney respondis, ke se estas iu idiota afero en la gazeto, trovigas ĉiam bona amiko, kiu sendos eltondaĵon.

Ili veturis laŭ la marborda vojo — ĉefvojo 101, estis skribite sur la ŝildo. Unue la montaj deklivoj estis kovritaj per arbaroj kaj en la valoj fluis ĉarmaj verdaj riveretoj. Poste fariĝis pli varme kaj la arbaroj en la deklivoj fariĝis pli maldensaj, kaj en la valoj kreskis fruktarboj. La gnomoj neniam aŭdis pri la ekzisto de tiaj arboj, malsovaĝaj arboj, kiujn la granduloj kulturas por propra bezono. Glogo estis pesimisma pri tiu manipulado.

Li estis konvinkita, ke tio neniam povos konduki al feliĉa fino por tiuj arboj. Ne mirigis lin, kiam li aŭdis, ke la fruktarboj ofte estas atakataj de diversaj malsanoj, kaj ke ili tial jen kaj jen devas esti ŝprucataj per malbonodoraj kemiaĵoj.

Baldaŭ ili venis al lokoj, kiuj fariĝis tre famaj pere de la libro ”Luna valo” de Jack London. Rodney, kiu estis almenaŭ same bona kiel manlibro por vojaĝantoj, rakontis, ke Jack London estis fama aŭtoro, kiu ŝatis liberan vivon kaj ĉiujn sovaĝajn estaĵojn. Kiel ĉarme estus, se li estus renkontinta la gnomoj, kaj kiel fervore li estus stariĝinta je ilia flanko kontraŭ la ”lignobonzoj”. Sed, ho ve! Jack London ricevis malfeliĉan finon. La ĉarma bienego, kie li revis pri feliĉo, estis divi49 dita en malgrandajn partojn, kaj la publiko estis invitita aĉeti romantikon laŭ kvadrataj metroj.

Ili remetis la gnomojn en la korbojn kaj restis en la urbo por aĉeti manĝaĵon. Rodney demandis pri filikaj semoj, sed montriĝis, ke tio estis varo, kiu ne troviĝas en la merkato. Li ricevis semojn por kanariaj birdoj, kaj li ricevis karvion, kiu estas uzata ĉe bakado, sed la gnomoj ne ŝatis tion. Ili kontenti ĝis per la manĝaĵo de la granduloj, kaj ili klarigis, ke ili jam havis sian favoritmanĝajon. Viandon ili ne volis tuŝi en iu ajn formo — la penso pri murditaj bestoj estis por ili eĉ pli terura ol pri murditaj arboj, sed, male, ili tre ŝatis mordeti maturajn olivojn.

”Tute la ĝusta formato,” diris Bobo.

Ili tamen volonte ŝatus ion, kio similas al freŝaj ŝosoj, kiujn ili kutimis manĝi, tial Rodney aĉetis palan celerion, pri kiu ili estis tre dankemaj. Ĝi estis tiel bele konstruita, ke ili ĝojis preskaŭ same multe pri tio, kiel pri la delikata gusto. Ili ŝatis okupiĝi pri ĝi kaj fortiri unu trunketon po fojo, kaj kiam ili fine sukcesis, ili havis ion por mordeti dum pluraj horoj.

Ili venis al arbareto, kiu troviĝis ne tro proksime al la vojo, kaj tie ili sternis la plejdon kaj havis sian lunĉon, kaŝitaj por scivolemaj rigardoj. Tie d-ro Glogo, profesoro en psikologio de la arboj ĉe la Sekvoja universitato, prezentis tre interesan prelegon pri la arboj en tiu arbareto.

Li parolis kun ili kaj trovis, ke ili tute ne estis admirindaj.

Li malaltigis la voĉon, kiam li rakontis pri ili; ne decis ofendi iliajn sentojn, li klarigis. Ili estis tedaj kaj memkontentaj arboj, tute aprobantaj la etan mondon, kiu estas por ili la sola konata. Ili havas neniun senton por la sublimo — vivi dum kvindek jaroj, eble iom pli, estis ĉio, kion ili esperis, kaj la penso, ke ili povas fali pro forta ŝtormo kaj esti hakitaj por brulligno, tute ne turmentis ilin. Ankaŭ ne la perspektivo fali- ĝi per hakiloj ne tuŝis ilin konsiderinde. Ili neniam aŭdis pri gnomoj, kaj plej multaj sovaĝaj estaĵoj en la arbaro estis al ili nekonataj. ”Ili perdis siajn animojn,” klarigis la profesoro de psikologio de la arboj.

Elizabeto opiniis, ke tamen tiuj arboj estas sufiĉe belaj, sed ŝi komprenis, ke ne taŭgas diri tion kaj limigis sin nur aŭskulti ĝentile, kiam la pli maljunaj parolis pri sciencaj aferoj. Glogo klarigis, kial murdo de arbaro estas tia katastrofo, ne nur por ĉiuj naturfenomenoj, sed ankaŭ por la granduloj. La arbaro estis kreita de Patrino Naturo por kunteni la teron kaj prizorgi, ke la akvo restu en ĝi, tiel ke la kreskaĵoj abundu.

La radikoj de la arboj formas komplikitan reton, kiu kuntenas la surfacajn tavolojn en kontentiga maniero. Sed kiam oni faligas la arbojn kaj la radikoj mortas, la tero forlaviĝas, kaj la montaj deklivoj iom post iom kalviĝas. Kaj poste ne estas eble restarigi la kreskaĵojn.

Nun Rodney ja disponis pri multajn sciojn, kiujn li akiris ĉe la universitatoj de la granduloj, kaj kiam la gnomoj rakontis ion, kio agordis kun liaj scioj, li tre miris.

”Kiel strange, ke vi ankaŭ scias tion,” li diris.

Nun Glogo estis mirigita.

”Ni havis multajn jarojn por rigardi la naturon,” li diris. ”Vi ja ne kredas, ke ni ne vidas, ke la akvo forlavas ĉion dum sia vojo. Tion oni povas lerni rigardante la unuan plej bonan fluakveton, kiu elfluas en montdeklivo kaj vidi la teron, kiun ĝi kunportas. Akvo movas sin ĉiam malsupren, neniam supren.

Se oni eltiras arbon kun la radikoj oni vidas kvanton da tero forlaviĝi — la akvo fariĝas tute nigra de tio. Kaj oni vidas la te51 ron plusekvi la akvon ĝis novaj radikoj retenas kaj restigas ĝin. Tio estas afero, kiu daŭre okazas la tutan tempon. Ĉio forlaviĝas de la montoj, kaj nenio povas remeti ĝin.”

La spertoj de Glogo estas tute pravaj, ankaŭ laŭ la homaj spertoj, diris Rodney. Sed la problemo estas, ke ĉiuj homoj havas sian propran etan parton de la tersurfaco, ili faras, kion ili mem volas, sen pripensi la difekton, kiun ili kaŭzas por aliaj homoj aŭ siaj posteuloj.

Tio estis io, kion Glogo neniam pli frue aŭdis pri la granduloj kaj iliaj faroj, kaj li starigis multajn demandojn, kion la homoj faras kun la tero. Ju pli li aŭdis, des pli terure ŝajnis al li, ke unuopaj homoj povas posedi teron kaj fari kun ĝi kiel plaĉas al ili. Tia penso neniam naskiĝis ĉe gnomoj. La arbaro apartenas al ni ĉiuj kaj ĉiu, kiu faras ion por difekti ĝin, estas rigardata kiel frenezulo. Kian utilon vi havas de ĉiuj viaj scioj, se vi ne scias, kiel gardi mem la kondiĉojn por la vivo?

Rodney ofte kritikis la mondon, en kiu li vivis, kaj trovis malĝustaĵojn en ĝi, sed iamaniere li ne ŝatis, ke la gnomoj faras tion. Li provis trovi pravigojn por la homaj sensencaĵoj.

Ili estis edukitaj tiamaniere — ili havis diversajn perceptojn, kaj ili ne scias, kiel ŝanĝi ilin. Ju pli Rodney klarigis, des pli ŝajnis, ke Glogo suferas, kaj Elizabeto pensis, ke tio ĉi apenaŭ estas la plej bona maniero por kuraci malfacilan atakon de neŭrastenio. Sed la sola, kion ŝi mem sukcesis elpensi, estis regali al li konfititan cepon.

La gnomaŭto moviĝis denove. Nun ili venis al distrikto de golfoj, kaj tie estis multaj urboj kun nesovaĝaj arboj plantitaj laŭ la stratoj, sed arbaroj ne estis. Aspektis kvazaŭ la memoro pri arbaroj estis forviŝita de tiu mondo, kaj la maljuna gnomo fariĝis pli kaj pli malgaja.

Ili venis al la longa ponto super la markolo de Carquinez.

La gnomoj devis sin kaŝi en la korbojn, ĉar ĉi tie estis ponto, kie oni postulas pagon por pasi, kaj se ili ekvidos la gnomojn ekestus problemo konstati, kiom da gnomoj samvaloras unu personon. Kiam la danĝero estis for, ili ree elsaltis kaj miriĝis pri ĉio, kion la granduloj povis eltrovi kaj kiel kuraĝa la gnomaŭto estis, kiu povas veturi alte en la aero super profunda rivero.

Ili venis al urbo, kaj poste al ankoraŭ alia. Ŝajnis esti unu sola senfina urbo, kiu daŭriĝis laŭ pluraj kilometroj de la vojo, kaj tie estis multaj strangaj aferoj, kiujn la gnomoj neniam pli frue vidis. Estis gigantaj domkonstruaĵoj el kiuj kelkaj estis faritaj el murditaj arboj, aliaj el ŝtonoj rompitaj el la koro de la tero. La kvieta paco de la arbaro estis anstataŭigita per blekantaj aŭtosignaloj, tintantaj biciklosonoriloj kaj akraj voĉoj, kiuj elkriis siajn varojn. Estis evidente, ke la streĉo de la granduloj kaŭzis puran frenezaĵon, diris Glogo, kaj poste li kuŝi- ĝis en la korbon kaj fermis siajn lacajn okulojn.

Bobo rapidis de unu flanko de la aŭto al la alia — dum gajaj elvokoj pri unu aŭ alia interesa afero, kiel infano — li havis ja nur cent jarojn. Preterpasantaj homoj vidis lian vizaĝon tra la vitro. Sed la gnomaŭto rapidis daŭre, kaj tie ili staris gapante kaj mirante — ĉu estis pupo, simio aŭ nano el cirko?

El la urbo denove, la ŝoseo serpentumis super montetoj, kiuj estis nudaj kaj glataj kvazaŭ homaj korpoj. Ili jam komencis bruniĝi pro la varmega suno, kaj Glogo voke kriis, ke la kaŭzo estas, ke oni faligis la arbojn, kaj la montetoj laviĝis per akvo, tiel ke ili aspektas kiel kriplaj homaj korpoj, averto al ĉiuj arbomurdantoj.

”Mi dubas, ke iam kreskis arboj sur ĉi tiuj deklivoj,” diris Rodney. ”Ĉi tie certe ne estas sufiĉe da akvo.”

Sed Gogo demandis, ĉu la homoj ne povus konduki akvon al la montetoj? Kial ili uzas ĉiun sian scion por detrui la naturon anstataŭ por savi ĝin?

Ili nun atingis la valon San Joaquin, kiun ili sekvis preskaŭ rekte dum pli ol cent kvindek kilometroj. Tie estis seninterrompa sinsekvo de fruktĝardenoj kaj vinberejoj kaj kampoj por utilaj manĝokreskaĵoj. Ĉi tie oni ne povis esperi trovi gnomojn.

Komencis fariĝi varmege, ĝuste tia seka bakforna varmego, kiu taŭgas por vinberoj kaj prunoj. Glogo tamen ne estis kutimi ĝinta al tio, la brulanta varmega suno ekscitis liajn okulojn, kaj li sopiris al la malvarmeta krepusko en la sekvojaj arbaroj.

Iom poste la gnomaŭto haltis ĉe kiosko ĉe la vojrando, kaj Elizabeto, kiu ekhavis brilan ideon, eliris. Kiam ŝi revenis, ŝi kunportis kvar etajn montojn da malvarmo, ĉiu envolvita en buŝtuko el papero, kaj la plej maljuna vivanta usonano estis invitita konatiĝi kun unu el la plej novaj usonaj eltrovaĵoj, la glaciaĵa konuso.

”Ĉi tio estas vere bonega eltrovaĵo,” konfesis Glogo, kiu sidiĝis en sia korbolito kaj lekis sian glaciaĵon per sia langeto.

El kio ĝi estas farita? Kaj kiu sorĉarto transformis ĝin en neĝon meze de monato majo? Ĝia gusto iom similis al la dolĉa sekrecio de afisoj, sed kiel ĝi fariĝis tiel bele helruĝa? Kaj el kio estas farita la eta bruna ujo? Kaj kial ĝi fluis laŭ la randoj?

”Tio dependas de tio, ke vi ne manĝas sufiĉe rapide,” klarigis Elizabeto. Glogo respondis, ke ne estas tre facile, se oni estas malgranda gnomo kaj krome ne estas alkutimiĝinta frosti ĝi interne. Bobo forlekis la glaciaĵon tuj kiam ĝi komencis flui kaj li reĝe amuziĝis. Ĉiun novan eltrovaĵon kun kiu li konati ĝis, kiun la granduloj faris, li trovis pli bona ol la antaŭa.

La nelacigebla gnomaŭto rulis en la urbon Fresno, kaj tie oni haltis por havigi kion oni bezonas por vespera manĝo.

Rodney aĉetis vesperan gazeton por kontroli ĉu eble estis skribita io, ekzemple ke oni trovis gnomojn en Kalifornia arbaro.

Ion similan li ne trovis, sed post hazarda rigardo sur la unua paĝo, li reiris ridetante al la gnomoj. Li apenaŭ povis atendi ĝis oni venis ekster la urbon por laŭtlegi la historion por siaj pasaĝeroj.

HEREDONTO DE LIGNAĴA REĜO
HAVAS ANSEROJN KIEL DOMBESTOJN

La sola paro de reĝaj abisenaj anseroj en Usono
faras aŭtoveturon.

La entreprenema juna ĵurnalisto estis kaptinta la okazon de sia vivo en tiu intervjuo. Li estis reirinta al la redaktejo, kie li skribis bonhumoran fantaziprodukton pri la juna milionulo, kiu en mistika maniero sukcesis havigi al si paron da reĝaj abisenaj anseroj kaj kunprenis ilin al saniga kaj eduka aŭtoveturo.

La ĵurnalisto verdire ne tro multe troigis. Li komunikis, ke la anseroj, krom esti reĝaj ankaŭ estas sanktaj, ke ili en rekta linio devenas de tiuj anseroj, kiuj iam per sia blekado savis Romon de la gaŭloj. Laŭ li Rodney ne nur diris, ke ili povas diri, kiam ili malsatas sed ankaŭ, ke ili povas partopreni en interparoloj. Krome Rodney ne nur diris, ke la anseroj en Abisenio portas ĉapojn kun sunŝirmilo, li ankaŭ sugestis, ke ili estis elkovitaj kun tiuj ĉapoj.

Mallonge dirite, la ĵurnalisto estis liverinta ĉion, kion vigla fantazio povis ”kunkuiri” el la mallonga intervjuo, kaj lia sukceso estis pruvita per tio, ke unu el la grandaj novaĵperantoj akceptis la historion kaj distribuis ĝin pluen. Tio signifas, ke ĝi nun aperis en centoj da aliaj gazetoj en la tuta lando, kaj ke milionoj da homoj ĝuste nun ĝuis ĝin.

Unue Rodney devis klarigi al Glogo kaj Bobo, kiaj magiaj aranĝoj ekzistas por helpi al la novaĵperantoj kaj ebligi, ke historio, kiu naskiĝas en norda Kalifornio en la mateno povas esti legata en meza Kalifornio en la posttagmezo kaj eble en la alia flanko de la tero venontan posttagmezon. Kiam li estis finklariginta, la heredonto de la lignaĵreĝo havis iom da tempo por cerbumi, kaj en la venonta urbo li haltis kaj petis helpon de magia animo nomata ”telefono”. Komence li metis monerojn en fendon, kaj sonorilo tintis. Momenton poste li diris:

”Petunia, ĉu vi jam legis la posttagmezan gazeton?”

”Ne, Rodney. Kio okazis?”

”Estas historio pri ni en ĝi.”

”Ho, kara dio! Nenio malagrabla, mi esperas?”

”Ne, nur amuza historio. Vi komprenas, la profesoro kolektis amason da altvaloraj provaĵoj. Li konservas ilin en du korboj kaj li nepre volas eviti ĉiun publikecon pri sia laboro.

Kiam ĵurnalisto provas elflari, pri kio temas, mi respondas, ke ni havas paron da anseroj en la korboj.”

”Anseroj?”

”Mi elĵetis la unuan vorton, kiu flugis en min, kaj la ĵurnalisto havis multan ĝojon de tio. Estas nenio danĝera, sed mi pensis, ke paĉjo eble ne komprenos, kaj tial mi demandas, ĉu vi povus klarigi la aferon al li, Petunia?”

”Tion mi faros. Kiel fartas Elizabeto?”

”Ŝi staras apude.”

Elizabeto prenis la telefonon kaj diris: ”Ho, panjo, ni fartas agrablege. Ni veturis tra vere mirindaj lokoj, kaj mi lernis ĉion pri arboj kaj arbarflegado kaj kiel oni konservas la naturon — vi ne povas imagi, kiel bonege ni fartas.”

”Mi ĝojas aŭdi tion, sed panjo malhavas vin terure.”

Kaj poste ŝi aldonis:

”Nu, mia kara, amuziĝu kiel eble, sed pripensu, ke vi devas manĝi sufiĉe, kaj estu singarda, ke vi ne venu en fulmotondron, vi scias, ke mi malŝatas fulmotondron.”

Elizabeto emis diri: ”Ja ne estos vi, kiu venos en la fulmotondron, panjo,” sed ĉar ŝi estis saĝa knabino dekdujara, ŝi diris:

”Ne timu, panjo. ni estos tre-e-e singardaj. Ĉaŭ, panjo!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.