La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Kvara Ĉapitro

En kiu la gnomaŭto startas

”Kaj nun estas tempo por ni komenci niajn esplorojn,” diris Rodney.

Ili parolis pri gnomoj kaj iliaj kutimoj. Ne estis senco serĉi en ĉi tiu arbaro aŭ la najbaraj arbaroj, ĉar Glogo kaj Bobo jam trakombis ilin ĉiujn. Ili devos viziti iom forajn arbarojn.

”Rodney havas tian domon, kiu kutimas preterruli en granda rapideco,” Bobo sciigis al la avo. ”Li intencas montri al ni, kiel ĝi funkcias.”

”Ĉu estas animo, kiu pelas ĝin?” demandis la maljuna gnomo.

”Tion oni povas diri,” respondis Rodney. ”Estas denove la animo de la suno, kiun ni uzas. La homoj lernis katenigi la sunon kaj la fulmon.”

”Nenio devus esti katenita,” diris Glogo.

”Ĝi ne vere estas katenita,” diris Rodney rapide. ”Ĝi havas la kapablon transformi sin al io alia. Tio estas, kion faras la arboj — transformas unu vivoformon en alian.”

”Kiel nomiĝas tiu objekto?” demandis Glogo.

”Aŭtomobilo. Tio signifas io, kio movas sin mem. Kiam ĝi transportas gnomojn, ĝi eble devas esti nomata gnomaŭto.

”Mirinde,” kriis Elizabeto kaj frapis la manojn. ”Kiel amuze — veturi en gnomaŭto.”

”Sed ĉu vi estas certa, ke ĝi ŝatos nin?” demandis la singarda avo.

”Tuj kiam ni sciigos al ĝi, ke ĝi estas gnomaŭto,” diris Rodney,

”ĝi ankaŭ komprenos, ke ĝi estas celita por transporti gnomojn.”

Elizabeto estis kutimigita al speciala flanko de sia onklo. En plej neatenditaj okazoj li ricevis ideon por versaĵo. Tiam li ĉiam petis ĉiujn silenti por momento, kaj poste li deklamis ion. Verŝajne ekzistas poetoj ankaŭ inter la gnomoj, ĉar Glogo kaj Bobo tenis sin silentaj kiel musoj. Post momento Rodney komencis:

Jen vigla gnomaŭto
Rapide pasas sur la strato
Movigas min kun gaja sento
Se trafas min ne akcidento
Se la ŝraŭbingo malfiksiĝas
Tuj tio bone ripariĝas
Se urĝas mi tro multe
Tio estus stulte
Se kviete vi veturas
Mi gratulas kaj tamburas.

Elizabeto opiniis, ke estas tre ĉarma poemo, kiam ŝi aŭdis ĝin deklamita. Sed kiam ŝi vidis ĝin skribita ŝi miris, kiel la gnomoj povos lerni kompreni la malfacilajn vortojn.

Ekestis la problemo kiel atingi la gnomaŭton sen montri la gnomojn al la homoj. Rodney klarigis, ke la granduloj estas tre scivolemaj, kaj se ili ekvidus ion, kion ili neniam pli frue vidis, ili alvenos amase por nur stari kaj gapi, kaj plej malagrable estas, se la novaĵo aperas en la gazetoj, ĉar poste ili ne plu havos senĝenan minuton por si mem. Aliaj homoj venus amase por provi interrilati kun la nekonatoj. Glogo kaj Bobo estus submetitaj al tiel nomataj ”sociaj devoj”.

”Kiam ni venigos vin al la gnomaŭto,” diris Rodney, ”mi envolvos vin en la plejdon kaj portos vin. Poste mi metos la plejdon sur la sidlokon, tiel ke vi povos kaŝi vin sub ĝi, se iu grandulo proksimiĝos al la gnomaŭto.”

”Ni kutimas kaŝi nin. Nia vivo dependas de tio.”

Ili kolektis la lunĉajn restaĵojn kaj metis ilin en la korbon, kiu nun estis konsiderinde pli malpeza. Rodney faris sakon el la plejdo, en kiun la gnomoj enrampis, tiel ke nur iliaj kapoj estis videblaj. Tie estis filikaĵo, kiun ili rapide povos uzi por kaŝi sin. Poste li portis ilin al la gnomaŭto, malŝlosis la pordon kaj metis ilin sur la malantaŭan sidlokon. Ankaŭ aliaj aŭtoj estis parkitaj en la sama loko kaj homoj ĉirkaŭpromenis, sed neniu atentis, kion Rodney faras.

Nun aperis tamen nova problemo. Glogo ĉirkaŭrigardis en la gnomaŭto kaj ekvidis la fenestran kadron. Tuj li kuŝiĝis en la sidloko kaj kaŝis la vizaĝon per la manoj. Malforta ĝemo venis tra la lipoj.

”Kio okazis?” vokis Bobo.

”Estas murdita arbo.”

Jen estis problemo, pri kiu ili ne kalkulis. Kiel nun okazos kun ilia espero kuraci maljunan gnomon de neŭrastenio, se li ĉiufoje, kiam li vidos ion farita el ligno, ekploros pro murdita arbo.

Rodney klarigis al li, ke ne estis la gnomaŭto, kiu faris la murdon. La kompatinda senŝulda gnomaŭto ne povas respondeci pri tio. Estas ĉiuj malnoblaj lignaĵvendistoj, kiuj kulpas pri tiu senhonoriga faraĵo. Glogo sidis kun la vizaĝo kaŝita en la manoj kaj rifuzis aŭskulti lin. Elizabeto sidis silenta en la antaŭa sidloko apud Rodney kaj ne sciis, kion ŝi povus fari por konsoli la bedaŭrindan Glogon.

Rodney startis la motoron kaj lasis la parkejon dorsveture.

Baldaŭ ili rapidegis sur la ŝoseo. Tiu serio de novaj travivaĵoj igis Bobon laŭte krii pro ekscito kaj kuracis almenaŭ momente la rompitan koron de Glogo. Kiu stranga animo estas, kiu ŝpinas kaj zumas al ili, kaj kiel ĝi faras por peli la gnomaŭton antaŭen? Estis tre obeema animo, ĝuste kiel Rodney diris. Ĝi veturigis ilin precize tien kien ili volas, kaj kun la rapideco, kiun ili mem decidis. Estis vere stranga animo.

Sed kio okazis tie ekstere? La arbaro flugis preter ili, kaj Glogo kaj Bobo kuris de la fenestro sur unu flanko al la fenestro sur alia flanko. Kio okazis al la arboj? La arboj kuris. Ili neniam pli frue vidis arbojn agi tiel. Glogo tenis sin fikse ĉe la fenestra lignokadro kaj tute forgesis la mortintajn arbojn en sia miro pri la konduto de la vivantaj.

Post kelkaj momentoj ili venis al arbaro kun sekvojoj, kiun neniŭ el ili pli frue vidis. Ili haltis. Rodney envolvis denove siajn du protektatojn en la plejdon kaj portis ilin en la arbaron.

Kiam ili venis al soleca loko, li sidigis ilin sur la teron, kaj ili komencis tuj, kvazaŭ sangohundoj, serĉi gnomojn. Ili baldaŭ povos scii, ĉu trovigas gnomoj en ĉi tiu arbaro, ili klarigis al la granduloj, ĉar gnomoj havas delikatan sentemon pri odoroj, kaj ili lasas post si restaĵojn sur la filikoj, kiam ili man- ĝis la semojn. Ili devas paŝi longajn distancojn en sia serĉado de manĝo, ĉar filikaj semoj estas tre malgrandaj. Rodney diris, ke li legis pri tibetaj ŝafoj, kiuj devas manĝi dumkure, ĉar estas tiel longaj distancoj inter la herbotufoj, kaj Bobo diris, ke estas preskaŭ same por la gnomoj.

Ili venis al la rezulto, ke ne troviĝas gnomoj en tiu arbaro, kaj Rodney portis ilin reen al la gnomaŭto. La animo de la suno veturis rapide al nova arbaro. Tie ripetiĝis la serĉado, kaj tiel daŭris dum la tuta tago. Ili vizitis pli da arbaroj ol la aĝa gnomo iam prisonĝis. Ili vidis belajn naturscenejojn, ili vidis sciurojn kaj kuniklojn, kaj unufoje ili vidis vulpon kaj unufoje kapreolon, sed da gnomoj ili vidis tute neniom.

Estis interese vidi, kiel la sciuroj venis de la arboj kaj sidiĝis sur arbustoj kaj interŝanĝis salutojn kun Glogo. Ĉiuj bestoj de la arbaro estas ĝentilaj al la gnomoj, li klarigis, kaj serĉas ilin kiam ili estis vunditaj, ĉar la gnomoj scias, kiujn kreskaĵojn oni bezonas por kuracado. Glogo kaj la sciuroj povis interkomuniki ĝi, kaj la sciuroj certigis, ke ne estis iu alia de lia gento proksime.

Kiam la krepusko komencis kunigi siajn ombrojn kun la konstanta malhelo de la arbaro, ili jam estis en tiu arbaro, kiun Rodney aĉetis kaj donacis al la ŝtato, kaj kiu havis lian nomon sur bronza ŝildo ĉe la vojrando. Sed tie ne estis gnomoj, kaj tial ili sternis plejdon sur la grundo ankoraŭ foje kaj formanĝis la restaĵojn de la manĝaĵo kaj havis solenan diskuton.

”Estas tute klare,” diris Rodney, ”ke ne estas pli da gnomoj inter la sekvojoj ĉi tie en la marbordaj regionoj. Sed estas eble, ke ni trovos unu aŭ alian inter la sekvojadendroj aŭ mamutarboj, kiuj kreskas pli supre en la montaro. Ĉu vi scias,

Glogo, ke ekzistas arboj, kiuj fariĝas duoble pli altaj ol tiuj, inter kiuj vi vivas?”

Tion Glogo ne sciis, kaj li estis profunde imponita, ke grandulo povis informi lin pri tia afero.

”Kie ekzistas tiuj altaj arboj?” li demandis. Kaj Rodney rakontis, ke ili kreskas en la altaj montaroj en Kalifornio.

”Vi povos morgaŭ veturi tien kaj rigardi ilin, se vi volas,” li diris.

Glogo preferis tion antaŭ ĉio en la mondo. Li klarigis, ke li restos eterne dankema al sia nova amiko kaj la animo de la gnomaŭto, se li povos veturi tien.

”Sed aperos certe kelkaj problemoj dumvoje,” diris la juna viro. ”Vi veturos tra regionoj, kie loĝas homoj, kaj ili forhakis ĉiun arbon kaj kulturas la kampojn tie. Tio certe igos vin malgaja vidante tion. Vi ankaŭ vidos multajn objektojn, kiuj estas faritaj el murditaj arboj. La homoj estas konstruintaj grandajn lignoskatolojn, en kiuj ili loĝas. Vi estos devigata eniri kelkajn el ili — ĉar Elizabeto kaj mi devas havi lokon, kie ni povos dormi, ĉar ni ja ne estas alkutimiĝintaj dormi en arbaro.

Tion vi devas klare scii, antaŭ ol ni veturos.”

Bobo estis gajega, juna kiel li estis, kaj sopiregis vidi tiujn novajn kuriozaĵojn. Nenio povus esti pli malbona, li asertis, ol vivi kiel ili ĝis nun faris, sen estonteco. Kaj krome Glogo ja sciis, ke la arboj estis murditaj, — li estis imaginta al si, kaj tio ne povas esti pli malagrabla ol vidi tion en realo. La ĉefa afero ja estas trovi aliajn gnomojn. Se ekzistas pli grandaj arbaroj kun pli grandaj arboj, povas ja ankaŭ ekzisti kiom ajn da gnomoj en ili.

La maljuna gnomo klinis sian kapon kaj klarigis, ke li pacience eltenos ĉiujn turmentojn, kiujn la strangaj kutimoj de la homoj kaŭzos al li. Sed li esperis, ke li ne devos montri sin antaŭ tiuj homoj. Rodney diris, ke li aĉetos du grandajn salikokorbojn.

Kun kusenoj sur la fundo ili estos taŭgaj litoj por la gnomoj. Per tiuj korboj ili facile estos transportataj kien ajn, kaj ili ne devos vidi pli multe ol ili deziros. Rodney diris, ke la butikoj ankoraŭ estas malfermitaj kaj se ili iomete rapidos ili povos aĉeti la korbojn.

Ili reiris al la gnomaŭto, kiu per dezirinda rapideco transportis ilin el la arbaro en urbon. Tie okazis ekzakte kiel Rodney antaŭdiris, sen turmentiga travivaĵo por Glogo. En la malforti ĝanta lumo ili vidis montdeklivojn, de kiuj ĉiu arbo estis forhakita. Ili estis tute nudaj kaj dezertaj, tiel ke Glogo ĝemante pro malĝojego kuŝiĝis sur la sidloko kaj profundiĝis en melankolio. Sed Bobo, tiu vigla, apenaŭ centjara knabo, estis tre ravita pro ĉio nova. Tiuj mirindaj granduloj eĉ prenis la stelojn de la ĉielo kaj pendigis ilin en siajn hejmojn kaj laŭ la ŝoseoj. Kiam ili venis en urbon li vidis pli multajn lumantajn stelojn ol li iam estis vidinta sur la ĉielo, kaj eĉ Glogo devis eksidi kaj demandi pri la animoj de la radiantaj lumoj.

Ili parkis la gnomaŭton sur la strato. Glogo kaj Bobo rampis sub la plejdon, kaj Rodney ŝlosis la pordojn, tiel ke neniu ĝenu ilin. Poste Rodney kaj Elizabeto iris al hemslojda butiko kaj aĉetis du ĉarmajn korbojn kun fortikaj teniloj. En unu ’5-kaj 10-centa bazaro’ ili aĉetis du molajn kusenojn kaj kelkajn grandajn naztukojn, kiuj devos servi kiel — litotukoj.

Ili aĉetis ankaŭ fingringojn el aluminio, el kiuj la gnomoj povos trinki, kaj agrablan molan silkopaperon, el kiu Elizabeto povos tondi gnomnaztukojn kaj buŝtukojn. Ŝi trovis por siaj amiketoj eĉ du pupajn robojn, kiuj ŝajnis esti faritaj kiel noktoĉemizoj. En iu kafejo oni plenigis iliajn termosojn per varmaj kaj malvarmaj trinkaĵoj.

Kun ĉiuj tiuj trezoroj ili reiris al la gnomaŭto. Dum Elizabeto rakontis por la etaj estaĵoj pri la uzo de la objektoj, Rodney reiris al la kafejo kaj enfermis sin en telefona kajuto kaj mendis interurban parolon kun la patrino de Elizabeto. Li metis kelkajn monerojn en la moneran fendon kaj diris:

”Petunia, mi telefonas por rakonti, ke ni havis mirindan tagon, kaj ni havis la maloftan bonŝancon konatiĝi kun klera maljuna sinjoro. Li estas unu el niaj plej grandaj sciencistoj — doktoro Glogo, profesoro pri psikologio de la arboj ĉe la Sekvoja universitato. Li ĉirkaŭveturas kun sia nepo kaj studas la historion de la grandaj arboj, tial estas tre agrable por Elizabeto kaj kultura travivajo por ni ambaŭ. Mi promesis al ili veturigi ilin al la internaj partoj de la lando por rigardi la mamutarbojn, kaj mi esperas, ke vi permesas, ke Elizabeto sekvu.

Mi prizogos ŝin plej bone laŭ mia povo.”

Nun estis tiel, ke la patrino ricevis sian edukon en monduma knabina lernejo, kaj ŝi estis lerninta pli multe kiel oni eniras salonon, ol pri natursciencaj temoj. Ŝi neniam aŭdis pri Sekvoja universitato, kaj ŝi ne havis eĉ la plej palan ideon pri kio estas psikologio de la arboj — sed neniu igus ŝin konfesi sian nescion. Ĉio, kion ŝi diris estis: ”Ho, Rodney, vi estas tro sentima ŝoforo.”

”Mi promesas, ke mi veturos tre tre singarde, Petunia. Ni pasigos la nokton en bona hotelo, unu kun ŝtalkonstruaĵo, tiel ke ne estas risko, ke ĝi frakasiĝos dum eventuala tertremo. Mi ankaŭ kontrolos, ke Elizabeto trinkos sian kutiman glason da lakto ĉe ĉiu manĝo.”

”Kiom longe vi restos for, Rodney?”

”Tion mi ne povas diri. Tio dependas de la profesoro. Sed mi opinias absolute, ke ni devas uzi la okazon lerni kiel eble plej multe pri la plej maljunaj arboj de la mondo — pensu nur, Petunia, ili estas la plej maljunaj el ĉio vivanta, kio ekzis37 tas, kaj Elizabeto estas tre interesita pri ĉio, kion la profesoro rakontas.”

”Tion mi komprenas. Ŝi estis ja tute ravita pri tiuj arboj. Mi supozas, ke ŝi bombadas la maljunan sinjoron per demandoj.

Kontrolu, ke ŝi ne malsekiĝos je siaj piedoj, Rodney.”

”Tion mi faros.”

”Sed ŝi kunhavis nek piĵamojn nek dentobroson.”

”Ni aĉetos ĉion, kion ŝi bezonas en ĉi tiu urbo, de kie mi telefonas. Mi aŭdigos min denove post du tagoj kaj informos vin, kiel ni fartas.”

Kiam panjo estis doninta sian benon al la vojaĝo, Elizabeto reiris al la butiko kaj aĉetis por si mem tion, kion ŝi tute estis forgesinta en sia fervoro por siaj amiketoj kaj iliaj bezonoj.

Rodney ankaŭ aĉetis, kion li bezonis, kaj poste ili direktis sin suden.

La mirinda gnomaŭto povis movi sin same facile dum la nokto kiel dum la taglumo. Ĝi ĵetis sunlumon antaŭ sin tiel ke la ŝoseo aspektis kvazaŭ larĝa bendo da lumo. Estis agrable, kiam oni veturis en montaro kaj svingis jen tien jen alien kaj la suno ludis inter la arbojn. Bobo cerbumis multe pri la animo de la suno en la gnomaŭto kaj petis al Elizabeto, ke ŝi prenu lin sur la brakon, kie ŝi sidis en la antaŭa sidloko, tiel ke li pli bone povu rigardi la spektaklon.

Glogo klarigis, sentema maljunulo kia li estis, ke li vidis sufiĉe por la momento kaj englitis en sian agrablan korboliton.

Certe li kuŝis kaj cerbumis pri la malbono de la homoj kaj la zorgoj de la gnomoj, aŭ li ekzercis sin paroli kun la animo de la motoro. Ĉiuokaze la aliaj nenion aŭdis de li, kaj ili ne eksciis, kian influon ŝanĝo de medio havis por la neŭrastenio de la gnomo la unuan tagon.

Je la naŭa ili venis al urbo, kaj Rodney klarigis, ke estas tempo ekdormi kaj por knabinoj kaj por gnomoj. Li haltis antaŭ hotelo, kiu laŭ li estis garantiite tertremosekura. La gnomoj estis sekuraj en siaj korboj kun siaj fingroĉapetoj kaj noktaj vestoj. Servoknabo alvenis el la hotelo, sed Rodney rifuzis al li preni la valorajn korbojn kaj anstataŭe petis lin veturigi la gnomaŭton en garaĝon.

Rodney eniris la hotelvestiblon, sufiĉe kurioza figuro kun du grandaj salikokorboj, sekvata de knabineto, kiu portis multajn pakaĵetojn. Li diris al la pordisto, ke li deziras du ĉambrojn kun bano. La pordisto rigardis la korbojn kaj diris:

”Mi bedaŭras, sed ni ne permesas hundojn en la ĉambroj.”

”Mi ne havas hundojn,” diris Rodney.

”Pardonu, sed kio estas en la korboj?”

Tio estis demando, kiun la gasto ne antaŭvidis, kaj nun estis necese pensi rapide.

”Reĝaj abisenaj anseroj,” li klarigis.

Elizabeto malfermis la buŝon kaj glutis, kaj ankaŭ la pordisto aspektis mirigita, Rodney aldonis, ke estis edukitaj bestoj, kiuj havas la kutimon loĝi en speciale eleganta hejmo kaj ne faras ian ajn difekton.

Elizabeto malkviete turniĝadis. Imagu, se la pordisto rigardos en la korbojn kaj ekvidos Glogon kaj Bobon! Kiel terure, se Rodney estos devigata konfesi, ke li mensogis! La pordisto supozeble telefonos al la polico kaj prizorgos, ke ĉiuj estos malliberigitaj!

Kion li faris estis nur peti al Rodney afable atendi. Li alvokis la direktoron, kiu tuj venis por diskuti la problemon. Li esprimis la deziron vidi la anserojn, sed Rodney klarigis, ke ili estis ”konfidencaj.” Fine la afero ordiĝis tiel, ke Rodney subskribis paperon, laŭ kiu li promesis pagi al la direktoro por ĉiuj eventualaj difektoj, kiujn la reĝaj abisenaj anseroj povus fari sur tapiŝoj aŭ mebloj. Evidentiĝis, ke la direktoro rekonas la nomon Sinsabow, kaj deklaris sin kontenta.

Ili eniris la lifton kaj ricevis siajn ĉambrojn. Rodney tre serioze ĉirkaŭrigardis kaj petis la serviston atendi. Li sidiĝis ĉe la skribtablo kaj skribis bileton al la direktoro, en kiu li atentigis pri granda makulo sur la tapiŝo, naŭdek centimetrojn de la nordorienta angulo de la ĉambro, kaj alia makulo sur unu el la litkovriloj, malsupre sur la dekstra flanko. Li transdonis la bileton al la servoknabo kaj diris: ”Jen vi havas laton.”

La knabo aspektis mirigita, sed evidente li sentis, kio venis en lian manon.

”Koran dankon,” li diris kaj malaperis.

Rodney ŝlosis la pordojn de ambaŭ ĉambroj kaj zorgeme riglis, kaj Elizabeto malfermis la korbojn. La du gnomoj elsaltis kvazaŭ saltopupoj, tute vekaj kaj plenaj de scivolemo.

”Kio estas lato? ”demandis Bobo, kiu kompreneble aŭskultis ĉiun vorton.

”Estas esprimo por ’ŝanĝmono’,” respondis Rodney.

”Ho, Rodney, kial vi ŝercas kun li?” Elizabeto diris. ”Estas nur liaj kutimaj stultaĵoj, Bobo. ’Lato’ estas parto de ligno, kaj Rodney ĉiam ŝercas pri tio, ke lia mono venas de lignovaroj, kaj li diras, ke li ne povas diferenci inter mono kaj ligno. Vi devas pardoni al li, Bobo.”

Estis amaso da lignaĵoj en la hotelĉambro, la litoj kaj la ŝrankoj kaj skribtabloj kaj seĝoj, ĉio estis farita el ligno. Glogo estis avertita pri tio, sed tamen ne povis helpi, ke li fariĝis malgaja, malagrable turmentita vidi tion, kaj li sidis en sia korbo, viktimo de malgajaj pensoj. Sed Bobo elsaltis el sia korbo, promenis en la ĉambro kaj esploris ĉion. Ne daŭris longe antaŭ ol li aperis en la banĉambro, kie Elizabeto preparis banon. Ŝi levis lin tiel ke li povis rigardi en la banujon.

Li baraktis kaj bruegis kaj vokis, ke la avo venu por rigardi ĉi tiun montorivereton en unu el la lignokestoj de la granduloj.

Montriĝis, ke la gnomoj estas tre facilmovaj — ili povis meti la manojn sur la seĝo kaj salti sur la sidlokon. Ili povis ankaŭ veni en la liton per grimpado sur la litofosto. Kaj ne daŭris longe antaŭ ol la du etaj estaĵoj sidis meze de unu dupersona lito kaj demandis al Elizabeto kaj Rodney:

”Kial vi diris, ke ni estas anseroj?” demandis Bobo.

”Mi esperas, ke vi ne kontraŭas tion,” respondis Rodney.

”Oni povas ja diri, ke ni ĉiuj estas anseroj.”

”Ansero estas tre honorinda besto,” diris Glogo, ”serioza kaj vigla, se oni ne incitas ĝin.”

”Kion vi plue diris pri ni?” insistis Bobo.

”Ke vi venis el Abisenio.

”Kio estas tio?”

”Estas lando, kiu situas preskaŭ sur la alia flanko de la terglobo.

Tie loĝas popolo tre maljuna.”

Elizabeto faris alian demandon:

”Rodney,” ŝi diris, ”ĉu vi estas tute certa, ke ili havas anserojn en Abisenio?”

”Mi fakte neniam pensis pri tio.”

Elizabeto fariĝis tre maltrankvila, sed Rodney, kiu ĉiam estis preta daŭrigi siajn ŝercojn, diris:

”Kion ni povas fari al tio?”

”Ĉu vi ne kredas, ke oni povas ekscii pri tio en iu enciklopedio?”

”Eble, sed la bilioteko certe ne estas malfermita je ĉi tiu horo.”

Ili ne sciis, kion fari, sed fine Rodney ekhavis ideon:

”Ni devas telefoni al Abisenio.”

”Ho, ĉu ne estos tre multekosta?”

”Eble unu dekduo da tegmenta ŝindo — aŭ io simila, mi kredas.”

”Rodney, vi estas netolerebla.” Elizabeto diris. Ŝi devis klarigi al la gnomoj, ke ŝindo estas io, kion oni vendas en la lignaĵvendejoj, kaj ke Rodney kiel ordinare ŝercis pri sia mono.

”Sed,” diris Rodney, ”se ne ekzistus la lignaĵa industrio, la kompatinda Glogo neniam estus malsana je neŭrastenio, kaj vi kaj mi ne troviĝus en hotelo sub falsaj premisoj. Mi devas absolute ekscii, ĉu ekzistas anseroj en Abisenio.”

Li iris al la telefono kaj telefonis al la telegrafa oficejo kaj petis al ili sendi knabon. Poste li sidiĝis ĉe la skribtablo kaj komencis skribi. Elizabeto devis klarigi al Bobo, kion signifas telegrafi — estis tre mistika animo, tiel rapida, ke ĝi povas veturi plurfoje ĉirkaŭ la tero en momento, kaj la homoj estis konstruintaj vojeton sur la oceana fundo, laŭ kiu la animo povas sin movi.

Kontraŭ iom da mono — aŭ ’konstruligno’, kiel li mem nomis ilin — la animo prenis sur sin la taskon konduki demandon al tiu lando kaj reveni kun respondo.

”Ĝi laboras, dum oni dormas,” aldonis Rodney kaj klarigis, ke nun estis mateno en Abisenio, kaj ke la respondo revenos, kiam estos mateno en Kalifornio.

Li laŭtlegis la telegramon: ”La konsulo de Usono, Addis Abeba, Abisenio: Ĉu vi havas anserojn en via lando? Rodney Sinsabow.”

La telegramknabo venis kaj Elizabeto enŝlosis la gnomojn en la banĉambron, antaŭ ol ŝi malfermis la pordon. La knabo neniam aŭdis pri Addis Abeba, kaj li devis telefoni al la telefonstacio kaj atendi dum oni serĉis la fremdan nomon. Fine li ricevis la prezon, kun enkalkulita respondo. Dudek vortojn — estis ja eble, ke ili havis gravajn sciigojn pri abisenaj anseroj, diris Rodney. Li donis al la knabo monbileton kaj diris:

”Retenu la ŝanĝmonon.”

La gnomoj en la banĉambro surmetis la pupvestojn, kiuj al ili taŭgis tre bone. Ili kuŝiĝis en la korboj, kiuj estis metitaj proksime al malfermita fenestro, ĉar ili klarigis, ke ili tre ŝatas freŝan aeron. Elizabeto verŝis iom da citronsuko el la termoso en glason kaj metis la botelon apude, tiel ke ili povos plenigi ilin je bezono. Gnomoj devas nome trinki sufiĉe ofte, pro tio, ke ili havas tiel malgrandajn stomakojn. Ili diris, ke la citronsuko sufiĉe similas al nektaro.

Poste ĉiuj enlitiĝis — almenaŭ fariĝis silente en la ĉambro.

Glogo eble kuŝis kaj pensis pri la praa ĉagreno, sed pri tio la aliaj ne sciis. Kaj vespera venteto igis la fenestrajn kurtenojn malrapide flirtadi, kaj sube sur la strato la trafiklumoj lumis intermite flave, ruĝe kaj verde dum la tuta nokto. Bobo son- ĝis, ke li svatas viglan junan gnominon ĉe la piedo de giganta mamutarbo. Elizabeto sonĝis, ke ŝi vizitas parlamentan kunvenon ĉe la anseroj, kiuj provas kompreni, ĉu ili estas blankaj aŭ nigraj kaj promesis al ŝi dekduon da tegmentaj latoj, se ŝi promesas voĉdoni por ili.

Kiam komencis heliĝi, la gnomoj vekiĝis kaj gustsuĉis sian nektaron kaj singarde flustris unu kun la alia ĝis la granduloj finis sian teruran ronkadon. Rodney iris al la telefono kaj demandis pri telegramo, kaj tute prave, la rapidega animo de la elektro jam estis reveninta kun la respondo de Addis Abeba.

Rodney laŭtlegis la sciigon: ”Jes, ni havas anserojn de ĉiuj specoj en Abisenio, same kiel en Kalifornio. Al kiu speco apartenas vi? Jones, konsulo.”

”Tion mi devus esti kompreninta,” diris Rodney. ”Anseroj ekzistas en la tuta mondo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.