La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Tria Ĉapitro

En kiu ambaŭ renkontas Glogon

Elizabeto, kiu portis Bobon, kaj Rodney, kiu portis la korbon, daŭrigis en la arbaron sekvante la indikojn de Bobo.

Fariĝis longa silento. La du granduloj ne havis eblecon konstati, ĉu Glogo troviĝas en la proksimeco, sed tion evidente povis Bobo, ĉar li komencis paroli:

”Glogo, mi falis de arbo kaj batiĝis, kaj tiuj granduloj helpis min. Ili estas tre afablaj kaj bonkoraj. Ili ŝatas la arbojn kaj kunhelpas flegi ilin, tial estu bona kaj pardonu al mi, ke mi lasis al ili porti min.”

Fariĝis nova paŭzo ĝis ili subite aŭdis voĉon el granda aro da azaleoj. La voĉo estis pli profunda ol la voĉo de Bobo kaj malgraŭ la manko de volumo ĝi estis severa:

”Diru al la granduloj, ke ili sidigu vin kaj foriru.”

”Sed Glogo, tio estus malĝentila.”

”Granduloj neniam estas ĝentilaj. Ili estas murdistoj.”

”Ne Glogo, ĉi tiuj estas tre saĝaj homoj. Rodney estas studento kaj povas rakonti al vi multon pri la mondo.”

Nova paŭzo.

”Bona Glogo respondu.”

”Mi ne volas scii ion, kion la granduloj havas por rakonti.”

”Kredu al mi, Glogo. Rodney konas multajn aferojn. Li povas rakonti al vi pri ĉi tiu arbaro, ke ĝi estas nacia parko kaj neniam detruiĝos.”

”Li mem detruiĝos, kaj lia nacio kaj iliaj arbaroj.”

Nova silento. Bobo komencis petegi kun timo en la voĉo — li eble kredis, ke la strangaj granduloj ofendiĝos kaj foriros.

”Kredu al mi, Glogo, ĉi tiuj homoj havas eblecon instrui multajn aferojn. Ili havas eblecon ĉirkauveturi — Rodney kunprenos nin — por helpi nin trovi aliajn gnomojn en aliaj arbaroj. Ili vere volas nin helpi.”

”La gnomoj estis feliĉaj kaj ili ne bezonis helpon de granduloj.

La sola ago, kiun la granduloj povas fari por ni estas forkuri — kiel eble plej longe for.”

Bobo rigardis al Elizabeto, kaj ŝi vidis, ke li havas larmojn en la okuloj. Ankaŭ Rodney rimarkis tion kaj faris paŝon antaŭen.

”Ĉu mi rajtas diri kelkajn vortojn?” li diris.

Li direktis sin al la azaleo-arbustoj kaj komencis:

”Mi bone scias, ke ni granduloj estis tre naivaj kaj kruelaj.

Kelkaj el ni provas ŝanĝi tion kaj havas multajn malfacilaĵojn.

Estas eble, ke ni ne sukcesos. Ni povas nenion promesi. Sed mi provis tamen laŭ mia povo. Mi aĉetis parton de ĉi tiuj sekvojaj arbaroj kaj donacis ilin al la ŝtato por ke ili estu gardataj por ĉiam. Ni povas veturi kaj rigardi. Ĉe iu loko apud la ŝoseo estas ŝildo el bronzo kun mia nomo enĉizita. Sekve vi estu iom dankema al mi, Glogo, malgraŭ tio, ke mi havis la malfeliĉon naskiĝi tiel granda.”

”Estas nenio, kion mi povas fari por vi,” diris la severa voĉo en la azalea arbusto.

”Vi eraras, Glogo. Mi estas studento, kaj mi vizitis la arbarojn kaj mi vane provis lerni paroli kun la arboj. Vi povas instrui tion al mi.”

”Kiel vi scias, ke mi povas paroli kun la arboj?”

”Mi komprenas, ke saĝa viro kiel vi ne povas loĝi en arbaro dum mil jaroj sen lerni paroli kun ĉio vivanta. Mi scias, ke la arboj havas animon, same kiel la homoj.”

”Ili tute ne estas kiel la homoj. Ilia animo estas bona. Ĉu arbo iam faris akran hakilon por detrui objektojn aŭ estaĵojn?

Arbo konstruas. Ĝi laboras konstante, tage kaj nokte. Ĝi faras kolosan laboron. Ĝi suĉas la arbosukon el la tero, kaj el tio ĝi preparas la arboŝelon kaj la kernlignon kaj branĉojn kaj foliojn.”

”Ĝuste tiel. Kaj eĉ ne la plej lertaj sciencistoj en la mondo komprenas, kiel tio povas okazi. Kiel arbo povas scii, en kiu loko ĝi faru ŝelon kaj kie foliojn. Kiel ĝi scias, se ĝi fariĝis vundita, ke ĝi povas direkti arbosukon por fari novan ŝelon kaj novan kernlignon.”

”Arbo scias ĉion, kio estas grava por ĝia vivo kaj por la pluvivo de la naturo en la estonteco.”

”Kiel okazas, kiam arbo parolas kun vi, Glogo? Ĉu ĝi uzas vortojn?”

”Arbo ne havas langon, per kiu ĝi povas formi vortojn. Arbo parolas per gestoj. Se vi amas ĝin kaj vivas kun ĝi, ĝia animo unuiĝas kun via propra animo, kaj oni komprenas ĝin kaj malamas tiujn senbridulojn, kiuj murdas ĝin.”

”Aŭskultu Glogo. Vi estas maljuna kaj saĝa, kaj mi estas nur infano. Mi nur vivis dum dudek jaroj — kaj ne multon oni sukcesas lerni dum tiu tempo. Mi petas vin humile konfidi al mi la sekretojn de la arbaro. Poste mi povos reveturi kaj pludoni al la homoj la konojn pri ili, tiel ke ili eble rekaptos sian prudenton.”

”Vi petas min rompi leĝon, kiu validis dum miliono da jaroj,” diris la severa voĉo post momento. ”Estas ne nur mi, sed generacioj de gnomoj, kiuj malpermesas tion.”

”Sed Glogo, se estas malbona leĝo — ĉu ne sufiĉas, ke oni havis ĝin dum jarmiloj? Pro tiu leĝo nur vi kaj Bobo restas, kaj kio okazos kun li, kiam vi estos for?”

”Ne parolu tiel,” vokis la voĉo de la azaleaj arbustoj, kaj ĝi sonis tre ĉagrenita.

”Sed estas vere, Glogo. Kio okazos kun la gnoma gento, se vi ne sukcesos trovi edzinon por via nepo?”

Aŭdiĝis nur ĝemo el la arbustoj.

”Ĉu vi pensis pri tio, Glogo?”

La respondo venis, kvazau flustro:

”Mi ne pensis pri io alia dum multaj jaroj.”

”Ĉu pro tio vi estas tiel malfeliĉa?”

”Ne ekzistas pli malfeliĉa estaĵo sur la tero ol mi.”

”Sed Glogo,” diris Bobo, ”vi ne estu malfeliĉa pro mi. Mi ne bezonas edzinon.”

”Naiva stultulo,” diris la voĉo. ”La tuta estonteco de la gnomoj dependas de via edzino.”

Longa silentado.

”Mi deziras, ke mi povus diri, ke mi scias, kie troviĝas aliaj gnomoj,” diris fine Rodney. ”Sed kiel vi scias, ili kaŝas sin de homoj. Mi povas nur diri, ke mi volonte estas via amiko, se mi rajtas, kaj ke mi faros mian plejeblon por traserĉi la arbarojn kaj trovi plurajn el via popolo. Kaj ne gravas, ĉu vi promesas instrui al mi la sekretojn de la arbaro aŭ ne, mi faros tion ĉiuokaze.”

Por la unua fojo la voĉo en la azaleoj montris emon moliĝi:

”Bone dirite. Sed ĉu la homoj iam vere opinias, kion ili diras?”

”Se mi volus al vi malbonon,” deklaris la juna viro,” ni jam havas Bobon en niajn manojn. Kaj koncerne vin — kiam oni vivis dum mil jaroj, oni ne plu havas multon por riski.”

”Estas vero.”

Kaj subite la arbustoj ellasis figuron de sama formato kiel Bobo, kun same mallonga pantalono kaj simila bruna ŝirmilĉapeto.

Sed la vizaĝo de la estaĵeto estis pli longa kaj plena de sulkoj kaj ekipita per griza tufa barbo, kiu atingis ĝis la talio.

”Jen mi,” diris Glogo, ”mi volas provi fariĝi amiko kun vi.”

”Dankon, mia sinjoro,” diris Rodney kun solena riverenco, kiun la maljuna gnomo solene respondis. ”Mi nomiĝas Rodney, kaj ĉi tiu estas mia nevineto Elizabeto.”

La maljuna viro denove riverencis.

”Kaj nun mi proponas, ke ni eksidu taŭge kaj havu malgrandan interbabilon.”

Li sternis la plejdon sur la tero, kaj Elizabeto sidigis Bobon.

”Ĉu vi estas difektita?” demandis la maljuna gnomo. Bobo respondis, ke li estas vigla kaj sana kaj pruvis tion per salto.

Elizabeto kaj Rodney prenis lokon. Glogo sidiĝis laŭ ilia admono sur la eksteran flankon de la plejdo — tiu, kiu estis plej proksima al la arbustoj. Iam kaj tiam li nervoze rigardis ĉirkaŭ si, kaj estis videble, ke li estas preta ekkuri kaj fuĝi ĉe la plej eta signo de danĝero.

”Lasu min unue rakonti, ke mi studis ĉe io nomata universitato,” diris Rodney. ”Ĉu mi rajtas demandi, ĉu ekzistas universitatoj ankaŭ ĉe vi gnomoj?

”Ni gnomoj ricevas la pleparton de nia scio dum nia taga vivo,” diris Glogo. ”Ni lernas ne nur de tiuj, kiuj estas pli aĝaj ol ni, sed ankaŭ de ĉio en la naturo kaj de la animoj de arboj kaj floroj. Ĉiuj arboj kaj floroj havas animon, ĉiuj vivantaj estaĵoj havas animon. Kiel ili alie povus funkcii? Kiel ili povus kreski?”

”Ĉu vi povas interŝanĝi pensojn kaj ideojn kun ĉiuj tiuj animoj?”

”Ĉiuj vivantaj estaĵoj interŝanĝas pensojn, eĉ se ili ne ĉiam mem scias tion.”

”Rakontu al mi pri la animo de ĉi tiu filiko, ekzemple.”

Rodney tuŝis leĝere la proksiman filikon.

”La animo de filiko similas la animon de virino,” diris Glogo.

”Ĝi estas milda, senpretenda kaj humila, sed ankaŭ tre forta — nenio povas venki ĝin. Oni povas senpripense piedpremi ĝin kaj vundi ĝin, kaj ĝi turmentiĝas silente, sed kiam oni pasis, ĝi brave daŭrigas kun sia tasko krei belon. La knabineto certe komprenas la filikon, kiu pendigas kurtenojn ĉie en la arbaro kaj ne permesas al si ripozon, antaŭ ol ĉio estas belaspekta kaj hejmeca.”

”Vi priskribis ĝin en tre delikata maniero,” Elizabeto diris.

”Mi certe komprenos la animojn kaj de filikoj kaj floroj, mi kredas.”

”Mi supozas, ke oni devas esti tre, tre maljuna por kompreni la animon de la sekvojoj,” diris Rodney.

”Tia arbo atestas pri granda venko. Senfina kvanto da zorgeme elektita materio estas havigata el la tero. Solvita en akvo ĝi estis levita al tiuj imponaj altoj kaj konstruitaj al turo, kiu prizorgas sin mem kaj estas sekura kontraŭ senprudentaj atakoj de uraganoj kaj fajro. La animo, kiu konstruis tiun arbon estas forta kaj kvieta, — ĝi konas sian propran forton. Estas verdire tuta sistemo da animoj, kiuj kunlaboras en plena harmonio.

Estas Muziko, kiun nia Patrino Naturo ludis dum cent miljonoj da jaroj. Kaj en tiu muziko estas nur unu falsa sono.”

”Mi komprenas, kion vi celas,” diris Rodney. ”Estis maljuna saĝa viro inter ni, kiu diris, ke Dio estis gardinta la sekvojajn arbojn kontraŭ ĉio krom frenezuloj.”

”Estas agrable aŭdi pri tiu viro, diris Glogo. ”Tio faciligas al mi paroli kun vi.”

”Nia saĝa maljunulo diris ankaŭ, ke nur la ŝtato povas gardi la arbojn kontraŭ la frenezuloj. Kaj iagrade tio fakte estas farita.”

”Bedaŭrinde kredeble estas tro malfrue por mia popolo,” diris Glogo kaj ŝajnis denove refali en tiu malgajecon, kiu igis Elizabeton suspekti, ke li turmentiĝas de neŭrastenio.

”Tion ni devos esplori,” diris Rodney kun tiu vervo, kiun ĉiuj devas montri, kiuj laboras kun deprimitaj homoj. ”Sed lasu min unue diri, ke nun estas la tempo de la tago, kiam granduloj manĝas lunĉon. Kiel estas kun vi?”

”Ni gnomoj ne havas regulajn manĝotempojn. Ni manĝas niajn filiko-semojn kiam kaj kie ni trovas ilin.”

”Eble plaĉus al vi iomete gustumi nian kunportitan man- ĝaĵon?”

Elizabeto komencis elpaki la lunĉan korbon. Ŝi sternis paperan tukon kaj lokigis kvar falditajn buŝtukojn. Poste ŝi prenis la pakaĵon kun sendviĉoj, ĉiu ĉirkaŭvolvita per buterpapero.

En la korbo troviĝis krom tio plenigitaj ovoj, unu poteto da olivoj, unu kesteto kun nuksoj, iom da verda laktuko kaj tomatoj, kelkaj bananoj, unu botelo kun lakto kaj ambaŭ termosoj.

Tio estis sendube pli da manĝajo ol la du gnomoj iam en sia longa vivo vidis samtempe kolektita. La viglaj klaraj okuloj de Bobo glitis de unu aĵo al la alia.

Unue ili devis ”malseketigi la gorĝon”, diris Rodney. Tuj aperis problemo, ĉar la kunportitaj paperglasoj ne havis formaton taŭga por gnomoj.

”Mi aranĝos la aferon,” diris Bobo, fervore deziranta gustumi ĉiujn strangajn nutraĵojn, per kiuj la granduloj sin nutras.

Forgesante siajn turmentojn li kuris en la arbaron kaj revenis kun du buntaj tigrolilioj. Li forturnis la stamenojn kaj pistilojn, kaj forigis la oran polenon el la kalkoj. Poste Elizabeto verŝis iom da suko en ilin el la termoso kaj rigardis la mienojn de la gnomoj, kiam ili gustumis ĝin.

”Estas malvarma kiel la monta neĝo!” elkriis Bobo.

Eĉ ne la neŭrastenio povis kontraŭstari tian surprizon.

”Ĉu estas animo?” demandis Glogo.

”Eble jes,” respondis Rodney. ”Vi ja antaŭ momento rakontis, ke ekzistas ĉiuj eblaj specoj de animoj. Jen estas alia speco,” li aldonis, kiam li servis la kafon. ”Estu nun singardaj, ĉar ĉi tiu estas malobeema animo, kaj povas okazi, ke ĝi mordos vian langon, se ĝi havos eblecon.”

Kompreneble la ĉefkelnero en la hejmo de la lignoreĝo estis kontrolinta, ke la termoso enhavas bonan kafon kun taŭgaj kvantoj da sukero kaj kremo. Bobo laŭdis laŭtvoĉe la varman trinkaĵon, kaj Rodney klarigis, ke estas la animo de la suno, kiun homoj lernis enfermi en butelojn kaj trinki.

Li rakontis al ili, ke la citronoj venas el suda Kalifornio kaj la sukero el Louisiana kaj la kafo de Brazilo kaj la kremo el Wisconsin. Ne estis facile ĉion kompreni, ĉar tiuj etaj estaĵoj ne havis imagon, ke la tero estas tiel granda, kaj malgraŭ tio, ke ili aŭdis pri maroj, ili ne komprenis, kiel ŝipoj povas veli sur ili. Krome estas erare paroli pri ŝipoj, kiam oni provas gajigi maljunan gnomon, ĉar oni devas konfesi, ke pluraj el ili estas faritaj el murditaj arboj.

Elizabeto donis al ĉiu parteton de sendviĉo. Rodney devis klarigi, kiel tritiko estas kulturita kaj muelita kaj kiel butero kaj fromaĝo estas faritaj el lakto de bovinoj. Glogo akceptis ĉiujn tiujn informojn kun kvieta dignoplena teniĝo, sed Bobo bolis de fervoro kaj maĉetis de la pano, la butero kaj la froma ĝo, ĉiu aparte.

La banano devis esti tranĉita en maldikajn tranĉaĵojn, por ke Glogo ricevu taŭgajn pecetojn. Poste Rodney devis rakonti pri la stranga arbaro, en kiu ili kreskas, kaj kiu estas tute aliaspekta ol la sekvojaj arbaroj. Sed banano estas tre maljuna kreskaĵo. Ĝiaj praplantoj ekzistis antaŭ miljonoj da jaroj, kaj ili donis manĝaĵon al ĉiuspecaj homoj. Kelkaj homoj estis malgrandaj, tiel nomataj pigmeoj, kiuj tamen estis multe pli grandaj ol gnomoj. Sed Rodney ne kredis, ke Bobo emus edzi- ĝi al pigmeino. Krome ŝi parolus portugalan lingvon aŭ indianan aŭ alian lingvon, kiun li ne komprenus.

”Parolante pri tio,” diris Rodney al Glogo, ”mi pensis demandi al vi, kiel povas esti, ke via popolo parolas esperanton1?”

”Esperanto,” diris la maljuna gnomo. ”Kio estas tio?”

”Tiel oni nomas la lingvon, kiun ni parolas.”

”Kia stranga ideo,” rimarkigis Glogo. ”Mi ĝuste pensis demandi vin, kiel povas esti, ke vi parolas la gnoman.”

Tiel estis pri tiu afero.

1 En la angla versio Elizabeto kaj Rodney parolas la anglan lingvon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.