La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA GNOMAŬTO

Aŭtoro: Upton Sinclair

©2026 Geo

La Enhavo

Dua Ĉapitro

En kiu Rodney renkontas Bobon

”Maljuna Sinsabow” estis konata kiel unu el la ”lignore ĝoj” ĉe la nordokcidenta marbordo. Li loĝis en granda impona domo, kiun li konstruigis el sia propra ligno.

Estis malnovstila domo, miraklo de ’lignaĵista ĝojo’, kun arkfenestroj, kun gabloj kaj turoj kaj dekoracioj. En tiu domo li edukis grandan familion kaj sendis la infanojn en la mondon kun diversaj komisioj. Nun li estis sepdekjara kaj ĉiuj filinoj estis edziniĝintaj, du filoj prizorgis la lignaĵaferojn, la tria estris la familian bankon, la kvara estis ŝipekipisto. Ĉiuj portis honoron al la familio Simsabow, krom la plej juna, kies nomo estis Rodney.

Rodney ne multe interesiĝis pri lignaj varoj, nek pri aliaj negocoj entute. Li partoprenis per gajhumoraj rimarkoj pri ĉio kaj ĉiuj, inkluzive la familion. Ĉi tiuj rimarkoj igis ilin pro iu kialo senti sin malpli gravaj — kaj tio estas io, kion plej multaj homoj ne ŝatas. La maljuna Sinsabow, kiu estis pli dikhaŭta ol la aliaj, kutimis jen kaj jen montri severan rideton.

Kaŭzo plendi pri la konduto de Rodney ne estis. Li tutsimple ŝatis legi librojn kaj skribi poemojn. La maljunulo opiniis, ke li povas permesi al si unu filon, kiu estis alispeca. Dume Rodney havis sufiĉan jarsubtenon kaj daŭrigis fari nenion krom legi kaj skribi. Kiam li havis kun si amikon en la aŭto, li povis diri, kiam li ekvidis nudhakitan arbaron: ”Tio estas la nordokcidenta turo de nia domo,” aŭ: ”Tio estas la jakto de mia frato,” aŭ: ”Tio estas mia jarsubteno por la venonta jaro”.

Posttagmeze, kiam Elizabeto venis al la urbo, ŝi tuj iris al sia ĉarma onklo. Ŝi frapis al la pordo kaj demandis ĝentile, ĉu ŝi rajtas eniri, kaj eksidis en apogseĝo, en kiu ŝi preskaŭ dronis, kaj diris:

”Rodney, ĉu vi iam vidis sekvojojn? Mi vidis ilin hieraŭ por la unua fojo, sed mi ne havis tempon multe rigardi ilin, ĉar panjo kaj fraŭlino Jellifer urĝis. Ĉu vi volas fari al mi grandan servon?”

”Kaj tio estus?”

”Mi tre ŝatus denove rigardi la arbojn. Kaj mi volas konfidi al vi sekreton, — almenaŭ parton de sekreto. Mi vidis ion en la arbaro — mi ne volas diri kion, ĉar vi ne kredus min. Sed vi devas kredi al mi, kiam mi diras, ke temas pri io eksterordinare stranga, kaj ke vi ne pentos, se vi veturigos min tien.”

”Mia eta nevino sopiras alidire al pikniko.”

”Sed nur vi kaj mi, kara Rodney. Alie ĉio paneos.”

”Kaj kiam vi volas veturi?”

”Morgaŭ, se vi povas aranĝi tion. Panjo diras, ke ŝi havas nenion kontraŭ tio, se vi promesas ne veturi tro rapide.”

Rodney prenis la telefonon kaj sciigis al la ĉefkelnero, ke li volas havi unu termoson kun glacimalvarma suko, unu kun varma kafo kaj sendviĉojn kaj fruktojn por du personoj kaj la aŭton preta por ekskurso je la oka. Elizabeto estis dankema kaj tre sekretema.

La sekvontan matenon ili komencis longan veturon. Sed ĝi ne estis tiel longa laŭ tempo, ĉar ne troviĝis trafikpolicistoj sur la plurcent kilometrojn longa ŝoseo. Rodney havis speciale konstruitan aŭton kaj estis tre lerta ŝoforo. Krome li opi15 niis tute nature, ke la ŝoseoj estis konstruitaj speciale por la familio Simsabow.

Je la dekdua horo ili atingis tiun lokon, kie la aŭto de panjo estis parkinta. Ili ankaŭ parkis sian aŭton tie, kaj Elizabeto transprenis la gvidadon. Ŝi portis plejdon, sur kiu oni povos sidi, kaj Rodney prenis la lunĉan korbon, kaj poste ili iris de arbo al arbo la saman vojon, kiun Elizabeto memoris, ke ŝi iris la antaŭan tagon. Ili venis ĝis la granda ŝtono kun la filikoj, kaj tie ili haltis. Elizabeto, kiu havis ’la koron en la kolo’ mallaŭte vokis ”Bobo”, kaj poste pli laŭte ”Booboo”!

Tuj aŭdiĝis mallaŭta pepo. Ĉiu silabo por si mem, kvazaŭ pepante, iu klopodis elparoli la nomon korekte:

”E-li-za-be-to.”

Rodney aspektis mirigita, kaj ili ambaŭ rigardis ĉirkaŭ si por eltrovi, de kie la sono venis. La posedanto de la eta voĉo ridis ĉarmigita, ĉar li opiniis, ke estas ridinde, ke la granduloj ne povas vidi lin. Rekte antaŭ ili estis malnova arbostumpo, el kiu dekduo da novaj arbetoj kreskis. Kiam Elizabeto serĉis inter la branĉoj, ŝi ekvidis la etan rondan vizaĝon kun la rozaj vangoj kaj la bruna ĉapo kun sunŝirmilo.

”Ĉaŭ Bobo!” ŝi vokis, kaj poste ŝi diris: ”Tio estas Rodney!

Rodney, ĉu vi permesas al mi prezenti mian amikon Bobo!”

”Jes, jes,” Rodney diris mirigita, kaj poste li ripetis ŝafe:

”Jes, jes.”

”Mi ne rakontis al Rodney pri vi, Bobo,” klarigis la knabino.

”Mi pensis, ke li eble timus vin,” kaj poste ŝi aldonis: ”Sed agrabla li estas, tute kiel mi diris.”

Bobo premis sin inter la branĉetojn kaj okupis lokon sur la ekstera rando de la arbostumpo kaj esplorrigardis sian gaston.

Li vidis junan sunbrunan viron kun helaj haroj kaj mopsa nazo kaj interesa esprimo en la vizaĝo, kiu kaŭzis faldetojn ĉirkaŭ la okuloj.

”Ĉi tio estas vere interesa,” diris la juna viro. ”Mi tre ĝojas ekkoni vin.”

”Mi sciis, ke vi estos, Rodney. Komprenu, ke Bobo estas gnomo kaj ke li loĝis en ĉi tiu arbaro dum cent jaroj.”

”Gnomo! Mi ja legis pri gnomoj, sed estas la unua fojo, ke mi havas la ĝojon renkonti unu. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu estas kutimo inter via popolo, sinjoro Bobo, ke oni skuas manon, kiam oni estas prezentata?”

”Mi neniam pli frue estis prezentata,” respondis Bobo.

”Mi ne scias, kiel ĉi tiu kutimo skui la manojn estiĝis,” diris Rodney. ”Devas esti antaŭ multaj jarmiloj, kaj mi supozas, ke la viroj donis la dekstran manon unu al la alia por montri, ke ili estas sen armiloj kaj ke ili ne havas malbonajn intencojn.

Ĉu vi permesas al mi montri, kiel ni faras?”

Rodney prenis tre singarde la etan manon kaj levis ĝin supren- malsupren dufoje.

Bobo estis ekzakte tridek ses kaj kvaronan centimetron alta, kaj kiam li estis sata kaj kontenta li pezis kvin kilogramojn kaj tricent gramojn. Sentiĝis strange tuŝi la etan fragilan manon.

”Bobo neniam pli frue parolis kun grandulo antaŭ ol li renkontis min,” klarigis Elizabeto. ”Li loĝas tute sola ĉi tie en la arbaro kune kun sia avo. Ili tute ne scias, kio okazis al la cetero de ilia popolo. Ili malaperis kaj Glogo — tio estas lia avo — kredas, ke la kaŭzo estas la detruado de la arbaroj.”

”Ankoraŭ atakpunkto kontraŭ la lignaĵa industrio,” rimarkigis Rodney.

”Kio estas lignaĵa industrio?” demandis Bobo.

”Estas ĝi, kiu forhakas la arbojn.”

”Ho, tiam estas abomena industrio.”

”Jes, de longa tempo mi ankaŭ havas la saman opinion.

Sed mia situacio estas iom embarasa, ĉar granda parto de mia familio okupas sin pri tiu speco de negocoj. Mia patro estas lignokomercisto kaj same ankaŭ kelkaj el miaj fratoj.”

”Kiel terure!” La gnomo aspektis kvazaŭ li volus forkuri.

”Rodney ne kulpas pri tio,” Elizabeto diris senkulpigante.

”Ne, Bobo, tion mi certigas. Mi estas la plej juna filo, kaj oni rigardas min kvazaŭ iom malsaĝeta, kaj neniu serioze respektas, kion mi diras. Miaj parencoj daŭrigas forhaki arbojn, kaj se ili ne farus, aliaj homoj farus tion, ĝis eĉ ne unu arbo restos sur la tera surfaco.”

Esprimo de teruro aperis sur la vizaĝo de la gnomo.

”Glogo kaj mi do estas kondamnitaj,” li diris.

”Ne, ne,” Rodney diris rapide. ”Mi troigis. Temas pri ĉiuj arbaroj, kiujn ili povas atingi. Dank’al Dio ĉi tiuj arbaroj tiurilate estas sekuraj. Ĉi tiu arbaro estas nacia parko, kie ĉiu kreskaĵo estas protektita. Vi kaj via avo povas ĉiam havi hejmon ĉi tie, kaj homoj povas veni viziti vin, se vi deziras.”

”Ili ne volas, ke homoj venu viziti ilin,” klarigis Elizabeto.

”Bobo turnis sin al mi, nur pro tio, ke li estas malkvieta pri Glogo.”

”Kio mankas al Glogo?”

”Ŝajnas esti atako de neŭrastenio,” Elizabeto respondis kun sia kuracista mieno.

”Kiel tio esprimas sin?”

”Li tute perdis sian emon por filikaj semoj; li nur sidas kovante kaj ne diras multajn vortojn.”

”Sed se li havas nur Bobon, kun kiu li povas paroli, tiam li certe jam de longe diris ĉion, kion li havas por diri. Kiom aĝa li estas?”

”Pli ol miljara.”

”Ĉu ne eble estas tiel, ke li komencas fariĝi maljuna? Ĉu ni povas paroli kun li?”

”Certe ne estas facile,” diris Bobo. ”Li tre timas grandulojn.

Kaj neniam en sia vivo li montris sin al iu.”

”Sed ĉu oni ne povas klarigi al li, ke ni ne estas kiel la plimulto?

Ni ŝatas arbojn kaj arbarojn, kaj neniam povus fari malbonon al iu.”

”Li kredeble koleros al mi, kiam li ekscios, ke mi estis malobeema al li. Povas esti, ke li kaŝos sin en la arbaro kaj neniam plu montros sin al mi.”

”Oho, estas vere komplikite,” diris Rodney.

”Mi pripensis la aferon dum tri tagoj,” daŭrigis la gnomo,

”kaj nun mi kredas, ke mi fine trovis manieron por aranĝi renkonton. Sed promesu, ke vi ne timiĝos.”

Poste li faris ion neatenditan. Li mallevis la kapon kaj suprenigis la genuojn tiel ke li preskaŭ fariĝis pilko. Kaj poste li komencis ruliĝi malsupren laŭ la arbostumpo, dum Elizabeto kaj Rodney mirigitaj rigardis. La gigantaj sekvojoj ĉiam estas ŝvelaj ĉe la bazo, kaj la gnomo resaltis kontraŭ la arba ŝelo ĝis li fine atingis la teron kaj kuŝis senmova.

”Ho, ĉu vi vundiĝis?” vokis la knabino kaj alkuris.

”Nur iomete,” diris Bobo. ”Sufiĉe forte, sed ne tro dan- ĝere.”

Poste li eksidis kaj deklaris:

”Mi ne volas mensogi al Glogo, sed nun mi povas diri, ke mi falis de arbo kaj ricevis dolorojn kaj ke vi venis kaj helpis min. Kaj tial Glogo ne povos riproĉi min, kaj krome li devos esti ĝentila al vi.”

”Kia brila ideo,” diris Rodney.

”Ĉu vi estus afablaj kaj portos min …?”

”Lasu tion al mi,” vokis Elizabeto. Rodney prenis la plejdon kaj la lunĉan korbon, dum Elizabeto tre singarde levis la etan estaĵon kaj portis ĝin kvazaŭ ĝi estus bebo.

”Kiel malpeza vi estas, Bobo, kaj tiel agrable portebla. Vi estus mirinda favoritbesto.”

”Mi povus mordi kaj grati, se mi emus …” diris Bobo.

Sed ŝajnis, ke li tamen ŝatas la situacion, ĉar li premis sin al Elizabeto kvazaŭ hundido aŭ katido.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.