|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GAJA LEGANTO PER ESPERANTOAŭtoro: Paul Schwerin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Unu kokino kaj duono demetas unu ovon kaj duonon en unu tago kaj duono. Kiom da ovoj demetas unu kokino en ses tagoj?
Se tri katoj kaptas tri ratojn en tri minutoj, kiom longe bezonas tricent katoj, por kapti tricent ratojn?
Kio estas pli granda, (a) aŭ (b)?
(a) ses dekduoj da dekduoj
(b) duona dekduo da dekduoj
Ĉu vi povas skribi ok ciferojn “8” tiel, ke ilia adicio rezultigas 1000?
Karlo estas nun 36 jaraĝa. Karlo havas la duoblan aĝon de tiu, kiun Fredo havis, kiam Karlo havis duone la aĝon, kiun Fredo havas nun. Kiun aĝon havas Fredo?
Adiciu: la jaron de via naskiĝo la jaron en kiu vi eklernis Esperanton, vian aĝon la jarojn post via Esperantistiĝo. Dividu la sumon per du!
Ĉiu el du viroj, A kaj B, aĉetas keston kun sesdek oranĝoj. La monereto de la lando estu “m”.
A vendas siajn oranĝojn jene:
30 grandajn je 1m por 2 fruktoj, kaj
30 aliajn je 1m por 3 fruktoj.
Tuta enspezo – 25m.B vendas siajn fruktojn jene:
ĉiujn 60 je 2m por 5 fruktoj.
Tuta enspezo – 24m.
Kie estas la mankanta monereto?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.