|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GAJA LEGANTO PER ESPERANTOAŭtoro: Paul Schwerin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Amiko A donacas al sia bona amiko B belkoloran papagon. Post kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas al li la birdo.
“Ho,” plendas B, “ĝi ne gustis tre bone.”
“Gustis?” miras A, “ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?”
“Jes, kompreneble.”
“Vi estas stulta! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo; tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!”
“Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?”
Profesoro: “Ho, vi ne povas dormi en mia prelego!”
Li (flustrante): Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.
Ŝi: Ĝi estas en la telefonlibro.
Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?
Ŝi: Ankaŭ ĝi estas en la telefonlibro.
Nova familio ekloĝis en la najbara domo, kaj Sinjorino Maldiskreta tre interesiĝis pri ĝi.
“Ili ŝajne vivas en tre bona harmonio,” ŝi raportas al sia edzo. “Li kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol li foriras, kaj de la strato li mansignas al ŝi; kial vi ne faras tion?”
“Dio mia,” embarasite defendas sin la edzo, “mi ja ankoraŭ eĉ ne konas tiun virinon.”
Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: “Paĉjo, kie ili entombigas la malbonajn homojn?”
Ŝi: Mi tuj iros en la urbon; ĉu mi povos aĉeti ion por vi?
Li: Jes vi povas aĉeti por mi vekhorloĝon.
Ŝi: Vekhorloĝon? Kion vi volas fari per tia horloĝo, vi, kiu estas noktgardisto?
Li: Nu, vidu, mi venis malfrue hejmen trifoje en la pasinta semajno, ĉar mi preterdormis la ĝustan tempon.”
Meze en la nokto, ebria hotelgasto falete eniras la vestiblon de la hotelo.
“Mi volas alian ĉambron,” li postulas.
“Sed vi jam havas la plej bonan ĉambron en nia hotelo,” diras la servisto.
“Tamen, mi insistas, volas alian ĉambron, volas alian ĉambron, rapide...”
Kompleze la servisto ordonas al la ĉambro-kelnero, doni alian ĉambron al la gasto. Kiam tiu volas stumble iri el la vestiblo, la servisto demandis lin: “Ĉu vi afable diros al mi, sinjoro, kial vi volas foriri el via nuna ĉambro?”
“Certe. La terura ĉambro estas en flamoj!”
Estas frumatene en la zoologia ĝardeno. Vizitanto vidas du laboristojn, kiuj sidas malgaje ĉe la rando de la vojo kaj preskaŭ ploras.
Kompateme li demandas pri la kaŭzo de ilia ĉagreno.
“Ho, la granda elefanto mortis en ĉi tiu nokto,” ili ĝemas.
“Kaj ĉu vi tiom amis ĝin?”
“Amis ĝin? tute ne, sed la direktoro ordonis, ke ni fosu ĝian tombon.”
Knabino A: Kie estas via skota amiko, kun kiu vi kutime iris danci?
Knabino B: Ho, li forlasis min pro alia knabino, kies naskiĝtago estas je Kristnasko.
Apotekisto: Nu, sinjoro, ĉu la medikamento kontraŭ la reŭmatismo helpis vin?
Kliento: Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povis provi ĝin; mia edzino ne permesis, ke mi prenu ĝin antaŭ la pikniko.
Apotekisto: Kial do?
Kliento: Ho, .ŝi volas, ke mi antaŭdiru al ŝi eblan ŝanĝiĝon de la vetero.
Por infanoj la mondo estas plena de mirakloj. Eta knabino intime alŝovas sin al la patrino kun mistera demando:
“Panjo, ĉu mi iam havis fratineton, kiu falis en la lageton?”
“Ne, kial vi demandas?”
“Ho, mi enrigardis hodiaŭ matene en la lageton, kaj en la akvo estis knabineto, kiu aspektis ekzakte kiel mi.”
Sekretariino: En la antaŭĉambro estas sinjoro, kiu volas intervjui vin; li estas tre scivolema. Li deziras, ke vi rakontu al li la sekreton de viaj mirindaj sukcesoj en la vivo.
Direktoro: Hmm. Kio li estas? Ĉu ĵurnalisto aŭ detektivo?
Estis dum la dimanĉa diservo en la preĝejo. La prediko estis iomete seka kaj multe tro longa. Juna knabo, kiu tre enuis, fine ne plu povis regi sin kaj ne mallaŭte flustris al sia patrino: “Panjo, se ni pagus nun, ĉu li lasus nin foriri?”
A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu filo en la frenezulejo?
B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.
A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?
B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.
Komercisto A: Mi invitis vin por taso da kafo; kial vi ne volas trinki ĝin?
Komercisto B: Ho ne, mi neniam trinkas kafon; mia patro mortis pro kafo.
Komercisto A: Ĉu fakte? Mi neniam aŭdis, ke iu mortis pro tro multe da kafo.
Komercisto B: Tamen okazis; sako kun cent kilogramoj da kafo falis sur lin.
Juĝisto al akuzito: La tribunalo trovis vin nekulpa, vi estas malkondamnita. Ĉu vi volas ion diri?
Akuzito: Jes, via moŝto. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi tiom da laboro por nenio .
Sinjorino Birdulino ricevis rozkoloran kakatuon kiel naskiĝtagan donacon. La amikinoj, kiuj vizitas ŝin por la kutima festado kaj babilado, brue ĉirkaŭstaras la ornamitan kaĝon, en kiu tute silente sidas la birdo.
Fine unu amikino demandas la fieran posedantinon: “Kiun aĝon havas via kakatuo?”
“Mi ankoraŭ ne scias. Sed mi instruos ĝin paroli, poste ĝi eble diros al mi sian aĝon.”
Gasto: Tiu granda ŝranko aspektas tre malnova.
Mastrino: Jes, ĝi estas de antaŭ kvarcent jaroj.
Gasto: Ĉu ĝi estas via propraĵo?
Mastrino: Mi kredas ke jes, kvankam mi ankoraŭ ne pagis ĝin.
Gasto: Dio mia, mi dezirus, ke oni donu al mi krediton por tiel longa tempo!
Kelkaj junaj oficistoj kutimis fanfaroni, se ne pri sia propra lerteco, almenaŭ pri la graveco de la firmao, por kiu ili laboras. Iutage oni povis subaŭskulti jenan dialogon:
“Ĉu estas granda firmao, ĉe kiu vi nun laboras?
“Jes, tre granda.”
“Kiom granda ĝi estas?”
“Vidu, daŭras du semajnojn, ĝis kiam ŝerco venas de la direktoro al la oficeja lernanto.”
Amikino A: Kiam mi hieraŭ vespere kantis, unu el la najbaroj ĵetis ŝtonon tra mian fenestran vitraĵon.
Amiko B: Kiom stulte, ili ja aŭdos vin des pli laŭte.
Mastrino: Vi bone renovigis la farbon sur mia dompordo; sed ĉu vi ne volas alfiksi avertan karton: “Ĵus farbita!”?
Li: Tute ne, mi ne volas havi premsignojn de fingroj ĉie sur la pordo!
Aŭtoro (al juna fraŭlino): Mi tre ĝojas, ke vi kaj viaj gepatroj legis mian novan tri-aktan teatraĵon; kaj kion vi opinias pri ĝi?
Junulino: Verdire, ni ĉiuj opinias, ke unu akto estas superflua.
Aŭtoro: Mi bedaŭras tion; kiu akto?
Junulino: Hmm, ĉiu el ni proponis alian akton.
Dum malhela nokto, du ranoj promenis en la korto de bieno.
Ambaŭ estis same grandaj, same fortaj kaj same verdaj; sed iliaj karakteroj estis diversaj: unu estis optimisto, la alia estis pesimisto.
Hazarde iu pordego estis malferma, ili trairis ĝin kaj venis en la bovinejon. Pro akcidento ambaŭ ranoj falis en sitelon, kiu estis plena de freŝa kremo.
La pesimisto iomete naĝis, malvigle kaj malkuraĝe, sed baldaŭ malesperis kaj dronis.
La optimisto naĝis per ĉiuj siaj fortoj, naĝis, naĝadis kaj en la mateno troviĝis sidanta sur bulo da butero.
Bonkora virino al lama almozulo: Jen, mia amiko, prenu tiun moneron. Esti lama, devas esti terure. Sed mi opinias: esti blinda estas multe pli malbone.
Almozulo: Vi pravas, sinjorino; kiam mi estis blinda, la homoj ĉiam donis al mi falsajn monerojn
Post longa prelego, la universitata profesoro devis ankoraŭ respondi dekojn da demandoj pri la temo. Tute lacigite li fine diris: “Ĉu estas pliaj demandoj?”
El angulo aŭdiĝis studenta voĉo: “Jes, kioma horo estas?”
Hotelisto: Tiu estas la sola libera ĉambro; bedaŭrinde ĝi estas iomete malgranda.
Gasto: Iomete malgranda? Se mi kuŝos en la lito, miaj piedoj pendos tra la fenestro!
Hotelisto: Ho, tio ne gravas, ne estas vitro en la fenestro
A: Amiko mia, ĉu vi kaj via fratino vere estas ĝemeloj?
B: Fakte ni estis iam.
A: Iam? Mi ne komprenas.
B: Jes; ni estis naskitaj en la sama tago, sed nun mia fratino estas kvin jarojn pli juna ol mi.
Komercisto: Mia edzino morgaŭ festos sian naskiĝtagon, kaj mi tre deziras aĉeti por ŝi valoran donacon. Sed maloportune mi ne havas eĉ unu cendon ĉe mi. Ĉu vi povas helpi al mi?
Amiko: Certe; jen unu cendo!
Eva volas fari ekskurson kun sia amiko Johano, sed ŝia amikino Anna volas akompani ilin. Do, Johano invitas alian junulon, por kuniri kaj amuzi Annan. Sed la afero ne bone sukcesas. Jam post malmultaj minutoj Anna fortiras Evan iom flanken kaj indigne flustras en ŝian orelon: “Mi tute ne amas tiun junulon! Li estas malbela, malsimpatia, malĝentila kaj krome li strabas!” Trankvile Eva interrompas ŝin: “Vi ne bezonas flustri, li estas ankaŭ surda.”
Indiĝeno: Sinjoro, mi ĵus ektrovis kelkajn freŝajn pied-signojn de giganta leono en norda direkto!
Esploristo: Bone, kie estas la vojo suden?
La kuracisto serioze rigardas la malsanulon. “Estas mia devo, informi vin, ke vi estas tre grave malsana”, li diris preskaŭ funebre, “Ĉu estas iu homo kiun vi deziras vidi?”
“Jes,” diris la paciento malforte sed klare.
“ Kiun?”
“ Alian kuraciston”
Iu fama filmaktoro devis esti atestanto en juĝejo.
Solene li deklaris tie: “Mi estas la plej eminenta aktoro en la mondo.”
Post la kunsido, liaj amikoj mokis lin kaj unu el ili ŝerce demandis: “
Ĉu vi ne laŭdis vin iomete tro bombaste?”
“Absolute ne,” respondis la filmstelo, “vi ĉiuj scias, ke mi abomenas, eĉ en eta maniero laŭdi min mem. Sed en ĉi tiu okazo mi estis ligita per la ĵuro, kaj mi devis diri la tutan veron.”
Junulo A: Bonan tagon, amiko. Kie vi aĉetis tiun elegantan ĉapelon?
Junulo B: Tiun? Mi ja havas ĝin de jaroj! Kaj en la lasta monato mi igis ĝin renovigi kaj aliformi kaj hieraŭ en la kafejo mi interŝanĝis ĝin.
En la klubaj salonoj oni dece festas la alvenon de la Nova Jaro; la atmosfero estas plena de alkoholo kaj gajeco kaj bruo. Longe post la noktomezo, gasto rapidas kurbvoje al la klubestro kaj sciigas al li: “Mi ĵus vidis vian edzinon; ŝi sidas kun via plej bona amiko kaj kisas lin.”
La klubestro ekstaras ruĝa pro kolero kaj iras el la salono. Post minutoj li revenas kaj ridetas: “Mi estis certa, ke vi eraras; mi eĉ ne konas tiun viron.”
En universitata seminario la profesoro ne estas kontenta pri la maniero, laŭ kiu la studentoj respondas al liaj demandoj. Li daŭre devas korekti ilin. Fine li postulas, ke ili respondu en strikta maniero per nura “jes” aŭ “ne”.
La studentoj grumblas, kaj unu eĉ riskas demandi, ĉu li same respondos iliajn demandojn. La profesoro promesas, ke li certe faros tion, kaj tuj aŭdas la demandon: “Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon?”
La restoracio estas plenplena de homoj. Unu sinjoro ĵus volis forlasi la gastejon, kiam alia gasto atentigas lin, ke li kunprenas lian ombrelon.
La unua multvorte senkulpigas sin, sed la dua ŝajne ne estas konvinkita, ke fakte estis nur eraro.
La “kulpulo” pripensas la malagrablan eventon kaj subite memoras, ke li ja havas hejme kvar ombrelojn, kiuj estas riparendaj.
Li decidas, tuj la venontan tagon porti ilin al riparejo.
Kiel pensite, tiel farite. Kiam li estas survoje al la riparejo, li malfeliĉe renkontas sian antaŭtagan kontraŭulon el la restoracio, kiu mokride salutas lin: “Nu, hodiaŭ vi sendube havis pli sukcesan tagon!”
Paciento (dum la legado): Ĉi tiuj okulvitroj ne estas sufiĉe fortaj por mi!
Doktoro: Sed kara sinjoro, ili estas jam numero 10.
Paciento: Kiu numero sekvas post tiu?
Doktoro: La proksima grado estas numero 12.
Paciento: Kaj post numero 12?
Doktoro: Post numero 12?! Post tiu numero, sinjoro, post tiu numero vi bezonos blindulhundon.
Kvinjara knabino ricevis belegan pupon kiel donacon en la Antaŭkristnaska Vespero. Entuziasme ŝi telefonas la avinon, por sciigi al ŝi la gravan novaĵon. La avino pacience eltenas la gajan babiladon de la etulino, sed fine ŝi volas adiaŭi. Sed la infano ekscitite krias en la aŭdilon:
“Sed, avinjo, atendu do momenton, ĝis kiam mi montris al vi la pupon.”
Juĝisto ĵus volis fari resumon pri iu kazo kiam li rimarkas, ke unu el la dek du ĵurianoj forestas.
“Ĉu ne unu el vi mankas?“ li demandas la plejaĝulon.
“Vi pravas, juĝista moŝto; li estis forvokita pro urĝa negoca afero, sed li lasis sian verdikton ĉe mi.”
Knabo: Mi opinias, ke en la suba etaĝo estas gastoj ĉe miaj gepatroj.
Onklino: Kiel vi povas scii tion?
Knabo: Mi ĵus aŭdis panjon ridi pri unu el la ŝercoj de mia patro.
A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.
B: Kial vi ne ĉesas fumi?
A: Tio estas tre malfacila.
B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.
Li: Ĉu vi iam aŭdis pri la antikva reĝo Midas? Ĉio, kion li tuŝis, fariĝis pura oro!
Ŝi: Mirinde; estas vera tragedio, ke li ne plu ekzistas nun. Alie li povus tuŝi la ringon, kiun vi donacis al mi je mia naskiĝtago.
Amikoj interpaciĝas post kolera disputo.
A: Nun vi devas pardoni kaj forgesi!
B: Mi povas pardoni; sed ne estas same facile, forgesi.
A: Kia eraro! Mi povas diri al vi centojn da aferoj, kiujn mi forgesis.
Agento (provante konvinki kamparanon): Vidu, se vi asekurigos la aŭtomobilon per mia kompanio, vi havos multajn avantaĝojn. Ekzemple, se via aŭto tute forbrulos, ni ne pagos la monsumon, sed ni anstataŭigos ĝin per alia aŭto.
Kamparano: Ho, tiamaniere vi faras vian negocon! Vi teruraj trompistoj! Bonvolu tuj nuligi la vivasekuron de mia edzino!
La granda cigaredfirmao “Belfumo” montris en gazeta anonco la bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: “Belfumocigaredoj ne malutilas al mia voĉo.”
Post mallonge, kuracisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: “Ili ja vere ne malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin.”
Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan – ankoraŭ sufiĉe taŭgan – al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.
Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn, mi kolerete admonis lin: “Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el mia jako!”
Vilaĝano ricevis komision, fosi novan puton por fiksita monsumo.
Kiam vesperiĝis, li interrompis la laboron.
La proksiman matenon li volis daŭrigi ĝin, sed je sia ĉagreno li rimarkis, ke dum la nokto la tero ĉe la puto estis enfalinta. Li absolute ne deziris refari la tedan laboron. Jen li ekhavis brilan ideon: rapide li demetis siajn jakon kaj veŝton, pendigis ilin rekte apud la puto kaj foriris matenmanĝi.
Post kelkaj minutoj iuj vilaĝanoj preterpasis la lokon kaj opiniis, ke la putkonstruisto havis akcidenton kaj nun kuŝas sub la enfalinta tero. Tuj ili komencis rapide elŝoveli la teron, por helpi al la supozita viktimo.
Ili ĵus trapenetris ĝis la fundo de la puto, kiam la ruza viro ekaperis supre ĉe la rando, dankis al la amikoj, surmetis siajn vestojn kaj foriris, por ricevi sian pagon.
Estis en armea manovro, antaŭ la unua batalo. La soldatoj kuŝis en longaj vicoj sur la tero, kun la pafiloj antaŭ si, kaj rigardis la malamikojn, kiuj simile kuŝas ĉe la alia rando de la ebeno. Admone la oficiro instrukciis siajn subulojn:
“Aŭskultu! Kiam mi poste ordonos al vi pafi, tiam ĉiu el vi devas celi al la soldato precize kontraŭa, tiu kvazaŭ estas lia speciala malamiko, kiun li devas trafi.”
Aŭdiĝis la voĉo de unu el la bravuloj: “Sinjoro kapitano, bonvolu montri al mi mian specialan kontraŭulon; mi provos, interpaciĝi kun li sen pafado.”
Ŝi: Kial vi diris al mi tiel multajn mensogojn klarigante, pro kio vi ne venis al la rendevuo hieraŭ?
Li: Simple nur, ĉar vi ne volis kredi al mi la unuan.
Vendisto: Tiu maŝino faros duonon de via laboro.
Aĉetanto: Bone, donu al mi du ekzemplerojn.
Eĉ honestaj filinoj ofte devojiĝas de la kutima virta pensmaniero, kiam ili fianĉiniĝas kaj komencas antaŭzorgi pri la konstruo de propra nesto. Mi memoras, ke mia fianĉino kolektadis en apartaj kestoj kaj kofroj la donacojn, kiujn ŝi ricevis por la estonta hejmo; sed fojfoje ankaŭ kelkaj nedonacitaj objektoj el la gepatra hejmo, ornamaĵoj el porcelano aŭ kristalvitro, erartrovis sian vojon en ŝiajn trezorejojn.
Poste, kiam ili brile fieris en la propra hejmo kaj mia bopatrino unuafoje vizitis nin, ŝi nur milde kaj bonkore okulridis: “Infanoj, ĉirkaŭrigardante ĉi tie mi sentas min vere kvazaŭ en mia propra hejmo.”
En la Zoologia Ĝardeno estas aŭkcio. Ankaŭ sinjoro Bestamulo ĉeestas. Sed unue li ne povas konkuri, ĉar oni ofertas leonojn, tigrojn kaj aliajn grandajn bestojn, kies prezoj estas tro altaj por li. Poste venas la vico al malgrandaj bestoj kaj birdoj, kaj kiam kakatuo estas vendota, ankaŭ nia amiko partoprenas la proponadon. Li kaj unu alia, kiun li ne povas ekkoni en la densa homamaso, alterne plialtigas la prezon, sed finfine la kakatuo estas aljuĝita al nia amiko por kvardek kvin dolaroj.
“Estas iomete multekoste por tia birdo,” li alparolas la aŭkciiston,” ĉu ĝi povas paroli?”
“Vi devas scii tion,” seke rimarkas la oficisto, “ĝi ja faris la proponojn kontraŭ vi dum la lastaj dek minutoj!”
Klubano A: Mi hieraŭ sciiĝis, ke via filino parolas Esperanton; ĉu ŝi parolas ĝin flue ?
Klubano B: Tre flue, tute kiel indiĝeno.
Riĉega Usonano vojaĝas kun sia filo ĉirkaŭ la mondo kaj nun admiras la bestaron en la Zoologia Ĝardeno de Londono. La fileto apartenas al tiu speco de dorlotitaj riĉulidoj kun grandaj okulvitroj sur la nazo kaj tre maldikaj membroj; li estas plena de entuziasmo pri la multevalora gorilo, la plej brila allogaĵo en la bestkolekto.
La Usonano tuj eniras la oficejon de la direktoro kaj alparolas lin kun kutima senĝeneco: “Fakte, mi deziras aĉeti vian gorilon por mia filo.”
La direktoro meditante alrigardas la knabon, kies stranga aspekto estas okulfrapa, kaj fine respondas: “Efektive, mi deziras aĉeti vian filon por mia ĝardeno.”
Por ebligi pli rapidan aŭtomobiltrafikon al la ĉefurbo, la registaro volas konstrui novan ŝoseon tra regiono, kiu ankoraŭ havas pure kamparanan karakteron. La planoj estas finitaj, kaj la inĝenieroj kaj laboristoj komencas la lokajn laborojn.
La ĉefinĝeniero provas klarigi al izola kamparano la ideon de la afero: “Mi tre bedaŭras, ke ni devas ĝeni vin, sed la nova ŝoseo iros precize tra la mezo de via garaĝo.”
Tuj aŭdiĝas la furioza respondo: “Bone, faru kion vi volas, sed ne pensu, ke mi ellitiĝos en la nokto ĉiufoje, kiam aŭto alvenos, por malfermi la garaĝ-pordon!”
Vendisto de kontormaŝinoj, eniras oficejon de firmaestro kaj diras:
“Nu, kia estas la nova sistemo de registro-kartoj, kiun mi vendis al vi en la lasta monato?”
“Grandioza.”
“Bone; kaj kia estas la negoco?”
“Negoco? Ni ĉesigis ĝin, ĉar ĉiuj oficistoj estas plenokupitaj nur pri via kartsistemo.”
Estis jam malfrue en artista kafejo; verkistoj kaj pentristoj vigle diskutis kaj disputis pri la altaj celoj de arto kaj pri ties detaloj; oni faris paralelon inter noveloj kaj desegnoj, kaj la pentristoj mokis la aŭtorojn, ĉar tiuj malŝparas tiom da linioj, por rakonti simplan fakton.
Unu artisto asertis, ke li povos rakonti tutan historion per nur tri linioj: unu rekta linio, unu kurba linio kaj unu zigzaga. Jen ili estas:
Kaj li klarigis, ke la bildo reprezentas soldaton kaj lian hundon, kiuj ĵus iris ĉirkaŭ angulon de domo; la bajoneto kaj la hunda vosto estas ĉio, kion oni povas ankoraŭ vidi de ĉi tiu flanko de la stratangulo.
La ĉeestantoj, eĉ la verkistoj, vigle aplaŭdis, sed tuj alia artisto volis superi la unuan. Li promesis fari rakonton el nur du linioj: unu angulo kaj unu ondlinio. Li aranĝis ilin jene:
Triumfe li klarigis la signifon; kamelo pasas antaŭ piramido en Egiptio.
(Vidu ankaŭ numeron 68.)
La bona Adamo estis entuziasma adepto de futbalo. Li ne ludis mem, sed ĉiun semajnfinon li ĉeestis iun futballudon, ĉiun lundon li legis en la gazeto pri la estintaj ludoj kaj dum la semajno li studadis la prognozojn pri la estontaj.
Tiel okazis, ke iutage li trovis sian junan edzinon larmanta. Al lia demando ŝi plorĝeme riproĉis lin: “Vi ja konas nur vian futballudadon, nenion alian, vi eĉ ne memoras la tagon, en kiu ni geedziĝis!”
Sed jen Adamo ekbrilis: “Ho certe! estis en la sama tago kiam Oksfordo venkis Londonon 3:2!”
La pafekzercado de la novaj soldatoj ne estas plena sukceso. Unu rekruto ĉiam maltrafas la celon, kaj la serĝento furiozas: “Vi mallerta aĉulo! Denove vi maltrafis! Min vere ne ĉagrenus, se vi tuj irus post tiun muron kaj mortpafus vin.”
Trankvile la rekruto foriras malantaŭ la muron, kaj post kelkaj sekundoj oni aŭdas pafon de tie. La serĝento kuregas terurite ĉirkaŭ la muron. Jen staras la rekruto kun fumanta pafilo kaj mizere konfesas: “Mi maltrafis denove.”
La gesinjoroj Riĉ transloĝiĝas; ĝis nun ĉio okazis bone. Sed la granda ŝranko estas tro peza; unue la mastro mem kun juna laboristo portas ĝin de la strato en la domon kaj tra la koridoro, sed en la pordo de la dormoĉambro ili fiaskas. Do, la mastro vokas la plej fortan laboriston por anstataŭi la junulon kaj helpi ĉe la alia flanko. Laŭ komando de la mastro ambaŭ samtempe levas la ŝrankon kaj arde penas movi ĝin. Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj, la ŝranko tute ne moviĝas. Kolere la mastro krias al la laboristo ĉe la alia flanko: “Ho, Karlo, tiel ni neniam sukcesos porti ĝin en la ĉambron!” Kaj de malantaŭ la ŝranko aŭdiĝas la voĉo de la helpanto:
“En la ĉambron? Mi kredis, ke ni portas ĝin el la ĉambro eksteren.”
Sinjoro Kuraĝulo renkontas sian amikon Timemulo kaj invitas lin al longa veturado en sia nova aŭtomobilo.
Hezite tiu akceptas, kaj ili ekrapidas. La gasto timas akcidenton, fine li alparolas la amikon:
“Ĉu vi ne povas veturi ĉirkaŭ la stratangulojn iomete malpli rapide?
Tiu trorapideco nervozigas min.”
“Nervoza? Ho, nur faru same kiel mi, fermu la okulojn!”
Sinjoro Cedemulo komencis fiŝvendadon. Li havis grandan butikon kaj grandan provizon da fiŝoj. Por allogi klientojn li pendigis ekstere grandan ŝildon:
Ĉi tie freŝaj fiŝoj estas vendataj!
Ne daŭris longe ĝis kiam unu el liaj amikoj eniris la butikon; li ne aĉetis ion, sed donis bonan konsilon: “Vidu, via ŝildo ne taŭgas; estas memkompreneble, ke vi faras reklamon nur por la varoj en via butiko, do la vortoj “Ĉi tie” estas tute superfluaj.”
Bone, Cedemulo cedis kaj ŝanĝis la ŝildon, kiu nun tekstis:
Freŝaj fiŝoj estas vendataj!
Sed tuj alia amiko alvenis kun alia konsilo: “Via ŝildo estas iomete kurioza; ĉiu homo scias, ke vi vendas fiŝojn kaj ne fordonacas ilin. Do la vortoj “estas vendataj” tute ne necesas, forstreku ilin.”
Cedemulo agis laŭ tio, kaj la ŝildo montriĝis nun jene:
Freŝaj fiŝoj!
Sed ankaŭ tio ne kontentigis ĉiujn. Baldaŭ eniris alia amiko; ankaŭ li ne aĉetis ion, sed libere donis sian opinion: “Vi certe ne scias propagandi, via ŝildo estas stulta. Oni ja ne anoncas putrajn varojn do ellasu la vorton ‘freŝaj’.”
Cedemulo ne povis rezisti, kaj la belega longa ŝildo nun montris nur unu vorton:
Fiŝoj!
Cedemulo estis konvinkita, ke neniu povos mallaŭdi ion plian; sed li ne sufiĉe konis siajn amikojn. Ree malfermiĝis la pordo, kaj amiko de ekstere vokis en la butikon: “Kial vi pendigis tiun ŝildon? Ke estas fiŝoj ĉi tie, oni ja flaras jam el distanco de unu kilometro!”
Iu knabo en Aŭstralio tre interesiĝis pri bumerangoj; tiuj ĵetaĵoj de la indiĝenoj estas faritaj el maldika kurba ligno, kaj oni povas ĵeti ilin tiel, ke ili revenos al la ĵetinto.
La knabo do vizitis indiĝenan spertulon; tiu vendis al li bone faritan bumerangon kaj sukcese instruis lin en la arto, ĵeti la lignaĵon tiel, ke ĝi nepre revenos al la ĵetinto. Fiera la knabo veturis hejmen kaj praktikis kiel eble plej ofte.
Malbonŝance lia bonkora avo aŭdis pri lia favora sporto kaj donacis al li alian bumerangon. Tio kaŭzis al la knabo nervan kolapson: li ne volis riski forĵeti la unuan bumerangon.
La kuracisto ne povis klare ekkoni kaŭzon de la suferoj de la maljuna paciento; tial li sendis lin al radiologia specialisto por plia ekzamenado.
Nun la paciento revenis al la kuracisto kun la rezulto specialista en fermita koverto. Zorge la kuracisto malfermis ĝin kaj ĵus estis leginta la raporton, kiam la ekscitita paciento ekparolis: “Doktoro, mi estas preparita por ĉio, sciigu al mi la plej-malbonon”
“Ankoraŭ ne,” trankvilige venis la respondo, “tion vi ekhavos poste, kiam mi prezentos al vi la fakturon.”
Doktoro (esplorante la pulmojn): Diru 199 – cent naŭdek naŭ.
Paciento: Lastfoje mi devis diri nur 99 – naŭdek naŭ.
Doktoro: Jes certe, sed intertempe ja ĉio plialtiĝis.
Virina voĉo altelefonas ĵurnalan oficejon: “Mi petas, aperigu la mortanoncon de mia edzo en via morgaŭa ĵurnalo.”
“Bone. Kiam li mortis?” demandas la oficisto.
“Li mortos morgaŭ. Mi ĵus ekvidis lin, kiam li kisas sian sekretariinon.”
Fraŭlino: Ĉu vi havas vekhorloĝon, kiu vekos min sen ĝeni ĉiun en la tuta domo?
Vendisto: Ne, mi bedaŭras, fraŭlino, ni havas nur la ordinarajn, kiuj vekas ĉiun en la tuta domo escepte de vi!
(Daŭrigo de n-ro 57)
Malgraŭ la malfrua horo, en la kafejo la spiriteco de la artistoj estis vekita. Estis kvazaŭ ili infektis sin reciproke. Unu linia rakonto sekvis la alian, ĝis la tuta nigra tabulo estis kovrita per ili. Vidu:
Du ĝirafoj, kiuj parolas Kvar elefantoj inspektas ame. akvo-melonon.
Urso grimpanta arbon. Rinocero enfermita en sako.
Du elefantoj turnantaj Tablo aranĝita por Ĉina la dorson unu al la alia. bankedo.
Mastrino, kiu fermas la La turo de Pizo vidata de pordon de la fridujo. ebria turisto.
Edzo: “Ĉu vi scias, kion mia firmaestro diris al mi hodiaŭ?”
Edzino: “Nu?”
Edzo: “Li diris, ke mi dum la lastaj ses monatoj, dum kiuj mi deĵoris en la firmao, frenezigis lin.”
Edzino: “Kia sensencaĵo! Li jam estis freneza dungante vin!”
Iu ĉasisto en Afriko estis survoje ree al la tendejo en vespero, kiam grandega leono elvenis el la ĝangalo, en distanco de nur sep metroj. Kiam la leono eksaltis, la ĉasisto pafis per sia lasta kuglo kaj maltrafis. La leono saltis tro longe kaj surteriĝis kvin metrojn malantaŭ la ĉasisto, kiu nun sukcese forkuregis al la tendejo.
En la posta tago la ĉasisto iris el la tendejo, por ekzerci sin iomete pri pafado al proksimaj celoj. Li aŭdis strangan bruon en la arbustaro kaj esploris pri tio. Estis la leono, kiu…ekzercas sin pri longsaltado.
Estis en iu kolonia milito en la nigra kontinento. Du Eŭropaj soldatoj, Jim kaj Bob, patrolis en densejo netravidebla, iom aparte unu de la alia. Subite Jim aŭdis ekkrion de Bob: “Jim, Jim, venu rapide ĉi tien! Mi ĵus kaptis du indiĝenojn!”
“Nu, kial vi ne venigas ilin al mi ĉi tien?”
“Ho, vidu, ili ja ne lasas min iri libere.”
Inter Bavario kaj Aŭstrio, proksime al Salzburg, estas loko, kie la ĉefa ŝoseo formas samtempe la landlimon inter la du Ŝtatoj por distanco de multaj mejloj.
Iutage du Bavaraj dogan-policistoj patrolis sur tiu ŝoseo. Estis jam malfrue, ĝuste duonhoron antaŭ ol ilia deĵoro finiĝos. La pensoj de ambaŭ jam iris al la baldaŭ libera vespero; unu volis pasigi ĝin hejme kun la edzino; la alia pensis pri rendevuo kun ĉarma knabino en najbara vilaĝo.
Pace kaj kontente ili laŭiris la ŝoseon, kiam ili subite ekvidis sur apuda arbo la kadavron de viro, kiu verŝajne pendigis sin tie. Ambaŭ tuj komprenis, ke la trovo de tiu malviva korpo povus facile endanĝerigi ilian liberan vesperon.
Se ili raportus la akcidenton al la estra policisto, certe sekvus longa demandado; eble la ĉefulo volus mem pridemandi ilin kaj inspekti kun ili la lokon de la evento. Nenia dubo, ke ili perdus la prisopiritajn ĝuojn de la vespero. Post iom da diskuto ili interkonsentis, ne raporti ion ajn.
Zorge ili deprenis la kadavron de la arbo kaj same zorge pendigis ĝin, trans la landlimo, sur arbo en la Aŭstria teritorio.
Nur mallongan tempon poste, patrolo de du Aŭstriaj doganistoj venis al tiu sama loko; ekvidinte la pendigiton unu el ili surprizite atentigis sian kamaradon:
“Vidu! Jen pendas tiu damnita kadavro denove!”
Fremda inĝeniero vizitis la faman tunelon, kiun oni konstruis inter Francio kaj Italio sub la Monto Blanka. Li inspektis en ambaŭ landoj la lokojn, de kie oni antaŭenpuŝis la elfosadon de la longa tunelo. Mirigite li demandis la ĉefkonstruiston pri la metodo, laŭ kiu oni povus aranĝi, ke la du tunelpartoj fine trafos unu la alian.
“Ho,” diris la konstruisto, “kompreneble ĉio estis precize kalkulita de niaj spertuloj.”
“Strange,” komentis la eksterlandano, “en nia lando ni faras tion sen iu ajn longa kalkulado.”
“Ĉu vere?” dubis la konstruisto, “kaj se la du tunelpartoj ne trafas unu la alian?”
“Ho, ne gravas, tiuokaze ni havas du tunelojn!”
Instruisto: “Karlo, via traktaĵo pri la lakto estas tre modera faraĵo; ĉiuj aliaj knaboj skribis kvin ĝis ses paĝojn, sed vi skribis nur duonan. Ĉu lakto estas indiferenta por vi?”
Karlo: “Ho ne. Sed mi skribis pri kondensita lakto.“
Juna knabo estis trovita, kiam li ŝtelis surarbajn pomojn. La farmbienisto opiniis, ke tio estas kolosa krimo, kaj volis ege timigi la junulon per la vortoj:
“Vi, malbonulo, vi atendu nur ĝis kiam mi rakontis tion al via patro!”
Sed la unika respondo estis: “Ho, vi ne bezonas atendi, li estas tie sur la proksima branĉo de la pomarbo!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.