La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GAJA LEGANTO PER ESPERANTO

Aŭtoro: Paul Schwerin

©2026 Geo

La Enhavo

PROVERBOJ

206. Kio estas proverbo?

Proverboj estas grava parto de la naciaj literaturoj, parto kiu estas plej proksima al la animo de la popolamasoj. Jen kelkaj interesaj difinoj.

Proverboj estas :

  • Popolaj maksimoj enhavantaj konsilon aŭ konstaton pri ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.
  • Fragmentoj de antikva saĝeco, konservitaj pro siaj mallongeco kaj taŭgeco.
  • La filinoj de ĉiutaga sperto.
  • Mallongaj frazoj ĉerpitaj el longa sperto.

Iu moderna spertulo diras: Fari difinon de proverbo estas tro malfacile por kompensi la klopodon.

Certe, proverboj kutime enhavas ian pikantan antitezon, rimon aŭ aliteracion, por fariĝi vere popularaj. Tre ofte diversaj nacioj esprimas la saman sperton laŭ tre malsama maniero, uzante ideojn, kiuj estas al ili familiaraj.

207. Anglaj proverboj.

  • Tempo estas mono.
  • Mia domo estas mia kastelo.
  • Kie estas volo estas vojo.
  • Sango estas pli densa ol akvo.
  • La frua birdo kaptas la vermon.
  • Gardu viajn pencojn kaj la pundoj gardos sin mem.
  • Scio estas potenco.
  • Ne saltu el la pato en la fajron.
  • Scivolemo mortigis la katon.
  • Eraroj okazas.
  • Malsaĝulo kaj lia mono estas baldaŭ apartigitaj.
  • Rigardu, antaŭ ol vi saltas!
  • Pripensu, ke vi ne estas la sola ŝtoneto sur la plaĝo.
  • Dormantan hundon lasu kuŝanta.
  • Oni ne povas manĝi sian kukon kaj reteni ĝin.
  • Saŭco por la anserino ankaŭ estas saŭco por la viransero.
  • Duonscio estas danĝera.
  • For de l’ okulo, for el la memoro.
  • Faru fojnon dum la suno brilas.
  • Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas devigi ĝin trinki.
  • Infanoj estu vidataj, ne aŭdataj!
  • Estas pli facile, kapti muŝojn per mielo ol per vinagro.
  • Hundo, kiu bojas, malofte mordas.
  • Ne bruligu kandelon de ambaŭ pintoj.
  • Bona reputacio pli valoras ol oro.

208. Arabaj proverboj.

  • Se simio regas, dancu antaŭ ĝi.
  • La lango de saĝulo estas en lia koro, la lango de stultulo en lia buŝo.
  • La sonĝoj de kato ĉiam temas pri musoj.
  • Mono estas dolĉa balzamo.
  • La vosto de hundo neniam staras rekte.
  • Mi demandis la mulon: “Kiu estas via patro?” kaj ĝi respondis: “Mia patrino estas ĉevalino.”
  • Eĉ griza skarabo estas bela por la okuloj de la patrino.
  • Neniam donu konsilon ĉirkaŭite de homamaso.
  • Kiu havas sanon, tiu havas esperon; kaj kiu havas esperon, tiu havas ĉion.
  • Ĵetu feliĉulon en la maron, kaj li elvenos kun fiŝo en la buŝo.
  • Se via najbaro pilgrimis al Mekko unufoje, observu lin; se li pilgrimis dufoje, evitu lin; se trifoje, transloĝiĝu en alian straton.
  • En la infero ne estas aerumiloj.
  • Matena krepusko ne venas dufoje, por veki viron.
  • Proverbo estas por parolaĵo, kio salo estas por manĝaĵo.
  • Nur mulo malkonfesas sian devenon.
  • Kiu ŝtelas ovon, tiu ŝtelos kamelon.
  • Proverboj estas la lumigiloj por la vortoj.
  • Kiam forestas la leono, tiam la hienoj ludas.
  • Oni ĵetas ŝtonojn nur al arbo, kiu portas fruktojn.
  • La vivo similas al fajro: ĝi komenciĝas per fumo kaj finiĝas en cindro.

209. Birmaj proverboj.

  • Paseroj, kiuj imitas pavojn, povas facile rompi femuron.
  • Se vi ne havas ideojn, aliĝu al la armeo; se vi ne havas rizon, kuiru fazeolojn.
  • Manĝu unu parteton de ajlo, kaj vi odoros ajle; manĝu du partetojn, kaj vi odoros same.
  • Fidu al sklavo: vi perdos unu okulon; fidu al viaj infanoj: vi perdos ambaŭ.
  • Nur riveroj kaj riveretoj povas malaperi sen postsigno, popolo ne povas.
  • Vera rubeno ne povas subiĝi en ŝlimo.
  • Kiam vi vidas la tigon kaj radikon de nimfeo, vi devus esti kapabla, ekkoni la profundon.
  • Se vi provas akrigi putran bambuon, ĝi ne pintiĝos.
  • La heroo aperas nur, kiam la tigro jam mortis.
  • Maljunaj bovoj ŝatas molajn herbojn.
  • Ju pli granda la tigro, des pli grandaj la piedsignoj.
  • Kvankam la skolopendro rompis sian piedon, tio ne influas ĝian movadon.
  • Se kudrilo povas trapiki, ne uzu hakilon.
  • Ligu kokidon per elefant-ŝnurego, ĝi forglitos; ligu elefanton per kokid-ŝnureto, ĝi rompiĝos.
  • Se vi obeas la vortojn de viaj gepatroj, vi povas boligi ferajn platojn kaj ŝtonojn, kaj ili moliĝos.
  • La zorgo pri unu filino egalas al tiu pri mil bovoj.
  • La kuracisto estu maljuna kaj la advokato juna.
  • Bona arbo povas loĝigi dek mil birdojn.
  • Se la bovoj estas dispelitaj, la tigro kaptas ilin.
  • Se cirkonstancoj estas favoraj, akvo fluas supren.
  • La deziro ridi estas pli forta ol la deziro plori.
  • Nur sub nova reganto oni povas ekkoni la valoron de la malnova.

210. Ĉinaj proverboj.

  • Benoj neniam venas duope, akcidentoj neniam sole.
  • Pli bone, esti tro kredema, ol tro skeptika.
  • Malantaŭ kapabla viro ĉiam estas aliaj kapablaj viroj.
  • Kiu rajdas sur tigro, neniam povas desalti.
  • Ruĝnaza viro povas esti abstinulo, sed neniu kredas tion.
  • Neniam respondu leteron, dum vi furiozas.
  • La eraro de unu momento fariĝas la ĉagreno de tuta vivo.
  • Se najbaro estas en via fruktoĝardeno, malatento estas la vera ĝentileco.
  • Bona koro ĉiam kaj ĉiel faras etan ekstraĵon.
  • Acida, dolĉa, amara, pikanta – ĉio devas esti gustumata.
  • Se vi sopiras pri io sufiĉe longe, vi ne plu deziras ĝin.
  • Ĉiu, kiu povas kontribui proverbon, estas priatentinda, li estu princo aŭ kulio.
  • Esti ĝentila signifas: nenial ofendiĝi.
  • Societa miraklo: la malliberejoj estas tage kaj nokte ŝlositaj, tamen ili konstante estas plenaj; la temploj estas ĉiam malfermitaj kaj tamen ĉiam malplenaj.
  • La homo alportas nenion ĉe naskiĝo kaj nenion forportas ĉe mortiĝo.
  • Maljuna fraŭlo komparas vivon al ĉemiz-butono, ĉar efektive ambaŭ ofte pendas je unu fadeno.
  • Pli bone manĝoj sen viando ol domo sen bambuo.
  • Migdaloj venas al tiuj, kiuj ne havas dentojn.
  • Malnova zingibro estas la plej akra.
  • Cent aŭdoj valoras malpli ol unu vido.
  • La aŭtuna malvarmo unue estas sentata de maldika viro.

211 Danaj proverboj.

  • Adamo prenis ŝovelilon kaj Eva ŝpin-spindelon, kaj de ili devenas nia tuta nobelaro.
  • Pli bone malforta biero ol malplena kruĉo.
  • Oni devas konstrui per la ŝtonoj, kiujn oni havas.
  • Kredito helpas rilate al multaj supren, sed ankaŭ rilate al kelkaj malsupren.
  • Ebriulo estas aŭ ŝafido, aŭ porko, aŭ simio, aŭ leono.
  • Ne diru ion al via amiko, kion via malamiko ne sciu.
  • Malbone tondita hararo estas hontaĵo por du viroj.
  • Malsato estas akra glavo en sana stomako.
  • Multaj edziĝas pro mono, sed ricevas nur la monujon.
  • Por maldiligentaj porkoj la grundo estas ĉiam glaciigita.
  • Haku kaj vi havos splitojn.
  • De grasa viandotranĉaĵo faletas grasaj gutoj.
  • Kiam la ĝojo estas en la ĉambro, la malĝojo estas en la antaŭĉambro.
  • Prijuĝu knabinon ĉe la pastujo ne ĉe dancado.
  • La pordo havas la plej malfacilan taskon en la domo.
  • Kiu vojaĝas en aliaj ŝtatoj, fermu sian buŝon kaj malfermu la monujon.
  • Oni povas vidi flikitan manikon, sed ne malsatan inteston.
  • En socio: diri la veron estas danĝere, aŭskulti ĝin estas malagrable.
  • Koko ofte krias sen venko.

212. Francaj proverboj.

  • Kiel oni preparas sian liton, tiel oni kuŝas.
  • En la regno de la blinduloj la unuokulaj estas reĝoj.
  • Oni devas forĝi la feron, dum ĝi estas varmega.
  • Ne ekzistas fumo sen fajro.
  • La apetito venas dum la manĝado.
  • Mortintoj ne parolas.
  • For el la okuloj, for el la koro.
  • Pli bone malfrue ol neniam,
  • Kia patro, tia filo.
  • Kiu vivos, tiu vidos
  • Kiu dormas, tiu kvazaŭ manĝas.
  • Kiu ridas la lasta, tiu ridas plej bone.
  • Kiu senkulpigas sin, tiu sin akuzas.
  • La vesto ne faras monakon.
  • Unu hirundo ne faras printempon.
  • Ĉiu laŭ sia gusto.
  • Amo faras pasion, sed mono faras edziĝon.
  • Oni ĵetas ŝtonojn nur al fruktoplenaj arboj.
  • Fiŝo sen trinko estas veneno.
  • Paroli afable ne vundas la langon.
  • Lakto post vino estas veneno, vino post lakto estas beno.
  • Kiu semas dornojn, ne iru nudpiede.
  • Enuo estas la patrino de ĉiuj malvirtoj.
  • Kiu ne trinkas vinon post la salato, estas en danĝero malsaniĝi.
  • Amo kaj morto, nenio havas pli da forto.

213. Germanaj proverboj.

  • Ĉiu komenco estas malfacila.
  • Esceptoj konfirmas la regulon.
  • Kie multe da lumo estas, tie multe da ombro troviĝas.
  • Oni ne aĉetu la katon en la sako.
  • Kia la mastro, tia la servisto.
  • Fino bona, ĉio bona.
  • Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj.
  • Malpermesitaj fruktoj gustas dolĉe.
  • Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
  • Post laboro farita, bone gustas la ripozo.
  • Amo blindigas.
  • Ne ĉio estas oro, kio brilas.
  • Kiu volas la celon, devas iri la vojon.
  • Kiam la kato forestas, la musoj dancas sur tabloj kaj benkoj.
  • Paroli estas arĝento, silenti estas oro.
  • Ĉiu balau antaŭ sia pordo.
  • Oni ne laŭdu la tagon antaŭ la vespero.
  • Malsato estas la plej bona kuiristo.
  • Kiu alvenas unue, tiu muelas unue.
  • Se oni donas al la diablo unu fingron, li volas la tutan manon.
  • Inter lupoj kriu lupe.
  • Infanoj kaj malsaĝuloj diras la veron.
  • Kiel kantas la maljunuloj, tiel pepetas la junuloj.
  • Daŭra gutado kavigas la ŝtonon.
  • Homo projektas, Dio direktas.

214. Hebreaj proverboj.

  • Iru la ŝtupareton malsupren, kiam vi edziĝas; iru supren, kiam vi elektas amikon.
  • Ne rigardu la ujon, sed la enhavon.
  • Kion vi sana donas, estas oro; kion vi malsana donas, estas arĝento; kion post la morto vi donas, estas plumbo.
  • Rapidu, se vi volas akiri kampon; iru malrapide, se vi volas preni edzinon.
  • Maljuneco estas krono el kardoj; juneco estas krono el rozoj.
  • Se via edzino estas malalta, klinu vin kaj flustru en ŝian orelon.
  • Kiam vi bezonas sukeron, salo ne utilas.
  • Kiu estas suspektema, tiu estas suspektenda.
  • La vero estas peza, tial malmultaj emas porti ĝin.
  • Malfortaj muroj invitas la domrabiston.
  • Kuracisto de for estas kia blinda okulo.
  • Se fripono kisis vin, kalkulu viajn dentojn.
  • Ne parolu pri sekretaj aferoj en kampo, kie troviĝas multaj malaltaj montetoj.
  • La stomako portas la piedojn.
  • La ŝtelisto, kiu ne trovas oportunon ŝteli, kredas sin honestulo.
  • Ŝafoj sekvas ŝafojn.
  • Du sekaj branĉetoj ekbruligos unu verdan.

215. Hispanaj proverboj.

  • Ŝlosu vian pordon kaj vi havos honestajn najbarojn.
  • Mortintoj kaj forestantoj ne havas amikojn.
  • Testamento estas pli danĝera eĉ ol kuracisto; pli multaj mortis pro testamentado ol pro malsano.
  • Italio – por naskiĝi; Francio – por loĝi; Hispanio – por morti.
  • Gastoj kaj fiŝoj malbonodoras post la tria tago.
  • Dio kuracas, sed la kuracisto enspezas.
  • Se du amikoj havas komunan kason, unu kantas kaj la alia ploras.
  • Spegulo diras al vi, kion la amikoj prisilentas.
  • Saĝulo komencas tie, kie stultulo finas.
  • Ŝanĝi sian opinion, estas signo pli de saĝeco ol de nescio.
  • Nenio estas pli facila, ol trompi honestulon.
  • Pentraĵon kaj batalon oni devas rigardi de malproksime.
  • Vino havas du mankojn: se vi aldonas akvon, vi ruinigas ĝin; se vi ne aldonas akvon, ĝi ruinigas vin.
  • Maljuna bovo faras rektan sulkon.
  • Ne fidu al viroj silentemaj nek al hundoj ne bojantaj.
  • Amo mortigas per oraj sagoj.
  • Kutimoj estas komence araneaĵoj, poste kabloj.
  • Porko aĉetita je kredito daŭre gruntas.
  • Kiun ajn direkton oni prenas, ĉie estas kilometroj da malbona vojo.
  • Se la lito estas mallarĝa, kuŝu en la mezo.
  • Kiu estas tro kredema, tiu kolektas akvon per kribrilo.
  • Ĉio estas malfacila, antaŭ ol ĝi fariĝas facila.
  • Lama kapro ne havas sieston.
  • Malfeliĉo eniras pogrande, kaj foriras podetale.
  • Pasero en la mano samvaloras kiel vulturo fluganta.

216. Italaj proverboj.

  • Kiu flatas vin, tiu manĝigas vin per malplena kulero.
  • Pli bone donaci unu moneron, ol pruntedoni dudek.
  • Preferu: de vino la mezon, de oleo la supron, de mielo la fundon.
  • Ĉio povas ekzisti, escepte de fosaĵo sen bordo.
  • Italo estas saĝa antaŭ la ago, Germano dum la ago, Franco post la ago.
  • Manĝu laŭ via kutimo, vestiĝu laŭ tiu de la aliaj.
  • Pensu multe, parolu malmulte, skribu pli malmulte.
  • Ĉiuj vojoj kondukas al Romo.
  • Racio regas saĝulon, bastono stultulon.
  • Kiu malmulte timas, tiu malmulte minacas.
  • Kiu volas prosperi ĉe kortego, tiu devas esti blinda, muta, surda, azeno, bovo kaj kaprino.
  • Unu korniko ne elhakas la okulojn de alia.
  • Laŭdu la montojn, sed restu sur la ebeno.
  • Malvirtoj lerniĝas sen instruisto.
  • La sango de la soldatoj famigas la kapitanon.
  • Iru frue al la foiro, malfrue al la batalo.
  • Post la ŝak-ludo la reĝo kaj la peono iras en la saman sakon.
  • Kiu laboras, havas unu ĉemizon; kiu ne laboras posedas du.
  • Trinku vinon, kaj lasu la akvon iri al la muelejo.
  • Edzinoj, ĉevaloj kaj libroj ne estu pruntedonitaj!
  • Malriĉeco estas la patrino de saneco.
  • Pli bone plumo en la mano, ol birdo en la aero.

217. Japanaj proverboj.

  • Vojaĝo de mil kilometroj komenciĝas per unu paŝo.
  • Ĉe la unua glaso: homo trinkas vinon; ĉe la dua glaso: vino trinkas vinon; ĉe la tria glaso: vino trinkas homon.
  • Malvarman rizon kaj malvarman teon oni povas toleri, sed ne malvarmajn rigardojn kaj vortojn.
  • Se vi malamas iun viron, lasu lin vivi.
  • Estas la melankolia vizaĝo, kiun la abeloj pikas precipe.
  • Unu bona vorto povas varmigi tri monatojn.
  • La lotuso elkreskas el ŝlimo.
  • Esti amata signifas esti malhelpata.
  • Ripozu post la manĝo, eĉ se viaj gepatroj jam mortis.
  • Traktu ĉiun maljunulon kiel vian patron.
  • Riĉulo kaj cindrujo fariĝas pli malpuraj, dum ili amasigas.
  • La voĉo de ĉiuj estas la voĉo de Dio.
  • Insekto du centimetrojn longa havas unu centimetron de animo.
  • La lavistino scias la difektojn de la vilaĝo.
  • Estas la tempo por timo, kiam la tiranoj ŝajnas kisi.
  • Memoru dum via tuta vivo tiujn, kiuj donis al vi salon.
  • En la rikolta sezono eĉ rato havas sep edzinojn.
  • Rigardu la patrinon, antaŭ ol vi fianĉiĝas al la filino.
  • La infano de kuracisto mortas ne pro malsano, sed pro medikamentoj.

218. Latinaj proverboj.

  • La ĉemizo estas pli proksima al la korpo ol la vesto.
  • La montoj akuŝas, kaj ridinda museto naskiĝas.
  • Ne ĉiu scipovas ĉion.
  • Disputo de geamantoj estas renovigo de la amo.
  • Homo mi estas; nenio homeca estas al mi fremda.
  • Kiujn la dioj pereigas, tiujn ili antaŭe frenezigas.
  • Se du faras la samon, ĝi ne estas la sama.
  • Kiom da homoj, tiom da opinioj.
  • El nenio fariĝas nenio.
  • Duoble donas, kiu tuj donas.
  • De heredantoj la plorado estas maskita ridado.
  • Se vi volas pacon, preparu militon.
  • La envio akompanas la gloron.
  • Eĉ se vi per forko la naturon elpuŝas, ĝi tamen ĉiam revenas.
  • Bone estas ripozi post laboro farita.
  • Kiel semite, tiel rikoltite.
  • Fortuno estas blinda.
  • Erari estas homece.
  • Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon  ruinigas.
  • Nin ĉiuj atendas la unusama nokto.
  • Kial ajn la reĝoj furiozas, la subuloj suferas.
  • Kiam du malpacas, ĝojas la tria.
  • Eĉ se la fortoj mankas, tamen la volo laŭdenda estas.
  • Kion ajn vi faras, saĝe ĝin faru kaj la finon pripensu!
  • Ĉiu homo erari povas, sed nur stultulo en sia eraro persistas.

219. Malajziaj proverboj.

  • Estas la sorto de la kokosa ŝelo flosi, la sorto de la ŝtono subakviĝi.
  • Ne sakru en boato sur rivero, alie la krokodiloj furioziĝos.
  • Oni povas mezuri la profundon de la maro, sed kiu konas la homajn korojn?
  • Kiu plantas la kokosarbon, ofte ne manĝos ties fruktojn.
  • Se arbo havas multajn fortajn radikojn, ĝi ne bezonas timi la ventegon.
  • La femuro estas pli proksima ol la genuo.
  • Pli bone milito kontraŭ lertuloj, ol amikeco kun stultuloj.
  • Kie estas sukero, tie estas formikoj.
  • Se vi plantas herbon, vi ne rikoltos rizon.
  • Kun la elefantoj trumpetu, kun virkokoj kokkriu, kun kaproj bleku.
  • Eĉ se pluvos oron kaj arĝenton eksterlande, kaj ponardojn kaj lancojn hejme, tamen estas pli bone esti hejme.
  • Cervo mortas pro sia piedsigno, fazano pro sia krio.
  • Ne instruu al tigrido manĝi karnon.
  • La testudo demetas milojn da ovoj, kaj neniu ekscias; sed kiam kokino demetas unu, la tuta lando informiĝas.
  • Kiu ne scipovas danci, tiu mallaŭdas la malebenan plankon.
  • Banana arbo ne portos fruktojn dufoje.
  • Kiam ŝipo rompiĝas, la ŝarkoj pleniĝas.
  • Ne metu la kaldronon super la fajron dum la cervo plu estas en la  arbaro.
  • Kiam la birdogluo estas forigita, la kolomboj alvenas.
  • Ne falu el la makzeloj de krokodilo en la buŝegon de tigro.
  • Donu al li kruron, kaj li deziros femuron.
  • Kiam vi estas eknaskanta, obeu la akuŝistinon.
  • Se vi ne emas demandi pri la vojo, vi perdiĝos.

220. Nederlandaj proverboj.

  • Edziĝi unufoje estas devo; dufoje estas stulteco, trifoje frenezeco.
  • La plej malhela loko estas ĉe la bazo de lumturo.
  • Rostitaj kolomboj ne flugas tra la aero.
  • Konsilantoj ne estas donantoj.
  • Kiu bruldifektas sin, devas sidi sur la brulvezikoj.
  • Floroj ne estas fruktoj.
  • Demandante oni lernas.
  • Juna kuracisto bezonas grandan tombejon.
  • Tro proksima al la oriento estas la okcidento.
  • La kutima fino de vulpo estas en peltista butiko.
  • La rano resaltas al sia flako, eĉ se ĝi sidas sur ora seĝo.
  • Dio ne pagas ĉiusemajne, sed je la fino.
  • Kokino neniam kokokrias.
  • Malfeliĉo kutime havas frateton aŭ fratineton.
  • Postulu bovon, tial vi facile ricevos bovidon.
  • Gaja gastiganto faras gajajn gastojn.
  • Ĉe la fundo de l’ sako troviĝas la fakturo.
  • Praktikanta kuracisto devas havi la okulon de falko, la manon de knabino kaj la koron de leono.
  • Se vi tiras la voston de unu porko, ĉiuj aliaj krias.
  • Malfortan ŝnuron tiru delikate.
  • Infano, kiu estas edukita sen timo, mortas sen honoro.

221. Rusaj proverboj.

  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ ion, kion vi povas fari hodiaŭ.
  • Kiu ridas, tiu eltiras najlon el sia ĉerko.
  • Kiam pluvas rublojn, oni ne havas sakon; kiam oni havas sakon, ne pluvas rublojn.
  • Unu putra kukurbo malbonigas ses sanajn.
  • Unu malnova amiko pli valoras ol du novaj.
  • Malsata hundo ne atentas la bastonon.
  • Ora ŝlosilo malfermas la koron eĉ de la Caro.
  • En printempo la floroj, en aŭtuno la fruktoj.
  • Kiu silentas, ties lango ne doloras.
  • Homoj montras sian superecon interne, bestoj ekstere.
  • Dormanta vulpo nombras kokinojn en siaj sonĝoj.
  • Neniam estis sanktulo kun ruĝaj haroj.
  • Lerta patro: lerta filino; lerta patrino: lerta filo.
  • Kiam mono parolas la vero silentas.
  • Li estas malsaĝa kiel porko.
  • La tombejon oni tiel ofte preterpasas, ke fine oni enfalas.
  • Afabla vorto estas kiel tago printempa.
  • Kiu tro rapidas vivi, tiu baldaŭ mortos.
  • Manĝu ĝis vi estas duone sata; trinku ĝis vi estas duone ebria.
  • Agloj ne kaptas musojn.
  • Malsaĝulo esperas ricevi mielon eĉ de vespo.
  • Sano foriras kilograme, kaj revenas grame.
  • Kiu timas lupojn, ne iru en arbaron.
  • Pacienco kaj penado traboras ĉion.

222. Skotaj proverboj.

  • Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi.
  • Malkaŝa konfeso estas bona por la animo.
  • Vivu kaj lasu vivi.
  • Nenion faru rapide krom kaptadon de pulo.
  • Dio helpu la malriĉulojn, ĉar la riĉuloj povas mem helpi sin.
  • Neniam etendu vian brakon pli longan distancon ol de kie vi povos facile retiri ĝin.
  • Kolektu la fiŝlogaĵon, kiam la tajdo malflusas.
  • Se vi havas reputacion, ke vi frumatene ellitiĝas, vi povas kuŝi en lito dum la tuta tago.
  • Malsata stomako ne havas orelojn.
  • Se vi ne vidas la fundon, ne vadu.
  • Pano estas la bastono de la vivo, sed pudingo formas bonan lambastonon.
  • Kontenteco ne estas infano de riĉeco.
  • Kiu plej longe drinkas, tiu plej longe vivas.
  • La botoj de la diablo ne knaras.
  • Malplena poŝo rapide trapaŝas eĉ vastan foiron.
  • Amikoj estas perditaj kaj per tro oftaj vizitoj kaj per vizitoj tro maloftaj.
  • Eĉ la plej malgranda haro havas sian ombron.
  • Ĉesu ludi, dum vi gajnas.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.