|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GAJA LEGANTO PER ESPERANTOAŭtoro: Paul Schwerin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam la muzikisto Haydn estis tridekjaraĝa, li komponis serenadon por tri instrumentoj kaj mem prezentis ĝin kun du amikoj en diversaj partoj de la Aŭstria ĉefurbo. Iutage ili hazarde ludis ĝin sub la fenestroj de Bernardon, fama arlekeno, kiu tiam direktis teatron en Vieno. Ĉar lin frapis la originaleco de la muziko, Bernardon iris malsupren en la straton kaj demandis, kiu komponis la serenadon. Eksciinte, ke Haydn mem komponis ĝin, li kunprenis lin supren en sian hejmon kaj tuj komisiis lin verki la muzikon por opero kun la titolo La lamentanta diablo, kies libreton li mem ĵus finis. La muziko, kiun Haydn verkis en nur kelkaj tagoj, okazigis brilan sukceson; sed la opero estis malpermesita, ĉar ĝi ial ofendis iun nobelon ĉe la kortego.
Dum la verkado Haydn spertis grandajn malfacilaĵojn, por ĝuste prezenti la movadon de maraj ondoj dum ventego. Kaj ne estis facile kontentigi Bernardon. Malbonŝance, neniu el la du verkantoj iam estis vidinta maron aŭ spertinta ŝtormon. “Kiel oni povas trafe priskribi ion, kion neniam oni travivis!” plendis Haydn. Ekscitite Bernardon marŝis tien kaj reen en la salono dum la komponisto sidis ĉe la klaviceno, la tiama formo de piano. “Imagu do,” diris Bernardon, “monto leviĝas kaj poste valo malleviĝas, kaj poste alia monto, kaj poste alia valo…, la montoj kaj valoj sinsekvas rapide kaj pli rapide…”
Eĉ tiu bona priskribo ne multe helpis, kaj vane la aktoro aldonis tondron kaj fulmon, por pli stimuli la krean imagpovon. Fine la juna Haydn perdis la paciencon, furioze li irigis siajn manojn al la du finoj de la klaviceno, kaj kunigante ilin en rapida glitado sur la klavaro li elvokis:
“La diablo forprenu la ŝtormon!”
“Jen la ĝustaj notoj!” ekkriis la arlekeno, saltis al la kolo de la komponisto kaj preskaŭ sufokis lin.
Multajn jarojn poste, Haydn transveturis la markolon de Dover en malbona vetero. La pasaĝeroj demandis al si, kial li ridas dum la tuta tempo: li memoris pri la ŝtormo en La lamentanta diablo.
La mondfama Angla verkisto G.K. Chesterton per eksperimento konvinkiĝis, ke la efiko de parolataj vortoj ne dependas ĉiam de ilia vera signifo.
Iutage li iris al la foireja placo kaj haltis antaŭ budo de fiŝvendistino.
Alprenante tre afablan mienon li dolĉavoĉe alparolis la vendistinon: “Vi estas substantivo, adjektivo kaj verbo.” Senemocie la virino alrigardis lin.
Nun li plilaŭtigis sian voĉon kaj kolere kriis: “Vi estas adverbo, prepozicio kaj konjunkcio! Vi estas pronomo!” – Pronomo estis tro multe por la vendistino; rapidmane ŝi ekprenis fiŝon, vangfrapis la verkiston per ĝi kaj alvokis policiston.
Pedro II regis Brazilon de 1840–1889; oni ŝerce diras, ke Latin-
Ameriko neniam havis pli demokratan prezidenton ol tiun duan imperiestron de Brazilo. Li aranĝis publikajn aŭdiencojn, dekoraciis artistojn, sciencistojn kaj poetojn, interesiĝis pri la ordinara “homo en la strato”, kuraĝigis virojn kiaj Graham Bell kaj Pasteur. Li studis la Hebrean lingvon kaj tradukis poemojn el la Angla en la Portugalan. Li ŝatis vojaĝi en Eŭropo, kie li frekventis muzeojn kaj artgaleriojn kaj ofte interkonatiĝis kun ĉiufakaj eminentuloj.
Kiam li foje estis en Parizo, li vizitis la verkiston Viktoro Hugo, kaj tuj ambaŭ kleruloj troviĝis en profunda konversacio pri poezio. Hazarde la juna nepo de la verkisto venis en la ĉambron. “Salutu la majestan moŝton, knabo,” ordonis Hugo al la etulo. Sed la imperiestro nee skuis sian kapon dirante. “Ne, infano; en ĉi tiu ĉambro estas nur unu majestulo: via avo!”
Robert Benchley, usona humuristo, kiu mortis baldaŭ post la dua mondmilito, estis notinda pro siaj spritaj rimarkoj.
Dum la milito, li elvenis iuvespere el luksa klubo; antaŭ la pordo li vidis viron en uniformo, kiun li frapis sur ŝultron ordonante: “Havigu al mi aŭton!”
La uniformita figuro furioze turnis sin kaj indigne informis la alian, ke li estas ne pordisto sed subadmiralo.
“Bone,” diris Benchley, “havigu al mi batalŝipon!”
Kiam la fama Germana poeto Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.
La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.
Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro:
Akvo sola mutigas,
Tion pruvas la fiŝoj probable;
Vino sola stultigas,
Tion pruvas la viroj ĉetable;
Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi,
Do akvon en la vinon enverŝas mi.
La Germana poeto Schiller ofte estis ĝenata de entuziasmaj junuloj, kiuj pro troa memfido imagis sin kapablaj mem fari poemojn. Iutage li trovis sur la tablo de tia diletanto notlibron sur kies lasta paĝo troviĝis jenaj bombastaj versoj:
La brilradia sun’ mergiĝas Ĝis la profunda grund’ de l’mar’,
Post tiu ŝvelparola komenco la junulo evidente ne plu sciis kiamaniere daŭrigi. Sed Schiller flugrapide ekprenis plumon kaj aldonis la mokan finon:
La fiŝoj nun jam ekŝvitiĝas,
Ho suno, ne estu barbar’!
La pentristo Liebermann, kiu loĝis en Berlino kaj ĝis la aĝo de naŭdek jaroj ĉiujare produktis novajn majstro-verkojn, estis krome fama pro siaj drastaj eldiroj. Iutage riĉa sinjoro, kies portreton li estis farinta, venis al li plendante, ke la bildo ne estas sufiĉe simila. Liebermann abrupte interrompis lin: “Sensencaĵo! Mi faris vin eĉ pli simila ol vi vere estas!”
Antaŭ iom da tempo, eksterlandano vizitanta Londono devis agnoski: “nun mi vere konvinkiĝis, ke la Britoj kredas je libereco de parolado. Hodiaŭ mi veturis en mia aŭto tra Hyde-Parko; hazarde mi aŭdis, kiel unu el la oratoroj vigle denuncas la brutecon kaj koruptecon de la ĉefurba polico. Mi haltigis mian aŭton por mem aŭskulti, sed forgesis malfunkciigi la motoron. Ĝuste en tiu momento mi vidis gigantan viron, membron de la “bruta kaj korupta” policistaro, alproksimiĝi en mia direkto. Mi pensis: “nun mi vidos spektaklon!” Mi supozis, ke li prenos la parolanton ĉe la kolumo kaj fortrenos lin al malliberejo. Sed kiam la policisto estis pli proksima, li turnis sin – je mia surprizo – ne al la parolanto sed al mi, kaj ĝentile petis: “Bonvolu afable malfunkciigi vian motoron, la homoj ne povas aŭdi, kion la sinjoro diras.”
Patrino demandis al Benjameno Franklin, kial troa riĉeco ofte estas akompanata de seniluziiĝo.
Franklin, vidante fruktoplenan korbon, prenis unu pomon kaj donis ĝin al la knabo, kiu ludis en la ĉambro. La infano preskaŭ ne povis firmteni ĝin per sia malgranda mano. Franklin nun prezentis alian pomon, kiun la knabo pene prenis per la alia maneto. Fine Franklin donacis trian frukton, pli belan ol la du aliaj; la infano kunigis ambaŭ manojn kaj metis ilin antaŭ la bruston, por ricevi la trian pomon metitan sur la du aliajn. Sed li ne sukcesis, la tria frukto falis teren kaj la knabo ekploris.
Franklin turnis sin al la patrino: “Vidu! Kun du pomoj la etulo estis feliĉa, kun tri pomoj li ne plu estas tia! Troa riĉeco ofte fariĝas ĝena.”
Maristo estis mordita de araneo. La kapitano perradie petis kuracistan konsilon. Oni ordonis, doni al la viro multe da viskio. Post du horoj la kapitano denove perradiis, ke la viro resaniĝis, sed ke epidemio ekestis inter la ŝipanoj: ĉiuj estis morditaj de araneoj.
Multaj anekdotoj ekzistas pri la fama sciencisto Einstein, kreinto de la teorio pri relativismo, patro de nia atoma epoko. Oni rakontas, ke lia persona sinteno estas simpla, modesta, nepretenda, de milda humoro kaj varma homeco.
Loĝante en du-etaĝa domo en Princeton, li iutage mendis la instalon de elektra lifto. Surprizite amiko demandis lin: “Dio mia, kial vi faris tion?
Por kio vi bezonas lifton?” – “Mi mem ne scias,” milde respondis Einstein, “sed la viro, kiu vendas ĝin, estis tiel afabla, ke mi vere ne povis diri ne.”
* * *
Juna knabino, kiu loĝis proksime al la eminenta matematikisto, interamikiĝis kun li kaj vizitis lin preskaŭ en ĉiu posttagmezo. La patrino miris kaj fine demandis la profesoron, ĉu la etulino ne ĝenas lin kaj pri kio ili konversacias. “Estas tre simple,” li klarigis, “ŝi alportas por mi kuketojn kaj mi faras ŝiajn matematikajn taskojn por la lernejo.”
* * *
Kiam Einstein estis invitita viziti la reĝon de Belgio, oni sendis oficistaron al la stacidomo, por akcepti lin; ŝoforo kaj servistaro estis pretaj, por helpi lin pri la kofraro. Sed vane ili atendis la famulon. Tiu estis jam modeste elirinta el la trajno kaj trotinta al la palaco, portante sian malgrandan valizon. Poste li simple klarigis: “Mi ŝatas piediri”
Arthur Conan Doyle, Angla aŭtoro, iutage alvenis en Parizo kaj antaŭ la stacidomo prenis taksion por veturi al la hotelo. Kiam li pagis, la ŝoforo diris ĝentile: “Dankon, sinjoro Doyle.”
“Kiel vi scias, kiu mi estas,” scivole demandis la detektivo.
“Estis sciigo en la gazeto, ke vi alvenos,” klarigis la ŝoforo, “ke vi alvenos en Parizo el la sudo de Francio. Mi vidis laŭ via ekstero, ke vi estas Anglo, kaj evidente viaj haroj estis tonditaj lastafoje de sudfranca barbiro. Pro ĉio ĉi mi ekkonis vin.”
“Tio estas eksterordinara!” diris Doyle, “Kaj ĉu tiuj estis la solaj faktoj por via konkludo?”
“Certe,” diris la ŝoforo, “kaj krome via nomo estas sur la kofroj.”
La sekva anekdoto baziĝas sur fikcia rendevuo inter Churchill,
Mussolini kaj Hitler, kiu (ne) okazis dum la Dua Mondmilito en la fama parko de Versajlo.
En 1940 Hitler estis konkerinta Francion kaj, certa pri sia fina venko, li invitis Mussolini kaj Churchill, por diskuti la packondiĉojn aŭ plimalpli dikti ilin.
Laŭ sia buldoga maniero Churchill insistis, ke ankoraŭ la venko ne estas certigita, kaj fine li proponis al la furioza Hitler jenon:
“Vidu, tie en la lageto naĝas unu el la famaj centjaraj karpoj; ni ĉiuj provu kapti ĝin, kaj tiu, kiu sukcesos, gajnos ankaŭ la militon”
Flugrapide Hitler elpoŝigis sian revolveron, celis kaj pafis sesfoje, sed maltrafis la karpon. Tuj Mussolini streĉis sian sportharditan korpon, rapidis al la lageto, ensaltis kaj naĝis subakven, por kapti la fiŝon per la manoj. Sed ankaŭ li malsukcesis.
Trankvile Churchill prenis kuleron de la tablo, iris al la lageto kaj komencis elĉerpi iom da akvo, kiun li verŝis malantaŭen trans sian ŝultron. Moke Hitler demandis lin pri la celo de lia stulta sinteno.
Sen interrompi la ĉerpadon Churchill respondis: “Mi eligas la akvon el la lageto, kuleron post kulero; tio certe daŭros longan tempon, sed fine mi kaptos la karpon…kaj mi venkos.”
Studento en kolegio skribis hejmen; la letero entenis certan kritikon pri la kolegiaj aŭtoritatoj, kaj li finis ĝin per: “Mi ne scias, ĉu tiu letero atingos vin, ĉar eble la kolegia cenzuristo malfermos ĝin.”
Kelkajn tagojn poste liaj gepatroj ricevis noton de la kolegiestro: “La raporto en la letero de via filo ne estis korekta; ni neniam malfermas kovertojn.”
Pri la Dana reĝo Christian X oni rakontas, ke li ofte donis pruvojn de sprita vigleco. Post la Germana invado en 1940, li firme rezistis al ĉia kompromiso kun la malamikoj; per sia impona personeco li ŝirmis multajn homojn kaj savis la vivon de miloj da Danaj judoj.
En la tago de la invado, kelkaj Germanaj soldatoj gvidataj de juna aroganta oficiro penetris en la palacon, mortigis la gardistojn kaj brue rapidis en la laborĉambron de la reĝo. Silente staris la reĝo malantaŭ sia skribotablo, kun rideto sur la vizaĝo. Iel necerta pro la malkutima situacio, la oficiro raŭke alkriis la reĝon: “Ĉu vi ankoraŭ volas diri ion, majesto?” Stoike la reĝo respondis: “Mi kredas, leŭtenanto, ke vi forgesis frapi ĉe la pordo, antaŭ ol vi envenis!”
* * *
Dum la tuta milito ekzistis en Danio – krom la “subtera” rezistado – iu Dana specialaĵo, la “surfaca” rezistado, kiu estis kondukata kaj organizata de la reĝo mem.
Ĉiutage la reĝo rajdis tra la stratoj de Kopenhago kaj ĉiam sen gardistoj. Iun matenon li falis de la ĉevalo kaj difektis la kruron. Nelonge poste, konata Dana kompromisulo vizitis lin kaj postulis, ke la reĝo perradie ordonu al la Dana popolo, maldaŭrigi la sabotadon kontraŭ la invadintoj. La firma respondo de la reĝo estis: “Vi eraras; mi difektis la kruron, ne la kapon!”
Thomas Mann iam estis prezentita al iu sukcesa Usona aŭtoro, kiu mizere humiligis sin antaŭ la fama romanisto kaj konfesis, ke li mem estas simpla diletanto, fuŝulo, kiu ne meritas, esti nomata verkisto en la ĉeesto de tiel eminenta artisto.
Mann estis ĝentila, sed poste li diris al amiko: “Tiu viro ne havas la rajton, tiamaniere malgrandigi sin; li ne estas tiom eminenta.”
Kiam Jozefo Haydn estis nur sesjara knabo, li neatendite devis ludi la tamburon. Estis la Pentekosta semajno, en kiu multaj procesioj estis aranĝitaj. Lia flegopatro Franck, kiu direktis la muzikistaron je tiuj okazoj, troviĝis en granda embaraso pro la subita morto de sia tamburisto. Li decidis, ke Jozefo tuj devos eklerni ludi la instrumenton.
Mallonge li montris al la knabo, kiamaniere fari la frapmovojn, ordonis al li ekcercadi kaj diktatore eliris.
Jozefo prenis malgrandan korbon, kian oni uzas en la kamparo por baki panon, kovris ĝin per tuko, metis la tuton sur remburitan seĝon kaj tamburis tiel entuziasme, ke li ne rimarkis, ke la faruno elfalis de la korbo kaj ruinigis la valoran seĝon. Kiam Franck revenis en la ĉambron, li volis riproĉi la knabon, sed li tuj repaciĝis vidante, ke Jozefo jam fariĝis perfekta tamburisto.
La postan tagon, la knabo fiere marŝis en la procesio. La tamburo, kiu estis tro peza por la etulo, estis fiksita sur la dorso de ĝibulo, malantaŭ kiu la knabo marŝis ludante ĝin. Tio certe estis neordinara vidaĵo, sed la muziko estis perfekta.
Proksimume kvindek jarojn poste, Haydn montris al Angla tamburisto dum orkestra provo, kiel ludi la tamburon. Eble li tiam memoris pri siaj unuaj eksperimentoj per tiu instrumento.
Mark Twain akre plendis pri homoj, kiuj rakontante historion interrompadas sin, por demandi, ĉu oni jam aŭdis ĝin. Mark Twain iam estis kune kun Henry Irving. La aktoro demandis lin, ĉu li jam aŭdis certan rakonton kaj Twain ĝentile neis. Irving daŭris rakonti kaj poste faris la saman demandon. Atinginte preskaŭ la kulminon de la rakonto,
Irving denove demandis, ĉu li jam aŭdis ĝin. Twain diris: “Mi povis mensogi duan fojan, pro ĝentileco; sed tio estas la limo. Mi ne povas mensogi trian fojon pro io ajn. Mi ne nur aŭdis la rakonton, mi mem inventis ĝin.”
D-ro Samuel Garth, fama Angla medicinisto en la komenco de la dekoka jarcento, iom tro ŝatis la vinon. Iutage li restis en klubejo, por trinki ĝis malfrua horo. Amiko admonis lin: “Vere, Garth, vi devas ĉesigi la trinkadon kaj rapidi al viaj pacientoj!”
“Ne multe gravas,” trankvile respondis Garth, “ĉu mi vidos ilin en ĉi tiu vespero aŭ morgaŭ; ĉar naŭ el ili havas tiel malbonan korpan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus savi ilin; kaj la aliaj ses havas tiel bonan konstitucion, ke ĉiuj kuracistoj en la mondo ne povus mortigi ilin.”
Kiam Basil Cameron, muzikdirektisto, komencis sian karieron, li serĉis konvenan pseŭdonimon kaj fine alprenis “Von Hindenburg” kiel sian artistan nomon.
Ĝi ja estis bona nomo, almenaŭ ĝis la komenco de Aŭgusto 1914.
Tiam “Von Hindenburg” kviete malaperis en Anglio, samkiel multaj aliaj “Germanoj” de la epoko.
En ĉi tiu kazo tamen la publiko tre miris, kiam ĝi eksciis ke la brila juna direktisto, kies muzikan lertecon ili antaŭe tre admiris, nun komandas la Germanan armeon.
Meze en la nokto, kuracisto ricevis telefon-alvokon de viro, kies familion li ne estis kuracinta dum longa tempo.
“Doktoro,” ekscitiĝis la viro, “bonvolu tuj veni! Mia edzino suferas fortajn dolorojn; mi estas certa, ke temas pri apendicito.”
La doktoro, ankaŭ duone endorma, iomete memoris la medicinan historion de la familio kaj diris: “Nu, verŝajne tute ne temas pri tio. Mi vizitos ŝin morgaŭ matene. Ne zorgu! Verŝajne estas nur dispepsio.”
“Sed, doktoro, vi devas veni senprokraste. Tutcerte estas apendicito,” protestis la embarasita edzo.
“Aŭdu, s-ro Johnson,” furiozis la kuracisto, “mi elprenis la apendicon de via edzino jam antaŭ du jaroj. Vi scias, ke ŝi ne ekhavis alian apendicon!”
“Vi pravas,” aŭdiĝis el la telefono, “sed mi ekhavis alian edzinon.”
Mark Twain iam renkontis ĉe la ĉevalkonkursoj amikon kiu plendis:
“Mi estas senmona! Mi ŝatus, ke vi aĉetu por mi bileton, por reveturi al la urbo.”
“Ha, mi mem estas preskaŭ senmona,” diris Twain. “Sed mi diros al vi, kion fari. Vi kaŝu vin sub mia sidloko kaj mi kovros vin per miaj kruroj.”
La amiko konsentis, kaj Twain iris al la biletejo kaj aĉetis du biletojn.
Kiam la vagonaro estis survoje kaj la imaga “kaŝvojaĝanto” estis komforta sub la sidloko, la konduktoro envenis kaj Twain donis al li la du biletojn.
“Kie estas la dua pasaĝero?” demandis la konduktoro.
Twain fingrofrapetis sian tempion kaj laŭtvoĉe diris: “Tio estas la bileto de mia amiko. Li estas iom stranga kaj ŝatas veturi sub la benko”
Komercisto, kiu deziris eviti la prenemajn intencojn de delegito de iu bonfara asocio, instrukciis sian sekretariinon diri, ke li estas malsana.
Decidinte, fari seriozan aferon el tiu malsano, la sekretariino informis la vizitanton: “Mi bedaŭras, sed S-ro Johnson ne povas akcepti vin hodiaŭ; li suferas pro tordita dorso.”
La delegito estis iomete surprizita, poste li ĵetis mokan rigardeton al la sekretariino dirante: “Mi ne venis ĉi tien, por lukti kun S-ro Johnson.
Mi nur volis paroli kun li.”
Vilaĝa bubo, kiun ĝenerale oni opiniis ne tre inteligenta, ĝenis plenokupatan forĝiston per daŭra fiksrigardado. Esperante fortimigi lin, la forĝisto subite tenis ruĝ-ardan feraĵon sub la nazo de la knabo.
“Se vi donos al mi duonan dolaron, mi lekos ĝin,” diris la naivaspekta junulo.
La forĝisto prezentis la moneron. Senvorte la knabo ekprenis la moneron, lekis ĝin, enpoŝigis ĝin kaj mallaŭte fajfante foriris.
Dum Coolidge estis prezidento de Usono, gasto en la Blanka Domo troviĝis en stranga situacio. Ĉe la familia matenmanĝo li sidis dekstre de la Prezidento. Je sia granda surprizo li vidis, ke Coolidge prenas sian kafotason, verŝas grandan kvanton de ĝia enhavo en la profundan subtason kaj malrapide aldonas iom da kremo kaj iom da sukero.
La gasto tiel embarasiĝis, ke li tute perdis sian sintenon. En panika alarmo, li sentis, ke decus al li kiel gasto, fari same kiel la Prezidento. Li rapidege verŝis sian propran kafon en la subtason kaj sekvis la ekzemplon. Sed finfarinte tion, li ektremis pro teruro, kiam li vidis, ke Coolidge prenis sian subtason kaj metis ĝin sur la plankon por la kato.
Kiam Mark Twain estis ĵurnalisto, li publikigis malgravan ĵurnalon en Missouri. Iutage li ricevis leteron de abonanto kun la sciigo, ke tiu trovis araneon en sia ĵurnalo. Kaj li demandis, ĉu tio estas bona aŭ malbona aŭguro.
Twain skribe respondis: “Trovi araneon en via ĵurnalo antaŭsignas nek bonon nek malbonon. La araneo trarigardis nian ĵurnalon nur por vidi, kiu komercisto ne reklamas en ĝi; tiel ĝi povus iri al la koncerna butiko, teksi sian araneaĵon trans la enirpordon kaj loĝi tie neĝenate kaj en paco dum la cetero de sia vivo.”
Juna kaj konscienca viro havis gazetkioskon antaŭ banka konstruaĵo.
Iutage unu el liaj amikoj preterpase haltis kaj petis de li pruntedonon de kvin dolaroj.
“Mi bedaŭras,” diris la junulo sincere, “estas domaĝe, ke mi ne povas fari tion. Vidu mi havas kontrakton kun la banko.”
“Vi, kontrakton kun la banko? Kion vi volas diri?”
“Nu, komprenu, estas tiamaniere. Mi ne donas pruntojn. La banko ne vendas gazetojn. Estas perfekta inter-konsento. Mi bedaŭras, sed tio ligas min.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.