|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FRAŬLINO JULIEAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La fraŭlino: eniras sola; ekvidas la malordon en la kuirejo; kunfrapas la manojn; poste ŝi elprenas plumtufon kaj pudrumas sian vizaĝon
Jean: eniras; ekscitita
Jen vi vidas! Kaj vi aŭdis! Ĉu vi pensas, ke estas eble resti ĉi tie!
La fraŭlino: Ne! Mi pensas ke ne! sed kion ni devas do fari?
Jean: Forkuri, forvojaĝi, malproksimen de ĉi tie!
La fraŭlino: Forvojaĝi? Jes, sed kien?
Jean: Al Svisujo, al la italaj lagoj; tie vi ne estis?
La fraŭlino: Ne! Ĉu tie estas bele?
Jean: Ho, eterna somero, oranĝarboj, laŭroj, ho!
La fraŭlino: Sed kion ni poste faru tie!
Jean: Mi fondos hotelon kun unuaklasaj vendaĵoj kaj unuaklasaj klientoj.
La fraŭlino: Hotelon?
Jean: Jen estas vivo, kredu; senĉese novaj vizaĝoj, novaj lingvoj; ne unu minuto da libertempo por cerbumado aŭ nervoj; nenia serĉo de okupado – ĉar la laboro donas sin mem: nokte kaj tage la sonorileto ektintas, la vagonaro fajfas, la omnibuso iras kaj reiras; dum la pecoj da oro ruladas en la kontoro. Jes estas vivo!
La fraŭlino: Jes, tio estas vivi! Kaj mi?
Jean: La ordonantino de la domo; la ornamo de la firmao.
Kun via aspekto … kaj via kondutmaniero – ho estos certa sukceso! Kolosa! Vi sidas kvazaŭ reĝino en la kontoro movigante la sklavojn per ekpremo al elektra butono; la gastoj pretermarŝas en longa vico antaŭ via trono kaj metas modestaj sian trezoron sur vian tablon – vi ne povas kredi, kiel tremas la homoj, kiam ili ricevas en sian manon kalkulon – mi salos la notojn kaj vi sukeros ilin per via plej bela rideto – ha!
Ni forvojaĝu de ĉi tie – elprenas el sia poŝo informlibreton de veturoj – tuj, per la proksima vagonaro! – ni estos en Malmö je la sesa kaj tridek minutoj; en Hamburgo je la oka kaj kvardek minutoj morgaŭ matene; Frankfurto–Bazelo unu tagon, kaj en Komo per la fervojo de Sankta Gotardo post, mi vidu, tri tagoj! Tri tagoj!
La fraŭlino: Ĉio tio estas tre bona! Sed Jean – donu al mi la kuraĝon – diru, ke vi amas min! Venu kaj ĉirkaŭbraku min!
Jean: ŝanceliĝante
Mi volas – sed mi ne kuraĝas! Ne en ĉi tiu domo plu. Mi amas vin – sen dubo – ĉu vi povas dubi pri tio?
La fraŭlino: timente, vere virinece
”Vi”! – Diru ”ci”! Inter ni ne ekzistas plu baroj! – Diru ”ci’!
Jean: turmentite
Mi ne povas! Ekzistas baroj inter ni ankoraŭ, tiel longe kiel ni restas en ĉi tiu domo – ekzistas la estinteco, ekzistas la grafo – kaj mi neniam renkontis iun personon, al kiu mi havas tian respekton – sufiĉas, ke mi ekvidas liajn gantojn kuŝantaj sur seĝo, mi tuj sentas min malgranda – sufiĉas, ke mi ekaŭdas la sonorileton tie supre, mi kuntiriĝas pro timo, kiel timema ĉevalo – kaj kiam mi vidas nun liajn botojn starantaj tiel rektaj kaj fieraj, mi sentas ektiriĝon en mia dorso!
piedfrapas la botojn
Superstiĉo, antaŭjuĝoj, kiujn oni instruis al ni komence de nia infaneco – sed kiujn, oni povos tiel facile forgesi. Venu nur en alian landon, kie estas respubliko, kaj oni ekstaras sur la nazo antaŭ la livreo de mia pordisto – sur la nazo oni devas stari, vi komprenu! sed mi ne staros! Mi ne estas naskita por stari sur la nazo, ĉar troviĝas en mi ŝtofo, troviĝas karaktero, kaj se mi nur ekkaptos la unuan branĉon, tiam vi vidos, ke mi surrampos la arbon! Mi estas lakeo hodiaŭ, sed venontjare mi estos posedanto, post dek jaroj mi estos rentulo, kaj poste mi iros en Rumanujon, ordenigos min, kaj povos – rimarku bone ke mi diras povos – fini kiel grafo!
La fraŭlino: Bele, bele!
Jean: Ha, en Rumanujo oni aĉetas al si la titolon de grafo, kaj tiel vi estos grafino malgraŭ ĉio! Mia grafino!
La fraŭlino: Mi ne zorgas pri tio, kion mi nun ĵetas post min! – Diru, ke vi min amas, se ne – ja, kio mi estas se ne?
Jean: Mi diros ĝin mil fojojn – poste! Nur ne tie ĉi! Kaj antaŭ ĉio, neniaj sentoj, se ĉio ne estu perdita! Ni devas konsideri la aferon sobre! kiel saĝaj homoj,
elprenas cigaron, senpintigas kaj ekbruligas ĝin
Sidiĝu nun tie! kaj mi sidiĝu ĉi tie, kaj tiel ni interparolu, kvazaŭ nenio estus okazinta.
La fraŭlino: senespera
Ho, Die mia! Ĉu vi ne havas sentojn!
Jean: Mi! Ne ekzistas homo same sentema kiel mi; sed mi scias min regi.
La fraŭlino: Ĵus vi povis kisi mian ŝuon – kaj nun!
Jean: severe
Jes, tio estis tiam! Nun alion ni devas pripensi.
La fraŭlino: Ne parolu al mi severe!
Jean: Ne! sed saĝe! Unu malsaĝaĵo estas farita, ne faru pli da ili! La grafo povas reveni en kiu ajn momento kaj antaŭ tio niaj sortoj devas esti difinitaj. Kiel ŝajnas al vi miaj planoj pri la estonteco? Ĉu vi aprobas ilin?
La fraŭlino: Ili ŝajnas al mi tre akcepteblaj, sed nur unu demandon: por tiel granda entrepreno estas necesa granda kapitalo; ĉu vi havas ĝin?
Jean: mordetas la cigaron
Mi! Tute certe! Mi havas mian konon specialistan, mian eksterordinaran sperton, miajn lingvokonojn! Tio estas kapitalo taŭga, mi kredas!
La fraŭlino: Sed per ĝi vi eĉ ne povas aĉeti fervojan bileton.
Jean: Tio estas sendube vera; sed jen la kaŭzo, kial mi serĉas komanditanton, kiu povos pruntedoni la fondkapitalon!
La fraŭlino: Kie vi trovos tian homon rapide?
Jean: Tian vi trovos, se vi volas fariĝi mia kompanianino!
La fraŭlino: Tion mi ne povas. Kaj mi mem nenion posedas.
Paŭzo
Jean: Sekve la tuta afero nuliĝas –
La fraŭlino: Kaj –
Jean: Ĉio restas kiel estas!
La fraŭlino: Ĉu vi kredas, ke mi restos sub ĉi tiu tegmento kiel via kunkuŝantino? Ĉu vi kredas, ke mi volas lasi la bienpersonaron fingromontri al mi; ĉu vi pensas, ke mi povas rigardi mian patron en la vizaĝon post tio ĉi? Ne! Forkonduku min de ĉi tie, de la malhonoriĝo kaj hontego! – Ho, kion mi faris, Dio mia, Dio mia!
Ploras
Jean: Aj nu, ĉu nun komenciĝas tiu tono! – Kion vi faris? La samon, kion multaj antaŭ vi!
La fraŭlino: krias en konvulsia tordiĝo
Kaj nun vi malestimas min! – Mi falas, mi falas!
Jean: Falu malsupren al mi, kaj mi levos vin poste!
La fraŭlino: Kiu terura potenco altiris min al vi? Tiu de la malfortulo al la fortulo? Tiu de la falanto al la leviĝanto! Aŭ ĉu tio estis amo! Amo tio! Ĉu vi scias, kio estas amo?
Jean: Mi? Jes certe, pri tio vi estu tute certa; ĉu vi kredas, ke mi ne provis jam la batalon?
La fraŭlino: Kian lingvaĵon vi parolas kaj kiajn pensojn vi pensas!
Jean: Tion mi lernis, kaj tia mi estas! Ne estu nun nerva kaj ne ludu noblamaniere, ĉar ni estas nun ambaŭ egalvaloraj!
– Nu nu, knabineto mia, venu kaj mi proponos al vi glason da ekstra bonaĵo!
Malfermas la tirkeston de la tablo kaj elprenas vinbotelon; plenigas du uzitajn glasojn.
La fraŭlino: De kie vi ricevis tiun vinon?
Jean: De la kelo!
La fraŭlino: Burgunda de mia patro!
Jean: Ĉu ĝi ne taŭgas por la bofilo?
La fraŭlino: Kaj mi trinkas bieron! Mi!
Jean: Tio montras nur, ke vi havas malpli bonan gustosenton ol mi.
La fraŭlino: Ŝtelisto!
Jean: Ĉu vi intencos ĉikani min?
La fraŭlino: Ho ho! Kunkulpa kun endoma ŝtelisto! Ĉu mi estis ebria, ĉu mi agis sonĝante en ĉi tiu nokto? La somermeza nokto! La festo de ludoj senkulpaj …
Jean: Senkulpaj, hm!
La fraŭlino: iradas tien reen
Ĉu ekzistas sur la tero en ĉi tiu momento homo same malfeliĉa kiel mi!
Jean: Kial vi estas malfeliĉa? Post tia konkero! Pensu pri
Kristin: tie interne! Ĉu vi ne kredas, ke ankaŭ ŝi havas sentojn?
La fraŭlino: Mi tion kredis antaŭ momento, sed mi ne kredas plu! Ne; lakeo estas lakeo …
Jean: Kaj putino estas putino!
La fraŭlino: surgenue kunplektinte la manojn
Ho, Dio en la ĉielo, ĉesigu mian mizeran vivon! Forprenu min el tiu ĉi putraĵo, en kiun mi dronas! Savu min! Savu min!
Jean: Mi ne povas nei, ke mi kompatas vin! Kiam mi kuŝis en la cepobedo kaj vidis vin en rozĝardeno, tiam … ĉu mi diru tion nun... mi havis la samajn malbelajn pensojn, kiel ĉiuj buboj.
La fraŭlino: Sed vi, kiu volis morti pro mi!
Jean: En la avenkestego? Tio estis nura babilaĵo.
La fraŭlino: Ĉu mensogo sekve – !
Jean: kontencas esti dormema
Preskaŭ! Tiun rakonton mi laŭ mia memoro legis en ia gazeto pri kamentubisto, kiu kuŝiĝis sin en brulolignaĵujon kun siringfloroj, ĉar li estis leĝe persekutata pro ŝuldata infaneduka pago …
La fraŭlino: Ha, vi estas tia …
Jean: Ion mi devis trovi! Oni ĉiam kaptas la virinojn per luksbrilaĵoj!
La fraŭlino: Malnoblulo!
Jean: Fek!
La fraŭlino: Kaj nun vi ekvidis la dorson de la akcipitro –
Jean: Ne precize la dorson –
La fraŭlino: Kaj mi devis esti la unua branĉo –
Jean: Sed la branĉo estis putra –
La fraŭlino: Mi estus la ŝildo de la hotelo –
Jean: Kaj mi la hotelo –
La fraŭlino: Sidadi ĉe via kastablo, allogi viajn klientojn, falsi viajn kalkulojn –
Jean: Tion mi mem –
La fraŭlino: Ke homa animo povas esti tiel profunde malpurega!
Jean: Lavu ĝin do!
La fraŭlino: Lakeo, servisto, stariĝu, kiam mi parolas!
Jean: Kunkuŝantino de servisto, voluptbubino de lakeo, silentu kaj eliru de ĉi tie. Ĉu vi venas por riproĉi min, ke mi estas kruda? Tiel krude, kiel vi kondutis hodiaŭ vespere, neniam kondutis iu el miaj egaluloj. Ĉu vi kredas, ke iu servistino atakas virojn kiel vi? Ĉu vi vidis iun knabinon el mia klaso sin proponi tiamaniere? Tion mi vidis nur inter bestoj kaj virinoj falintaj!
La fraŭlino: frakasita
Estas ĝuste; batu min; piedpremu min; mi ne meritas ion pli bonan. Mi estas malbonega; sed helpu min! Helpu min eliri el ĉi tio, se ekzistas ia ajn eblo!
Jean: pli pace
Mi ne volas surgluigi al mi la honton cedi mian porcion de la honoro esti deloginta; sed ĉu vi kredas, ke homo en mia situacio kuraĝus ĵeti siajn rigardojn al vi, se vi mem ne estus sendinta la inviton! Mi sidas ankoraŭ mirigita –
La fraŭlino: Kaj fiera –
Jean: Kial ne? Kvankam mi devas konfesi, ke la venko estis por mi tro facila por povi efektive doni ebriecon.
La fraŭlino: Batu min plie!
Jean: stariĝas
Ne! Pardonu al mi, anstataŭe, tion, kion mi diris! Mi ne batas senarmigiton, eĉ malpli virinon. Mi ne povas nei, ke unuflanke mi ĝojas esti vidinta, ke estis nur kata oro tio, kio nin tie supre blindigis, esti vidinta, ke la akcipitro nur estis griza ankaŭ sur sia dorso, ke estis pudro sur la delikata vango, kaj ke povis esti nigraj la randoj de la ungoj poluritaj, ke la naztuko estis malpura kvankam ĝi odoris parfumon – sed aliflanke turmentas min esti vidinta, ke tio al kies atingo mi klopodadis, estis nenio pli alta, pli solida; turmentas min vidi vin malleviĝinta tiel profunde, ke vi estas longe sub via kuiristino; tio turmentas min kvazaŭ vidi la aŭtunajn florojn, kiujn disvipadas la pluvo kaj ŝanĝas en kotaĵon.
La fraŭlino: Vi parolas, kvazaŭ vi estus jam mia superrangulo?
Jean: Tia mi ankaŭ estas: sciu, mi povus igi vin grafino, sed vi neniam povos fari grafon el mi.
La fraŭlino: Sed mi estas naskita de grafo, kaj tio vi neniam povos esti!
Jean: Tio estas vera: sed mi povus naski grafojn, se –
La fraŭlino: Sed vi estas ŝtelisto; tio ne estas mi.
Jean: Ŝtelisto ne estas la plej malbona! Ekzistas pli malbona speco! kaj cetere: ĉar mi servas en iu domo, mi konsideras min iasence membro de la familio, kvazaŭ infano de la familio, kaj oni ne kalkulas kiel ŝtelon, ke la infanoj rabetas beron el plenaj arbetoj!
Lia pasio ekvekiĝas denove
Fraŭlino Julie, vi estas belega virino, tute tro bona por tia, kia mi estas! Vi estis kaptaĵo de deliro, kaj vi volas kaŝi la kulpon imagante al vi, ke vi min amas! Tion vi ne faras, se ne povas esti, ke mia eksteraĵo vin logas – kaj tiam via amo ne superas la mian – sed mi neniam kontentiĝos esti por vi la nura animalo, kaj vian amon mi neniam scios veki.
La fraŭlino: Ĉu vi estas certa pri tio?
Jean: Vi volas diri, ke tio povos okazi! Ke mi povus ami vin, jes sen dubo: vi estas bela, vi estas bonedukita, alproksimiĝas al ŝi kaj kaptas ŝian manon klera, aminda kiom vi volas, kaj la flamo, kiun vi vekis en viro, kredeble neniam estingiĝos.
Metas la brakon ĉirkaŭ ŝian talion.
Vi estas kvazaŭ bruligita vino kun fortaj spicoj, kaj kiso de vi …
Li provas konduki ŝin eksteren; sed ŝi liberigas sin malrapide.
La fraŭlino: Lasu min! – Ne en tiu maniero vi min gajnos!
Jean: Kiel do? – Ne en tiu maniero! Ne karesoj kaj belaj paroloj; ne prizorgo pri la estonteco, savo el malhonoro! Kiel do?
La fraŭlino: Kiel? Kiel? Mi ne scias! – Nepre ne! – Mi abomenas vin same kiel mi abomenas musojn, sed mi ne povos forkuri de vi!
Jean: Forkuru kun mi!
La fraŭlino: sin rektiĝas
Forkuri? Jes, ni forkuru! – Sed mi estas tiel lacega! Donu al mi glason da vino!
Jean: enverŝas vinon
La fraŭlino: ekrigardas sian horloĝeton
Sed ni unue parolu; ni havas ankoraŭ iom da tempo.
Trinkas unu glason; prezentas la glason por ricevi pli.
Jean: Ne trinku tiel malmodere, vi estos ebria!
La fraŭlino: Kial tio estus grava?
Jean: Kial tio estus grava? Estas malnoble ebriigi sin! – Kion vi intencis diri al mi nun?
La fraŭlino: Ni forkuru! Sed ni unue parolu, tio estas: mi parolu, ĉar nur vi parolis ĝis nun. Vi rakontis vian vivon, nun mi volas rakonti mian, tiel ni konos unu la alian ĝisfunde, antaŭ ol ni komencos la migradon kune.
Jean: Momenton! Pordonu! Pripensu, ĉu vi ne pentos poste, ke vi malzorge liveris la sekretojn de via vivo!
La fraŭlino: Ĉu vi ne estas mia amiko?
Jean: Jes kelkfoje! Sed ne fidu al mi.
La fraŭlino: Tiel vi diras nur; – kaj cetere: miajn sekretojn konas, krome, ĉiu homo. – Sciu, mia patrino estis de nenobela deveno, io tre simpla. Ŝi estis edukita en la siatempaj instruoj pri sociala egaleco, pri la libereco de la virino kaj ĉio simila; kaj ŝi havis certan malemon al geedzeco. Tial, kiam mia patro edziĝopetis ŝin, ŝi respondis, ke ŝi neniam volas fariĝi lia edzino, sed ke ŝi povos fariĝi lia amantino. Li klarigis al ŝi, ke li ne volas, ke la virino, kiun li amis, ricevu malpli da respekto ol li mem. Al ŝia klarigo, ke la respekto de la ĉirkaŭa mondo ne gravis por ŝi, kaj influita de sia pasio, li akceptis ŝiajn kondiĉojn.
Sed per tio li estis forigita de sia kunularo kaj restis al li nur la hejma vivo, kiu ne povis kontentigi lin.
Mi eniris la mondon – kontraŭ la deziro de mia patrino, laŭ kio mi povis kompreni. Do, mi estis edukita de mia patrino por esti infano de la naturo kaj krom tio mi lernis ĉion, kion knabo lernas, por ke mi estu ekzemplo de tio, ke virino egalvaloras al viro. Mi surhavis knabajn vestojn, lernis mastrumi ĉevalojn, sed ne la bovinejon; mi devis strigli kaj surmeti la jungilaron kaj ĉasi, eĉ provi lerni la terkulturadon! En la bieno la virojn oni igis plenumi okupojn virinajn, kaj virinojn plenumi okupojn virajn – kun la rezulto, ke la bieno preskaŭ estis ruinigita, kaj ni ekestis ridindaĵo de la regiono. Fine mia patro ŝajnis vekiĝi el la ensorĉo, li ribelis, tiel ke ĉio estis ŝangita laŭ lia deziro. Mia patrino malsaniĝis – kiu malsano, tion mi ne scias – sed ŝi ofte havis konvulsiojn, kaŝis sin en la subtegmentejo kaj en la ĝardeno, kaj ŝi restis eksterdome la tutan nokton. Poste okazis la granda brulo, pri kiu vi aŭdis. La domo, la ĉevalejo kaj la bovinejo forbrulis, kaj tio en cirkonstancoj, kiuj vekis suspektojn pri vola bruligo, ĉar la malfeIiĉo venis en la tago post la finiĝo de la asekura kvaronjaro kaj la premioj, kiujn estis ensendinta mia patro, malfruiĝis per la malzorgo de la transportanto, tiel ke ili ne alvenis ĝustatempe.
Ŝi plenigas la glason kaj trinkas.
Jean: Ne trinku pli multe!
La fraŭlino: Ho, ĉu tio gravas! – Ni estis sen hejmo kaj devis dormi en la veturiloj. Mia patro ne sciis, kie ricevi monon por la rekonstruo de la domoj. Tiam la patrino proponis al li pruntepreni de amiko el ŝia juneco, brikfabrikisto en la proksimaĵo. La patro prunteprenis, sed ne bezonas pagi procentaĵon, kio mirigas lin. Kaj tiel la biendomoj estis rekonstruitaj!
Trinkas denove.
Ĉu vi scias, kiu forbruligis la biendomojn?
Jean: Via patrino!
La fraŭlino: Ĉu vi scias, kiu estis la brikfabrikisto?
Jean: Ĉu la amanto de via patrino?
La fraŭlino: Ĉu vi scias, kies estis la mono?
Jean: Silentu iom – ne! tion mi ne scias?
La fraŭlino: Ĝi estis de mia patrino!
Jean: De la grafo, sekve, se ne estis dota kontrakto?
La fraŭlino: Ne ekzistis dota kontrakto! – Mia patrino havis malgrandan bonhavon, kiun ŝi ne volis meti sub la mastrumadon de mia patro, kaj tial ŝi deponis ĝin ĉe la amiko.
Jean: Kiu ĝin pinĉis!
La fraŭlino: Tute prave! Li ĝin retenis! – Tion ĉi ĉion mia patro eksciis; li ne povas procesi, ne povas repagi al la amanto de lia edzino, nek pruvi, ke estas la mono de la edzino! – Tio estis la venĝo de mia patrino, ĉar li ekprenis la regadon en la domo! Tiun fojon li pensis pafmortigi sin! – famoj ĉirkaŭkuris, ke li tion faris, sed malsukcesis! Sed li reviviĝas, kaj mia patrino devas punpagi siajn agojn! Kvin jarojn mi travivis, kaj imagu al vi kiajn! Mi simpatiis kun mia patro, sed mi tamen stariĝis por mia patrino, ĉar mi ne konis la cirkonstancojn.
De ŝi mi lernis malfidon kaj malamon al la viroj – ĉar ŝi malamis la virojn, laŭ tio kion vi aŭdis – kaj mi ĵuris al ŝi neniam fariĝi sklavino de viro.
Jean: Kaj vi fianĉiniĝis kun la regna vokto!
La fraŭlino: Ĝuste tial, por ke li estu mia sklavo.
Jean: Kaj tion li ne volis?
La fraŭlino: Li volis sendube, sed ne estis permesite al li! Mi enui ĝis kun li!
Jean: Mi vidis tion – en la ĉevaleja korto!
La fraŭlino: Kion vi vidis?
Jean: Kion mi vidis – kiamaniere li rompis la fianĉecon.
La fraŭlino: Tio estas mensogo! Estis mi, kiu rompis! Ĉu li diris, ke estis li, la malnoblulo?
Jean: Li certe ne estis ia malnoblulo? Ĉu vi malamas la virojn, fraŭlino?
La fraŭlino: Jes! – Plej ofte! Sed kelkfoje – kiam la malforteco venas – ho fi!
Jean: Ĉu vi malamas ankaŭ min?
La fraŭlino: Senlime! Mi volus mortigi vin kiel beston …
Jean: Kiel oni rapidas pafmortigi rabian hundon. Ĉu ne?
La fraŭlino: Jes, tiel!
Jean: Sed nun ne aperas ilo por pafi – kaj ne aperas hundo! Kion ni do faru?
La fraŭlino: Forvojaĝu!
Jean: Por mortigi per turmentadoj unu la alian?
La fraŭlino: Ne – por ĝuadi, du tagojn, semajnon, tiom longe kiom oni povas ĝui kaj poste – morti.
Jean: Morti? Kia malsaĝaĵo! Mi tre preferas fondi hotelon!
La fraŭlino: ne aŭdante Jean-on – ĉe la lago de Komo, kie konstante briladas la suno, kie la laŭroj verdas en Kristnasko kaj la oranĝoj varmruĝas.
Jean: La lago de Komo estas pluvnesto, kaj mi tie ne vidis oranĝojn ekster la spicobutikoj; sed ĝi estas bona loko por fremduloj, ĉar estas tie multe da somerdomoj luigataj al geamantoj, kaj tio estas tre profitodona industrio – ĉu vi scias kial? Ho, ili faras sian lukontrakton por duonjaro kaj tamen post tri semajnoj ili foriras!
La fraŭlino: naive
Kial post tri semajnoj?
Jean: Ili ekmalpaciĝas, kompreneble! Sed la luprezon ili devas pagi malgraŭ ĉio. Kaj post tio oni luigas denove. Tiamaniere oni daŭrigas en senĉesa vico, ĉar la amo sufiĉas – kvankam ĝi ne longe daŭras!
La fraŭlino: Ĉu vi ne volas morti kun mi?
Jean: Mi ne volas morti, tute ne! Ĉar plaĉas al mi vivi, kaj ankaŭ ĉar memmortigo ŝajnas al mi krimo kontraŭ la Providenco, kiu donis al ni la vivon.
La fraŭlino: Ĉu vi kredas al Dio, vi?
Jean: Jes, certe mi kredas! Kaj mi iras al preĝejo ĉiun duan dimanĉon. – Sincere dirite, nun mi estas laca pri tio ĉi, kaj nun mi foriros por dormi.
La fraŭlino: Jes ja, kaj vi pensas, ke mi restos kontenta kun tio? Ĉu vi scias, kion viro ŝuldas al virino, kiun li malvirgigis?
Jean: eltiras sian monujon kaj ĵetas sur la tablon arĝentan moneron
Bonvolu! Mi ne volas ion ŝuldi!
La fraŭlino: ŝajnigante ne rimarki la insulton
Ĉu vi scias, kion diras la leĝo …
Jean: Bedaŭrinde, la leĝo ne ordonas punon al virino, kiu delogas viron!
La fraŭlino: same kiel antaŭe
Ĉu vi vidas alian rimedon, ol ke ni forvojaĝu, geedziĝu kaj eksedziĝu?
Jean: Sed se mi rifuzas fari la mezaliancon?
La fraŭlino: La mezaliancon …
Jean: Jes, mian! Sciu: mi havas pli bonrangan devenon ol vi, ĉar mi ne havas en mia parencaro bruligistinon!
La fraŭlino: Ĉu vi povas certi, ke ne?
Jean: Vi ne povas certi pri la malo, ĉar ni ne starigas genealogian registron – krom ĉe la polico! Sed pri via genealogio mi legis en libro sur la tablo de la salono. Ĉu vi scias, kiu estis via fonda patro? Li estis muelisto, ĉe kies edzino la reĝo dormis unu nokton dum la dana milito. Tiajn praulojn mi ne havas! Mi tute ne havas praulojn, sed mi mem povos fariĝi praulo!
La fraŭlino: Jen la rekompenco por tio, ke mi malfermis mian koron al malindulo, ke mi donis la honoron de mia familio …
Jean: La malhonoron! – Jen ja, mi avertis vin! Oni ne trinku, ĉar tiam oni babilas! Kaj oni ne rajtas babili!
La fraŭlino: Ve, kiom mi pentas! – Kiom mi pentas! – Kaj se vi almenaŭ amus min!
Jean: Lastafoje – kion vi volas diri? Ĉu mi devas plori, ĉu mi devas transsalti rajdvipon, ĉu mi devas kisi vin, logi vin kuniri al la lago de Komo por tri semajnoj kaj poste … kion mi devas? kion vi volas? tio ĉi komencas esti turmenta! Sed tiel estas, kiam oni metas sian nazon en virinajn aferojn! Fraŭlino Julie! Mi vidas, ke vi estas malfeliĉa, mi scias, ke vi suferas, sed mi ne povas kompreni vin. Ni aliaj ne kondutas tiel strange; ni ne havas malamon inter ni! Ni amas kiel en ludo, kiam la laboro lasas al ni tempon; sed ni ne havas tempon por tio la tutan tagon kaj la tutan nokton kiel vi! Mi konsideras vin malsana; certe vi estas malsana.
La fraŭlino: Estu bona al mi; kaj nun vi parolas kiel homo.
Jean: Jes, sed estu homo mem! Vi kraĉis sur min kaj vi ne permesas, ke mi sekigu min – sur vin!
La fraŭlino: Helpu min, helpu min; diru nur, kion mi faru – kien mi rifuĝu?
Jean: En la nomo de Jesuo, se mi scius mem!
La fraŭlino: Mi estis furiozanta, mi estis freneza, sed ĉu ne ekzistas iaspeca savo!
Jean: Restu kaj kvietiĝu! Neniu scias ion.
La fraŭlino: Neeble! La bienanaro scias tion kaj Kristin scias tion!
Jean: Ili ne scias, kaj ili neniel povus kredi ion similan!
La fraŭlino: malrapidiĝe
Sed, – povos okazi aukoraŭ unu fojon!
Jean: Tio estas vera!
La fraŭlino: Kaj la sekvoj?
Jean: timigita
La sekvoj! – Kie mi havis mian kapon, ke mi ne pensis pri tio? Jes, tiakondiĉe ekzistas nur unu maniero – malaperi! Tuj! Mi ne akompanos vin, ĉar tiel ĉio estos perdita, sed vi devas forvojaĝi sola – for – kien ajn!
La fraŭlino: Sola? Kien? – Tion mi ne povas!
Jean: Vi nepre devas! Kaj jam antaŭ ol la grafo revenos! Se vi restos, vi scias, kiel fariĝos! Se unu fojon oni pekis, oni volas daŭrigi, ĉar la misfaro jam estas farita – Tiel oni prenas pli kaj pli da riskoj – kaj fine oni trovi ĝas malkovrita! Sekve, forvojaĝu! Skribu poste al la grafo kaj ĉion konfesu, escepte ke estis mi! Kaj tion li neniam povos diveni! Kaj mi ne pensas, ke li ne estos tro fervora ekscii tion!
La fraŭlino: Mi forvajaĝos, se vi kuniros!
Jean: Ĉu vi estas freneza, homo? Fraŭlino Julie forkurus kun sia lakeo! Tion oni legus en la gazetoj postmorgaŭ kaj tion la grafo neniel postvivus!
La fraŭlino: Mi ne povas forvojaĝi! Mi ne povas resti! Helpu min! Mi estas laca, tiel senlime laca. Ordonu al mi! Movigu min, ĉar mi ne povas pensi plu, ne povas agi plu!
Jean: Jen vi vidas, kia malindulino vi estas! Kial vi parolas fierajn vortojn kaj levas alte vian nazon, kvazaŭ vi estus la mastro de la kreitaĵaro! Nu: mi ordonos al vi! Iru supren en vian ĉambron kaj vestu vin; provizu vin per vojaĝmono kaj revenu ĉi tien!
La fraŭlino: duonlaŭte
Akompanu min supren!
Jean: En vian ĉambron? – Nun vi estas freneza denove! –
Ŝanceliĝas dum momento
Ne! Iru tuj!
Kaptas ŝian manon kaj elkondukas ŝin.
La fraŭlino: irante
Parolu tamen afable al mi, Jean!
Jean: Ordono ĉiam sonas malafabla; provu! Provu!
Jean: sola; elpuŝas ekĝemon de malembarasiĝo; sidiĝas apud la tablo; elprenas notkajeron kaj krajonon; kalkulas laŭte de tempo al tempo; senparola mienludado, ĝis kiam Kristin eniras vestita por iri al preĝejo, portante en la mano ĉemizbrustumon kaj blankan kravaton.
Kristin: Sinjoro Jesuo, kiel aspektas ĉi tie! Kion vi entreprenis?
Jean: Ha, estas tiel, ke la fraŭlino entiris la bienanaron. Ĉu vi dormis tiel profunde, ke vi nenion aŭdis?
Kristin: Mi dormis kvazaŭ trabo!
Jean: Kaj jam vestita por iri al preĝejo?
Kristin: Je-es! Vi ja promesis al mi, ke vi akompanos min hodiaŭ al komuniĝo!
Jean: Ho jes, tio estas ja vera, mi forgesis! – Kaj jen vi alportas la ceremonian vestornamaĵon! Nu, venu do!
Sidiĝas; Kristin komencas survesti al li la brustumon kaj la blankan kravaton. Paŭzo.
Jean: dormeme
Kiu evangelio estas hodiaŭ?
Kristin: Estas pri Johano Baptisto senkapigata, mi pensas!
Jean: Tio estos sendube terure longa! – Aj, vi sufokas min! – Ho, mi estas tre dormema, tre dormema!
Kristin: Jes, kion li faris maldormante la tutan nokton; vi estas ja tute verda en la vizaĝo!
Jean: Mi sidis ĉi tie kaj babilis kun fraŭlino Julie.
Kristin: Ŝi ne scias, kio konvenas, tiu kreitaĵo!
Paŭzo
Jean: Aŭdu Kristin!
Kristin: Nu-u?
Jean: Estas ĉiuokaze strange, se oni pripensas.
Kristin: Kio estas stranga?
Jean: Ĉio kune!
Paŭzo
Kristin: rigardas la glasojn kiuj staras duone malplenigitaj sur la tablo
Ĉu vi ankaŭ trinkis kune?
Jean: Jes!
Kristin: Fi! – Rigardu en miajn okulojn!
Jean: Jes!
Kristin: Ĉu estas eble? Ĉu estas eble?
Jean: post pripenso
Jes! Estas!
Kristin: Uŝ! Tion tamen mi neniam povus kredi! Ne, fi! fi!
Jean: Vi ne estas jaluza al ŝi, ĉu?
Kristin: Ne, ne al ŝi! Se estus Klara aŭ Sofi; tiam mi elŝiras viajn okulojn! Jes, tiel estas kaj restas; la kaŭzon mi ne konas. Ne, tio estas abomeninda!
Jean: Ĉu vi estas kolera al ŝi, do?
Kristin: Ne, sed al vi! Estis malbona faro! Tre malbona! La kompatinda knabino! – Ne! vere mi diras! mi neniel volas resti plu en tiu ĉi domo, kiam oni ne povas respekti siajn gemastrojn.
Jean: Kial oni devas ilin respekti?
Kristin: Ho jes, klarigu tion, vi kiu estas tiel ruza! Sed sendube vi ne volas servi al homoj, kiuj kondutas tiel maldece? Ĉu ne vere? Oni malhonoras sin mem per tio, mi pensas.
Jean: Jes, sed estas ja konsolo por ni, ke la aliaj tute ne estas pli bonaj ol ni!
Kristin: Ne, tion mi ne opinias; ĉar se ili ne estas pli bonaj, tiam ne estas ideo klopodi fariĝi pli bonaj homoj. – Kaj pensu pri la grafo! Pensu pri li, kiu havis tiom da ĉagreno en sia vivo! Ne, mi ne volas resti plu en tiu ĉi domo! – Kaj kun tia kiel vi! Se estus la regna vokto; se estus ia plialtulo…
Jean: Kion?
Kristin: Ja-ja! Vi estas sendube bona, sed estas diferenco inter homoj kaj homoj, ĉiuokaze. – Ne, tion mi neniam povos forgesi. – La fraŭlino, kiu estis tiel fiera, tiel akra al viroj, ke oni neniam volis kredi ke ŝi fordonos sin – kaj al tiaspeculo! Ŝi kiu preskaŭ pafmortigis Dianan, la kompatindan, ĉar ŝi kuris kun la mopso de la barilgardisto! – Jes, mi diras! – Sed ĉi tie mi ne volas resti plu, kaj la dudek kvaran de oktobro mi foriros.
Jean: Kaj poste?
Kristin: Jes, ĉar ni ektuŝis tiun temon: povus esti taŭga tempo serĉi ion, ĉar ni ĉiukaze geedziĝos.
Jean: Nu, kion mi serĉu? Tian oficon mi ne povos ricevi kiel edzo.
Kristin: Ne, tio estas evidenta! Vi ja povus akcepti oficon kiel pordisto, aŭ peni eniron kiel pedelo en iun oficejon. La regna pano estas apenaŭ sufiĉa, sed ĝi estas certa, kaj edzino kun infanoj ricevas pension …
Jean: grimacante
Estas tre bone tio, sed ne estas laŭ mia prefero tuj pripensi morti por edzino kaj infanoj. Mi devas konfesi, ke mi tamen celis iom pli alten.
Kristin: Nu, viaj celadoj! Vi ankaŭ havas devojn. Pripensu ilin!
Jean: Ne incitu min per parolo pri devoj, mi sen tio bone scias, kio estas mia farotaĵo!
Aŭskultas eksteren
Pri tio ni tamen havas sufiĉan tempon mediti. Eniru nun kaj preparu vin por iri al la preĝejo.
Kristin: Kiu promenadas supre?
Jean: Mi ne scias. Eble estas Klara.
Kristin: Ĉu povas esti la grafo, kiu revenis hejmen, sen ke ni aŭdu lin?
Jean: timante
La grafo? Ne, tion mi ne povas kredi, li tiam certe sonorigus.
Kristin: eliras
Nu, Dio nin helpu! Neniam mi spertis ion similan.
La suno ĵus leviĝis kaj brilas sur la suproj de la parkaj arboj; La lumo moviĝas iom post iom, ĝis ĝi eniras malrekte tra la fenestroj
Jean: iras al la pordo kaj faras signon.
La fraŭlino: eniras vestita por vojaĝo kaj portas birdan kaĝon, kovritan per tuko, kiun ŝi metas sur seĝon.
Jen mi estas preta.
Jean: Silentu! Kristin vekiĝis!
La fraŭlino: la sekvanton nervozege
Ĉu ŝi ion suspektas?
Jean: Ŝi nenion scias! Sed, Dio mia, kian aspekton vi havas!
La fraŭlino: Kiel? Mia aspekto?
Jean: Vi estas pala kiel mortinto kaj – pardonu, vi estas malpura sur la vizaĝo.
La fraŭlino: Lasu min do lavi min! Tiel!
Ŝi iras al la lavujo kaj lavas la vizaĝon kaj manojn.
Donu al mi viŝtukon! – Ah, estas la suno, kiu leviĝas!
Jean: Kaj tiam krevas la monstro.
La fraŭlino: Jes, estas la monstroj kiuj rajdis ĉi-nokte! – Sed, Jean, aŭskultu min! Akompanu min, ĉar nun mi havas rimedojn!
Jean: dubante
Ĉu sufiĉe?
La fraŭlino: Sufiĉe por la komenco! Akompanu min, ĉar hodiaŭ mi ne povas veturi sola. Pensu, la somermeza festotago, en malfreŝaera vagono, enpakita en homamaso, kiu rigardados; halti ĉe la stacioj, kiam oni volas flugi.
Ne, mi ne povas, mi ne povas! Kaj poste venas la memoroj; la infanaĝaj memoroj de somermezaj tagoj kun la preĝejo foliornamita – betulfoliaro kaj siringoj; la tagmanĝo kun la tablo preparita, la parencoj, la amikoj; la posttagmezo en la parko, danco, muziko, floroj kaj ludoj. Ho! oni forkuras, forkuras, sed la memoroj sekvas en la pakvagono, kaj la pento kaj la konsciencaj doloregoj!
Jean: Mi akompanos vin – sed tuj, antaŭ el estos tro malfrue. Tuj en ĉi tiu momento!
La fraŭlino: Surmetu do la eksterajn vestaĵojn!
Prenas la birdokaĝon
Jean: Sed neniu pakaĵo! Tiam ni estos trovitaj!
La fraŭlino: Ne, neniu! Nur tiom, kiom oni povas havi en la kupeo.
Jean: prenis sian ĉapelon
Kion vi havas tie? Kio estas?
La fraŭlino: Estas nur mia fringelo. Ĝin mi ne volas postlasi!
Jean: Jen ankoraŭ! Ni eĉ kunportos birdokaĝon! Vi ja estas freneza! Lasu la kaĝon!
La fraŭlino: La sola propraĵo, kiun mi kunportas el la hejmo; la sola vivanta estaĵo, kiu min amas, post kiam Diana fariĝis al mi malfidela! Ne estu kruela! Permesu al mi ĝin kunporti!
Jean: Lasu la kaĝon, mi diras, – kaj ne parolu tiel laŭte –
Kristin: povus nin aŭdi.
La fraŭlino: Ne, mi ne lasas ĝin en fremdaj manoj! Mortigu ĝin prefere!
Jean: Donu al mi la bestetaĉon, mi ĝin senkapigos!
La fraŭlino: Jes, sed ne dolorigu ĝin! Ne – ne, mi ne povas!
Jean: Donu; mi povas!
La fraŭlino: Prenas la birdon el la kaĝo kaj kisas ĝin.
Ho, mia eta Serine, ĉu vi mortos nun pro via mastrino?
Jean: Bonvolu ne aranĝi scenojn; ja koncernas vian vivon, vian bonstaton! Jen, rapidu!
Tiras la birdon el ŝiaj manoj, portas ĝin al la ligna ŝtipo kaj prenas la kuirejan hakilon.
La fraŭlino: sin turnas for
Jean: Vi devus esti lerninta buĉi kokidojn anstataŭ pafi per revolvero – ekhakas – tiam vi ne svenus pro guto de sango!
La fraŭlino: krias
Mortigu ankaŭ min! Mortigti min! Vi kiu povas buĉi senkulpan beston sen mantremo. Ho, mi malamas kaj abomenas vin; inter ni estas sango! Mi malbenas la momenton, kiam mi vin vidis, mi malbenas la momenton, kiam mi ricevis vivon en mia patrino!
Jean: Nu, por kio estas utila malbeno! Iru!
La fraŭlino: alproksimiĝas al la ŝtipo kvazaŭ altirita kontraŭ sia volo
Ne, mi ankoraŭ ne volas iri; mi ne povas – mi devas vidi – silenton! veturilo venas ekstere – aŭskultas eksteren, dum ŝi fiksas la okulojn sur la lakeon kaj la hakilon
Vi kredas, ke mi ne povas rigardi sangon! Ĉu vi supozas, ke mi estas tiel malforta … Ho – mi volus vidi vian sangon, vian cerbon sur hakŝtipo – mi volus vidi tutan vian sekson naĝi en lago kiel tiu – mi kredas, ke mi povus trinki el via kranio, mi volus bani miajn piedojn en via brusta kavo, kaj mi povus manĝi vian koron rostitan! – Vi kredas, ke mi estas malforta; vi kredas, ke mi vin amas, ĉar mia ovo sopiregis vian semon; vi kredas, ke mi volas porti vian idon sub mia koro kaj nutri ĝin per mia sango – naski vian infanon kaj akcepti vian nomon! Jen, kio estas via nomo? mi neniam aŭdis vian familian nomon – supozeble vi nenian havas. Mi fariĝus sinjorino ”Pordistdomaĉo” aŭ madamo ”Balaaĵejo” – vi, hundo, kiu portas mian kolĉenon, vi lakeo, kiu portas mian familian insignon sur viaj butonoj – mi dividus vin kune kun mia kuiristino, konkurus kun mia servistino! Ho, ho, ho – vi kredas, ke mi estas timema kaj volas forkuri! Ne, nun mi restos – kaj poste tondru! Mia patro venas – trovos sian komodon rompita – ke sia mono estas for!
Jen li sonorigos per tiu sonorilo – dufoje por sia servisto kaj poste ordonos venigi la policestron – kaj tiam mi ĉion rakontos! Ĉion! Ho estos agrable atingi finon – ke nur la fino venu! – Kaj poste lin frapos apopleksio kun morto! – Tiel la fino nin trafos ĉiujn – poste venos la trankvilo – la ripozo! – la eterna ripozo! – Tiel la blazono frakasiĝos sur la ĉerko – la grafa gento estingiĝos kaj la lakea gento daŭrigos en domo por sennomaj infanoj – ricevos laŭran kronon en strata defluilo kaj finos en malliberejo!
Jean: Jen parolas la reĝa sango! Brave, fraŭlino Julie! Enŝtopu nun ankaŭ la mueliston en la sakon!
Kristin: eniras preĝejvestita kun psalmolibro en la mano
La fraŭlino: rapide iras renkonte al ŝi kaj falas en ŝiajn brakojn kvazaŭ por serĉi ŝirmon.
Helpu min, Kristin! Helpu min kontraŭ tiu viro!
Kristin: senmova kaj malvarma
Kia spektaklo nun estas en la festotaga mateno!
rigardas la ŝtipon
Kiel vi malpurigis tie ĉi! – Kion signifas tio ĉi? Kaj kiel vi krias kaj bruegas!
La fraŭlino: Kristin! Vi estas virino kaj vi estas amika al mi! Gardu vin kontraŭ tiu malnoblulo!
Jean: iom timema kaj embarasita
Dum la fraŭlinoj rezonas mi foriros por min razi!
Elglitas dekstren
La fraŭlino: Vi min komprenos; kaj vi devos min aŭskulti!
Kristin: Ne, mi vere ne komprenas tiajn malĉastaĵojn! Kien vi pensas iri vestita por vojaĝo – kaj li staras kun la ĉapelo sur la kapo – Kio? – Kio? –
La fraŭlino: Aŭskultu min, Kristin; aŭskultu min, mi ĉion malkaŝos –
Kristin: Mi ne volas ion scii –
La fraŭlino: Vi nepre aŭskultu min –
Kristin: Pri kio temas? Ĉu estas pri la malsaĝaĵoj kun Jean? Pri tio mi ne zorgas, ĉar ne estas mia afero. Sed se ŝi celas logi lin forkuri, mi metos punkton al tio!
La fraŭlino: treege nervoze
Penu nun esti trankvila kaj aŭskultu. min! Mi ne povas resti ĉi tie kaj Jean ne povas resti ĉi tie – ni devas forveturi.
Kristin: Hm, hm!
La fraŭlino: sereniĝas
Jen, mi ekhavis ideon – se ni veturus triope eksterlanden – al Svisujo por aranĝi hotelon kune – mi havas monon, vi komprenas – Jean kaj mi estrus la tuton – kaj vi, mi pensas, prenus sur vin la kuirejon – Ĉu ne estos bonege! – Diru nun jes! Kaj venu kun ni, por ke ĉio estu preta! – – Diru do jes!
ĉirkaŭprenas Kristinon kaj karesas ŝin
Kristin: malvarma kaj pensema
Hm, hm!
La fraŭlino: presto tempo
Vi neniam estis eksterlande en vojaĝo, Kristin – vi foriros por vidi la mondon. Vi tute ne povas supozi, kiel plezure estas vojaĝi per vagonaro – senĉese novaj homoj – novaj landoj – kaj jen ni alvenos al Hamburgo kaj vidos la zoologian ĝardenon preterpasante – tion plaĉos al vi – kaj poste ni iros en teatron por aŭdi operon – kaj kiam ni venos al Munkeno estos tie la muzeoj, kaj tie estas Rubens kaj Raffaelo, la grandaj pentristoj. Vi ja aŭdis pri Munkeno, kie la reĝo Ludoviko loĝis – la reĝo, vi scias, kiu frenezi ĝis – kaj jen ni vidos lian palacon – li havas ankoraŭ palacojn, kiuj estas faritaj kiel en la fabeloj – kaj de tie ne estas malproksime al Svisujo – kun la Alpoj – imagu al vi la Alpojn neĝokovritaj dum somermezo – kaj tie kreskas oranĝoj kaj laŭroj, kiuj estas verdaj la tutan jaron –
Jean: vidiĝas en la dekstra kuliso, akriganta sian razilon per rimeno, kiun li tenas inter la dentoj kaj la maldekstra mano; aŭskultas kontenta la interparoladon kaj kapobalancetas konsente iom post iom.
La fraŭlino: tempo prestissimo – Kaj tie ni aranĝos hotelon – kaj mi sidos en la kontoro, dum Jean akceptas la vojaĝantojn – eliras por aĉeti – skribas leterojn – jen estas vivo, vi vidos – jen signalas la vagonaro, jen venas la omnibuso, jen sonoriĝas en la ĉambraro, jen sonoriĝas en la restoracio – kaj mi skribos la kalkulojn – kaj ni povos ilin salumi. – Vi tute ne povas imagi, kiel timemaj estas la vojaĝantoj, kiam ili pagas la kalkulon! – Kaj vi – vi sidos kiel mastrino en la kuirejo. – Kompreneble vi ne mem staros ĉe la forno – kaj vi devos esti belete kaj delikate vestita, kiam vi aperos antaŭ la gastoj – kaj vi kun via eksteraĵo – jes mi ne flatas vin – vi certe povas kapti viron ĉe okazo! riĉan anglon, vi komprenas – tiajn homojn oni facile malrapidiĝas kaptas – kaj poste ni riĉiĝos – kaj konstruos kampodomon ĉe la lago de Komo – tie ja iom pluvas okaze – sed malförtiĝas la suno ja ankaŭ brilos kelkfoje – kvankam nun estas mallume – kaj – poste ja alie ni ja povos reveturi hejmen – kaj reveni paŭzo – ĉi tien aŭ aliloken –
Kristin: Nu! Ĉu vi fraŭlino mem kredas ĉion tion?
La fraŭlino: neniigita
Ĉu mi mem kredas?
Kristin: Jes!
La fraŭlino: laca
Mi ne scias; mi ne plu kredas je io.
Ŝi falas sur la benkon; metas la kapon inter la brakoj sur la tablo
Nenio! Tute nenio!
Kristin: sin turnas dekstren, kie estas Jean.
Tiamaniere! Vi pensis forkuri!
Jean: honteta, metas la razilon sur la tablon
Forkuri? Estas iom tro aserti tion! Vi ja aŭdis la projekton de la fraŭlino, kaj kvankam ŝi nun estas laca post la nokta maldormo, tiu projekto tre bone povas efektiviĝi!
Kristin: Atentu! Ĉu vi intencis, ke mi fariĝu kuiristino ĉe tiu individuo …
Jean: akre
Volu uzi edukitan esprimon, kiam vi parolas al via mastrino! ĉu komprenita!
Kristin: Mastrino!
Jean: Certe!
Kristin: Aŭdu tamen! Aŭskultu lin!
Jean: Jes, aŭskultu, tion vi certe bezonas, kaj babilu iom malpli! Fraŭlino Julie estas via mastrino kaj la sama afero, kiu igas vin malestimi ŝin, devus igi vin malestimi vin mem!
Kristin: Mi ĉiam havis tiom da estimo por mi mem –
Jean: – ke vi povis aliajn malestimi! –
Kristin: – ke neniam mi malaltigis min sub mian rangon. Diru, ke la grafa kuiristino havis ian interligon kun la ĉevala purigisto aŭ la porkisto! Diru tion!
Jean: Ja, vi havis aferon kun noblamaniera viro, vi havis bonŝancon!
Kristin: Noblamaniera viro, kiu vendas la avenon de la grafo el la ĉevalejo –
Jean: Pri tio vi parolu, vi kiu akceptas procenton de la spicisto kaj kiu lasas vin subaĉeti de la buĉisto!
Kristin: Kio?
Jean: Kaj vi ne povas plu havi respekton por viaj gemastroj! vi, vi, vi!
Kristin: Ĉu vi nun kuniros al la preĝejo? Vi bezonas bonan predikon post via heroaĵo.
Jean: Ne, mi ne iros al la preĝejo hodiaŭ; vi iru sola por konfesi viajn agojn!
Kristin: Jes, tion mi faros, kaj mi revenos kun pardono, tiom ke sufiĉos ankaŭ por vi! Nia Savinto suferis kaj mortis sur la kruco por ĉiuj niaj pekoj, kaj se ni venas al li kun kredo kaj kun animo pentanta, li prenas sur sin nian tutan ŝuldon.
La fraŭlino: Ĉu vi tion kredas, Kristin?
Kristin: Estas mia viva kredo envere, kaj estas mia infaneca kredo, kiun mi konservis el mia juneco, fraŭlino Julie. Kaj tie kie la peko superfluas, tie ankaŭ superfluos la pardono!
La fraŭlino: Ho, se mi havus vian kredon! Ho, se –
Kristin: Jes, sed tion oni ne povas ricevi sen aparta favoro de Dio, kaj ne al ĉiuj ĝi estas donita.
La fraŭlino: Kiuj do ĝin ricevas?
Kristin: Tio estas la granda sekreto de la pardona ago, kaj Dio ne donas preferon al tiu aŭ alia persono, sed la plej malgrandaj fariĝos altranguloj –
La fraŭlino: Jes, sed tiam li donas preferon al la plej malgrandaj?
Kristin: daŭrigas – kaj estas pli facile por kamelo trairi la trueton de kudrilo ol veni en la regnon de Dio! Tiel estas, fraŭlino Julie!
Nun mi tamen iras – sola, kaj preterpasante mi ordonos al la ĉevalisto, ke li ne ellasu ĉevalojn, se iu volus veturi antaŭ la reveno de la grafo! – Adiaŭ!
foriras
Jean: Kia diablo! – Kaj ĉio tio pro fringelo! –
La fraŭlino: malvigla
Lasu la fringelon! Ĉu vi vidas eliron el ĉi tio, finon de ĝi?
Jean: meditas
Ne!
La fraŭlino: Kion vi farus en mia situacio?
Jean: En via? Atendu? – Kiel nobela, kiel virino, kiel – malvirta. Mi ne scias – Jes! Nun mi scias!
La fraŭlino: prenas la razilon kaj faras geston
Ĉu tiel?
Jean: Jes! – Sed mi ne farus tion – rimarku! ĉar estas diferenco inter ni!
La fraŭlino: Ĉar vi estas viro kaj mi virino? Kia diferenco do estas?
Jean: La sama diferenco – kiel – inter viro kaj virino!
La fraŭlino: Mi volas! Sed mi ne povas! – Mia patro ankaŭ ne povis je tiu okazo, kiam li devus tion fari.
Jean: Ne, li ne devis tion fari! Li devis unue venki!
La fraŭlino: Kaj nun mia patrino denove venĝas, pere de mi.
Jean: Ĉu vi ne amas vian patron, fraŭlino Julie?
La fraŭlino: Jes, senlime, sed mi eble lin ankaŭ malamis! Mi supozeble tion faris nerimarkite! Sed estas li, kiu min edukis al malestimo de mia propra sekso, al duonvirino kaj duonviro! Kies estas la kulpo pri tio, kio fariĝis?
De mia patro, de mia patrino, de mi mem! De mi mem? Mi ja nenion propran havas? Mi ne hasas iun penson, kiun mi ne ricevis de mia patro, iun pasion, kiun mi ne ricevis de mia patrino, kaj la lasta – ke ĉiuj homoj estas samaj – tion mi ricevis de li, mia fianĉo – kiun mi tial nomas mizerulo! Kiel tio povas esti mia propra kulpo? Transmeti la ŝuldon sur Jesuon, kiel Kristin faris – ne, por tio mi estas tro fiera kaj tro saĝa – dank’al la instruoj de mia patro – kaj ke riĉulo ne povas eniri en la ĉielon tio estas malvero, kaj Kristin, kiu posedas monon en la ŝparbanko, almenaŭ ne envenos tien! Kies estas la ŝuldo? Ĉu nin koncernas, kies estas la ŝuldo! Tamen estas mi, kiu portos la ŝuldon, portos la sekvojn!
Jean: Jes, sed – sonoriĝas akre du fojon en la sonorilo. La fraŭlino eksaltas;
Jean: ŝanĝas surtuton
Jean: La grafo estas hejme! Imagu, se Kristin – iras al la paroltubo; frapetas kaj aŭkskultas
La fraŭlino: Ĉu li estis ĉe la komodo?
Jean: Estas Jean, sinjoro grafo!
aŭskultas: Atentu: la rigardanto ne aŭdas, kion diras la grafo
Jes, sinjoro grafo!
aŭskultas
Jes, sinjoro grafo! Tuj!
aŭskultas
Tuj, sinjoro grafo!
aŭskultas
Jes! Post duona horo!
La fraŭlino: timegigita
Kion li diris? Pro Jesuo, kion li diris?
Jean: Li ordonis siajn botojn kaj sian kafon post duonhoro.
La fraŭlino: Sekve post duona horo! Ho, mi estas tiel laca; mi nenion povas, ne povas penti, ne forkuri, ne resti, ne vivi – ne morti! Helpu nun al mi! Ordonu al mi, kaj mi obeos kiel hundo! Faru por mi la lastan servon, savu mian honoron, savu lian nomon! Vi scias, kion mi volus, sed ne volas. Volu tion, vi, kaj ordonu al mi tion fari!
Jean: Mi ne scias – sed nun ankaŭ mi ne povas – mi ne komprenas – Estas tiel, ke tiu ĉi surtuto kaŭzas, ke mi ne povas ordoni al vi – kaj nun, post kiam la grafo parolis al mi – mi ne ĝuste povas klarigi tion, sed – oh, estas la diabla servisto, kiu troviĝas en mia dorso! – mi kredas, ke se la grafo nun venus – kaj ordonus al mi tranĉi mian kolon, mi tion tuj farus!
La fraŭlino: Ŝajnigu do, ke vi estas li kaj ke mi estas vi! – Vi ja povis antaŭ momento ludi tiel bone, kiam vi genufleksis – tiam vi estis la nobelulo – aŭ – ĉu vi neniam estis en la teatro kaj vidis la magnetiziston? – jesa gesto de Jean – Li diras al la subjekto: prenu la balailon; li ĝin prenas; li diras: balau, kaj ĝi balaas –
Jean: Tiam do la alia devas dormi!
La fraŭlino: ekstaze
Mi jam dormas – la tuta ĉambro estas por mi kiel fumo – kaj vi ŝajnas esti fora forno – kiu similas al nigre vestita viro kun altforma ĉapelo – kaj viaj okuloj brilas kiel la karboj, kiam la fajro estingiĝas – kaj via vizaĝo estas blanka makulo kiel estingiĝinta cindro – La sunlunto envenis sur la plankon kaj lumas sur Jean – estas tiel varme kaj bone – Ŝi frotetas la manojn kiel se ŝi ilin varmigus antaŭ fajro – kaj tiel lume kaj tiel kviete!
Jean: prenas la razilon kaj metas en ŝian manon
Jen la balailo! Iru nun dum estas lume – for en la fojnejon – kaj …
murmuretas en ŝian orelon
La fraŭlino: vekigita
Dankon! nun mi iras al la ripozo! Sed diru nur, ke la superuloj ankaŭ povas ricevi la donacon de la dia pardono. Diru tion, ankaŭ se vi ne kredas.
Jean: La superuloj? Ne, tion mi ne povas! Sed atendu – fraŭlino Julie – nun mi scias! Vi ja ne estas jam inter la superuloj – kiam vi estas inter – la lastaj!
La fraŭlino: Estas vere. – Mi estas inter la plej lastaj; mi estas la lasta el ĉiuj! Ho! – Sed nun mi ne povas iri – Diru ankoraŭ unu fojon, ke mi iru!
Jean: Ne, nun ankaŭ mi ne povas! Mi ne povas!
La fraŭlino: Kaj la superuloj fariĝos la plej malsupraj!
Jean: Ne pensu, ne pensu! Vi ja prenas ĉiun mian povon ankaŭ de mi, tiel ke mi fariĝas malkuraĝa – Kio! ŝajnis al mi, ke la sonorilo moviĝas! – Ne! Ĉu ni metu paperon en ĝin! – Tiel timi sonorilon! – Jes, sed ne estas nur sonorilo – iu sidas malantaŭ ĝi – mano movigas ĝin – kaj io alia movigas la manon, sed ŝirmu la orelojn per la manoj – ŝirmu ilin! Ja, tiam li sonorigas ankoraŭ pli forte, sonorigos ĝis oni respondos – kaj tiam estos tro malfrue kaj poste venos la policestro kaj poste –
Du fortaj sonorigoj
Jean: subenfalas; poste li sin rektigas
Estas terure! Sed alia fino ne ekzistas! Iru!
La fraŭlino: iras decide for tra la pordo
Kurteno
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.