La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FRAŬLINO JULIE

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

1

Jean: Ĉi vespere fraŭlino Julie estas denove freneza; tute freneza!

Kristin: Nu, ĉu vi estas ĉi tie nun?

Jean: Mi akompanis la grafon al la stacidomo, kaj revenante preter la draŝejo, mi eniris kaj dancis, kaj tiam mi vidis la fraŭlinon gvidanta la dancon kun la arbargardisto.

Sed kiam ŝi ekvidis min, ŝi kuregis rekte al mi kaj invitis min por la virinelekta valso. Kaj poste ŝi valsadis tiel, ke neniam mi partoprenis ion similan. Ŝi estas freneza!

Kristin: Tio ŝi ĉiam estis, sed neniam same kiel dum la lastaj dek kvar tagoj, post kiam la gefianĉiĝo rompiĝis.

Jean: Ja, kio estas tiu historio? Li ja estis bonkonduta viro, kvankam li ne estis riĉa. Ha! ili okupas sin per tiom da strangaĵoj.

Sidiĝas apud la fino de la tablo.

Estas tamen strange, pri la fraŭlino, hm, preferi resti hejme kun la popolo, ĉu ne?, ol akompani sian patron por viziti parencojn?

Kristin: Ŝi estas sendube iom ĝenata post tiu tumulto kun la fianĉo.

Jean: Kredeble! Sed li estis viro, fakte kuraĝa viro. Ĉu vi scias, Kristin, kiel tio okazis. Mi vidis tion mem, kvankam mi pretendis, ke mi ne faras.

Kristin: Ne! Ĉu vi vidis tion?

Jean: Jes, tion mi faris. – Ili estis en la ĉevaleja korto iun vesperon kaj la fraŭlino sportekzercis lin, kiel ŝi nomis tion – ĉu vi scias, kio tio estis? Jes, ßi igis lin transkuri la rajdvipon simile al hundo, kiun oni instruas salti. Li kuris du fojojn kaj ricevis unu vipobaton ĉiufoje; sed la trian fojon li prenis el ŝia mano la rajdvipon kaj rompis ĝin en mil pecojn; post tio li foriris.

Kristin: Ĉu tiel tio okazis! Ho ne! Kion vi diras!

Jean: Jes, tiel okazis tiu afero! – Sed kion bonan vi povas doni al mi, Kristin?

Kristin: elprenas el la poto kaj antaŭmetas al Jean

Nu, estas nur iom da reno, kiun mi eltranĉis el la bovidaĵo!

Jean: flaras la manĝaĵon

Bele! Ĝi estas mia granda delikataĵo!

Palpas la teleron

Sed vi povus esti varmiginta la teleron!

Kristin: Vi ne estas pli facile kontentigebla ol la grafo mem, kiam li estas en sia kaprica humoro.

Tiras karese liajn harojn.

Jean: kolera

Ne, vi ne taŭzu al mi la harojn! Vi scias, kiel sentema mi estas.

Kristin: Nu nu, estis nur amo, tion vi ja scias!

Jean manĝas. Kristin malfermas botelon da biero.

Jean: Biero, en la somermeza antaŭvespero; ne, mi dankas rifuze! Feliĉe mi havas ion pli bonan mem.

Malfermas tirkeston de tablo kaj elprenas botelon da ruĝa vino kun flava sigelvakso.

La Flava Sigelvakso, vi vidas! – Donu al mi nun glason!

Piedan glason, kompreneble, kiam oni trinkas klase!

Kristin: reiras al la kameno kaj surmetas malgrandan kaserolon.

Dio gardu tiun, kiu havos vin kiel edzo! Tia dorlotulo!

Jean: Ho, babilaĵo! Vi estus sendube ĝoja, se vi povus havi tian bonmanieran viron, kiel min; kaj mi ne kredas, ke malutilis al vi, ke oni nomas min via fianĉo!

Gustumas la vinon.

Bona! Tre bona! Nur iom tro malmulte ĉambrumita!

Varmigas la glason per la mano.

Tion ĉi ni aĉetis en Dijon. Ĝi kostis kvar frankojn po unu litro sen vitro; kaj krom tio aldoniĝas la dogano!

– Kion vi kuiras nun, kio odoras tiel infere?

Kristin: Ho, tio estas ia diablaĵo, kiun la fraŭlino uzos por Diana.

Jean: Vi devas esprimi vin bonzorge, Kristin! Sed kial vi kuiru por la hundino en la antaŭvespero de festo? Ĉu ĝi estas malsana?

Kristin: Jes, ŝi estas malsana! Ŝi ŝteliĝis eksteren kun la mopso de la barilporda dometo – nun malfeliĉo okazis – kaj tion la fraŭlino ne volas toleri.

Jean: La fraŭlino certe estas aroganta en kelkaj rilatoj kaj tro malmulte fiera en aliaj, same kiel la grafino dum ŝi vivis. Ŝi fartis plej bone en la kuirejo kaj la brutejo, sed ŝi neniam volis veturi per nur unu ĉevalo; ßi portis malpurajn manumojn, sed sur la butonoj devis esti la grafa krono. – La fraŭlino, se ni parolu nun pri ŝi, ne prizorgas sin kaj sian personon. Mi volus diri, ke ŝi ne estas distingita. Ĵus, kiam ŝi dancis en la draŝejo, ŝi fortiris de la flanko de Anna la arbargardiston kaj mem lin invitis danci. Ni ne agus en tia maniero; sed tiel estas; kiam gesinjoroj volas montri sin malaltaj – tiam ili fariĝas malaltaj! Sed belega ŝi estas!

Luksa! Ha! Kiaj ŝultroj! kaj – kaj tiel plu!

Kristin: Ho ja, ne tiom fanfaronu! Mi tamen aŭdis, kion diras Klara, kiu ŝin vestis.

Jean: Eĥ, Klara! Vi estas ĉiam ĵaluzaj unu al la alia! Mi, kiu rajdis kun ŝi … Kaj ankaŭ kiel ŝi dancas!

Kristin: Aŭdu, Jean! Ĉu vi ne volos danci kun mi, kiam mi estos preta?

Jean: Jes, kompreneble mi volos.

Kristin: Ĉu vi promesas tion?

Jean: Promesas? Kiam mi diras, ke mi faros, tiam mi faros!

Nun vi havu dankon por la manĝo. Estis tre agrable!

Enmetas la korkon en la botelon.

La fraŭlino: en la pordo, parolas eksteren

Mi baldaŭ revenos! Vi jam iru!

La fraŭlino: envenas; aliras al Kristin apud la spegulo

Nu! ĉu vi estas preta?

Kristin: Signalas, ke Jean ĉeestas

Jean: kavalire

Ĉu sekretojn vi havas, sinjorinoj?

La fraŭlino: batas lin en la vizaĝo per sia poŝtuko.

Kia scivolulo!

Jean: Ha, kiel bonodoris tiu violaĵo!

La fraŭlino: kokete

Senhonte! Ĉu vi komprenas la parfumojn ankaŭ?

Danci, tion vi scias bone … nun ne rigardu! foriru.

Jean: arogante, ĝentile

Ĉu ian sorĉosupon vi kuiras, sinjorinoj, en la somermeza nokto? Ion por antaŭdiri! la stelon de feliĉo, en kiu oni povas vidi sian estontan fianĉon!

La fraŭlino: akre

Se li povos vidi tion, li devos havi bonajn okulojn!

Al Kristin

Verŝu en trionlitran botelon kaj korku bone! – Nun venu danci ŝotiŝon kun mi, Jean …

Jean: prokrastante

Mi ne volas esti malĝentila al iu, sed tiun ĉi dancon mi promesis al Kristin …

La fraŭlino: Nu, ŝi povos ja havi alian; ĉu ne, Kristin? Ĉu vi ne volas prunti Jean-on al mi?

Kristin: Tio ne dependas de mi. Se vi, fraŭlino, estas tiel malfiere afabla, tiam ne decas, ke li rifuzu. Vi iru! kaj danku ankoraŭ por la honoro.

Jean: Por sincere diri, sen voli ofendi, mi dubas tamen, ĉu estas saĝe, ke vi, fraŭlino Julie dancas du fojojn sinsekve kun la sama kavaliro, precipe ĉar la popolo ne malrapidas fari komentariojn …

La fraŭlino: ekkoleras

Kion? Kiajn komentariojn? Kion vi volas diri?

Jean: cedeme

Ĉar vi, fraŭlino, ne volas kompreni, mi devas do paroli pli klare. Aspektas malbone preferi unu el siaj subuloj antaŭ aliaj, kiuj atendas saman neordinaran honoron …

La fraŭlino: Preferi! Kiaj pensoj! Mi estas mirigita! Mi, la domestrino, honoras per mia ĉeesto la dancadon de la popolo, kaj kiam nun fakte mi volas danci, tiam mi volas danci kun homo scianta konduki, tiel ke mi evitu fariĝi ridinda.

Jean: Kiel vi, fraŭlino, ordonas! Mi estas preta vin servi!

La fraŭlino: afable

Ne komprenu tion kiel ordono! Hodiaŭ vespere ni festas kiel gajaj homoj kaj formetas ĉian rangon! Jen, donu al mi la brakon! Ne estu maltrankvila, Kristin!

Mi ne forprenos vian fianĉon!

Jean: donas sian brakon kaj elkondukas la fraŭlinon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.