|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FRAŬLINO JULIEAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jean: eniras sola
Ja, sed ŝi estas freneza! Tia maniero danci! Kaj la popolo staras mokridante al ŝi malantaŭ la pordoj. Kion vi diras pri tio, Kristin?
Kristin: Ha, estas ja ŝia periodo nun, kaj tiam ŝi estas ĉiam tiel stranga. Sed ĉu vi volas veni danci kun mi nun?
Jean: Vi ne estas kolera al mi, ĉar mi lasis vin sidi …
Kristin: Neniel! – Ne pro tia bagatelo, tion vi certe scias; kaj mi ankaŭ konas mian lokon …
Jean: metas la manon ĉirkaŭ ŝia talio
Vi estas saĝa knabino, Kristin, kaj vi estos bona edzino …
La fraŭlino: eniras; malagrable surprizita; per pena ŝercemo
Vi estas ĝuste ĉarma kavaliro – kiu forkuras de via sinjorino.
Jean: Male, fraŭlino Julie, kiel vi vidas, mi rapidis trovi mian lasitan!
La fraŭlino: preterturnas la aferon
Sciu, vi dancas kiel neniu alia! – Sed kial vi estas en livreo dum antaŭvespero de festo! Demetu tion tuj!
Jean: Tiam mi devas peti, fraŭlino, ke vi foriru dum momento, ĉar mia nigra surtuto pendas ĉi tie …
iras dekstren kun gesto
La fraŭlino: Ĉu mi ĝenas vin? Por ŝanĝi surtuton! Eniru en vian ĉambron do kaj revenu! Aŭ vi povas resti, kaj mi turnos la dorson.
Jean: Kun via permeso, fraŭlino!
iras dekstren; oni vidas lian brakon, kiam li ŝanĝas surtuton
La fraŭlino: al Kristin
Aŭdu Kristin; ĉu Jean estas via fianĉo, ĉar li estas tiel intima?
Kristin: Fianĉo? Jes, se oni tiel volas! Ni nomas ĝin tiel.
La fraŭlino: Nomas?
Kristin: Nu, la fraŭlino mem havis ja fianĉon kaj …
La fraŭlino: Jes ni estis fianĉigitaj vere.
Kristin: Sed tio fariĝis ja nenio malgraŭ tio.
Jean: eniras; en nigra longsurtuto kaj nigra melonĉapelo
La fraŭlino: Trés gentil; monsieur Jean! Trés gentil!
Jean: Vous voulez plaisanter, madame!
La fraŭlino: Et vous voulez parler francais! Kie vi lernis ĝin?
Jean: En Svisujo dum mi estis ”sommelier” en unu el la plej grandaj hoteloj de Lucerno!
La fraŭlino: Sed vi aspektas ja kiel ”gentleman” en tiu redingoto!
Ĉarme!
sidiĝas apud la tablo
Jean: Ho, vi flatas!
La fraŭlino: ofendite
Flatas vin?
Jean: Mia natura modesteco malpermesas al mi kredi, ke vi diras verajn ĝentilaĵojn al tia homo kiel mi, kaj tial mi permesis al mi supozi, ke vi troigis, aŭ kiel ĝi ankaŭ estas nomata flati!
La fraŭlino: Kie vi lernis esprimi la parolojn tiamaniere? Vi sendube vizitis la teatrojn multe?
Jean: Ankaŭ tion! Mi vizitis multajn lokojn, mi!
La fraŭlino: Sed vi ja naskiĝis en ĉi tiu regiono, ĉu?
Jean: Mia patro estis taglaboristo ĉe la advokatfiskalo ĉi proksime, kaj mi jam vidis la fraŭlinon kiel infanon, kvankam la fraŭlino min ne rimarkis!
La fraŭlino: Ne, efektive!
Jean: Jes, kaj mi rememoras speciale unu fojon. Ja, tion mi ne povas rakonti!
La fraŭlino: Tamen jes! Faru! Ĉu? Faru escepton al regulo!
Jean: Ne, mi fakte ne povas nun! Alian fojon, eble.
La fraŭlino: ”Alia fojo estas fripono”. Ĉu estas tiel danĝere nun?
Jean: Danĝere ne estas, sed min ĝenas! – Rigardu tiun tie!
Montras al Kristin, kiu endormiĝis en seĝo apud la kameno.
La fraŭlino: Estos agrabla edzino, tiu! Povas esti ke ŝi ankaŭ ronkas?
Jean: Tion ŝi ne faras, sed ŝi parolas en dormo.
La fraŭlino: cinike
Kiel vi scias, ke ŝi parolas en dormo?
Jean: senhonte
Mi aŭdis!
Paŭzo, dum kiu ili rigardas unu la alian.
La fraŭlino: Kial vi ne sidiĝas?
Jean: Tion mi ne povas permesi al mi en via ĉeesto!
La fraŭlino: Sed se mi ordonas tion?
Jean: Tiam mi obeas!
La fraŭlino: Do, sidiĝu! – Sed atendu! Ĉu vi povas doni al mi ion por trinki unue?
Jean: Mi ne scias, kion ni povas havi en tiu glacikesto. Mi pensas, ke estas nur biero.
La fraŭlino: Tio ne estas ”nur”! kaj mi havas tiel simplan gustosenton, ke mi preferas ĝin al vino.
Jean: elprenas el la glacikesto botelon da biero, kiun li malfermas; serĉas en la ŝranko glason kaj teleron, servas.
Bonvolu!
La fraŭlino: Dankon! Ĉu vi ne volas trinki mem?
Jean: Mi ne tre ŝatas bieron, sed se la fraŭlino ordonas!
La fraŭlino: Ordonas? – Ŝajnas al mi, ke vi povas, kiel ĝentila kavaliro, fari societon al via sinjorino.
Jean: Tio estas tre ĝusta rimarko!
Malfermas ankoraŭ unu botelon, prenas glason.
La fraŭlino: Trinku nun je mia sano!
Jean: ŝanceliĝas
La fraŭlino: Mi kredas, ke la plenkreskulo estas timema!
Jean: surgenue, ŝercante parodie; levante sian glason
Je la sano de mia ordonantino!
La fraŭlino: Brave! Nun vi kisu mian ŝuon ankaŭ, kaj la pentraĵo estos plensukcesa.
Jean: ŝanceliĝe, sed poste kuraĝe kaptante ŝian piedon, kiun li kisas malpeze.
La fraŭlino: Perfekte! Vi estus fariĝinta aktoro.
Jean: stariĝas
Tio ĉi ne plu konvenas, fraŭlino; iu povus veni kaj vidi nin.
La fraŭlino: Ĉu tio gravus?
Jean: Ĉar la bienhomoj kalumnie babilas, tute simple! Kaj se la fraŭlino scius, kiel rapide ĵus iliaj langoj moviĝis tie supre, tiam …
La fraŭlino: Kion ili diris do? Rakontu al mi! – Sidiĝu nun!
Jean: sidiĝas
Mi ne volas ofendi vin, sed ili uzis esprimojn, kiuj ĵetis suspektojn tiaspecajn, ke … ja tion vi povas kompreni mem! Vi ne estas infano, kaj kiam oni vidas sinjorinon trinkantan sola kun viro – eĉ se estas domservisto – nokte – oni …
La fraŭlino: Oni kion! Kaj cetere ni ne estas solaj. Kristin ja ĉeestas.
Jean: Dormanta, jes!
La fraŭlino: Do mi vekos ŝin!
stariĝas
Kristin:! Ĉu vi dormas!
Kristin: en la dormo
Bla – bla – bla – bla!
La fraŭlino: Kristin! – Ŝi povas dormi!
Kristin: en la dormo
La botoj de la grafo estas purigitaj – ekkuiri la kafon – tuj, tuj, tuj, – ho ho – puh!
La fraŭlino: prenas ŝian nazon
Ĉu vi volas vekiĝi!
Jean: severe
Oni ne ĝenu dormanton!
La fraŭlino: akre
Kion!
Jean: Kiu staris apud la kuirforno la tutan tagon, tiu povas esti laca, kiam venas la nokto. Kaj la dormon oni respektu …
La fraŭlino: transturnas la aferon
Tio estas bela penso, kaj ĝi honoras vin – dankon pro tio!
donas al Jean la manon
Venu nun eksteren kaj kolektu por mi iom da siringoj!
Dum la sekvanta tempo Kristin vekiĝas, pasas dormema dekstren por kuŝiĝi.
Jean: Kun la fraŭlino?
La fraŭlino: Kun mi!
Jean: Tio ne konvenas! Absolute ne!
La fraŭlino: Mi ne povas kompreni viajn pensojn. Ĉu estus eble, ke vi imagas al vi ion?
Jean: Ne! mi ne, sed la homoj.
La fraŭlino: Kion? Ke mi estus enamiĝinta al la servisto?
Jean: Mi ne estas tromemfida viro, sed oni vidis ekzemplojn – kaj al la bienpopolo nenio restas sankta!
La fraŭlino: Vi estas aristokrato, mi kredas!
Jean: Jes, tia mi estas.
La fraŭlino: Mi malsupreniros …
Jean: Ne malsupreniru, aŭskultu mian konsilon! Neniu kredos, ke vi memvole malsupreniras; la popolo ĉiam diros, ke vi malsuprenfalas!
La fraŭlino: Mi havas pli altajn pensojn pri la popolo ol vi! Venu kaj provu! – Venu!
Ŝi englutas lin per siaj okuloj
Jean: Sciu, ke vi estas stranga!
La fraŭlino: Povas esti! Sed tia vi ankaŭ estas! Ĉio estas stranga cetere! La vivo, la homoj, ĉio estas naĝanta miksaĵo, kiu peliĝas, peliĝadas antaŭen sur la akvo, ĝis ĝi subakvi ĝas, subakviĝadas! Mi havas sonĝon, kiu revenas de tempo al tempo; kaj kiun mi rememoras nun. Mi sidas rampinta supren sur kolono kaj ne vidas eblon veni malsupren; mi eksentas kapturniĝon, kiam mi rigardas malsupren, kaj malsupren mi devas veni, sed mi ne havas kuraĝon ĵeti min suben; mi ne povas reteni min kaj mi deziregas fali; sed mi ne ekfalas. Kaj tamen mi ne havos trankvilon antaŭ ol mi iros malsupren, ne havos ripozon antaŭ ol mi iros malsupren, malsupren sur la terfundon! Kaj se mi estos atinginta la terfundon, mi volus eniĝi en la teron … Ĉu vi sentis ion tiaspecan?
Jean: Ne! Mi kutimas sonĝi, ke mi kuŝas sub alta arbo en malluma arbaro. Mi volas leviĝi, leviĝi sur la supron por ĉirkaŭrigardi la luman pejzaĝon, kie la suno brilas, rabi la birdneston tie supre, kie troviĝas la oraj ovoj. Kaj mi surrampas, surrampadas, sed la trunko estas tiel dika, tiel glata, kaj tiel malproksima estas la unua branĉo. Sed mi scias, ke se mi atingus nur la unuan branĉon, mi marŝus al la supro, kvazaŭ sur ŝtupetaro. Ankoraŭ mi ne atingis ĝin, sed mi ĝin atingos, eĉ se nur en sonĝo!
La fraŭlino: Jen mi staras babilante pri sonĝoj kun vi. Venu nun!
Nur en la parkon!
Ŝi prezentas al li sian brakon, kaj ili iras.
Jean: Ni dormos sur naŭ somermezaj floroj hodiaŭ nokte, kaj ni sonĝos la estonton, fraŭlino!
La fraŭlino: kaj Jean turnas sin en la pordo. Jean tenas la manon antaŭ unu okulo.
La fraŭlino: Lasu min vidi, kion vi ekhavis en la okulo!
Jean: Ho, estas nenio – nur polvero – tio tuj pasos.
La fraŭlino: La maniko de mia vesto vin ekfrotetis; sidiĝu nun, kaj mi helpos vin!
Prenas lian brakon kaj sidigas lin, ekkaptas lian kapon kaj klinas ĝin malantaŭen; per la ekstremaĵo de la poŝtuko ŝi provas forigi la polveron.
Sidu senmove nun; tute senmove!
Ekfrapas lian manon.
Jen! volu obei! – Mi kredas, ke li tremas, la granda forta viro!
Prempalpas lian brakon.
Kun tiaj brakoj!
Jean: avertante
Fraŭlino Julie!
La fraŭlino: Jes, monsieur Jean.
Jean: Attention! Je ne suis qu’un homme!
La fraŭlino: Bonvolu sidi trankvile! – Jen! Nun ĝi estas for! Kisu mian manon, kaj danku min!
Jean: stariĝas
Fraŭlino Julie! Aŭskultu min! Kristin jam foriris por kuŝiĝi. – Bonvolu aŭskulti min!
La fraŭlino: Kisu unue mian manon!
Jean: Aŭskultu min!
La fraŭlino: Kisu unue mian manon!
Jean: Jes, sed kulpigu vin mem!
La fraŭlino: Pro kio?
Jean: Pro kio? Ĉu vi estas infano ĉe dudekkvin jaroj? Ĉu vi ne scias, ke estas danĝere ludi kun la fajro?
La fraŭlino: Por mi ne; mi estas asekurita!
Jean: kuraĝe
Vi ne estas! Kaj se vi estas, tamen estas brulemaĵo en la proksimeco!
La fraŭlino: Ĉu tio estas vi?
Jean: Jes! Ne pro tio, ke estas mi, sed pro tio, ke mi estas juna viro.
La fraŭlino: Kun beleta vizaĝo – kia nekredebla tromemfideco!
Iu Don Juan eble! Aŭ iu Jozefo! Mi kredas, je mia fido, ke li estas iu Jozefo!
Jean: Ĉu vi kredas?
La fraŭlino: Mi preskaŭ timas!
Jean: kuraĝe aliras kaj volas kapti ŝin ĉirkaŭ la talio por kisi ŝin.
La fraŭlino: batas liajn vangojn
Hontu!
Jean: Ĉu estas serioze aŭ ŝerce?
La fraŭlino: Serioze!
Jean: Sekve ankaŭ ĵus estis serioze! Vi petolas entute tro serioze kaj tio estas la danĝero! Nun mi estas tedita je la ludo kaj petas senkulpigon, ĉar mi reiros al mia laboro. La grafo volas rehavi siajn botojn ĝustatempe, kaj noktomezo jam de longe pasis.
La fraŭlino: Formetu la botojn!
Jean: Ne! Tio estas mia servado, kiun devas fari, sed mi neniam prenis sur min la taskon esti via kunludulo, kaj neniam mi povos esti, ĉar mi opinias min tro bona por tio.
La fraŭlino: Vi estas fiera!
Jean: En kelkaj okazoj jes; en aliaj ne.
La fraŭlino: Ĉu vi iam amis?
Jean: Ni ne uzas tiun vorton, sed mi amis multe da knabinoj, kaj unu fojon mi estis malsana pro tio, ke mi ne povis ricevi tiun, kiun mi volis havi: malsana, aŭdu, kiel la princoj en Mil kaj unu noktoj! kiuj ne povis manĝi nek trinki pro nura amo!
La fraŭlino: Kiu estis ŝi?
Jean: silentas
La fraŭlino: Kiu estis ŝi?
Jean: Tion vi ne povas devigi min diri.
La fraŭlino: Se mi petas vin kiel egalulo, petas – amikon! Kiu estis ŝi?
Jean: Ŝi estis vi!
La fraŭlino: eksidiĝas
Kiel strange!
Jean: Jes, se vi volas tiel diri! Estis ridinde! – Jen aŭdu, tio estis la historio, kiun mi ĵus ne volis rakonti, sed nun mi rakontos ĝin! Ĉu vi scias, kiel la mondo aspektas de tie malsupre – tion vi ne scias! Simile al akcipitroj kaj falkoj, kies dorsojn oni malofte povas vidi, ĉar ili flugas tie supre! Mi vivis en la dometo de taglaboristo, kun sep gefratoj kaj unu porkido, ekstere sur la griza plugkampo, kie kreskis neniu arbo! Sed de la fenestroj mi vidis la ŝtonmuron de la parko de la grafo, kun la pomarboj surpende. Tio estis la ĝardeno de la paradizo; kaj tie staris multe da malbonaj anĝeloj kun brulflamantaj glavoj, kiuj gardis ĝin. Sed malgraŭ ĉio mi kaj aliaj buboj trovis la vojon al la arbo de la vivo – nun vi min malestimas –
La fraŭlino: Ha! Pomojn ŝtelas ja ĉiuj buboj.
Jean: Tiel vi povas diri nun, sed vi malestimas min en ĉiu kazo. Tute egale! Unu fojon mi envenis en la paradizon kun mia patrino por sarki la cepobedojn. Apud la plantejoj de la ĝardeno staris turka pavilono en la ombro de jasmenoj kaj kovrita per kreskanta lonicero.
Mi ne sciis, por kio ĝi povas esti uzata, sed mi neniam estis vidinta tiel belan konstruaĵon. Homoj eniris tien kaj poste eliris, kaj iun tagon la pordo restis nefermita. Mi enŝteliĝis kaj vidis, ke la muroj estas ornamitaj per pentraĵoj de reĝoj kaj imperiestoj, kaj antaŭ la fenestroj estis ruĝaj kurtenoj kun franĝoj – vi ja komprenas kion mi aludas. Mi – deŝiras floron de siringo kaj tenas sub la nazo de la fraŭlino
Mi neniam estis enirinta la kastelon, neniam vidis pli multe ol la preĝejon – sed ĉi tio estis pli bela; kaj kiel ajn miaj pensoj kuradis, ili konstante reiris tien. Kaj iom post iom naskiĝis en mi la sopiro provi unu fojon la plezuron de – fine, mi enŝteliĝis, vidis kaj admiris.
Sed tiam iu venis! Ekzistis nur unu elirejo por sinjoraj homoj, sed por mi ekzistis ankoraŭ unu, kaj mi ne havis alian elekton ol ĝin!
La fraŭlino: kiu prenis la siringon, lasas ĝin fali sur la tablon
Jean: Post tio mi komencis kuri, ĵetis min tra vico de frambarbustoj, rapidegis trans plantejon de fragoj kaj alvenis sur la terason de rozoj. Tie mi ekvidis rozkoloran veston kaj paron da blankaj ŝtrumpoj – tio estis vi.
Mi kuŝigis min sub amason da sarkaĵo, sub – imagu al vi – sub kardoj pikantaj kaj malseka teraĵo malbonodoranta.
Kaj mi rigardis vin promenanta inter la rozoj, kaj mi pensis: se estas vere, ke rabisto povas enveni en la ĉielon kaj resti kun la anĝeloj, tiam estas strange, ke infano de taglaboristo tie ĉi sur la tero de Dio ne povas enveni en la kastelan parkon kaj ludi kun la filino de grafo!
La fraŭlino: elegie
Ĉu vi kredas, ke ĉiuj malriĉaj infanoj havus tiajn samajn pensojn, kiel vi en tiu okazo?
Jean: unue ŝanceliĝe, poste konvinkige
Ĉu ĉiuj malriĉaj – jes – kompreneble! Kompreneble!
La fraŭlino: Estas, sendube, senlima malfeliĉo esti malriĉa!
Jean: kun profunda doloro, troemfaze
Ho, fraŭlino Julie! Ho! – Hundo povas havi la permeson kuŝi en la sofo de la grafino, ĉevalo povas esti karesata sur la buŝego per fraŭlina mano, sed servutulo – turniĝas – ja ja, estas ŝtofo en unu aŭ alia, tiel ke li altiĝas en la mondo, sed kiom ofte tio okazas! – nu, ĉu vi scias kion mi poste faris! – Mi enkuris en la muelejan rivereton tute vestita; estis eltirita kaj ricevis batojn.
Sed la sekvintan dimanĉon, kiam la patro kaj ĉiuj de la domo forveturis por viziti mian avinon, tiam mi tiel aranĝis, ke mi restis hejme. Kaj tiam mi lavis min per nigra sapo kaj varma akvo, surmetis mian plej bonan veston kaj iris en preĝejon, kie mi estis vidonta vin!
Mi vidis vin kaj reiris hejmen, decidinte morti; sed mi volis morti bele kaj agrable, sen doloro. Kaj tiam mi memoris, ke estas danĝere dormi sub sambuko. Ni havis grandan sambukon ĵus florantan. Ĝin mi prirabis je ĉio, kion ĝi posedis, kaj tiarimede mi sternis kuŝujon al mi en avenkestego. Ĉu vi rimarkis, kiel glata estas aveno? mola por la mano kiel homa haŭto – nu, mi surfaligis la kestan kovrilon kaj fermis la okulojn; endormiĝis kaj estis vekita fakte tre malsana.
Sed mi ne mortis, laŭ kio vi povas vidi.
Kion mi volis – mi ne scias! Vin gajni estis ja nenia espero – sed vi estis simbolo kiel senespere estas leviĝi el la rondo, en kiu mi naskiĝis.
La fraŭlino: Vi rakontas ĉarme, sciu! Ĉu vi vizitadis lernejon?
Jean: Iom; sed mi legis multajn romanojn kaj iris al teatro. Krom tio mi aŭdis bonedukitajn homojn paroli, kaj de ili mi lernis plej multe.
La fraŭlino: Ĉu vi staras kaj aŭskultas, kion ni diras!
Jean: Jes certe! Kaj multon mi aŭdis! kiam mi okupis la veturigistan sidilon aŭ remis la ŝipeton. Iun fojon mi aŭdis fraŭlinon Julie kun amikino…
La fraŭlino: Ho! – Kion vi aŭdis tiam?
Jean: Jes ja, ne estas facile rediri; sed certe mi miris iom, kaj ne komprenis, kie vi lernis ĉiujn vortojn. Povas esti, ke en la fundo ne ekzistas tiel granda diferenco inter homoj kaj homoj!
La fraŭlino: Ho fi! Ni ne vivas same kiel vi, kiam ni estas gefianĉoj.
Jean: fikse rigardas ŝin
Ĉu tio estas tute certa? Jes, antaŭ mi fraŭlino ne ŝajnigu sin senkulpa …
La fraŭlino: Estis malnoblulo, al kiu mi donis mian amon.
Jean: Tiel vi ĉiam diras – poste.
La fraŭlino: Ĉiam?
Jean: Mi kredas, ke ĉiam, ĉar mi aŭdis la esprimon multfoje antaŭe ĉe samspecaj okazoj.
La fraŭlino: Kia okazo?
Jean: Sama kiel la nun priparolata! La lastan fojon …
La fraŭlino: stariĝas
Silentu! Mi ne volas aŭdi pli!
Jean: Ankaŭ ŝi ne volis – tio estas stranga. Nu, mi petas do vian permeson foriri por dormi.
La fraŭlino: afable
Foriri por domi en la somermeza nokto!
Jean: Jes! Danci kun la popolaĉo tie sur la monteto ne nepre plaĉas al mi.
La fraŭlino: Kunprenu la ŝlosilon de la boato kaj remveturigu min sur la lago, mi volas vidi la sunleviĝon?
Jean: Ĉu tio estas saĝa?
La fraŭlino: Ŝajnas laŭ viaj paroloj, ke vi timas pri via famo!
Jean: Kial ne? Mi ne deziras esti ridinda, ne deziras esti forpelota kaj resti sen serva atestaĵo, kiam mi fondos mian propran entreprenon. Kaj mi opinias ankaŭ, ke min ligas ia devo rilate al Kristin.
La fraŭlino: O ho, nun ankaŭ Kristin …
Jean: Jes, sed ankaŭ vi. – Obeu mian konsilon, iru en vian ĉambron por dormi!
La fraŭlino: Ĉu mi obeu al vi?
Jean: Unu fojon nur; por via propra bono! Mi vin petas! La nokto estas baldaŭ finota, la dormo ebriigas, kaj la kapo fariĝas varmega! Iru dormi! Cetere – se mi ne aŭdas erare – la homoj venas ĉi tien por serĉi min!Kaj se oni trovas vin ĉi tie, vi estas perdita!
La ĥoro alproksimiĝas kantante:
Du venis virinoj el arboj
Tridiridi-ralla tridiridi-ra.
Piedoj de unu malsekaj
Tridiridi-ralla-la.Pri cent ili diris taleroj
Tridiridi-ralla tridiridi-ra.
Sed havis apenaŭ oeron
Tridiridi-ralla-la.Florkronon mi al vi donas
Tridiridi – ralla – tridira.
Alian mi penskonas
Tridiridi – ralla – la!
La fraŭlino: Mi konas la bienhomojn, kaj mi ilin amas, kiel ili amas min. Lasu ilin veni kaj vi vidos!
Jean: Ne, fraŭlino Julie, ili ne amas vin. Ili akceptas vian nutraĵon, sed ili kraĉas post ĝin! Kredu min! Aŭskultu ilin, nur aŭskultu ilin, kion ili kantas! – Ne, ne aŭskultu!
La fraŭlino: ekaŭskultas
Kion ili kantas?
Jean: Estas kalumnia kantaĵo! Pri vi kaj mi!
La fraŭlino: Hontinde! Ho, fi! Kaj kiel perfide! –
Jean: La kanajlaro estas ĉiam malkuraĝa! Kaj en ĉi tiu batalo oni povas nur forkuri!
La fraŭlino: Forkuri? Sed kien? Eksteren ne estas eble trairi! Kaj al
Kristin: Ni ne povas iri!
Jean: Tiel! Ĉu en mian ĉambron? La neceso ne havas leĝon; kaj al mi vi povos fidi, ĉar mi estas via vera, sincera kaj respektoplena amiko!
La fraŭlino: Sed supozu! – supozu ke oni serĉos nin tie?
Jean: Mi riglos la pordon, kaj se oni volos enrompi ĝin, mi pafos! – Venu!
surgenue
Venu!
La fraŭlino: grave
Ĉu vi promesas al mi …?
Jean: Mi ĵuras!
La fraŭlino: eliras rapide dekstren
Jean: rapide postsekvas
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.