|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FRAŬLINO JULIEAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Granda kuirejo, kies plafonon kaj flankajn murojn kaŝas drapiroj kaj sufitoj. La malantaŭa muro direktiĝas malrekte internen kaj supren laŭ la scenejo, de maldekstre; sur ĝi maldekstre du bretaroj kun vazoj kupraj, bronzaj, feraj kaj stanaj; la bretoj estas garnitaj per papero, krispita; iom dekstre tri kvaronoj de la granda arkaĵa elirejo kun du vitraj pordoj, tra kiuj oni vidas fontanon kun Amoreto, florantajn siringojn kaj elstarantajn piramidajn poplojn.
Maldekstre sur la scenejo la angulo kun granda kahela kameno kun parto de ĝia kapuĉo.
Dekstre elŝoviĝas unu fino de la manĝotablo, el blanka pinligno, de la servistaro kun kelkaj seĝoj.
La kameno estas ornamita per foliriĉaj betulbranĉoj; la planko estas surŝutita per juniperaĵo.
Sur la fino de la tablo granda japana spicoskatolo kun florantaj siringoj.
Glaciŝranketo, tablo por purigi porcelanon, lavostablo.
Granda antikviĝinta sonorigilo super la pordo kaj elbuŝiganta paroltubo sur la maldekstra flanko de la pordo.
Kristin staras apud la kameno kaj fritas en fritpoto; ŝi estas vestita en hela kotonvesto kaj havas kuirejan antaŭtukon antaŭ si; Jean eniras, vestita en livreo, portanta paron da grandaj rajdbotoj spronhavaj, kiujn li metas for de si sur videblan lokon sur la planko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.