|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FULMOTONDROAŭtoro: Cao Yu |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la salono de la familio Zhou. La 2-a horo,noktomeze.
Kiam leviĝas la kurteno,Zhou Puyuan sole legas ĵurnalon,sidante sur la kanapo. Starlampo brilas apud li, sed ĉirkaŭe regas mallumo.
Aŭdiĝas pluva susurado. Pendas la fenestra kurteno. La meza pordo estas strikte fermita. Tra la pordofenestro videblas,ke la tuta ĝardeno kaŝiĝas en mallumo.
Zhou Puyuan (demetante la ĵurnalon kaj rektigante sian talion):He,venu! (Li iras maldekstren al la pordo de la manĝejo,viŝante siajn okudvitrojn. ) Ĉu estas iu ajn ĉi tie? (Fulmas ekstere. Li iras dekstren al la ŝranko kaj sonorigas. )
Aperas servisto.
Servisto: Sinjora moŝto!
Zhou Puyuan:Mi longe vokis vin.
Servisto:Ĉar pluvas,mi ne aŭdis.
Zhou Puyuan (montrante la horloĝon):Kiel la horloĝo haltas?
Servisto (sin senkulpigante):Antaŭe la horloĝo estis ĉiam streĉita de Sifeng. Hodiaŭ ŝi foriris,kaj ni forgesis.
Zhou Puyuan: Kioma horo nun estas?
Servisto:Eble ĉirkaŭ la 2-a.
Zhou Puyuan:Mi ordonis,ke la kasisto poŝtsendu sumon da mono al Ji-nan. Ĉu oni estas klara pri tio?
Servisto:Al iu nomata Lu en Ji-nan,ĉu?
Zhou Puyuan:Jes.
Servisto:La monon oni jam pretigis.
Fulmas. Zhou Puyuan sin turnas kaj rigardas en la ĝardenon.
Zhou Puyuan:La, elektra drato difektiĝis ĉe la visteria pergolo. Ĉu la sinjorino sendis ripari?
Servisto: Jes,sed la elektristo diris,ke en pluvego ripari estas dangere kaj li riparos morgaŭ.
Zhou Puyuan:Ĉu sekure?
Servisto: Ne. Antaŭ nelonge la hundo de sinjorido Ping tuŝis la draton kaj tuj mortis. Nun oni ĉirkaŭis la lokon per ŝnuro por bari aliron.
Zhou Puyuan:Hm. Kioma horo nun estas?
Servisto:Baldaŭ estos la 2-a. Ĉu vi volas enlitiĝi?
Zhou Puyuan:Petu la sinjorinon malsupren!
Servisto:Ŝi enlitiĝis.
Zhou Puyuan (senpripense):Kion faras Chong?
Servisto:Li enlitiĝis jam antaŭ longe.
Zhou Puyuan:Do vi rigardu Ping!
Servisto:Li eliris post la vespermanĝo kaj ankoraŭ ne revenis.
Longa silento.
Zhou Puyuan (iras antaŭ la kanapon kaj sidiĝas sur ĝi kaj sentas solecon):Kial neniu alia estas en la domo?
Servisto:Via sinjora moŝto,ĉiuj enlitiĝis.
Zhou Puyuan:Bone,vi povas foriri.
Servisto:Ĉu vi ne bezonas ion ajn?
Zhou Puyuan:Ne.
La servisto eliras tra la meza pordo. Zhou Puyuan stariĝas,malbonhumore paŝas tien kaj reen en la salono,haltas antaŭ la dekstra ŝranko,ŝaltas la mezan lampon kaj medite rigardas la foton de Lu Shiping.
Zhou Chong eniras el la manĝejo.
Zhou Chong (ne atendinte,ke lia patrro estas ĉi tie):Patro!
Zhou Puyuan (gaje):Vi ne enlitiĝis?
Zhou Chong:Ne.
Zhou Puyuan:Ĉu vi volas vidi min?
Zhou Chong:Ne. Mi pensis,ke mia patrino estas ĉi tie.
Zhou Puyuan (kun malkontento):Hm. Ŝi estas supre.
Zhou Chong:Eble ne. Mi longe frapetis je ŝia pordo antaŭ ol mi trovis la pordon ŝlosita. Oh,jes,eble ŝi estas interne. Mi foriras.
Zhou Puyuan:Chong,
Zhou Chong haltas.
Zhou Puyuan:Ne foriru!
Zhou Chong:Kion vi volas?
Zhou Puyuan:Nenion. (Ameme) Kial vi ankoraŭ ne enlitiĝis?
Zhou Chong (obeeme):Pardonon. Mi tuj iros enlitiĝi.
Zhou Puyuan:Ĉu vi prenis la medikamenton preskribitan de D-ro Kramer post la vespermanĝo?
Zhou Chong:Jes,mi prenis.
Zhou Puyuan:Ĉu vi ludis tenison?
Zhou Chong:Jes.
Zhou Puyuan:Ĉu vi ĝuis?
Zhou Chong:Ho jes.
Zhou Puyuan (stariĝas kaj prenas Zhou Chong je la mano):Ĉu vi timas min?
Zhou Chong:Jes,mi timas.
Zhou Puyuan (seke):Ŝajnas al mi,ke vi estas iom malkontenta,ĉu ne?
Zhou Chong (embarasite):Mi ne scias,kiel diri,patro.
Longa silento.
Zhou Puyuan reiras al la kanapo,sidiĝas kaj vespiras. Li alproksimigas Zhou Chong.
Zhou Puyuan (solece):Hodiaŭ,nu,mi iom sentas,ke mi maljuniĝis. (Paŭzo) Ĉu vi scias?
Zhou Chong (indiferente):Ne,mi ne scias.
Zhou Puyuan (subite):Ĉu vi ne timas,se iutage mi mortos,forlasinte vin sola?
Zhou Chong (senesprima):Mi ja timas.
Zhou Puyuan (montras sin amema,por ke ankaŭ Chong intimiĝu al li):Matene vi diris,ke vi volas helpi iun per parto de la mono por via lernado. Nu,diru al mi! Se tio estas racia,mi konsentos.
Zhou Chong:Mi estis stulta kaj estontece mi ne plu mencios tion.
Longa silento.
Zhou Puyuan (ĵetas riproĉan rigardon al Zhou Chong):Vi tre malmulte parolas kun mi.
Zhou Chong:Mi ne scias,kion diri. Ŝajne vi ne volas esti kun ni. (Balbutas kun timo. ) Sed hodiaŭ,vi… vi estas iom diferenca. Vi…
Zhou Puyuan (ne volas plu aŭskulti):Nu,vi povas foriri.
Zhou Chong:Jes,patro. (Eliras tra la pordo de la manĝejo. )
Zhou Puyuan kun malespero rigardas la forirantan filon kaj prenas la foton de Lu Shiping.
Senbrue aperas Zhou Fanyi de la meza pordo,en pluvmantelo,de kiu gutas akvo. Ŝi estas morte pala,kun malsekegaj haroj.
Zhou Fanyi (rimarkas,ke Zhou Puyuan rigardas ŝin kun miraj okuloj,indiferente):Ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝis? (Haltas ĉe la pordo. )
Zhou Puyuan:Vi? (Alproksimiĝas al ŝi. ) Kie vi estis?Chong serĉis vin la tutan vesperon.
Zhou Fanyi:Mi iris promeni.
Zhou Puyuan:En tia pluvego?
Zhou Fanyi:Jes. (Subite venĝeme) Ĉar mi estas freneza.
Zhou Puyuan:Mi demandas,kie vi estis.
Zhou Fanyi (abomene):Tio vin ne koncernas.
Zhou Puyuan (pririgardas ŝin):Viaj vestoj estas tute malsekaj. Demetu ilin!
Zhou Fanyi:Mi estas varma en la koro kaj volas malvarmiĝi en la pluvo.
Zhou Puyuan (senpacience):Ne deliru! Kie vi estis?
Zhou Fanyi (rekte rigardas al li en la okulojn kaj diras vorton post vorto):En via hejmo!
Zhou Puyuan (abomene):En mia hejmo?
Zhou Fanyi (kun rideto):Jes,mi ĝuis pluvadon en la ĝardeno.
Zhou Puyuan:La tutan vesperon?
Zhou Fanyi (gaje):Jes,mi ĝoje pasigis la tutan vesperon en la pluvo.
Longa silento. Zhou Puyuan kun miro kaj dubo rigardas al Zhou Fanyi,kiu senmove staras de la pordo kiel ŝtona statuo.
Zhou Puyuan:Fanyi,iru supren por ripozi!
Zhou Fanyi (krude):Ne! (Subite) Kio estas en via mano? (Malestime) Ree ŝia foto! (Etendas la manon por preni la foton. )
Zhou Puyuan:Vi povas ne rigardi. Tio estas la patrino de Ping.
Zhou Fanyi (deprenas la foton de li kaj rigardas ĉe la lampo):Bela estas la patrino de Ping.
Tute ne atentante ŝin,Zhou Puyuan sidiĝas sur la kanapo.
Zhou Fanyi:Ĉu vi samopinias kun mi?
Zhou Puyuan:Jes.
Zhou Fanyi:Ŝi aspektas tenera.
Zhou Puyuan ŝin ignoras.
Zhou Fanyi:Ankaŭ saĝa.
Zhou Puyuan (absorbiĝinte en medito):Hm.
Zhou Fanyi (aprezante):Kaj juna.
Zhou Puyuan (pretervole):Jes,juna.
Zhou Fanyi (demetante la foton):Estas mire,ke mi ie vidis ŝin.
Zhou Puyuan (levante la kapon,kun dubo):Kie vi vidis ŝin? Nu,vi iru dormi! (Stariĝas kaj prenas la foton. )
Zhou Fanyi:Por kio vi tenas ĝin?
Zhou Puyuan rigardas Zhou Fanyi sen respondo.
Zhou Fanyi (reprenas la foton el lia mano):Metu ĉi tien! (Ridas komike. ) Ĝi ne perdiĝos. Mi gardas ĝin por vi. (Metas ĝin sur la tablon. )
Zhou Puyuan:Ne simulu frenezon! Nun vi faras simple sensencaĵojn !
Zhou Fanyi:Mi vere freneziĝis. Ne zorgu pri mi!
Zhou Puyuan (kolere):Nu,iru supren,kaj mi volas sola ripozi ĉi tie.
Zhou Fanyi:Ne! Mi volas sola ripozi ĉi tie. Vi eliru!
Zhou Puyuan (serioze):Fanyi,mi volas,ke vi supreniru!
Zhou Fanyi (malestime):Mi ne volas! Mi diras al vi,ke mi ne volas!
Longa silento.
Zhou Puyuan (mallaŭte):Atentu ĝin! (Montras al la kapo. ) Memoru,kion diris D-ro Kramer. Li diris, ke vi devas esti kvieta kaj malmulte paroli. Mi jam invitis lin veni morgaŭ.
Zhou Fanyi (rigardante antaŭen):Morgaŭ? Ĉu? Zhou Ping melankolie eliras el la manĝejo kaj sin direktas al la kabineto kun klinita kapo.
Zhou Puyuan:Ping!
Zhou Ping (levante la kapon,kun miro):Patro,vi ankoraŭ ne enlitiĝis?
Zhou Puyuan (riproĉe):Pro kio vi revenas nun?
Zhou Ping:Mi revenis antaŭ longe,patro. Mi eldomiĝis por ion aĉeti.
Zhou Puyuan:Por kio vi venas ĉi tien?
Zhou Ping:Mi iras al la kabineto por serĉi la referencon skribitan de vi.
Zhou Puyuan:Vi veturos morgaŭ matene,ĉu ne?
Zhou Ping:Mi subite rememoris,ke je duono post la 2-a nokte startos trajno,tial mi planas vetun jam nun.
Zhou Fanyi (subite):Nun?
Zhou Ping:Jes.
Zhou Fanyi:Tiel haste?
Zhou Ping:Jes,patrino.
Zhou Puyuan (afable):Eble estas ne oportune por vi foriri noktomeze en pluvego?
Zhou Ping:Se mi nun forveturos,mi atingos la minejon morgaŭ matene. Tiam estos facile trovi la deziratan homon.
Zhou Puyuan:La referenco kuŝas sur la skribotablo en la kabineto. Bone,se vi volas tuj forveturi.
Zhou Ping kapjesas kaj iras al la kabineto.
Zhou Puyuan:Momenton! (Al Zhou Fanyi) Vi iru preni la referencon por li !
Zhou Fanyi (rigardas al Zhou Puyuan,kun malfido):Jes. (Iras en la kabineton. )
Zhou Puyuan (trovante,ke Zhou Fanyi eliris,diras singardeme):Ŝi rifuzas iri supren. Mi volas,ke vi akompanu ŝin iri supren kaj ordonu servistinon prizorgi sian enlitiĝon.
Zhou Ping:Jes,patro.
Zhou Puyuan (singardeme):Venu ĉi tien!
Zhou Ping iras al Zhou Puyuan.
Zhou Puyuan (per mallaŭta voĉo):Diru al la servistoj,ke ili estu singardemaj. (Abomenete) Mi rimarkis,ke ŝia malsano graviĝis. Ĵus antaŭe ŝi sole eliris.
Zhou Ping:Ĉu?
Zhou Puyuan:Jes. (Serioze) Ŝi staris en pluvo la tutan vesperon. Ŝi parolis strange. Mi timas,ke tio aŭguras malbone. Mi maljuniĝis kaj volas,ke nenio malbona okazos en la hejmo.
Zhou Ping (maltrankvile):Laŭ mi,se vi rigardas la aferon ne tro serioza,ĉio forpasos baldaŭ.
Zhou Puyuan (timeme):Ne,ne! Iatempe iuj aferoj estas tute ne antaŭvideblaj. La mondo estas stranga loko. Hodiaŭ mi konscias,ke ne facilas vivi vivon. (Lace) Mi tre ĝojas,ke vi volas vin hardi en la minejo. Vi povas havi ion sub la mano. (Kondukas Zhou Ping al la kvadrata tablo kaj malfermas la tirkeston por sia filo. ) Sed vi uzu ĝin nur por memdefendo kaj neniel faru malutilon. (Ŝlosas la tirkeston. ) Tenu la ŝlosilon! Ne forgesu kunporti la objekton ĉe la forveturo. (Donas la ŝlosilon al Zhou Ping. )
Zhou Fanyi aperas kun la referenco en la mano.
Zhou Fanyi (abomene):Jen la referenco.
Zhou Puyuan (kvazaŭ subite vekiĝas el la sonĝo,al Zhou Ping):Bone. Vi iru for. Mi volas dormi. Fanyi,ankaŭ vin ripozu!
Zhou Fanyi (esperas lian foriron):Jes.
Zhou Puyuan eliras tra la kabineto.
Zhou Fanyi (kiam Zhou Puyuan estas for,ŝi parolas malgaje):Vi nepre foriros?
Zhou Ping:Jes.
Zhou Fanyi (subite):Kion via patro diris al vi antaŭ momento?
Zhou Ping (evitante):Li diris,ke mi akompanu vin supreniri,kaj vi enlitiĝu.
Zhou Fanyi (rikanante):Pli bone,ke li ordonus al grupo da homoj porti min supren kaj enŝlosi.
Zhou Ping (ŝajnigas nekompmnon):Kion vi diris?
Zhou Fanyi (eksplode):Ne trompu min! Mi scias. Mi scias. (Amare) Li diris,ke mi estas freneza. Li volas,ke ankaŭ vi tiel opiniu. Li volas,ke ĉiuj aliaj prenu min frenezulo.
Zhou Ping (nervoze):Ne,vi ne tiel pensu!
Zhou Fanyi (kun stranga mieno):Vi,ankaŭ vi trompas min? (Melankolie) El viaj okuloj mi scias,ke ambaŭ vi kaj via patro volas,ke mi fariĝu frenezulo. Vi,patro kaj filo,postdorse rikanas je mi kaj faras malicon kontraŭ mi.
Zhou Ping (trankvile):Ne estu tiel nervoza! Mi akompanu vin supren.
Zhou Fanyi (subite):Mi ne bezonas vian akompanon! For de mi! (Mallaŭte) Mi ne volas,ke via patro postdorse prenas min frenezulo kaj lasas vin akompani min supren.
Zhou Ping (pene sin regi):Do donu al mi la referencon! Mi iru for!
Zhou Fanyi (nekomprene):Kien vi?
Zhou Ping (nevole):Mi forveturos kaj nun bezonas pretigi Miajn pakaĵojn.
Zhou Fanyi (trankvile):Mi demandas,kien vi iris ĉi-vespere?
Zhou Ping (malamike):Vi ne demandu! Vi scias.
Zhou Fanyi (timige):Vi finfine iris al ŝi.
Zhou Fanyi longe rigardas Zhou Ping,kaj tiu mallevas sian kapon.
Zhou Ping (kategorie): Jes,mi iris,mi iris. (Defie) Kion vi volas?
Zhou Fanyi (iom pli milde):Nenion. (Rigide ridetante) Hodiaŭ posttagmeze mi diris maldece. Ne kulpigu min! Mi volas scii nur,kion vi faros kun ŝi post via forveturo?
Zhou Ping:Post mia forveturo? (Abrupte) Mi edziĝos al ŝi.
Zhou Fanyi:Ĉu?
Zhou Ping:Jes.
Zhou Fanyi:Kion vi diros al via patro?
Zhou Ping (indiferente):Mi diros al li poste.
Zhou Fanyi (mistere):Ping,nun mi donas al vi ŝancon.
Zhou Ping (nekomprene):Kio?
Zhou Fanyi (persvade):Se vi ne forveturos,mi povos propeti vian patron pro vi.
Zhou Ping:Ne,ne estas necese. Mia faro estas justa kaj malkaŝema. Pri tio mi povas diri al ĉiuj.
Zhou Fanyi (melankolie):Ho,Ping!
Zhou Ping:Kio?
Zhou Fanyi (melankolie):Ĉu vi scias,kio okazos al mi post via forveturo?
Zhou Ping:Mi ne scias.
Zhou Fanyi (kun timo):Rigardu vian patron! Ĉu vi ne povas imagi al vi,kio okazos?
Zhou Ping:Mi ne komprenas vin.
Zhou Fanyi (montrante sian kapon):Ĉu vi ne scias,kion mi aludas?
Zhou Ping (ne certe):Kion tio signifas?
Zhou Fanyi (kvazaŭ rakontas pri iu alia):Unue,d-ro Kramer venos ĉiutage kaj devigos min preni medikamenton kaj medikamenton. Iom post iom la homoj servontaj al mi plimultiĝos. Ili ĉirkaŭos min,kvazaŭ ili gardos monstron.
Zhou Ping (senpacience):Mi konsilas,ke vi ne tiel pensu,ĉu bone?
Zhou Fanyi:Ili ĉiuj papage ripetas la vortojn de via patro:“Estu singardema! Ŝi estas freneza ! ”Ili ĉiuj flustros pri mi postdorse,kaj poste ĉiuj senescepte evitos min,ne kuraĝos rigardi min kaj fine katenos min per fera ĉeno,kaj tiam mi fariĝos vera frenezulo.
Zhou Ping (ne sciante,kion fari):ve! (Rigardante la horloĝon) Nu,estas ne frue. Donu al mi la referencon! Midevas pretigi miajn pakaĵojn.
Zhou Fanyi (petante):Ping,tio ne estas neebla. Ping,pensu,ĉu vi estas neniom kortuŝita?
Zhou Ping (kun intenca furiozeco):Kion mi povas fari,se vi volontas tiel konduti?
Zhou Fanyi (indigne):Kio? Ĉu vi forgesis,ke ankaŭ via propra patrino mortis pro la kolero je via patro?
Zhou Ping (kategorie):Inter mia patrino kaj vi estas granda diferenco. Ŝi sciis amon. Ŝi amis sian filon ka j minimume fidelis al mia patro.
Zhou Fanyi (la okuloj brilas per furioza indigno):Kiel vi rajtas tiel diri? Ĉu vi forgesis,ke vi faris pekon ĝuste en ĉi tiu ĉambro,antaŭ 3 jaroj?Ĉu vi forgesis? (Subite haltas, sinregante. ) Ha, ĉio jam forpasis. Mi ne plu mencios.
Zhou Ping mallevas sian kapon kaj sidiĝas sur la kanapo.
Zhou Fanyi (sin turnas al Zhou Ping):Oh,jes,Ping. Nun mi petas vin,mi petas vin lastfoje. Mi neniam parolis tiel humile. Sed nun mi petas vian kompaton. Mi ne povas plu elteni en tiu familio. (Dolore plendante) Vi ja propraokule vidis,kiel mi suferadis en tiu ĉi tago. Poste tia sufero turmentos ne unu tagon,sed monaton post monato,jaron post jaro,ĝis mia morto. Via patro antipatias min. Li estas klara,ke mi scias ĉiun lian sekreton. Pro la timo al mi,li volas,ke cĉiuj aliaj prenu min kiel monstron,frenezulon. Ho,Ping!
Zhou Ping (ege maltrankvile):Ne,vi tion ne diru!
Zhou Fanyi (insiste):Mi ne havas parencojn,nek amikojn. Neniun mi povas fidi. Nun mi petas,ke vi ne foriru.
Zhou Ping (pene ŝin eviti):Ne,tion mi ne povas.
Zhou Fanyi (sincere petegante):Se vi nepre foriros,do kunportu min!
Zhou Ping (timeme):Kio? Kia deliraĵo!
Zhou Fanyi (humile petante):Vi kunportu min! Kunportu min for de ĉi tie! (Ĉion spitante) Mi eĉ toleros,se vi volos venigi Sifeng por kune vivi. (Pasie) Nur se vi ne forlasos min!
Zhou Ping (rigardante ŝin kun timo kaj miro):Ĉu,ĉu vi vere freneziĝis?
Zhou Fanyi:Ne,vi ne tiel parolu! Mi sola vin konas. Mi konas viajn mankojn,kaj ankaŭ vi konas la miajn. Mi scias ĉion vian. (Subite tente ridetas. ) Venu al mi! Kion,kion vi skrupulas?
Zhou Ping (rigardante ŝin,krias nereteneble): Ne plu tiel ridu! (Pli akcente) Vi ne tiel ridu al mi! (Batante sian kapon en konsterniĝo) Ho,mi abomenas min,mi abomenas,por kio mi ankoraŭ vivas.
Zhou Fanyi (amare) : Ĉu mi estas tiel balasta por vi? Vi scias, ke mi ne vivos multe da jaroj.
Zhou Ping (malĝoje):Ĉu vi ne scias,ke nia afero naŭzos ĉiujn?
Zhou Fanyi (malvarme):Mi jam diris al vi multfoje,ke mi ne tiel opinias. Mia konscienco tiel parolas al mi. (Serioze) Ping,hodiaŭ mi eraris. Se nun vi aŭskultas min kaj ne forlasos la hejmon,mi povas revenigi Sifeng.
Zhou Ping:Kio?
Zhou Fanyi (klare):Ni ankoraŭ havas tempon por sin revenigi.
Zhou Ping (iras antaŭ ŝin kaj laŭte krias):For de mi!
Zhou Fanyi:Kio?
Zhou Ping:Nun vi ne estas prudenta. Iru supren por dormi!
Zhou Fanyi (konscia pri sia sorto):Do,ĉio finita.
Zhou Ping:Hm,iru for!
Zhou Fanyi (malespere):Mi vidis vin kaj Sifeng en ŝia hejmo ĉi-nokte.
Zhou Ping (mirege):Kio? Ĉu vi iris tien?
Zhou Fanyi (sidiĝante):Jes,mi longe staris ĉe ŝia hejmo.
Zhou Ping (kun timo):Kiam vi estis tie?
Zhou Fanyi (mallevante la kapon):Mi vidis,ke vi eniris tra la fenestro.
Zhou Ping (maltrankvile):Vi?
Zhou Fanyi (rigardante antaŭen kun malviglaj okuloj):Mi staris antaŭ la fenestro.
Zhou Ping:Kiam vi foriris de tie?
Zhou Fanyi (klare):Ĝis kiam vi foriris.
Zhou Ping (iras apud ŝin):Do vi fermis la fenestron.
Zhou Fanyi (malserene):Jes,mi tion faris.
Zhou Ping (kun abomenego):Vi estas neimagebla monstro!
Zhou Fanyi (levante la kapon):Kio?
Zhou Ping:Vera frenezulo!
Zhou Fanyi (rigardante lin apatie):Kion vi volas?
Zhou Ping (malamege):Mi volas,ke vi mortis! (Eliras tra la manĝejo kaj forte fermas la pordon. )
Zhou Fanyi (gape sidante,rigardas la pordon de la manĝejo. Ŝi trovas la foton de Lu Shiping,prenas ĝin kaj demetas. Ŝi silente stariĝas kaj faras du paŝojn):Strange! Kion mi volas fari?
Senbrue malfermiĝas la meza pordo. Zhou Fanyi sin turnas. Lu Gui enŝteliĝas.
Lu Gui (sin klinante):Saluton,via sinjorina moŝto!
Zhou Fanyi (kun mireto):Por kio vi venis?
Lu Gui (kun falsa rideto):Mi venis saluti vin. Mi jam longe atendis ĉe la pordo.
Zhou Fanyi (aplombe):Ha,vi estis ĉe la pordo?
Lu Gui:Jes. (sekrete) Mi rimarkis,ke vi kverelis kun sinjorido Ping kaj… kaj (ŝajnigante rideton) mi ne kuraĝis eniri.
Zhou Fanyi (aplombe):Por kio vi venis?
Lu Gui (kun plena memfido): Mi volas raporti al vi, ke sinjorido Ping ebriiĝis ĉi-vespere kaj venis al ni. Ĉar ankaŭ vi estis tie, do ne estas necese por mi tion mencii
Zhou Fanyi (abomene):Kion vi volas do?
Lu Gui (arogante):Mi volas vidi la sinjoron.
Zhou Fanyi:Li jam enlitiĝis. Por kio vi volas vidi lin?
Lu Gui:Por nenio grava. Se via sinjorina moŝto bonvolos fari,ne estos necese ĝeni la sinjoron. (Ion aludante) Tio dependas de via sinjorina moŝto.
Zhou Fanyi (post longa silento,sin detenante):Diru do! Eble mi povos vin helpi.
Lu Gui (ruze):Se via sinjorina moŝto volontos decidi kaj ne lasos min ĝeni la sinjoron,do estos oportune por ni ambaŭ. Ni nur petas de vi vivrimedojn.
Zhou Fanyi (ne ĝoje):Ĉu vi opinias,ke… (modere) Bone,tio ne gravas.
Lu Gui (kontente):Dankon al vi! (Sprite) Do bonvolu decidi la daton de nia reveno,sinjorino!
Zhou Fanyi:Do postmorgaŭ.
Lu Gui (riverencante):Dankon por via bonkoreco.
Malfermiĝas la meza pordo.
Lu Gui (kapturnante):Kiu?
Tra la meza pordo eniras Lu Dahai,tute malseka,kun malserena vizaĝo. Zhou Fanyi mire rigardas lin.
Lu Dahai (al Lu Gui):Ha,vi estas ĉi tie.
Lu Gui:Kiamaniere vi eniris?
Lu Dahai:Ĉar la fera pordo estas ŝlosita kaj ne malfermiĝis post mia longa vokado,mi do eniris trans la muron.
Lu Gui:Por kio vi venis?Kie estas Sifeng?
Lu Dahai (forviŝante la pluvakvon de sur la vizaĝo):Ni ne trovis ŝin. Mia patrino nun atendas ekstere.
Lu Gui (opiniante,ke Dahai troigis la aferon,li kun abomeno kuntiras siajn brovojn):Pri tio vi ne zorgu! Sifeng baldaŭ hejmeniros. Vi iru hejmen kune kun mi. Mi jam kontraktis kun la familio Zhou. Ĉio estas en ordo. Ni foriru!
Lu Dahai:Ne. Vi elvoku por mi sinjoridon Ping!
Lu Gui (kun dubo kaj timo):Por kio?
Lu Dahai (fikse rigardante lin):Ĉu vi voku aŭ ne?
Lu Gui (timigite):Vi volas denove fuŝi mian aferon,ĉu?
Lu Dahai:Mi diras al vi,ke mi venas ne por kvereli.
Zhou Fanyi (trankvile):Lu Gui,voku lin. Mi ja estas ĉi tie. Nenio okazos.
Lu Dahai:Estu singardema,se vi sola foriros sen venigi lin! Nun malfermigu la pordon por enlasi mian patrinon!
Lu Gui:Jes,jes! Post tio mi ja foriros. (Mallaŭte al si mem) Bastardo! (Eniras en la manĝejon. )
Zhou Fanyi (stariĝas):Kiu vi estas?
Lu Dahai:Frato de Sifeng.
Zhou Fanyi:Ĉu vi volas vidi sinjoridon Ping?
Lu Dahai:Jes.
Zhou Fanyi (malrapide):Oni diris al mi,ke li tuj forveturos.
Lu Dahai (kapturnante):Kio?
Zhou Fanyi:Li tuj forveturos.
Lu Dahai:Li volas fuĝi?
Zhou Fanyi:Jes,ĝuste li!
Zhou Ping aperas el la manĝejo kaj tuj rimarkas Lu Dahai.
Zhou Ping (pene sin regante):Ha!
Lu Dahai:Bone,ke vi estas ĉi tie. (Montrante Zhou Fanyi) Petu ŝin foriri! Mi volas paroli kun vi sola.
Zhou Ping (rigardante Fanyi,kiu neniom moviĝas. Li iras al ŝi):Bonvolu iri supren!
Zhou Fanyi:Jes. (Eliras tra la manĝejo. )
Lu Dahai indigne rigardas Zhou Ping.
Zhou Ping (kun timo):Mi ne atendis,ke vi venis tiel rapide.
Lu Dahai (malserene):Mi aŭdis,ke vi volas foriri.
Zhou Ping (kun rigida rido):Sed ankoraŭ ne malfrue. Vi venis en la ĝusta tempo. Kion vi volas?Mi estas preta.
Lu Dahai (kun malamo):Ĉu vi estas preta?
Zhou Ping (rigardante Dahai rekte en la vizaĝon):Jes.
Lu Dahai (irante rekte antaŭ lin):Nu,vi atendu! (Forte vangfrapas Zhou Ping. )
Zhou Ping (sin retenante kun la pugnigitaj manoj):Kial vi… (Elpoŝigas naztukon kaj kovras per ĝi sian vangon. )
Lu Dahai (grincigante siajn dentojn):Ha,vi volas forkuri!
Longa silento.
Zhou Ping (pene retenante la indignon kaj sin ekskuzante):Mi delonge tion planis.
Lu Dahai (malice ridante):De longe?
Zhou Ping:Mi opinias,ke inter mi kaj vi estas tro da miskomprenoj.
Lu Dahai:Miskomprenoj? Mi vin ne miskomprenas. Vi estas malkuraĝa kaj egoisma fripono!
Zhou Ping:Nia dufoja renkontiĝo senescepte okazis tiam,kiam mi estis en la plej malbona humoro,kio malbone impresis vin.
Lu Dahai (kun malestimo):Ne trovu pretekston. Vi,sinjorido,denaska fripono! La vivo estas por vi tro facila. Vi havas tro da energioj kaj amuzas vin per filino de malriĉulo. Farinte malbonon,pri nenio vi respondecas.
Zhou Ping:Mi pensas,ke nun neniom utila estas mia ekskuzo. Mi scias,ke vi venis kun la klara celo. (Time) Elprenu vian ponardon aŭ pistolon kaj faru ĉion,kion vi volas.
Lu Dahai:Vi estas vere saĝa. Fari tion en via hejmo? Tio ne indas por mi. Mi ne volas oferi mian vivon valoran kontraŭ vi,duonmortinta!
Zhou Ping (pene sin senkulpigante):Ĉu vi pensas,ke mi vin timas? Vi eraras. Estas pli bone diri,ke mi timas min mem pli ol vin. Mi faris eraron kaj ne volas ripeti.
Lu Dahai (mokridante):Laŭ mi,por la homoj,kia vi,vivi estas erare. Se mia patrino ne barus al mi ĵus antaŭe,mi jam mortigus vin. Ankaŭ nun via vivo estas tenata en miaj manoj.
Zhou Ping:Estas feliĉo por mi la morto. Ĉu vi pensas,ke mi timas morton? Ne,mi ne timas. Via alveno estas atendata. Por mi la vivo estas enuiga.
Lu Dahai:Ha,vi enuas je la vivo,sed kial vi kompanigas mian fratinon?
Zhou Ping (kun rigida rido):Ĉu vi opinias,ke mi estas egoisto?Ĉu vi opinias,ke mi estas senkora kaj mi nur ĉasas plezuron en mia kunesto kun ŝi? Demandu vian fratinon! Ŝi estas klara,ke mi vivas nur por ŝi. Mi amas ŝin tutkore.
Lu Dahai:Ĉu? Vi amas ŝin tutkore?(Ironie) Kial do vi ne sciigas vian patron pri tio?
Zhou Ping:Tio ja estas doloriga por mi. La cirkonstancoj por mi estas malbonaj. Pensu,ĉu mia familio povus toleri tian aferon?
Lu Dahai:Tial vi vin ŝajnigas,ke vi kore amas ŝin kaj ĉion vi povas fari kun ŝi unuflanke kaj kaŝas tion antaŭ via patro aliflanke. Se li ordonos al vi forlasi ŝin kaj edziĝi al iu konvena fraŭlino de egala familio,vi do obeos,ĉu?
Zhou Ping:Pri tio mi eĉ ne pensis. Ĉar vi estas frato de Sifeng,mi malkaŝis mian koron al vi. Mi amas Sifeng kaj ŝi amas min. Ni ambaŭ estas junaj,kaj ni ambaŭ estas karnuloj. Ni estas kune ĉiutage,kaj la rezulto estas eble iom maldeca. Sed mi neniam ŝanceliĝas en tio,ke mi prenos ŝin kiel mian edzinon. En tio mi estas tute konscienca.
Lu Dahai:Aha! Vi estas justa. Sed via sinjorida moŝto,kiu kredas,ke vi povas enamiĝi al fratino de laboristo kaj filino de malriĉa servistino?
Zhou Ping:Mi diris al vi la veron. Kredu al mi,mi neniam trompis ŝin.
Lu Dahai (severe):Ĉesu do! Elvoku mian fratinon!
Zhou Ping (mirigite):Kio?
Lu Dahai:Sifeng. Ŝi certe estas ĉe vi.
Zhou Ping:Ne,ne. Mi ja pensis,ke ŝi estas hejme.
Lu Dahai (abomene):Mi ne havas tempon babilaĉi kun vi. Poste mi faros kvitigon kun vi! Ĉu vi pensas,ke ni silente toleras la ŝanĝadon en la minejo?. . . Tute ne necesas diri tion al vi! Elvoku mian fratinon! Ja urĝa afero atendas min.
Zhou Ping:Ne. Ŝi ne estas ĉi tie.
Lu Dahai (grancigante siajn dentojn):Vi vere ne volas plu vivi, ĉu? (Elpoŝigas la pistolon, levas ĝin rekte kontraŭ Zhou Ping. )
Aŭdiĝas fajfado de ekstere.
Zhou Ping:Tiu estas ŝi. Ŝi venas.
Lu Dahai:Kio?
Zhou Ping (per tremanta voĉo):Jes,tiu estas ŝi. Ni ĉiam tiamaniere rendevuas. (Haste) Vi iom atendu en la najbara ĉambro. Ŝi ne scias,ke vi estas ĉi tie. Mi pensas,ke ŝi ne eltenos plian surprizon.
Zhou Ping kondukas Lu Dahai al la manĝejo. Dahai eliras.
Zhou Ping (iras al la meza pordo):Sifeng! (Malfermas la pordon. ) Eniru!
Sifeng eniras de la meza pordo kun larmoj kaj pluvakvo sur la vizaĝo kaj malordaj, malsekaj haroj de la tempioj.
Lu Sifeng (timeme):Ĉu neniu estas?
Zhou Ping:Neniu. (Tenas ŝiajn manojn. )
Lu Sifeng:Ping! (Plorsingultas,ĉirkaŭbrakante Zhou Ping. )
Zhou Ping:Kial vi aspektas tiel? Kiel vi trovis min? Kiel vi eniris?
Lu Sifeng:Mi englitis tra la flanka pordeto.
Zhou Ping:Viaj manoj estas glacie malvarmaj. Unue vi ŝanĝu vestojn!
Lu Sifeng:Ne. (Kun larmoj en la okuloj rigardas Zhou Ping. ) Ping,vi ankoraŭ estas ĉi tie,sed ŝajnas al mi,ke forpasis pluraj jaroj.
Zhou Ping:Kie estis vi,mia stultulineto?
Lu Sifeng:Mi sola kuris en la pluvo,ne sciante kie. Sur la ĉielo tondris,kaj mi forgesis ĉion. Ŝajnis al mi,ke mia patrino min vokas,sed mi,timigita,kuris per mia tuta forto. Mi volis min dronigi en la lageto antaŭ mia hejmo.
Zhou Ping:Sifeng,mi estas ŝulda al vi. Pardonu min kaj ne plendu kontraŭ mi!
Lu Sifeng:Mi,tute konfuzite,kuris al la elektra drato en la ĝardeno. En mia kapo zumis la penso pri mono. Mi scias,ke ĉion mi forgesus,se mi ektuŝus la elektran draton. Tamen la lampo ĉe via fenestro frapis miajn okulojn,kio atentigis min,ke vi estas ene. Mi tiam konsciiĝis,ke mi ne povas morti tiamaniere unusola, forlasante vin. Mi pensas,ke por ni estas pli bone kune foriri de ĉi tie.
Zhou Ping (per peza tono):Jes,ni kune foriru!
Lu Sifeng (urĝe):Tio estas mia sola elirejo. Ping,mia kara,nun mi ne havas hejmon. (Amare) Mia frato min abomenas,kaj mi hontas vidi mian patrinon. Nun mi havas nenion,nek parencojn,nek amikojn. Mi havas nur vin. Ping,ni iru morgaŭ,ĉu bone?
Longa silento.
Zhou Ping (paŭzetas):Ne,ne.
Lu Sifeng (kun malespero):Ping!
Zhou Ping (rigardante la pordon de la manĝejo):Ni foriru nun!
Lu Sifeng:Nun?
Zhou Ping:Jes,mi pensis,ke unue mi foriru unusola kaj poste revenu preni vin. Sed nun mi ŝanĝis mian decidon.
Lu Sifeng:Ĉu ni kune?
Zhou Ping:Sendube.
Lu Sifeng (ekstaze kisas la manon de Zhou Ping,larmante):Ĉu vere?Ping,vi estas mia karulo,la plej bona sub la ĉielo. Vi,vi savis min.
Zhou Ping (stariĝas):Sifeng,antaŭ nia forveturo ni devas vidi iun kaj foriros tuj poste.
Lu Sifeng:Kiun?
Zhou Ping:Vian fraton.
Lu Sifeng:Lin?
Zhou Ping:Li serĉadis vin,kaj nun estas en la manĝejo.
Lu Sifeng:Ne,ne! Ne vidu lin! Li malamas vin kaj eble mortigos vin. Ni iru tuj!
Zhou Ping:Ne. Ni devas vidi lin,alie nia foriro neeblos.
Lu Sifeng:Ping,sed vi…
Zhou Ping iras al la manĝejo kaj malfermas la pordon.
Zhou Ping:Ho,li ne estas ĉi tie.
Lu Sifeng:Pli bone ni iru tuj!
Sifeng iras al la meza pordo,tirante Zhou Ping je la mano. Malfermiĝas la pordo,kaj eniras Lu Shiping kaj Lu Dahai. Lu Shiping,tute ŝanĝiĝis en la aspekto kaj multe pli maljuniĝis. Ŝia voĉo raŭkigis pro kriado kaj plorado en la pluvego.
Lu Sifeng (surprizite kaj time):Panjo!
Mallonga paŭzo.
Lu Shiping (etendante sian manon al Sifeng,diras malĝoje):Sifeng!
Lu Sifeng (sin ĵetas al la patrino):Panjo !
Lu Shiping (karesante la kapon de sia filino):Ho,mia kompatinda finjo!
Lu Sifeng (forte plorsingultante):Panjo,indulgu min!
Lu Shiping:Kial vi ne sciigis min pli frue?
Lu Sifeng (mallevante sian kapon):Mi timis,ke vi koleros kontraŭ mi,min malestimos kaj forlasos. Tial mi ne kuraĝis diri al vi.
Lu Shiping (malĝoje):Kulpas mia malsaĝeco. Mi ja devis tion supozi antaŭe. (Amare) Kiu scias,ke tia malfeliĉo trafis mian infanon? Mia sorto estas mizera,sed la via…
Lu Dahai (pene sinregante,konsolas):Panjo,tion vi ne diru! Mi devas foriri. Nun vi iru kune kun Sifeng!
Lu Shiping (nekomprene):Dahal,kial vi nepre devas foriri?
Lu Dahai (milde):Panjo,mi mendu por vi rikiŝon! (Sin deturnas. )
Lu Shiping:Dahai!
Lu Dahai foriras.
Zhou Ping (vidante,ke Lu Dahai foriris,haste):Onjo Lu,mi interkonsiliĝis kun Sifeng,ke ni kune forveturos nun.
Lu Shiping (duonkonscie):Ho,ho.
Zhou Ping:Onjo Lu,ĉu tiel decidite?
Lu Shiping:Kio? Kion vi diris?
Zhou Ping:Kredu al mi,Onjo Lu. Mi certe bone traktos ŝin. Mi tuj foriros kune kun ŝi.
Lu Shiping (ekkomprenas):Ĉu vi volas foriri kun li, Sifeng?
Lu Sifeng (firme tenante la manojn de la patrino):Panjo,lasu min forlasi vin portempe.
Lu Shiping (kategorie):Vi ne povas vivi kune!
Lu Sifeng:Panjo!
Lu Shiping:Sifeng,ni iru hejmen! Ni foriru de ĉi tie kiel eble plej rapide!
Lu Sifeng (sin retirante):Vi tion ne faru,panjo!
Lu Shiping:Ne,ne eblas! Ni iru!
Lu Sifeng (petegante):Panjo,ĉu vi volas,ke via filino mortos antaŭ vi?
Zhou Ping (iras al Lu Shiping):Onjo Lu,mi scias,ke mi estas kulpa,tamen mi povas korekti mian eraron laŭ mia eblo. Nun la afero estas jam farita. Ĉu vi…
Lu Shiping (al Sifeng):Sifeng,aŭskultu! Mi preferas perdi vin ol lasi vin vivi kune kun li. Ni foriru!
Lu Sifeng:Ho,panjo ! (Svenas en la sino de sia patrino. )
Lu Shiping (tenante Sifeng en siaj brakoj):Ho,mia finjo,vi…
Zhou Ping (maltrankvile):Ŝi svenis.
Lu Shiping (Premante la frunton de Sifeng,vokas mallaŭte):Sifeng!
Zhou Ping rapide verŝas tason da akvo kaj ĝin prezentas al Lu Shiping.
Lu Shiping (prenas la akvon kaj trinkigas al Sifeng):Mia finjo,vekiĝu!
Lu Sifeng (ĝemante):Aj,panjo !
Lu Shiping (konsolante):Mia finjo,ne kulpigu vian patrinon! Miaj suferoj estas neesprimeblaj.
Lu Sifeng (profunde ĝemas):Panjo!
Lu Shiping:Kio?
Lu Sifeng (al Zhou Ping): Nun,mi,mi ne devas plu prisekreti al vi.
Zhou Ping:Sifeng,ĉu vi sentas vin pli bone?
Lu Sifeng:Mi,mi ĉiam kaŝis tion al vi,kaj ankaŭ al vi. (Fiksas siajn indulgopetajn okulojn al Lu Shiping. ) Mi ne povas diri.
Lu Shiping:Kion,mia finjo?
Lu Sifeng (plorsingultante):Mi,mi kaj li jam havas… (Laŭte ploras. )
Lu Shiping:Kio? Ĉu vi aludas,ke vi… (Ne povas daŭrigi. )
Zhou Ping (prenas la manon de Sifeng):Sifeng,ho,ĉu vi…
Lu Sifeng (plorante):Jes.
Zhou Ping:Kiam? Kiom longe?
Lu Sifeng (klinas sian kapon):Jam 3 monatojn.
Zhou Ping:Ej,Sifeng,kial vi ne sciigis min?
Lu Shiping (mallaŭte):Ho,ĉielo!
Zhou Ping (iras al Lu Shiping):Onjo Lu,ne persistu en via decido,mi petas. Ĉio ĉi estas mia kulpo. Mi petas,ke vi liberigu ŝin. Mi ĵuras,ke mi bone traktos ŝin kaj ne vanigos vian bonkorecon.
Lu Sifeng (iras al sia patrino kaj genuiĝas):Panjo,kompatu nin! Permesu,ke ni foriru kune.
Lu Shiping (stupore sidante):Ĉu tio estas sonĝo? Miaj infanoj,miaj gefiloj,post 30 jaroj… Ho,ĉielo! (Ŝirmas sian vizaĝon kaj svingas sian manon. ) Vi foriru! Mi ne konas vin. (Sin deturnas. )
Zhou Ping:Bone. (Al Sifeng) Ni do iru!
Sifeng stariĝas.
Lu Shiping (pretervole):Ne,tio ne eblas!
Lu Sifeng (denove genuiĝas):Panjo,kiel vi? Mi jam decidis. En ĉiu ajn okazo mi estas lia. Panjo,nun mi devas tiel fari,kie li estos,tie ankaŭ mi estos. Ĉu vi ne komprenas,panjo?
Lu Shiping (ĉesigas Sifeng,diras korŝire):Mia finjo.
Zhou Ping:Onjo Lu,se vi neniel forlasus ŝin,ni do malobeus vin kaj mem forirus… Sifeng!
Lu Sifeng (kapskuante):Ne! (Rigardas sian patrinon. ) Panjo!
Lu Shiping (mallaŭte):Ho,mia ĉielo ! Kiu kulpas? Kiu faris la pekon? Ili estas povraj infanoj,ili ne scias,kion ili faris. Ho,mia ĉielo,se vi volas puni,do punu min solan! (Korŝire) Ili estas miaj puraj infanoj kaj devas bone vivi. Mi faris la pekon kaj mi mem puniĝu. (Stariĝas,fikse rigardas la ĉielon. ) Hodiaŭ nokte,estas mi,kiu permesis al ili foriri kune. Mi scias,kian pekon mi faris,kaj mi respondecas pri tio. Ho,mi respondecu! (Sin returnas. ) Sifeng!
Lu Sifeng (maltrankvile):Panjo,kion vi diris?
Lu Shiping (sin deturnas):Ne,nenion. (Milde) Starigu,kaj vi iru kune!
Lu Sifeng (stariĝas kaj brakumas sian patrinon):Panjo!
Zhou Ping:Ni ekiru! (Rigardas la horloĝon. ) Estas ne frue. Restas nur 25 minutoj. Mi voku aŭton eksteren. Ni iru!
Lu Shiping (aplombe):Ne. Sifeng,nun vi ŝtele foriru en malluma nokto kaj lasu neniun scii. (Al Sifeng,malĝoje) Venu al mi,mia finjo,kaj mi vin karesu!
Sifeng venas al sia patrino kaj ĉirkaŭbrakas ŝin.
Lu Shiping (al Zhou Ping):Ankaŭ vi venu,kaj mi vin rigardu!
Zhou Ping iras antaŭ Lu Shiping kun mallevita kapo.
Lu Shiping (rigardas Zhou Ping kaj forviŝas larmojn):Bone,vi foriru! Mi volas,ke vi promesu al mi ion antaŭ via foriro.
Zhou Ping:Bonvolu diri!
Lu Shiping:Se vi ne konsentos,mi ne forlasos Sifeng.
Lu Sifeng:Diru,panjo ! Mi konsentos.
Lu Shiping (fiksrigardante ilin ambaŭ):Ju pli foren vi iros,des pli bone,kaj ne rigardu returnen. Post via foriro hodiaŭ,vi neniam revenu al mi!
Lu Sifeng (malĝoje):Ne,panjo !
Zhou Ping (haltigas Sifeng per okulsigno,dirass mallaŭte):Nun ŝi estas malĝoja,kaj iom poste faciliĝos ŝia koro.
Lu Sifeng:Jes,panjo. Ni do iras for. (Genuiĝas kaj kun larmoj adorkliniĝas al Lu Shiping. )
Lu Shiping penas sin regi.
Lu Shiping (mansvingante):Vi iru!
Zhou Ping:Ni eliru tra la manĝejo. Tie estas miaj pakaĵoj.
Zhou Ping,Sifeng kaj Lu Shiping iras al la manĝejo. Malfermiĝas la pordo,kaj eliras Zhou Fanyi.
Lu Sifeng (surprizite):Sinjorino!
Zhou Fanyi (trankvile):Ho,kien vi iras?Tondras ja ekstere!
Zhou Ping (al Fanyi):Fi,vi subaŭskultis!
Zhou Fanyi:Ne mi sola. Estas ankaŭ iu alia. (Iras al la manĝejo. ) Vi eliru!
Zhou Chong timeme eliras el la manĝejo.
Lu Sifeng (surprizite):Sinjorido Chong!
Zhou Chong (maltrankvile):Sifeng!
Zhou Ping (malserene):Frato,mi ne atendis,ke vi estas tiel naiva!
Zhou Chong (nekomprene):La patrino vokis min ĉi tien. Mi ja ne scias,kion vi faras.
Zhou Fanyi (malvarme):Nun vi komprenas.
Zhou Ping (malpacience al Fanyi):Kion vi volas?
Zhou Fanyi (moke):Mi venigas vian fraton por ke li adiaŭu vin.
Zhou Ping (indigne):Vi malnobla !
Zhou Chong:Frato!
Zhou Ping (al Zhou Chong):Pardonon! (Subite al Fanyi) Sed en la mondo ne troveblas tia patrino,kia vi!
Zhou Chong (konfuzite):Kio estas tio,panjo?
Zhou Fanyi:Vi mem rigardu! (Al Sifeng) Sifeng,kien vi volas?
Lu Sifeng (balbute):Mi… mi…
Zhou Ping:Ne mensogu! Rekte diru al ili,ke ni kune forveturos.
Zhou Chong (fine komprenante):Kio? Sifeng,ĉu vi decidis forveturi kune kun li?
Lu Sifeng:Jes,sinjorido Chong. Mi… mi…
Zhou Chong (malkontente):Kial vi ne sciigis min pli frue?
Lu Sifeng:Ne estas tiel, ke mi ne volis sciigi vin. Mi jam petis vin,ke vi ne venu al mi,ĉar mi jam ne estas…
Zhou Ping (al Sifeng):Diru al ili,(montrante al Fanyi) ke baldaŭ vi edzniĝos al mi.
Zhou Chong (mirigite):Sifeng,kiel vi ——
Zhou Fanyi (al Zhou Cong):Jen vi estas klara!
Zhou Chong mallevas sian kapon.
Zhou Ping (subite al Fanyi,malame):vi,malnobla homo! Ĉu vi opinias,ke li faros anstataŭ vi malbonaĵon por disigi nin? Frato Chong,kiun ideon vi havas pri tio? Nu,kion vi volas fari kontraŭ mi? Diru!
Zhou Cong ĵetas rigardon unue al Fanyi,poste al Sifeng kaj mallevas sian kapon.
Zhou Fanyi:Diru! (Longa paŭzo,malpacience) Kial vi silentas? Kial vi ne demandas lin? Kial vi ne demandas vian fraton? (Paŭzo)
Ĉiuj rigardas Zhou Gong,sed li silentas.
Zhou Fanyi:Diru,Chong! Kio? Ĉu vi estas mutulo aŭ idioto? Ĉu vi neniom plendos en tia situacio?
Zhou Chong (levas sian kapon,milde kiel ŝafido):Ne,panjo! (Rigardas al Sifeng kaj denove klinas sian kapon. ) Se Sifeng volontas,mi ne kontraŭas.
Zhou Ping (iras antaŭ Zhou Cong):Fraĉjo!
Zhou Chong (en dubo pri si mem):Mi ŝajne subite trovis,ke fakte mi ne amas Sifeng. (Kun necerteco) Antaŭe mi faris nur senpripensaĵon. (Rigardante al la pasia mieno de Zhou Ping) Frato,vi ŝin kunportu kaj bone traktu!
Zhou Fanyi (malesperiĝas):Ho,vi! (Kun subita indigno) Vi ne estas mia filo! (Konfuzite) Vi havas neniom da vireco! Se mi estus vi,(montrante Sifeng) mi do mortigus ŝin,detruus ŝin! Vi neniom similas al mi! Vi ne estas mia filo,ne estas!
Zhou Chong (malĝoje):Kio estas al vi,panjo?
Zhou Fanyi (al Zhou Chong,duonfreneze):Ne opiniu,ke mi estas via patrino. (Laŭte) Ŝi jam mortis antaŭ longe. Ŝi mortis turmentite de via patro,(Forviŝante siajn larmojn,diras dolore. ) Kiom da jaroj mi pasigis en tiu malbeninda loko,la prizona domo de Zhou. Mi akompanas la damnindan tiranon 18 jarojn. Sed mia koro ne mortis. Via patro naskigis Chong,sed mia koro restas mia propra,ankaŭ mia persono restas la mia. (Montrante Zhou Ping) Li estas la sola,kiu okupis mian korpon,sed nun li forlasas min,ne plu bezonas min.
Zhou Chong (frakasite):Panjo,mia plej kara,kio tio estas?
Zhou Ping:Ne atentu ŝin ! Ŝi frenezas.
Zhou Fanyi (furioze):Tute la samaj vortoj de via patro! Hipokrita kreitaĵo! Mi ne frenezas. Neniom! Nun vi diru,diru al ili ĉiuj!
Zhou Ping (embarasite):Kion mi diru? Pli bone vi iru supren por dormi!
Zhou Fanyi (rikane):Ne afektu! Diru al ili,ke mi ne estas via duonpatrino!
Ĉiuj surpriziĝis.
Zhou Chong (senhelpe):Panjo!
Zhou Fanyi (ĉion spite):Diru al ili. Diru al Sifeng! Diru tuj!
Lu Sifeng (ne elteneble):Panjo! (Sin ĵetas al la sino de Lu Shiping. )
Zhou Fanyi (al Zhou Ping):Memoru,ke estas vi,kiu trompis vian fraton,vian patron kaj min!
Zhou Ping (al Sifeng):Ŝin ne atentu! Ni iru!
Zhou Fanyi:Vi ne povas foriri. La pordo estas ŝlosita,kaj mi sendis voki vian patron. Li tuj malsupreniros.
Lu Shiping:Ho,ĉielo!
Zhou Ping:Kion vi volas?
Zhou Fanyi (malvarme):Mi volas,ke via patro vidu propraokule sian estontan bofilinon,kaj poste vi foriru. (Krias. ) Puyuan! Puyuan!
Zhou Chong:Panjo,tion ne faru!
Zhou Ping (iras al Fanyi):Frenezulo,ne kriu!
Zhou Fanyi kuras al la kabineto kaj krias.
Lu Shiping (konsternite):Sifeng,ni eliru!
Zhou Fanyi:Ne,li venas!
Zhou Puyuan eniras de la kabineto, ĉiuj silentiĝas.
Zhou Puyuan (ĉe la pordo):Kion vi krias?Kial vi ne dormas?
Zhou Fanyi (arogante):Mi petas,ke vi konatiĝu kun viaj boparencoj.
Zhou Puyuan (surpriziĝas vidante,ke kune estas Shiping kaj Sifeng):Ho,vi,kion vi faras?
Zhou Fanyi (tiras Sifeng al Zhou Puyuan):Jen via bofilino. (Montrante Zhou Puyuan,diras al Sifeng. ) Nomu lin bopatro! (Montrante Lu Shiping,diras al Zhou Puyuan. ) Vi konu ankaŭ tiun maljunulinon!
Lu Shiping:Sinjorino !
Zhou Fanyi:Iru ĉi tien,Ping! Adorkliniĝu al ŝi,via bopatrino ĉe la apudesto de via patro!
Zhou Ping (embarasite):Patro,mi…
Zhou Puyuan (komprene):Kio? (Al Lu Shiping) Shiping, finfine vi revenis.
Zhou Fanyi (mirigite):Kio?
Lu Shiping (konsternite):Ne,ne,vi eraras.
Zhou Puyuan (malvarme):Shiping,mi ja antaŭvidis,ke vi revenos.
Lu Shiping:Ne,ne! (Klinas sian kapon. ) Ho,ĉielo!
Zhou Fanyi (forte mirigite):Kio? Ai esters Shiping?
Zhou Puyuan (kun malŝato):Vi ne demandu min kun malice intenco. Ŝi ja estas patrino de Ping,la homo,kiu laŭdire mortis antaŭ 30 jaroj.
Zhou Fanyi:Ho,ĉielo!
Longa silento,poste rompita de dolora krio de Sifeng. Ŝi fikse rigardas sian patrinon,kiu dolore klinas la kapon. Zhou Ping nekomprene rigardas sian patron kaj Lu Shiping. Tiam Zhou Fanyi proksimiĝas al Zhou Chong.
Zhou Puyuan (korpremate):Ping,venu ĉi tien ! Via propra patrino ne mortis. Ŝi ankoraŭ vivas en la mondo.
Zhou Ping (duonfreneze):Ne,ŝi ne povas esti! Patro,tiu ne estas ŝi!
Zhou Puyuan (severe):Malsaĝulo! Ne parolu tiajn sensencaĵojn! Ŝi ne estas el bona familio,tamen estas via propra patrino!
Zhou Ping (kun granda doloro):Ho,patro!
Zhou Puyuan (serioze):Ne hontu,ke vi kaj Sifeng havas la saman patrinon. Kaj ne forgesu,ke vi ŝuldas al via patrino vian vivon. (Al Shiping) Mi pretis sendi al vi dudek mil juanojn,sed nun vi revenis…
Lu Shiping:Ne, … Sifeng,ni tuj foriru!
Zhou Puyuan (eksplodante de kolero,diras al Zhou Ping):Genuiĝu,Ping! Rekonu ŝin,via propra patrino!
Lu Sifeng (plene kofuzite):Panjo,tio ne estas vera.
Silentas Lu Shiping.
Zhou Fanyi (kun bedaŭro diras al Zhou Ping):Mi ne atendis,ke la afero estas tia,Ping!
Zhou Ping (al Zhou Puyuan):Patro! (Al Lu Shiping) Patrino!
Lu Sifeng (Ŝi kaj Zhou Ping rigardas unu al la alia,kaj ŝi subite ne povas sin regi):Ho,ĉielo! (Kuras for tra la meza pordo. )
Zhou Ping falas en la kanapon.
Zhou Fanyi (maltrankvile vokas):Sifeng! Sifeng! (Sin turnas al Zhou Chong.) Chong,ŝi aspektas anormale. Vi rapidu rigardi ŝin!
Zhou Chong elkuras tra la meza pordo,kriante: “Sifeng! ”
Zhou Puyuan (iras al Zhou Ping):Ping,kio okazis?
Zhou Ping (subite):Vi ne devis generi min! (Kuras for tra la manĝejo. )
De malproksime aŭdiĝas terura aj-krio de Sifeng. Zhou Chong vokas “Sifeng” plenvoĉe kaj tuj poste ankaŭ li terure aj-krias.
Lu Shiping (krias):Sifeng! Kio okazis?
Zhou Fanyi (krias samtempe):Chong,mia filo!
Lu Shiping kaj Zhou Fanyi elkuras samtempe tra la meza pordo.
Zhou Puyuan (haste iras al la fenestro,fanken tiras la kurtenon kaj demandas per tremanta voĉo):Kio? Kio okazis?
Servisto venas kurante tra la meza pordo.
Servisto (anhelante):Sinjora moŝto!
Zhou Puyuan:Diru,kio okazis?
Servisto (balbutas pro teruriĝo):Sifeng,ŝi… ŝi mortis!
Zhou Puyuan (urĝe):Kio al Chong?
Servisto:Ankaŭ li mortis.
Zhou Puyuan (per tremanta voĉo):Ho,kio?
Servisto:Sifeng trafis la likantan elektran draton,ne sciante tion,sinjorido Chong haste tiris ŝin,tial ankaŭ li estas elektrofrapita.
Zhou Puyuan:Tio ne povas esti! Tio ne eblas,ne eblas!
Zhou Puyuan kaj la servisto forkuras.
Zhou Ping kun pala vizaĝo kaj trankvila mieno aperas el la manĝejo. Li iras al la kvadrata tablo,malfermas la tirkeston,prenas la pistolon kaj iras dekstren en la kabineton.
Ekstere aŭdiĝas rumorro,plorego,kriado,tute sen ordo.
Lu Shiping aperas el la meza pordo,sekvate de maljuna servisto kun poŝlampo en la mano.
Lu Shiping mute staras en la mezo de la scenejo.
Maljuna servisto (konsolante):Sinjorino,vi ne stuporu! Tio estas danĝera. Vi devas ploregi. Havu sufiĉan ploregon!
Lu Shiping (ŝtoniĝante):Hm.
Maljuna servisto: Tio jam estas ne riparebla,kaj vi devas ploregi.
Lu Shiping:Ne,ne,mi… (ŝtoniĝas. )
Large malfermiĝas la meza pordo. Aperas Zhou Fanyi ĉirkaŭita de multaj servistoj. Oni malfacile povas konstati,ĉu ŝi ploras aŭ ridas.
Servisto (malantaŭ ŝi,ekster la pordo):Eniru,sinjorino! Ne plu rigardu!
Zhou Fanyi atingas la mezan pordon,sekvate de aliaj.
Zhou Fanyi (lamente):Chong,ho,mia filo. Kial vi malfermas la buŝon? Kial vi ridas al mi? Ho,mia filo,stultulo!
Zhou Puyuan eniras tra la meza pordo.
Zhou Puyuan:Fanyi,eniru! Miaj manoj sensentiĝas. Vi ne plu rigardu!
Maljuna servisto:Via sinjorina moŝto,eniru! lli jam estas karbigitaj kaj ne saveblaj.
Zhou Fanyi (eniras en plorado):Chong,ho,mia filo! Vi estis viva antaŭ momento. Kiel vi povas morti? Kial vi mortis tiel malfeliĉe?
Zhou Puyuan:Estu kvieta! (Viŝas siajn darmojn. )
Zhou Fanyi (kun malamo):Chong,mia filo. Vi devas morti. Vi devas morti. Havante tian patrinon,kia mi,vi devas morti!
De ekstere aŭdiĝas rumoro.
Zhou Puyuan:Kiu tiel bruas?
Foriras la maljuna servisto,kaj aperas alia servisto.
Zhou Puyuan:Kio okazis ekstere?
Servisto : Venus Lu Dahai,kiu estis ĉi tie en la mateno. Li venis denove kaj diris,ke lia patrino estas ĉi tie.
Zhou Puyuan (post momenta hezito,ĵetas rigardon al Lu Shiping):Bone,enlasu lin!
Lu Shiping:Ne necese! (Stariĝas kaj iras al la meza pordo. Tie ŝi sin turnas al Zhou Puyuan. ) Li ne eniros. Li malamas vin. (Eliras kun levita kapo. )
Foriras ĉiuj servistoj. En la ĉambro restas nur Zhou Puyuan kaj Zhou Fanyi.
Regas silento.
Zhou Puyuan (subite):Kie estas Ping? Ping! Ping! (Ne aŭdeblas respondo. ) He,venu! (Sen respondo) Venu kaj serĉu lin por mi!
Aŭdiĝas pafo en la kabineto. Tomba silento en la ĉambrro.
Zhou Fanyi (subite):Aĥ! (Kuras en la kabineton. Zhou Puyuan senmove staras. Zhou Fanyi elkuras kriegante) Li,li…
Zhou Puyuan:Li,li…
Zhou Puyuan kaj Zhou Fanyi kune kuras en la kabineton.
(Fino)
1933
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.