La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FULMOTONDRO

Aŭtoro: Cao Yu

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA AKTO

En somera mateno,en la salono de la familio Zhou. La pordo maldekstra kondukas al manĝejo kaj la dekstra al kabineto. La meza pordo estas malfermita. Ĝia faden-gaza ŝirmilo ebligas klaran vidon al ĝardeno,kie ombras arboj kaj ĉirpas cikadoj.

Dekstre en la salono kontraŭ la muro staras ŝranko,kovrita per flava tuko,sur kiu estas nombro da luksaĵetoj,inter kiuj okulfrapas malnova foto. Apud ĝi estas kameno kun horloĝo sur sia breto kaj supre sur la muro pandas olepentraĵo. Antaŭ la kameno esters du foteloj. Maldekstre de la meza pordo staras vitroŝranko plena de antikvajoj. Tabureto staras antaŭ ĝi. Ĉe la maldekstra angulo estas kanapo kun kelke da dikaj brokataj kusenoj. Sur la tableto antaŭ la kanapo kuŝas cigaredujo. Iom dekstre de la centro de la scenejo staras du malgrandaj sofoj kaj ronda tablo. Sur la tablo estas cigarujo kaj ventumilo.

La kurtenoj estas en antikva gusto,la mebloj — pure brilaj.

Estas sufoke varme. La sensuna ĉielo kovriĝas de plumbaj nuboj. Ŝajne estos pluvego.

Leviĝas la kurteno. Lu Sifeng,staranta ĉe la tablo kontraŭ la meza muro kun dorso al la spektantaro,filtras drogherban dekoktaĵon kaj viŝas ŝviton de sur sia vizaĝo foje refoje. Lu Gui,sia patro,puragas la arĝentan cigarujon de la tabteto antaŭ la kanapo.

Lu Sifeng estas sana,18-jara knabino kun rozaj vangoj kaj bone kreskinta staturo kaj larĝaj blankaj manoj. Vestita per silkaj ĉemizo kaj pantalono kaj paro da malnovetaj ŝuoj,ŝi aspektas pura kaj bonorda. Ŝi estas vigla,parolas senafekte,malkaŝeme kaj diskrete. La brilaj okuloj kaj perlaj dentoj plibeligis ŝin. La sufoka varmo ŝvitigas ŝin,tiel ke ŝi foje refoje viŝas sian vizaĝon per naztuko. Ŝi estas ridetema,evidente,konscias pri sia beleco.

Ŝia patro,Lu Gui,48-jara,estas viro graseta, senenergia kun ŝvelantaj palpebroj kaj malstreĉitaj lipoj. Samkiel aliaj servistoj en riĉaj familioj,li estas sprita kaj ĝentila. Li estas ĝibeta,kio aspektigas lin tenanta la pozon por diri “Jes” al la mastro en ajna mommto. Li ĉiam avide subrigardas. Ĉi-momente li purigas la arĝentan cigarujon per viŝtuko,kaj ĉe liaj piedoj troviĝas paro daflavaj ŝuoj, kiujn li ĵus purigis. Jen kaj jen li viŝas sian ŝvitantan vizaĝon per maniko.

Lu Gui:Sifeng!

Lu Sifeng ŝajnigas sin neaŭdinta kaj daŭre filtras la dekoktaĵon.

Lu Gui:Sifeng!

Lu Sifeng (ĵetas rigardon al sia patro):Ho,varmege! (Ŝi iras dekstren al la ŝranko,prenas palmfolian ventumilon kaj ventumas per ĝi. )

Lu Gui (ĉesigas la laboron kaj rigardas ŝin):Sifeng,ĉu vi ne aŭdis?

Lu Sifeng (indiferente):Kion vi volas,patro?

Lu Gui:Mi demandas,ĉu vi aŭdis mian diron?

Lu Sifeng:Jes,mi aŭdis ĉiujn viajn vortojn.

Lu Gui (ĉiam tiel traktata de sia filino,li povas fari nenion krom insulto):Kiel malobeema filino!

Lu Sifeng (returnas sin al sia patro):Vi tro multe babilis! (Ventumante al si) Ho,tiel sufoka vetero plejeble aŭguras pluvon. (Subite) Ĉu vi ciris la ŝuojn por la sinjoro? (Iras al Lu Gui,prenas unu el la ŝuoj kaj rigardas senatente. ) Ĉu tio estas via laboro?Ho,kiel malatente vi faris! Atendu la mastron,kaj jen vi havas!

Lu Gui (reprenas la ŝuon):Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon! Aŭskultu,Sifeng,mi diras al vi ankoraŭfoje: Neforgesu montri ĉiujn viajn novajn vestojn al via patrino,kiam vi vidos ŝin.

Lu Sifeng (malpacience):Jes.

Lu Gui:Lasu ŝin kompari,kiu estas malproksimvida — ŝi aŭ mi?

Lu Sifeng (malestime):Sendube,vi!

Lu Gui:Kaj plie,ne forgesu diri al ŝi,ke vi havas ĉi tie bonan manĝon kaj nur tage servas al la sinjorino kaj junaj mastroj. Tamen aŭskultu vian panjon,ke vi tranoktu hejme.

Lu Sifeng:Tio ja estas nenecesa. La panjo certe demandos pri tio.

Lu Gui (memkontente):Kaj iom pri mono. (Ridas avare. ) Vi certe havas sumon da mono.

Lu Sifeng:Mono?

Lu Gui:Jes,la dujara salajro,trinkmono kaj (ion aludante) la ekstraj malgrandaj monsumoj foje refoje donitaj de ili…

Lu Sifeng (rompas lin abrupte):Jes,tamen vi jam forprenis de mi tiujn monsumojn kaj ĉiujn vi fordrinkis kaj perdis en hazardludo.

Lu Gui:Nu,vi denove malpacienciĝi. Ne, ne tiel. Mi ne postulas monon. Mi nur volas scii,(mallaŭte) ĉu li ofte ŝovas monon al vi en la manon.

Lu Sifeng (surprizite):Li? Kiu?

Lu Gui (malkaŝe):Sinjorido Zhou Ping.

Lu Sifeng (ruĝiĝante):Kiu diris,ke li donacas al mi monon? Patro,ĉu vi freneziĝis de malriĉeco? Ĉesigu tuj vian deliraĵon!

Lu Gui:Bone,bone. Li tion ne faris. Sed vi certe ŝparis iom da mono en la lastaj du jaroj. Estu trankvila,mi ne postulas de vi monon. Mi volas nur,ke vi prezentu la monon al via patrino,kiam ŝi venos. Tio certe larĝigos siajn vidkampojn.

Lu Sifeng:Hm,la panjo estas tute diferenca de vi. Pro mono vi povas fari ĉion. (Ŝi returnas sin al la ŝranko por filtri la dekoktctaĵon. )

Lu Gui (sidiĝas sur la kanapo kun afektita rido):Havi monon aŭ ne,tio tute ne gravas. Pensu,kie nun vi estas sen mia helpo? Kiel vi povus ĝui bongustajn manĝaĵojn kaj vesti vin per silkaĵo en tia varmega tago,se vi nur obeus vian patrinon sen veni ĉi tien por servi al la familio Zhou en ĉi tiuj dujaroj?

Lu Sifeng:Mia panjo ja esters honestulo. Ŝi esters klerigita kaj ne volas lasi sian filinon al alies dispono.

Lu Gui:Fi al ŝia honesteco! Ĝuste kopio de via patrino. Kies sinjoridino vi estas? Hm,filino de servisto kaj tamen timas perdi sian dignon pro la servado.

Lu Sifeng (abomene):Patro,rigardu vian vizaĝon,kiu plenas de makuloj de ciro. Plipurigu la ŝuojn !

Lu Gui:Ĉesu! Ne lernu de via patrino,kiu insistas pri sia digneco. Jen ŝi veturis 400 kilometrojn kaj tie servas en knabina lerneio nur por 8 juanoj ĉiumonate sub la kondiĉo reveni hejmen unufoje en du jaroj. Kia digno tio estas?Ĉu tio estas ŝia klereco? Nenio el ŝi eliros!

Lu Sifeng (sin retenante):Rezervu viajn vortojn por la hejmo. Sciu,ĉi tie estas la domo de Zhou!

Lu Gui:Kiu rajtas malpermesi al mi interparoli kun mia filino? Nu,aŭskultu,via patrino…

Lu Sifeng (subite):Aŭskultu min. Mi devas diri al vi,ke nia patrino tre malofte revenas hejmen. Ĉi-foje,ŝi venos nur por viziti mian fraton kaj min. Se vi ĉagrenos ŝin,mi do malkaŝos al la frato,kiel vi kondutas en la lastaj du jaroj.

Lu Gui:Kion eraran mi faris?(Konsciante,ke lia digno perdiĝis antaŭ la filino. ) Mi estas baldaŭ 50-jara,ĉu mi timas diri al li,ke mi iom drinkas,hazardludas kaj distriĝas?

Lu Sifeng:Ho,tio tute ne interesas lin. Sed vi ŝtele fordandis la monon,kiun la frato sendis ĉiumonate de la minejo al la patrino. Se li scius tion,li neniel tolerus.

Lu Gui:Kion li aŭdacos fari kontraŭ mi? (Levante sian voĉon) Lia patrino edziniĝis al mi,mi do estas lia patro!

Lu Sifeng:Ts! Pro kio vi krias?

Lu Gui:Hm. (Kun subita elokventeco) Aŭskultu. Mi ja ofte ĉagreniĝas pro la edziĝo al via patrino. Ĉiu el la dekoj da homoj en la domo de Zhou laŭdas,ke mi esters sprita. Malpli ol du monatojn post mia laboro ĉi tie,ankaŭ mia filino akiris bonan laboron en la domo de Zhou. Kaj eĉ via frato — ĉu li povus akiri laboron en la minejo de la familio Zhou sen mia helpo? Ĉu via patrino iam akiris tian sukceson por vi kaj via frato? Tamen viaj patrmo kaj frato daŭre kontraŭstaras min. Se via patrino ĉi-foje ree turnos malgajan vizaĝon al mi kiel antaŭe,mi do malakceptos ŝin en ĉeesto de via frato. Eble mi repudios ŝin malgraŭ,ke ŝi naskis por mi filinon kaj krome havigis al mi la damnindan duonfilon.

Lu Sifeng:Patro,vi…

Lu Gui:La ĉielo scias,kies bastardo li estas.

Lu Sifeng:Pro kio vi tiel parolas pri mia frato?Kion malbonan li faris al vi?

Lu Gui:Kion malbonan li faris al mi? Li estis soldato,rikiŝisto,maŝinisto kaj lernanto,sed kiam li estis diligenta en la afero? Mi multe klopodis kaj rekomendis lin al la minejo de mia mastro Zhou, sed li malpaciĝis al la laborestro kaj eĉ batis lin!

Lu Sifeng (singardeme):Sed mi aŭdis,ke la laboristoj nenion faris antaŭ ol la mastro venigis policanojn kaj ordonis al ili pafi.

Lu Gui:En la plej malgrava senco li estas malsaĝulo. Li ja devas kompreni,ke se oni pagas al li salajron,li do devas obei ilian ordonon. Sed li partoprenis en striko,kaj nun venas mia vico peti indulgon de la mastro al tiu stultulo.

Lu Sifeng:Ŝajne vi misaŭdis. Mi informiĝis,ke la frato venis ĉi tien por mem intertrakti kun la mastro,sed ne peti vian propeton.

Lu Gui (memkontente):Oho,sed mi estas lia patro,tial mi ne povas stari flanke kaj lasi lin fari ĉion laŭvole.

Lu Sifeng (turnas malestiman rigardon al Lu Gui kaj veas):Nu,vi ripozu,kaj mi devas porti la dekoktaĵon al la sinjorino. (Ŝi prenas la bovlon de dekoktaĵo kaj iras maldekstren al la manĝejo. )

Lu Gui:Momenton! Mi havas ion por diri al vi.

Lu Sifeng (penante ŝanĝi la temon):Estas tempo por tagmanĝo. Ĉu vi pretigis teon?

Lu Gui:Tian bagatelon mi ne zorgas,aliulo faras tion.

Lu Sifeng:Do mi iru for.

Lu Gui (baras al ŝi la vojon):Sifeng,ne hastu. Mi havas ankoraŭ ion por konsiliĝi kun vi.

Lu Sifeng:Kion?

Lu Gui:Vi scias,ke hieraŭ estis la datreveno de la naskiĝotago de nia mastro,kaj sinjorido Ping donacis al mi trinkmonon — 4 juanojn.

Lu Sifeng:Tre bone. (Ŝprucigante la vortojn) Se mi estus li,eĉ groson mi ne donus al vi.

Lu Gui (humilaĉe):Estas prave. Por kio taŭgas 4 juanoj?Post kvitigo neniu groso restos al mi.

Lu Sifeng (sprite):Vi do postulu kelkajn juanojn de mia frato,kiam li venos.

Lu Gui: Sifeng,ne estu tia! Ĉu mi,via patro,ne redonis al vi la pruntitan monon? Nun vi ja havas monon,ĉu vi ne povus pruntedoni al mi sep-ok juanojn?

Lu Sifeng:Mi ne havas monon. (Post paŭzo) Patro,ĉu vi vere uzis la monon por liberigi la ŝuldon?

Lu Gui:Sendube! (Ĵure) Mi estu damnita,se mi trompas mian propran filinon! Efektive tio ne estas mia kulpo. La trinkmono,kiun mi ricevis hieraŭ,ne sufiĉas por liberigi la grandan ŝuldon. Sed restis kelkai grosetoj post liberigo de malgranda ŝuldo,kaj mi ludis kartojn,esperante malŝuldigi min per gajno. Sed ho ve! La perdo plus drinkajo faris al mi novan ŝuldon de dekkelke da juanoj.

Sifeng fikse rigardas sian patron.

Lu Gui:Tio ja estas sen ajna mensogo.

Lu Sifeng:Do ankaŭ mi diru al vi la veron : Mi ne havas monon. (Dirante,ŝi iras preni la bovlon de dekoktaĵo)

Lu Gui (maltrankvitiĝe):Nu,Sifeng,kion tio signifas? Vi ja estas mia propra filino.

Lu Sifeng:Sed via propra filino ne povas ĉiutage doni al vi monon por liberigi viajn vetludajn ŝuldojn.

Lu Gui (serioziĝante):He,mia infano,estu prudenta:Via patrino amas vin nur buŝe,dum mia prizorgo pri vi estas solida.

Lu Sifeng (klariĝas pri lia aludo):Kion vi sugestas?

Lu Gui (rigardinte ĉirkaŭen,iras proksimen al Sifeng):Aŭskultu,sinjorido Ping ofte mencias vin al mi. Ha,li diris…

Lu Sifeng (perdante sinregon):Ho,ĉiam temas pri li,pri li ! Ĉu vi freneziĝis? Mi devas foriri. Ŝi baldaŭ vokos min.

Lu Gui:Momenton! Mi havas ankoraŭ demandon. Antaŭhieraŭ mi vidis,ke sinjorido Ping aĉetis ŝtofon…

Lu Sifeng (malsereniĝas):Kion tio rilatas?

Lu Gui (rigardas sin de la kapo ĝis la piedoj):Jes! (Liaj okuloj fiksĝas sur ŝian manon. ) Ĉi tiu ringo… (Ridante) Ĉu tio ne estas lia donaco?

Lu Sifeng (abomene):Fi! Kiel cinike vi parolas!

Lu Gui:Ne ŝajnigu vin sanktulino! Vi estas mia filino. (Subite ridas avare. ) Nenio hontinda estas tio,ke filino de servisto akceptas alies donacaĵon kaj monon. Ne gravas. Mi tute komprenas.

Lu Sifeng:Diru do rekte,kiom da mono vi deziras?

Lu Gui:Ne multe,30 juanoj jam sufiĉas.

Lu Sifeng:Nu,bonvolu postuli rekte de sinjorido Ping!

Lu Gui (kolere):Ha,mia infano,ĉu vi opinias,ke mi estas tiel stulta kaj ne scias,kio okazis ĉe vi kaj la kanajla sinjorido?

Lu Sifeng (penante sin reteni koleriĝi):Ĉu vi indas esti patro? Ĉu la patro devas tiel paroli al sia filino?

Lu Gui:Ĝuste pro tio,ke mi estas via patro,mi devas admoni vin. Nun,respondu! Nokte antaŭhieraŭ…

Lu Sifeng:Nokte antaŭhieraŭ?

Lu Gui:Jes,tiun nokton,dum mi forestis hejme,vi revenis hejmen noktomeze. Kion vi faris tiam?

Lu Sifeng (elpensante pretekston):Mi estis serĉanta ion por la sinjorino.

Lu Gui:Sed kial tiel malfrue?

Lu Sifeng (malestime):Patro de via speco ne rajtas tiel demandi min!

Lu Gui:Ho brave. Vi ne kuraĝas konfesi.

Lu Sifeng:Kial mi ne kuraĝas?

Lu Gui:Do respondu!

Lu Sifeng:Fakte estis,ke la sinjorino ordonis al mi pretigi vestojn por la sinjoro,ĉar li ĵus revenis.

Lu Gui:Ha,(mallaŭte,sed minace) kiu estas tiu,kiu aŭte portis vin hejmen en la noktomezo? Kiu estas la ebriulo,senĉese elĵetante deliraĵojn?

Lu Sifeng:Tiu,tiu…

Lu Gui (ridegas):Respondi vi ne bezonas nun. Tiu estas mia riĉa bofilo! Al mia kaduka kabano venis sinjoro en aŭto pro mia filino,filino de servisto! (Subite severe) Nu,diru,kiu li estas?

Lu Sifeng konsterniĝis

Lu Dahai,frato de Sifeng kaj duonfilo de Lu Gui,enira. Li estas altstatura kun densaj brovoj kaj iom kaviĝintaj vangoj. Lia malcedemo enkorpiĝas en lia rektangula mentono kaj akraj okuloj. Liaj maldikaj lipoj akrekontrastas kun la dikaj kaj ruĝaj de lia fratino,markantaj la fervorecon de sudanoj. Kun apenaŭa balbuto,li parolas tamen akre en ekscitiĝo. Hodiaŭ li,membro de la strik-estraro,revenis de la minejo distanca je 300 km. , kie eksplodis striko. Spirita streĉiteco en la lastaj monatoj aspektigis lin laca. Kun malordaj haroj li aspektas kvazaŭ frato de Lu Gui. Sed proksima observado rimarkigas,ke liaj voĉo kaj rigardoj estas tiel junaj kaj entuziasmaj,kiel tiuj de lia fratino,tiel energiaj,kiel vulkano tuj erupcionta. Li portas ministan bluan bluzon kaj tenors oleplenan pajloĉapelon en la mano. Unu el liaj nigraj ledŝuoj perdis la laĉon. Enpaŝante,li aspektas iom ĝeniĝa. Li parolas koncize,aspektante malvarme.

Lu Dahai:Sifeng.

Lu Sifeng:Frato.

Lu Gui (al Si feng):Diru! Ne estu muta!

Lu Sifeng (sin turnante al la frato):Frato.

Lu Gui (tion ignorante):Vi konfesu,malgraŭ ke venis via frato.

Lu Dahai:Kio okazis?

Lu Gui:Tio ne estas via afero.

Lu Sifeng:Nenio grava. (Al Lu Gui) Bone,patro,ni interkonsiliĝu poste.

Lu Gui:Poste? (Ĵetas rigardon al Sifeng. )Nu,tiel estu! (Arogante al Dahai) Kiu permesis al vi veni ĉi tien?

Lu Dahai (lakone):Mi longe atendis ĉe la pordistejo.

Lu Gui:Vi ja estas kruda ministo kaj ne konas la regulojn de la granda domo.

Lu Sifeng:Vi sciu,li ne estas servisto ĉi tie.

Lu Gui:Lia vivtenado dependas de la familio Zhou.

Lu Dahai (malvarme):Kie li estas?

Lu Gui (ŝajnigante sin nekomprenanta):Li? Pri kiu temas?

Lu Dahai:Prezidanto de la direktoraro de la minejo.

Lu Gui:Nenia prezidanto ĉi tie estas,mi scias nur la sinjoron.

Lu Dahai:Anoncu al li,ke la minista reprezentanto jam venis.

Lu Gui:Laŭ mi,pli bone estas,ke vi iru hejmen unue. (Memfide) Mi zorgos pri via afero en la minejo. Restu kelke da tagoj hejme kun la patrino kaj fratino. Post kiam via patrino foriros,vi iru al la minejo kaj denove laboru tie.

Lu Dahai:Vi ne komprenas nian aferon. Pri tio vi ne zorgu!

Lu Sifeng (esperante,ke Lu Gui foriros):Patro,ĉu vi bonvolus rigardi,ĉu foriris la gastoj. Se jes,vi konduku mian fraton al la sinjoro.

Lu Gui (kapskuante):Mi pensas,ke li ne akceptos vin.

Lu Dahai (kun plena justeco): Sciigu lin,ke la laborista reprezentanto Lu Dahai venis lin vidi. Ni venis ĉi tien laŭ lia invito. Antaŭhieraŭ ni jam renkontiĝis kun li ĉi tie en la kompanio.

Lu Gui (hezite): Do,mi iru demandi.

Lu Sifeng:Vi iru!

Lu Gui (returnas sin ĉe la pordo de la kabineto):Ne diru krudajn vortojn,se li akceptos vin! Ĉu vi aŭdis?(Li iras en la kabineton per paŝoj de aroganta servisto. )

Lu Dahai (sekvas Lu Gui per la okuloj ĝis li malaperas en la kabineto):Hm,li forgesas,ke li estas homo.

Lu Sifeng (kun delikata kulpigo):Frato,(timeme rigardas Lu Dahai) Mallaŭte! La sinjoro estas en la kabineto!

Lu Dahai (rigardas ŝin):Jes. La panjo baldaŭ revenos. Mi pensas,ke vi forlasu ĉi tiun laboron kaj restu hejme.

Lu Sifeng (kun miro):Kial?

Lu Dahai:Ĉi tie ne estas via loko.

Lu Sifeng:Kial?

Lu Dahai (en malamo):Ĉiuj de la famiho Zhou estas fiuloj. Mi multe sciiĝis pri iliaj fiagoj en la lastaj du jaroj en la minejo. (Malrapide) Mi malamas ilin.

Lu Sifeng:Pri kiaj fiagoj vi sciiĝis?

Lu Dahai:Prenu ĉi tiun luksan domon kiel ekzemplon,Sifeng. Ĝi ja estas konstruita sur la ostoj de ni ministoj subpremitaj en la minejo.

Lu Sifeng:Oho,ne diru plu. Mi aŭdis,ke la domo estas hantata.

Lu Dahai (subite):Ĵus antaŭe mi vidis junulon en la ĝardeno. Li kuŝas tie kun fermitaj okuloj,kaj lia vizaĝo estas tiel pala,ke li estas mortanta. Oni diris,ke li estas la pliaĝa filo de la prezidanto de la direktoraro de la minejo. Ha,punodestinita!

Lu Sifeng (kolere):Vi eraris. (Abrupte) Li traktas aliajn afable,ĉu vi scias?

Lu Dahai:Ĉu li povus esti bona homo? Lia patro faras ĉiajn malnoblaĵojn por akiri monon.

Lu Sifeng (rigardas Dahaj):Dum du jaroj mi ne vidis vin,kaj vi multe ŝanĝiĝas.

Lu Dahai:En tiuj du jaroj,(li faras kelkajn paŝojn,returnas sin al Sifeng kaj rigardas fikse en ŝian vizaĝon) laŭ mia opinio,ŝanĝiĝis vi!

Lu Gui aperas el la kabineto.

Lu Gui: Ho, la gastoj finfine foriris,sed kiam mi estis anonconta vian alvenon,eniris alia gasto. (Turnas sin al Lu Da-hai. )Laŭ mi,estos bone,ke ni eliru kaj tie atendu.

Lu Dahai:Tiukaze,mi eniru kaj interparolu kun li. (Pretas iri al la pordo de la kabineto. )

Lu Gui (barante al li la vojon):Kien vi iras?

Lu Sifeng:Haltu! Frato,ne iru tien! Pli bone…

Lu Dahai (post momenta pripenso):Bone.

Lu Gui:Nu,iru! (Alproksimiĝas al la meza pordo kaj returniĝas al Sifeng. ) Sifeng,vi ne foriru! Mi tuj revenos. Ĉu vi aŭdas?

Lu Sifeng:Vi iru!

Lu Gui kaj Lu Dahai foriras kune.

Lu Sifeng lace sidiĝas en sofo.

El la ĝardeno aŭdiĝas mallaŭta,junula voko: “Sifeng”, kiu iom post iom proksimiĝas al la enirejo de la meza pordo.

Lu Sifeng (iom konsternite):Oho,venas sinjorido Chong!

Voĉo de Zhou Chong:Sifeng! Sifeng!

Lu Sifeng konsterniĝe leviĝas kaj kaŝas sin post la sofo.

Zhou Chong,la dua filo de Zhou Puyuan,17-jara,en blanka tenisista kostumo,kun rakedo sub la maldekstra brako,eniras per rapidaj paŝoj,viŝante al si la ŝvitan vizaĝon per tuko. Same kiel aliaj junuloj en lia aĝo,li estas fantaziema. Lia vizaĝo ruĝe briletas kaj la okulparo trembrile radias de gajeco.

Zhou Chong:Sifeng! Sifeng! (Rigardas ĉirkaŭen. ) Ŝi ne estas ĉi tie. (Piedpinte iras dekstren al la manĝejo,malfermas la pordon kaj vokas mallaŭte)Eliru,Sifeng! Mi havas novaĵon. (Senbrue iras al la kabineto kaj vokas en plimallaŭta voĉo.) Sifeng!

Voĉo de Zhou Puyuan (el la kabineto):Ĉu estas Chong?

Zhou Chong (timeme):Jes,patro.

Voĉo de Zhou Puyuan:Kion vi faras?

Zhou Chong:Mi serĉas Sifeng.

Voĉo de Zhou Puyuan:Ŝi ne estas ĉi tie.

Zhou Chong (retiras sin el la pordo kaj faras grimacon):Strange! (Iras dekstren al la manĝejo. )

Post kiam Zhou Chong foriris,Lu Sifeng eliras de la kaŝejo kaj elspiras pro liberiĝo.

Lu Gui iras el la meza pordo.

Lu Gui (al Sifeng):Kiu vin volas?

Lu Sifeng:Sinjorido Chong.

Lu Gui:Kion li volas fari?

Lu Sifeng:Mi ne scias.

Lu Gui (malkontente):Kial vi evitis lin?

Lu Sifeng:Vi ja diris,ke mi restu ĉi tie,ĉu ne? Nu,diru,kion vi volas?

Lu Gui:Bone. Antaŭ momento,kiam mi iris al la servistejo,tiuj bastardoj baris al mi la vojon ĉe la pordo kaj postulis de mi pagon. Mi pensas,ke mi ne elliberiĝos sen 20 juanoj.

Lu Sifeng (elprenas monon):Jen la tuta sumo,kiun mi havas. Mi intencas aĉeti per tiu sumo vestojn por la patrino. Nun akceptu,se vi bezonas!

Lu Gui (malsincere):Sed al vi restas neniu groŝo.

Lu Sifeng:Ne estu tiel ĝentila!

Lu Gui (akceptas la monon kun rido kaj kalkulas):Nur 12 juanoj?

Lu Sifeng (senkaŝe):Mi havas nur tiom da kontanta mono.

Lu Gui (embarasite):Kiel do mi povos liberiĝi de tiuj kreditoroj?

Lu Sifeng (pene sin regas):Diru do al ili,ke ili havu en nia hejmo ĉi-vespere. Poste mi interkonsiliĝu kun la patrino. Kaj tiu monsumo estu je via dispono.

Lu Gui (ĝoje):Al mi?Mi do prenu ĝin kiel vian donacon al la patro. De longe mi scias,ke vi amas vian patron.

Lu Sifeng (senhelpe):Ŝajne nun vi lasas min supreniri. (Ŝi prenas la bovlon de drogherba dekoktaĵo. )

Lu Gui:Jes,tute laŭ via volo. Ĉu mi malpermesas al vi? Iru kaj diru al la sinjorino,ke Lu Gui maltrankvilas pri ŝia farto.

Lu Sifeng:Tion mi ne povas forgesi.

Lu Gui (kontente):Aĥ,Sifeng,mi devas diri al vi iun aferon.

Lu Sifeng:Pli bone vi diru iom poste.

Lu Gui (ion aludante):El,tio ja estas via afero. (Ridas afekte. )

Lu Sifeng (malsereniĝas sia vizaĝo):Kio min koncernas?(Demetas la bovlon. ) Bone,mi iros post kiam vi ĉion klare eldiros.

Lu Gui:Jen vi denove malpacienciĝis. Vi kondutas simple kiel sinjoridino kaj ekflamigas ĉe bagatelo.

Lu Sifeng:Diru do!

Lu Gui:Ne estu tia,mia infano! (Serioze) Mi volas atentigi,ke vi estu singrdema.

Lu Sifeng (mokante):Nun mi jam havas neniun groŝon. Kial mi ankaŭ bezonas singardemon?

Lu Gui:Aŭskultu! Mi rimarkis,ke lastatempe la sinjorino ne estas en bona humoro.

Lu Sifeng:Ĉu tio koncerms min?

Lu Gui:Mi pensas,ke ŝi sentas malagrablecon ĝuste pro via alesto.

Lu Sifeng:Kial?

Lu Gui:Kial? Mi rememorigu vin. La sinjoro estas multe pli maljuna ol la sinjorino,dum sinjorido Ping estas nur ŝia duonfilo.

Lu Sifeng: Mi scias.

Lu Gui:Ĉu vi scias, kial neniu iras en tiun ĉambron post vesperiĝo kaj,kial neniu venas ĉi tien eĉ tage,kiam la sinjoro estas en la minejo?

Lu Sifeng:Ĉar ĝi estis hantata.

Lu Gui: Ho jes. Mi ja vidis fantomojn.

Lu Sifeng: Ĉu?

Lu Gui (memkontente):Jes,tio estas feliĉo por mi.

Lu Sifeng:Kio okazis?

Lu Gui:Tio okazis antaŭ via alveno. La sinjoro estis en la minejo, en ĉi tiu granda domo estis nur la sinjorino kaj la du sinjoridoj. Tiam ĉi tiun ĉambron frekventis fantomoj, kaj sinjorido Chong, malkuraĝa knabo, insistis, ke mi dormu ekster lia ĉambro por lin gardi. Mi memoras, ke estis aŭtuna noktomezo. Sinjorido Chong subite vekis min, firante, ke li aŭdis fantoman bruon en la salono kaj petis min rigardi. Ankaŭ mi timis, tamen mi, novveninta servisto, ne kuraĝis malobei.

Lu Sifeng:Ĉu vi iris rigardi?

Lu Gui:Mi iom drinkis por firmigi mian nervon. Poste mi trapasis la lotusan lageton kaj ŝtele iris al la pordo. Tie mi aŭdis, ke dolore ploris fantomino. Timplena, mi fariĝis tamen pli scivolema. Mi min kuraĝigis kaj rigardis en la ĉambron tra la fendo de la fenestro.

Lu Sifeng (fiksante timeman rigardon sur lin):Kion vi vidis?

Lu Gui:Ĝuste sur tiu ĉi tablo pale flagris kandelo. Frapis miajn okulojn du fantomoj en nigraj vestoj,sidantaj ŝultro ĉe ŝultro,kun la dorso kontraŭ mi. La fantomino ŝajne sinapogis al la viro kaj ploris,kaj la virfantomo veadis kun mallevita kapo.

Lu Sifeng:Ĉu vere?

Lu Gui:Jes ! Duonebria,mi tusetis,kio tuj disigis la fantomojn. Ili ambaŭ turnis sin al mi. Ho,en tiu momento mi ja klare vidis iliajn vizaĝojn. Mi vere vidis fantomojn.

Lu Sifeng:Kiaj ili estas?

Lu Gui paŭzas kaj rigardas ĉirkaŭen.

Lu Sifeng:Kiuj ili estas?

Lu Gui:Tiu virino (sin turnas kaj mallaŭtigas sian voĉon) estas mastrino.

Lu Sifeng:Mastrino?

Lu Gui:Kaj la viro — sinjorido Ping.

Lu Sifeng:Li?

Lu Gui:Jes,estas li. Absolute ĝuste. Li kaj lia duonpatrino ja hantis ĉi tiun lokon nokte.

Lu Sifeng (kun ŝajnigita indiferenteco):Mi ne kredas. Certe vi misvidis.

Lu Gui:Ne mi eraris. Ne trompu vin mem. Vi devas esti prudenta kaj nestulta. Tiaj ja estas la homoj de la familio Zhou!

Lu Sifeng:Ne,neeblas.

Lu Gui:Ĉu vi forgesas,ke sinjorido Ping estas nur 6-7 jarojn pli juna ol la mastrino?

Lu Sifeng (parolas al si mem):Ne,mi ne kredas,

Lu Gui:Vi ne kredas?Forĵetu vian revon! Pensu nur,kiu vi estas kaj kiu li estas? Vi ja estas servista filino. Ĉu sinjorido Ping povus…

Lu Sifeng (subite):Ĉesu ! (Stariĝas. ) Ĉu vi volas ĉagreni min per tiuj stultaĵoj,vidante,ke mi estas ĝoja pro la hejmen-reveno de mda patrino?

Lu Gui:Oj! Mi diris al vi la veron por prudentigi vin,sed vi koleriĝis. Ve,mi ne scias,kion fari. (Kun aroganteco rigardas al Lu Sifeng,iras al la te-tableto,lerte prenas kelke da cigaredoj kaj metas ilin en sian cigaredujon. )

Lu Sifeng (malvarme, rigardas lin):Se vi ne havas plu,mi iros. (Ŝi prenas la bovlon kaj pretas iri for. )

Lu Gui:Momenton! Mi ja ne finis. (Senzorge) Via patrino venos ĉi tien vidi vin.

Lu Sifeng (paliĝas):Kio?

Lu Gui:Ŝi rekte venos ĉi tien de la fervoja stacio.

Lu Sifeng:Kial vi venigos ŝin ĉi tien? Vi ja scias,ke ŝi ne volas,ke mi faru servistinan laboron. Kaj krome,ĉiuvespere mi revenas hejmen. Pro kio ja venigi ŝin ĉi tien?

Lu Gui:Ne mi,sed la mastrino volas venigi ŝin.

Lu Sifeng:Ĉu?

Lu Gui:Ho,jes. (Mistere) Strange,ĉu ne? Ŝi ja estas en neniu rilato kun via patrino. Sed ŝi intencas babili kun via patrino.

Lu Sifeng:Ĉu vi povus diri ne tiel heziteme?

Lu Gui:Ĉu vi scias,kial la mastrino sin fermas supre kaj ŝajnigas sin malsana?

Lu Sifeng:Ŝi ĉiam estas tia,kiam la mastro estas hejme.

Lu Gui:Ĉu ĉi-foje vi ne rimarkis ion nekutiman?

Lu Sifeng:Ne!

Lu Gui:Ĉu vi nenion rimarkis?Kaj krome,sinjorido Ping ne diris ion al vi?

Lu Sifeng:Ne. Mi scias nur,ke en ĉi tiu duonjaro li malofte parolas kun la mastrino.

Lu Gui:Nu,kaj kiel la mastrino traktas vin?

Lu Sifeng:En la lastaj tagoj pli bone ol antaŭe.

Lu Gui:Ĝuste mi divenis. Nun aŭskultu! La mastrino klare scias,ke mi ne volas,ke vi forlasu vian laboron ĉi tie. Tial ŝi intencas rekte diri al via patrino,ke ŝi portu vin for!

Lu Sifeng (mallaŭte):Ŝi volas maldungi min — sed pro kio?

Lu Gui:Vi bone scias pri la kialo!

Lu Sifeng (mallaŭte):Sed kial ŝi volas venigi mian patrinon?

Lu Gui:Ŝi havas ion por malkaŝi al via patrino.

Lu Sifeng (subite komprenas):Ho,patro! Vi neniel sciigu la patrinon, ke mi laboras ĉi tie. (Larmas pro timo kaj bedaŭro. ) Patro,ne forgesu,ke antaŭ du jaroj,kiam mia patrino estis forironta de ni,ŝi atentigis vin neniel lasi min servi en riĉula domo,sed vi ne aŭskultis kaj servigis min ĉi tie. Pri ĉio ĉi ŝi ne scias,kaj mi neniel volas,ke ŝi informiĝos pri ĉio ĉi tie. (Ŝi sin apogas sur la tablo kaj ploras. ) Ho,panjo,panjo!

Lu Gui:Ho,mia infano. (Karesas ŝin. ) Nun vi estas klara,ke mi faras ĉion por vi. Mi amas vin,kaj nenio timinda estas ĉi tie! Ŝi faros nenion malutilan al vi. Ŝi ne kuraĝas maldungi vin. Ĉi tie estas homo timinda por ŝi.

Lu Sifeng:Kiu?

Lu Gui:Ŝi timas min! Ĉu vi forgesas la du fantomojn? Mi ja estas lerta kapti fantomojn. Kiam mi petis de ŝi forpermeson por vi hieraŭ vespere,ŝi diris,ke mi venigu vian patrinon ĉi tien,se via patrino vizitos vin. Nu,rigardu,en kia humoro ŝi estas en tiuj du tagoj,mi ja divenis la kaŭzon. Tiam mi menciis pri la okazaĵo en tiu nokto. Ŝi estas saĝa kaj ne povas malkompreni mian aludon. Hm,se ŝi ŝajnigos sin,ŝi falos en embarason kaj precipe nun,dum la mastro estas hejme. Mi scias,ke ŝi estas akra ino,sed mi morte venĝos kontraŭ tiu,kiu aŭdacos ofendi mian filinon!

Lu Sifeng (levas sian kapon):Ne faru senpripensaĵon!

Lu Gui:Mi timas neniun en ĉi tiu domo,escepte la maljunan mastron. Estu trankvila, kaj via patro zorgas pri ĉio. Cetere tio eble estas mia miskompreno. Eble ŝi tute ne havas tiun intencon. Supraĵe,ŝi ja diris al mi,ke ŝi volas konatiĝi kun via patrino,ĉar ŝi aŭdis,ke via patrino scipovas legi kaj skribi.

Lu Sifeng (subite streĉas siajn orelojn):Ts! Ŝajne iu tusas en la manĝejo.

Lu Gui (aŭskultas atente):Ĉu venas la mastrino? (Iras al la pordo de la manĝejo kaj rigardas tra la serurtruo,poste turnas sin. ) Vere estas ŝi! Strange,ke ŝi malsupreniras. Estu sentima! Nenion diru! Mi iras for!

Lu Sifeng (forviŝas larmojn):Hm. Informu min,tuj post kiam mia patrino alvenos!

Lu Gui:Ho jes,kaj kiam via patrino venos,ŝajnigu,ke vi aŭdis nenion,ĉu bone? (Li iras al la meza pordo kaj returnas sin. ) Ne forgesu diri al la mastrino,ke mi maltrankvilas pro ŝia sanstato. (Haste foriras al la meza pordo. )

Lu Sifeng iras al la manĝejo kun la bovlo de dekoktaĵo. Zhou Fanyi eniras renkonte al ŝi. La vizaĝo de la mastrino estas pala dum la vizaĝa konturo estas bela. Melankolio klare legiĝas sur ŝiaj brovoj. Videblas,ke malĝojo brulas interne en sia koro,kaj la okuloj estas plenaj de doloro kaj ĉagreniĝo pro malespero de juna virino. Ŝi ĉiam pene retenas sin. Estante virino klerigita per la nova eduka metodo sed influata de la malnova etiko,ŝi havas siajn naturan kvietemon kaj saĝon. Ŝi ŝatas poemojn kaj prozojn. Tamen neretenebla pasio kaj forto ondas en ŝia koro. Ŝia karaktero de neregebla rigideco instigas ŝin fari spiteman decidon. Ŝi amas pasie kaj malamas ĝisoste. Ŝia eksteraĵo estas kvieta,kvazaŭ malpeza aŭtuna folio ĉe la vesperiĝo. Ŝi konscias,ke ŝia somero jam forpasis kaj la vesperruĝo de la vivo baldaŭ malheliĝos.

En nigraj vestoj borderitaj per arĝenta pasamento,kun ronda ventumilo en la mano,ŝi eniras rigardante al Lu Sifeng.

Lu Sifeng:Sinjorino! Kial vi malsupreniris?Mi estas portonta al vi la medikamenton.

Zhou Fanyi:Ĉu la mastro estas en la kabineto?

Lu Sifeng:Jes,tie li havas gaston.

Zhou Fanyi:Kiu venis?

Lu Sifeng:Antaŭ momento estis policestro,sed la nunan mi ne scias. Ĉu vi volas vidi lin?

Zhou Fanyi:Ne. (Paŭzas kaj rigardas ĉirkaŭen): Dum du semajnoj mi ne malsupreniris,kaj la aspekto de ĉi tiu ĉambro jam ŝanĝiĝis.

Lu Sifeng:Jes. La mastro ne ŝatas la antaŭan aranĝon kaj ordonis elporti kelke da viaj mebloj,kaj nun la ĉambro estas aranĝita laŭ lia volo.

Zhou Fanyi (rigardante la spegul-ŝrankon en la dekstro):Tiu malnova ŝranko estas refoje metita ĉi tie. Ĉion bagatelan li ŝatas decidi. (Ŝi tusas kaj sidiĝas. )

Lu Sifeng:Via vizaĝo vidigas febron,sinjorino. Bonvolu supreniri kaj tie ripozi.

Zhou Fanyi:Ne,supre estas tro varme. (Tusas refoje. )

Lu Sifeng:La mastro diris,ke vi pli bone kviete kuŝu supre en la lito,ĉar via sanstato estas malbona.

Zhou Fanyi:Mi ne ŝatas kuŝadi en la lito. Ho,mi forgesis,kiam la mastro revenis de la minejo?

Lu Sifeng:En nokto antaŭ tri tagoj. Li trovis,ke vi terure febras,li dormas unusola malsupre,por ne ĝeni vin.

Zhou Fanyi:Ŝajne mi ne vidis lin en la tago.

Lu Sifeng:Ĉiutage li iris ĉeesti kunvenon de la provinca registaro,kaj kiam li supreniris viziti vin vespere,via pordo ĉiam estis ŝlosita.

Zhou Fanyi (senzorge):Oj,kial tiel sufoke varme ankaŭ ĉi tie?

Lu Sifeng:Jes,sufiĉe sufoke. De mateno pezaj nuboj kovris la ĉielon. Eble estos pluvego.

Zhou Fanyi:Donu al mi pli grandan ventumilon. Mi sufokiĝas de varmego.

Lu Sifeng donas al ŝi grandan ventumidon. Zhou Fanyi rigardas ŝin por momento kaj intence turnas sian rigardon.

Zhou Fanyi:Kial mi ne vidis sinjoridon Ping en tiuj tagoj?

Lu Sifeng:Probable li estas tre okupita.

Zhou Fanyi:Mi aŭdis,ke ankaŭ li volas iri en la minejon,ĉu vere?

Lu Sifeng:Mi ne scias.

Zhou Fanyi:Ĉu vi ne aŭdis ion pri tio?

Lu Sifeng:Ne. Mi scias nur,ke lia servistino estas tre okupita por prepari por li vestojn.

Zhou Fanyi:Kion via patro nun faras?

Lu Sifeng:Mi ne scias. Oho,li diris,ke li tre maltrankvilas pro via sanstato.

Zhou Fanyi:Hm,li ja zorgas pri mi. (Post paŭzo kaj subite) Ĉu li ankoraŭ ne ellitiĝis?

Lu Sifeng:Kiu?

Zhou Fanyi (konsternite de la neatendita demando de Sifeng,haste kaŝas sian senton):Sinjorido Ping.

Lu Sifeng:Mi ne scias.

Zhou Fanyi (ĵetas rigardon al ŝi):Ĉu?

Lu Sifeng:Ne,mi ne vidis lin.

Zhou Fanyi:Kiam li revenis hieraŭ nokte?

Lu Sifeng (ruĝiĝas):Mi ne scias,ĉar mi ĉiam noktas hejme.

Zhou Fanyi (senvole):Ĉiam noktas hejme? (Konsciante sian maldecan demandon) Sed kial vi ĉiun nokton iras hejmen nun,kiam la mastro estas hejme?Kiu lin servas?

Lu Sifeng:Sed sinjorino,ĉu ne vi ordonis al mi nokti hejme?

Zhou Fanyi:Jes,sed tiam la mastro ne estis hejme.

Lu Sifeng:Mi pensas,ke tia piulo,kia nia mastro,ne ŝatas knabinon apud si.

Zhou Fanyi:Oho. (Subite levas la rigardon. ) Mi pensas,se li tuj foriros en la lastaj tagoj,do kien li iros?

Lu Sifeng (timeme):Ĉu vi mencias pri sinjorido Ping?

Zhou Fanyi (fikse rigardas ŝin):Jes.

Lu Sifeng:Mi ne aŭdis. (Balbute) Li hejmenrevenas la 2-an aŭ 3-an nokte. Ĉi-matene mia patro grumblis,ke li malfermas la pordon por la sinjorido post noktomezo.

Zhou Fanyi:Ĉu li ebriiĝis?

Lu Sifeng:Pri tio mi ne estas klara. (Penas ŝanĝi paroltemon. ) Sinjorino,prenu la medikamenton,mi petas!

Zhou Fanyi:Medikamento? Kies ideo tio estas?

Lu Sifeng:La mastro ordonis.

Zhou Fanyi:De kie estas tia medikamento? Vi ja scias,ke mi ne vizitis kuraciston.

Lu Sifeng:La mastro diris,ke via malsano radikiĝas en la hepato,tial ĉi-matene li rememoris iun preskribon,kiun vi prenis antaŭe,kaj ordonis aĉeti kaj dekokti ĝin.

Zhou Fanyi:Ĉu ĝi estas pretigita?

Lu Sifeng:Jes. Jen ĝi estas. (Donas al ŝi la bovlon. ) Bonvolu preni.

Zhou Fanyi (trinkas iom):Tenure amara. Kiu ĝin pretigis?

Lu Sifeng:Mi.

Zhou Fanyi:Ĝi estas abomeninda. Forverŝu ĝin!

Lu Sifeng:Forverŝi?

Zhou Fanyi (rememoras la severan mienon de sia edzo Zhou Puyuan):Oho,metu ĝin tie! Ne,(Kun abomeno) plibone vi forverŝu ĝin!

Lu Sifeng (heziteme):Jes.

Zhou Fanyi:Tiaj amaraj medikamentoj sufiĉe min turmentis en tiuj jaroj.

Lu Sifeng (kun la bovlo en la mano):Estu kuraĝa,sinjorino! Maldolĉa por la lango,sed saniga por la sango.

Zhou Fanyi (subite flamiĝas):Kiu volas vian admonon? Verŝu ĝin for! (Konsciiĝas pri sia maldeca parolo. ) Mia servistino diris al mi,ke la mastro aspektas maldika ĉi-foje.

Lu Sifeng:Jes,li estas pli maldika kaj sunbruna. Nun li tre maltrankvilas pro la minista striko.

Zhou Fanyi:Ĉu li estas tre malĝoja?

Lu Sifeng:Li estas sama kiel antaŭe. Li parolas preskaŭ neion en la hejmo,escepte de ĉeesto de gastoj.

Zhou Fanyi:Ĉu li ne alparolis la sinjoridojn?

Lu Sifeng:Li nur kapjesis al sinjorido Ping,sen alparolo. Nur ĉe la renkontiĝo kun sinjorido Chong,li demandis lin pri lia lernado. Ho,jes,mi rememoras,ke sinjorido Chong demandis pri via sanstato ĉi-matene.

Zhou Fanyi: Diru al li,ke mi sentas tre bone. Kaj plie,diru al la kasisto,ke li donu al sinjorido Chong 40 juanojn por libroaĉeto.

Lu Sifeng:Sinjorido Chong deziras viziti vin.

Zhou Fanyi:Lasu lin supreniri kaj vidi min. (Ŝi leviĝas kaj faras du paŝojn. ) Ho,kial tiel sufoke varme estas ĉi tie? Kvazaŭ ĉio en la domo ŝimus.

Lu Sifeng (post momenta pripenso):Sinjorino,mi volas peti de vi forpermeson por hodiaŭ.

Zhou Fanyi:Ĉar via patrino venis de Ji-nan,ĉu? Pri tio via patro diris al mi.

Voĉo de Zhou Chong (el la ĝardeno):Sifeng! Sifeng!

Zhou Fanyi:Sinjorido Chong vin vokas. Iru demandi,kion li volas.

Voĉo de Zhou Chong:Sifeng!

Lu Sifeng:Mi estas ĉi tie.

Zhou Chong eniras tra la meza pordo.

Zhou Chong (vidas nur Lu Sifeng):Mi serĉis vin la tutan matenon. (Subite vidas Zhou Fanyi. ) Panjo,kial vi malsupreniris?

Zhou Fanyi:Chong,kion vi faris? Via vizaĝo estas en ŝvito.

Zhou Chong:Mi ludis tenison kun mia kunlernanto. (Ameme) Mi havas multon por diri al vi,panjo. Ĉu vi sentas vin pli bone?(Sidiĝas apud Fanyi. ) Mi supreniris vidi vin plurfoje en la lastaj tagoj,sed via pordo ĉiam estis fermita.

Zhou Fanyi:Mi volas kvietecon. Kiel mi aspektas nun? Sifeng,prenu sodakvon por Chong!

Sifeng eliras el la pordo de la manĝejo.

Zhou Chong (ĝoje): Mi rigardu vin! Laŭ mi,vi esters tute bona,neniom malsana. Kial oni prenas vin malsana? Vi ŝlosis vin en la ĉambro kaj eĉ ne vidis la patron 3 tagojn post lia reveno.

Zhou Fanyi (rigardas al li melankolie):Mi sentas sufokiĝon. (Subite) Chong,ĉu vi esters 17-jara?

Zhou Chong:Ho,panjo,se vi ankoraŭ ne memoras mian aĝon,mi koleros kontraŭ vi.

Zhou Fanyi (ridante):Ho,pardonon,mi kulpas. Iafoje mi eĉ forgesas,kie mi mem estas. (Perdiĝas en meditado. ) Ho,jam pasis 18 jaroj de post mia alveno en ĉi domon. Nu,diru al mi,ĉu mi maljuniĝis?

Zhou Chong:Ne. Kio vin maltrankviligas?

Zhou Fanyi:Nenio.

Lu Sifeng eniras kun sodakvo.

Lu Sifeng:Bonvolu,sinjorido Chong.

Zhou Chong:Dankon!

Sifeng ruĝiĝas,elverŝas akvon por li.

Zhou Chong:Bonvolu doni tason ankaŭ al la sinjorino,ĉu bone?

Sifeng iras for.

Zhou Fanyi (rigardas al ili fikse):Chong,kial vi estas tiel afabla al ŝi?

Zhou Chong (trinkas):Panjo, jen estas,kion mi volas diri al vi,ĉar…

Sifeng eniras.

Zhou Chong:…Panjo,kie estas ventumilo de vi pentrita?

Zhou Fanyi:Ĉu vi forgesas,ke mi estas malsana?

Zhou Chong:Pardonon,panjo. Kial tiel sufoke varme ĉi tie?

Zhou Fanyi:Ŝajne la fenestro ne estas malfermita.

Zhou Chong:Mi malfermu ĝin.

Lu Sifeng:La mastro volas,ke ĝi estu fermita,dirante,ke eksterdome estas pli varme.

Zhou Fanyi:Ne,malfermu! Dum lia dujara foresto li tute ne scias la mortan atmosferon en ĉi domo.

Sifeng tiras flanken la fenestran kurtenon.

Zhou Chong (vidas,ke ŝi malfacile movas la florvazon antaŭ la fenestro): Ĉesu,Sifeng! Lasu min fari. (Iras al Sifeng. )

Zhou Fanyi (turnas sin al Lu Sifeng):Sifeng,iru al la kuirejo kaj rigardu,kiujn vegetarajn pladojn oni preparas por la mastro.

Sifeng eliras el la meza pordo.

Zhou Fanyi:Chong!

Zhou Chong returnas sin.

Zhou Fanyi:Sidiĝu,nun diru!

Zhou Chong (rigardas al sia patrino kun ĝojo):Panjo,mi estas tre ĝoja en la lastaj tagoj.

Zhou Fanyi:Tre bone,ke vi sentas ĝojon en la hejmo.

Zhou Chong:Mi havas neniun sekreton por vi,panjo,vi ne estas ordinara patrino,vi estas la plej kuraĝa,plej imagema kaj plej simpatia al miaj ideoj.

Zhou Fanyi:Dankon!

Zhou Chong:Mi volas diri al vi ion,aŭ pli ĝuste,peti vian konsilon.

Zhou Fanyi:Bone. Mi aŭskultas.

Zhou Chong:Panjo,(Mistere) ĉu vi ne kulpigos min?

Zhou Fanyi:Ne. Diru do!

Zhou Chong (ĝoje):Ho,panjo,(Hezitas. ) pli bone rni silentu.

Zhou Fanyi (ekridas):Kial?

Zhou Chong:Mi,mi timas,ke tio malagrabligos vin. Ĉu vi ankoraŭ ŝatos min,post mia konfeso?

Zhou Fanyi:Stultuleto,mi por ĉiam ŝatos vin.

Zhou Chong:Ĉu vere?

Zhou Fanyi:Certe.

Zhou Chong:Panjo,nun mi enamiĝis al iu knabino.

Zhou Fanyi (ŝiaj suspekto kaj timo estas konfirmitaj):Ho!

Zhou Chong (renkontas la fiksan rigardon de la patrino):Nu,panjo,via mieno ŝajne vidigas vian malaprobon.

Zhou Fanyi (kapskuas):Ne,absolute ne. Vi daŭrigu. (Vigliĝas. ) Kiu estas tiu knabino?

Zhou Chong (per neretenebla fervoro):Ŝi estas la plej,la plej (ĵetas rigardon al la patrino),laŭ mi, ŝi estas la plej bona knabino en la mondo. Ŝi,bonkora kaj kompatema,konas feliĉon de la vivo kaj komprenas la signifon de laboro. Kaj plej grave estas,ke ŝi ne estas dorlotata.

Zhou Fanyi (senzorge):Mi scias,ke vi ŝatas klerigitajn knabinojn. Ĉu ŝi estas klera?

Zhou Chong:Ne,ŝi ne estas klerigita. Tio estas sia sola malfortaĵo,sed tio ne estas ŝia kulpo.

Zhou Fanyi:Oho,(ŝiaj okuloj malheliĝas. ) Chong,ĉu vi aludas Sifeng?

Zhou Chong:Jes,panjo. Mi scias,ke oni mokos min,sed mi kredas,ke vi simpatias min.

Zhou Fanyi (surpriziĝas kaj parolas en si mem):Sed,mia infano…

Zhou Chong (malpacienciĝas):Ĉu vi malaprobas? Ĉu vi opinias,ke mi eraras?

Zhou Fanyi:Ne,ne. Tiel mi ne opinias,sed mi timas,ke tia knabino,kia ŝi,ne alportos al vi feliĉon.

Zhou Chong:Ne. Ŝi estas saĝa kaj simpatia,kaj komprenas min.

Zhou Fanyi:Ĉu vi ne timas,ke tio malagrabligos vian patron?

Zhou Chong:Tio esters mia propra afero.

Zhou Fanyi:Kaj la aliaj mokridos vin?

Zhou Chong:Tion mi des pli ignoras.

Zhou Fanyi:Tia devas esti mia filo. Sed mi maltrankvilas,ke ŝi,neklerigita,estas homo de la malsupera klaso. Se vi ŝin ŝatas,kompreneble ŝi rigardas tion sia feliĉo.

Zhou Chong:Panjo,ĉu vi pensas,ke ŝi estas ventkapa?

Zhou Fanyi:Chong,kial vi alte taksas ĉiujn?

Zhou Chong:Panjo,mi pensas,ke tiaj vortoj ne decas por ŝi. Ŝi estas la plej pura kaj firmdecida knabino. Hieraŭ mi jam petis ŝian manon.

Zhou Fanyi (en granda surpriziĝo):Kio? Vi petis ŝian manon? (Ekridas. ) Vi petis ŝian manon?

Zhou Chong (malŝatas la sintenon de la patrino):Ne ridu. Ŝi rifuzis min,tamen mi estas ĝoja,ĉar tio montras,ke ŝi estas pli nobla,kvankam ŝi diris,ke ŝi ne volas edziniĝi al mi.

Zhou Fanyi:Kio?Ŝi eĉ rifuzis vin?

Zhou Chong:Ĉu vi opinias tion hipokriteco? Ne,ŝi diris,ke ŝia koro estas okupita de alia homo.

Zhou Fanyi:Kiu?

Zhou Chong:Mi ne demandis. Certe estas ŝia najbaro,kiun ŝi ofte renkontas. Tamen vera amo ĉiam estas akompanata de zigzago. Mi amas ŝin. Pri tio ŝi komprenos iom post iom kaj certe donos sian manon al mi.

Zhou Fanyi (neeltenebde):Mia filo neniel prenu ŝin kiel sian edzinon.

Zhou Chong (ekster atendo):Kial,panjo? Ŝi estas bona knabino. Malantaŭ via dorso ŝi ĉiam montras respekton al vi.

Zhou Fanyi:Kion vi volas fari nun?

Zhou Chong:Mi diros ĉion ĉi al la patro.

Zhou Fanyi:Ĉu vi forgesas,kia homo estas via patro?

Zhou Chong:Mi nepre diros al li. Estontece eble mi ne edziĝos al ŝi. Mi daŭre respektos ŝin kaj volonte helpos ŝin,eĉ se ŝi ne ŝatos min. Tamen mi esperas,ke ŝi ricevos edukadon,kaj mia patro permesos al mi doni duonon de mia poreduka mono al ŝi por ŝia lernado.

Zhou Fanyi:Kia naiva knabo!

Zhou Chong (ŝokite):Panjo,mi jam ne estas infano.

Zhou Fanyi:Per nur unu vorto via patro senrevigos vin.

Zhou Chong:Mi ne kredas. (Kun ĉagreniĝo) Ni lasu tiun temon. Panjo,hieraŭ mi renkontis la fraton. Li diris al mi,ke li iros labori en la minejo kaj forveturos morgaŭ,kaj pro troa okupiteco li ne venos adiaŭi vin. Ĉu vi kulpigos lin?

Zhou Fanyi:Kial kulpigi lin?

Zhou Chong:Mi trovis,ke la rilatoj inter vi kaj la frato ne estas tiel intimaj kiel antaŭe. Panjo,vi nur pensu,ke de la infaneco mia frato perdis sian patrinon,kio tre facile strangigis lian karakteron. Mi pensas,ke lia patrino certe estis tre sentimentala,ĉar la frato ja estas tia homo.

Zhou Fanyi:Via patro estas hejme,kaj vi ne menciu la patrinon de via frato,alie via patro havos longan vizaĝon kaj malgajigos la tutan domon.

Zhou Chong:Panjo,nun la frato estas vere stranga. Li multe drinkas kaj ofte estas malbonhumora. Antaŭ 3 tagoj li ebriiĝis kaj,tenante miajn manojn,diris al mi,ke li malamas sin mem. Li diris ankaŭ multe da nekompreneblaj vortoj.

Zhou Fanyi:Hm.

Zhou Chong:Fine li subite diris,ke antaŭe li amis iun virinon,kiun li absolute ne devis ami.

Zhou Fanyi (al si mem):Antaŭe?

Zhou Chong:Kaj tuj poste li ploregis kaj devigis min foriri el lia ĉambro.

Zhou Fanyi:Kaj kion alian li diris?

Zhou Chong:Nenion plu. Li verŝajne estas tre soleca. Ankaŭ mi malĝojas por li,sed kial li ankoraŭ ne edziĝis?

Zhou Fanyi (murmure):Kiu scias? Kiu scias?

Zhou Chong (aŭdas paŝbruon el ekstere kaj returnas sin):Ho,mia frato venas.

Malfermiĝas la meza pordo,kaj eniras Zhou Ping. Li estas 28-jara,tre pals kaj pli altkreska ol sia frato. Lia vizaĝo estas bela. En liaj senbrilaj okuloj legiĝas hezitemo,malkuraĝo kaj kontraŭdiro. Li verŝajne pentas pri siaj antaŭaj eraroj. En nova impeto de la sento fervoro kaj pasio kiel tajdo refoje englutis lin. Lia minimuma prudento similas al velkiĝinta branĉo turniĝanta en akvokirlo. Tial eraroj unu post alia trafas lin. Li cagreniĝas kaj malamas sin mem. Li envias ĉiujn senskrupulajn homojn, kiuj aŭdacas fari ĉiajn malbonaĵojn. Kaj samtempe li envias ĉiujn kapablulojn fari grandan aferon kaj fariĝi “modela civitano” kaj “modela patriarko” laŭ la “moralo” de la mondumanoj. Li admiras sian patron,kiu en liaj okuloj estas senmanka viro malgraŭ ioma malcedemo kaj malvarmeco. Sed ankaŭ malcedemo kaj malvarmeco plaĉas al li,ĉar ili mankas al li. Li ne volas plu pensi la patron,kiu trompis lin. Li decidas sin “elsavi”. Li bezonas novan “amon” kaj liberigi sin el maldolĉeco de la “malnova amo”. Li trovis Lu Sifeng,kiu elspiras ĉion,kion li bezonas. Ŝi estas juna,bela kaj fervora,kaj ankaŭ iom maldelikata. Nun li abomenas ĉiujn tro melankolajn virinojn kaj ilian tro delikatan senton.

Tamen ia nekontenteco latentas en lia koro. Kiam li opinias, ke Sifeng ne komprenas nek simpatias lin,li nereteneble drinkas kaj diboĉas por serĉi ĝojon,dronante en nova ekscito.

En malhelblua robo,eŭropa pantalono kaj brilantaj ŝuoj,li oscedas kaj vidiĝas tre deprimita.

Zhou Chong:Frato Ping.

Zhou Ping:Estas vi,Chong.

Zhou Fanyi (trovas,ke Ping ŝin neglektas):Ping!

Zhou Ping:Ho,(mallevas la kapon kaj tuj levas. ) Mi ne rimarlas,ke ankaŭ vi estas ĉi tie.

Zhou Fanyi:Mi ĵus malsupreniris.

Zhou Ping (al Zhou Chong):Ĉu la patro estas hejme?

Zhou Chong:Jes,ĉu vi volas vidi lin?

Zhou Ping:Mi volas interparoli kun li antaŭ mia foriro. (Rekte al la kabineto. )

Zhou Chong:Nun ne iru tien!

Zhou Ping:Pri kio li estas okupita?

Zhou Chong:Li probable diskutas kun vizitanto pri oficaj aferoj. Ĵus mi vidis lin. Li diris,ke li baldaŭ venos ĉi tien kaj petis nin atendi lin ĉi tie.

Zhou Ping:Do mi revenu mian ĉambron kaj skribu leteron. (Pretas foriri. )

Zhou Chong:Ne iru. La patrino diris,ke ŝi ne vidis vin dum longa tempo. Ĉu estas bone,ke vi restu kun ni kaj iom babilu?

Zhou Fanyi:Ne ĝenu lin. Lasu lin foriri kaj ripozi,ĉar li ŝatas esti sola.

Zhou Ping (iom pikita):Ne ĉiam tiel estas. Mi pensas,ke vi havas multon por fari,kiam la patro estas hejme,kaj mi…

Zhou Chong:Ĉu vi ne scias,ke la patrino estas malsana?

Zhou Fanyi:Ĉu via frato degnas zorgi pri mia malsano?

Zhou Chong:Ej,panjo !

Zhou Ping:Ĉu vi sentas vin pli bone?

Zhou Fanyi:Dankon. Mi ĵus malsupreniris.

Zhou Ping:Jen mi pretas foriri al la minejo morgaŭ.

Zhou Fanyi:Ho,(paŭzo) Tre bone. — Kiam vi revenos?

Zhou Ping:Nun mi ne estas certa. Eble post 2 aŭ 3 jaroj. Ho,kiel sufoke ĉi tie.

Zhou Chong:La fenestro jam estas malfermita. Mi supozas,ke baldaŭ pluvegos.

Zhou Fanyi (post paŭzo):Kion vi faros en la minejo?

Zhou Chong:Panjo,ĉu vi forgesas,ke lia fako estas karbominologio?

Zhou Fanyi:Ĉu tio estas la motivo de via foriro,Ping?

Zhou Ping (prenas la ĵurnalon):Mi ne povas diri precize. Ŝajne mi enuiĝis pro tro longa restado hejme.

Zhou Fanyi (ridete):Mi pensas,ke vi ektimis.

Zhou Ping:Kion vi aludas?

Zhou Fanyi:Ŝajne vi forgesis,ke ĉi tiun ĉambron vizitis fantomoj.

Zhou Ping:Mi ne forgesis. Sed mi enuiĝis de tiu ĉi loko.

Zhou Fanyi (ridetante):Se mi estus vi,mi malŝatus ĉiujn ĉirkaŭajn homojn kaj forlasus ĉi tiun malbenindan lokon.

Zhou Chong:Vi ne tiel diru,panjo!

Zhou Ping (melankolie):Hm,mi ne sufiĉe malamas min mem,do kiel mi rajtas malŝati aliajn? (Vespiras) Chong,mi volas foriri.

La pordo de la kabineto malfermiĝas.

Zhou Chong:Ne foriru,eble la patro venas.

Voĉo de Zhou Puyuan:Faru laŭ mia ideo! Nun estas solvita la problemo. Bone,ĝis revido!

Larĝe malfermiĝas la pordo,kaj eniras Zhou Puyuan. Li estas 55-jara,grizhara. Glimbrilas liaj okuloj post la ovalaj or-framaj okulvitroj. Samkiel ĉiuj aliaj fondintoj de riĉa familio,li aspektas severa antaŭ la filoj. Sur la vizaĝo legaĝas arbitreco,memfido kaj obstineco. Li estas vestita en modo antaŭ 20 jaroj — atlasa robo kaj blanka silka ĉemizo. La kolumo malbutonumita. La pura vesto tre bone sidas sur li. Li estas graseta,ĝibeta. Liaj grizajharoj,brile kombitaj,montras lian antaŭan belecon. En la sunlumo lia vizaĝo aspektas arĝente pala. Oni diras,ke tio estas trajto de riĉuloj, jen kial li posedas tiel grandan minejon.

Zhou Ping kaj Zhou Chong:Saluton,paĉjo!

Zhou Chong:Ĉu foriris la gasto?

Zhou Puyuan (kapjesas kaj turnas sin al Fanyi):Kial vi malsupreniris hodiaŭ? Ĉu vi tute resaniĝis?

Zhou Fanyi:Mi ne estis grave malsana. Kiel vi fartas nun?

Zhou Puyuan:Bone. Vi devas ripozi supre. Chong,kiel vi opinias,ĉu via patrino aspektas pli bone ol antaŭe?

Zhou Chong:Fakte ŝi havas neniun gravan malsanon.

Zhou Puyuan (ne ŝatas tiajn respondojn al li):Kiu tion diris al vi? Ĉu vi ofte zorgis pri sia malsano dum mia foresto?(Sidiĝas sur la kanapo. )

Zhou Fanyi (evitante lian denovan lecionon):Puyuan,ŝajne vi iom maldikiĝi. Kiel statas nun la striko de la ministoj?

Zhou Puyuan:Hieraŭ matene oni jam denove komencis labori. Estas neniu problemo.

Zhou Chong:Paĉjo,kial Lu Dahai volas vidi vin ĉi tie?

Zhou Puyuan:Kiu estas Lu Dahai?

Zhou Chong:Duonfilo de Lu Gui. Li fariĝis mimsto antaŭ du jaroj kaj nun estas reprezentanto de la strikantoj.

Zhou Puyuan:Hm,li certe estas subinstigita,sed li jam estas eksigita.

Zhou Chong:Eksigita? Paĉjo,ĵus antaŭe mi interparolis kun li kaj trovis,ke li estas prudenta. La reprezentanto de la strikantoj ne nepre devas esti eksigita.

Zhou Puyuan:Hm. Ja estas moda afero por iuj junuloj interparoli kun labonstoj ka j diri kelke da simpatiaj vortoj.

Zhou Chong:Mi opinias,ke ni devas simpata lin,ĉar li penas fari bonon por siaj kamaradoj. Estas maljuste,ke ni vivas feliĉe kaj deprenas de ili manĝaĵojn. La afero modon ne koncemas.

Zhou Puyuan (levas la okulojn):Kion vi scias pri la socio? Kiun libron pri soci-ekonomiko vi legis? Mi opinias,ke kiam mi studis en Germanio,mi ja havis multe pli profundan socian ideon ol vi.

Zhou Chong (subigita):Paĉjo,mi informiĝis,ke ĉi-foje la minejo donis neniom da kompensa mono al la vunditaj laboristoj.

Zhou Puyuan (levas la kapon):Mi pensas,ke vi jam diris sufiĉe multe. (Turnas sin al Fanyi. ) Li fariĝas tute simila al vi en tiuj 2 jaroj. (Rigardas horloĝon. ) Venos gasto post 10 minutoj. Kion vi havas pri viaj propraj aferoj?

Zhou Ping:Paĉjo,mi volas paroli kun vi.

Zhou Puyuan:Pri kio?

Zhou Ping:Mi planas iri al la minejo morgaŭ.

Zhou Puyuan:Ĉu vi jam finis la laboron en la oficejo de la kompanio?

Zhou Ping:Preskaŭ. Mi deziras,ke vi donu al mi konkretan laboron. Mi ne volas nur rigardi.

Zhou Puyuan (paŭzas kaj rigardas lin):Ĉu vi povas elteni penigan laboron? Faru ĝisfine,se vi komencos. Mi ne volas,ke aliaj klaĉos pri mia filo.

Zhou Ping:Tiujn du jarojn mi vivas ĉi tie tro komforte kaj vere volas iri en la kamparon.

Zhou Puyuan:Mi pripensu! (Paŭzo) Jes,vi povas ekiri morgaŭ. Koncerne vian oficon,mi sciigos vin telegrame post via alveno al la minejo.

Lu Sifeng eniras kun tetaso en la manoj.

Zhou Chong (hezite):Paĉjo.

Zhou Puyuan (perceptas,ke li ree ion novan havas):Oho,kio?

Zhou Chong:Mi volas interkonsiĝi kun vi pri io grava.

Zhou Puyuan:Pri kio?

Zhou Chong (mallevas sian kapon):Mi volas elpreni parton de mia poreduka mono.

Zhou Puyuan:Por kio?

Zhou Chong (sin kuraĝigante):Por doni al…

Sifeng prezentas la teon al Zhou Puyuan.

Zhou Puyuan:Sifeng,(turnas sin al Zhou Chong) nur momenton! (Al Sifeng) Kie estas la tizano por la. sinjorino?

Lu Sifeng:Jam preta.

Zhou Puyuan:Kial vi ne alportis?

Lu Sifeng rigardas Zhou Fanyi sen respondi.

Zhou Fanyi (konscias la serioziĝon de la atmosfero):Ŝi jam alportis al mi,sed mi ne prenis.

Zhou Puyuan:Kial? (Paŭzas kaj al Sifeng. ) Kie la tizano?

Zhou Fanyi (haste):Ŝi forverŝis ĝin laŭ mia ordono.

Zhou Puyuan (malrapide):Forverŝis? (Al Sifeng) Ĉu ankoraŭ iom restas?

Lu Sifeng:Restas iomete en la vazo.

Zhou Puyuan:Prenu do ĉi tien!

Zhou Fanyi (kontraŭstarante):Mi ne volas tiun amaraĵon.

Zhou Puyuan (al Sifeng):Iru kaj prenu!

Lu Sifeng iras maldekstren kaj elverŝas la restaĵon el la vazo.

Zhou Chong:Paĉjo,kial vi devigas panjon,se ŝi ne volas?

Zhou Puyuan:Vi kaj via patrino ambaŭ ne scias,kie estas via malsano. (Mallaŭte al Zhou Fanyi)Trinku,kaj vi resaniĝos. (Al Sifeng) Donu al la sinjorino la tizanon!

Zhou Fanyi(penas sin regi):Bone,metu do ĉi tien!

Lu Sifeng metas la bovlon.

Zhou Puyuan (neĝoje):Pli bone vi trinku nun!

Zhou Fanyi (subite):Sifeng,portu ĝin for!

Zhou Puyuan (subite severe):Prenu ĝin! Ne estu tiel arbitra antaŭ la infanoj!

Zhou Fanyi (per voĉo tremanta):Mi ne volas.

Zhou Puyuan:Chong,donu la tizanon al via patrino!

Zhou Chong (rezistante):Patro!

Zhou Puyuan (rigardas kolere):Iru!

Zhou Chong devigite donas la tizanon al sia patrino.

Zhou Puyuan:Nu,petu ŝin preni!

Zhou Chong (kun la bovlo en la tremantaj manoj):Patro,ne estu tia!

Zhou Puyuan:Kion vi diris?

Zhou Ping (iras antaŭ Zhou Chong kun mallevita kapo kaj mallaŭte):Obeu la patron! Pri lia karaktero vi ja estas klara.

Zhou Chong (kun larmoj en la okuloj,al la patrino):Vi prenu, prenu iom por mi! Alie la patro ne kvietiĝos de kolero.

Zhou Fanyi (petegante):Mi prenu ĝin vespere,ĉu bone?

Zhou Puyuan (malvarme):Fanyi,estante patrino,vi devas pensi pri viaj infanoj ĉiam kaj ĉie. Se vi ne zorgas pri via propra sano,almenaŭ vi devas fari ekzemplon de obeo.

Zhou Fanyi (rigardas Zhou Puyuan kaj poste Zhou Ping. Prenas la bovlon kaj tuj demetas ĝin):Ne,mi ne volas.

Zhou Puyuan:Ping,vi petu ŝin preni!

Zhou Ping:Patro! Mi…

Zhou Puyuan:Iru kaj genuiĝu kaj petu ŝin!

Zhou Ping (iras antaŭ Fanyi,rigardas al Zhou Puyuan,Petante indulgon):Patro!

Zhou Puyuan (laŭte):Genuiĝu!

Zhou Ping rigardas Zhou Fanyi,kaj tiu larmas. Zhou Chong tremas de kolero.

Zhou Puyuan:Mi volas,ke vi genuiĝu!

Zhou Ping pretas genuiĝi.

Zhou Fanyi (rigardante Zhou Ping,haste):Mi prenas tuj.

(Trinkas du glutojn. Larmoj ŝprucas el la okuloj. Ŝiaj rigardoj renkontas la severajn okulojn de sia edzo kaj la malĝojan vizaĝon de Zhou Ping. Englutinte indignon,ŝi eltrinkas unuspire. ) Ho! (Plorante forkuras el la dekstra pordo. )

Longa silento.

Zhou Puyuan (rigardas la horloĝon): Restas 3 minutoj. (Al Zhou Chong) Kion vi ĵus volis diri?

Zhou Chong (levas la kapon kaj malrapide):Kio?

Zhou Puyuan:Por kio vi volas elpreni parton de via poreduka mono?

Zhou Chong (mallaŭte):Neniun aferon mi havas nun.

Zhou Puyuan:Ĉu vere neniun freŝan problemon vi havas?

Zhou Chong (plorante):Neniun,neniun. - La patrino diris prave. (Kuras al la manĝejo. )

Zhou Puyuan:Chong,kien vi kuras?

Zhou Chong:Supren al mia patrino.

Zhou Puyuan:Ĉu tiamaniere?

Zhou Chong (pene retenante sin,returniĝas):Jes,patro. Mi foriras. Kion vi ankoraŭ ordonas?

Zhou Puyuan:Iru do!

Zhou Chong iras du paŝojn al la manĝejo.

Zhou Puyuan:Haltu!

Zhou Chong:Patro.

Zhou Puyuan:Transdiru al via patrino,ke mi jam invitis la germanan doktoron Kramer ĉi tien por ekzameni ŝin.

Zhou Chong:Sed ŝi jam prenis vian tizanon.

Zhou Puyuan:Ŝi estas anormala en la psiko. Ŝajnas,ke ŝi grave malsanas. (Returnas sin al Zhou Ping. ) Laŭ mi,ankaŭ vi estas anormala.

Zhou Ping:Patro,mi volas ripozi.

Zhou Puyuan:Ne,vi ne iru. Mi havas ion diri al vi. (Al Zhou Chong) Diru al via patrino,ke doktoro Kramer estas fama fakulo de encefalopatio. Mi konatiĝis kun li en Germanio. Ŝi nepre lasu lin ekzameni. Ĉu vi aŭdis?

Zhou Chong:Jes. (Faras du paŝojn. ) Ĉu nenion plu,patro?

Zhou Puyuan:Ne,nenion. Vi iru do!

Zhou Chong eliras tra la manĝejo.

Zhou Puyuan (returnas sin al Lu Sifeng) : Sifeng,mi jam diris al vi,ke vi ne estu en ĉi ĉambro senkaŭze.

Lu Sifeng:Jes,via sinjora moŝto. (Eliras tra la manĝejo. )

Eniras Lu Gui el la kabineto.

Lu Gui (sin fleksante):Via sinjora moŝto,la gasto jam venis.

Zhou Puyuan:Invitu lin en la salonon!

Lu Gui:Jes,via sinjora moŝto. (Eliras)

Zhou Puyuan:Kiu malfermis la fenestron?

Zhou Ping:Frato kaj mi.

Zhou Puyuan:Fermu ĝin! (Viŝas la okulvitrojn. ) Enlasu neniun subulon en ĉi ĉambron! Iom poste mi ripozos ĉi tie.

Zhou Ping:Jes.

Zhou Puyuan (purigante la okulvitrojn,rigardas la meblojn ĉirkaŭe):Plejparto de la mebloj en ĉi ĉambro estis ŝatata de via propra patrino. Malgraŭ transloĝiĝoj mi kunportis ilin. (Surmetas la okulvitrojn kaj ektusas. ) Mi volas,ke la aranĝo de ĉi tiu ĉambro ĉiam havu la malnovan aspekton kiel antaŭ 30 jaroj. Tio min plezurigas. (Malrapide iras al la tablo kaj rigardas la foton. ) Via patrino ŝatis,ke la fenestro estu fermita somere.

Zhou Ping (kun afekta rido):Sed,paĉjo,vi ne bezonas tiel fari,eĉ se por memori mian patrinon.

Zhou Puyuan (subite levas la kapon):Mi aŭdis,ke vi faris ion hontigan por vi mem.

Zhou Ping (surprizite):Kio?

Zhou Puyuan (iras antaŭ Zhou Ping):Via konduto estas hontiga por via patro. Ĉu vi scias? Kaj krome,(Paŭzo) ankaŭ hontiga por via patrino.

Zhou Ping (konsternite):Patro.

Zhou Puyuan (ameme):Vi estas mia unua filo,pro tio mi ne volas diri antaŭ aliaj. (Post paŭzo,pli severe) Mi aŭdis,ke en ĉi tiuj du jaroj dum mia foresto via konduto en la hejmo estas maldeca.

Zhou Ping (pli konsternite):Patro,ne,absolute ne.

Zhou Puyuan:Vi devas havi kuraĝon konfesi pri via faro.

Zhou Ping (paliĝas):Patro.

Zhou Puyuan:En la kompanio oni diris,ke vi ofte dronas en dancado. Precipe en la lastaj tri monatoj vi drinkas,hazard-ludas kaj forestas en la hejmo tutan nokton.

Zhou Ping:Ho. (Trankviliĝas) Ĉu vi aludas pri…

Zhou Puyuan:Ĉu tio estas vera?(Post longa paŭzo) Diru!

Zhou Ping:Jes,patro. (Ruĝiĝas)

Zhou Puyuan:Baldaŭ vi aĝos 30 jarojn kaj devas scii la memamon. Ĉu vi memoras,kial via persona nomo estas Ping?

Zhou Ping:Jes,mi memoras.

Zhou Puyuan:Diru do!

Zhou Ping:Ĉar mia patrino nomiĝas Shiping. Antaŭ sia forpaso ŝi donis al mi la nomon Ping.

Zhou Puyuan:Tial mi petas vin komplete ŝanĝi vian konduton ekde nun por via patrino.

Zhou Ping:Jes,mi obeas. Tio kaŭziĝis de momenta perdiĝo de la prudento.

Eniras Lu Gui el la kabineto.

Lu Gui:Sinjora moŝto,la gasto jam atendas longe.

Zhou Puyuan:Mi scias.

Lu Gui foriras.

Zhou Puyuan:Mi opinias mian familion la plej feliĉa kaj plej bonorda,kaj miajn filojn — perfektaj. Mi absolute ne volas,ke aliaj klaĉu pri la filoj edukitaj de mi.

Zhou Ping:Jes,paĉjo.

Zhou Puyuan:Homo! (Al si mem) Ho,mi laciĝis.

Zhou Ping helpas sian patron sidiĝi sur la kanapo. Lu Gui eniras.

Lu Gui:Sinjora moŝto.

Zhou Puyuan:Petu la gaston ĉi tien.

Lu Gui:Jes,via sinjora moŝto.

Zhou Ping:Paĉjo,vi ripozu.

Zhou Puyuan:Ne,vi ne zorgu pri tio ! (Al Lu Gui) Nun iru alkonduki la gaston.

Lu Gui: Jes,via sinjora moŝto. (Foriras. )

Zhou Puyuan prenas cigaron. Zhou Ping bruligas ĝin por li,kaj Zhou Puyuan malrapide fumas,rekte sidante.

(La kurteno falas. )


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.