La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FULMOTONDRO

Aŭtoro: Cao Yu

©2026 Geo

La Enhavo

TRIA AKTO

En la hejmo de Lu Gui,en Abrikot-flora Strato,n-ro10.

Ekstere de la domo

La stacia horloĝo batas la 22-an horon. Homoj junaj kaj maljunaj sin refreŝigas ĉe la lageto,kie tage regas malbonodoro kaj nokte blovas malvarmeta vento. Pluvegis antaŭnelonge,tamen neniom malpliiĝis la sufoka varmo. Kun malpacienco oni atendas fulmotondron. Vigle kaj senĉese kvakas ranoj en la lageto. Jen aŭdiĝas,jen silentiĝas la bruo de interparoloj de la refregŝigantaj homoj. De tempo al tempo ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. Nur ĉe la fulmbriloj vidiĝas la plorsalikoj kun tremantaj vergoj super la akvo. Post la fulmo denove falas netrapenetrebla mallumo.

Oni foriras. Regas silento. De malproksime bruadas tondroj,ĉe kiuj ĉesas kvaki la timemaj ranoj. Denove leviĝas vento,susuras la salik-folioj.

Fulmas pli brile,blue kaj terure,tondras pli furioze,sed fariĝas pli sufoke. La silenton rompas nur malofta kvakado kaj akra klakado far nokta gardisto. Pluvego pendas super la urbeto.

La furioza vento kaj torenta pluvo daŭras ĝis la fino de ĉi tiu akto.

Sur la scenejo vidiĝas ĉambro de Lu Sifeng,t. e. la interna ĉambro de la du-ĉambra domo de Lu Gui.

La familio Lu jam finis vespermanĝon. Ĉiu el ĝiaj kvar membroj estas regata de maltrankvileco kaj havas sian kaŝitan penson. Dahai ion purigas en angulo de la ĉambro. Mutas Shiping kaj Sifeng. Shiping kun mallevita kapo kolektas manĝilaron sur ronda tablo meze de la ĉambro,dum Lu Gui kun ebriaj okuloj kaj nudaj piedoj sidas kiel simio sur eluzita apogseĝo maldekstre. Li ruktas rigardante al Shiping. Lia blanka ĉemizo jam tute malsekiĝis de ŝvito. Li senĉese svingas palmfolian ventumilon.

Sifeng staras antaŭ la meza fenestro kun la dorso al la spektantoj,maltrankvile rigardante eksteren tra la fenestro. Jen aŭdiĝas paroloj de la refreŝigantoj ĉe la lageto,jen aŭdiĝas kvakado de ranoj. Kun maltrankvila mieno Sifeng foj-foje sin turnas por rigardi sian patron kaj tuj malŝate returniĝas. Apud ŝi ĉe la maldekstra muro troviĝas ligna lito kun mato,sur kiu bonorde kuŝas tre pura malpeza litkovrilo,kapkuseno kaj palmfolia ventumilo.

La ĉambro estas ne granda,kaj la plafono preme malalta super la kapo. Sur la muro super la litkapo pendas ilustrita reklamo de cigareda kompanio,kaj sur la maldekstra muro malnova novjara bildo. Sub la bildo staras malgranda kvadrata tablo kun spegulo,kombilo kaj kelke da ordinaraj kosmetikajoj por virinoj.

Sub la lito de Sifeng troviĝas tri paroj da laŭmodaj ŝuoj. Apud la litkapo kuŝas kesto kovrita per blanka tolo,sur kiu estas porcelana kruĉo kaj kelke da maldelikataj bovloj. Olealampo kun helruĝa lampŝirmilo staras sur la tetableto ĉe la delrstra angulo.

La ĉambro havas du pordojn. Sur la maldekstra pendas brilkolora kurteno,interne de kiu konserviĝas karbo. La loko funkcias ankaŭ kiel vestoŝanĝejo de Sifeng. La dekstra pordo kondukas al la ekstera ĉambro,kie tranoktas Lu Gui. Apud la pordo staras litotabuloj.

Kiam leviĝas la kurteno,Lu Gui apenaŭ finis sian lecionon al la tuta familio. La atmosfero estas streĉa. Lu Gui verŝajne tre kontentas pri sia digneco en la familio. Kun la grasa kapo klinita antaŭen,li svingas eluzitan palmfolian ventumilon,rigardante al la ceteraj tri homoj per siaj ebriaj okuloj.

Lu Dahai daŭre viŝas sian pistolon. Silentas la du virinoj,por atendi pluan lekciadon de Lu Gui. Alŝvebas el ekstere rana kvakado,kaj voĉo de strat-kantistinoj.

Starante antaŭ la fenestro,Sifeng profunde vespiras.

Lu Gui:Ve al vi! (Ekscitiĝe demandas. ) Nu,pripensu,kiu el vi povas rekte rigardi al mi en la vizaĝon? (Al Sifeng kaj Dahai) Vi ne devas ne aŭskulti min. Ĉu vi povus elkreski sen mia vivtenado? Sed nun,kion indan vi faris por mi? (Al Dahai) Vi respondu! (Al Sifeng) Nu,vi respondu! (Al Shiping,kiu staras apud la ronda tablo meze de la ĉambro. ) Eble vi povus respondi anstataŭ viaj karaj infanoj.

Silento. El ekstere alŝvebas sono de muzikilludado kaj kanto.

Lu Dahai (al Sifeng):Kiu kantas en tiel malfrua horo? Jam batis duono post la 22-a.

Lu Sifeng (malvigle):Blindulo kaj lia edzino. Ili kantas ĉiutage ĉi tie. (Ŝi vespiras,svingante ventumilon. )

Lu Gui:La tutan vivon min akompanas misfortuno! Apenaŭ mi laboris du jarojn en la hejmo de s-ro Zhou kaj havigis laborpostenon al la infanoj,vi (montras Shiping) venis kaj nuligis ĉion ĉi. Ĉiufoje,kiam vi hejmen iras,okazas malagrablaĵo. Kio okazis hodiaŭ? Post kiam mi revenis vokinte elektriston,Sifeng jam estas maldungita. Estas maldungita ankaŭ mi. Ho ve al vi! Se vi (montras al Shiping) ne venus,kial povus okazi tiaj malagrablaĵoj?

Lu Dahai (demetas la pistolon):Se vi volas,do riproĉu min. Ne ofendu mian patrinon anstataŭe!

Lu Gui:Riproĉi vin? Kiel mi kuraĝas riproĉi vin,sinjorido? Vi kuraĝis riproĉi eĉ riĉulon rekte en la vizaĝon,do kiel mi kuraĝus riproĉi vin?

Lu Dahai (malpacience):Vi drinkis nur 2 tasojn kaj babilaĉas senĉese. Kiam vi finos?

Lu Gui:Ho,fino? Mi estas plena de kolero kaj malkontento. Mi ne povas fini mian plendadon. Antaŭe ankaŭ mi havis serviston. Mi bone min distris kaj vivis sinjore. Sed de post edziĝo al via patrino,malfeliĉoj sinsekve trafis min,kaj la vivo malboniĝas tagon post tago…

Lu Sifeng:Vi bone scias,ke hazardludo forrabis de vi la tutan havaĵon.

Lu Dahai:Lin ne atentu! Lasu lin babili!

Lu Gui (absorbiĝinte en sia elokventeco,kvazaŭ li estus sola suferanto):Mi diru al vi,mia vivo malboniĝas tagon post tago. Mi estas ofendata dum la servado kaj hejme malbone traktata de vi. Jen ĉio ĉi tio pasis. Nun mi povas nur vivi kun malsata stomako same kiel vi. Vi pensu,kion utilan vi faris al mi? (Li subite trovis,ke nenien li povas meti siajn krurojn. ) Shiping,donu la tabureton ĉi tien por ke mi metu miajn krurojn sur ĝin.

Lu Dahai (rigardante al sia patrino,ne volante,ke ŝi tion faru):Ne,panjo !

Tamen Shiping metis ilian solan tabureton sub la piedojn de Lu Gui. Li metas siajn krumjn sur ĝin.

Lu Gui (rigardante Dahai):Kies kulpo tio estas? Vi insultis ilin. Ili ekflamiĝis kaj kompreneble maldungis nin,ĉar mi estas via patro. Pensu,Dahai,se mi,maljunulo,mortos de malsato pro via konduto,se mi mortos de malsato,lasu vian konsciencon juĝi tion!

Lu Dahai (perdinte paciencon,leviĝas):Do vi mortu! Kio vi estas esence?

Lu Gui (iom sobriĝinte):Ha, vi malbenita!

Lu Shiping:Dahai!

Lu Sifeng (samtempe):Frato!

Lu Gui (antaŭ la alta kaj fortika Dahai kaj la pistolo en lia mano, li estas iom timigita kaj ridas nervoze):Rigardu! Kia temperamento! (Paŭzas). Mi estas klara,ke tio ne estas kulpo de Dahai. En la famfio Zhou neniu estas bona. Mi laboris tie 2 jarojn kaj konas ĉion,kiel sur mia manplato. Por riĉuloj ĉio estas oportuna. Malnoblaĵojn ili faris,sed sin ŝajnigas dignaj. Ili parolas ĉiam ĝentile,sed la animo plej malvirtas. Rigardu,kiamaniere la gesinjoroj parolis kun mi hodiaŭ posttagmeze. Tamen estu singardemaj! Hm,se estos mia vico! Ili pensas,ke mi ne scias pri ilia konduto.

Lu Sifeng:Sufiĉe,ĉesu!

Lu Gui (fanfarone):Ha,atendu,mi malkaŝos ĉiujn hontindaĵojn fare de la sinjorino kaj sinjorido Ping,tiam eĉ la maljuna sinjoro,la damninda bastardo,surgenuiĝos antaŭ mi. Tiuj sendankemuloj! (Tusante) Mi malkaŝos! (Al sia filino)Kie estas la teo?

Lu Sifeng:Ĉu vi vere ebriiĝis, patro? Ĉu vi ne vidis, ke mi metis ĝin sur la tablon antaŭ momento?

Lu Gui (prenas la tason. Al Sifeng):Kio estas tio? Simpla akvo!

Lu Sifeng (malvarme):Certe ĝi estas akvo. Ni ne havas tefoliojn.

Lu Gui:Malsaĝulo! Mi kutime trinkas bonan teon post manĝo,ĉu vi ne scias?

Lu Dahai:Jes,mia patro trinkas teon post manĝo. (Al Sifeng) Sifeng,kial vi ne infuzis por li la multekostan teon Longjing,153. 60 juanojn por unu kilogramo? Ne ĉagrenu lin!

Lu Sifeng:Longjing? Ni ne havas eĉ la plej malmultekostan teon!

Lu Dahai (al Lu Gui):Ĉu vi aŭdis? Nu,trinku la bolintan akvon kaj toleru! Ne estu tiel postulema! (Metas tason da akvo sur la tablon apud Lu Gui kaj iras for. )

Lu Gui (ĵetas al li malican rigardon):Tio estas mia hejmo! Se ĝi ne plaĉas al vi,do vi iru for!

Lu Dahai (sin ĵetas al Lu Gui):Nun vi…

Lu Shiping (baras al Dahai):Ne, ne, mia infano. Vi ne kverelu kun li, por mi!

Lu Gui:Vi pensas,ke vi estas ne malbona. Vi kaŭzis tian ĉagrenon nur en du tagoj post via hejmenreveno. Mi ne kulpigis vin,kaj vi volas min bati? For tuj!

Lu Dahai (sin detenante):Panjo,mi ne povas plu resti ĉi tie,se li tiel kondutas. Mi foriru!

Lu Shiping:Ne diru sensencaĵon! Kien vi iras?

Lu Dahai:Mi havas aferon nepre farendan. Mi devas iri al rilaŝistejo.

Lu Shiping:Sed baldaŭ pluvos.

Lu Gui:Lasu lin for! Li —— malriĉa arogantulo! For de mi,tuj!

Lu Dahai:Estu singardema! Ne incitu min!

Lu Gui (fripone):Kion vi volas fari kontraŭ via patro antaŭ la okuloj de via patrino? Vi,bastardo!

Lu Dahai:Kio? Kiun vi blasfemas?

Lu Gui:Ĝuste vin!

Lu Shiping (al Lu Gui):Vi ne estu senhonta. Fermu vian buŝon!

Lu Gui:Mi estas senhonta? Sed mi ne havas bastardon kaj ne portis iun (montrante Dahai) ĉe la nupto.

Lu Shiping (dolore kaj indigne):Vi ——!

Lu Dahai (elprenas la pistolon):Mi,mi mortigos vin,maljunan senhontulon!

Lu Gui (stariĝas, kriante):Helpon! Helpon! Li volas pafi! (Ŝtoniĝas. )

Lu Sifeng (kuras al Dahai kaj kaptas lian pojnon):Frato!

Lu Shiping:Dahai,demetu la pistolon!

Lu Dahai (al Lu Gui):Diru al mia patrino, ke vi eraris kaj neniam diros la similajn malpuraĵojn, nek insultos!

Lu Gui:Bone.

Lu Dahai (pluapaŝe):Diru!

Lu Gui (timigite):Vi,vi demetu ĝin unue.

Lu Dahai (kolere):Ne! Vi diru unue!

Lu Gui:Bone. (Al Shiping) Mi eraris. Estontece mi ne diros malpuraĵojn,nek insultos.

Lu Dahai (montrante la rondan seĝon):Sidu tie!

Lu Gui (embarase sidiĝas, kun mallevita kapo grumblante):Bastardo!

Lu Dahai: Kio?

Lu Shiping:Demetu ĝin, Dahai, demetu la pistolon!

Lu Dahai (demetante la pistolon):Estu trankvila, panjo! Mi nur volas timigi lin.

Lu Shiping:Donu al mi! Kie vi akiris ĝin?

Lu Dahai:Ĝin perdis policanoj,kiam ili batis nin. Mi prenis ĝin en la minejo.

Lu Shiping:Por kio vi kunportas ĝin?

Lu Dahai:Por nenio.

Lu Shiping:Ne. Diru malkaŝe!

Lu Dahai (profunde meditante):Por nenio. Se la faniilio Zhou pelos nin en senelirejon,ĝi frue aŭ malfrue montros utilon.

Lu Shiping:Deliraĵon vi diris! Donu ĝin al mi!

Lu Dahai (ne volonte):Panjo !

Lu Shiping:Mi ja diris al vi ĉe la vespermanĝo, ke ni jam finis nian rilaton kun la familio Zhou. Ni neniam menciu plu ĝin.

Lu Dahai (malrapide kaj mallaŭte):Sed hodiaŭ ili vangfrapis min,ĉu mi povas forgesi? Ĉu ni vane sangis en la minejo?

Lu Shiping:Jes,ĉio ĉi jam forpasis. Ni neniam povos kvitigi tiun familion. Ĉio estas destino. Mi volas,ke vi suferu iom multe.

Lu Dahai:Ne ! Ni certe kvitiĝos kun ili.

Lu Shiping (laŭte):Dahai,vi estas mia plej amata filo. Sciu, ke mi neniam parolis kun vi tiamaniere. Se vi vundos iun ajn el la familio Zhou,ĉu sinjoron,ĉu sinjoridon,mi plu ne prenos vin kiel mian filon.

Lu Dahai (petante):Sed panjo, ne estu tia!

Lu Shiping (kategorie):Vi devas scii mian karakteron. Se vi faros kion mi timas,mi min mortigos antaŭ vi. (Al Dahai) Donu al mi la pistolon!

Dahai rifuzas.

Lu Shiping:Donu al mi! (Ŝi iras al Dahai kaj deprenas la pistolon. )

Lu Dahai:Sur la pistolo estas nia sango.

Lu Sifeng:Frato,lasu la patrinon konservi ĝin!

Lu Dahai:Bone. Vi konservu por mi,sed vi devas sciigi min, kie vi ĝin kaŝos.

Lu Shiping:En tiu kesto. (Enkestigas la pistolon. )

Lu Gui:Prave. Tio estas prudenta solvo.

Lu Dahai:Tenu vian langon!

Lu Shiping:Do iru,Dahai!

Lu Dahai:Jes,panjo. Ĝis revido. (Eliras. )

Aŭdiĝas pordfermado fare de Dahai.

Lu Gui (murmuras en si mem):Malbeninda bastardo! (Sin turnas al Shiping. ) Kial vi ne aĉetis teon? Mi ja diris tion al vi.

Lu Shiping:Mi ne havas monon.

Lu Gui:Sed,Sifeng,kie estas mia mono, la salajro, kiun vi ricevis posttagmeze en la domo de Zhou?

Lu Sifeng:Ĉu vi sugestas la duoblan salajron?

Lu Gui:Jes,sume 60 juanoj.

Lu Sifeng (konsciante,ke ŝi devas sciigi lin frue aŭ malfrue): Per ĝi mi kvitigis

vin je la ŝuldo.

Lu Gui:Kio? Kvitigi min je la ŝuldo?

Lu Sifeng:Ĵus antaŭe Zhao San venis. Li diris, ke li ne foriros,se ni ne donos al li la monon,kiun vi ŝuldas al li en la hazardludo. Tial la patrino donis al li la monon.

Lu Gui (sin turnante al Shiping):Ĉiujn 60 juanojn vi donis al li?

Lu Shiping:Jes,mi kvitigis vin.

Lu Gui (flamiĝas):Fi al vi! Estas ne mirage, ke mia tuta havaĵo estas ruinigita de vi! Ĉu estas tempo por liberiĝi je la ŝuldo?

Lu Shiping (trankvile):Estas bone,ke vi estas kvita. La hejmo ĉi tie estas ne plu bezonata por mi.

Lu Gui:Kio? Ne bezonata?

Lu Shiping:Mi volas,ke ni veturos al Ji-nan postmorgaŭ.

Lu Gui:Sed,kiam vi forlasos,ĉi tie restos Sifeng kaj mi. Ni bezonas la hejmon ĉi tie.

Lu Shiping:Ĉi-foje mi forportos Sifeng. Mi ne lasos ŝin sola ĉi tie.

Lu Gui (ridas al Sifeng):Sifeng, ĉu vi aŭdis, ke via patrino intencas forporti vin?

Lu Shiping:Lastfoje,kiam mi foriris,mi ne sciis,kio rezultos el mia laboro,ĉar la loko estis fremda por mi,kaj ĉi tie la najbara onklino Zhang povis ŝin prizorgi,tial mi restigis sin hejme, sed nun mia okupo estas aranĝita,kaj krome Sifeng nun estas senlabora. Kial mi ankoraŭ lasos ŝin ĉi tie?

Lu Sifeng (surprizite):Panjo,ĉu vi vere volas porti min tien?

Lu Shiping (dolore):Jes,estontece mi neniam disiĝos de vi.

Lu Gui:Ne. Pri tio ni devas bone interkonsiliĝi.

Lu Shiping:Tute ne necese! Se vi volas,ankaŭ vi veturu kune kun ni postmorgaŭ. Sed tie vi ne trovos hazardludantojn.

Lu Gui:Kiu volas tien veturi? Kaj por kio vi bezonas Sifeng tie?

Lu Shiping:Kompreneble la filino devas esti ĉe sia patrino. Antaŭe mi devigite forlasis ŝin.

Lu Gui:Ĉe mi Sifeng ne bezonas zorgi pri manĝo kaj vesto kaj povas kontakti mondumanojn. Ĉe vi ŝi estos turmentata de mizera vivo.

Lu Shiping (ne sciante,kion fari kun li):Mi ne povas fari vin komprena. Vi demandu pri ŝia prefero.

Lu Gui:Certe ŝi volas resti ĉe mi.

Lu Shiping:Do demandu!

Lu Gui (en certeco):Venu ĉi tien, Sifeng! Vi atente aŭskultu. Kion vi volas? Tute laŭ via volo. Ĉu veturi kun via patrino,aŭ resti ĉi tie?

Sifeng sin turnas kun la vizaĝo plena de larmoj.

Lu Gui:Aĥ,kial vi ploras?

Lu Shiping:Sifeng!

Lu Gui:Diru,Sifeng! Estas nenia devigo.

Lu Shiping (konsolante ŝin):Sifeng,diru al mi! Antaŭ momento vi jam konsentis forveturi kun mi,sed kial vi ŝanĝis vian decidon? Diru al mi,mia kara! Diru la veron. Mi ja amas vin.

Lu Gui:Rigardu,via decido ŝin ĉagrenas. Mi klare scias,ke ŝi malvolontas forlasi ĉi tiun lokon. (Ridas. )

Lu Sifeng (al la patro):Fi al vi! (Al la patrino) Ne demandu min,panjo ! Ne afliktiĝis. Ho,mia kara panjo,mi certe veturos kun vi,panjo! (Ŝi sin ĵetas en la sinon de sia patrino,plorĝemante. )

Lu Shiping:Jes,mia kara. Hodiaŭ vi estas ofendita.

Lu Gui:Ho,pro tia sinjoridineco ŝi certe suferos ĉe vi.

Lu Shiping (al Lu Gui):Fermu vian buŝon! (Al Sifeng) Pardonu,mia filino,ke mi ne bone prizorgis vin. Sed estontece vi restos ĉiam ĉe mi,kaj neniu vin ofendos,mia koro!

Lu Dahai eniras de maldekstre.

Lu Shiping:Dahai,kial vi revenis?

Lu Dahai:Survoje mi renkontis onklinon Zhang,kaj ŝi diris al mi,ke vi volas vendi niajn meblojn kaj petas ŝian helpon. Ŝi volas,ke vi iru al ŝi por interkonsiliĝi.

Lu Shiping:Do ni iru kune. Sifeng,atendu min hejme. Mi baldaŭ revenos.

Lu Dahai (al Lu Gui):Ĉu vi malebriiĝis?

Lu Shiping kaj Lu Dahai elsceniĝas kune.

Lu Gui (sekvas ilin per la okuloj):Hm,ve al ili! (Rimarkinte, ke Sifeng staras ĉe la fenestro,li turnas sin al ŝi. ) Via patrino estas for. Nun diru al mi,Sifeng,kion vi volas?

Lu Sifeng vespiras,tute ne atentante lin. Jen kaj jen

aŭdiĝas de ekstere tondro kaj kvakado de ranoj.

Lu Gui (malestime):Aha! Via koro,ŝajnas,estas peza.

Lu Sifeng (ŝajnigante sin indiferenta):Ma koro peza? Estas sufoke varme!

Lu Gui:Ne trompu min! Post manĝo via rigardo estis rigida. Pri kio vi pensis?

Lu Sifeng:Pri nenio.

Lu Gui:Vi estas mia saĝa solfilino. Se vi foriros kun via patrino,ĉi tie restos mi sola.

Lu Sifeng:Tion ne diru! Mia koro estas konfuzita. (Ekstere ekbrilas fulmo. ) Denove tondro!

Lu Gui:Ne ŝanĝu la paroltemon! Ĉu vi vere intencas veturi al Ji-nan kun via patrino?

Lu Sifeng:Jes. (Longe suspiras. )

Lu Gui (kantas triviale):Floroj floras,velkas ĉiujare,juneco de homoj forpasas senrevene. (Abrupte) Vi sciu,Sifeng,por ĉiu la ora tempo daŭras nur 2-3 jarojn. Se oni preterlasos,ĝi ne revenos.

Lu Sifeng:Bonvolu foriri. Mi sentas dormemon.

Lu Gui:Estu trankvila pri la aferoj en la familio Zhou. Post nelonge ni denove laboros tie. Ĉu vi vere volas forlasi ĝin? Ĉu vi tion ne bedaŭras?Ĉu vi volonte adiaŭos la familion Zhou…

Lu Sifeng:Ĉesu. Iru dormi! La sinrefreŝigantoj jam iris hejmen.

Lu Gui:Estu saĝa! Neniu en la mondo estas fidinda. Ĉiuj amas monon,escepte de vi kaj via patrino.

Lu Sifeng:Aŭskultu! Ŝajne oni frapas je la pordo.

Aŭdiĝas frapado je la pordo.

Lu Gui:Kiu venas? Baldaŭ estos la 23-a.

Lu Sifeng:Mi rigardu,patro.

Lu Gui:Ne! Mi rigardu! (Malfermas la pordon. ) Kiu?

Voĉo de Zhou Chong:Hallo ! Ĉu estas la hejmo de Lu?

Lu Gui:Jes. Kion vi volas?

Voĉo de Zhou Chong:Mi volas viziti iun.

Lu Gui:Kiu vi estas?

Voĉo de Zhou Chong:Mi estas Zhou.

Lu Gui (radias de ĝojo):Ha,estas vi! Ĉu mi ne antaŭdiris? Nin vizitas homo el la familio Zhou.

Lu Sifeng (maltrankviliĝas):Ne,patro. Diru al li,ke mi ne estas hejme.

Lu Gui: Ej. (Ĵetas al ŝi ruzan rigardon. ) Kia maldecaĵo? (Li eliras. )

Lu Sifeng rapide ordigas la ĉambron. Ŝi movas la neuzatajn objektojn en la maldekstran ĉambreton. Aŭdiĝas la voĉo de Zhou Chong kaj Lu Gui. Post momento ili ambaŭ eniras.

Zhou Chong (ekĝojas vidante Sifeng):Sifeng!

Lu Sifeng:Sinjorido Chong!

Lu Gui (kaĵole ridas):Sinjorido Chong,vi ne ridu,ke ni loĝas en tiel damninda loko.

Zhou Chong:Estas ja malfacile trovi vian loĝejon. Ekstere de via loĝejo estas lageto,(ridas) estas bele.

Lu Gui:Sidiĝu,sinjorido! Sifeng,prezentu la pli komfortan seĝon!

Zhou Chong (rimarkas,ke Sifeng silentas):Sifeng,ĉu vi sentas vin nebone?

Lu Sifeng:Ne. Sinjorido,pro kio vi venis ĉi tien? Se la sinjorino scios pri tio. . .

Zhou Chong:Mi ja venis laŭ ŝia ordono.

Lu Gui (komprene):Laŭ sia ordono?

Zhou Chong:Jes. Ankaŭ mi volas viziti vin. (Al Sifeng) Kie estas viaj frato kaj patrino?

Lu Gui:Ili forestas.

Lu Sifeng:De kiu vi informiĝis pri nia adreso?

Zhou Chong (naive):De mia patrino. Ekster mia atendo,ke ĉi tie estas lageto. Post pluvo la vojo estas glitiga. Nokte oni tre facile falas pro malatento.

Lu Sifeng:Ĉu vi falis,sinjorido?

Zhou Chong:Ne,mi venis per rikiŝo. Interese! (Ĉirkaŭ rigardas la meblaron kaj ĝoje ridas al Sifeng. ) Ha,vi ja estas ĉi tie!

Lu Sifeng:Mi proponas,ke estus bone,se vi rapidus hejmen.

Lu Gui:Pro kio?

Zhou Chong (subite):Ha,mi preskaŭ forgesas,pro kio mi venis. Mia patrino diris,ke ŝi estas maltrankvila post kiam vi forlasis nian hejmon. Ŝi timas,ke vi ne tuj trovos laboron, kaj sendas min transdonaci al via patrino cent juanojn. (Elpoŝigas monbiletojn. )

Lu Sifeng:Kio?

Lu Gui (opiniante,ke la familio Zhou timas ofendi lin kaj kontente ridas al Sifeng):Vidu,kiel bonkoraj ili estas!

Lu Sifeng:Ne,sinjorido. Bonvolu transdoni miajn elkorain dankojn al la sinjorino. Nun ni ankoraŭ povas nin vivteni. Kunportu la monon hejmen!

Lu Gui (turnas sin al Sifeng):Ej,kion vi diris?Ĉu estas dece ne akcepti ŝian komplezon? (Akceptas la monon. ) Bonvolu transdoni mian dankon al la sinjorino kaj sciigi ŝin,ke ni fartas bone. Ŝi ne estu maltrankvila pri ni! Dankojn al ŝi.

Lu Sifeng (obstine):La monon ne akceptu,patro!

Lu Gui:Vi estas tro juna por tion kompreni.

Lu Sifeng:Miaj patrino kaj frato neniel konsentos kun vi.

Lu Gui (ignorante ŝin, sin turnas al Zhou Chong):Grandan dankon por via alveno. Mi iru aĉeti por vi fruktojn. Bonvolu resti ĉi de kun Sifeng! Pardonon,ke mi devas foriri.

Lu Sifeng:Patro,vi ne foriru! Tion ne faru!

Lu Gui:Ĉesu argumenti kaj prezentu al la sinjorido teon! Mi baldaŭ revenos. (Haste eliras. )

Zhou Chong:Estas bone,ke li estas for.

Lu Sifeng (antipatie):Fi! Kiel humilaĉa li estas! (Neagrable) Kiu lasis vin ĉi tien kun la mono?

Zhou Chong:Ŝajne vi ne volas vidi min. Pro kio?

Lu Sifeng (penas trovi paroltemon):Ĉu la sinjora moŝto jam vespermanĝis?

Zhou Chong:Jes,li ĵus vespermanĝis. Li denove ekflamiĝis kaj la patrino iris supren antaŭ ol ŝi finis la manĝon kaj tie koleras. Mi sidis longan tempon ĉe ŝi por ŝin trankviligi,alie mi venis ĉi tien pli frue.

Lu Sifeng (senzorge):Kion faras sinjorido Ping?

Zhou Chong:Mi ne vidis lin,sed mi scias,ke li estas malĝoja. Li sin ŝlosis en la ĉambro kaj drinkis,eble li ebriiĝis.

Lu Sifeng:Ho. (Vespiras. ) Kial vi ne alsendis subulon? Pro kio vi mem venis ĉi tien,kie vivas malriĉuloj?

Zhou Chong (sincere):Nun vi plendas kontaŭ ni. (Honte) Mi kore bedaŭras pri la hodiaŭa okazaĵo. Vi ne pensu,ke mia frato Ping estas homo aĉa. Nun ankaŭ li tre bedaŭras. Krome,li tre ŝatas vin,ĉu vi ne scias?

Lu Sifeng:Sinjorido,nun mi ne estas servistino de via familio.

Zhou Chong:Ĉu ni tamen ne povas esti la plej bona j amikoj?

Lu Sifeng:Mi veturos al Ji-nan kun mia patrino.

Zhou Chong:Ne,vi ne foriru tiel haste. Vi kaj via patro povos reveni al ni pli malpli frue. Krome,ni transloĝiĝos en novan loĝejon. La patro probable revenos al la minejo. Tiam vi revenu al ni,kaj kiel ĝoja mi estos!

Lu Sifeng:Vi estas bonkora!

Zhou Chong:Ne ĉagreniĝu pro tiu bagatelo! La mondo estas vasta. Vi devas viziti lernejon kaj tiam vi scios,ke en la mondo estas multaj homoj,same kiel ni,kiuj eltenas suferon kaj pene vivas laborante. Ili akiros feliĉon nur poste.

Lu Sifeng:Ve,virino finfine restas virino. (Subite) Aŭskultu!

Aŭdiĝas kvakado de ranoj.

Zhou Chong:Ne,vi ne estas virino ordinara. Vi estas forta kaj povas elteni suferon. Ni ambaŭ ankoraŭ estas junaj kaj certe faros bonaĵojn por la homaro. Mi malamas tiun malegalan socion kaj la hegemoniĉasantojn. Ne abomenas mian patron. Ni ambaŭ estas subpremataj.

Lu Sifeng:Vi eble estas soifa,sinjorido. Mi prenu por vi akvon. (Stariĝas kaj verŝas akvon por Zhou Chong. )

Zhou Chong:Ne,mi ne bezonas.

Lu Sifeng:Lasu min refoje servi al vi.

Zhou Chong:Ne parolu tiamaniere! La hodiaŭa mondo ne devas ekzisti. En miaj okuloj vi neniam estis servistino. Vi estas mia pliaĝa fratino kaj vivogvidanto. Nia mondo,la vera mondo,ne estas ĉi tie.

Lu Sifeng:Ho,vi bele parolas.

Zhou Chong:Iam mi forgesas la nuntempon. (Kun ravita mieno) Mi forgesas mian hejmon,vin,mian patrinon kaj eĉ min mem. Ŝajne en vintra mateno sub la lazura ĉielo… sur senlima maro… flugas velboato malpeza,kiel marhirundo. La vento forte blovas,kaj la aero odoras sale. Kiel aglo kunetenditaj flugiloj la boato kun plenblovita velo flugas super la akvosurfaco. Ĝi flugas al la horizonto. Sur la ĉielo flosas nur kelkaj flokoj da blanka nubo. Ni,sidante ĉe la pruo,rigardas antaŭen. Antaŭe ja estas nia mondo.

Lu Sifeng:Nia?

Zhou Chong:Jes,la mondo de vi kaj mi. Ni povas flugi,flugi al pura kaj ĝoja loko. Tie ne estas konflikto,nek hipokriteco kaj malegaleco… (Li levas la kapon,kvazaŭ aperus la aspirata mondo antaŭ liaj okuloj. Subite. ) Ĉu estas bone laŭ vi?

Lu Sifeng:Vere bela estas via imago.

Zhou Chong (intime):Ĉu vi volas iri tien kun mi? Vi povas kunporti eĉ lin,se vi volas.

Lu Sifeng:Kiun?

Zhon Chong:Tiun,pri kiu vi diris al mi hieraŭ. Vi diris,ke via tuta koro apartenas al li. Tiu homo certe estas tre aminda,kiel vi.

Eniras Lu Dahai.

Lu Sifeng:Frato.

Lu Dahai (malvarme):Kio estas tio?

Zhou Chong:Saluton,sinjoro Lu!

Lu Sifeng:Sinjorido Chong venis nin viziti.

Lu Dahai:Ha,mi ne atendis,ke vi estas ĉi tie. Kie estas la patro?

Lu Sifeng:Li eliris por ion aĉeti.

Lu Dahai (al Zhou Chong):Haha! En tiel malfrua horo vi,juna sinjorido de la familio Zhou,venis al ĉi tiu damninda loko por viziti nin. Neimageble!

Zhou Chong:Mi ĝuste volas vidi vin. Mi petas de vi pardonon.

Lu Dahai:Pro kio?

Zhou Chong (ruĝiĝas):Hodiaŭ posttagmeze en nia hejmo——

Lu Dahai (bolas de kolero):Ĉesu!

Lu Sifeng:Frato,ne estu tia! Li ja venis kun sincereco por nin konsoli.

Lu Dahai:Sinjorido,ni ne bezonas vian konsolon! Ni estas denaske malriĉaj kaj ne bezonas vian noktomezan konsolon.

Zhou Chong:Vi,verŝajne,miskomprenas min.

Lu Dahai (klare):Ne,mi ne miskomprenas vin. (Sin turnas al Sifeng. )Vi eliru.

Lu Sifeng:Frato!

Lu Dahai:Vi eliru unue. Mi volas diri ion nur al li. (Trovinte, ke ŝi ne eliras. ) Eliru!

Sifeng malrapide eliras tra la maldekstra pordo.

Lu Dahai:Ni havis interparolon,kaj pro tio mi scias,ke vi estas relative prudenta en via familio. Sed memoru,ke se vi refoje venos ĉi tien por nin konsoli,(abrupte) mi traktos vin ne ĝentile.

Zhou Chong (ridas):Mi pensas,ke oni neniel rifuzas alies simpation.

Lu Dahai: Tio ne estas afero inter mi kaj vi. Tion decidas ankaŭ la social pozicio!

Zhou Chong:Lu Dahai,mi trovis,ke iam via antaŭjuĝo estas tro forta. Riĉuloj ne estas krimuloj. Kial mi ne povas amikiĝi al vi?

Lu Dahai:Vi estas tro juna kaj ne povas kompreni tion. Mi diru al vi malkaŝe,ke vi ne devas veni ĉi tien. La loko ne estas vizitinda por vi.

Zhou Chong:Kiel?. . . Mi diris hodiaŭ matene,ke mi volas esti amiko de vi kaj Sifeng. Ĉu mi ne povas iamaniere helpi vin,estante via amiko?

Lu Dahai:Sinjorido,ne pensu,ke tio estas via bonkoreco. Mi informiĝs,ke vi instigas Sifeng viziti lernejon,vere? Ŝi estas mia fratino,filino de malriĉulo. Estontece ŝi estos edzino de laboristo kaj lavos vestojn,preparos manĝaĵojn kaj kolektos karbetojn. Hm,viziti lernejon estas sonĝo por ŝi!

Zhon Chong:Kvankam viaj vortoj ne estas tute senbazaj,tamen…

Lu Dahai:Se vi,filo de la mineja posedanto,vere zorgas pri ŝi,do ne plu kontaktu ŝin!

Zhou Chong:Mi pensas,ke vi estas antaŭjuĝema. Ne estas kaŭzo,ke pro mia patro,mineja posedanto,vi…

Lu Dahai (larĝe malfermas siajn okulojn):Nun mi vin avertas.

Zhou Chong:Averto?

Lu Dahai:Se mi refoje vidos vin kun mia fratino en nia loĝejo,mi certe… (La tono subite mildiĝas. ) Nu,estas malfrue,kaj ni devas enlitiĝi.

Zhou Chong:Tute ekster mia atendo,ke vi eldiris la suprajn vortojn,ke prava estas mia patro.

Lu Dahai (eksplodas):Via patro estas maljuna kanajlo!

Zhou Chong:Kio?

Lu Dahai:Kaj via frato estas…

Lu Sifeng enkuras tra la maldekstra pordo.

Lu Sifeng:Ĉesu! Ĉesu! (Montrante Dahai) Vi ja estas strangulo!

Lu Dahai:Rap-nap-kapo!

Lu Sifeng:Mi havas nenion por paroli kun vi. (Al Zhou Chong) Vi iru for,iru for. Ne parolu kun li.

Zhou Chong (embarasite rigardas al Lu Dahai):Bone,mi foriru. (Al Sifeng) Mi tre bedaŭras,ke mia vizito estigis al vi plian malagrablaĵon.

Lu Sifeng:Tion ne diru! Vi foriru!

Zhou Chong:Bone,bone. (Milde al Dahai) Mi ankoraŭ volas amikiĝi al vi. (Etendas sian manon. ) Ĉu vi volas etendi la manon por manpreno?

Lu Dahai sin forturnas de li.

Lu Sifeng:Hm!

Zhou Chong ne plu parolas kaj estas foriranta.

Ĝuste en tiu momento eniras Lu Gui tra la maldekstra pordo kun fruktoj, vino kaj almanĝaĵoj en la manoj.

Lu Gui (trovas,ke Zhou Chong estas elironta):Kial?

Lu Dahai:Cedu al li la vojon! Li foriras!

Lu Gui:Ne,sinjorido! Vi ja venis ĵus antaŭe. Kial vi tiel hastas foriri?

Lu Sifeng (kolere):Vi demandu Dahai!

Lu Gui (ridas al Zhou Chong):Lin ne atentu! Bonvolu sidiĝi!

Zhou Chong:Ne ! Mi volas foriri.

Lu Gui:Sed vi manĝu ion unue. Mi aĉetis por vi la manĝaĵojn de malproksime. Trinku tason da vino antaŭ la foriro!

Zhou Chong:Ne. Estas malfrue,kaj mi devas iri hejmen.

Lu Dahai (al Sifeng):De kie li akiris monon por aĉeti tiujn aĵojn?

Lu Gui (sin turnante):Tio estas mia mono,mono perlaborita de mi mem.

Lu Sifeng:Ne,tio estas mono de la familio Zhou,patro! Vi denove malŝparis. (Sin turnante al Dahai) Sinjorino Zhou donacis cent juanojn al nia patrino. Nia patrino forestas,kaj nia patro akceptis malgraŭ mia malkonsento.

Lu Gui (ĵetas pikan rigardon al Sifeng kaj sin turnas al Dahai):Tio eatas alportita de sinjorido Chong mem. Ĉu estas dece ĝin rifuzi?

Lu Dahai (iras al Zhou Chong):Kio? Ĉu vi venis por donaci al ni monon?

Lu Sifeng ( al Dahai):Ĝis nun vi komprenas!

Lu Gui:Rigardu,ĉiuj en la familio Zhou estas bonkoraj.

Lu Dahai (sin turnas al Lu Gui):Donu al mi la monon!

Lu Gui (kun timo):Kion vi volas?

Lu Dahai:Ĉu vi ne volas doni? (Minace) Memoru,kio estas en la kesto!

Lu Gui (terurite):Mi donas,certe! (Elpoŝigas monbiletojn kaj donas al Dahai. ) Jen la mono,cent juanoj.

Lu Dahai (kalkulas):Kial mankas du juanoj?

Lu Gui (nervoze ridas):Mi, mi elspezis.

Zhou Chong (ne volas vidi tion plu):Nu,ĝis revido!

Lu Dahai (kaptas lian brakon):Ho, ne! Ne pensu, ke ni estas facile trompeblaj!

Zhou Chong:Kion tio signifas?

Lu Dahai:Nu,mi prenu monon. (Elpoŝigas monbiletojn kaj monerojn. ) Nu,ĝuste du juanoj! Jen via mono!

Lu Gui:Centprocenta absurdaĵo!

Zhou Chong:Vi vere ne komprenas humanecon!

Lu Dahai:Vi prave diris. Mi ne komprenas vian hipokritecon,vian pseŭdan humanismon. Mi ne komprenas…

Lu Sifeng:Frato!

Lu Dahai:Prenu la monon! For! For tuj!

Zhou Chong (malespere staras momenton,subite alprenas la monon):Jes,mi iras for! Mi eraras!

Lu Dahai:Aŭskultu,kiu ajn el via familio venos ĉi tien, mi tuj lin batmortigos!

Zhou Chong:Dankon! Mi pensas,ke neniu el mia familio estas tiel stulta kiel mi. Ĝis revido! (Iras al la dekstra pordo. )

Lu Gui:Dahai!

Lu Dahai (laŭte):Lasu lin for!

Lu Gui:Jes, jes. Mi lumigu lanternon por vi. Ekstere estas mallume.

Zhou Chong:Dankon.

Lu Gui kaj Zhou Chong eliras tra la dekstra pordo.

Lu Sifeng:Sinjorido! (Elkuras. )

Lu Dahai:Sifeng,Sifeng!

Lu Shiping eniras tra la dekstra pordo.

Lu Dahai:Panjo, venis iu de la familio Zhou.

Lu Shiping:Jes. Mi vidis rikiŝon ĉe la pordo,tial mi ne eniris.

Lu Dahai:Mi forpelis lin.

Lu Shiping (kapjesante):Mi aŭskultis minutojn ĉe la pordo.

Lu Dahai:Sinjorino Zhou sendis al vi cent juanojn.

Lu Shiping (indigne):Ni ne bezonas sian monon. Mi foriros morgaŭ kun Sifeng.

Lu Dahai:Morgaŭ?

Lu Shiping:Mi ŝanĝis la planon.

Lu Dahai:Bonege! Do mi ne bezonas diri al vi pri tio.

Lu Shiping:Pri kio?

Lu Dahai:Nenion. Kiam mi revenis hejmen,mi vidis,ke Sifeng babilas kun sinjorido Chong.

Lu Shiping(pretervole) Pri kio?

Lu Dahai:Mi ne aŭdis.

Lu Shiping (al si mem):Ho,malsaĝa knabino!

Lu Dahai:Panjo,se venos iu el la minejo,diru al li,ke mi estas en la rikiŝejo.

Lu Shiping (sen kompreno):Kiu el la minejo?

Lu Dahai:Ma amiko. Panjo,hodiaŭ vespere mi ne revenos.

Lu Shiping:Kial?

Lu Dahai (kun plena amo kaj fido al sia patrino):Eble mi reiros al la minejo.

Lu Shiping (kun maltrankvilo kaj timo):Dahai,ĉu vi volas denove levi tumulton?

Lu Dahai (mallaŭte kaj milde sin konsolas):Ni certe ion gajnos. Panjo,malgraŭ ilia tiraneco,ilia regado daŭros nelonge.

Lu Shiping (maltrankvile):Ho,mia filo. Estu tolerema! Mia sorto estas sufiĉe mizera!

Lu Dahai:Panjo,ne tiel admonu min. Ni ne devas obei la sorton! Mi devas foriri! Vi admonu Sifeng! (Eliras. )

Sifeng eniras.

Lu Sifeng:Hallo,panjo ! (Maltrankvile) Vi estas hejme.

Lu Shiping:Vi estis okupita de adiaŭo al sinjorido Chong kaj ne vidis min.

Lu Sifeng (sin senkulpigante):Li venis laŭ la ordono de sia patrino.

Lu Shiping:Via frato diris al mi,ke vi havis longan interparolon kun li.

Lu Sifeng:Kun sinjorido Chong?

Lu Shiping:Kion li diris?

Lu Sifeng:Nenion. Tute bagatelajn vortojn.

Lu Shiping:Ĉu vere?

Lu Sifeng:Kion la frato diris al vi?

Lu Shiping (serioze):Sifeng. (Fikse rigardas ŝin. )

Lu Sifeng:Kion vi volas,panjo?

Lu Shiping:Ĉu vi scias,ke mi amas vin pli ol ĉiujn aliajn?

Lu Sifeng:Kial vi demandas min pri tio?

Lu Shiping:Mi havas peton al vi.

Lu Sifeng:Kian?

Lu Shiping:Diru al mi, kia rilato estas inter vi kaj la knabo de la familio Zhou?

Lu Sifeng:Mia frato refoje senbridigis la langon. Kion li diris al vi?

Lu Shiping:Nenion li diris al mi. Nur mi mem volas scii pri tio.

Tondro de malproksime.

Lu Sifeng:Panjo,kial vi demandas pri tio? Mi jam diris al vi,ke nenio okazis. Panjo,vere nenio.

Tondro de malproksime.

Lu Shiping:Aŭdu! Denove tondras. Kompatu vian patrinon! Vi,mia filino,neniel devas trompi min en tiu afero!

Lu Sifeng (paŭzas):Panjo,mi ne trompas vin. Ĉu mi ne diris al vi,ke en la pasintaj du jaroj…

Voĉo de Lu Gui (el la ekstera ĉambro):Shiping,venu dormi! Estas malfrue!

Lu Shiping:Ne zorgu pri mi! Vi mem dormu! (Al Sifeng) Kion vi volas diri?

Lu Sifeng:Dum la pasintaj du jaroj mi hejmeniris ĉiuvespere.

Lu Shiping:Mia infano,vi devas diri al mi la veron. Mi ja ne povas elteni alian baton.

Lu Sifeng:Panjo,(Plorĝemante) kial vi ne kredas vian filinon? (Sin ĵetas en la sinon de la patrino. )

Lu Shiping (larmante):Mia kompatinda filino,(dolore) mi ne kredas ne vin,sed ĉi mondon. Mia stultuleto,vi ne scias,ke mia sufero estas malfacile eldirebla. Unu fojon mi faris eraron,kaj min sekvis aliaj eraroj. En mia juneco neniu rimarkigis mi. Ho,mia kara. Vi estas mia solfilino kaj neniel devas ripeti miajn erarojn! Kompatu min! Se vi min trompas,tio egalas,ke vi min mortigas. Ho,mia mizera filino!

Lu Sifeng:Panjo,mi vin ne trompas kaj de hodiaŭ mi restos ĉe vi por ĉiam.

Lu Shiping (subite):Ĉi tie mi suferas maltrankvilon ĉiutage. Ni nepre foriru morgaŭ.

Lu Sifeng (stariĝas):Morgaŭ?

Lu Shiping (kategorie):Jes. Mi ŝanĝis la planon. Mi forveturos morgaŭ kaj neniam revenos.

Lu Sifeng:Neniam? Ne,panjo,kial ni forveturos tiel haste?

Lu Shiping:Kion vi volas ankoraŭ?

Lu Sifeng (hezite):Mi,mi…

Lu Shiping:Ĉu vi ne volas foriri kun mi kiel eble plej baldaŭ?

Lu Sifeng (vespirante kun amara rideto):Bone,ni foriru morgaŭ.

Lu Shiping (subite suspektas):Sifeng,ŝajnas al mi,ke vi sekretigas ion antaŭ mi.

Lu Sifeng (forviŝante siajn larmojn):Nenion.

Lu Shiping (karese):Ĉu vi memoras miajn vortojn,mia kara?

Lu Sifeng:Jes,mi memoras.

Lu Shiping:Mi volas,ke vi vizitu neniun de la familio Zhou dum via tuta vivo.

Lu Sifeng:Mi obeas.

Lu Shiping (gravmiene):Vi devas fari ĵuron al mi.

Sifeng timeme rigardas al la severa vizaĝo de la patrino.

Lu Sifeng:Kial vi volas tion?

Lu Shiping (severe):Vi devas ĵuri.

Lu Sifeng (genuiĝas):Panjo! (Sin ĵetas al ŝi en la sinon. ) Ho, panjo, mi ne povas.

Lu Shiping (larmoj falas el la okuloj):Ĉu vi volas korŝiri min? Ĉu vi forgesas,ke por vi,dum mia tuta vivo mi… (Sin turnas kaj ploras. )

Lu Sifeng:Mi ĵuras,panjo.

Lu Shiping (stariĝas):Vi do ĵuru surgenue!

Lu Sifeng:Panjo,mi konsentas. Mi ĵuras:estontece mi vizitos neniun de la familio Zhou.

Rulas tondro.

Lu Shiping:Nun tondras sur la ĉielo. Kio do sekvos,se vi rompos vian ĵuron?

Lu Sifeng (timeme): Panjo,tio ne eblos.

Lu Sniping:Diru,mia infano! Diru,se vi forgesos miajn vortojn…

Tondrro krakas.

Lu Sifeng (ĉion spitante):Do min frapu tondro! (Ŝi sin ĵetas al Lu Shiping en la sinon. ) Ho!

Bruegas tondro.

Lu Shiping (ĉirkaŭbrakas sian filinon):Ho,mia kara.

Lu Gui en vesto eniras de la dekstra pordo.

Lu Gui (al Shiping):Kial vi ankoraŭ ne dormas en tiel malfrua horo? Pri kio vi babilas?

Lu Shiping:Tio vin ne koncernas.

Lu Gui:Kial?

Lu Sifeng:Panjo,vi iru enlitiĝi kaj lasu min sola ĉi tie.

Lu Gui:Sifeng estis malĝoja la tutan tagon. Kial vi ree maltrankviligas ŝin?

Lu Shiping:Ĉu vi ne volas mian kuneston?

Lu Sifeng:Panjo,lasu min esti sola!

Lu Gui eliras.

Lu Shiping:Do havu bonan dormon!

Lu Sifeng:Bonan nokton,panjo !

Lu Shiping eliras.

Lu Sifeng fermas la dekstran pordon. Denove aŭdiĝas zumkanto de Lu Gui el la najbara ĉambro. Sifeng iras al la ronda tablo kaj faros la lampon malpli hela. Ekstere leviĝas kvakado de ranoj kaj bojado de hundoj. Ŝi malbutonumas, faros du paŝojn,sidiĝas sur la lito,profunde vespiras kaj kuŝiĝas en la lito. Ekster la domo sonas horbatado fare de noktogardisto. Sifeng leviĝas,denove sidiĝas sur la lito kaj forte svingas la ventumilon. Pro sufoka varmo ŝi malfermas la fenestron kaj staras antaŭ ĝi.

Lu Gui en pantofloj eniras de la dekstra pordo.

Lu Gui:Kial vi ne enlitiĝis?

Lu Sifeng (rigardas lin):Jes.

Lu Gui (prenas vinon kaj almanĝaĵojn):Ripozu!

Lu Sifeng (apatie):Jes.

Lu Gui (ĉe la pordo):Estas malfrue! (Eliras. )

Sifeng iras al la dekstra pordo,fermas ĝin,staras tie momenton,kaj aŭdas interparolon de siaj gepatroj. Ŝi iras apud la tablon,profunde vespiras, mallaŭte sed peze frapas ĝin kaj plorsingultas,sin apogante sur la tablo. Aŭdiĝas fajfado de ekstere. Surprizite,Sifeng subite leviĝas,heligas la lampon,kuras al la fenestro,elrigardas kaj denove fermas ĝin. Ŝi maltrankvile staras tie. Fariĝas pli kaj pli klara la fajado. Ŝi movas la lampon ŝirmitan per ruĝa papero antaŭ la fenestron. Pli proksimiĝas la fajfado. Denove tondras malproksime. Jam aŭdiĝas paŝbruo ekster la fenestro.

Frapo je la fenestro.

Lu Sifeng (per tremanta voĉo):He!

Voĉo de Zhou Ping (mallaŭte,sub la fenestro):Hallo,malfermu!

Lu Sifeng:Kiu vi estas?

Voĉo de Zhou Ping (malklare):Divenu!

Lu Sifeng (per tremanta voĉo):Kial,kial vi venas?

Voĉo de Zhou Ping:Divenu!

Lu Sifeng:Nun mi ne povas vin akcepti. (Maltrankvile) Panjo estas hejme.

Voĉo de Zhou Ping:Ne trompu min! Ŝi endormiĝis.

Lu Sifeng (zorgeme):Estu singardema! Mia frato malamegas vin!

Voĉo de Zhou Ping (neglektante):Mi scias,ke li ne estas hejme.

Lu Sifeng: Vi devas foriri!

Voĉo de Zhou Ping:Ne!

Li forte puŝas la fenestron de ekstere,dum Sifeng kontraŭpuŝas ĝin laŭ sia eblo.

Lu Sifeng (maltrankvile):Ne,ne,vi ne eniru!

Voĉo de Zhou Ping (mallaŭte):Sifeng,malfermu,mi kore petegas.

Lu Sifeng:Ne,ne,estas noktomezo,kaj mi jam malvestis min.

Voĉo de Zhou Ping (urĝe):Kio?

Lu Sifeng:Mi jam enlitiĝis.

Voĉo de Zhou Ping:Do… do… mi… (Longa vespiro)

Lu Sifeng (sincere petante):Do vi foriru,ĉu bone?

Voĉo de Zhou Ping (per alia tono):Do lasu. Mi foriru! (Denove urĝe) Sed unua vi malfermu la fenestron,kaj mi…

Lu Sifeng:Ne,vi foriru tuj!

Voĉo de Zhou Ping (urĝe):Ne,lasu min… nur kisi vin.

Lu Sifeng (dolore):Ho,sinjorido Ping,ĉi tie ne estas via hejmo,pardonon!

Voĉo de Zhou Ping (indigne):Tio signifas,ke vi forgesas min kaj vi ne…

Lu Sifeng (kategorie):Vi pravas. Mi forgesas vin. Iru tuj!

Voĉo de Zhou Ping (subite):Ĉu mia frato venis ĵus antaŭe?

Lu Sifeng:Jes. (Hezite) Li estis ĉi tie.

Voĉo de Zhou Ping (pike):Ho! (Longe veas. ) Tio ja ne estas senkaŭza. (Malame) Hm,vi estas senkora. Se vi perfidos min…

Lu Sifeng:Kiu perfidas?

Voĉo de Zhou Ping (senpacience):Do kial vi ne malfermas la fenestron kaj enlasas min? Ĉu vi ne scias,ke mi… mi amas vin?

Lu Sifeng:Bonvolu ne plu ĝeni min! Kiom da ĉagreno hodiaŭ vi faris al ni? Ĉu tio ankoraŭ ne sufiĉas?

Voĉo de Zhou Ping:Mi konscias mian eraron,sed nun mi volas vidi vin.

Lu Sifeng (vespirante):Lasu ĝis morgaŭ,ĉu bone? Morgaŭ mi faros ĉion laŭ via volo.

Voĉo de Zhou Ping (suspekte):Morgaŭ,ĉu vere?

Lu Sifeng:Jes.

Voĉo de Zhou Ping:Do interkonsentite. Ne trompu min!

Aŭdiĝas paŝbruo.

Lu Sifeng:Ĉu vi iras for?

Voĉo de Zhou Ping:Jes.

La paŝbruo fariĝas pli kaj pli malproksima.

Lu Sifeng (malstreĉiĝas en la koro kaj parolas al si mem):Li iras for. (Malfermas la fenestron. Enblovas vento. ) Ve!

Zhou Ping subite aperas de la fenestro.

Lu Sifeng:Ho,mia ĉielo! (Intencas tuj fermi la fenestron. )

Zhou Ping (malfermetas la fenestron kaj penas por plene malfermi ĝin):Nu,ĉi-foje vi ne sukcesos forpeli min.

Lu Sifeng (pene fermante):Vi… vi… vi iru for!

Zhou Ping,kun la kota korpo kaj la vizaĝo makulita de sango,finfine eniras tra la fenestro.

Zhou Ping:Jen mi eniris.

Lu Sifeng (retiriĝante):Vi refoje ebriiĝis!

Zhou Ping:Pro kio vi min evitas? Pro kio vi timas renkonti min? (Sin turnas. )

Lu Sifeng (kun timo):Kio estas sur via vizaĝo?

Zhou Ping (palpas sian vizaĝon kaj trovas sangon):Por viziti vin mi falis survoje. (Fermas la fenestron. )

Lu Sifeng:Vi foriru,mi petas! Foriru!

Zhou Ping (ridas strange):Ne,mi volas detale rigardi vin.

Tondras.

Lu Sifeng (evitante):Ne,mi timas.

Zhou Ping (Proksimiĝas al ŝi):Kion vi timas?

Lu Sifeng (kun tremanta voĉo): Mi timas. (Retiriĝas. ) Rigardu! Via vizaĝo… estas plena de sango. Mi eĉ ne povas rekoni vin.

Zhou Ping (ridas strange):Kiu vi prenas min? Stultulineto! (Tiras ŝian manon. )

Bruegas tondro.

Lu Sifeng:Ho,ĉielo. (Sin ĵetas en la sinon de Zhou Ping. ) Mi timas.

Je tondro falas pluvego. Malheliĝas iom post iom sur la scenejo. Malfermiĝas la fenestro. Ekstere regas densa mallumo. Subite fulmas,kaj el la lumo vidiĝas la palavizaĝo de Zhou Fanyi,kaj strioj da pluvakvo falas sur ŝian taŭzitan hararon.

Zhou Fanyi etendas sian manon kaj fermas la fenestron. Pli laŭtiĝas tondro. La tuta ĉambro mallumiĝas.

Lu Sifeng (aŭdante la tondron):Mi timas. Pli firme ĉirkaŭbraku min!

Iom post iom heliĝas sur la scenejo.

Aŭdiĝas pordfrapo de Lu Dahai.

Zhou Ping sidas sur la ronda seĝo. Sifeng kun konsternita mieno staras ĉe la pordo.

Zhou Ping (atente aŭskultante):Kiu li estas?

Lu Sifeng:Silentu!

Voĉo de Lu Shiping:Kial vi revenis,Dahai?

Voĉo de Dahai:Por ion preni.

Lu Sifeng (mallaŭte kaj urĝe):Revenis nia frato. Vi foriru tuj!

Zhou Ping rapidas al la fenestro por malfermi ĝin.

Zhou Ping (ne sukcesas malfermi ĝin): Diable!

Lu Sifeng:Kio?

Zhou Ping (maltrankvile):Kiel la fenestro fermiĝis?

Lu Sifeng (time):Ĉu? Kiu faris tion?

Zhou Ping (refoje penas): Ne,mi ne povas malfermi ĝin.

Lu Sifeng:Silenton! Ili estas tuj ĉe la pordo.

Voĉo de Lu Shiping:Dahai,kion vi volas preni?

Voĉo de Lu Dahai:Mi volas veturi al la minejo.

Lu Sifeng:Ili volas eniri. Vi kaŝiĝu!

Lu Sifeng kondukas Zhou Ping al la maldekstra pordo,kiam Lu Dahai eniras kun lampo en mano.

Lu Dahai:Kio? (Rimarkante la ŝtoniĝantajn Sifeng kaj Zhou Ping. ) Panjjo,venu ĉi tien! Tuj! Mi vidas fantomon!

Enkuras Lu Shiping.

Lu Shiping(en raŭka voĉo):Ho,ĉielo!

Lu Sifeng (sin pafas for el la pordo):Ho!

Shiping haste kaptas la riglilon kaj apenaŭ staras.

Lu Dahai:Ho,estas vi! (Levas tabureton kaj sin ĵetas al Zhou Ping. )

Lu Shiping (forte kaptas la veston de Dahai):Dahai,haltu! Alie mi mortos antaŭ vi!

Lu Dahai:Lasu min! Lasu! (Piedbatas la plankon. )

Lu Shiping (rimarkante, ke Zhou Ping staras tie senmove):Stultulo,kuru for!

Zhou Ping forkuras el la dekstra pordo.

Lu Dahai (krias):Kaptu lin! Kaptu lin!

Lu Shiping (trovante,ke Zhou Ping jam fuĝis,ŝi liberigas Dahai kaj gape rigardas foren ĉe la tablo):Ho,ĉielo!

Lu Dahai (piedbatante):Panjo,panjo! Kian stultaĵon vi faras?

Eniras Lu Gui.

Lu Gui:Li foriris? Kie estas Sifeng?

Lu Dahai:Ŝi estas senhonta! Ŝi forkuris.

Lu Shiping:Ho,mia infano. La rivero ŝveliĝas. Vi ne faru stultaĵon,Sifeng! (Kuras. )

Lu Dahai (ŝin tenante):Kien vi volas?

Lu Shiping:Mi serĉu ŝin!

Lu Dahai:Bone. Mi nepre trovos ŝin.

Lu Shiping:Revenu,(krias) Sifeng! (Forkuras de la scenejo. )

Ankaŭ Lu Gui metas sur sin ĉapon kal elkuras. Lu Dahai prenas la pistolon el la kesto,enpoŝigas ĝin kaj rapide eliras.

Furiozas fulmotondro.

(Rapide falas la kurteno. )


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.