|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FULMOTONDROAŭtoro: Cao Yu |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Posttagmeze. Estas pli malhele kaj sufoke varme. La humida aero estas malbonhumoriga. Zhou Ping iras el la manĝejo. Li rigardas al la ĝardeno,silenta kaj senhoma. Li ŝtele iras al la pordo de la kabineto,en kiu estas neniu. Subite li rememoras,ke la patro estas parolanta kun la gasto. Trankviliĝinte,li iras al la fenestro,malfermas ĝin kaj rigardas al la malhele verdaj arboj. Li fajfas strangan signalon kaj vokas “Ŝifeng” kelkfoje permallaŭtigita voĉo.
Lu Sifeng senbrue eniras en la ĉambron.
Zhou Ping (returnas sin,mallaŭte,varme):Sifeng! (Prenas ŝiajn manojn. )
Lu Sifeng:Ne. (Puŝas lin for. ) Ne estu tiel! (Aŭskultas streĉite kaj rigardas ĉirkaŭen. ) Nu,rigardu,eble venas iu.
Zhou Ping:Neniu estas. Sifeng,sidiĝu. (Li kondukas ŝin al la kanapo. )
Lu Sifeng (maltrankvile):Kie estas la sinjora moŝto?
Zhou Ping:Li parolas kun la gasto en la salono.
Lu Sifeng (sidiĝas, longe suspiras kaj rigardas):Vi ĉiam tiel ŝtele kondutas.
Zhou Ping:Hm.
Lu Sifeng:Vi eĉ ne kuraĝas alparoli min.
Zhou Ping:Jen pro kio mi foriros de ĉi tie.
Lu Sifeng (post momenta medito):Mi vere kompatas la sinjorinon. Kial la sinjora moŝto boliĝas de kolero je la unua vidiĝo kun ŝi post sia hejmenreveno?
Zhou Ping:La patro ĉiam estas tia. Lia vorto ja esters leĝo kaj neŝanĝebla.
Lu Sifeng (timeme):Mi,rni tre timas.
Zhou Ping:Kion?
Lu Sifeng:Mi timas,ke la sinjora moŝto informiĝos pri nia afero. Vi ja diris,ke vi sciigos al li nian aferon.
Zhou Ping (kapskuas,serzoze):Tio ja ne esters timinda.
Lu Sifeng:Kio ankoraŭ pli?
Zhou Ping (subite):Ĉu vi ne aŭdis ion?
Lu Sifeng:Pri kio? (Paŭzo) Nenion mi aŭdis.
Zhou Ping:Koncerne min,ĉu vi vere nenion aŭdis?
Lu Sifeng:Nenion.
Zhou Ping:Kaj neniam?
Lu Sifeng (nevole):Neniam. Kion vi diris?
Zhou Ping:Do,nenio okazis,nenio.
Lu Sifeng (sincere):Mi fidas je vi kaj kredas,ke vi neniam trompos min estontece. Tio sufiĉas por mi. Ĵus mi informiĝis,ke vi morgaŭ iros al la minejo.
Zhou Ping:Pri tio mi jam diris al vi hieraŭ vespere.
Lu Sifeng (senkaŝe):Do kial vi ne kunportu min?
Zhou Ping:Ĉar… (Ridas) mi ne volas.
Lu Sifeng:Sed vi sciu,ke frue aŭ malfrue mi forlasos la laboron. Eble la sinjorino hodiaŭ maldungos min.
Zhou Ping (ekster sia atendo):Ŝi volas maldungi vin? Pro kio?
Lu Sifeng:Pri tio vi ne demandu!
Zhou Ping:Mi devas scii.
Lu Sifeng:Certe pro mia eraro. Mi pensas,ke eble ŝi ne havas tiun ideon. Eble tio esters mia misjuĝo. (Paŭzo) Ping,vi kunportu min,ĉu bone?
Zhou Ping:Ne.
Lu Sifeng (tenere):Ping,mi faros ĉion por via komforto. Vi bezonas mian servon. Mi faros vestojn kaj preparos manĝaĵojn por vi kaj mi nur bezonas esti ĉe vi.
Zhou Ping silentas.
Lu Sifeng:Mi estas certa,ke vi unusola ne povos resti longe ekstere.
Zhou Ping:Ĉu vi ne scias la kialon,ke mi ne povas preni vin kun mi? Ĉesigu vian infanan fantazion.
Lu Sifeng:Ping,kunportu min! Mi ne ĝenos vin. Ekstere,se iu ajn kalummos vin pro mi,mi tuj foriros de vi. Ping,ne timu!
Zhou Ping (senpacience):Sifeng,vi ne devas opinii min egoisma. Hm,kion mi timas? (Perdas sinregon. ) En ĉi tiuj jaroj mia koro mortis. Mi malamas min mem. Nun mi akiris iom da vigleco kaj kuraĝas ami virinon. Ĉu mi ree timas la onidiron? Lasu ilin klaĉi,ke la unua filo de la familio Zhou enamiĝis al sia servistino. Kio timinda estas en tio? Mi ŝin amas.
Lu Sifeng (konsole):Ping,ne ĉagreniĝu! Mi neniom plendas kontraŭ vi. (Meditas. )
Zhou Ping (kvietiĝinte):Pri kio vi meditas?
Lu Sifeng:Li ripetis,kion li diris al mi antaŭ monato.
Zhou Ping:Li diris,ke li vin amas,ĉu?
Lu Sifeng:Ne. Li nur demandis,ĉu mi volas edziniĝi al li.
Zhou Ping:Kaj kiel vi respondis?
Lu Sifeng:Mi diris,ke mi jam fianĉiniĝis.
Zhou Ping:Ĉu li ne demandis plu?
Lu Sifeng:Ne. Sed li diris,ke li volontas pagi por mia lernejovizito.
Zhou Ping:Viziti lernejon? (Ridas) Idioto! Sed,kiu scias,eble vi ekĝojiĝis je lia promeso. Mi baldaŭ estos 30-jara,dum vi nur 18-jara. Kaj mia estonteco ne estas pli bela ol la lia. Cetere,mi faris multe da hontindaĵoj.
Lu Sifeng:Ping,ne diru sensencaĵon! Nun mi estas tre malĝoja pri ĉio ĉi. Vi devas doni ideojn por helpi min. Li ja estas knabo. Mi ne ŝatas,ke mi tiel afektante malserioze traktas lin. Sed vi ne permesas al mi malkaŝi al li la veron.
Zhou Ping:Mi neniam malpermesis al vi tion fari.
Lu Sifeng:Sed kian mienon vi havas,trovinte min kune kun li?
Zhou Ping:Estas nature,ke mi ne ĝojas,kiam mi vidas,ke mia amata knabino ofte estas apud iu alia,eĉ se tiu estas mia frato!
Lu Sifeng:Jen vi denove diras sensencaĵon! Kiel vi traktas min? Malkaŝe diru al mi!
Zhou Ping:Kiel mi traktas vin? (Li ridas,kiam li rememoras,ke la saman demandon faris al li ankaŭ iu alia virino. Li opinias,ke ĉiuj virinoj estas stultaj. ) Vi volas,ke mi malkaŝe diru al vi? (Ridas. ) Sed kion mi diru?
Lu Sifeng (ĉagrenate):Ping,vi ne tiel traktu min. Vi jam klare scias,ke mi apartenas al vi. Sed vi ankoraŭ min turmentas.
Zhou Ping (ne ŝatas ŝiajn vortojn kaj pensas,ke ŝi iagrade miskomprenas lin):Ho! (Profunde suspiras. ) Ho,ĉielo!
Lu Sifeng:Vi scias,Ping,ke mia patro interesiĝas nur pri mia mono. Mia frato malestimas min,dirante,ke mi estas senaspira. Kaj mia patrino certe rompos la rilatojn kun mi,se ŝi informiĝos pri nia afero. Vi estas ĉio por mi. Ili eble forlasos min iutage,sed vi ne devas… (Plorsingultas. )
Zhou Ping:Sifeng,lasu min bone pripensi !
Lu Sifeng:Mia patrino plej ŝatas min. Ŝi ne volas,ke mi laboru kiel servistino en sinjora domo. Mi timas,ke ŝi informiĝos pri nia afero… Kaj se vi ne estas serioza pri la afero… tio certe korŝiros mian patrinon. (Ploras. ) Kaj krome…
Zhou Ping:Ne suspektu min,Sifeng! Mi vizitos vin ĉi-vespere.
Lu Sifeng:Ne! Mia patrino venos hodiaŭ.
Zhou Ping:Ni do intervidiĝu ekstere,ĉu bone?
Lu Sifeng:Ne eble,ĉar mia patrino certe interparolos kun mi hodiaŭ vespere.
Zhou Ping:Sed mi forveturos morgaŭ matene.
Lu Sifeng:Ĉu vi decidis ne kunporti min?
Zhou Ping:Ho,infano,kiel mi povos lion fari?
Lu Sifeng:Do lasu min pripensi.
Zhou Ping:Nun mi foriru sola,kaj poste mi konfesos ĉion al la patro kaj venigos vin al mi.
Lu Sifeng (rigardas lin en la okulojn):Nu,bone. Venu do al mia hejmo ĉi-nokte. Mi supozas,ke mia ĉambro ne estos okupata en la noktomezo,ĉar la patro kaj patrino tranoktos en la antaŭĉambro,kaj la frato kutime ne tranoktas hejme.
Zhou Ping:Bone. Mi fajfos unue kiel kutime. Ĉu vi povos aŭdi?
Lu Sifeng:Se la afero iros glate,mi metos lampon sur la fenestrobreton. Se tie ne videblos lampo,vi nepre ne proksimiĝu al mia hejmo !
Zhou Ping:Ne?
Lu Sifeng:Tio signifas,ke mi ŝanĝis la decidon pro multe da gastoj hejme.
Zhou Ping:Bone,tute laŭ via aranĝo. Ni renkontigu je la 11-a horo.
Lu Sifeng:Bone,je la 11-a.
Lu Gui sursceniĝas de la meza pordo.
Lu Gui:Ha,(al Lu Sifeng) mi ja serĉas vin. (Al Zhou Ping) Bonan tagon,sinjorido Ping.
Lu Sifeng:Kion vi volas?
Lu Gui:Via patrino venis.
Lu Sifeng (radias de ĝojo):Ĉu? Kie ŝi estas?
Lu Gui:En la pordistejo,jus ŝi renkontiĝis kun via frato kaj interparolas kun li.
Lu Sifeng kuras al la meza pordo.
Zhou Ping:Sifeng,transdonu mian saluton al via patrino!
Lu Sifeng:Dankon! Ĝis revido! (Iran for. )
Lu Gui:Sinjorido Ping,morgaŭ vi forveturos,ĉu?
Zhou Ping:Jes.
Lu Gui:Mi akompanu vin al la stacio.
Zhou Ping:Ne,dankon.
Lu Gui:Vi ĉiam estas bonkora al mi. Dum via foresto mi kaj mia filino des pli sopiros je vi.
Zhou Ping (ridas):Ŝajne al vi ree mankas mono,ĉu?
Lu Gui:Vi ŝercas,via sinjorida moŝto. Mi ja diris la veron. Sifeng klare scias,ke mi ĉiam dankas vin malantaŭ via dorso.
Zhou Ping:Do,vi volas nenion,ĉu?
Lu Gui:Nenion. Sed mi havas bagatelan peton. Vi scias,ke la patrino de Sifeng venis. La sinjorina moŝto volas ŝin renkonti…
Lu Gui englutas siajn vortojn,vidante,ke Zhou Fanyi aperas el la manĝejo.
Lu Gui:Bonan tagon,sinjorino! Ĉu vi resaniĝis komplete?
Zhou Fanyi kapjesas.
Lu Gui:Mi ĉiam maltrankvilas pri via sano.
Zhou Fanyi:Bone,vi povas foriri.
Lu Gui riverencas al ŝi kqj foriras tra la meza pordo.
Zhou Fanyi (al Zhou Ping):Kien li iris?
Zhou Ping (sen kompreno):Pri kiu temas?
Zhou Fanyi:Via patro.
Zhou Ping:Li estas okupita kaj havas la gaston. Li venos baldaŭ. Kie estas mia frato?
Zhou Fanyi:Li iris for. Li scipovas nur plori.
Zhou Ping (timas resti sola kune kun ŝi en la ĉambro):Ho,(paŭzo) mi vojaĝos. Mi nun devas pretigi pakaĵojn. (Iras al la manĝejo. )
Zhou Fanyi:Minuton.
Zhou Ping haltas.
Zhou Fanyi:Mi petas,ke vi sidu kun mi por momento.
Zhou Ping:Por kio?
Zhou Fanyi (moroze):Mi volas paroli kun vi pri io. (Zhou Ping iras al ŝi kaj staras silente. )
Zhou Fanyi:Mi esperas,ke vi komprenas la ĵusan okazintaĵon. Tio jam ne estas la unuafoja.
Zhou Ping (evitante):La patro estas ĉiam tia. Kion li diras,tion oni devas plenumi.
Zhou Fanyi:Sed tio ne konformas al mia naturo. Mi ne volas vivi komplete laŭ alies volo.
Zhou Ping:Mi komprenas vin. (Ŝajnigas ridon. ) Do lasu liajn vortojn preter viajn orelojn!
Zhou Fanyi:Ping,mi esperas,ke vi restos tiel honesta kaj bonkora kiel antaŭe. Mi ne ŝatas,ke vi prenu la teniĝon de malseriozeco kaj indiferenteco. Vi devas scii,kiel dolore mi suferas,kiam vi forestas de mi.
Zhou Ping:Jen kial mi tuj forveturos. Tiamaniere ni povos ne plu vidi unu la alian kaj ne rememongi la aferon,bedaŭrindan por ni ambaŭ.
Zhou Fanyi:Mi ne sentas bedaŭron. Mi neniam bedaŭras por mia faro.
Zhou Ping (kontraŭvole):Mi pensas,ke mi jam klare diris al vi,Mi pensas,ke vi komprenas la kialon,ke mi ne rendevuis kun vi dum la lastaj tagoj.
Zhou Fanyi:Komplete.
Zhou Ping:Do,mi estas nebulkapulo,perfekta stultulo. Mi bedaŭras,ke mi faris grandan eraron en mia vivo. Mi sentas honton antaŭ mi mem,antaŭ mia frato kaj precipe antaŭ mia patro.
Zhou Fanyi (en mallaŭta voĉo):Sed vi forgesas la homon,antaŭ kiu vi devas honti plej multe.
Zhou Ping:Pri kiu vi aludas?
Zhou Fanyi:Pri mi,via duonpatrino,la virino,kiun vi tentis.
Zhou Ping (timante):Ĉu vi freneziĝas?
Zhou Fanyi:Vi ŝuldas al mi. Vi havas respondecon pri mi! Vi ne devas forkuri unusola,restiginte min ĉi tie.
Zhou Ping:Kiel terurajn vortojn vi diris. Estas maldece uzi tiajn vortojn en tiel respektinda familio,kia tiu de mia patro.
Zhou Fanyi (furioziĝas de kolero): “Patro”, “patro”, ĉesu paroli pri via patro ! “Respektinda”? Ĉu vi rajtas tion diri? (Rikane) Mi vivis jam 18 jarojn en via respektinda familio. La krimojn de via familio mi aŭdis,vidis kaj ankaŭ faris. Dekomence mi ne estas membro de la familio Zhou. Mi mem respondecas pri mia faro. Mi diferencas de via avo,lia frato kaj via patro,kiuj faris multe da malnoblaĵoj postdorse,sed antaŭ la publiko ŝajnigas sin noblaj filantropoj kaj respektataj personuloj de la socio.
Zhou Ping:Certe ne ĉiuj en granda familio estas respektindaj,sed el nia branĉo…
Zhou Fanyi:Nenia diferenco. Via patro estas la unua hipokritulo. Antaŭ multe da jaroj li delogis junulinon de malaltaklaso.
Zhou Ping:Ĉesigu vian babilaĉon!
Zhou Fanyi:Vi ja estas bastardo de via patro.
Zhou Ping (surprzzite kaj konsternite):Vi mensogas. Kiun ateston vi havas?
Zhou Fanyi:Demandu vian respektindan patron! Li malkaŝis ĉion al mi antaŭ 15 jaroj,kiam li ebriiĝis. (Montras La foton sur la tablo. ) Vi ja estas naskita de tiu ĉi junulino. Ŝi dronigis sin en rivero,ĉar via patro forĵetis ŝin.
Zhou Ping:vi,vi,vi — jes. (Ŝajnigas sin ridanta. ) Mi konfesas ĉion ĉi. Nu,kion vi volas ankoraŭ? Kion vi volas diri al mi?
Zhou Fanyi:Via patro estas ŝulda al mi. Per la sama artifiko li trompe akiris min. Mi ne sukcesis fugi kaj naskis Chong. Dum tiuj dekkelke da jaroj liaj krueleco kaj aroganteco,kiujn li montris antaŭtagmeze,ŝtonigis min. Subite vi venis el la hejmloko kaj faris min nek via duonpatrino, nek via konkubino. Estas vi,kiu delogis min.
Zhou Ping:Delogi? Mi petas vin ne uzi ĉi vorton. Ĉu vi ne memoras la tiamajn cirkonstancojn?
Zhou Fanyi:Ĉu vi forgesas,kion vi diris al mi ĉi tie,ĝuste en ĉi tiu ĉambro,en noktomezo? Vi diris,ke vi malamas vian patron,ke vi esperas lian morton. Vi diris,ke vi ne bedaŭros eĉ mortpunon pro via amo al mi.
Zhou Ping:Ne forgesu,ke tiam mi estis juna. Mi senprudentiĝis pro impulso.
Zhou Fanyi:Ne forgesu,ke kvankam mi pli aĝas ol vi nur je kelkaj jaroj,mi estas via duonpatrino. Ĉu vi scias,ke vi ne devis diri tion al mi?
Zhou Ping:Ĉu vi ne pardonas junulon,kiu faris erarojn pro stulto? (Li sulkigas la brovojn de malĝojo. )
Zhou Fanyi:Tio ne koncernas pardonon. Mi jam rezignaciis al mia sorto. Ĝuste tiam aperis homo,kiu revivigis min,sed tiu poste apudmetis min,velkigis kaj soifigis min ĝis morto. Diru,kion mi devas fari?
Zhou Ping:Ej,ankaŭ mi ne scias,vi mem diru!
Zhou Fanyi (martelas vorton post vorto):Mi volas,ke vi ne foriru.
Zhou Ping:Kio? Ĉu vi deziras,ke mi akompanu vin en tia familio ka j ĉiutage rememoru pyi nia krimo kaj mortu de sufokiĝo?
Zhou Fanyi:Kial vi hastas foriri unusola kaj lasas min ĉi tie,se vi estas klara pri ĉio ĉi?
Zhou Ping:Vi ne rajtas tiel diri. Vi estas patrino de mia frato Chong.
Zhou Fanyi:Ne! Ne! De post kiam mi donis mian vivon kaj mian reputacion al vi,mi jam ne zorgas pri ĉio alia. Ne,mi ne estas lia patrino,nek edzino de Zhou Puyuan.
Zhou Ping (malvarme):Se vi ne rigardas vin edzino de mia patro,mi ankoraŭ rekonas min lia filo.
Zhou Fanyi (Silentas momenton,ne atendante ke li tiel diris):Ha,vi estas lia filo. Ĉu vi ne vizitis min en tiuj tagoj pro timo al via patro?
Zhou Ping:Eble oni povas tiel opinii.
Zhou Fanyi:Kaj ĉi-foje vi foriros al la minejo ĝuste por imiti lian modelon kaj forlasi la homon,kiu vin komprenas kaj amas,ĉu ne?
Zhou Ping:vi povas tiel pensi.
Zhou Fanyi (malvarme):Jen,vi vere estas filo de via patro. (Ridas. ) La filo de la patro. (Subite aplombiĝas. ) Fi! vi ambaŭ estas same sentaŭgaj kaj malkuraĝaj kaj tute ne indas je alies sinofero. Mi bedaŭras,ke mi ne travidis vin pli frue!
Zhou Ping:Nun vi jam travidis min. Mi jam diris al vi mian bedaŭron. Mi jam detale eksplikis al vi,ke mi abomenas tiajn rilatojn inter vi kaj mi. Mi jam sciigis vin,ke mi abomenas. Miajn erarojn mi konas. Tamen vi ne estas tute senkulpa. Vi estas virino,laŭ mi,la plej saĝa kaj plej simpatia,kaj ĝuste pro tio mi kredas,ke vi pardonos min. Se vi riproĉas,ke mi estas malserioza aŭ senkonscienca,tion mi ne zorgas. Mi esperas,ke la nuna interparolo estos la lasta por ni ambaŭ. Jen mia sinteno. (Iras al la manĝejo. )
Zhou Fanyi (per peza voĉo):Momenton!
Zhou Ping haltas.
Zhou Fanyi:Mi esperas,ke vi komprenos miajn vortojn. Mi petas nenion de vi. Mi esperas,ke vi pripensos,kion ni diris antaŭe en ĉi tiu ĉambro. (Paŭzas,kun ĉagreniĝo. ) Pripensu, kion ni diris unu al la alia. Memoru,ke neniu virino devas esti humiligita de du generacioj.
Zhou Ping:Mi jam sufiĉe pripensis. Kredeble vi ne estas surda al miaj suferoj en la lastaj tagoj. Nu,permesu al mi foriri. (Li malaperas el la maĝejo. )
Zhou Fanyi sekvis Zhou Ping per la okuloj. Larmoj fluas el ŝiaj okuloj. Ŝi klinas sian vizaĝon sur la kanapo kaj ekploras.
Lu Gui enŝteliĝas de la meza pordo kaj rimarkas la plorantan Zhou Fanyi.
Lu Gui (mallaŭte):Sinjorino!
Zhou Fanyi (stariĝas):Kion vi volas?
Lu Gui:Mia edzino venis jam antaŭ longe.
Zhou Fanyi :Kiu?
Lu Gui:Mia edzino. Vi ordonis venigi ŝin ĉi tien,tion mi memoras.
Zhou Fanyi:Kial vi ne sciigis min pli frue?
Lu Gui:Mi ja memoras,(mallaŭtigas sian voĉon. ) sed mi vidis,ke vi interparolas kin sinjorido Ping,tial mi ne kuraĝis vin ĝeni.
Zhou Fanyi:Ho,ĵus vi…
Lu Gui:Mi? Mi servis al la sinjoro kaj lia gasto en la ĉefa salono. (Ŝajnigas sin nekomprena. ) Sinjorino,kion vi volas?
Zhou Fanyi:Petu do ŝin ĉi tien.
Lu Gui (kaĵole ridas):Mia edzino estas de la malsupera klaso kaj ne scias ĝentilecon. Vi estu pardonema.
Zhou Fanyi:Ni ĉiuj estas samaj. Mi nur volas renkontiĝi kaj iom babili kun ŝi.
Lu Gui:Dankon pro via degno. Ho,mi rememoras,sinjorino,la sinjoro ordonis transdiri al vi pretigi lian malnovan pluv-mantelon,ĉar eble falos pluvego.
Zhou Fanyi:Sifeng zorgas pri liaj vestoj. Ĉu ŝi ne povas tion fari?
Lu Gui:Ankaŭ mi tiel diris sciante,ke vi sentas vin ne sana,sed la sinjoro insistas,ke vi pretigu ĝin.
Zhou Fanyi:Do iom poste.
Lu Gui:La sinjoro ordonis,ke li bezonas ĝin nun. Eble li baldaŭ eliros.
Zhou Fanyi:Bone. Mi faros tion tuj. Venigu vian edzinon kaj petu ŝin atendi ĉi tie.
Lu Gui:Jes,sinjorino. (Eliras. )
La vizaĝo de Zhou Fanyi aspektas pli pala. Ŝi pene regas sin.
Zhou Fanyi (profunde enspiras kaj parolas al si mem):Ho,terure varme,tenure sufoke! Vere neelteneble! (Ŝi apatie rigardas tra la fenestro. )
Eniras Lu Gui.
Lu Gui:La siujoro sendis preni la pluvmantelon. Li bezonas ĝin tuj.
Zhou Fanyi (levas sian kapon):Bone,vi ne bezonas atendi. Mi sendos ĝin tuj per iu alia. (Ŝi eliras tra la manĝejo. )
Lu Gui eliras tra la meza pordo.
Post momento Lu Shiping eniras kune kun Sifeng. Shiping estas virino 46 – 47-jara. Inter ŝiaj haroj vidiĝas iom da grizaj haroj. Ŝia vizaĝo blanka kaj pura aspektigas ŝin ne pli ol 38-39 jara. Ŝia rigardo estas iom malvigla. Tamen el ŝiaj longaj belaj okulharoj kaj grandaj rondaj okuloj oni povas legi la ĉarmon dum ŝia juneco. Vestita mallukse kaj pure, ŝi tre similas al virino de dekadencinta familio.
Sur ŝia kapo estas blanka lavtuko. Ŝi parolas ĉiam klare kaj ridetante,en mallaŭta senhasta voĉo. Ŝia akento montras,ke ŝi estas sudano longe vivinta norde. Kiam ŝi ridas,vidiĝas ŝiaj perlaj dentoj kaj paro da ĉarmaj kavetoj ĉe ŝiaj lipanguloj.
Ŝi eniras, tenante la manon de sia filino,kiu intime apogas sin al ŝi. Lu Gui sekvas post ili.
Lu Sifeng:Kie estas la sinjorino?
Lu Gui:Ŝi tuj venos.
Lu Sifeng:Sidiĝu,panjo!
Lu Shiping sidiĝas.
Lu Sifeng:Ĉu vi laciĝas?
Lu Shiping:Ne.
Lu Sifeng (ĝoje):Nu,panjo, atendu iom. Mi prenu por vi glason da glacia akvo.
Lu Shiping:Ne,estu trankvila,mi ne sentas varmon.
Lu Gui:Prenu botelon da sodakvo,Sifeng! (Al sia edzino) Kio mankas en tia granda domo? Somere estas limonado,frukta suko,akvomelono,oranĝo,banano kaj freŝa licio. Kion vi volas,tion vi trovas.
Lu Shiping:Ne,ne aŭskultu vian patron. Ĉiuj tiuj aferoj estas alies objektoj. Estas pli bone,ke vi sidu apud mi,kaj poste mi interparolu kun sinjorino Zhou.
Lu Gui:La sinjorino baldaŭ malsupreniros. Jen,via blanka kaptuko. Vi ĉiam ne volas demeti de sur la kapo.
Lu Shiping (kun afabla rideto):Bone,bone. Mi ensorbiĝis en la parolo… (Kun rideto al Sifeng) kaj tute forgesis demeti ĝin. (Ŝi demetas la kaptukon. ) Ĉu mia vizaĝo estas malpura? Estis granda polvo en la vagono. Ĉu miaj haroj en ordo? Mi ne volas,ke aliaj ridas je mi.
Lu Sifeng:Ne,tute ne. Vi neniom ŝangiĝis dum tiuj du jaroj.
Lu Gui (malestime):Rigardu,kiel povre vi kondutas! Rigardu,kiel luksa estas ĉi tiu domo. Ne plu babilu! Sifeng,montru al via patrino viajn vestojn faritajn en la pasintaj du jaroj!
Lu Sifeng:La panjo ne interesiĝas pri ili.
Lu Gui:Do montru viajn ormanaĵojn al via patrino,por ke ŝi havu pli larĝan vidkampon. Lasu ŝin juĝi,ĉu mi aŭ ŝi estas prava?
Lu Shiping (al Lu Gui):Mi atentigis vin ĉe mia foriro kaj ripetadis en miaj leteroj,ke mi ne ŝatas,ke mia filino estu servistino. Sed vi… (Subite konscias,ke ĉi tie ne estas loko por diskuti pri la familiaj aferoj kaj returnas sin al Sifeng. ) Kie estas via frato?
Lu Sifeng:Ĉu li ne atendas nin en la pordistejo?
Lu Gui:Li atendas ne vin,sed la sinjoron. (Al Shiping) Lastjare mi petis sciigi vin,ke Dahai akiris laboron en la minejo dank’ al mia rekomendo.
Lu Sifeng (sentas abomenon pro la fanfarono de la patro):Patro,kien vi ensaltas?Iru rigardi mian fraton!
Lu Gui:Ve al li. Mi tute forgesis lin. (Iras al la meza pordo kaj returnas sin. ) Vi sidu ĉi tie kaj ne moviĝu. La sinjorino baldaŭ venos. (Iras for. )
Post foriro de Lu Gui,Lu Shiping kaj Lu Sifeng sentas sin multe pli senĝene. Kun rideto ili ĵetas melankolian rigardon unu al la alia.
Lu Shiping (etendas siajn manojn al Sifeng): Lasu min pririgardi vin!
Lu Sifeng proksimiĝas al sia patrino.
Lu Sifeng:Ĉu vi ne koleras kontraŭ mi,panjo?
Lu Shiping:Ne,farita,finita. Sed kial vi neniam menciis tion al mi?Pri tio mi informiĝis de onklino Zhang nur post mia hejmenreveno.
Lu Sifeng:Mi timas,ke vi koleros kontraŭ mi,tial mi ne kuraĝas sciigi al vi. Efektive,panjo,nenio malbona estas,ke mi estas servistino.
Lu Shiping:Ĉu vi pensas,ke mi timas esti malriĉa kaj hontas pro nia malriĉo? Ne ! Neniom! Via patrino tion tute malatentas. Sed mi ofte maltrankvilas pro via juneco kaj timas,ke vi eliros el prudento. (Vespiras. ) Nu,lasu tion! (Stariĝas. ) Pro kio la sinjorino volas renkonti min? Strange!
Lu Sifeng:Jes. (Teruro kaptas ŝin,tamen ŝi instinkte kondukas sin al la bona rezulto. ) La sinjorino havas malmulte da amikinoj ĉi tie. Ŝi informiĝis,ke vi scipovas skribi kaj 1egi,kaj eble ŝi opinias,ke interese estas interparoli kun vi.
Lu Shiping:Ĉu? (Ŝi malrapide pririgardas la meblaron en ĉi tiu ĉambro kaj montras la malnovan ŝrankon kun spegulo. ) La ĉambro estas eleganta,sed la mebloj iom malnovaj.
Lu Sifeng:Jes,la mebloj estas de pli ol 30 jaroj. Oni diras,ke ili estis ŝatataj de la unua edzino de la sinjoro,t. e. la patrino de sinjorido Ping. Rigardu,kiel pezaj ili estas!
Lu Shiping (deviŝas ŝviton de la frunto per tuko):Strange. Kial la fenestro estas fermita?
Lu Sifeng:Ankaŭ vi opinias tion stranga? Stranga estas la karaktero de nia sinjoro. Li tre emas fermi la fenestron somere.
Lu Shiping (penas rememori):Sifeng,ŝajnas al mi,ke mi ie vidis ĉi tiun ĉambron.
Lu Sifeng (ridas):Ĉu vere?Eble en sonĝo vi vidis ĝin pro sopiro al mi.
Lu Shiping:Ho,jes,tute kvazaŭ en sonĝo. Sed strange estas,ke la loko ŝajnas tre konata. (Mallevas la kapon. )
Lu Sifeng (konsternite):Panjo,ĉu vi sentas vin malbona? Ĉu vin atakis sunfrapo? Mi prenu glason da malvarma akvo por vi,ĉu bone?
Lu Shiping:Ne,ne. Vi tion ne faru!
Lu Sifeng:Kio okazas al vi,panjo?
Lu Shiping (atenteme rigardas ĉion en la ĉambro kaj dronas en meditado):Strange! (Etendas la manojn kaj kaptas Sifeng. ) Sifeng!
Lu Sifeng (palpas la manojn de sia patrino):Viaj manoj estas glacie malvarmaj, panjo.
Lu Shiping : Ne gravas. Mi sentas min bone. Ŝajnas,ke mia animo iam estis ĉi tie.
Lu Sifeng:Ne diru sensencaĵon,panjo! Kiel vi povus esti ĉi tie? Ili transloĝiĝis ĉi tien antaŭ 20 jaroj,kiam vi estis en la sudo.
Lu Shiping:Ne,mi vere estis ĉi tie. Tiujn meblojn — mi vidis ie antaŭe,sed
mi ne memoras,kie.
Lu Sifeng:Kion vi rigardas,panjo?
Lu Shiping:Tiun ŝrankon,tiun ŝrankon. (Ŝi diras pli kaj pli mallaŭte kaj penas rememori. )
Lu Sifeng:Ĝi,ĝi estas ŝranko de la forpasinta sinjorino.
Lu Shiping (al si mem):Ne,ne eblas.
Lu Sifeng (amoplene al sia patrino):Ne diru plu,panjo. Vi ripozu!
Lu Shiping:Nenio grava,ĵus mi aŭdis ĉe la pordistejo,ke en tiu familio estas du sinjoridoj,ĉu vere?
Lu Sifeng:Jes,ambaŭ estas afablaj,panjo,ĉiuj en la familio Zhou estas afablaj.
Lu Shiping:Zhou? La familia nomo estas Zhou?
Lu Sifeng:Ho,panjo,vi ja venis ĉi tien serĉante laŭ la adreso de la familio Zhou,kiel vi povus forgesi? Panjo,vi certe suferis de varmego survoje. Mi prenu akvon por vi. (Preterpasas la ŝrankon. ) Panjo,rigardu,tio ja estas foto de la unua sinjorino de la famiho Zhou. (Donas la foton al sia patrino,starante post ŝi. )
Lu Shiping (rigardante la foton):Ho! (Surpriziĝas de mirego. )
Lu Sifeng (starante post la patrino):Kiel bela ŝi estas! Ŝi ja estas patrino de sinjorido Ping. Oni diras,ke ŝi iom similas al mi. Ho,bedaŭrinde,ŝi jam mortis.
Tremas la manoj de Lu Shiping tenantaj la foton.
Lu Sifeng:Panjo!
Lu Shiping:Donu al mi akvon!
Lu Sifeng:Panjo,iru ĉi tien! (Kondukas ŝin al to kanapo,subtenante sian patrinon je la brako. )
Lu Shiping ankoraŭ tenas la foton en sia mano.
Lu Sifeng:Panjo,kuŝu ĉi tie! Mi prenu akvon por vi. (Kuras for el la pordo de la manĝejo. )
Lu Shiping:Ho,mia ĉielo ! Mi estas homo mortinta! Ĉu tio estas vera? Ho,ĉi foto,ho ĉi tiuj mebloj! La mondo estas vasta,red kial post dekoj da jaroj mia mizera infano venis en lian hejmon? Ho,ĉielo!
Lu Sifeng eniras kun akvo.
Lu Sifeng:Panjo,trinku!
Lu Shiping trinkas.
Lu Sifeng:Panjo,ĉu vi sentas vin pli bone?
Lu Shiping:Jes,pli bone. Mia infano,ni iru hejmen nun.
Lu Sifeng (mire):Kio okazas al vi,panjo?
Aŭdiĝas la voko de Zhou Fanyi el la manĝejo pri Sifeng.
Lu Sifeng (aŭskultas):Venas la sinjorino.
Voĉo de Zhou Fanyi:Sifeng!
Lu Sifeng:Jes,mi estas!
Voĉo de Zhou Fanyi:Venu ĉi tien,Sifeng! Kien vi metis la pluvmantelon de la sinjoro?
Lu Sifeng (per laŭta voĉo):Mi venas tuj. (Al sia patrino) Vi atendu,panjo. Mi tuj revenos.
Lu Shiping:Vi iru!
Lu Sifeng iras for. Lu Shiping rigardas ĉirkaŭen kaj iras al la ŝranko. Subite aŭdiĝas paŝbruo el la ĝardeno. Ŝi returnas sin kaj atendas.
Lu Gui aperas el la meza pordo.
Lu Gui:Kie estas Sifeng?
Lu Shiping:La sinjorino elvokis ŝin.
Lu Gui:Diru al la sinjorino,ke la sinjoro jam ne bezonas la pluvmantelon. Li venos ĉi tien por ion diri al ŝi.
Lu Shiping:La sinjoro venos ĉi tien?
Lu Gui:Jes. Vi klare sciigu al ŝi. La sinjoro koleriĝos,se la sinjorino ne estos ĉi tie ĉe lia alveno.
Lu Shiping:Vi mem sciigu al la sinjorino.
Lu Gui:Mi estas tre okupita de la labordivido por ĉiuj servistoj. Mi ne havas tempon atendi.
Lu Shiping:Mi iros hejmen kaj ne plu atendas la sinjorinon.
Lu Gui:Pro kio? Ŝi alvokas vin ĉi tien,eble por diskuti kun vi pri io grava.
Lu Shiping:Mi intencas rezignigi Sifeng je la servistina laboro kaj kunporti ŝin hejmen.
Lu Gui:Kio? Kial vi volas tion?
Aperas Zhou Fanyi el la manĝejo.
Lu Gui:Sinjorino!
Zhou Fanyi (al la pordo):Sifeng,vi prenu du pluvmantelojn kaj demandu,kiun el ili la sinjoro bezonas? (Al Shiping) Ĉu vi estas patrino de Sifeng? Pardonon,ke mi atendigis vin longe.
Lu Gui:Ŝi devas tion fari. Estas ja granda honoro por ŝi,ke via sinjorina moŝto permesas al ŝi veni por saluti vin.
Lu Sifeng eniras kun pluvmanteloj en la manoj.
Zhou Fanyi:Vi longe atendis. Sidiĝu!
Lu Shiping (pririgardas Zhou Fanyi,sed ne sidiĝas):Ne,nur momenton,sinjorino.
Lu Sifeng:Ĉu mi portu tiujn tri pluvmantelojn al la sinjoro?
Lu Gui:La sinjoro ordonis meti ilin ĉi tien kaj li mem venos preni. Li ankaŭ petas vin,sinjorino,atendi ĉi tie,ĉar li volas ion diri al vi.
Zhou Fanyi:Mi scias. (Al Sifeng) Vi iru en la kuirejon kaj sciigu prepari la vespermanĝon.
Lu Sifeng:Jes,sinjorino. (Ŝi ĵetas rigardon al Lu Gui kaj poste miran kaj timeman rigardon al Zhou Fanyi kaj eliras el la meza pordo. )
Zhou Fanyi:Lu Gui,diru al la sinjoro,ke mi estas interparolanta ĉi tie kun la patrino de Sifeng,kaj li venu iom poste.
Lu Gui:Jes,sinjorino. (Sed li ne movas sin. )
Zhou Fanyi (vidante,ke li ankoraŭ restas tie):Kion vi ankoraŭ bezonas diri?
Lu Gui:Sinjorino,ĉi-matene la sinjoro ordonis venigi la germanan doktoron ĉi tien.
Zhou Fanyi:Sinjorido Chong jam diris al mi.
Lu Gui:La sinjoro ĵus diris,ke vi vizitu la kuraciston tuj post lia alveno.
Zhou Fanyi:Mi scias. Vi povas foriri.
Lu Gui iras for tra la meza pordo.
Zhou Fanyi (al Lu Shiping):Sidiĝu! Estu kiel hejme. (Ŝi mem sidiĝas sur la kanapo. )
Lu Shiping (sidiĝas sur la apuda seĝo):Tuj post mia elvagoniĝo,oni diris al mi,ke vi volas renkonti min.
Zhou Fanyi:Mi ofte aŭdis de Sifeng,ke vi estas klera kaj de bona familio.
Lu Shiping (ne volas tuŝi la pasintajn aferojn):Sifeng estas knabino malsaĝa kaj neinteligenta. Ŝi certe kaŭzis al vi multe da zorgoj dum tiuj du jaroj.
Zhou Fanyi:Ne. Ŝi estas tre saĝa kaj ankaŭ tre plaĉa al mi. Ŝi ne devas esti servistino. Estas bone trovi decan laboron por ŝi.
Lu Shiping:Mi samopinias kun vi. Ankaŭ mi ne volas,ke ŝi estas servistino.
Zhou Fanyi:Mi bone komprenas vin. Mi scias,ke vi estas homo instruita kaj prudenta,kaj je la unua rigardo mi jam scias, ke vi estas malkaŝema. Tial mi senkaŝe diru al vi,kial mi invitas vin.
Lu Shiping (maltrankvile):Ĉu ŝia konduto vekis alies malkontenton?
Zhou Fanyi (ridas,ŝajnigante neadon):Ne,ne. Unue mi prezentu al vi la staton de mia familio,kie virinoj estas malmultaj.
Lu Shiping:Jes.
Zhou Fanyi:Estas la sinjoro kaj du sinjoridoj. Krom mi kaj unu-du maljunaj servistinoj,ĉiuj servistoj estas viroj.
Lu Shiping:Ho,jes.
Zhou Fanyi:Sifeng estas juna. Ŝi estas nur 19-jara,ĉu?
Lu Shiping:18-jara.
Zhou Fanyi (afable):Ho,jes. Ŝi estas pli aga ol mia filo je unu jaro. Estante tiel juna kaj bela,ŝi laboras kiel servistino.
Lu Shiping (urĝe):Kian maldiskretaĵon ŝi faris?Sinjorino,vi neniel kaŝu al mi,mi petas.
Zhou Fanyi:Ne,ne. (Ridas denove. ) Ŝi ja estas bona. Mi nur volas sciigi pri la familia stato. Mi havas filon 17-jaran. Verŝajne vi lin renkontis en la ĝardeno. Li estas knabo naiva.
Lu Gui aperas el la kabineto.
Lu Gui:La sinjoro urĝas vin tuj al la doktoro.
Zhou Fanyi:Ĉu neniu akompanas la doktoron?
Lu Gui:La Buroestro Zhang foriris antaŭ momento,kaj la sinjoro mem akompanas lin.
Zhou Fanyi:Diru al la sinjoro,ke mi ne havas malsanon kaj ne invitis kuraciston.
Lu Gui:Jes,sinjorino. (Sed ne moviĝas. )
Zhou Fanyi (rigardas Lu Gui):Kion vi volas plu?
Lu Gui:Mi atendas vian plian ordonon.
Zhou Fanyi (subite rememoras):Jes,post transdiro de miaj vortoj al la sinjoro,vi sendu voki elektriston. Oni diris al mi,ke la malnova elektra drato sur la visteria pergolo falis kaj likas. Tuj venigu ripari,alie estiĝos elektra frapo.
Lu Gui eliras el la meza pordo.
Zhou Fanyi (vidas, ke Lu Shiping stariĝas):Onjo Lu,sidiĝu! Ho,ree sufoke varmiĝas ĉi tie. (Venal al la fenestro kaj malfermas ĝin,returnas sin. ) En la lastaj tagoj mi trovis,ke mia filo kondutas strange. Kiu scias,li subite diris al mi,ke li tre ŝatas Sifeng.
Lu Shiping (surprizite):Ĉu?
Zhou Fanyi:Li volas monhelpi ŝin por ke ŝi vizitu lernejon. (Ekridas. ) Ho,kiel stulta knabo,li eĉ diris,ke li edziĝos al ŝi.
Lu Shiping:Vi ne bezonas diri plu. Ĉion mi komprenas.
Zhou Fanyi:Sifeng estas pli aĝa oj mia filo,kaj ŝi estas tre inteligenta. En tia stato…
Lu Shiping (ofendiĝas de la ambigua paroltono de Zhou Fanyi):Mi kredas,ke mia filino estas diskreta kaj povas distingi pravon disde malpravo. Mi ĉiam malaprobas, ke ŝi servu en granda domo. Mi fidas al ŝi,kaj ŝi faros nenian malprudentaĵon.
Zhou Fanyi:Jes,onjo Lu. Ankaŭ mi estas certa,ke ŝi estas diskreta. Sed nun tiu malfeliĉa situacio,laŭ mi,facile kaŭzos miskomprenon.
Lu Shiping (suspiras):Estas tute ekster mia atendo,ke mi venis ĉi tien hodiaŭ. Mi tuj forportos ŝin,kaaj mi petas vian forpermeson por ŝi.
Zhou Fanyi:Bone. Se vi tion preferas,tion mi opinias konvena. Sed mi timas,ke mia obstina filo entrudigos en vian hejmon por renkonti Sifeng.
Lu Shiping:Estu trankvila! Mi tre bedaŭras,ke mi konfidis la filinon al ŝia patro. Postmorgaŭ mi foriros de ĉi tie,kaj mia filino ne plu vidos ajnan membron de via familio. Sinjorino,mi forportu mian filinon jam nun.
Zhou Fanyi:Bone,se vi tiel decidas. Mi sciigos la kasiston kalkuli sian salajron. Ŝiaj propraj havaĵoj estos senditaj rekte en vian hejmon. Kaj mi donos al ŝi kofron da miaj malnovaj vestoj.
Lu Shiping (al si mem):Mia kompatinda infano!
Zhou Fanyi (iras al Shiping):Ne ĉagreniĝu,onjo Lu! Se vi havos financan malfacilon,turniĝu al mi,mi certe vin helpos. Nun konduku ŝin hejmen. Kun la bona patrino,kia vi,ŝi certe fariĝos pli bona ol labori ĉi tie.
Zhou Puyuan aperas el la kabineto.
Zhou Puyuan:Fanyi!
Zhou Fanyi returniĝas. Lu Shiping glitas en angulon.
Zhou Puyuan:Kial vi ankoraŭ ne iras?
Zhou Fanyi (intence):Kien?
Zhou Puyuan:Ĉu vi ne scias,ke D-ro Kramer atendas vin?
Zhou Fanyi:D-ro Kramer? Kiu li estas?
Zhou Puyuan:Ho,li estas kuracisto,kiu iam kuracis vin.
Zhou Fanyi:Mi ne havas malsanon.
Zhou Puyuan (pacience):Li estas mia bona amiko en Germanio. Li havas bonan studon pri encefalopatio. Vi estas iom nervoza. Li certe resanigos vin.
Zhou Fanyi (eksplodas):Kiu tiel diras?Kial vi malbenas min? Mi ne havas malsanon. Vi sciu,mi ne havas malsanon.
Zhou Puyuan (malvarme):Kial vi kriaĉas antaŭ fremdulo kaj rifuzas viziti kuraciston neante vian malsanon? Kio estas tio krom nervozeco?
Zhou Fanyi:Hm,se mi havus malsanon,ĝi estas malfacile kuracebla. (Iras al la manĝejo. )
Zhou Puyuan (laŭte):Haltu! Kien vi iras?
Zhou Fanyi (indiferente):Supren.
Zhou Puyuan (ordonante):Vi devas obei!
Zhou Fanyi:Vi! (Malestime rigardas lin. ) Ĉu vi forgesas,kia vi estas! (Foriras de la manĝejo. )
Zhou Puyuan:Homo!
Aperas servisto.
Servisto:Je via dispono.
Zhou Puyuan:La sinjorino nun estas supre. Transdiru al la sinjorido Ping,ke li akompanu D-ro. Kramer supren por kuraci la sinjorinon.
Servisto: Jes,via sinjora moŝto.
Zhou Puyuan:Kaj petu sinjoridon Ping diri al D-ro Kramer,ke mi laciĝis kaj ne povas plu akompani lin.
Servisto:Jes,via, sinjora moŝto. (Iras for. )
Zhou Puyuan (ekfumas cigaron,trrovas la pluvmantelojn sur la tablo kaj direktas sin at Shiping):Ĉu tiuj estas pretigitajde la sirdorino?
Lu Shiping (rigardas al li):Verŝajne.
Zhou Puyuan:Ne,ne. Ili estas novaj,sed mi volas la malnovan. Transdiru tion al la sinjorino.
Lu Shiping:Jes.
Zhou Puyuan (trovas,ke ŝi ne foriras):Ĉu vi ne scias,ke estas malpermesate al servistoj eniri ĉi tiun ĉambron?
Lu Shiping:Mi ne scias,sinjoro.
Zhou Puyuan:Ĉu vi estas novveninto?
Lu Shiping:Ne,mi venis por viziti mian filinon.
Zhou Puyuan:Vian filinon?
Lu Shiping:Jes,mian filinon Sifeng.
Zhou Puyuan:Do vi erare iris en ĉi tiun ĉambron.
Lu Shiping:Nu,kion vi volas ankoraŭ?
Zhou Puyuan (montras al la fenestro):Kiu malfermis ĝin?
Lu Shiping:Ho,jes. (Ŝi senhaste iras al la fenestro,fermas ĝin kaj malrapide iras al la meza pordo. )
Zhou Puyuan (subite trovas ion strangan en ŝia maniero):Momenton!
Lu Shiping haltas.
Zhou Puyuan:Kiel vi — vi nomiĝas?
Lu Shiping:Mia familia nomo estas Lu.
Zhou Puyuan:Lu. Laŭ viaj prononcoj vi ne estas de la nordo.
Lu Shiping:Vi pravas. Mi venas de Jiangsu-provinco.
Zhou Puyuan:El via parolo aŭdeblas akcento de Wuxi.
Lu Shiping:Mi kreskis tie.
Zhou Puyuan (meditas):Wuxi? Hm,Wuxi… (Subite) Kiam vi estis en Wuxi?
Lu Shiping:Proksimume antaŭ 30 jaroj.
Zhou Puyuan:Ĉu? Antaŭ 30 jaroj vi estis en Wuxi?
Lu Shiping:Tute ĝuste. Mi memoras,ke tiam oni ankoraŭ ne havis alumeton.
Zhou Puyuan (dronas en profunda medito):La pasintaj 30 jaroj,jes,estas jam de multaj jaroj. Lasu min rememori. Kiam mi aĝis iom pli ol 20 jarojn,mi estis tie.
Lu Shiping:Ankaŭ vi vends de Wuxi,sinjoro?
Zhou Puyuan:Jes. (Meditas. ) Wuxi estas ĉarma loko.
Lu Shiping:Jes,tre ĉarma.
Zhou Puyuan:Vi diris,ke antaŭ 30 jaroj vi estis tie?
Lu Shiping:Jes,sinjoro.
Zhou Puyuan:Io okazis en Wuxi antaŭ 30 jaroj,tre fama akcidento.
Lu Shiping:Jes.
Zhou Puyuan:Ĉu vi scias?
Lu Shiping:Eble. Sed mi ne scias,pri kiu akcidento temas,sinjoro.
Zhou Puyuan:Ho,ĝi okazis antaŭ longe,eble ĉiuj jam forgesis.
Lu Shiping:Eble troviĝas iu,kiu bone memoras.
Zhou Puyuan:Mi demandis dekojn da homoj,kiuj estis en Wuxi siatempe,kaj mi ankaŭ sendis demandi,tamen ĉiuj,kiuj estis tiam en Wuxi,aŭ maljuniĝis,aŭ mortis,dum la vivantoj aŭ ne scias,aŭ forgesis. Eble vi scias,ke tiam en Wuxi estis familio Mei.
Lu Shiping:Mei?
Zhou Puyuan:En tiu familio estis juna fraŭlino,klera kaj virta. Sed iunokte ŝi subite sin dronigis. Ĉu vi scias, kio okazis poste?
Lu Shiping:Ne estas dece por mi babili pri tio.
Zhou Puyuan:Ĉu?
Lu Shiping:Mi konas fraŭlinon Mei.
Zhou Puyuan:Nu,diru pri ŝi.
Lu Shiping:Ŝi ne estis el riĉa familio,nek virta,male oni diris,ke ŝi estas malĉasta.
Zhou Puyuan:Eble vi mencias alian personon. Tamen mi volas aŭskulti plu.
Lu Shiping:Tiu fraŭlino vere sin dronigis en rivero iunokte,tamen ŝi dronis ne unusola,sed kun bebo naskita antaŭ nur 3 tagoj. Oni diris,ke ŝi estis malvirta dum la vivo.
Zhou Puyuan (dolore):Oj!
Lu Shiping:Ŝi estis el malalta klaso,malbonkonduta. Oni diris,ke ŝi havis seksajn interrilatojn kun sinjorido Zhou kaj naskis du filojn. Sed 3 tagojn post la nasko de la dua filo sinjorido Zhou forĵetis ŝin. Ŝia unua filo restis ĉe li,kaj la ĵus naskita bebo estis en ŝia sino. Ŝi dronigis sin kune kun la bebo en rivero antaŭvespere de la Printempa Festo.
Zhou Puyuan (en ŝvito):Oj.
Lu Shiping:Ŝi estas filino de iu servistino Mei en la domo de Zhou. Ŝi nomiĝis Shiping.
Zhou Puyuan (levas la kapo):Kio estas via familia nomo?
Lu Shiping:Lu,sinjoro.
Zhou Puyuan (profunde vespiras,meditante):Shiping,Shiping,jes. Oni diris,ke ŝia kadavro estis enterigita de iu malriĉulo. Ĉu vi povas informi pri ŝia tombo?
Lu Shiping:Kial vi interesiĝas pri tiu bagatelo?
Zhou Puyuan:Ŝi estis mia parenco.
Lu Shiping:Parenco?
Zhou Puyuan:Jes. Mi volas renovigi ŝian tombon.
Lu Shiping:Ĉu? Sed tio jam ne estas necesa.
Zhou Puyuan:Kial?
Lu Shiping:Ŝi ankoraŭ vivas.
Zhou Puyuan (kun mirego):Kio?
Lu Shiping:Ŝi ne mortis.
Zhou Puyuan:Ŝi ankoraŭ vivas?Neeble ! Mi vidis sur la bordo ŝiajn vestojn kun ŝia testamento ene.
Lu Shiping:Ŝi estis savita.
Zhou Puyuan:Savita?
Lu Shiping:Kaj poste neniu en Wuxi vidis ŝin,opiniante,ke ŝi mortis.
Zhou Puyuan:Do,kie estas ŝi?
Lu Shiping:Ŝi nun vivas unusola fore de la hejmloko.
Zhou Puyuan:Kaj la bebo?
Lu Shiping:Ankaŭ li vivas.
Zhou Puyuan (subite stariĝas):Kiu vi estas?
Lu Shiping:Mi estas patrino de Sifeng,sinjoro.
Zhou Puyuan:Ho.
Lu Shiping:Ŝi jam maljuniĝis,edziniĝis al iu de la malsupra klaso kaj naskis filinon. Ili vivas tre mizere.
Zhou Puyuan:Kie ŝi estas nun?
Lu Shiping:Mi renkontis ŝin antaŭ kelke da tagoj.
Zhou Puyuan:Kio? Ĉu si estas en nia urbo?
Lu Shiping:Jes.
Zhou Puyuan:Ho.
Lu Shiping:Ĉu vi volas renkontiĝi kun ŝi,sinjoro?
Zhou Puyuan (haste):Ne,ne,ne.
Lu Shiping:Ŝia sorto estis mizera. Post ŝia foriro de la familio Zhou,sinjorido Zhou edziĝi al riĉa fraŭlino. Ŝi sola migris kunportante sian filon kaj faris ĉian laboron por vivtenado! Ŝi almozpetis,flikadis kaj servis en grandsinjora domo kaj lernejo.
Zhou Puyuan:Do kial ŝi ne revenis en la domon de la familio Zhou?
Lu Shiping:Ŝajne ŝi ne volas. Por sia filo ŝi reedziniĝis dufoje.
Zhou Puyuan:Ho,dufoje?
Lu Shiping:Jes. Ili ambaŭ estis de la malsupra klaso,kaj ŝi vivas malfeliĉe. Ĉu vi volas sin helpi,sinjoro?
Zhou Puyuan:Nu,vi povas foriri.
Lu Shiping:Ĉu neniun demandon vi havas plu,sinjoro? (Ŝi rigardas Zhou Puyuan,kaj larmoj ondiĝas en la okuloj. )
Zhou Puyuan:Bonvolu diri al Sifeng,ke ŝi elprenu la malnovan pluvmantelon el la kamfor-ligna kofro kaj ankaŭ la malnovajn ĉemizojn.
Lu Shiping:Malnovajn ĉemizojn?
Zhou Puyuan:Diru al ŝi,ke la ĉemizoj,silkaj sen kolumo,estas en la plej malnova kofro.
Lu Shiping:Vi havas 5 tiajn ĉemizojn,ĉu ne? Kiun el ili vi volas?
Zhou Puyuan:Kiun el ili?
Lu Shiping:Ĉu estas tiu ĉemizo,ĉe kies dekstra maniko troviĝas brultruo? La truo estas flikita per silka fadeno en umeflora formo,kaj la dua ĉemizo…
Zhou Puyuan (mirigite):Umefloro?
Lu Shiping:Kaj apud la floro estas brodita ideogramo “Ping”.
Zhou Puyuan (leviĝas malrapide):Do,vi… vi estas…
Lu Shiping:Mi estas unu el viaj antaŭaj servistinoj.
Zhou Puyuan:Ho,vi estas Shiping. (Mallaŭte) Ĉu esters vi?
Lu Shiping:Vi certe ne supozis,ke iutage ankaŭ Shiping aspektas tiel maljuna,ke vi eĉ ne povas rekoni.
Zhou Puyuan pretervole rigardas la foton sur la tablo kaj poste Shiping.
Longa silento.
Zhou Puyuan (subite rigore):Por kio vi venis ĉi tien?
Lu Shiping:Ne laŭ mia volo.
Zhou Puyuan:Do kiu sendis vin?
Lu Shiping (indigne):Destino! La maljusta destino kondukis min ĉi tien.
Zhou Puyuan (malvarme):Finfine,vi sukcesis trovi min post 30 jaroj.
Lu Shiping (Plende kaj indigne):Sed mi ne,me ne serĉis vin! Mi pensis,ke vi mortis antaŭ longe. Mi ne supozis,ke mi venis ĉi tien hodiaŭ. Estas la sorto,kiu vidigas nin ĉi tie.
Zhou Puyuan:Ne estu flamiĝema! Ni ambaŭ havas infanojn nun. Se vi sentas vin ofendita kaj volas plendi,almenaŭ ne ploru en tia aĝo,kia la nia.
Lu Shiping:Hm. Miaj larmoj sekiĝis jam de longe. Mi ne plendas,sed malamas kaj bedaŭras pri miaj suferoj dum la pasintaj jaroj. Vi certe forgesis,kion vi faris. Antaŭ 30 jaroj,antaŭvespere de la Printempa Festo,t. e. en la 4-a tago post kiam mi naskis vian duan filon,vi elpelis min el via hejmo en ŝtorma tago por edziĝi al riĉa fraŭlino.
Zhou Puyuan:Ne estas necese mencii la aferon antaŭ dekoj da jaroj.
Lu Shiping:Ne necese?! Ĉu pro tio,ke sinjorido Zhou estas sukcesa kaj respektata en la socio? Mi malsukcesis en memmortigo,kaj mia patrino mortis de indigno. Via familio devigis min lasi miajn du filojn ĉe vi.
Zhou Puyuan:Sed vi ja kunportas vian duan filon.
Lu Shiping:Jes,mi kunportis lin,ĉar via patrino kredis,ke li ne vivos plu pro malsano. (Al si mem) Ho,ĉielo! Ŝajne miestus en la sonĝo.
Zhou Puyuan:Laŭ mi,pli bone ne tuŝu la pasintajn aferojn.
Lu Shiping:Ĝuste male! Mi parolos! Mi parolos! Mi estis sufokita jam ĉ. 30 jarojn. Vi transloĝiĝis tuj post via edziĝo. Mi pensis,ke mi neniam renkontos vin dum mia vivo,sed kiu scias,ke mia infano nun servas en la familio Zhou kaj faras la laboron,kiun mi faris antaŭe.
Zhou Puyuan:Estas ne mirinde,ke Sifeng tre similas al vi.
Lu Shiping:Mi servis al vi,kaj mia filino servas al viaj filoj. Tio ja estas puno. Ho,puno!
Zhou Puyuan:Estu kvieta! Estu diskreta! Ne pensu,ke mia koro mortis. Ĉu vi opinias,ke oni povas facile forgesi la bedaŭrindaĵojn,kiujn li mem faris?Rigardu la ĉambron:Ĉiuj tiuj mebloj estis ŝatataj de vi. Mi konservas ilin en tiuj jaroj ĝuste por memori vin.
Lu Shiping (mallevas la kapon):Ho.
Zhou Puyuan:Mi ĉiam memoras vian naskiĝotagon — la 18-an de aprilo,kaj ĉiam prenas vin mia laŭleĝa edzino. Vi malsanis post nasko de Ping,kaj ĉiam insistis ĉe fermo de fenestro. Mi ankoraŭ tenas tiun kutimon por ne forgesi vin kaj ripari mian pekon.
Lu Shiping (suspiras):Bonvolu ne daŭrigi! Ni ambaŭ estas maljunaj.
Zhou Puyuan:Des pli bone. Nu,ni povas paroli malkaŝe.
Lu Shiping:Sed mi ne trovas tion interesa.
Zhou Puyuan:Male,ŝajnas al mi,ke vi malmulte ŝanĝiĝis en la karaktero. Lu Gui ŝajnas homo malhonesta.
Lu Shiping:Estu trankvila. Li neniam scios pri tio.
Zhou Puyuan:Tiel estos bone por ni ambaŭ. Mi volas demandi,kie estas la filo,kiun vi kunportis?
Lu Shiping:Li laboras en via minejo.
Zhou Puyuan:Mi demandas,kie li estas nun?
Lu Shiping:En via pordistejo,atendante vin.
Zhou Puyuan:Kio? Lu Dahai? Vi diras,ke li estas mia filo?
Lu Shiping:Ĝuste li. Tamen li kaj vi estas homoj tute malsamaj.
Zhou Puyuan (rikanas):Ho,mia propra filo kontraŭstaras min kaj instigas strikon.
Lu Shiping:Ne revu,ke li rekonos vin kiel sian patron.
Zhou Puyuan (subite):Bone! Lasu nin paroli rekte! Kiom da mono vi postulas?
Lu Shiping:Kion vi diras?
Zhou Puyuan:Mono por via vivteno en la maljuneco.
Lu Shiping (amare ridas):Ha! Ĉu vi pensas,ke mi venis ĉi tien por vin ĉantaĝi?
Zhou Puyuan:Nu,portempe ni ne parolu pri tio. Unue mi diru al vi,kion mi volas. Aŭskultu! Mi tuj maldungos Lu Gui kaj ankaŭ Sifeng devas foriri,sed…
Lu Shiping:Ne timu! Ĉu vi pensas,ke mi volas ĉantaĝi vin per niaj pasintaj rilatoj?Estu trankvila! Mi tion ne faros. Postmorgaŭ mi revenos al mia antaŭa loko kune kun Sifeng. Tio estas sonĝo. Mi absolute ne plu loĝos ĉi tie.
Zhou Puyuan:Tre bone! Mi pagos por via vojaĝo kaj ĉiuj aliaj kostoj.
Lu Shiping:Kio?
Zhou Puyuan:Tio povas iom maŝarĝi mian konsciencon.
Lu Shiping:Via konscienco? (Ridas. ) Mi unusola vivis proksimume 30 jarojn. Ĉu mi nun bezonas vian monon?
Zhou Puyuan:Bone,bone! Do,kion vi volas?
Lu Shiping (paŭzas):Mi,mi volas ion.
Zhou Puyuan:Kion?
Lu Shiping (larmoj ŝprucas el la okuloj):Mi,mi,mi volas vidi mian filon Ping.
Zhou Puyuan:Vi volas renkonti lin?
Lu Shiping:Jes. Kie li estas?
Zhou Puyuan:Nun li estas ĉe sia duonpatrino konsultanta kuraciston. Mi povas venigi lin ĉi tien,sed (paŭzo) li elkreskis. (Paŭzo) Li kredas,ke lia patrino mortis antaŭlonge.
Lu Shiping:Ho,vi ne imagu,ke mi plore petos,ke li rekonu en mi patrinon. Mi ne estas tiel stulta. Mi scias,ke liaj socia pozicio kaj edukiteco ne permesas al li rekoni min kiel sian patrinon. Tempo faris min prudenta. Mi volas nur rigardi lin,ĉar li ja estas mia propra filo. Vi ne timu! Eĉ se mi malkaŝos al li la veron,li nur ĉagreniĝos kaj ne rekonos min.
Zhou Puyuan:Jen konsentite. Mi vokas lin malsupren. Vi rigardu lin kaj poste neniu el la familio Lu aperu en mia hejmo.
Lu Shiping:Jes,Mi esperas,ke mi neniam vidos vin estontece.
Zhou Puyuan (elpoŝigas ĉekon kaj subskribas):Tre bone. Jen estas ĉeko de 5 000 juanoj. Akceptu. Mi pensas,ke mi iagrade riparos mian pekon.
Lu Shiping transprenas ĝin kqj disŝiras.
Zhou Puyuan:Ho,Shiping!
Lu Shiping:Vi neniam estos kvita kontraŭ miaj suferoj en tiuj jaroj!
Zhou Puyuan:Sed vi…
Aŭdiĝas kverelo de ekstere. La voĉo de Lu Dahai: “Cedu al mi la vojon! ” Voĉas servistoj: “Ne,ne! La sinjoro estas dormanta. ”
Zhou Puyuan (iras al la meza pordo):He ho!
Servisto eniras de la meza pordo.
Zhou Puyuan:Kiu bruas?
Servisto:Ministo Lu Dahai. Li estas malracia kaj insistas nepre renkonti vin.
Zhou Puyuan:Ĉu? (Hezitas. ) Enlasu lin! Momenton! Venigu sinjoridon Ping ĉi tien. Mi havas demandon al li.
Servisto:Jes,via sinjora moŝto. (Eliras el la meza pordo. )
Zhou Puyuan (al Lu Shiping):Shiping,ne estu tiel obstina! Vi bedaŭros iutage,se vi rifuzos la monon.
Lu Shiping mute rigardas Zhou Puyuan.
Servistoj enkondukas Lu Dahai. Li staras maldekstre,dum la servistoj dekstre.
Lu Dahai (vidas Lu Shiping):Panjo,mi ne scias,ke vi ankoraŭ estas ĉi tie.
Zhou Puyuan (pririgardas Dahai):Kiel vi nomiĝas?
Lu Dahai:Ne afektu kun mi! Ĉu vi ne konas min?
Zhou Puyuan:Mi scias nur,ke vi estas la plej tumulta laboristo.
Lu Dahai:Vi pravas. Ĝuste pro tio mi venas vin viziti.
Zhou Puyuan:Kion vi volas?
Lu Dahai:Kiel prezidanto de la Direktoraro de la, minejo,vi certe bone scias,pro kio mi venas.
Zhou Puyuan (kapskuas):Mi ne scias.
Lu Dahai:Mi iris longan vojon de la minejo kaj ekde la 6-a ĉi-matene atendis vin en la pordistejo de via domo por demandi la prezidanton,ĉu vi konsentas niajn kondiĉojn.
Zhou Puyuan:Sed kie estas la aliaj 3 reprezentantoj?
Lu Dahai:Mi povas diri al vi,ke ili nun kontaktas kun aliaj sindikatoj.
Zhou Puyuan:Hm. Ĉu ili ne diris al vi ion alian?
Lu Dahai:Tio vin ne koncernas. Vi sintenas jen malforte,jen forte. Mi demandas vin,kion vi volas.
Zhou Ping venas el la manĝejo. Vidante,ke lia patro parolas kun fremdulo,li volas foriri.
Zhou Puyuan (vidante Zhou Ping):Ping,vi restu ĉi tie! (Ĵetas rigardon al Shiping. )
Zhou Ping:Jes,patro.
Zhou Puyuan (gestante flanken):Venu kaj staru apud min. (Al Dahai) Per sola ekscitiĝemo vi ne sukcesos en intertraktado.
Lu Dahai:Hm. Mi konas ĉiujn viajn artifikojn. Vi prokrastas la traktadon nur por subaĉeti kelkajn senhontajn renegatojn trompe retenante nin ĉi tie.
Zhou Puyuan:Via rezono ne estas senbaza.
Lu Dahai:Sed vi tute malpravas. Ni ministoj estas organizitaj kaj unuanimaj en la striko. Ni venis ĉi tien ne por submetiĝi al vi. Se vi akceptos niajn kondiĉojn,ĉio estos en ordo. Se vi rifuzos,ni daŭrigos la strikon ĝis la fino. Ni estas certaj,ke via minejo bankrotos en malpli of 2 monatoj pro nia striko.
Zhou Puyuan:Ĉu vi kredas,ke la aliaj reprezentantoj kaj strikestroj estas fidindaj?
Lu Dahai:Jes,ili estas tre fidindaj.
Zhou Puyuan:Do mi montru al vi ion.
Zhou Puyuan serĉas ion sur la tablo kaj servisto donas paperon al li. Ĝuste en tiu momento Zhou Chong enŝteliĝas el la maldekstra kabineto kaj staras tie por aŭskulti.
Zhou Puyuan (transdonas la paperon al Dahai):Jen telegramo sendita el la minejo hieraŭ.
Lu Dahai (legante) : Kio? Ili komencis laboron? (Forĵetas ĝin. ) Ne,neeble!
Zhou Puyuan:La ministoj jam komencas laboron hieraŭ matene. Ĉu vi ne scias,estante ilia reprezentanto?
Lu Dahai (indigne):La policistoj pafmortigis 30 ministojn. Ĉu tio restos senpuna? (Ekridas. ) Ha,tio estas falsa. Vi volas splitigi nin per la falsa telegramo fare de vi mem. Kia malnobla artifiko!
Zhou Ping (perdas paciencon):Kiu vi estas?Kial vi aŭdacas tiel diri?
Zhou Puyuan:Vi ne intervenu! (Al Dahai) Ĉu vi plene fidas al la aliaj reprezentantoj kune venintaj kun vi?
Lu Dahai:Ŝparu viajn vortojn! Mi scias,kion vi sugestas.
Zhou Puyuan:Bone. Kion vi diros,se mi lasos vin legi la kontrakton pri la strikoĉesigo?
Lu Dahai (ridas):Ne mensogu! Mi ne estas infano facile trompebla. La kontrakto ne validos sen nia subskribo.
Zhou Puyuan:Montru al li la kontrakton!
Servisto iras en la kabineton kaj reiras kun la dokumento kaj donas ĝin al Zhou Puyuan.
Zhou Puyuan:Jen la kontrakto subskribita de viaj 3 kamaradoj.
Lu Dahai (legante ĝin):Kio? (Malrapide) Ili ĉiuj subskribis?(Intencas transpreni to kontrakton por refoje legi. ) Kiam ili subskribis sen interkonsiliĝo kun mi?
Zhou Puyuan (Foprenas la paperon kaj transdonas ĝin al la servisto):Jes,stultuleto! Sola kriado kaj sensperteco neniom helpas.
Lu Dahai:Kie estas la tri reprezentantoj?
Zhou Puyuan:Ili reveturis trajne hieraŭ vespere.
Lu Dahai (kvazaǔ vekiĝas el sonĝo):Ho,tri malkuraĝuloj! Ili perfidis la ministojn. Fi al vi,senhonta prezidanto! Refoje efikas via subaĉeto.
Zhou Ping (kolere):vi,kanajlo!
Zhou Puyuan:Gardu vian langon! (Sin turnante al Dahai) Nun vi jam ne havas la rajton paroli kun mi,Lu Dahai,vi estas maldungita.
Lu Dahai:Maldungita?
Zhou Chong:Tio estas maljusta,patro.
Zhou Puyuan (al Zhou Chong):Fermu vian buŝon kaj iru for!
Zhou Chong kolere eliras el la meza pordo.
Lu Dahai:Bone. (Grincigas la dentojn. ) Antaŭ longe mi jam konas viajn artifikojn. Por mono vi povas fari ĉiajn senhontaĵojn. Subinstigate de vi,la policistoj mortigis multajn ministojn,kaj vi…
Zhou Puyuan:Kalumnio!
Lu Shiping (iras al Dahai):Ne diru plu! Ni foriru.
Lu Dahai:Hm,mi scias vian pasintecon. Antaŭe vi kontraktis pri pontokonstruado en Harbino kaj intence rompis la digon,…
Zhou Puyuan (rigore):For!
Servistoj (tiras Lu Dahai):For! Eksteren!
Lu Dahai:Vi intence dronigis 2 200 kuliojn en furioza torento,kaj el ĉiu mortinta kulio vi gajnis 300 juanojn. Vi,damninda,gajnis la senkonsciencan monon. Viaj filoj kaj nepoj estu malbenitaj! Kaj nun vi…
Zhou Ping (sin ĵetas al Lu Dahai kaj dufoje vangfrapas lin):Fripono!
Lu Dahai volas kontraŭbati,sed la servistoj kaptas liajn brakojn.
Zhou Ping:Batu lin!
Lu Dahai (al Zhou Ping):Vi!
La servistoj kune batas Dahai. Sango fluas sur lia vizaĝo.
Zhou Puyuan (rigore):Ĉesu!
La servistoj ĉesas,sed daǔre tenas lin je la brakoj.
Lu Dahai (baraktante):For de mi! Vi rabistoj!
Zhou Ping (al servistoj):Forkonduku lin!
Lu Shiping (laǔte ploras):Centprocentaj rabistoj! (Iras al Zhou Ping. ) Ĉu vi estas… estas rajtigita bati mian filon?
Zhou Ping:Kiu vi estas?
Lu Dahai:Ne atentu tiun fiulon,panjo ! Rigardu,ne lasu tiujn rabistojn…
Lu Shiping (rigide riyardas al Zhou Ping kaj denove ekploras):Dahai,ni iru! Ni iru for!
Lu Dahai estas forpuŝata de la servistoj. Lu Shiping sekvas lin. Restas sur la scenejo nur Zhou Puyuan kaj Zhou Ping.
Zhou Ping (kun bedaǔo):Paĉjo.
Zhou Puyuan:Vi estis tro kruda.
Zhou Ping:Sed li ne devas kalumnii vin.
Longa paŭzo.
Zhou Puyuan:Ĉu via patrino ricevis kuracadon de D-ro Kramer?
Zhou Ping:Jes. Ŝia malsano ne estas grava.
Zhou Puyuan:Hm. (Meditas momenton,kaj abrupte. ) Venu servisto!
Servisto eniras el la meza pordo.
Zhou Puyuan:Diru al la sinjorino,ke ŝi pagu al Lu Gui kaj Sifeng la salajron,ĉar mi jam maldungis ilin ambaŭ.
Servisto: Jes,via sinjora moŝto.
Zhou Ping:Kio? Kion eraran ili faris?
Zhou Puyuan:Ĉu vi ne scias,ke tiu laboristo,kiu estis ĉi tie antaǔ momento,estas frato de Sifeng?
Zhou Ping (surpizite):Li esters frato de Sifeng? Paĉjo,…
Zhou Puyuan (al la servisto):Diru al la sinjorino,ke la kasisto pagu al ili kromsalajron je du monatoj,ke ili foriru tuj hodiaǔ. Nu,iru!
La servisto eliras tra la manĝejo.
Zhou Ping:Sed paĉjo,Sifeng ka j Lu Gui ambaǔ estas bonaj servistoj kaj tre fidelaj.
Zhou Puyuan:Hm,(Oscedas. ) Mi estas tre laca. Mi ripozos en la kabineto. Transdiru,ke oni donu al mi tason da forta teo.
Zhou Ping:Jes,paĉjo.
Zhou Puyuan eliras tra la pordo de la kabineto. Zhou Ping profunde suspiras kaj haste iras al la meza pordo.
Zhou Chong aperas el la meza pordo.
Zhou Chong (maltrankvile):Paĉjo,kie estas Sifeng?
Zhou Ping:Mi ne scias.
Zhou Chong:Ĉu la patro volas maldungi Sifeng?
Zhou Ping:Jes,kaj ankaǔ Lu Gui.
Zhou Chong:Ŝia frato ja ofendis nian patron,sed ni batis lin. Kial ni tiel severe traktas la knabinon?
Zhou Ping:Vi demandu la patron!
Zhou Chong:Kompleta absurdaĵo!
Zhou Ping:Mi samopinias kun vi.
Zhou Chong:Kie estas la patro?
Zhou Ping:En la kabineto.
Zhou Chong iras en la kabineton. Zhou Ping paŝas tien kaj reen. Sifeng eniras el la meza pordo,viŝante al si larmojn.
Zhou Ping (rapidas al ŝi):Pardonon,Sifeng! Mi ne konas lin.
Sifeng svingas la manon,en neesprimebla malĝojo.
Zhou Ping:Sed via frato ne devas diri tiel malĝentile.
Lu Sifeng:Tion ne diru! (Iras al la manĝejo. )
Zhou Ping:Kion vi volas?
Lu Sifeng:Mi preparos miajn pakaĵojn. Ĝis revido! Vi forveturos morgaŭ,eble mi ne povos adiaŭi vin.
Zhou Ping:Ne,vi ne foriru! (Li baras al ŝi la vojon. )
Lu Sifeng:Ne! Lasu min iri ! Ĉu vi ne scias,ke ni estas maldungita,j de vi?
Zhou Ping (dolore):Sifeng,ĉu vi ne plendos kontraŭ mi?
Lu Sifeng:Mi scias,ke tio okazos frue aŭ malfrue. Vi neniel vizitu min ĉi-vespere.
Zhou Ping:Sed poste?
Lu Sifeng:Prokrastu tion ĝis poste!
Zhou Ping:Ne,Sifeng,mi nepre devas vidi vin hodiaŭ vespere. Mi havas multon por verŝi al vi. Sifeng,vi…
Lu Sifeng:Ne,vi absolute ne venu al mi!
Zhou Ping:Do vi venu al mi alimaniere!
Lu Sifeng:Mi ne scias alian manieron. Ĉu vi ne komprenas,en kia situacio ni estas?
Zhou Ping:Mi nepre venos al vi.
Lu Sifeng:Ne,ne! Vi neniel faru stultaĵon!
Zhou Fanyi eniras el la manĝejo.
Lu Sifeng:Sinjorino.
Zhou Fanyi:Ha,mi ne scias,ke vi estas ĉi tie. (Al Sifeng) Via patro iris voki elektriston kaj baldaŭ revenos. Li portos vian pakaĵon hejmen,aŭ mi sendos iun alian por fari tion. Kie vi loĝas?
Lu Sifeng:N-ro 10,Abrikot-flora Strato.
Zhou Fanyi:Ne ĉagreniĝu! Vizitu min,kiam vi estos libera. Jes,mi sendos vian pakaĵon pere de servisto. La adreso estas n-ro 10,Abrikot-flora Strato,ĉu?
Lu Sifeng:Jes,sinjorino,dankon.
Voĉo de Lu Shiping:Sifeng,Sifeng!
Lu Sifeng:Mi estas ĉi tie,panjo!
Lu Shiping eniras de la meza pordo.
Lu Shiping:Sifeng,kolektu viajn objektojn,kaj ni foriru. Baldaŭ estos pluvego.
Aŭdiĝas ventobruo kaj tondro.
Lu Sifeng:Jes,panjo !
Lu Shiping (al Zhou Fanyi):Ni foriras,sinjorino. (Al Sifeng) Diru dankon al via sinjorina moŝto,Sifeng!
Lu Sifeng (riverencas antaŭ Fanyi):Dankon,via sinjorina moŝto! (Kun larmoj en la okuloj ŝi rigardas al Zhou Ping,kiu malrapide forturnas sian vizaĝon. )
Lu Shiping kaj Sifeng malaperas el la meza pordo.
Zhou Fanyi:Kion vi diris al Sifeng,Ping?
Zhou Ping:Vi ne rajtas demandi.
Zhou Fanyi:Ne opiniu,ke ŝi komprenas vin!
Zhou Ping:Kion vi aludas?
Zhou Fanyi:Ne plu trompu min! Diru al mi,kien vi iros?
Zhou Ping:Tio ne estas via afero. Estu memrespekta!
Zhou Fanyi:Diru,kien vi volas iri ĉi-vespere?
Zhou Ping:Mi,(Subite laŭte) mi vizitos ŝin. Nu,kion vi volas?
Zhou Fanyi (minace):Ĉu vi scias,kio ŝi estas? Kio vi estas?
Zhou Ping:Mi scias nur,ke mi amas ŝin kaj ankaŭ ŝi amas min. Mi scias,ke vi estas klara pri tio ĉi antaŭ longe. Nun se vi volas malkovri la aferon,mi ne kontraŭas.
Zhou Fanyi:Vi,bonedukita junulo,vivos kun knabino de malalta klaso,servista filino ——
Zhou Ping (eksplodas de kolero): Deliraĵo! Vi ne rajtas tiel paroli pri ŝi! Vi ne rajtas!
Zhou Fanyi (rikane):Estu singardema! Ne tro turmentu la malesperan virinon! Ŝi povas fari ĉion!
Zhou Ping:Mi estas preta por ĉio.
Zhou Fanyi:Bone,foriru! Gardu vin! Nun (Rigardas eksteren tra la fenestro kaj parolas al si mem. ) leviĝas ŝtormo.
Zhou Ping (subkomprene):Mi scias.
Zhou Puyuan eniras de la kabineto.
Zhou Puyuan:Pri kio vi interparolas?
Zhou Ping:Ni parolas ĝuste pri la ĵusa okazaĵo.
Zhon Puyuan:Ĉu ili jam foriris?
Zhou Fanyi:Jes.
Zhou Puyuan:Fanyi,mi refoje riproĉis Chong ĝis larmoj. Vi elvoku lin kaj lin konsolu!
Zhou Fanyi (iras al la kabineto):Chong! Chong! (Ne aŭdinte respondon el interne,ŝi eniras. )
Leviĝas ventego kcij tondro. Zhou Puyuan proksimiĝas al la fenestro. Pli furioziĝas la vento. Aŭdiĝas el ekstere krako de rompiĝo de falinta florvazo.
Zhou Puyuan:Ping! Florvazo estis faligita de la ventego. Tuj sendu fermi la persienojn! Baldaŭ venos fulmotondro!
Zhou Ping:Jes,paĉjo! (Eliras el la meza pordo. )
Starante antaǔ la fenestro,Zhou Puyuan rigardas fulmon.
(La kurteno falas. )
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.