La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ESEJOJ KAJ PAROLADOJAŭtoro: Claude Piron |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Studante diversajn aspektojn de interkultura komunikado, Claude Piron ekkonsciis, ke profesiaj lingvistoj ofte havas pri Esperanto ideojn ne akordajn kun la realo
Lingvistoj ne interesiĝas pri konvenciaj, t.n. internaciaj lingvoj.
Tio estas malprava ĝeneraligo. La lingvistika kampo estas tre vasta kaj multaj lingvistoj interesiĝas pri tiu fako el ĝi, kiun ili nomas "interlingvistiko".
La ideo mem, ke senpopola lingvo naskita en la cerbo de unu persono povas funkcii kiel alia lingvo, estas senesperige naiva.
Tio ne estas la impreso, kiun oni ricevas, se oni observas la lingvon en la praktiko. En landoj kiel Pollando, Hungario, Finnlando, Litovio, Rusio, Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Brazilo, kaj multaj aliaj Esperanto bonege funkcias, ĝi montriĝas ofte utila en urbetoj, kie la angla neniel helpas. Ankaŭ en Francio, cetere. Mi konas usonanojn kiuj tie konstatis, ke en eta urbo la angla utilas al nenio. En multaj landoj, Esperanto ebligis al mi renkonti lokanojn, kun kiuj la plimulto el la eksterlandanoj neniam havas kontaktojn, kaj ĝisfunde diskuti pri vasta aro da temoj kun multe pli granda facilo kaj komforto ol per iu ajn alia lingvo. Tamen mi travojaĝis la mondon, i.a. kiel profesia tradukisto. La ideo komuniki per Esperanto ne estas pli naiva ol la ideo uzi retpoŝton. Ĝi estas komunikilo, kiu prezentas multajn avantaĝojn kompare kun aliaj, kaj kiu ne bezonas uzebli en ĉiu familio de la mondo por valori la etan investon tempan kaj penan, kiun ĝi postulas. Mia sperto estas, ke la rilato efikeco/kosto estas nete pli favora ĉe Esperanto ol ĉe la angla.
Tia lingvo nur spegulas okcidentan imperiismon.
Se oni ekzamenas la publikigaĵojn aperantajn en Esperanto aŭ se oni havas kontaktojn tiulingve, oni malkovras, ke tiu ideo estas pure kaj nure antaŭjuĝo. La plimulto el la Esperanto-uzantoj lernis la lingvon precize por disponi komunikilon sendependan de ĉia potenco politika, ekonomia, ideologia aŭ alia, lingvon tute liberan je potencorilatoj, je premrilatoj se vi preferas. Esperanto ne naskiĝis en okcidento, ĝi ne estas tie tre disvastigita kaj ĝiaj lingvaj trajtoj faras ĝin lingvo tre diferenca de la okcidentaj, tiagrade, ke estus malfacile defendi vian ideon surbaze de objektiva analizo de la faktoj. Nur la vortradikoj (sed ne ilia semantika enhavo, kiu rezultas el ĉirkaŭ 120 jaroj da interagado inter homoj kun ege diversaj gepatraj lingvoj) estas plejparte okcidentaj, sed neniu serioza esploranto fondos sian juĝon sur tia supraĵa lingva trajto. La leksiko de la plimulto el la karibaj kreolaj lingvoj multe pli radikas en okcidento ol la esperanta. Kiam tia kreola uziĝas en interkulturaj interŝanĝoj, ĉu vi vidas en tio speguladon de okcidenta imperiismo?
Vidante la aspekton de Esperanto, oni tuj ekkonscias, ke ĝia(j) kreanto(j) havis neniun ideon pri la strukturado de la diversaj lingvoj.
Kiuj aliaj lingvoj? Kiel mi montris en mia artikolo "Esperanto: European or Asiatic Language?" (Esperanto Documents n° 22, Rotterdam: UEA, 1981), Esperanto havas pli da komunaj trajtoj kun la izolaj lingvoj ol kun la aglutinaj aŭ fleksiaj. En Esperanto, kiel en la ĉina, oni derivas “mia” el “mi” kaj “unua” el “unu” (mi > mia, unu > unua), sed ne tiel funkcias la turka, nek la hungara, nek iu ajn hindeŭropa lingvo. En neniu hindeŭropa lingvo oni disponas tian senliman serion, kiel la serio samlandano, samrasano, samlingvano, kiuj respondas al la ĉinaj vortoj tongguo, tongzu, tongyu; por esprimi tiujn konceptojn oni devas ĉu uzi vortojn, kiujn oni ne rajtas mem formi, kiel compatriote aŭ fellow citizen, ĉu uzi plurvortan esprimon: personne de la même race, personne parlant la même langue, somebody from the same race, a person with the same language. En la ĉina oni ne devas lerni apartan vorton por esprimi la ideon, kiun esprimas la franca "coreligionnaire", la angla "coreligionist", oni aplikas tute pretan skemon: tongjiao; same oni faras en Esperanto: samreligiano. El struktura vidpunkto Esperanto ne havas multon komunan kun la okcidentaj lingvoj.
Lingvo kiel Esperanto estas por neeŭropano ne pli facila ol la franca aŭ la angla.
Vian aserton kontraŭdiras mia sperto. Mi ĉeestis diskutojn en Esperanto en orienta Azio inter ĉinoj, japanoj, vjetnamoj kaj koreoj en tempo, kiam mi faris esploron pri la lingvo. Mi komparis internacian komunikadon laŭ la diversaj sistemoj uzataj por interkompreniĝi : samtempa interpretado, sekva interpretado, angla, Esperanto. Kadre de tiu enketo mi demandis al la koncernatoj, kiom da tempo ili bezonis por akiri la nivelon, kiun ili havis, jen en Esperanto, jen en la alia lingvo, kiun ili uzis. La plimulto el tiuj azianoj, kiuj pene kaj hezite esprimiĝis angle, tiagrade, ke ili ofte estis apenaŭ kompreneblaj, diris, ke ili dediĉis pli ol 2000 horojn al ĝia studado; kiuj esprimiĝis en Esperanto, tiuj studis ĝin mezume dum 200 horoj. Sed ilia lingva kompetenteco estis nete pli alta, laŭ iu ajn kriterio: facileco, precizeco, ekzakteco, spontaneeco, nuancemo, humuro, ktp. Vi evidente bazas vian opinion sur eraraj donitaĵoj. [Vidu sekcion 2.1 de mia esplorraporto "Espéranto - L'image et la réalité", Cours et Études de Linguistique contrastive et appliquée n-ro 66 (Parizo: Institut de Linguistique appliquée et de didactique des langues, Université de Paris-8, 1987), kaj mian verkon Le défi des langues (Parizo: L'Harmattan, 1994), ekzemple ĉe paĝoj 243-254, pri kiu vi trovos recenzon en Language in Society, 26 (1), 143-147, 1997].
Homoj, kiuj proponas lingvojn, kiel Esperanto, nepre kredas je la mito, ke lingvo estas aŭ povas esti logika.
Ne, sinjoro. Estas vere, ke la argumenton pri logikeco ofte uzas la advokatoj de Esperanto. Sed ĉiu serioza lingvisto scias, ke lingvo ne konfuziĝas kun la bildo, kiun la parolantoj havas pri ĝi. Kio klarigas la bonan funkciadon de Esperanto, kaj ĝian lernfacilecon, kia ajn la gepatra lingvo, tio estas universala leĝo neŭropsikologia, kiu igas la cerbon ĝeneraligi al la tuta lingvo ĉiun trajton antaŭe mense registritan. Tiun funkciadon de la cerbo estas facile evidentigi per la lingvaĵo de infanoj kaj la eraroj de fremdlingvanoj. Ĝi ne rilatas al logiko. Pro tiu apartaĵo estas ege pli agrable uzi Esperanton ol iun ajn eŭropan lingvon, el kie ajn devenas la parolanto. En la okcidentaj lingvoj oni ne rajtas ĝeneraligi la strukturojn. Lernanto de la angla, kiu rimarkis strukturon ŝajne regulan en farm > farmer kaj report > reporter ne rajtas ĝeneraligi ĝin al fish > fisher; (oni diras fisherman) aŭ al tooth > toother (oni diras dentist). Sed ĝeneraligo de lingva ero (ĉi tie de la sufikso) estas la normo en Esperanto: farm' > farmisto, raport' > raportisto, fiŝ' > fiŝisto, dent' > dentisto.
Ĉiufoje, kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras, ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon to cost parolante pri pasinta tempo; mi diris costed anstataŭ cost; same mi diris ununderstandable anstataŭ incomprehensible, mi prononcis indict kun /ikt/ kvazaŭ tiu vorto rimus kun derelict, depict, convict dum mi devus prononci kun /ajt/ kiel en right, kaj mi ne plu memoris, kiun silabon akcenti en alternative kaj monitoring. Alivorte, mi sentas min ĉiam handikapita en la angla, neniam en Esperanto, ĉar en ĉi-lasta lingvo similaj problemoj neniam prezentiĝas: ili ne ekzistas pro la absoluta reguleco de la sistemo, pro kohero komparebla al la tiu de la metra sistemo.
La personoj, kiuj proponas t.n. internaciajn lingvojn, kredas, ke la lingvoj ne modifiĝas aŭ almenaŭ, ke oni povas regi ilian evoluon.
Vi malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof, sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto, Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj interŝanĝoj "Denask-L", en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito aŭ kun tekstoj el la 19-a jarcento por konvinkiĝi sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui, ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu mian artikolon A few notes on the evolution of Esperanto (Klaus Schubert, réd. Interlinguistics, n° 42 de la serio Trends in Linguistics, Berlin, New York: Mouton de Gruyter, 1989, pp. 129-142 (versio iomete malsama alireblas rete sub la titolo "Evolution is proof of life").
Por mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj, raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon, viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi estas, analizi la surbendigojn de konversacioj aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn (skriba korespondado estas tre interesa el lingvista vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.
La nombro da eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta. La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina (vidu mian artikolon "Le chinois : Idées reçues et réalité".) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun estus interese esplori?
Eldiroj kolektitaj de Donald Harlow
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.