La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESEJOJ KAJ PAROLADOJ

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Esperanto el la vidpunkto de verkisto

La spirito de lingvo

Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo. Tiurilate, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ ĉiu unuopa lingva uzantaro havus sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian, pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon enkorpigas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca postulas klaran montron de la rilatoj, la angla kontentiĝas per simpla elvokado. La esprimoj malaria treatment kaj malaria therapy konsistas el identaj aŭ samspecaj vortoj same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la unua signifas "kuracado de malario" kaj la dua "kuracado per malario" (por trakti alian malsanon - fakte por estigi specifan reagon febran - oni injektas la malarian paraziton en la sangon de la malsanulo). La spirito de la angla lingvo ebligas al ĝi simple meti unu apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas la celatan ideon.

En la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza. En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo short breathing exercises; ĉiufoje ŝi miras, ke duono de la klaso rilatigas short al breathing kaj do komprenas - spite al la kunteksto - ke la teksto pritraktas ekzercadon pri mallongaj spiroj, dum fakte temas pri mallongaj ekzercoj por alkutimiĝi al malrapida kaj profunda spirado. Tia dubsenceco ne eblus en la franca, en kiu oni nepre devas elekti inter brefs exercices de respiration kaj exercices de respiration brève. Precizigi la rilatojn estas al francparolanto io ege necesa, tiel necesa, fakte, ke diference de la aliaj lingvoj, la franca havigas al si konjunkcion ekskluzive rezervitan al logika artikado: or "nu" (en rezonado).

Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton. La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:

Here is my bicycle Bicycle trip He wants to bicycle
Jen mia biciklo Bicikla ekskurso Li volas bicikli
Voici mon vélo Sortie à vélo Il veut aller à vélo

La angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas la morfemon bicikl aldonante al ĝi finaĵon, kiu difinas ĝian funkcion: substantivan (o), adjektivan (a) aŭ verban / infinitivan (i). Kontraste, la franca devas elturniĝi uzante en ĉiu kazo substantivon, kun aldono de prepozicio aŭ de verbo.

Apartaĵoj de Esperanto donantaj al ĝi propran spiriton

La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:

  1. La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.
  2. Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.
  3. Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.
  4. La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.

Ne estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:

  1. Angle oni diras to see, sed oni ne povas diri *unseeable. Por esprimi la koncernan ideon, oni devas uzi alian radikon, vis, kiu neniam uziĝas verbe, kaj diri invisible. Krome, la prefiksoj un- kaj in- estas veraj prefiksoj, neniam memstare uzataj; se oni volas uzi tiun koncepton apartvorte, oni devas diri not, don't aŭ ion similan. En Esperanto, el morfemo vid oni mem formas la vorton nevidebla, en kiu la morfemoj retroviĝas neŝanĝite; fakte, tiu vorto estas nur alia aranĝo de la tri morfemoj uzataj en la frazo ne eblas vidi.
  2. Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:
muziko  "musique"  kanto  "chant" 
muzika "musical" kanta (mankas france)
muzike "musicalement" kante (mankas france)
muziki (mankas france) kanti "chanter"

Okulfrapas, ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ alia gramatika funkcio estas relative limigita en la franca kompare kun Esperanto.

  1. Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn formojn vidi / mi vidas / mi ne vidas, tiu scias, ke li povas paralele diri, sen risko erari, esti / mi estas / mi ne estas. Tio ne eblas ekzemple en la angla. El to see / I see / I do not see oni ne povas dedukti to be / I am / I am not. Simile, en Esperanto, laŭ la strukturo de samlandano oni povas formi samreligiano, samlingvano, sampartiano ktp. En la angla, kontraste, la fakto koni la vorton (aŭ la strukturon) fellow-citizen ne helpas formi coreligionist, aŭ inverse, kaj la du aliaj ekzemploj, se mi ne eraras, ne havas paralelaĵojn en la angla.
  2. Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn, mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste diri mi dankas vin, mi vin dankas, mi dankas al vi aŭ mi al vi dankas.

Por verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi iros al la hotelo per taksio. Oni povas sin esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon pli kompakte, farante verbon el taksi kaj aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ povas decidi, ke la koncepton "al hotelo" oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per e, marko de maniero, rimedo aŭ alia cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto, ke e-formo ofte preciziĝas per almeto de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.

La muzika aspekto de esprimado

Por poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj: la sonoj kaj la ritmo.

a. La sonoj

La libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon, kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon laŭ la etoso, kiun 11 deziras ilustri. Se mi diras piedirado al la urbo en la mezo de l'somero, la ripetado de la o je la samaj punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon, lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.

Multaj enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke "en Esperanto substantivoj finigas per -o, adjektivoj per -a, verboj infinitivaj per -i...". Tio estas erara. La finaĵoj indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu plaĉas al li. Kio france diriĝas nur sans flammes, Esperante povas esti sen flamo, sen flami, senflame aŭ senflama. Tiuj variaĵoj ne limigas al la vokaloj. Se pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi la ideon "bruli" evitante la br-sonon de bruli, mi povas diri flami aŭ fajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.

Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.

Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj système, systématique, systématiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.

b. La ritmo

En Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento, kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ trokea ritmo, mi taksie alhotelos (-v/-v/-v/-v), laŭ amfibraĥa mi iros taksie hotelen (v-v/v-v/v-v) aŭ laŭ jamba hotelen mi taksios (v-/v-/v-/v).

Foje min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras, pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v. Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn tiuritme kun surpriza facileco:

Kiam mi trastumblis la dezerton
kiam mi vagadis tute sola
kiam min brulvundis la soifo
murda
kiam sub la suno mi ne povis
spiri kaj la sablo min sufokis
kaj la tuta kosmo sin prezentis
surda

(...)

Mi ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron; mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin, pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota. Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita al la genro "kantoj".

Ankaŭ en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon. Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos ili helpos vin, se la ritmo kiel -v/-vv tiukaze vin kontentigas. Sed se tentas vin la ideo konkludi per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili vin helpos. Se ankaŭ tio ne plene taŭgas, ĉar vi deziras pli forte akcenti la pronomon vi, ne estas problemo; vi rajtas diri: ili helpos al vi (-v/-v/v-).

Fakte, kompreneble, tiuj elektoj okazas instinkte. Kiam, relegante ion verkitan, oni metas tiun formon anstataŭ tiu ĉi, oni tion faras simple kun la penso "sonas pli bele ĉi tiel", sen vere starigi al si demandon pri la kialo. Tamen, tiu eblo ludi samtempe per la ritmo kaj la sonoj estas ege ŝatinda. Se oni trovas, ke la esprimo ilia maniero pensi, kuiri kaj paroli ne estas belsona pro la ripetita ĉeesto de i-sono fine de ĉiu "flu-halto", agrablas scii, ke oni ne devos rompi al si la kapon por solvi la problemon. Nenio estas pli simpla ol transformi la frazon al, ekzemple, ilia pens-, kuir- kaj parolmaniero aŭ al ilia maniero pensi, kuiri kaj esprimi sin parole.

Elvoka povo

Dank-al la fakto, ke tiom da varioj enkondukeblas, oni povas, per mirige simplaj rimedoj, zorge elekti tion, kion oni deziras elvoki. Por traduki la francan frazon "il chante bien", mi elektos jen li kantas bone, jen li kantas bele depende de tio, ĉu la vorto "bien" elvokas en mi pli la ĝustecon de la kanto aŭ pli ĝian belecon. En la franca, traduki per tri vortoj la frazon li kantas bele kun la sama precizeco simple ne eblas. Aŭ la senco konfuziĝas kun tiu de bone, aŭ necesas longeta ĉirkaŭfrazo.

Aŭ ni konsideru alian ekzemplon. Parolante pri iu, kiu hazarde retroviĝas alilande kun persono el la sama vilaĝo, mi diros eksterlande renkonti iun, kiu parolas la saman dialekton, se mi deziras vortigi la aferon neŭtrale, objektive, preskaŭ kiel en administra dokumento. Sed se mi volas sentigi, kiom plezurigas aŭdi, malproksime de la hejmo, la unikajn parolsonojn de la devenloko, mi prefere diros fremdlande trafi samdialektulon. Tiuj tri vortoj plene esprimas la ideon, sed la morfemo fremd elvokas ion klare pli emocian ol la simpla lok-morfemo ekster - ĝi elvokas ion nefamiliaran, nehejman - kaj samdialektulo (eblus uzi aliajn vortojn, kiel ekzemple samparolulo, samprononculo, samakcentulo laŭ la dezirata nuanco) vibrigas ĉiajn harmonojn ligitajn kun la senfina serio de la sam-vortoj, kiuj emas elvoki ian solidarecon, ian kunapartenon, tute ne inkluzivitan en la unua esprimo.

Aliflanke, la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion eblus nomi universala metaforo. Se oni esprimas la ideon "malrapide progresi" per la elvoka vorto limaki, kiu estas nur la verba formo de limako, oni scias, ke Esperanto-uzantoj koreaj, ĉinaj, japanaj aŭ latinamerikaj komprenos la signifon. Kontroleblas, ke tio validas ankaŭ pri tia esprimo, kia ideo trazigzagis lian menson.

La interrilatoj inter popoloj universaligas metaforojn, kiuj, sen tio, ne estus unuavide kompreneblaj. Kiam ĉino diras hong xiaobing, "ruĝa gardisto", li donas al la vorto hong "ruĝa", signifon radikantan en okcidento. Reciproke, kiam ni diras perdi la vizaĝon, ni uzas ekstremorientan esprimon. Kontaktoj inter Esperanto-parolantoj el plej diversaj landoj simile riĉigis la lingvon per bildaj esprimoj, kiel elturni sin el sakstrato.

Fine, iuj elementoj en la lingvo naskas tre elvokajn vortojn, kvankam estas malfacile kompreni, kiel. Ekzemplon havigas pri tio la morfemo um, kiu ebligas formi vortojn, kies elvokata etoso havas ekvivalenton, miascie, en neniu alia lingvo. Butikumi elvokas malstreĉan iradon en komerca kvartalo, kiun traduki francen estas preskaŭ neeble. Kiam, post laborkunsido, oni proponas al la kolegoj: Ĉu ni iru kafumi?, temas pri io tute alia ol simple trinki kafon; kafumi elvokas etoson pli familiaran, pli senstreĉan, pli varm-amikecan. Kaj la frazo mi venas al kongresoj nur por amikumi, kiun konato mia foje spontane uzis, defias ĉiujn de mi sciatajn lingvojn rilate al tute gusta tradukado.

Afikse uzeblaj morfemoj: beno por la verkisto

Tiu um ekzempligas la mallongajn morfemojn, kiuj multobligas la eblojn esprimi sin, plej beninde por la verkisto. Tre plaĉas tiurilate la morfemo em, kiu signas la inklinon, la tendencon fari tion aŭ tion ĉi: mi sentas emon kisi vin. Tiu morfemo ofte ebligas esti samtempe konciza kaj bele esprima, kiam oni priskribas karakter- kaj konduttrajton: kisema, kantema, legema estas trafaj vortoj, tuj kompreneblaj por ano de la Esperanto-komunumo, sed kiujn simple francigi starigas malfacilan problemon.

Konstante mirigas min, kiel komplike aŭ pene estas traduki miajn Esperanto-verkaĵojn en mian gepatran lingvon. Tio eble ŝuldigas al la fakto, ke ĝi estas la franca, aparte rigida kaj gramatike strikta lingvo, sed eble ankaŭ al la fleksebleco de Esperanto. Frazo kiel la herbo verdis, bluis la lago, la juna japano rigardis ŝin foteme havas laŭ mia - konsentite, tute subjektiva - gusto elvokplenan simplecon, kiun mi neniam sukcesis trovi en mia gepatra lingvo. Dum la franca havas verdoyer, blui starigas al ĝi traduk- kaj eble eĉ koncept-problemon. Ke lago, maro ĉielo povas blui, tio ne normale prezentigas al la menso de franc-parolanto.

En la antaŭe citita frazo, eblus, anstataŭ foteme, diri fotemule, tiel enkondukante specialan nuancon. Mi menciis pli supre la vorton samdialektulo: oni retrovas en ĝi tiun morfemon ul, kiu indikas la personon, kiu... Fotemulo do estas persono (ul), kiu inklinas (em) foti (fot). Fotemule sekve signifas "kiel homo ŝatanta foti".

Tiu ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn servojn multigante la eblojn variigi la manierojn paroli pri rolulo: pipulo, "la viro, kiu konstante havas pipon ĉelipe", blujakulo, "la homo kun la blua jako", belfrazulo, "tiu, kiu parolas per aparte belaj frazoj" estas vortoj, kiuj faciligas viglan rakontadon.

Alia atuto de Esperanto, pri kies ekzisto verkisto nur povas ĝoji, estas ĝia participserio. Al la verbaj finaĵoj -as (prezenco), -is (preterito) kaj -os (futuro) ja respondas serio da participoj aktivaj (-ant-, -int-, -ont-) kaj pasivaj (-at-, -it-, -ot-), kiuj dank-al la vokalaj funkci-indikaj finaĵoj, favoras koncizan, ofte plej viglan esprimadon: rigardante, li balbutis; la sekvato; la bubo, batote, forkuris; skribota noto; ridinte; se la minacinto revenos...

Morfem-kunmetoj helpe al konceptado

La eblo senlime kombini morfemojn ofte helpas uzi koncizan vortigon por koncepto, kiu, alilingve, ŝajnus tro kompleksa. La numero de julio 1984 de Espero Katolika enhavas la vorton diregna, "rilata al la regno de Dio". En tiu teksto, la ĵus citita vorto mem estas la deirpunkto de vasta reto de derivaĵoj, kiel diregnulo, "iu, kiu agas favore, aŭ direkte, al la Dia Regno"; kundiregnulo, "persono, kiu partoprenas kun aliaj al la agado favora al Dia Regno"; diregneco, "la fakto esti dlregna", la fakto aparteni al tio, kio laboras por la Regno de Dio". Tiaj ekzemploj verŝajne sufiĉos por doni al vi ideeton pri la riĉeco naskata de senlima kombinpovo, kiu ebligas enkonduki novajn konceptojn sen trudi la memorigon de nova radiko. La vorto diregna eble uziĝis unuafoje en 1984, sed ĝi jam apartenis al la lingvo en 1887.

Tiu kombinpovo multobligas la sinonimojn. Apud traduki vi disponas, se plaĉas al vi varieco, vorton kiel translingvigi, aŭ, se vi preferas esti samtempe mallonga kaj preciza, vortojn kiel francigi aŭ elĉinigi. La koncepto, kiun esprimas la unusola franca vorto "condisciple", povas en Esperanto vortiĝi kiel samklasano, samlernejano, kunlernanto, studkunulo, kaj multaj aliaj, ĉiu kun sia nuanco.

La psikolingvistikaj bazoj de la Esperanta fleksebleco

Esperanto riveliĝas al la uzanto arta esprimilo samtempe fleksebla, riĉa kaj simpla, per kiu la tuta gamo de homaj sentoj, emocioj, perceptoj aŭ pensoj povas senobstakle fraziĝi. Se oni esploras, kial, montriĝas, ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plimulto el la aliaj lingvoj, t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj.

Kiam mi parolas al franco, mi konscie tradukas al quatre-vingt-dix, "naŭdek", la belg- kaj svisfrancan nonante, kiu spontane prezentiĝas al mi kiel unua vortigo de la koncepto; tion mi faras por faciligi la komunikadon inter ni. Simile, dum mi estis infano, mi konscie anstataŭigis les chevals per les chevaux, si j'aurais per si j'avais ktp. La ĝustajn formojn trudis al mi samtempe eksteraj kaj intemaj fortoj: gepatra kaj lerneja korektado unuflanke, kaj, aliflanke, mia propra deziro esti asimilita en medio, kio devigis al imitado kiel eble plej perfekta de mia homa ĉirkaŭaĵo. Analoge, kiam mi lernis fremdlingvojn, mi ofte devis konscie subpremi la unuan vortigon, kiun mia menso trafis, ĉar mi sammomente memoris, ke "ne tiel oni diras".

Tiuj formoj, facile esploreblaj ĉe infanoj kaj eksterlandanoj, konsistigas la unuan ŝtupon de pensfrazigo. Estas interese konstati, ke multaj anglalingvanoj lernantaj la francan diras si j'aurais, "se mi havus", kiel ĉiuj franclingvaj infanoj, dum laŭvorta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Kial? Ĉar la simpla fakto elpensi tian diron vibrigas en la menso la tutaĵon de la koncepta kampo "hipotezo", kio aktivigas la emon "kondicionaligi". En tiu, kiu volas esprimi sin ĝuste, okazas konflikto inter natura reflekso kaj reflekso kondiĉita, t.e. inter psikolingvistika procezo enplektita en niaj nervaj konektaĵoj kaj la fortoj, kiuj, rezulte de edukiĝo, mobilizas sin por ĝin inhibi.

Esperanto malhavas tiujn komplikaĵojn. La verkisto, kiu skribas bele muskola ulo uzas vortigon, kiu rekte aperas liamense, je la unua nivelo. France, li devas transiri al dua nivelo, ĉar *bellement ne ekzistas. Lia mensa komputilo, sekvante la normalan programadon, post sakstrato *bellement atingas joliment, sed ankaŭ tiu movo tuj blokiĝas: la elvokaĵoj pri io eta kaj delikata, kiujn venigas la vorto joli, ja ne akordas kun la ideo de potenco, de fizika forto, kiun li deziras esprimi. Li devos do serĉi pli komplikan vortigon, ekzemple un type doté d'une belle musculature.

Tio ne estas specife franca fenomeno. Mi lernis la germanan dum eble dekoble pli da tempo ol mi bezonis por akiri Esperanton, sed la reguloj pri vortordo, la pluraloj, la kazoj, precipe ĉe adjektivoj, kaj multaj aliaj detaloj faras, ke mi tute ne povas esti spontana tiulingve. Inter la unua nivelo, kie mia penso formiĝas kaj kie mi situas en Esperanto, kaj tiu de gramatika ĝusteco en la germana, troviĝas tiom da bariloj, da malpermesoj aŭ da nesekura grundo, ke mi ne sukcesas atingi ĝin. En Esperanto, mi sentas min libera kiel infano ankoraŭ ne lernejdeva, por kiu uzi lingvon estas luda agado, kiu kreas ludante, kaj kiu ne zorgas pri tio, ĉu la vortoj, kiujn li naskas, konformas aŭ ne al iu normo senrilata al la bezonoj de komunikado.

Konkludo

Esperanto prezentas multajn avantaĝojn al tiu, kiu aliras ĝin verkiste. Certe, ĝia baza vortprovizo estas multe pli limigita ol tiu de la angla aŭ de la franca. Sed tiun malplion vaste kompensas du faktoroj: unue, la senlima kombinpovo ebligas vortigi la konceptojn produktante spontane elpensitajn diraĵojn ofte elvok-riĉajn, kaj due, la ĝenerala etoso de libereco ofte ebligas esprimi per plej simplaj rimedoj nuancojn alilingve neformuleblajn.

Kiom koncernas la afekciajn kontentigojn, kiujn la legantaro havigas al Esperanto-verkisto ne estas ĉi tie la loko por ilin mencii. Mi tamen diru, ke ege plezurigas la konstato, ke oni estas komprenata je nivelo tiel vaste interkultura. Eĉ se la eldonnombro de verko estas modesta, la fakto ricevi leterojn de legantoj el Mongolio aŭ Argentino, el Islando aŭ Irano, kreas gojon eble infanecan, sed ne pro tio malpli ĝuindan. Tiu ĝojo grave rolas en la dankosento, kiun Esperanto-verklsto ne ĉesas percepti en si rilate al la tiel fleksebla esprimilo, kiun la socilingva historio de la homaro donacis al li.

Vieno: Pro Esperanto, 1992
(Serio La Dua Jarcento)
ISBN 3-85182-002-9


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.