La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESEJOJ KAJ PAROLADOJ

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Pri Rolo (france "Rolle"), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903

100 jaroj de Svisa Esperanto-Societo 27-a de septembro 2003, Lausanne - Rolle, Svislando

Mia rolo en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.

Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino." Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).

Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:

"SOS !" mi kriis. "SES !" li respondis.

Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo, montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.

Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.

Ĉar estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis barka Rolo.

Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.

Ĉiuj jam tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.

Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manĝi - tio estas preskaŭ deviga, kiam oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.

Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto "peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES riveliĝis pet-Rolo.

Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi renkontos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.