La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ESEJOJ KAJ PAROLADOJ

Aŭtoro: Claude Piron

©2026 Geo

La Enhavo

Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin

"Mian junan aĝon markis admira miro pri Bernheim, kiu, metinte homojn en hipnotan staton, ordonis al ili bruligi al si manon per tuŝo al malvarma forno, kaj la brulvundo sur la haŭto videblis". Tiu frazo, el Suggestion et Autosuggestion, montras, en kio radikas la volo de Charles Baudouin kompreni la homan psikon. Li tiam loĝas en Nancy (Francio), kie li konstatas la terapian efikecon de Émile Coué, kapabla resanigi el tre diversaj patologiaj statoj per simpla utiligo de la imago.

En franclingvaj landoj - ĉu ankaŭ en Brazilo? - ĵurnalistoj kaj politikistoj ŝatas uzi la esprimon "Coué-metodo" por signi manieron kaŝi al si la veron pri io negativa. Ili konfuzas imagi kaj kredi. Se vi suferas pro malvarmo, tute ne helpas kredigi al vi, ke estas varme. Io en vi diros: "Vi mensogas, malvarma vi sentas vin". Sed se vi sukcesas meti vin en iom meditan staton, senstreĉan, kaj imagi fajron, imagi, kiel oni sentas sin ĉe fajro aŭ sub varmega suno, retrovi la memoron de fojo, kiam vi estis en varmega atmosfero, kaj lasi vian menson restadi en ĝi, tiam vi povas konsiderinde malpliigi la impreson de malvarmo. En Tibeto joganoj kapablas sidi rekte sur neĝo kaj ĝin fandi, ĝis eta lageto ĉirkaŭas ilin, nur per uzo de tiu potencialo kuŝanta en la homa imago. Tiun metodon aplikis Coué. Li helpis la pacienton imagi sian staton ŝanĝita, kaj tiu imago agis stimule al resaniĝo. Li rimarkis, ke tiun kapablon eblas trejni per ekzercado. Ekzemple, oni povas ekzerci sin malrapidigi sian korritmon batante takton iomete pli malrapidan ol la ritmon efektive perceptatan. Post iom da tempo la koro adaptiĝas al la takto. La koncernajn psikajn meĥanismojn Baudouin esploris. Tiel estiĝis lia doktoriĝa tezo, "Sugestio kaj memsugestio" (1920), en kiu troviĝas la frazo ĉi-komence citita.

La sugestia efiko, kiun Baudouin esploris kaj uzis terapie, efektiviĝas grandparte en tio, kion oni nomas la "nekonscio". Nia konscio kompareblas al komputila ekrano aŭ al la ekraneto de elektrona kalkulileto. En tiuj aparatoj disvolviĝas multaj aferoj, kiuj ne aperas surekrane, kaj kiujn ne eblas kontroli sen detala inspekto al la meĥansimoj, kiuj funkcias ekster nia vida percepto. En kalkulilo fakte estas tri tempoj: a/ sur la ekraneto aperas la ciferoj de la donitaĵoj, b/ okazas ene laboro nevidebla kaj nekontrolebla, tute sendependa de via volo, kaj c/ sur la ekraneto jen aperas la rezulto. Simile, la sugestia efiko enhavas tri fazojn: en la unua, oni perceptas ion; la dua disvolviĝas en la nekonscio, ekster niaj sentoj, perceptoj kaj volo; la tria estas la rezulto, efektiva, konstatebla. Unua fazo: vi vidas afiŝon (aŭ multajn afiŝojn) kun la vortoj "Trinku Koka-Kolaon". Dua fazo: tiu kvazaŭordono iras sian vojon sub la sojlo de via konscio, tie renkontas memorojn pri plaĉaj spertoj kun tiu trinkaĵo kaj pri aliaj afiŝoj, en kiuj ĝi estis asociita al gaja simpatia etoso. Trie: vi sidas en restoracio, kaj sen pripensi vi kvazaŭ reflekse tuj mendas Koka-Kolaon.

Kompreneble, la realo ne estas tiel simpla. En la dua fazo, la ordona mesaĝo povas renkonti tutan kompleksan reton de ideoj kaj sentoj, en kiu Koka-Kolao simbolas usonan imperiismon, kio, laŭ viaj politikaj ideoj, povos puŝi al forĵeto de la afiŝa influo, sed ankau memoron pri fojo, kiam vi suferis fortan ventrodoloron, kaj iu konsilis al vi trinki tiun brunaĵon, kaj ĝi agis resanige, kio puŝos al akcepto de ĝi. Ĉiu el tiuj elementoj havas propran forton kaj ilia fina efiko, kiu difinos vian agon en la tria fazo, estas la rezulto de tiu ena rivalado, kiun vi absolute ne sentas, kaj pri kiu vi eĉ ne imagas, ke ĝi disvolviĝas en vi. La grava punkto pri tio, kiun utilas memori, kvankam ĝi ne estas plaĉa kaj tial ofte kaŭzas fortan reziston al akceptado, estas, ke ni konas nur parton de niaj motivoj. Unua fazo: vi vidis la vorton Esperanto asociitan al internacia lingvo. Dua fazo: tuta nekonscia procezo okazis en vi. Tria fazo: vi decidas lerni esperanton. Se oni demandos: "Kial vi lernis tiun lingvon?" vi povos respondi sincere kun certeco, ke vian motivon vi konas. Sed apud tiu, konata, povas ekzisti dek aliaj, pri kiuj vi scias nenion, kaj kiuj kontribuis al via fina decido. Eble la persono, kiu unue en via vivo prononcis "Esperanto", elparolis ĝin per buŝo tiel bela, kun voĉo tiel muzika kaj okuloj tiel ĉarmaj, ke la nomo de la lingvo en vi asociiĝis al amemo. Ĉar tiuj faktoroj diferencas de homo al homo, la mesaĝo de la unua fazo produktas malsamajn rezultojn en la tria.

Psikanalizo

En la jaroj 20-aj disfloris psikanalizo, kaj jam ŝtormis kvereloj inter psikanalizaj skoloj. Freud, kiu kreis tiun metodon kun ĝia ampleksa teoria idearo, klarigis multajn psikajn misfunkciadojn per la hipotezo, ke seksaj deziroj, angoroj, imagoj aŭ memoroj estis forpuŝitaj en la nekonscion, kie ili agas malhelpe al efika kaj sana vivo. Sed lia disĉiplo Adler rimarkis, ke en multaj kazoj li solvas la problemojn de la pacientoj atentigante ilin, ne pri forpuŝitaj seksaĵoj, sed pri forgesitaj sentoj de malplivaloro. Ofte, niaj unuaj travivaĵoj, kiam ni estas etuloj, konvinkas nin, ke ni estas nanetoj en mondo de gigantoj. La tuta posta disvolviĝo povas resti stampita de tiu impreso tiagrade, ke al ĉio ni reagas kun la antaŭa ideo, ke ni ne sukcesos, ke estas tro komplike, ke la aliaj estas tre superaj al ni, ke ni nenion valoras, ktp. Multaj psikaj problemoj radikas en tio, laŭ Adler. Freud ne akceptis la ideojn de Adler kaj forĵetis lin el sia societo. Alia disĉiplo de Freud, unue ege admirata, poste estos same forpelita: Jung, kiu trovis en la nekonscio multajn energikernojn, rilatajn nek al sekso nek al impresoj de malplivaloro, nek al tio, kion la persono mem travivis, sed radikantajn en la spertoj de la tuta homaro, tiel ke oni retrovas ilin similaj, kaj simile simboligitaj, en plej malsimilaj kulturoj. Tiuj povas multe helpi al psika resaniĝo.

En 1915, dum la unua mondmilito, 22-jara, malsana, Baudouin estis eligita el la franca armeo kaj venis al Svislando por resanigi siajn pulmojn. Li instaliĝis en la ĝeneva regiono, kiun li ne plu forlasis. Ĉar en sia praktiko, bazita sur la sistema uzado de la sugestia efiko, li konstante utiligis la nekonscion (en la dua fazo, la nekonscia, la menso ja trovas la solvon al problemo aŭ ekirigas la resaniĝon), pli bone koni ĉi-lastan aperis al li necese. Li bone posedis la diversajn teoriojn, ĉar li sciis la germanan same bone kiel la francan, kaj tiutempe la plimulto el la tekstoj tiufakaj ankoraŭ ne estis elgermanigitaj. Li diris al si, ke oni ne povas juĝi teorion, se oni mem ne travivas ĝin. Li do decidis submeti sin al psikanalizo. Tion li faris sinsekve en la junga kaj en la freŭda skoloj. Lia konkludo estis, ke ambaŭ pritraktas serioze la psikajn problemojn, kaj tute ne konfliktas inter si, nur kompletigas unu la alian. Por li, tiuj rivalecoj estis ne nur absurdaj, sed nerespektaj al la pacientoj, ĉar ĉiu skolo neglektas psikan kampon, kiun la aliaj esploris. Kiu aŭdacus diri, je la unua renkonto kun suferanto, kiu aspekto de la teorioj plej rolas en ties psiko, kaj ĉu ties psikologiaj malfacilaĵoj solviĝos per tiu tekniko, kaj ne per tiu alia? Aliĝi al unu sola psikanaliza teorio estas kiel rigardi ion per nur unu okulo kaj el nur unu angulo: oni perdas la reliefan percepton.

Tendencoj strukturitaj kiel frazoj aŭ la diversaj avataroj de la pratendenco esti pli

Rigardu belan arbon, riĉan je multaj sukplenaj persikoj. Ke ĝi iĝos granda kaj bela, kaj produktos fruktojn, tio jam estis programita en la persikkerno. Simile, laŭ Baudouin, homa psiko estas programita por spirita disvolviĝo kaj produktado de spiritaj, artaj kaj sociaj fruktoj. Ĝi emas al nememcentra pliiĝo: ĝi strebas al pli-esto, al kompletiĝo, celanta senti sin pli bone per pli harmonia kunordiĝo kun la kunhomoj por la plejbono de ĉiuj. La ĝenerala movo de la psiko cele al memrealigo konkretiĝas per tendencoj, kiuj estas kvazaŭ disbranĉiĝoj de la pratendenco esti pli; tiuj estas organizitaj kiel frazo kun subjekto, verbo (predikato) kaj objekto, kun ebla reorientiĝo je la tri niveloj. Tendenco estas latenta, sed aktivigebla, ago (verbo), aperanta en iu vivanta (subjekto) kaj celanta iun aŭ ion (objekto). Ĝenerale dum la vivo ĉiu el tiuj modifiĝas: la komencajn subjekton, verbon kaj objekton multaj novaj anstataŭas aŭ kompletigas sinsekve. Intensega deziro, ke Brazilo venku Germanion en piedpilka tutmonda konkuro, povas esti la postlonga avataro de tendenco, kiu, komence, en la frua infaneco, estis: "mi" "eliminu" "mian fraton", kaj/aŭ de tendenco, kiu tiam estis "mi" "frakasu" "la senton ke mi estas tro eta". La forto de la komencaj sentoj trairas la tutan serion de transformiĝoj. Tiel eblas klarigi la intensan emocian implikiĝon de la matĉospektanto, senproporcian kun la naturo de simpla luda aktiveco.

Sep rivaloj en unu homo Ligiĝante unu al la alia, la tendencoj finfine formas kompleksajn energi-faskojn, kiuj mem kuniĝante inter si finfine produktas verajn subpersonecojn. Provante kunordigi la manierojn, laŭ kiuj Freud kaj Jung konceptis la homan psikon, kaj enmeti en la skemon faktojn konstatatajn en la propra praktiko, Baudouin finfine konkludis, ke en ĉiu el ni vivas sep relative memstaraj kaj rivalaj subpersonecoj. Tiuj formiĝas, dum la unuaj ses aŭ sep jaroj de la vivo, rezulte de duobla dialektiko: interagado inter la infano kaj la ĉirkaŭa medio unuflanke, kaj, aliflanke, inter ĉiu subpersoneco kaj tiu, kiu aperis antaŭ ĝi. Plej funde de la psiko regas la Aŭtomato, aŭ Roboto, tiu parto de ni, kiu strebas al plena sekureco evitante ĉion nekonatan kaj ĉian sin-engaĝon, kaj kiu privilegias rutinon kaj ripetadon; ĝi konsistas el refleksoj kaj kutimoj, ĝi estas la malplej persona parto de la individuo. Ĝi funkcias kiel komputilo: maŝino potenca sed sen povo krei kaj iniciati, aĵo pure meĥanika. La multaj sciencfikciaj rakontoj, en kiuj robotoj provas superi homojn, esprimas antaŭsenton pri la risko, ekzistanta en ĉiu el ni, ke niaj rutinoj, kutimoj, refleksoj, io ne-individua en ni, fariĝos pli potencaj ol niaj memstara volo, kreemo kaj inteligento kaj ol niaj spontanaj emoj.

Ju pli la infano kreskas, des pli manifestiĝas la Sovaĝulo, formita el la tendencoj, kiuj strebas al efektivigo de la praemocia, instinkta potencialo: ĝui, venki, liberi. Io tre memcemtra, postulanta tujan kontentigon sen atento al la aliaj, vivas en ĉiu el ni, kaj disponas nekalkuleblajn kvantojn da energio. Estas kvazaŭ fonto de ĉiaspecaj deziroj, kies ŝprucado neniam ĉesas, eĉ se multaj neniam iĝas konsciaj. Tiu parto de personeco, la Sovaĝulo-en-ni, pli malpli koincidas kun tio, kion Freud nomis la Ĝio, ĉar ni sentas ĝin en ni, tamen kiel ion malsaman ol ni: ĝi povas postuli seksan aŭ alkoholan kontentiĝon, dum mi, mia racio, mia volo, mia mio, decidis tute alidirekte. Subjekto de deziroj je la stadio sovaĝula, la infano fariĝas objekto de rigardoj, kiam ĝi komencas paroli kaj la apero de lingvaĵo sentigas al li, kiom gravas la rilatado kun la ĉirkaŭuloj. Tiel aperas la Rolulo aŭ Aktoro, naskita el la bezono plaĉi kaj senti sin integrita en grupon. La roloj, kiujn ni ludas en la vivo, povas relative multe distanci de la profunda personeca aŭtenteco.

Inter tiuj subpersonecoj neeviteble aperas konfliktoj: ĉu mi kontentigu mian sovaĝulan emon ŝteli la ĉokoladon? aŭ ĉu mi akceptu la frustron kaj rolu kiel aminda knabeto, kiun ĉiuj amos? Tiel estiĝas bezono de arbitraciisto: la Egoo aŭ Mio, kiu arbitracias inter la disaj puŝoj de la aliaj subpersonecoj, decidas kaj sentas sin respondeca pri la tuto de la homo. La Mio ne povas fari pri si ĝustan bildon, ĉar la infana intelekto ne estas sufiĉe potenca je la aĝo, kiam ĝi formiĝas. Tiuaĝe ĝi ne povas enmeti nuancojn, la mensa bildo pri si do estas fakte karikaturo. Krome, granda parto de la impulsoj ne estas bonvenaj en eta estaĵo, kiu nepre devas esti akceptita de la medio por pluvivi. Ĝi do psike stumpigas sin, kripligas sin, repuŝante en la Ombron ĉion pri si, kion ĝi ne povas akcepti. En tiu malluma loko de la psiko la forpuŝitaj emoj de la Sovaĝulo grupiĝas kaj kuniĝas kun nepersonaj, arkaikaj tendencoj apartenantaj al la komuna heredaĵo de la homaro. Oni komprenu, ke tiuj deziroj, sopiroj, inklinoj, instinktoj estas, ne io abstrakta, sed elementoj plenaj je vivo, viglaj streboj, kiuj ne akceptas esti forbarataj. Ili provas reinvadi la Mion, kiu tre timas ilin kaj kiu reagas per intensa angoro. Estas la aĝo de premsonĝoj kaj de la timo pri mallumo. La mallumo, la nokto, ja estas la ideala medio por kaŝotaj agoj, egale ĉu seksaj, ŝtelaj aŭ konspiraj. Preterpase dirite, rasismo grandparte rezultas el emo projekcii sur homojn kun malhela koloro sentojn, kiuj fakte direktiĝas al nia Ombra parto, tiu, kiun ni ne ŝatas, kaj preferas ne vidi en ni.

Por liberigi el la angoro, restarigi ordon, kaj sekurecon, la psiko estigas Ĝendarmon, la freŭdan Superegoon aŭ Supermion, komisiitan teni la neakceptatajn tendencojn en ilia ekzilo. Tiu agas, en la personeco, kiel aŭtoritato aŭ moralisto. Estas ties voĉo, kiu diras en ni: "Ne faru tion, tio estas malica. Faru tion alian, eĉ se ne plaĉas al vi, ĉar tio estas bona". Pli alte ol la Supermio (kaj, paradokse, pli profunde) situas la Memo, kiun, nekonscie, la individuo strebas atingi. La Memo estas la plej persona parto de ni mem, kiu favoras la superadon de la internaj konfliktoj same kiel la efektiviĝon de la plej profundaj alvokiĝoj. Tiu gvidas al harmonio, al akordo ene de la personeco, kaj al akordo kun la aliaj homoj, per integrado de ĉiuj ŝajne kontraŭaj aspektoj. Dum la egoon (Mion) regas logiko kaj sento pri propraj interesoj, la Memo prezentas de ĝi transcendan version, doneman, sindoneman, plenan je humuro, kapablan fajne nuanci, riĉan je povo kunvibri, kunsenti kaj kompreni. Kiam la Memo disvolviĝis, oni havas funde de si tavolon da kvieto kaj feliĉo, kiun nenio povas ataki, sed kiu tamen povas kunekzisti kun suferado alinivela. La feliĉa etoso, kiu situas pli profunde, helpas elporti la suferadon kaj transformi ĝin al anima forto.

Necesus multaj pliaj paĝoj por plene klarigi pri Baudouin. Necesus montri, kiel, nur post kiam li eltrovis sian komprenon de personeco formita el sep "uloj-en-ni", li rimarkis, ke li trafis ion delonge konatan de aliaj kulturoj, kiel praaj hindaj ideoj, ĥaldea astrologio aŭ la "Sep restejoj de la animo" de Sankta Tereza de Avila. Indus pritrakti lian poezian verkadon, lian talenton de desegnisto, lian humuron, kaj ĉefe lian plenan homecon. Li estis humila, modesta. Eble tial li grandparte forgesiĝis. Sed, feliĉe, ne tute. En la Instituto, kiun li fondis en 1924, kaj kiu plu fidelas al lia spirito, mi ricevis mian psikoterapian formiĝon. Kaj pro tio mi sentas min ege danka al li.

Esperanto

Kun esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo La arto de memdisciplino. Li jen kaj jen verkis artikolojn favorajn al la lingvo. Kiam aperis lia franca traduko de Ifigenio en Taŭrido, de Goethe - li francigis plurajn verkojn el la germana literaturo - li publike diris, ke multe helpis lin la esperanta versio. Kvankam li neniam vizitis kunvenojn, li ĉiujare fidele pagis sian kotizon al la ĝeneva esperanto-klubo La Stelo, ĝis sia morto en 1963.

Ekzemplo de psika konflikto

La subpersonecoj estas kvazaŭ voĉoj kverelemaj. Ili kondutas kiel rivaloj, ĉiu kun volo diktatori. Jen junulo en grupo, en kiu rondiras haŝiŝa cigaredo. La Ĝendarmo-en-li malpermesas, ke li fumu. Sed la Rolulo rebatas: "Se vi rifuzos, la aliaj en la grupo forĵetos vin". La knabo sentos sin kulpa rilate al la leĝo, se li fumos, kulpa rilate al la grupo, se li diros: "ne". La Sovaĝulo povas, laŭ la propraj emoj aŭ perceptoj, alianciĝi ĉu kun la Rolulo ("Mi neniam fumis haŝiŝon; nova sperto estas alloga") ĉu kun la Ĝendarmo ("Kial mi imitu la aliajn? Tiu odoro efikas al mi naŭze"). La Aŭtomato ĝenerale intervenas alvokante al neŝanĝo: "Nekonata afero! Mi ne scias, kiel ĝi efikos, mi timas". La Ombro diras: "Estas en tiu drogo io fascina, kio ŝancelas min". Ĉiuj ĉi voĉoj trafas la Mion, kiu provas enmeti en sian reagon la informojn, ofte partajn kaj erarajn, kiujn li akiris pri la realo. Ties fina decido dependos de tio, ĉu ĝi pli atentos unu juĝon ("Haŝiŝo misformas la perceptojn, ĝi estas danĝera") aŭ alian ("Ne estas pli terure ol alkoholo, kiun ĉiuj senhezite sorbas"). Depende de tio, ĉu la Mio estas forta aŭ malforta, ĝi alprenos la plej racian decidon, aŭ per falsaj raciecaj argumentoj pravigos por si la faron, al kiu ĝi elektis ne rezisti.

La maniero psikoterapii de Baudouin

Baŭduina psikoterapio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu spirito, iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn. La psikhelpa laboro fariĝas sur tri niveloj: 1/ la konscia, kie oni jam povas multon plibonigi simple helpante la pacienton kompreni, kiel funkcias homa psiko, kaj instruante al li, kiel trejni sian volon, sian memrespekton, aŭ kiel nutri en si sentojn sanigajn; 2/ la apudkonscia, kie efikas sugestio (tiu apudkonscio estas parto de la psiko, kie aferoj, kvankam ne konsciataj, tamen estas relative proksimaj al la konscio; tie troviĝas elementoj nek klare konsciaj, nek plene nekonsciaj, oni povus diri: percepteblaj kvazaŭ tra nebulo se oni vere direktas sian atenton al ili); 3/ la nekonscia, rezistanta al konsciiĝo, kie terapio povas agi ĉefe per analizo de la tie agantaj meĥanismoj aŭ kondukante la pacienton al renkonto kun nekonsciaj elementoj (memoroj, imagaĵoj, sentoj, simboloj el la pratempa homa spertaro, ktp.).

Du poemoj de Charles Baudouin, originale verkitaj en esperanto

Unueco

Kiom estus bele se vi povus kunigi nur per sola ĉirkaŭpreno
Kiel per ronda templa kupolo
Ĉiujn amojn de via koro, ĉiujn diojn el spirito via,
Por formi el ili vian veran lokon, centron kaj patrolandon,
Por ke ĉirkaŭ vi regu ilia nerompebla grupo
Kiel marmora diaro!
Sed tiel ne estas donite.
Ĉu vi volas, aŭ pensas, aŭ amas, la punktoj de via sorto estas diversvojaj steloj.
Senĉese vi devas foriri, alfluo-refluo, kiun iu astro altiras.
Sed ĉiu foriro estas por vi disigo kaj disŝiro.
Tia estas la leĝo, tia estas via sorto - akceptu ĝin:
Esti inter najloj-steloj kiel diskvaronigita Kristo.

Mi tediĝis de la vortoj

Mi tediĝis de la vortoj, de la ideoj, kiujn mi tro ofte ĉifis - kiuj similas malpurajn ĵurnalojn sur la pejzaĝo -
Mi tediĝis de ĉio interstaranta inter mia respondo kaj la alvokoj de l' mondo.
Kiel korpo resaniĝanta malfermas siajn porojn al dolĉa suno de l' ŝviteta printempo,
Mi volas relerni la varmetan tuŝon de l' aĵoj.
Mi volas peseti la subtilan pezon de l'unua suno konkave de la molaj manoj,
Mi volas rekoni la akran odoron, kunmetitan el musko kaj velkitaj folioj,
Kiun eligas inter la fingroj la arbara tero.
Mi volas relerni l'alfabeton de ĉio, kion la infano ame tuŝas.

Resuma tabelo pri la Mio (egoo) kaj ties ses kunuloj

Kiam la komandejon de la per-soneco okupas kiu abomenas  oni agas  por  timante
la Aŭtomato ŝanĝon rutine, pasive plu esti (sekure) sin-engaĝon
la Sovaĝulo obstaklojn impulse tuja kontentiĝo nenion
la Rolulo aŭ Aktoro malplaĉi adaptiĝe senti sin amata iĝi forĵetita, ekskludita
la Mio (egoo) nekoherecon laŭcele kaj decide realigi siajn interesojn ne regi la situacion
la Ombro subpremiĝon devojiĝe, ne komprenante sin mem atingi nekonscian, nekomprenatan celon esti nenormalulo
la Ĝendarmo ne-obeon al reguloj laŭ principoj tion fari, kion, siaopinie, oni devas fari punon (aŭ senton, ke punon oni meritas) aŭ perdon de sinrespekto
la Memo neintegron, nekompletecon saĝe, kreeme, harmonie, humure, indulgeme sincere plenumi sian multflankecon kaj utili al kolektivo ne esti aŭtenta, ne esti plene si mem

(Brazila Esperantisto, julio 2002, paĝoj 13-17)

La nova tutmonda lingvoordo: neracia kaj masoĥisma

Profesoro, kion vi, kiel psikologo, opinias pri la nuna tutmonda lingvoordo?

– Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.

Kio estas masoĥisma en ĝia sinteno?

– Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan. Fakte, ĝi ne vere elektis, ĝi lasis la forton de inerteco konduki ĝin al situacio, en kiu 8 elcentoj el la homaro senmerite ricevas ĉiujn privilegiojn de supera kasto, dum 92 elcentoj rezignacie akceptas malsuperan pozicion. Denaskaj anglalingvanoj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon, dum ili mem elspezu neniom da energio tiurilate. Tio estas tipa sinteno de supera kasto, same kiel ilia nekonscio pri la amplekso de la tasko, kiun ili atendas de la aliaj. Ne spertinte la neceson lerni lingvon, la plimulto el la anglalingvanoj ne scias, kiom da laboro tio postulas.

Kaj kial vi diras, ke neracie ni agas?

– Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn, krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro" (English is just a tool, a software) [14]. Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj semajne -, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Mi ĵus legis anglalingvan leteron de junulo, kiu studis la anglan dum sep jaroj, vojaĝis en Usono, pasigis monaton en San Francisko, do ne estas sensperta pri tiu lingvo, sed en tiu letero li skribis I hardly worked ('mi apenaŭ laboris') volante diri 'mi streĉe laboris', 'ho lavorato duro' kaj I will eventually accept your suggestion ('mi finfine akceptos vian proponon'), kredante, ke li diras 'eventuale mi akceptos vian proponon'. Mi rilatas kun multaj personoj el la tuta mondo, kiuj studis Esperanton dum maksimume unu jaro, mi legas multajn tekstojn, kiujn ili skribas, kaj neniam mi trovas similajn grave miskomprenigajn erarojn.

Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo fronte. Kiel?

– Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio, iom da atento, al la demando: "kio estas en la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone dank' al la angla". Sed tio ne estas vera. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe parolas lian dialekton… Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo, ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.

Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?

– Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/ (case), jen io inter /a/ kaj /è/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /ò/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto (programmatore) el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').

Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti al la vero?

– Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke. Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas bona komunikilo je tutmonda skalo. Oni evitas kompari ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj, intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis? Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj), kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton (uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado per gestoj, ktp).

Mi notas indignon en via tono…

– Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio ! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.

Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?

– Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke hardly signifas 'duro', 'duramente', ne sciis, ke la normala programo "por formi adverbon aldonu –ly al la adjektivo" devas en tiu aparta kazo voki subprogramon: "tio ne validas pri hard; hardly signifas 'apenaŭ'." Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas flue.

Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?

– Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.

Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?

– Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 5-a eldono: 2000) aŭ Charles Durand en La Mise en place des monopoles du savoir (Parizo: L'Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La tuta potenco de la plej riĉa lando en la mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi: ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj, kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi. En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo Sirikul Bunnag skribis: "Tajlando kaj Azio havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867 junuloj el Tajlando studis en la sola Usono".

Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?

– Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro, kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.

Intervjuo al Claude Piron
Intervjuis Giorgio Bronzetti


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.