La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FOJE EĈ PENSI ESTAS ĜUOAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Vinko Ošlak naskiĝis 23. 6. 1947 en la urbo Slovenj Gradec en Slovenio. Post studado de politikaj sciencoj en Labako (Ljubljana) li praktikis diversajn profesiojn, kiel: instruisto, ĵurnalisto, kultura organizanto, preseja kompostisto, ministo, tradukisto, preseja korektisto, eldoneja redaktoro ksm.
Ek de la jaro 1982 li vivas en Klaŭdiforumo (Klagenfurt/Celovec) en Aŭstrio kaj laboras kiel andragogo kaj tradukisto ĉe Katolika agado de la karintia diocezo.
Ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino li bakalaŭriĝis per la tezo pri Novalis kaj magistriĝis per la tezo pri identa kaj lingva problemaro. Kiel asista docento li regule prelegas dum studadsesioj de AIS pri filozofiaj temoj.
Dum 16 jaroj li estis sekretario kaj en lastaj jaroj ĉefredaktoro de la literatura revuo Celovŝki Zvon, kiu en Klaŭdiforumo aperis en slovena lingvo. Li verkas en slovena, germana kaj internacia lingvoj.
Aperis romanoj, taglibroj, poezia kolekto, filozofiaj libroj kaj sennombre da kontribuoj en slovenaj, aŭstraj kaj esperantaj publikaĵoj. Li tradukas el la angla, germana kaj Esperanto en slovenan kaj inverse el la slovena kaj germana en Esperanton. Gravaj aŭtoroj, de li tradukitaj:
Tagore, Privat, Štimec, de Zilah, Herder, Watzlawick, Rebula, Haecker, Novalis, Kant, Goll ka. En 1996 li eldonis en slovena lingvo libron pri Esperanto Pojasnilo prijateljem o esperantu (Klarigo al amikoj pri Esperanto).
Adreso: Viktringer Ring 26, A-9020 Klagenfurt/Celovec (Klaŭdiforumo)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.