La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FOJE EĈ PENSI ESTAS ĜUO

Aŭtoro: Vinko Ošlak

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

En la historio de la filozofio ekzistas du tradicioj: filozofoj sistemistoj, kiuj provis resumi la ekzistalon en firmaj kategorioj, ligitaj en sistemoj (kiel ekz. Platono, Aristotelo, Lukrecio, Tomaso de Akvino, Leibnitz, Kantio, Hegelo, Marx) kaj filozofoj sinkretistoj, kiuj la vivon kaj ĝiajn fenomenojn komentis per mallongaj, foje spritaj aŭ eĉ acidaj pensofulmoj (kiel ekz. Seneko, Aŭrelio, Boecio, Epikteto, Paskalo, Montaigne, Voltaire, Schopenhauer, Nietzsche, Wittgenstein.)

La unuaj kreis foje mirindajn filozofiajn katedralojn, kiujn nuntempe nur malmultaj frekventas. La aliaj kreis kolektojn de sentencoj, kiuj ne ambicias resumi ĉion ekzistantan – kaj tiujn aŭtorojn oni ĝis nun emas legi, negrave, ĉu temas pri antikvaj, mezepokaj, novepokaj aŭ modernaj verkistoj. Eĉ de sistemistoj (kiel Platono) oni nuntempe preferas legi iliajn sentenckarakterajn kaj ne sistemecajn verkojn.

Mi alte aprezas filozofion, tamen mi ne komplete fidas al ĝi. Kiel Salomono, Paskalo kaj aliaj miaj idoloj mi pensas – sen ke mi min kun ili komparu! – ke la filozofio valoras tiom, kiom ĝi scias bone ridi pri si mem. Tial la grandaj filozofiaj sistemoj min ne interesas multe, nek kiel ĉiutaga legaĵo nek en senco, ke mi mem kontribuu mian briketon al tiu fragila kaj iomete komika babela turo, starigita sur paperon.

Ĉi tie listigitaj sentencoj estiĝis dum 20 jaroj. Ĉar mi ne aranĝis ilin laŭ la tempo de ilia estiĝo, same ne laŭ iliaj temoj, sed simple tiel, kiel ili mem amasiĝis sur la slipoj en mia tirkesto, povas ekesti impreso pri senakordo kaj senkohero.

Kelkaj el ili ligiĝas al la tempo de politika diktaturo en Slovenio sub komunismo, aliaj havas pli spiritan aŭ eĉ esoteran karakteron. Ĉar tiaj kolektoj kutime faras ”antaŭdorman” legaĵaron, probable ĝuste tia senliga aranĝo estas por la leganto plej komforta. Tiu, kiu ekzamenos la kolekton en la senco de eta leksikono, povos uzi indekson fine de la kajereto.

Tiuj ĉi sentencoj ne esprimas nepre tion, kion mi aktuale pensas pri ĉi tie traktitaj aferoj, sed tion, kion mi pensis tiam, kiam la sentencoj estis notitaj.

La aŭtoro


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.