La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FOJE EĈ PENSI ESTAS ĜUOAŭtoro: Vinko Ošlak |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Pli da inspiro, pli malfacila la spiro…
* * *
Aŭtentan fakulon oni rekonas laŭ tio, ke li uzas la lingvaĵon de la popolo – la studenton de la koncerna fako oni rekonas laŭ lia fakĵargono…
* * *
La problemo de tiuj, kiuj vere havas ion por diri, troviĝas en tio, ke en la tempo, kiam ili disponas pri plena forto kaj dum ili spite al sia racieco estas sufiĉe senraciaj por tion senpripense fari, neniu estas preta, ilin aŭskulti.
Kiam ili poste sian tutan vivon konsumas por la akumulado de la renomo kaj povo, por ke ilia voĉo fariĝas aŭdebla kaj konsiderata, tio, kion ili en sia juna tempo havis por diri, perdis la plimulton de sia valoro kaj ŝargo, ja la strebado por akiri renomon kaj povon kontraŭas la grandecon de ilia mesaĝo; ilia pulvo fariĝis humida. Sed tiuj, kiuj sian mesaĝon, ĉu de arta, filozofia ĉu scienca karaktero, ne volas helpi per la strebado al la renomo kaj la povo, povas tiom progresi en sia saĝo, ke ili finfine, kiam ili pro sia alta aĝo kaj pro tio, ke ili neniun plu danĝerigas, povus paroli kaj la homoj estus pretaj ilin aŭskulti, tamen ili ekkonas, ke al la gefiloj de la mondo ne havas sencon pri io ajn rakonti…
* * *
Voltaire – legante lian ”Nesciantan filozofon” – mi admiras tiun kruĉon da varmigita akvo kaj tiun grandan pecon da acida sapo apud la malpurigita haŭto de la homa (filozofia) pensado…
* * *
Kiel la lasta ridos tiu, kiu neniun priridas…
* * *
Solvoj rapide prizorgas la estiĝon de problemoj, por kies forigo ili cetere estis elpensitaj…
* * *
Kiam la homo ne faras ordon post si, tion faras ratoj; se oni ekstermas ratojn, la purigadon transprenas insektoj; se oni forigas insektojn, komencas higieni mikroorganismoj…
Kiam fiaskas demokratio, la ”dura mano” provas aŭtoritate restarigi la ordon; kiam oni detronigas tiranon, ekprenas balailon la totalisma diktaturo. Se oni sukcesas forigi totalismon, komencas balai la sovaĝiĝinta homamaso…
* * *
Opinio – sensencaĵo, esprimita en la formale sencoplena frazo…
* * *
La noblan formon de modesto oni povas atingi nur, se oni unue, kvazaŭ temus pri iu alia persono, agnoskas al si eminenton. Tiel la nobla homo ne bezonas ludi per artifika modesto por povi ĉe aliaj elvoki la rekonon de eminento. La nobelulo povas esti aŭtente modesta ĝuste tial, ĉar li ne bezonas simuladon, ĉar li scias pri sia eminento…
* * *
Kial Dio allasas malbonon? – El konsidero al moralistoj…
* * *
Maljuniĝante la homo ne akiras nur estonton, sed ankaŭ pasinton. Ek de la vivmezaj jaroj oni pli kaj pli ricevas impreson, kvazaŭ la estado kaj eĉ memorado etendiĝus samgrade returnen kiel oni pliaĝante iras antaŭen. Oni trovas hejmeca la jarcenton, en kiu la naskiĝo troviĝas efektive ie meze. Sed oni fremdiĝas al junaj homoj, kiuj ne jam venis ĝis tie, kie ili ekhavus senton pri la tempo antaŭ ilia naskiĝo…
* * *
Kiam certa homo estas anĝelo, li – ŝi estas pli anĝelo ol la anĝelo mem…
* * *
”Pravi” ne povas esti bona motivo por triumfi.
* * *
Reguloj de bona pensado:
- Superi antaŭjuĝojn.
- Eviti absolutajn prijuĝojn.
- Distingi inter certeco kaj probableco, eĉ se la verŝajno de la lasta estas tre granda.
- Lasi al si eblecon de alia aŭ kompletiga ekkono, de forlaso aŭ ŝanĝo de iu antaŭa prijuĝo.
- Ju pli oni proksimiĝas (pli ĝuste: kredas proksimiĝi) al la vero, des pli indulge oni devas per tiu (ŝajna) alproksimiĝo barakti, des malpli oni rajtas ĝin uzi kontraŭ la aliaj.
- Esti fervora por laboro, sed indiferenta por sukceso.
- Toleremo estas ebla nur, se ekzistas ia pli profunda indiferenteco por okazoj kaj iliaj efikoj.
* * *
La plendo pri la ”maljusta verdikto” estas superflua. Kiu verdikto ne estas maljusta? Ja estis klare dirite: Ne kondamnu!
* * *
La lasta rigorekzameno por la doktoriĝo estas: forgesi sian doktortitolon…
* * *
Antaŭ Dio ĉiuj fenomenoj estas vantecaj. Se certa fenomeno por ni ŝajnas ”granda”, ĝi diferencas de la ”malgranda” nur laŭ tio, ke ĝia vanteco estas pli granda.
* * *
Ekzistas nobla speco de ateismo: se iu neas ekziston de Dio por tiel konservi en si la piecon…
* * *
Esti riĉa signifas: bonaĵojn kaj valoraĵojn de malpli alta klaso ŝanĝi por la bonaĵoj kaj valoraĵoj de la pli alta klaso.
Kaj esti povrulo signifas: vendi ĉielon por akiri pli da tero…
* * *
Faŝismo, naziismo kaj komunismo akordiĝas en la verdikto, ke la demokratio putras. Tio verŝajne veras. Sed estas pli bone, ke putru la demokratio en parlamento ol la plej karakterhavaj homoj en karceroj…
* * *
Respondi al ŝerco per rido signifas – ŝercon en profunda senco ne vere kompreni…
* * *
La plej evidenta kontraŭdiro en la marksisma pensado kaj komunisma praktiko estas, ke ili kiel la plej altan agmomenton de la evoluo rekonas hazardon – sed en la praktiko ili konstante uzas intervenojn kaj planadon.
La viva materio laŭ ili estiĝis laŭhazarde, ĉiuj ŝanĝoj, kiuj kondukis al la ekesto de la homo, laŭ ili naskiĝis el hazardo; sed kiam tiu hazarde produktita homo serĉas en la bazaro sub komunisma kontrolo kilogramon da tomatoj, li devas subiĝi al la interveno kaj arbitro de ”planita ekonomio”.
* * *
La sama moderna kuracisto scias esti tiel indulga al sia paciento, ke li kaŝas antaŭ li la diagnozon pri mortverŝajna kancero – kaj tiel malindulga, ke li kaŝas al li, ke li post sia morto resurektos en eternan vivon…
* * *
Aserti, ke la nuntempaj homoj estas prikalkulemaj, estas senbaza supozo. Ili havas la ”ĵuron de Paskal”, kiu promesas premion de Eterno. Se la homoj efektive estus prikalkulemaj, ili amase ĝin aĉetus. Se ilia kredo estus senbaza, se Dio ne ekzistus, ili tion neniam ekscius, do ili nenion perdus, sed ili almenaŭ sur tiu ĉi mondo vivus kun feliĉiga sento, kian donas ”iluzio” pri la eterna gajno.
Sed se Dio ekzistas, kaj la homoj tamen ne eniras la ĵuron, ili iam ekscios pri sia eraro – kaj ili povos perdi ĉion. Sed eĉ ilia atenda tempo probable estos tempo de senespero kaj vanto…
* * *
Regpovo posedas plej malmulte da povo…
* * *
Maljusto al la homo ne povas ”okazi”, li povas ĝin nur mem produkti. Al la homo povas okazi nenio, kio povus trafi lian esencon aŭ lin damaĝi.
* * *
Ĉiu registaro havas tian popolon, kian ĝi meritas. Al la plej maljusta registaro estas disponigita la popolo, kiu kontraŭ la maljustaĵoj kaj despoteco ne kontestas kaj ne ribelas plu, kiu sian malsaĝan registaron eĉ fervore laŭdas kaj ĝin flatas.
* * *
Interesa psikologia enigmo: jam unu horo de ia ajn konversacio pri eĉ tiel interesa afero faras nin lacaj; sed eĉ la plihora ripetado de la preĝformuloj retenas nin freŝaj kaj spronas nin kontinui…
* * *
Nur la komplete malfidelaj homoj insistas, ke ni ĵuru al ili fidelon. Por la fidelaj sufiĉas nia libera konduto kaj agado kaj libere elektita ĉeesto.
* * *
Pri la valoro de la ĉielo ni povas konkludi laŭ la terura prezo, kiun iluziistoj de ĉiuj tempoj estis pretaj pagi por la substituaĵo de la ĉielo (kiel komunismo… ) sur la tero.
* * *
Mi konas mirindan pruvon pri mia propra enueco. Sufiĉas, ke mi fermu miajn okulojn, ke mi do ekskludu la eksteran mondon kaj limiĝu je mi mem. La organismo ne lasas sin trompi – ĝi simple ekdormas…
* * *
La ekziston de Dio plej konvinke montras al mi la fakto, ke oni ĝin ne povas pruvi…
* * *
Pri la homoj oni rajtas eldiri nur jurajn kaj historiajn verdiktojn, sed ne la moralajn. En tiun limigon, sen kiu ĉiu homa komunumo fariĝus koncentrejo de teruraĵoj, ni devas implici nin mem.
* * *
La diferenco inter la monarkio kaj respubliko troviĝas nur en la nombro de la reĝoj kaj en la respektiva nivelo de iliaj flegkostoj…
* * *
Nur per unu sentimento sencas reagi al maljusto: per la tristo de la homo, kiu staras unu ŝtupon pli alte – kaj rigardas la maljustulon, kiel ties paŝoj lin gvidas laŭ la ŝtuparo suben…
* * *
Inter la komunismo kaj la vapormaŝino troviĝas pli ol nur tempa akordo. Ambaŭ moviĝas malrapide kaj kun grandaj energiperdoj; ambaŭ eligas grandajn kvantojn da sulfura fumo kaj vapornebulo; ambaŭ produktas egan bruon, kiu ne proporcias kun ilia laborefiko. Kaj fine: ili ambaŭ funkcias surbaze de la premo. Ĝuste ilia laborprincipo, la premo, limigas ilin en ĉiu rilato. La premon oni povas pliigi nur ĝis certa grado, cetere eksplodas la kaldrono aŭ la pezo de la maŝino kreskas ĝis la neuzebleco. Ĉu ne gigantiĝis tiel la kaldrono de la komunismo, ĝia ideologia kaj polica aparato? Tute alie funkcias la elektra motoro, kiu akordas kun la laborista encikliko de la papo Leono XIII. La elektromotoro funkcias surbaze de altira forto, kio korespondas kun la kristana postulo de la karitato. Ĝi funkcias senbrue, sen polucio, kun maksimuma energiefiko. La altiran forton oni povas laŭplaĉe pligradigi, sen timi la danĝeron de la detrua eksplodo…
* * *
Infero – estas certe la plej eltenebla medio, kian oni povas disponigi al la pereinto. Ĝi estas iaspeca faceto de la Dia mizerikordo. Estus vere terure, se infero ne ekzistus kaj la pereintoj devus sian perean eternon suferi meze de la savitoj…
* * *
Por atingi senkulpan staton ne sufiĉas havi neniujn ŝuldojn; oni devas viŝi en sia interno ankaŭ la ŝuldojn de la aliaj…
* * *
Estas facile diri: Morto al faŝismo – libero al la popolo! – sed, se la afero sukcesus, kiom da liberaj homoj restus?
* * *
La diraĵo de Rousseau ”Returnen al la naturo” povas havi sencon por frizita hundo kun pitoreskkolora ombrelo.
La homo sian veran naturon ne jam atingis: ĝi troviĝas ne returne en la pasinto, sed antaŭe, en la estonto.
* * *
Ĉu respubliko, ĉu monarkio? Kompreneble respubliko – sed ĝi ne estas ebla sen la reĝo. Kie reĝo ne troviĝas, ĉiu ŝtata oficisto malantaŭ sia giĉeta fenestro ludas cezaron…
* * *
La (karakteran) rektecon de la viro mezuras profundo de lia genuiĝo…
* * *
Nur unu teston pri inteligento mi agnoskas: la gradon de ironio pri si mem…
* * *
Liberpensado – se ni sub tiu ĉi nocio komprenas la pensadon, kiu ”liberiĝis” de sia origino, do de Dio mem, ĝi estas ĝuste tiom libera, kiel povas esti libera la veturo kun sovaĝiĝintaj ĉevaloj, kiuj ”liberiĝis” de la kondukiloj kaj de la bremsoj, per kiuj manipulas la koĉero…
* * *
Ĉu oni povas esti pli granda liberpensulo, ol la homo, kiu kredas je ĉies propra konscienco kiel la plej alta orientiĝo por agado. Tia kredo estas specifa por la aŭtentaj kristanoj…
* * *
Ne veras, ke la homon oni jam en tiu ĉi mondo povus prijuĝi nur laŭ liaj agoj. La homo estas preskaŭ ĉiam iomete pli bona ol liaj malbonaj agoj – kaj iomete malpli bona ol liaj bonaj agoj.
* * *
La danĝero pri tento estas relative minimuma kompare kun la danĝero de cenzurado…
* * *
Se certa homo mian fidon disrevigas, mi suferas damaĝon nur tiumomente; sed se mi el la timo antaŭ ebla disreviĝo al neniu plu fidus, mi estus damaĝigita por mia tuta vivo…
* * *
La kuseno de la povo estas mola dum vivo, sed dura dum mortado…
* * *
La plej bona mastro kaj prizorganto de ĉiuj objektoj estas – polvo. Polvo estas tiu mallaŭta sonorileto, kiu en regulaj intervaloj vokas al la objektoj, ke ni gratu ilin per nia prizorga purigĉifono. Ni emas forgesi niajn objektojn, sed ni ne povas daŭre ignori polvon, kiu akumuli ĝas sur la forgesitaj aĵoj…
* * *
La plej ofta kaj la plej severa militista ordono sonas:
”Trankvil’!”
* * *
Bombo estas la plej silenta aĵo – tuj antaŭ la eksplodo…
* * *
Kiso, pri kiu oni rezignas, daŭras eterne…
* * *
Venko estas akirita nur tiam, kiam la venkinto supervenkas sin mem kaj sian venkon.
* * *
Oni venkas nur tiam, kiam oni ne sentas plu venĝemon.
* * *
Tiu, kiu ne supervenkis propran venkon, en la momento, kiam li venkis, efektive profunde perdis.
* * *
Diferenco inter la diktaturo kaj la demokratio evidenti ĝis ankaŭ en la muziko: sur la sovetiaj gramofondiskoj estis registrita eĉ la aplaŭdo…
* * *
Kiel fervore la lernejo klopodas instrui nin pri la pasinto – sed kiel malfervore ĝi klopodas instrui nin, kiamaniere feliĉe vivi kun tiu pasinto…
* * *
Vera feliĉo: foresto de la deziro je feliĉo…
* * *
Faktoj efikas sur nian animon ĝis la momento, kiam ni komencas ilin komenti. La ekstrema formo de komentado estas morala verdikto.
* * *
En dion, kiun neas la ateisto, mi mem ne kredas.
* * *
Laboremo estas patologia formo de pigreco. La homo estas tiom malmulte preta spekti en sian internon, ke li en drasta okazo prefere komencas labori.
* * *
Oni povas ĝis relativa perfekteco ellerni kvin aŭ dek lingvojn; en ĉiu el ili oni povas parkere scii la poemon de la plej granda koncerna poeto. Sed se subite pretervenas patrino kun sia bebo en beboĉaro, kiu ne kapablas produkti ion alian ol sian ”gru-gru” – en tiu momento ĉiuj ĉeestantoj ignoros onian lingvan kaj literaturan kompetenton kaj turnos sin al tiu eta miraklo en la beba ĉaro.
Kaj ili pravos…
* * *
Multe pli da fantazio kaj fervoro, ol da ĝi troviĝas en tiu aŭ alia homofilia ideo, da ĝi troviĝas en la klopodoj, tiun ideon kontraŭstari kaj malebligi ĝian realigon…
* * *
Artoj ekzistas tial, ke oni ne bezonu vivi plurajn vivojn.
* * *
Malbono, eĉ la plej terura surtera malbono, estas specifa graco, per kiu Dio helpas al ni supervenki la fundamentan malbonon, kiu troviĝas en la fakto, ke ni ne povas plu (aŭ jam) rigardi en Lian vizaĝon. La baraktado per la limigita malbono de la surtera vivo rezultigas, ke ne tuŝu nin rekte la senfina malbono de la malkuneco kun Dio.
* * *
Ĉiu ŝtonplato sur la tombo estas monumento de la kaŝita ateismo. Por vera kristano decas nur ligna krucifikso sen la nomsurskribo. Ne ekzistas motivo por timi, ke onia nomo perdiĝus aŭ forgesiĝus. La Sinjoro nin vokos laŭ nia nomo. Kaj elsub la herba tersurfaco ni pli facile resurektos ol elsub la marmoraj blokoj…
* * *
Paganoj promoviĝis kiel elstaraj artistoj. Kristanoj devus promoviĝi kiel elstaraj artaĵoj…
* * *
Damaĝon ”suferi” estas sensenca sintagmo. La sufero estas ĝuste la plej intensa formo de koncentrado. Pri vera damaĝo oni povas paroli nur, se ni perdiĝas survoje al nia transcenda celo.
* * *
Nia pravo vere pravas nur tiam, kiam per ĝi ni ne turmentas plu la aliulon, kiu laŭsupoze en la sama afero ne pravis.
* * *
Nudecon de la korpo oni ne povas kovri per teksaĵo. Oni povas ĝin kovri nur per la pura rigardo de la senkulpa homo.
* * *
Diferenco inter la ideologo kaj filozofo estas proporcia al la diferenco inter la farbŝmiristo kaj arta pentristo…
* * *
Spertante malbonon oni devas konservi la sencon pri ĝusta mezuro. Damaĝo, kiun eventuale povas al ni kaŭzi la malica homo, estas nur portempa kaj nenieca kompare kun la damaĝo, kiun tiu malfeliĉulo ŝargas sur sian animon. Sed se la sorto de lia animo ne vekas en ni pli da zorgoj ol niaj relative etaj perdoj, kiujn ni povas rekompenci, ni tiel allasis, ke vere grava damaĝo okazis ankaŭ por ni.
* * *
Ĉiu amo estas malpermesita. Ĉiu amo estas punita.
* * *
Niaj plandoj surtretas diversajn terenojn, kiuj nin apartigas; sed niaj kapoj etendiĝas en la saman universon, kiu nin kunigas kaj reciproke repacigas. La diferenco inter ambaŭ situacioj estas malpli ol etaj du metroj…
* * *
Artisto, se li havas talenton, levas estaĵojn, objektojn kaj fenomenojn el la iluzio pri ordinareco sur la veron de surprizeco; se li estas genio, ankaŭ de ekscitiĝo. La triviala homo mallevas ĉion, eĉ la pintan arton, sur la subnivelon de banaleco.
* * *
Filozofoj ĝis nun la mondon diversmaniere interpretis kaj ankaŭ transformis, sed temas pri tio, ke oni ĝin akceptu!
* * *
La energio, uzita por la rifuzo aŭ prokrasto de nepraj reformoj, kongrue kun la leĝo pri la konservo kaj transformi ĝo de energio, kolektiĝas kiel potenciala energio malantaŭ la digo, kiu dislimigas la cilivizitan juran socion disde la revolucio kaj teroro. La patroj de la revolucio kaj de la politika teroro estas en vero tiuj, kiuj la ŝanĝojn el egoismaj motivoj rifuzas – kaj ne tiuj, kiuj la ŝanĝojn postulas…
* * *
Kial komunistoj anstataŭ la tradicia esprimo ”salajro” enkondukis la esprimon ”premio”? Salajrojn oni prijuĝas laŭ justeco, sed premio estas senkonsidere pri alteco ĉiam bonvena. Por sia salajro laboristo pledas, sed premion li devas akcepti senkomente…
* * *
Mi ne kredas, ĉar mi havus pruvojn, ke la respondoj de la religio estas ĝustaj, sed tial, ĉar mi havas pruvojn, ke ĉiuj aliaj respondoj estas malĝustaj.
* * *
Personoj, kiuj plej nepre bezonus kritikon, ĝin kutime plej malbone akceptas. Kaj tiuj, kiuj ĝin mature akceptas, ĝin preskaŭ ne bezonas plu…
* * *
Ĉiu socia ordo havas minuskompleksojn antaŭ la paradizo.
* * *
La provo: perforte ŝanĝi aŭ forigi la maljustan sociordon, estas kvazaŭ piedbati vulkanon, ke ĝi eligu lafon…
* * *
Diferenco inter la peko kaj la graco estas senfine pli granda ol estas la diferenco inter la instruo de la plej primitiva animisto kaj de la plej instruita teologo. Eliri kristanan religion kaj eniri idoladon de totemoj estas nenio kompare kun la eliro el senkulpeco kaj eniro en pekon…
* * *
Foje iu riproĉas al mi: Do, kial vi toleras ilian malicadon?
Mia respondo: Mi ne toleras. Mi daŭre pardonas al ili…
* * *
Valoro de juveloj kreskas kun ilia rareco – sed naciojn oni prijuĝas laŭ ilia multnombreco…
* * *
Tiun, kiu serĉas, oni baldaŭ trovas…
* * *
Kie estas la tempo, kiam oni la falsitan mielon produktis el sukero? Nuntempe oni faras ĝin el saĥarino…
* * *
Argumento por verki: ke oni troviĝas survoje trans la dezerto kaj oni postlasas al tiu, kiu sekvas, mesaĝojn, kie troviĝas sabloŝtormoj, kie oazoj kaj akvofontoj…
* * *
Kial multaj ne kredas je Dio, sed ili kredas je ekzisto de diversaj eksterteraj inteligentaj estaĵoj? Simpla afero: tiuj estaĵoj postulas de ni nenion.
* * *
Ne povas esti vero, ke oni ”ĝuas” privilegiojn kaj ”eltenas” maljustaĵojn kaj subpremadon. Se oni kredas je Dia dialektiko, se oni kredas, ke ”feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron; feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj; feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos…” – sekve oni devas diri, ke la viktimoj sian subpremadon ”ĝuas” kaj la subpremantoj siajn privilegiojn efektive ”eltenas”.
* * *
En diktaturo oni rajtas formuli unuopajn premisojn, sed oni ne rajtas logike konkludi.
* * *
Se riveroj fluus supren, se korpoj el si mem komencus varmiĝi, se pendolo sen la puŝoj de ekstere komencus plilongigi siajn oscilojn, ĉiu ekscitiĝus kaj agnoskus, ke temas pri miraklo. La vivo mem estas rivero, kiu fluas supren; la homo estas ĝia akvofalo, kiu leviĝas al la supro; lia konscio estas la pligrandiĝanta varmo, liaj agoj estas plilongiĝintaj osciloj. Kaj tamen…
* * *
Vivo estas la sieĝa stato…
* * *
Amatora inventisto, kiu insiste ellaboras sian perpetuum mobile – kaj revoluciulo, kiu insiste klopodas, per violenca agado ŝanĝi la homon kaj la mondon, faras la saman falsaĵon. Ili ambaŭ pensas, ke jam la estonto mem povas ion fari ebla, kvankam tio nun estas principe malebla.
* * *
Estas vere, ke kelkloke oni forigis ekspluatadon. Sed estas ankaŭ vere, ke oni tie kutime enkondukis uzuradon…
* * *
Iamaniere la tiranio estas la plej demokratieca regoformo, ja ĝi plej komplete korespondas kun la averaĝa stato de animoj…
* * *
Ankaŭ la sovetiaj rakedoj estis akcelitaj per reakcio…
* * *
Personoj, kiuj trovas en dialektiko preferon kompare al logiko, bonvolu konstrui komputilon, kies funkciado fundamentus en dialektiko…
* * *
Persono, kiu sian patrujon vere amas, ĝin ne kultas, sed kultivas…
* * *
Tiun, kiu elpaŝas el la cirklo, oni baldaŭ fermas malantaŭ kvadratojn…
* * *
Demokratio troviĝas, se la popolo kaj la registaro sin reciproke instigas obei la justajn leĝojn.
* * *
La diferenco inter la kristanismo kaj komunismo estas diferenco inter la inviteca sonado de sonoriloj kaj alarmeca hojlado de sirenoj…
* * *
Se mi la kontraŭulon ne povas ami, kial li por mi ekzistu?
* * *
Estas vere: la tempo laboras kontraŭ la kredo – sed la eterno laboras por ĝi…
* * *
Diktatoro principe ne povas esti grandeca ŝtatgvidanto, same kiel ne povas esti granda muzikisto la dirigento, kiu unu post la alia silentigus ĉiujn instrumentojn en la orkestro kaj ĉiujn voĉojn en la ĥoro kaj oni fine povus aŭdi nur plu la fajfadon de lia dirigenta bastono…
* * *
Sensenco estas la ne jam komprenita formo de la senco.
Kaj senco estas tiu formo de la sensenco, al kiu ni tiom asimiliĝis, ke ĝi komencis ŝajni al ni sencohava…
* * *
Sur la globo neniu punkto havas avantaĝon. Tiel ankaŭ sur la terglobo ĉiuj lokoj, ĉiuj okazaĵoj kaj ĉiuj homoj estas egale distancaj de la centro.
* * *
Kosmopolito ne estas tiu, kiu devas travojaĝi la tutan mondon, por ekkoni, ke efektive ĉiu loko estas en la mezo de la mondo kaj ke la mondo nenie esence diferencas.
La vera kosmopolito estas tiu, kiu ĉion ĉi ekkonas en sia ĝardeno kaj en sia hejma ĉambro…
* * *
Oni ne povas komponi teorion, laŭ kiu iu ajn estus devigita ion fari aŭ preterlasi. La nura senduba rilato inter la homoj estas proprainiciata proponado, akceptado kaj realigado de interkonsentoj. Ĉio alia estas ĉu iluzio ĉu perforto – kaj la perforto estas eĉ pli granda iluzio.
* * *
Por ke okazu vera dialogo, devas esti plenumitaj jenaj kondiĉoj:
- La partneroj devas agnoski la malperfektecon de propraj perceptoj;
- Ili devas agnoski al si reciprokan egalrajtecon;
- Ili devas esti morale maturaj por konsideri la faktojn kaj la logikon kaj kliniĝi antaŭ la pli alta komuna valoro – la vero.
* * *
Kio estas saĝo? Tio estas racia racio. La inteligento registras aferojn kaj problemojn; la racio registras la homon kaj lian konduton; sed la saĝo kontrolas la inteligenton kaj la racion kaj donas al ili la ĝustan mezuron.
Ĝi vidas la homon en la proporcio de la tempoj, spacoj, situacioj kaj transcendoj. Tiel la inteligento faras la homon lerta, la racio faras lin bona kaj la saĝo faras lin sankta. Tial troviĝas multe da inteligentaj, malmulte da raciaj kaj ekstreme malmulte da saĝaj homoj. Same kiel la saĝo ludis antaŭ Dio, kiam li kreis la mondon, ankaŭ la saĝulo ludas antaŭ Dio, dum li retenas nian mondon.
* * *
Kiel statas la afero pri la homa libero, se oni ĝin komprenu kiel eblon elekti? La elekto inter la aferoj, kiuj ne diferencus, estus sensenca. La elekto inter la aferoj, kiuj cetere diferencus, sed oni ne konus ilin ĝisfunde en ilia diferenco kun ĉiuj konsekvencoj, estus iluzia. Kaj la elekto inter tiel diversaj aferoj, inter kiuj oni pro perfekta kompreno tuj povus diri, kiu havas avantaĝon kaj kiu estas malbona, estus same sensenca kiel elekto inter torturado kaj amuzado… Kie do troviĝas la loko por libero?
* * *
Ne ekzistas pli malracia konsilo ol: Estu racia!
* * *
Nur la okulo, lavita de larmoj, estas sufiĉe pura por povi percepti la veron…
* * *
Kiu diras, ke nur Dio estas nevidebla, ke nur la spiritaj estaĵoj estas nevideblaj? Ankaŭ la homo estas nevidebla.
Tio, kion oni efektive vidas, tio estas razita (se temas pri viroj) kaj vestita besto. Ke en tiu besto kaŝiĝas ekstraordinara estaĵo, la Homo, kiu havas sian dignon, kiel la besto ĝin ne havas, kiu havas siajn rajtojn kaj sian liberon, kiel la besto ilin ne havas, kiu havas sian penson kaj sian spiriton, kiel la besto ilin ne havas, en tion oni devas kredi, ja tio nek estas videbla nek senpere pruvebla.
* * *
Nur aldonante al tio, kion oni ricevas, deziras aŭ laŭ sia rajto postulas, oni ne povas definitive satigi justecon.
Ne ĉiam pli, sed tio kaj tiom da ĝi, kio kaj kiukvante al iu laŭrajte apartenas, tion oni ricevu. Ne nur la unuopa homo, sed ankaŭ la homaj socioj kaj komunumoj: popoloj, eklezioj, ŝtatoj, unuiĝoj. Ricevi laŭrajte estas por la tuta ekzistoordo pli ol ricevi ĉiam pli, laŭeble multe.
Ne ĉiam estas facile mezuri kaj prijuĝi, kio kaj kiom da korespondas kun justeco. Tamen tio ĉiam estas almenaŭ iomete pli ol ni mem opinias ŝuldi al la aliaj. Laŭrajtaĵo, kiun ni ŝuldas al la aliaj estas la sumo de la ŝuldita valoro kaj de grandanimeca aldono; estas du mejloj de akompano: ne la postulita unu kaj ne la troige atenditaj tri…
* * *
Por ke oni povu ĉe esencaj aferoj konservi konstantecon, oni devas ĉe la neesencaj toleri ŝanĝojn. Kaj inverse: se oni ligniĝus ĉe efemeraĵoj, oni renversiĝus aŭ frakasiĝus en sia kerno…
* * *
La abstrakto en la arto estas redundanco, ja por la pli profunda spirita vidkapablo ĉiukaze ĉiu formo estas abstrakta, eĉ se ĝi unuavide prezentas konatan aŭ rekoneblan objekton. Sed ĉar la arto ĉiam estas valizo kun duobla fundo, alie ol ĉe propagando kaj kiĉo, kiuj havas unu nuran fundon, eĉ tiun el malforta papermembrano, la rekonebla motivo nur vualas antaŭ la profana okulo la esencan abstraktan belecon, kaŝitan fone de la bildo.
Tiel statas la afero en la naturo kaj samtiel en la arto, do en la imitata naturo. Kontraŭe la abstrakta bildo, se ĝi almenaŭ el teknika vidpunkto havu certan valoron, devus vuali la pli profundan konkretecon. Sed tio estus la vojo returnen: de la beleco, kiu esence estas abstrakta, al la plaĉo, kiu esence estas konkreta; de la spirito al la materio; de la majstro al la asistanto…
* * *
Tiu, kiu en sia imago plilarĝigas ŝancojn de saviteco por tiuj, kiuj laŭ la homa prijuĝo ne devus esti savitaj, pligrandigas ŝancojn, iam mem troviĝi inter la savitoj.
* * *
Kiel facile oni proklamas la sloganon de la paco! Ĉiuj violenculoj havis tiun ĉi vorton senĉese en siaj buŝoj, Hitler inter ili plej ofte, Stalin ne multe pli men, Tito ne multe pli men. La mastro volas pacon – kaj lia sklavo volas pacon. Sed la paco de la unua estas malpaco por la dua kaj inverse. La paco de la unua kaj de la dua ne estas la sama afero.
La paco ne estas premiso en la silogismo de la interhoma kunekzisto, sed ĝia konkludo. La premisoj de la silogismo, kies konkludo estas la paco, estas libero kaj justeco. Ne libero koste je justeco, kiu estas arbitro; ne justeco, koste je libero, kio estas tiranio.
Tial la pacon oni ne povas senpere atingi, estas sensence por ĝi senpere batali. La pacon ne preparas pacifisto, la pacon preparas liberamanto kaj justulo. Same ankaŭ la belecon ne elvokas kulturaktivulo, elvokas ĝin la aŭtenta kaj ekstaza homo. Same, kiel la beatecon ne alportas la konsekrita klerikulo, sed la amanta kaj gracohava homo. Same, kiel la riĉecon kaj bonstaton ne kreas ekonomiisto aŭ financisto, sed ĝin kreas la ŝparema kaj riskema homo.
La paco por la homo ne estas atingebla, ĝi estas al li aldonita, same kiel la konkludo estas aldonita al la konkorditaj premisoj; la paco estas aldonita al la realigitaj premisoj de la libero kaj de la justeco…
Tial eĉ la milito por la libero estas pli proksime al la paco ol la pacifisma kompromiso kun tiranio – rilate tion kristanoj havas saman opinion kiel komunistoj. Tial eĉ la milito por la justeco estas pli proksime al la paco ol la pacifisma kompromiso kun socia maljusto – kaj ankaŭ ĉipunkte kristanoj kaj komunistoj havas saman opinion.
Kaj kie troviĝas do la diferenco?
Komunistoj estas kaptitaj en la silogismo de la paco, kiu por ili estas la lasta horizonto de la ekzistalo. Sed por kristanoj super ambaŭ premisoj: libero kaj justo, kaj ankaŭ super la konkludo: la paco – troviĝas la mistero, kiu ĉiujn tri superas kaj relativigas: la mistero de la dieca amo, antaŭ kiu la demando pri la paco ne plu estas destina kaj esenca.
* * *
Dio mem estas la unua artisto, la naturo, lia kreitaro, estas lia unua artaĵo. Kristo, de niaj okuloj vidata kiel homo, de nia kredo vidata ankaŭ Dia Filo, estas lia dua artaĵo; Maria, la patrino de Jesuo, por niaj okuloj naskulino, por la spirito de la kredo ankaŭ virgulino, estas la tria artaĵo de la unua kaj perfekta artisto, Dio mem.
Homaj produktoj, pretendantaj ricevi atributon de artaĵo, devas imiti ne nur la naturon, kiel prave postulis Aristotelo, sed ankaŭ aliajn du originajn artaĵojn de Dio:
Filon kaj lian homan patrinon.
Ĉe la naturo la artisto devas imiti harmonion de ĝia multfaceto kaj pitoresko kaj neelĉerpeblon de ĝiaj profundoj en ambaŭ dimensioj: en la plej mikra ĝis la mondo de elementaj partikloj kaj eĉ pli profunde de ili – kaj la plej makran, ĝis la galaksiaj nuboj kaj pli larĝe de ili.
Apude la artisto ne rajtas maltrafi la homan mezuron kaj ĝian oran sekcon, ambaŭ meze inter la makra kaj mikra kosmoj.
Ĉe Kristo la artisto devas imiti kaj resumi la horizontalan trabon de lia kruco, kiu signifas ĉion, kio apartenas al la tero kaj la tutan mizerikordon kaj gracon kun ĉio terdevena; kaj la vertikalan trabon, kiu trapikas la ĉielon kaj la horizonton de la tero kaj estas la ponto kaj eskalo ĝis la mondo de savitoj, samkiel la suba parto de ĝi estas ŝakto ĝis la submondo de perditoj. Ankaŭ en la home produktita artaĵo la mildo de la horizontalo devas kruciĝi kun la bruska kaj senkompromisa selekto, fajreco kaj verdikto de la vertikalo – kruciĝo de Jesuo kun Kristo.
Ĉe Maria la artisto devas imiti kaj resumi, se lia homa produkto meritu la atributon artaĵo, la purecon de ŝia akceptemo, la saĝon de ŝia silento kaj la belecon de ŝia senkulpa simpleco.
Sed ĉio tio devas esti enkomponita en la artaĵo tiel, ke la spektanto neniam estu ekscitita aŭ haltigita per la avertoj:
– Jen, la naturo! – Jen Dia Filo! – Jen, lia patrino!
* * *
Tiu, kiu sekvas la vojon de la racio – kaj ne de raciismo! – trovas ankaŭ ĝiajn limojn kaj ĝian grizan aŭ nebulan randon. Tial la vere racia homo ne evoluos en raciiston kaj same ne en senkritikan esoteriston. Estas racie, ankaŭ la racion mem trakti racie, do kritike. La raciismo kaj la moderna kontraŭraciismo la racion ĉu senkritike supertaksas, ĉu same senkritike malakceptas, per kio ili ambaŭ apartenas al la komuna kategorio de neraciismo.
* * *
Ni kristanoj foje estas strangaj. Kiam ni praktikas teodiceon: provantaj al nekredanto klarigi, kial Dio toleras malbonon, por tiel fuĝi antaŭ la riproĉo de Volaire: Se Li ĝin ne volas forigi, do Li ne estas absolute bona; se Li ne povas ĝin forigi, Li ne estas ĉiopova… – tiam ni argumentas per la kategorio de libera volo, per kiu Kreinto pridonacis kaj samtempe ŝarĝigis la homon. Sed kiam ni parolas pri la homo, kiam do ni devus praktiki antropodiceon – apologion de la homo – kiu nur faras ĉiuspecan teodiceon – apologion de Dio – kredinda, ni en la sama momento forgesas la argumenton el ambaŭ apologioj: tiun de la homa libera volo, kiu laŭ la principo de Disimileco partoprenas en la origina libera volo de Dio.
Kiam ni parolas pri personaj, privataj kaj publikaj homaferoj, ni komencas juĝi kaj kondamni, kvazaŭ la libera volo estus nur orientdevena metaforo el Sankta skribo.
Sed la afero estas, ke oni ne povas juĝi kaj kondamni la homon, sen samtempe juĝi kaj kondamni Dion; kaj oni ne povas kredinde apologii favore al Dio, sen samtempe apologii favore al la homo…
* * *
La popola parolturno: Ambaŭpiede sur la firma tero stari – estas vere nur parolturno kaj ne ankaŭ saĝaĵo. Per ambaŭ piedoj sur la grundo oni povas vere nur stari kaj nenion pli. Se oni deziras ekmovi de la loko, oni devas unu piedon levi de la tero kaj disponigi sin al la pligrandi ĝanta labilo de la ekvilibro kaj al la malpligrandiĝanta certeco, ĉu estos eble reteni la rektan pozicion. La vera homa progreso ne estas tiugrade en la rekta sinteno, kiu malfermis tute alian horizonton ol ĝin ebligis la pli stabila kaj sekura sinteno kaj irado sur ĉiuj kvar kruroj. Ĝi prefere troviĝas en preteco, grandan parton de la ekvilibro kaj certeco riski, por ke la pli larĝa horizonto, kiun donacis al ni la cetere pli labila rekteco, neniam plu eskapu el niaj okuloj.
Ne nur, ke oni ne povus marŝi, ke oni estus por ĉiam fiksita sur la sama loko, se oni vere (se oni povus, sed oni ne povas!) starus ambaŭpiede sur la firma grundo; envere per ambaŭ piedoj sur la tero oni eĉ stari ne povus.
Ankaŭ kiam oni staras, oni nevideble, nur por propra sentivo registreble, movas piedojn sur la sama loko, serĉante tiel sian ekvilibron. Se oni troviĝas en tramo, kiu senĉese bremsas kaj akcelas, tiam oni movas siajn piedojn surloke pli forte kaj videble. Sindisponigo al la senĉesaj etaj momentoj de nestabileco kaj necerteco en malgrandaj dimensioj pridonacas la homon per stabilo kaj certeco en granda dimensio. Tial tiuj, kiuj ĉie serĉas kaj postulas ekvilibron kaj certecon, falos, dum la aliaj, kiuj kredas je la saĝeco de necerteco, restos rekte sur siaj piedoj.
* * *
Malantaŭ ĉio troviĝas la mono. Tio en la plej multaj okazoj estas vera. Sed pli signifoplena vero estas, ke antaŭ ĉio troviĝas Dio…
* * *
Oni devas obei aŭtoritatojn. Unue, ĉar ĉiu povo venas de Dio. Ankaŭ malbona povo, ja same ĉiu homo venas de Dio, eĉ se malbona. Due, ĉar oni povas kontraŭstari la homan povon, kiam ĝi postulas malbonon nur per la povo kaj grado, en kiu oni ĝin obeis en bonaj aferoj.
* * *
Ĉiu homo laŭ sia naturo, do laŭ la Dia intenco, estas kompetenta nur por tiu aŭ alia profesio. Nur por la profesio de la regado ĉiu estas kompetenta, kiu povas montri, esti filo aŭ filino de la reĝo. Laŭ la kredo de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, komplementita per la atestado de la Dia Filo, ĉiu homo kun senmorta animo estas aŭ filo aŭ filino de la Reĝo de la mondoj kaj frato resp. fratino de la Reĝo de Nova Tero kaj Nova Jerusalemo, do kompetenta regi, ja ĉiu regas nur per la povo, kiun oni ricevas de supre, estante mem bona aŭ malbona. La ŝuisto devas esti bona, la muzikisto devas esti bona – por esti reganto sufiĉas, ke oni havas reĝan originon!
* * *
Marx pravis pli ol probable li kredis mem, sed certe multe pli ol pensis liaj adeptoj, kiuj lian frazon: ”La religio estas la opiumo de la popolo” ĉiam denove distribuis el ilia malamikeco al la religio kaj eklezio. La religio efektive estas la opiumo. Nur, oni demandu sin, kio en la opiumo povus esti malbona? Ĉu la beleco, la filino de Dio, foje ne narkotas nin ĝis la larmoj, kiuj neniel larmoj de la perdo estas? La homo, kiu soifas je justeco, ĉu li ne iĝas siamaniere narkotita, se neatendite okazas al li justo? Ĉu la voko ”heureka” de Arĥimedo ne signifas feliĉan narkotiĝon pro la rekono de la vero? Kaj la amo mem, ĉu ĝi ne estas la plej forta el ĉiuj narkotaĵoj, ĉu ni ĉiuj ne narkotiĝas per ĝi ĝis la rando de la esto? La religio estas la opiumo, ĉar ni kristanoj estas la potencitaj kaj konsekventaj epikuranoj. Nia celo estas: la plej alta narkoteco en la eterno, nomata de ni – la beateco de la savitoj…
* * *
Inter la filozofo, vera filozofo, kaj (nur) profesoro pri filozofio estas la diferenco kiel inter la amanto kaj ginekologo.
Dum la unua kapablas sian aferon realigi, la dua scias klarigi, kiamaniere la unua faras sian negocon…
* * *
La mondo estas frida, eĉ se en ĝi foje estas neelteneble varmege…
* * *
Ne ekzistas pli granda utopio ol argumenti per realismo kaj realeco…
* * *
Ne ekzistas pli granda realismo ol konsideri, ke la utopioj emas fariĝi realo…
* * *
Estis oraj la tempoj, kiam la sklavo meditis, kiamaniere sin deaĉeti – nuntempe la liberuloj kalkulas, kiamaniere sin bone vendi…
* * *
Per nebona homo Dio komencis la homaron; la nebonan Abrahamon li faris la patro de la kredo; la nebonan Moseon li taskigis elkonduki Israelon el Egiptujo; la nebonan Petron la dia Filo elektis por masoni sian eklezion sur li – pro la nebona homo la Filo fariĝis homo, pro la nebona homo li sin oferis, la ĉielo estos plena da nebonaj homoj. Ne de la malbonaj, kiuj estos perditaj kaj ne de la bonaj, ja ”neniu estas bona krom Dio”…
* * *
La ŝtato estas aparato por kontentigi malaltajn aspirojn, kaŝitajn malantaŭ la altaj motivoj…
* * *
La grandeco de la reganto estas proporcia al la aŭdaco de la kortega arlekeno, kiun li ankoraŭ pretas toleri…
* * *
La Romiano diris, ke la malbono venas kun antaŭpago – nuntempe oni povas diri, ke ĝi venas kun kredito…
* * *
La afero, kiun oni forgesas, estas forgesinda…
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.