|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ROSMERSHOLMAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La sidĉambro en Rosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo. Rebekka West staras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. Sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.
REBEKKA
Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.
REBEKKA
Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo.
SINJORINO HELSETH
(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam?
REBEKKA
Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.
SINJORINO HELSETH
Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, – mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.
REBEKKA
Eble tio. Aŭ eble tamen ne.
SINJORINO HELSETH
Ne, – imagu ke mi travivu tion ĉi, – tion mi neniam imagis!
REBEKKA
Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.
REBEKKA
Pli fidinda?
SINJORINO HELSETH
Jes tion mi efektive diras.
REBEKKA
Sed, kara, kion vi per tio aludas?
SINJORINO HELSETH
Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio en tia maniero, ne.
REBEKKA
(rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, – kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?
SINJORINO HELSETH
Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj tiuj du ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li – hm!
REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?
SINJORINO HELSETH
Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, – ne antaŭ hodiaŭ.
REBEKKA
Sed hodiaŭ do – ?
SINJORINO HELSETH
Nu, – post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi –
REBEKKA
Aha!
SINJORINO HELSETH
Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.
REBEKKA
Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?
SINJORINO HELSETH
Ho tamen, fraŭlino, – pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. – Ni estas ja ĉiuj homoj, – fraŭlino West.
REBEKKA
Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. – Por kio vi aŭskultas?
SINJORINO HELSETH
(mallaŭte) Ho, Jeĉjo, – jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.
REBEKKA
(skuiĝas) Do tamen – ! (decide) Nu jes. Do tiel estu.
(Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al Rebekka kaj demandas) Kion tio ĉi signifas?
REBEKKA
Mi forvojaĝos.
ROSMER
Tuj?
REBEKKA
Jes. (al sinjorino Helseth) Do je la dekunua.
SINJORINO HELSETH
Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre)
ROSMER
(post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka?
REBEKKA
Norden per la vaporŝipo.
ROSMER
Norden? Kion vi faros tie norde?
REBEKKA
Mi ja venis de tie.
ROSMER
Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.
REBEKKA
Eĉ ne ĉi tie.
ROSMER
Kion vi pensas entrepreni?
REBEKKA
Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.
ROSMER
Fari finon?
REBEKKA
Rosmersholm rompis min.
ROSMER
(atentiĝas) Vi diras – ?
REBEKKA
Rompis min en pecojn. – Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. – De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.
ROSMER
Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke – ?
REBEKKA
Kara, ni ne parolu pri tio nun. – Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?
ROSMER
Ni repaciĝis.
REBEKKA
Nu do. Rezultis do en tio.
ROSMER
Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, – tute ne konvenas al mi. – Kaj estas ja en si mem senespera. – Mi lasas tion kuŝi.
REBEKKA
Nu jes, – eble estas pli bone tiel.
ROSMER
Ĉu vi nun tion diras? Ĉu vi nun havas tiun opinion?
REBEKKA
Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.
ROSMER
Vi mensogas, Rebekka.
REBEKKA
Mensogas – !
ROSMER
Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.
REBEKKA
Mi kredis, ke ni du kune kapablus.
ROSMER
Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. Jen kion vi kredis.
REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer –
ROSMER
(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.
REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio, – kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj.
ROSMER
Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?
REBEKKA
La granda restas.
ROSMER
Kio granda?
REBEKKA
Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera.
ROSMER
(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.
REBEKKA
Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel – komprenu.
ROSMER
Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.
REBEKKA
Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn – tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. – Sed jen venis la komenco de tio, kiu rompis mian volon – kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo.
ROSMER
Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.
REBEKKA
Tiam obsedis min, – tiu sovaĝa, nesubigebla avido – . Ho, Rosmer – !
ROSMER
Avido? Vi – ! Al kio?
REBEKKA
Al vi.
ROSMER
(volas eksalti) Kio estas!
REBEKKA
(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.
ROSMER
Kaj vi volas diri – ke vi amis min – tiel!
REBEKKA
Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami – tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido.
ROSMER
(pene) Rebekka, – ĉu vere estas vi mem, – vi – vi, pri kiu vi sidas rakontante!
REBEKKA
Jes, kion vi imagas, Rosmer!
ROSMER
El tio, – sub la potenco de tio vi do – vi do agis, kiel vi tion nomas.
REBEKKA
Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, – kaj portas vin kun si, – kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.
ROSMER
Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.
REBEKKA
Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.
ROSMER
Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.
REBEKKA
Mi konis vin tiom, ke mi sciis, – al vi neniu vojo estis pasebla, antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj – kaj en spirito.
ROSMER
Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi – vi mem, – via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, – kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis antaŭ vin. Kaj nun tamen – !
REBEKKA
Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.
ROSMER
– kaj tamen, mi diras, – kiam hieraŭ mi demandis vin, – petis vin: fariĝu mia edzino, – tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.
REBEKKA
Mi ekkriis en malespero.
ROSMER
Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.
ROSMER
Diru do kiel tio venis.
REBEKKA
Venis per la vivo kune kun vi.
ROSMER
Sed kiel? Kiel?
REBEKKA
Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, – kaj vi fariĝis vi mem –
ROSMER
Jes, jes?
REBEKKA
– ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis –
ROSMER
Bedaŭrinde, vi pravas.
REBEKKA
Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, – en silento, – en soleco, – kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, – ĉiun animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, – tiam la granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, – komprenu. Preskaŭ nerimarkeble, – sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de mia animo.
ROSMER
Ho, kion do tio signifas, Rebekka!
REBEKKA
Ĉio alia, – tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Malleviĝis anima ripozo super min, – silento kvazaŭ de birdroko sub la meznokta suno norde ĉe ni.
ROSMER
Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.
REBEKKA
Ne estas multe pli. Estas nur tio, ke amo burĝonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi estis inter ni du.
ROSMER
Ho, se mi nur scietis eron de tio!
REBEKKA
Plej bone kiel estas. Hieraŭ, – kiam vi demandis min, ĉu mi volus fariĝi via edzino, – mi ĝojkriis –
ROSMER
Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.
REBEKKA
Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, – kun la tempo, ne.
ROSMER
Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?
REBEKKA
Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, – aŭ almenaŭ via vivkoncepto, – kiu infektis mian volon.
ROSMER
Infektis?
REBEKKA
Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis por mi. Vi, – la vivo kune kun vi, – nobeligis mian animon –
ROSMER
Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!
REBEKKA
Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed – (skuas la kapon) – sed, – sed –
ROSMER
Sed? Nu?
REBEKKA
– sed ĝi mortigas la feliĉon.
ROSMER
Ĉu jenon vi diras, Rebekka?
REBEKKA
Almenaŭ por mi.
ROSMER
Jes, sed ĉu vi tion tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin – ? Petegus vin –
REBEKKA
Ho, kara, – neniam plu parolu pri tio! Neeblas – ! Jes, ĉar sciu, Rosmer, ke mi havas – pasintecon malantaŭ mi.
ROSMER
Ion pli ol vi jam rakontis?
REBEKKA
Jes. Ion alian kaj pli gravan.
ROSMER
(kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiaĵo foje tanĝis min.
REBEKKA
Ĉu! Kaj tamen – ? Tamen? –
ROSMER
Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, – tiel en la imago, komprenu.
REBEKKA
Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.
ROSMER
(deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi estas, – mi havas forgeson por ĝi.
REBEKKA
Sed mi ne.
ROSMER
Ho, Rebekka – !
REBEKKA
Jes, kara, – tio estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, – nun mi fariĝis tia, ke mia propra pasinteco baras min.
ROSMER
Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, – neniun konekson kun vi, – tia kia vi nun estas.
REBEKKA
Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De kie mi prenu ĝin?
ROSMER
(peze) Jes, jes, – la senkulpeco.
REBEKKA
La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja tiu dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj homoj –
ROSMER
Ho, ne memorigu min pri tio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. – La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.
REBEKKA
(mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu?
ROSMER
(penseme) Jes, – estas ja tio kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. – Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?
REBEKKA
Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?
ROSMER
Ho, Rebekka, kiel povas mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj sekretigis tiom ege! – Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas celo sube, – diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.
REBEKKA
(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo – ! Rosmer, – Rosmer – !
ROSMER
Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.
REBEKKA
Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, – pere de vi sole!
ROSMER
Ho, kara, – mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.
REBEKKA
(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.
ROSMER
Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne povas vivi. – Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.
REBEKKA
Ho, la vivo, – ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. – Sufiĉe frue ni eliros.
ROSMER
(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je vi, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!
REBEKKA
Ateston? Kiel mi donu al vi ateston – !
ROSMER
Vi devas! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, – tiun teruran malplenecon, – tiun, – tiun –
(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)
REBEKKA
(eksaltas el la seĝo) Ah, – ĉu vi aŭdis!
(La pordo malfermiĝas. Ulrik Brendel envenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)
ROSMER
Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!
BRENDEL
Johannes, mia knabo, – mi salutas vin – adiaŭ!
ROSMER
Kien vi iros tiel malfrue?
BRENDEL
Malsupren la deklivon.
ROSMER
Kiel – ?
BRENDEL
Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.
ROSMER
Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?
BRENDEL
Vi do observas la transformon? Jes, – vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun ĉi salonon, – mi staris antaŭ vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.
ROSMER
Nu! Mi ne tute komprenas –
BRENDEL
Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.
ROSMER
Se estas io, per kio mi povas helpi vin –
BRENDEL
Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi pruntaĵon?
ROSMER
Jes, jes, bonvole.
BRENDEL
Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?
ROSMER
Kion vi diras?
BRENDEL
Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.
REBEKKA
Ĉu vi ne faris vian prelegon?
BRENDEL
Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.
REBEKKA
Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?
BRENDEL
Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. Kaj hieraŭ, – kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, – jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis nichts kaj nenio en la tuta afero.
ROSMER
Sed ĉu vi do certe tion scias?
BRENDEL
Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.
ROSMER
Prezidento?
BRENDEL
Nu ja, – la ekscelenco do. Ganz nach Belieben.
ROSMER
Jes, kiu?
BRENDEL
Peder Mortensgård kompreneble.
ROSMER
Ĉu!
BRENDEL
(mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas fari ĉion, kion li volas.
ROSMER
Ho, ne kredu tion.
BRENDEL
Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj tio, – vidu, – tio estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!
ROSMER
(mallaŭte) Nun mi komprenas, – ke vi foriras pli malriĉa ol kiam vi venis.
BRENDEL
Bien! Prenu nun Beispiel de via antaŭa instruisto. Forstreku ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, – antaŭ ol vi konstruos sur tiu belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.
REBEKKA
Ĉu al mi vi aludas?
BRENDEL
Jes, mia alloga marvirino
REBEKKA
Kial ne estus konstruinde sur mi?
BRENDEL
(paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.
REBEKKA
Kaj sekve – ?
BRENDEL
La venko estas certa. Sed, – notu, – je nepra kondiĉo.
REBEKKA
Kiu?
BRENDEL
(prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, – tie, – ĝuste tie ĉe la meza artiko. Item ke la menciita amanta virino – same ĝoje – fortranĉas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas sin al Rosmer) Adiaŭ, mia venkanta Johannes.
ROSMER
Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?
BRENDEL
La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)
(Momenton estas silente en la ĉambro.)
REBEKKA
(spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas!
(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)
ROSMER
(eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi devas forvojaĝi.
REBEKKA
Jes, mi ne vidas elekton.
ROSMER
Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.
REBEKKA
(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?
ROSMER
Unue mi tion diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.
REBEKKA
(ridetas) Hm. Mia estonteco.
ROSMER
Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.
REBEKKA
Ankaŭ tio, vi kara.
ROSMER
Tion vi devus mem kompreni.
REBEKKA
Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.
ROSMER
Nu ja, – vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.
REBEKKA
Jes, mi pensis tiel.
ROSMER
Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus –
REBEKKA
Ho, Rosmer, – vi vivos pli longe ol mi.
ROSMER
Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.
REBEKKA
Kio estas! Vi do ne intencas – !
ROSMER
Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko – . Kaj jen mi fuĝis de la tuto, – eĉ antaŭ ol la batalo komencis!
REBEKKA
Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, – kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, – vi nobeligos milojn da animoj. Provu!
ROSMER
Ho Rebekka, – mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.
REBEKKA
Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.
ROSMER
Jes, – se mi povus kredi vin en tio ĉi.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, – ion, kiu povus igi vin kredi?
ROSMER
(skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Eĉ ne vorto plu!
REBEKKA
Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.
ROSMER
Plej bone por vi, ke vi ne scias. – Plej bone por ambaŭ.
REBEKKA
Ne, ne, ne, – mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu ĝin.
ROSMER
(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon pri la kalkulo? Ĉu?
REBEKKA
Mi estas preta.
ROSMER
Kiam ajn?
REBEKKA
Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.
ROSMER
Ni do vidu, Rebekka, – se vi, – pro mi, – jam en ĉi tiu vespero. – (interrompas) Ho, ne, ne, ne!
REBEKKA
Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.
ROSMER
Ĉu vi kuraĝas, – ĉu vole, – ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, – pro mi, nun ĉi tiun nokton, – ĝoje, – iri la saman vojon, kiun Beate iris?
REBEKKA
(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer – !
ROSMER
Jes, kara, – tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, – kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuraĝas, – kion ŝi kuraĝis.
REBEKKA
Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?
ROSMER
Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.
REBEKKA
(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras sinrege) Vi rericevu vian fidon.
ROSMER
Ĉu vi kuraĝas kaj volas – tion, Rebekka?
REBEKKA
Juĝu morgaŭ, – aŭ poste, – kiam ili fiŝkaptas min.
ROSMER
(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi – !
REBEKKA
Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.
ROSMER
(eksaltas) Sed tio ĉi, – estas ja freneza. Forvojaĝu, – aŭ restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.
REBEKKA
Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?
ROSMER
Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!
REBEKKA
Ne okazos malvenko.
ROSMER
Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.
REBEKKA
Vi ne kredas?
ROSMER
Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.
REBEKKA
Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm – nun. Pro kio mi kulpis, – mi devas pentofari.
ROSMER
(rigardas ŝin fikse) Ĉu jen vi staras?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
(decide) Nu bone. Kaj mi estas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.
REBEKKA
(misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.
ROSMER
Ho, en mi ne plu estas io savinda.
REBEKKA
Estas. Sed mi, – mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.
ROSMER
Se vi iros, – mi iros kune.
REBEKKA
(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) Jes, venu, vi, – kaj estu atestanto –
ROSMER
Mi kuniras, diras mi.
REBEKKA
Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.
ROSMER
Vi tion rimarkis, ĉu?
REBEKKA
(peze kaj rompite) Jes. – Estas tio, kio igis mian amon senespera.
ROSMER
Rebekka, – mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.
REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros – ĝoja.
ROSMER
Edzo kaj edzino devas kune iri.
REBEKKA
Nur al la ponteto, Rosmer.
ROSMER
Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, – tiel longe mi akompanos vin. Ĉar nun mi kuraĝas.
REBEKKA
Ĉu vi vere certe scias – ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?
ROSMER
Mi scias, ke ĝi estas la sola.
REBEKKA
Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.
ROSMER
Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, – ni, en ĉi tiu bieno.
REBEKKA
Do restu, Rosmer!
ROSMER
La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.
REBEKKA
Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu akompanas vin?
ROSMER
Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.
REBEKKA
Mi volus scii.
ROSMER
Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.
REBEKKA
Tion ankaŭ mi pensetas.
ROSMER
Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.
(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jen sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Fraŭlino, – nun la ĉaro – (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj kune je tiu ĉi tempo? Nu do, – jen io – ! Hm! (iras en la antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka tie – ! – Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! (ekkrias laŭte) Ho, – elen – ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. – La karmemora sinjorino prenis ilin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.