|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ROSMERSHOLMAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La sidĉambro en Rosmersholm; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)
(Rebekka West sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.
REBEKKA WEST
Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.
SINJORINO HELSETH
Ĉu ne estas trablovo, tie kie la fraŭlino sidas?
REBEKKA
Jes iomete. Bonvolu fermi.
(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste ŝi iras al la fenestro.)
SINJORINO HELSETH
(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras tie?
REBEKKA
(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin.
SINJORINO HELSETH
(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, – li denove komencas iri la muelejvojon.
REBEKKA
Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu –
SINJORINO HELSETH
Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?
REBEKKA
Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo.
SINJORINO HELSETH
Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur tiu ponteto. Tie, kie tiaĵo okazis, tie –
REBEKKA
(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en Rosmersholm.
SINJORINO HELSETH
Mi kredas tion, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm.
REBEKKA
(rigardas ŝin) La mortintoj?
SINJORINO HELSETH
Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas.
REBEKKA
Kial vi tiel pensas?
SINJORINO HELSETH
Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.
REBEKKA
Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.
REBEKKA
Ĉu vi do kredas pri tiaĵo?
SINJORINO HELSETH
(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la fraŭlino. (elrigardas) Ho – ĉu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo – ?
REBEKKA
(elrigardas) Jena viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!
SINJORINO HELSETH
Jes, ĝuste, estas la rektoro.
REBEKKA
Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.
SINJORINO HELSETH
Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, fraŭlino! (Ŝi eliras dekstren.)
(Rebekka staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.)
(Malheliĝas.)
REBEKKA
(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje ŝatas.
SINJORINO HELSETH
(de ekstere) Bone, fraŭlino, mi faros.
REBEKKA
(malfermas la pordon al la antaŭĉambro) Nu, fine do – ! Kore bonvena, kara rektoro!
REKTORO KROLL
(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas ĝenante?
REBEKKA
Vi? Honto al vi – !
KROLL
(envenas) Ĉiam afabla. (ĉirkaŭrigardas) Rosmer, ĉu en sia ĉambro?
REBEKKA
Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaŭ venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.
KROLL
(demetas la ĉapelon) Multan dankon. (eksidas kaj ĉirkaŭrigardas) Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj alte kaj malalte.
REBEKKA
Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.
KROLL
Ankaŭ vi, mi opinias.
REBEKKA
Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni devis ja rezigni pri tiu ĝuo.
KROLL
(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.
REBEKKA
Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis –
KROLL
Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas ĉi tie?
REBEKKA
Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. – Kaj ĉe vi? Via edzino – ?
KROLL
Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas.
REBEKKA
(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo) Kial vi eĉ ne vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?
KROLL
Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj –
REBEKKA
Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi –
KROLL
– kaj krome mi ja forvojaĝis –
REBEKKA
Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?
KROLL
(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?
REBEKKA
(ridetas) Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.
KROLL
Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera sincereco. – Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?
REBEKKA
Jes, kara rektoro, mi ne neas ke –
KROLL
Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.
REBEKKA
Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la aferoj –
KROLL
Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras ĉi tie. – Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la “popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj ili kuraĝis permesi al si.
REBEKKA
Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.
KROLL
Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson – . (interrompas) Sed aŭskultu nun, – ni ne adoptu tiun bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.
REBEKKA
Ne, ni ne faru, kara rektoro.
KROLL
Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate – ?
REBEKKA
Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, – kompreneble. Sed alie ja –
KROLL
Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.
REBEKKA
Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.
KROLL
Jes vi. Tion mi ja opinius.
REBEKKA
Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, – mi do certe restos, mi pensas.
KROLL
(rigardas ŝin senteme) Sciu, – estas io granda en tio ĉi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.
REBEKKA
Ho, por kio mi alie vivus?
KROLL
Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro –
REBEKKA
Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni transloĝiĝis ĉi-suden, – jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antaŭ ol li finluktis.
KROLL
Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis?
REBEKKA
Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate – . Kaj kiel dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon.
KROLL
Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.
REBEKKA
(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.
KROLL
Missento? Kion vi aludas per tio?
REBEKKA
Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo, disponadi ĉi tie en Rosmersholm.
KROLL
Ne, sed kiel vi – !
REBEKKA
Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio.
KROLL
Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?
REBEKKA
Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.
KROLL
Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, – nenio estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, – kaj sole vi, – kiu mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda Beate.
REBEKKA
Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.
KROLL
Sed kiaj ajn la aferoj – . Sciu, fraŭlino West, – laŭ mi ne estus kontraŭinde, se vi – , tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.
REBEKKA
Kion vi aludas?
KROLL
Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon –
REBEKKA
Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.
KROLL
En ago, jes; sed ne en –
REBEKKA
(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas ŝerci pri tiaĵo?
KROLL
Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol sufiĉe da edzeco. Sed tamen –
REBEKKA
Aŭdu, – mi preskaŭ devas priridi vin.
KROLL
Tamen – . Diru, fraŭlino West – . Se permesiĝas la demando – . Kiom aĝa vere estas vi?
REBEKKA
Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka.
KROLL
Nu-ja. Kaj Rosmer, – kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, ke bone konvenus.
REBEKKA
(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. – Ĉu vi trinkos teon kune kun ni ĉi-vespere?
KROLL
Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. – Kaj, fraŭlino West, por ke vi ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, – kiel pasinte.
REBEKKA
Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla.
KROLL
(murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.
(Johannes Rosmer envenas tra la pordo dekstre.)
REBEKKA
Sinjoro Rosmer, – ĉu vi vidas kiu sidas tie?
JOHANNES ROSMER
Sinjorino Helseth diris.
(Rektoro Kroll ekstaris.)
ROSMER
(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine fariĝus inter ni kiel antaŭe.
KROLL
Sed bona homo, – ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan imagaĵon, ke io misestus!
REBEKKA
(al Rosmer) Jes, imagu, – kiel bonege estas, ke nur estis imagaĵo.
ROSMER
Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?
KROLL
(sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfeliĉaj jaroj – kaj pri ŝi, – kiu trovis finon en la mueleja akvofalo.
ROSMER
Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. – Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, ni trovas.
KROLL
Ĉu vere?
REBEKKA
(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.
ROSMER
Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek – fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. – Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.
KROLL
Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.
REBEKKA
(eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.
ROSMER
(iomete hezite) Vi Kroll, – mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis studento.
KROLL
Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta – ?
ROSMER
Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el la koro.
REBEKKA
Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone – inter malnovaj amikoj –
KROLL
Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.
ROSMER
Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?
KROLL
Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la potencon, – nun jam urĝas – . Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!
REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue?
KROLL
Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la lernejon.
ROSMER
En la lernejon? Do ne en vian lernejon?
KROLL
Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, – nu, kelkaj el la knaboj, – dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la gazeton de Mortensgård!
REBEKKA
Nu, “La Lumturon”.
KROLL
Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin.
REBEKKA
Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?
KROLL
Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke tio povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?
REBEKKA
Ho, tute ne.
KROLL
Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon.
ROSMER
(ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi – ?
REBEKKA
(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?
KROLL
Imagu, ke miaj propraj infanoj – . Mallonge, – estas Laŭrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon por stoki “La Lumturon”.
ROSMER
Tion mi eĉ neniam sonĝus, – ke ĉe vi, – en via domo –
KROLL
Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj ordo, – kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo –
REBEKKA
Kiel traktas via edzino tion ĉi?
KROLL
Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn tagojn – en aferoj gravaj kaj malgravaj – samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas min pro la okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, ke – . Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. (paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.)
REBEKKA
(proksimiĝis al Rosmer kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la rektoro) Faru!
ROSMER
(sammaniere) Ne ĉi-vespere!
REBEKKA
(kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.)
KROLL
(paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.
ROSMER
Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?
KROLL
Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, – pro tio mi ja venis ĉi tien al vi ĉi-vespere.
ROSMER
Sed kara, al kio vi aludas – ? Kion mi povas – ?
KROLL
Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas.
REBEKKA
Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiaĵo.
KROLL
Tiun malemon li devas venki nun. – Vi ne sufiĉe informiĝas, Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. Bona Dio, – respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj – bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn erarojn.
ROSMER
Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.
REBEKKA
Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.
KROLL
(en surprizo) Pli malfermaj?
REBEKKA
Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.
KROLL
Kion tio signifas? Rosmer, – vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon!
ROSMER
Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.
KROLL
Nu, – kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la saĝo predikata en “La Lumturo”.
REBEKKA
Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.
KROLL
Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno – ! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.
REBEKKA
Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ lin.
KROLL
Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed – (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, – la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. – Diru, Rosmer, – ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni ĝin?
ROSMER
(preskaŭ terurigata) Mi!
REBEKKA
Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?
KROLL
Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu tie prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri –
ROSMER
Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.
KROLL
Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en tiu flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de sennombraj farendaĵoj – . Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu publika ofica laboro, – Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ ebleco.
ROSMER
Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.
KROLL
Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon –
ROSMER
Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.
KROLL
Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj.
ROSMER
Kara Kroll, – mi nun diras al vi fojon finan, – mi ne faros.
KROLL
Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?
ROSMER
Mian nomon?
KROLL
Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontraŭe, – vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, – via alta pensmaniero, – via senriproĉa honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo!
ROSMER
Ho la familia nomo –
KROLL
(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj ĉiuj, – familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian ŝultron) Rosmer, – vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion vi diras, fraŭlino West?
REBEKKA
(kun silenta rido) Kara rektoro, – por mi tio ĉi aspektas nedireble ridinde.
KROLL
Kio! Ridinde?
REBEKKA
Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe –
ROSMER
(rapide) Ne, ne, – ne faru! Ne nun!
KROLL
(rigardas ilin laŭvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj – ? (interrompas) Hm! (Sinjorino Helseth venas en la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron.
ROSMER
(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.
SINJORINO HELSETH
Ĉi tien en la sidĉambron?
ROSMER
Jes ja.
SINJORINO HELSETH
Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.
REBEKKA
Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.
ROSMER
Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.
ROSMER
Mi konas neniun kun tiu nomo.
SINJORINO HELSETH
Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.
ROSMER
(mire) Ulrik Hetman! Ĉu tiel?
SINJORINO HELSETH
Jes, Hetman li diris.
KROLL
Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis –
REBEKKA
Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo –
ROSMER
(al Kroll) Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.
KROLL
La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.
REBEKKA
Nu, do li daŭre vivas.
ROSMER
Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.
KROLL
La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.
ROSMER
Petu lin enveni, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes, jes. (Ŝi eliras.)
KROLL
Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?
ROSMER
Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.
KROLL
Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.
ROSMER
(iomete amare) Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.
KROLL
Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!
(Sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre por Ulrik Brendel, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)
ULRIK BRENDEL
(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes!
KROLL
Pardonu –
BRENDEL
Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?
KROLL
Pardonu – . (montras) Tie –
BRENDEL
(turnas sin) Ĝuste. Jen li estas. Johannes, – mia knabo, – vi, kiun mi pleje amis – !
ROSMER
(etendas al li la manon) Mia antaŭa instruisto.
BRENDEL
Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton.
ROSMER
Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.
BRENDEL
Ah, tiu alloga sinjorino – ? (kapklinas) La provostino kompreneble.
ROSMER
Fraŭlino West.
BRENDEL
Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato – ? Publika, ofica frato, mi vidas.
ROSMER
Rektoro Kroll.
BRENDEL
Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj tagoj?
KROLL
Jes, kompreneble.
BRENDEL
Sed Donnerwetter, do mi ja konis vin!
KROLL
Pardonu –
BRENDEL
Ĉu vi ne estis –
KROLL
Pardonu –
BRENDEL
– unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio?
KROLL
Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.
BRENDEL
Nu-nu! Nach Belieben, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro.
REBEKKA
Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?
BRENDEL
Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed – enfin – la prema neceso –
ROSMER
Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel, mi pensas –
BRENDEL
Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, – neniam!
ROSMER
Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi –
BRENDEL
Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Ĉu mi kuraĝus demandi la profesoron – unter uns – , ĉu troviĝas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?
KROLL
La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.
BRENDEL
Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio?
KROLL
Mi ne miksiĝas en tiun asocion.
REBEKKA
(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.
BRENDEL
Pardonu, madame, – kia stultulo estas li?
ROSMER
Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?
BRENDEL
Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?
KROLL
Tiun respondon mi ne estus atendinta.
BRENDEL
Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, – tiel kiel mi, – staras ĉe turnopunkto en mia vivo – . Decidite. Mi kontaktos la personon, – malfermos rektajn intertraktadojn –
ROSMER
Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?
BRENDEL
Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam staras en sincereco? – Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.
ROSMER
Kiel – ?
BRENDEL
Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco.
KROLL
Ĉu ankaŭ vi – ?
BRENDEL
(al ĉiuj) Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn skribaĵojn?
KROLL
Ne, mi devas sincere konfesi, ke –
REBEKKA
Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.
BRENDEL
Bela dommastrino, – tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja nur babilaĵo, mi diras.
REBEKKA
Nu?
BRENDEL
Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu – krom mi mem.
REBEKKA
Kiel do tio?
BRENDEL
Ĉar ili ne estas skribitaj.
ROSMER
Sed kara sinjoro Brendel –
BRENDEL
Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. Feinschmecker. Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, – kiam orumitaj revoj malsupreniĝis sur min, – ĉirkaŭnebuligis min, – kiam novaj, vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, – ĉirkaŭflagris min per flugportantaj flugiloj, – tiam mi ĉion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.
ROSMER
Jes ja.
BRENDEL
Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de formado, – nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, – la aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, – ĉion mi enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun ĝojego, – ho, vertiĝige granda – !
KROLL
Hm – .
ROSMER
Sed neniam ion skribis?
BRENDEL
Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, – mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, – oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj – tra la tuta lando – !
REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedaĵon.
ROSMER
La solan.
REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj kuraĝas.
ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
BRENDEL
La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron – fortigas la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero – . (al la rektoro) Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.
KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno.
KROLL
Pardonu, – ni ne akceptas membrojn semajnajn.
BRENDEL
À la bonheur, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraĝas daŭrigi mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo, mi esperas.
REBEKKA
Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?
BRENDEL
Kian varman, sinjorina Moŝto?
REBEKKA
Tason da teo aŭ –
BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras – . Johannes, – pastoro Rosmer, – ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco?
ROSMER
Jes, kore.
BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi – por tago aŭ du – gladitan manumĉemizon.
ROSMER
Nur tion!
BRENDEL
Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede – ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas poste.
ROSMER
Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?
BRENDEL
Jes, pripense, – vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton?
ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.
BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj –
ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la aĵojn.
BRENDEL
Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.
ROSMER
Bone, bone. Do sekvu min supren.
REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
BRENDEL
Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino – !
REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Ŝi eliras dekstre.)
ROSMER
(retenas lin) Diru, – ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin?
BRENDEL
Mi vere ne scias kio tio estus. Jes, morto kaj infero, – kiam mi pripensas – ! Johannes, – ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la poŝo?
ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
BRENDEL
Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro!
(Li eliras dekstre, kie Rosmer adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)
KROLL
Kompatema Dio, – tio do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.
ROSMER
(silente) Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco. Ŝajnas al mi, ke tio tamen ne estas eta.
KROLL
Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.
ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por influo de ekstere.
ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
ROSMER
(post iom) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?
KROLL
Jes, fariĝis bone kaj hejmece – kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.
KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.
ROSMER
Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?
KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon?
ROSMER
Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj, kernaj ideoj.
ROSMER
(pli mallaŭte) Ne. Ne plu.
KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!
ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
ROSMER
Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras tie –
KROLL
Kie, – kie vi staras?
ROSMER
Kie viaj infanoj staras!
KROLL
Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?
ROSMER
Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.
KROLL
(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.
ROSMER
Mi sentus min ĝoja, – korege ĝoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi amaran ĉagrenon.
KROLL
Rosmer, – Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.
ROSMER
Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.
KROLL
Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?
ROSMER
Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn fortojn en mia vivo por tio sola, – krei la veran popolan arĥion en la lando.
KROLL
Vi do opinias, ke ni ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte.
ROSMER
Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.
KROLL
Kiun taskon?
ROSMER
Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.
KROLL
Ĉiuj homoj – !
ROSMER
Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.
KROLL
Per kio?
ROSMER
Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.
KROLL
Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu vi volas liberigi ilin? Ĉu vi volas purigi ilin?
ROSMER
Ne, kara, – mi nur volas veki ilin. Realigi, – ili devas mem.
KROLL
Kaj vi kredas, ke ili kapablas?
ROSMER
Jes.
KROLL
Per propra forto do?
ROSMER
Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.
KROLL
(ekstaras) Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?
ROSMER
Mi ne plu estas pastro.
KROLL
Jes, sed – via infana kredo – ?
ROSMER
Mi ne plu havas ĝin.
KROLL
Vi ne havas – !
ROSMER
(ekstaras) Mi forlasis ĝin. Mi devis forlasi ĝin, Kroll.
KROLL
(skuita sed sinrega) Nu ja. – Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. – Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?
ROSMER
Jes. Kiam mi komprenis min mem, – kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, – tiam mi eliris.
KROLL
Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, – viaj amikoj, nenion sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, – kiel povis vi kaŝi tiun bedaŭrindan veron por ni!
ROSMER
Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por mi.
KROLL
Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?
ROSMER
Vi mem devigis min, Kroll.
KROLL
Mi? Ĉu mi devigis vin – ?
ROSMER
Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, – kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi tie faris, – pri ĉiuj viaj malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, – via mokanta kondamno de la kontraŭuloj – . Ho, Kroll, – ke vi, ke vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj prezentos min malkaŝe tia kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi – de via flanko – povus aliĝi, Kroll?
KROLL
Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio.
ROSMER
Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, – se ni nepre devas.
KROLL
Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.
ROSMER
Ĉu tio validas ankaŭ por mi?
KROLL
Vi mem rompis kun mi, Rosmer.
ROSMER
Sed ĉu tio ĉi do estas rompo!
KROLL
Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn.
(Rebekka West envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)
REBEKKA
Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne plu havas iun mision.
REBEKKA
(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimiĝas) Ĉu vi parolis – ?
ROSMER
Nun li scias.
KROLL
Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.
ROSMER
Tien mi neniam revenos.
KROLL
Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.
ROSMER
Mi tamen ne restos tute sola. – Ni estas du, por porti la solecon ĉi tie.
KROLL
Ah – ! (suspekto suprenpafiĝas en li) Ankaŭ tio! La vortoj de Beate – !
ROSMER
Beate – ?
KROLL
(forpuŝas la penson) Ne, ne, – malbele – . Pardonu min.
ROSMER
Kion? Kiel?
KROLL
Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! (Li iras al la antaŭĉambra pordo.)
ROSMER
(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al vi.
KROLL
(en la antaŭĉambro, turnas sin) Eĉ ne per via piedo en mian domon!
(Li prenas sian bastonon kaj foriras. Rosmer staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)
ROSMER
Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi.
REBEKKA
Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?
ROSMER
Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!
REBEKKA
Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?
ROSMER
Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma klarigo. Vi vidas, – ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!
REBEKKA
Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.
(Rosmer eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin supreniri ŝtuparon. Rebekka aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron apud la forno. Post iom envenas sinjorino Helseth de dekstre.)
REBEKKA
Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro volas nenion havi, – kaj la rektoro iris hejmen.
SINJORINO HELSETH
Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?
REBEKKA
(prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego –
SINJORINO HELSETH
Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.
REBEKKA
Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ aŭdos pri tiaj reaperantoj.
SINJORINO HELSETH
Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.
REBEKKA
Nu, nu, nu –
SINJORINO HELSETH
(pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaŭ forpasos?
REBEKKA
Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. – Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.
SINJORINO HELSETH
Bonan nokton, fraŭlino.
(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jeĉjo, – Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas paroli.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.