|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ROSMERSHOLMAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(La sidĉambro en Rosmersholm. La fenestroj kaj la antaŭĉambra pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)
(Rebekka West, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas sur la apogseĝo. Sinjorino Helseth paŝadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)
REBEKKA
(Post ioma paŭzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaŭ.
SINJORINO HELSETH
Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi opinias.
REBEKKA
Vi vidis lin, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la dormoĉambro finvestante sin.
REBEKKA
Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.
SINJORINO HELSETH
Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj lia bofrato.
REBEKKA
Kio tio do estus, vi pensas?
SINJORINO HELSETH
Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al la alia.
REBEKKA
Eblas. – Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?
SINJORINO HELSETH
Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!
REBEKKA
Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas nur pro tio. – La fraŭlino certe aŭdis, ke li ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta?
REBEKKA
Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.
SINJORINO HELSETH
Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. – Sed poste tiu Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas tiun viron.
REBEKKA
La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas.
SINJORINO HELSETH
Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj –
REBEKKA
(ekrigardas ŝin kaŝe) Ĉu?
SINJORINO HELSETH
(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.
REBEKKA
(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Ĉar vi ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.
SINJORINO HELSETH
La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. Ĉar, – se mi fine eldiru, – mi mem foje portis leteron al Mortensgård.
REBEKKA
(turnas sin) Ne, – ĉu vi!
SINJORINO HELSETH
Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en Rosmersholm.
REBEKKA
Vere, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.
REBEKKA
Kaj vi konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.
SINJORINO HELSETH
Nu?
REBEKKA
Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco –
SINJORINO HELSETH
Estas fraŭlino West, kiu tion diras, kaj ne mi.
REBEKKA
Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, – tion vi ne povas scii.
SINJORINO HELSETH
Hm, povus esti, ke mi tamen scias.
REBEKKA
Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?
SINJORINO HELSETH
Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en ĝi.
REBEKKA
Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi!
SINJORINO HELSETH
Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.
REBEKKA
Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.
SINJORINO HELSETH
Dio gardu min por ion diri al vi pri tio, fraŭlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedaŭrinda malsana sinjorino.
REBEKKA
Kiu kredigis tion al ŝi?
SINJORINO HELSETH
Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.
REBEKKA
Malbonaj – ?
SINJORINO HELSETH
Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.
REBEKKA
Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu mian buŝon. Tamen ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino – hm!
REBEKKA
Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.
SINJORINO HELSETH
Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.
REBEKKA
Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi skribis tiun leteron al Mortensgård?
SINJORINO HELSETH
Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, ke ŝi ne estis.
REBEKKA
Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski infanojn. Estis tiam ke la malsano erupciis.
SINJORINO HELSETH
Jes tio frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.
REBEKKA
(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, – ĉu ne ankaŭ vi opinias, ke tio funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Kio, fraŭlino.
REBEKKA
Ke ne venis infanoj. Ĉu?
SINJORINO HELSETH
Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.
REBEKKA
Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas aŭskultadi infankriadon.
SINJORINO HELSETH
Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.
REBEKKA
(rigardas ŝin) Ili ne krias, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras.
REBEKKA
Vere strange.
SINJORINO HELSETH
Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.
REBEKKA
Estus vere strange –
SINJORINO HELSETH
Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?
REBEKKA
Ne, – kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.
SINJORINO HELSETH
Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.
REBEKKA
Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Ho, la fraŭlino ne moku min – . (aŭskultas) Tŝ, tŝ, – la pastoro malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. (Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)
(Johannes Rosmer, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
Bonan matenon, Rebekka.
REBEKKA
Bonan matenon, kara. (iom poste; kroĉas) Vi eliros, ĉu?
ROSMER
Jes.
REBEKKA
La vetero estas ja bela.
ROSMER
Vi ne venis al mi ĉi-matene.
REBEKKA
Ne, – mi ne faris. Ne hodiaŭ.
ROSMER
Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?
REBEKKA
Ho, mi ankoraŭ ne scias.
ROSMER
Ĉu estas io poŝte por mi?
REBEKKA
“La Gubernia Gazeto” venis.
ROSMER
“La Gubernia Gazeto” – !
REBEKKA
Ĝi kuŝas tie sur la tablo.
ROSMER
(metas ĉapelon kaj bastonon flanken) Ĉu estas io – ?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Kaj vi ne sendis ĝin supren –
REBEKKA
Vi sufiĉe frue legos ĝin.
ROSMER
Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) – Ĉu! – – “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” – . (rigardas ŝin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.
REBEKKA
Ili ne mencias nomon.
ROSMER
Estas ja la sama. (legas pluen) “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la bona tasko” – . – “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antaŭuloj” – . – “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon”. (metas la gazeton sur la tablon) Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, – ili tamen skribas.
REBEKKA
Estas ankoraŭ pli.
ROSMER
(denove prenas la gazeton) – “pardonon pro nesperta juĝpovo” – . – “korupta influo, – eble ankaŭ etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ plendo” – . (rigardas ŝin) Kion tio aludas?
REBEKKA
Ili celas min, komprenu.
ROSMER
(formetas la gazeton) Rebekka, – tio ĉi estas konduto de malhonestuloj.
REBEKKA
Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.
ROSMER
(paŝadas sur la planko) Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom ĝoja, – kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco.
REBEKKA
(ekstaras) Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj glora.
ROSMER
Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, – en amo, Rebekka.
REBEKKA
Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.
ROSMER
Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, – supren, – ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, – kreita per ĉiuj. (ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze) Ah! Ne per mi.
REBEKKA
Ne – ? Ne per vi?
ROSMER
Eĉ ne por mi.
REBEKKA
Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.
ROSMER
Feliĉo, – kara Rebekka, – feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, sekura sento de senkulpeco.
REBEKKA
(rigardas antaŭen) Jes, tio pri kulpo – .
ROSMER
Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi –
REBEKKA
Neniel vi!
ROSMER
(montras tra la fenestro) La akvofalo.
REBEKKA
Ho Rosmer – !
(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Fraŭlino!
REBEKKA
Poste, poste. Ne nun.
SINJORINO HELSETH
Nur unu vorto, fraŭlino.
(Rebekka iras al la pordo. Sinjorino Helseth diras ion al ŝi. Momenton ili parolas flustre kune. Sinjorino Helseth kapsignas kaj eliras.)
ROSMER
(maltrankvila) Ĉu estis io por mi?
REBEKKA
Ne, nur dommastrinaj aferoj. – Nun vi devus eliri en la freŝan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.
ROSMER
(prenas la ĉapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.
REBEKKA
Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi.
ROSMER
Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, – mi timas.
REBEKKA
Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte – !
ROSMER
Bedaŭrinde, – ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.
REBEKKA
Kiel do?
ROSMER
Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.
REBEKKA
Ĝuste vidis en tio?
ROSMER
(metas la ĉapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, – ĉu ni du la tutan tempon ruzis nin mem – kiam ni nomis nian rilaton amikecon.
REBEKKA
Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi – ?
ROSMER
– amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, – nia kuna vivo komencis kiel dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentis tiel? Diru!
REBEKKA
(luktas kun si mem) Ho, – mi ne scias kion respondi.
ROSMER
Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, – nia rilato estis spirita geedzeco – eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, – ne rajtis pro Beate.
REBEKKA
Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de ŝia amo. Juĝis nian rilaton laŭ la speco de ŝia amo. Kompreneble. Beate ne povis juĝi alimaniere ol ŝi faris.
REBEKKA
Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?
ROSMER
Pro amo al mi, – siamaniere, – ŝi ĵetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.
REBEKKA
Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon!
ROSMER
(skuas la kapon) Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias.
REBEKKA
Kial ne de vi?
ROSMER
Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.
REBEKKA
(ekdire) Ho tiu hereda dubo, – hereda timo, – heredaj skrupuloj. Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.
ROSMER
Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu daŭran venkon, – tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj senkulpa homo.
REBEKKA
Ĉu la ĝojo por vi do estas tute ne malhavebla, Rosmer?
ROSMER
La ĝojo? Jes, kara, – ĝi estas.
REBEKKA
Por vi, kiu neniam povas ridi?
ROSMER
Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.
REBEKKA
Nun vi promenadu, kara. Longe, – tre longe. Ĉu vi aŭdas? – Jen via ĉapelo. Kaj jen via bastono.
ROSMER
(prenas ambaŭ) Dankon. Kaj vi akompanos?
REBEKKA
Ne, ne, mi ne povas nun.
ROSMER
Nu ja. Vi tamen estas kun mi.
(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste Rebekka ekrigardas de malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)
REBEKKA
(malfermas kaj diras duonlaŭte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin. (Ŝi iras al la fenestro.)
(Mallonge poste rektoro Kroll envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)
KROLL
Li do eliris?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Ĉu li kutimas promeni longe?
REBEKKA
Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin –
KROLL
Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.
REBEKKA
Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.
(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. Rektoro Kroll eksidas sur seĝon apud ŝi.)
KROLL
Fraŭlino West, – vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj dolore tuŝas mian koron – tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes Rosmer.
REBEKKA
Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus – en la komenco.
KROLL
Nur en la komenco?
REBEKKA
Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.
KROLL
Mi!
REBEKKA
Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.
KROLL
Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo.
REBEKKA
Cetere, – kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj –
KROLL
Jes, sed vidu, – estas ĝuste tio, kion mi ne kredas.
REBEKKA
Kion vi do kredas?
KROLL
Mi kredas, ke estas vi, kiu staras malantaŭ ĉio.
REBEKKA
Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.
KROLL
Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, – ege fortan dubon, mi diras, – kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.
REBEKKA
(rigardas lin) Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.
KROLL
(mallaŭte) Kiun viron vi ne povus sorĉi, – kiam vi celus?
REBEKKA
Ĉu mi celis – !
KROLL
Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas.
REBEKKA
Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi ĉi tien.
KROLL
Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, – al adoro. Ĝi ekscesiĝis al, – kion nomi ĝin? – al ia desperata enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.
REBEKKA
Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.
KROLL
Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, – ĝuste ĉar vi portas fridan koron.
REBEKKA
Fridan? Ĉu vi certas?
KROLL
Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, – vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.
REBEKKA
Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.
KROLL
Mi, ĉu!
REBEKKA
Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate.
KROLL
Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?
REBEKKA
Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia –
KROLL
Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn skrupulojn. – Sed jen tiel do estas! Ho jes, – funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj rigardas nin, – li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredaĵo de generacio al generacio.
REBEKKA
(rigardas penseme antaŭen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere.
KROLL
Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj.
REBEKKA
Al kiaj kondiĉoj vi aludas?
KROLL
Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, – fraŭlino West.
REBEKKA
Nu tiel. Jes, vere – mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen –
KROLL
Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondiĉoj.
REBEKKA
Kondiĉoj – ? Por kio?
KROLL
Ke vi entute koncipiĝis
REBEKKA
Kion vi jen do diras!
KROLL
Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.
REBEKKA
Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!
KROLL
Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West –
REBEKKA
(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.
KROLL
– ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.
REBEKKA
(paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.
KROLL
La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la distrikta kuracisto.
REBEKKA
Vi pravas.
KROLL
Kaj li prenas vin al si, – tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.
REBEKKA
(ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, – tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, – io krima en mia ekesto!
KROLL
Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
REBEKKA
(impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskiĝis.
KROLL
Pardonu, – fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.
REBEKKA
Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
KROLL
Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la trideka.
REBEKKA
Ĉu? Ĉu mi diris?
KROLL
Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli –
REBEKKA
Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.
KROLL
(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
REBEKKA
Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, – senedza kia mi estis, – ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.
KROLL
Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa aĝo?
REBEKKA
Jes, estis ege stulte, – kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
KROLL
Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.
REBEKKA
(ekkrias) Ne estas vero!
KROLL
Ĉu ne vero?
REBEKKA
Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.
KROLL
Ĉu ŝi ne faris?
REBEKKA
Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
KROLL
Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? Kiel vi faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la parencaro.
REBEKKA
(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo – !
KROLL
(ekstaras) Sed kara, – kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu – !
REBEKKA
Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
KROLL
Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, – tiel forte reagas.
REBEKKA
(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskiĝinto.
KROLL
Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon – ĝis plue. Sed vi do konservis iun – antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.
REBEKKA
Jes, eble mi do faris.
KROLL
Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis pri esploro en diversaj regionoj, – esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne eniris vian sangon.
REBEKKA
(dubeme) Eble vi pravas.
KROLL
Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezaĵo, – tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam li volas malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, – li kun tiu timemo en la animo! Imagu lin elpelita, – persekutata de la rondo al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraŭstari tion.
REBEKKA
Li devas kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.
KROLL
Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, – aŭ estas almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed – unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.
REBEKKA
Kaj kiu estas ĝi?
KROLL
Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.
REBEKKA
La rilaton al mi?
KROLL
Jes. Vi devas konvinki lin tiel.
REBEKKA
Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas – esti leĝiĝinta, kiel vi diras?
KROLL
Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke tie kie estas plej facile rompi ĉiujn tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en – hm –
REBEKKA
– en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?
KROLL
Jes, – sincere dirite, – tion mi opinias.
REBEKKA
(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, – ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.
KROLL
Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.
REBEKKA
Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. – Ah, – jen li venas.
KROLL
Jam nun! Mi do foriros.
REBEKKA
(al li) Ne, – restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.
KROLL
Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.
REBEKKA
Mi petas, – restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.
KROLL
(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino West. Tiel do estu.
(Silente dum momento. Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
(vidas la rektoron, haltas ĉe la pordo) Ĉu! – Vi ĉi tie!
REBEKKA
Li preferus ne renkonti vin, kara.
KROLL
(aŭtomate) Kara!
REBEKKA
Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi – ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.
KROLL
Ĉu tio estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?
REBEKKA
Kaj tion – kaj ion pli.
ROSMER
(proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ?
KROLL
Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.
ROSMER
(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita tie?
KROLL
Mi ne skribis tion.
ROSMER
Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?
KROLL
Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne estis en mia povo.
REBEKKA
(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.
KROLL
Ho, se vi tion povus tiel ordigi.
REBEKKA
Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.
ROSMER
(eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo – . Kio estas?
REBEKKA
La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro.
(Rektoro Kroll prenas lokon en la sofo.)
ROSMER
Decido, vi diras? Kiu decido?
REBEKKA
Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.
ROSMER
Sed kion tio signifas!
REBEKKA
Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.
ROSMER
Nu!
REBEKKA
Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark – kune kun doktoro West, – ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen –
KROLL
Kaj jen?
ROSMER
Sed, Rebekka, – tion ĉi mi ja scias.
REBEKKA
(fortigas sin) Jes, ja, – vi pravas. Vi scias sufiĉe pri tio.
KROLL
(rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru.
REBEKKA
Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja tio, vidu, – ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. – Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.
ROSMER
Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco – ?
REBEKKA
Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. Ĉiam plu antaŭen. – Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.
ROSMER
Kiun muron vi aludas?
REBEKKA
Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de tia geedzeco.
ROSMER
Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco tiamaniere.
REBEKKA
Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.
KROLL
(kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas tion?
REBEKKA
(daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.
ROSMER
Al kiuj agoj vi aludas?
KROLL
Ĉu per tio vi volas diri, ke – !
REBEKKA
Nu, Rosmer, – . (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis mi, kiu logis – , kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de deliro –
ROSMER
(eksaltas) Rebekka!
KROLL
(ekstaras de la sofo) – sur la vojojn de deliro!
REBEKKA
Sur la vojojn, – kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.
ROSMER
(kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas – . Kion ŝi estas diranta? Mi komprenas eĉ ne vorton – !
KROLL
Ho jes. Mi komencas kompreni.
ROSMER
Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. Tute nenio!
REBEKKA
Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.
ROSMER
Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.
REBEKKA
Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.
KROLL
(kapklinas al Rosmer) Aha!
ROSMER
Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.
REBEKKA
Iom poste – mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.
ROSMER
Kial vi volis foriri – tiam?
REBEKKA
Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj – se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, – povus, – povus okazi, – kio ajn.
ROSMER
Tio do estas, kion vi diris kaj faris.
REBEKKA
Jes, Rosmer.
ROSMER
Estas tio, kion vi nomis agi.
REBEKKA
(kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes.
ROSMER
(iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Ne ĉion.
REBEKKA
(rigardas lin timigite) Kio plia estus?
KROLL
Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, – ne nur ke estis pli bone, – sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken – plej eble frue? – Nu?
REBEKKA
(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion.
ROSMER
(falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el mensogo kaj trompo ŝi, – la malfeliĉa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al Rebekka) Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, – mi vidas en vi, – tion vi malkonsilis al ŝi!
REBEKKA
Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, – kia edzino seninfana, ne rajtis esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.
ROSMER
Kaj vi, – vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?
REBEKKA
Ne.
KROLL
Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?
REBEKKA
Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.
ROSMER
Nu ja, – kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis – kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon!
REBEKKA
Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.
KROLL
(severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!
REBEKKA
(impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! – Kaj tamen mi ne povis ĉesi. Mi devis provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli – kaj ĉiam iomete pli. Kaj fine okazis. – Estas tiel, ke tiaĵo okazas. (mallonga paŭzo)
ROSMER
(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por vi? Post tio ĉi?
REBEKKA
Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.
KROLL
Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?
REBEKKA
(malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, – tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.
KROLL
(al Rosmer) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, – tiuj, kiuj forpasis, – nun ili estus vidantaj!
ROSMER
Vi iros al la urbo, ĉu?
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue.
ROSMER
(ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin.
KROLL
Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.
ROSMER
Venu do, Kroll! Venu do!
(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al Rebekka. Iom poste Rebekka iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)
REBEKKA
(parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)
(Post iom sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Kio estas, fraŭlino?
REBEKKA
Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.
SINJORINO HELSETH
La valizon?
REBEKKA
Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.
SINJORINO HELSETH
Nu ja. Sed Dio gardu min, – ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?
REBEKKA
Jes, – nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Kaj tiel subite kaj tuje!
REBEKKA
Tuj kiam mi pakis.
SINJORINO HELSETH
Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias?
REBEKKA
Mi neniam plu revenos.
SINJORINO HELSETH
Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.
REBEKKA
Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?
REBEKKA
Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.
SINJORINO HELSETH
De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!
REBEKKA
Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, – la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, – do pri la valizo, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes ja. La valizo.
(Ambaŭ eliras dekstre.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.