|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ROSMERSHOLMAŭtoro: Henrik Ibsen |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Laborĉambro de Johannes Rosmer. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)
(Johannes Rosmer, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie ĉi kaj tie.)
(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)
ROSMER
(sen sin turni) Envenu.
(Rebekka West en matena robo envenas.)
REBEKKA
Bonan matenon.
ROSMER
(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?
REBEKKA
Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?
ROSMER
Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn – . (turnas sin) Kaj vi?
REBEKKA
Ho, dankon. Je matenveno – .
ROSMER
Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.
REBEKKA
Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.
ROSMER
Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.
REBEKKA
Nu, ne estis do vere malkuraĝo –
ROSMER
Jes, jes, – kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en ĝi.
REBEKKA
Des pli kuraĝe ke vi rompis. – (eksidas ĉe li sur seĝo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, – kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.
ROSMER
Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas – ?
REBEKKA
Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed –
ROSMER
Nu, do aŭdigu.
REBEKKA
Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, – mi sendis kun li du – tri liniojn al Mortensgård.
ROSMER
(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka – . Nu, kion vi do skribis?
REBEKKA
Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.
ROSMER
Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.
REBEKKA
Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li?
ROSMER
Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?
REBEKKA
Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, – ĉar venis tio ĉi inter vi kaj viaj amikoj.
ROSMER
(rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el la aliuloj volus venĝi sin – ? Ke ili kapablus – ?
REBEKKA
En la unua kolero, kara – . Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, laŭ la konduto de la rektoro –
ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros –
(Sinjorino Helseth venas ĉe la pordo maldekstre.)
REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.
ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!
REBEKKA
La rektoro! Ĉu, imagu – !
SINJORINO HELSETH
Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
ROSMER
(al Rebekka) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu!
(Rosmer tenas la pordon malferma. – Sinjorino Helseth eliras. – Rebekka tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion aŭ alian.)
ROSMER
(silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo –
KROLL
Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.
ROSMER
Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta –
KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
ROSMER
Kial fraŭlino West ne povas – ?
REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
KROLL
(rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaŭ ol vi havis tempon por –
REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi surmetas matenan robon?
KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en Rosmersholm.
ROSMER
Sed Kroll, – vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!
REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.)
KROLL
Kun via permeso – (Li eksidas sur la kanapon.)
ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
(Li eksidas sur seĝon antaŭ la rektoro.)
KROLL
Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan nokton.
ROSMER
Kaj kion vi do diras hodiaŭ?
KROLL
Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel.
ROSMER
Li estis ĉe vi, ĉu?
KROLL
Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.
ROSMER
Do li tamen estas neplibonigebla.
KROLL
La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!
ROSMER
De vi eble?
KROLL
Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.
ROSMER
Nu do.
KROLL
Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano.
ROSMER
Estis ja feliĉe por li – .
KROLL
Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova – nia antaŭa amikeco devas averti vin.
ROSMER
Kara, kio do estas tio?
KROLL
Estas tio, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.
ROSMER
Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb – Ĉu estas fraŭlino West, al kiu vi aludas?
KROLL
Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen –
ROSMER
Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, – ni nenion kaŝas unu por la alia.
KROLL
Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la redaktoro de “La Lumturo”?
ROSMER
Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.
KROLL
Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?
ROSMER
Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi libere agas, kiel ankaŭ mi.
KROLL
Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?
ROSMER
Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.
KROLL
(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro!
ROSMER
Mi? Kiel vi havas tian penson?
KROLL
Ĉar mi ne kuraĝas – ne volas pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. – Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?
ROSMER
Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.
KROLL
Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, – plena klarigo de via flanko. – Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon – ?
ROSMER
Ekzamenadon?
KROLL
Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, – tio pri via apostateco, – nu via libereco, kiel vi nomas ĝin, – tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi.
ROSMER
Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.
KROLL
Do diru al mi, – kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate?
ROSMER
Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?
KROLL
Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.
ROSMER
Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn fojojn, ili ne dubus.
KROLL
Ankaŭ mi ne dubis tiam.
ROSMER
Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia senrega, sovaĝa pasio, – kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj memriproĉoj la lastajn jarojn.
KROLL
Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.
ROSMER
Nu, pensu do mem – . Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster ŝia kulpo – ! Kaj ŝi estus respondeckapabla?
KROLL
Hm – . Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco – laŭ nia moderna, progresa koncepto?
ROSMER
Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.
KROLL
Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu feliĉe, – vivu libere kaj – laŭ via deziro.
ROSMER
(duone ekstaras de la seĝo) Kion vi aludas per tio?
KROLL
Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero.
ROSMER
Pro la sama.
KROLL
Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj –
ROSMER
(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio ĉi.
KROLL
Kial?
ROSMER
Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke eĉ ne Rebekka –
KROLL
Rebekka?
ROSMER
Nu ja, – fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.
KROLL
Mi rimarkis tion.
ROSMER
Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.
KROLL
Kompatindulino, – ŝi petegis al mi, ke mi parolu.
ROSMER
Kaj kial vi ne faris?
KROLL
Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia akuzo kontraŭ homo kiel vi! – Kaj ŝi revenis, – iom pli ol monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en Rosmersholm.
ROSMER
Nu, nu. La blanka ĉevalo, – ĝin ŝi ofte menciis.
KROLL
Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.
ROSMER
(preskaŭ konsternita) Kion vi diras – ! Mi edzinigi – !
KROLL
Okazis ĵaŭdon posttagmeze. – Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon.
ROSMER
Kaj vi, kiu ne avertis nin – !
KROLL
Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.
ROSMER
Mi ja scias. Sed tamen; – vi estus devinta averti nin!
KROLL
Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.
ROSMER
Sed kial vi ne poste – ? Kial vi prisilentis tion?
KROLL
Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. – Ĝis hieraŭ vespere.
ROSMER
Do nun ne plu?
KROLL
Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon?
ROSMER
(fiksrigardas rekte antaŭen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo.
KROLL
Nekomprenebla aŭ ne, – tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, – kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas.
ROSMER
Kulpigo? Ĉu tio estis kulpigo?
KROLL
Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi – . Kial? Nu?
ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka – .
KROLL
La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas baldaŭ edzinigi Rebekka.
ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?
ROSMER
(ĉiam silente sinrega) Al io tiel absurda – ? La sola ĝusta respondo estus montri al la pordo.
KROLL
(ekstaras) Perfekte.
ROSMER
(starigas sin antaŭ lin) Aŭskultu. Jarlonge, – ekde kiam Beate forpasis, – Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi vivas kune ĉi tie.
KROLL
Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj – liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon.
ROSMER
Ah – ! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon!
KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio.
ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter ŝi kaj mi – ?
KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj – hm.
ROSMER
Kaj kio – ?
KROLL
– kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.
ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco.
KROLL
Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka – . Nu, tiu fraŭlino West, – ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, – mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, – vi devas savi vin en ĝusta tempo.
ROSMER
Savi min? Kiel – ?
(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo maldekstre.)
ROSMER
Kion vi volas?
SINJORINO HELSETH
Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.
ROSMER
La fraŭlino ne estas ĉi-supre.
SINJORINO HELSETH
Nu? (ĉirkaŭrigardas) Strange. (Ŝi eliras.)
ROSMER
Vi diris – ?
KROLL
Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, – kaj kio daŭre okazas, – tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo –
ROSMER
Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.
KROLL
Ne interrompu min. Tion mi volas diri, – ke se tiu kuna vivo kun fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la ŝanĝon, – la bedaŭrindan apostatadon, – al kiu ŝi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas – en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan landon.
ROSMER
Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.
KROLL
Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, – por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon.
ROSMER
Kara Kroll, – mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.
KROLL
(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.
ROSMER
Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaŭ mi.
KROLL
Tiu vivolukto, – ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.
ROSMER
(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.
KROLL
Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.
(Sinjorino Helseth malfermetas la pordon maldekstre.)
SINJORINO HELSETH
Mi demandus de la fraŭlino –
ROSMER
Kio estas?
SINJORINO HELSETH
Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.
ROSMER
Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?
SINJORINO HELSETH
Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.
ROSMER
Mortensgård!
KROLL
Aha! Al tio do! Al tio jam!
ROSMER
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?
SINJORINO HELSETH
La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.
ROSMER
Diru al li, ke iu jam ĉeestas –
KROLL
(al sinjorino Helseth) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.
(Sinjorino Helseth eliras.)
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Mi cedas la kampon – ĝis plue. Sed la ĉefa batalo ankoraŭ ne luktiĝis.
ROSMER
Je mia vivo, Kroll, – mi havas nenion kune kun Mortensgård.
KROLL
Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedanĝera.
ROSMER
Ho, Kroll, – kiel profunde, – kiel abisme profunde vi nun staras!
KROLL
Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!
ROSMER
Ĉu al tio vi revenas!
KROLL
Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via konscienco, – se vi daŭre tiaĵon havas.
(Peder Mortensgård envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta hararo kaj barbo.)
KROLL
(kun malama okulĵeto) Nu, “La Lumturo” do – . Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri.
MORTENSGÅRD
(malsovaĝe) “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la rektoron hejmen.
KROLL
Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo –
MORTENSGÅRD
La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.
KROLL
Eĉ ne pri la sesa?
ROSMER
Kroll – !
MORTENSGÅRD
Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.
KROLL
(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en tiu rilato. – Bonan profiton, miaj sinjoroj!
(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)
ROSMER
(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin ĉi tien al mi?
MORTENSGÅRD
Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.
ROSMER
Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?
MORTENSGÅRD
Iomete. (kun eta rideto) Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis ĉi tie en Rosmersholm.
ROSMER
Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri – en ĉio.
MORTENSGÅRD
Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro.
ROSMER
Pri kio, sinjoro Mortensgård?
MORTENSGÅRD
Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn ideojn, – kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?
ROSMER
Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.
MORTENSGÅRD
Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankaŭ en tiu senco.
ROSMER
Mi ne vere komprenas vin.
MORTENSGÅRD
Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.
ROSMER
(iomete surprizata) Vi do ne scias – ? Ĉu fraŭlino West ne rakontis al vi ankaŭ tion?
MORTENSGÅRD
Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi supreniru por aŭdi pli de vi mem.
ROSMER
Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.
MORTENSGÅRD
(rigardas lin konfuzite) Ne, – eĉ se la luno falis teren, mi ne fariĝus – ! Eĉ la pastoro liberigas sin – !
ROSMER
Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.
MORTENSGÅRD
Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro – . Pardonu min, – sed tiun flankon de la afero ni ne devas tuŝi.
ROSMER
Ne tuŝi tion ĉi?
MORTENSGÅRD
Ne intertempe, mi pensas.
ROSMER
Sed mi ne komprenas – .
MORTENSGÅRD
Jes, vidu, sinjoro pastoro – . Vi ja ne estas tiel sperta pri la cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la libereca movado, – kaj ĉar vi, – kiel diris fraŭlino West, – volas partopreni en la movado, – vi certe tion faras por esti kiel eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.
ROSMER
Jes, tion mi ege bonvolas.
MORTENSGÅRD
Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn proprajn manojn surloke.
ROSMER
Vi opinias, ĉu?
MORTENSGÅRD
Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu regiono. Kaj cetere, – el libereculoj ni havas sufiĉan nombron antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, – ni havas tro multajn tiajn ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, – ion, kion ĉiuj povas respekti. Jen kio mankas al ni tiel grave. Tial estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la publikon. Jen mia opinio.
ROSMER
Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian apostatadon?
MORTENSGÅRD
(agitas la kapon) Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la ekleziajn aferojn.
ROSMER
Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?
MORTENSGÅRD
Tio estas aparta afero.
ROSMER
Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.
MORTENSGÅRD
Sinjoro pastoro, – vi devus memori, ke mi, – precipe mi, – ne havas plenan liberecon por agi.
ROSMER
Kio do ligas vin?
MORTENSGÅRD
Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.
ROSMER
Ah, nu tiel.
MORTENSGÅRD
Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar estis ja vi unue, kiu stampis min.
ROSMER
Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon per pli indulgaj manoj.
MORTENSGÅRD
Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun bruldoloron mem, sinjoro pastoro.
ROSMER
Mi?
MORTENSGÅRD
Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto” certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi fariĝos stampita viro.
ROSMER
Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.
MORTENSGÅRD
(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.
ROSMER
Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.
MORTENSGÅRD
Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris la mian?
ROSMER
Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?
MORTENSGÅRD
Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed tiu eblus fariĝi sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.
ROSMER
Vi bonvole sciigu, kio tio estus.
MORTENSGÅRD
Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?
ROSMER
Ne, tute ne. Neniel.
MORTENSGÅRD
Nu ja, mi devas do malligi la sakon. – Mi havas en mia zorgo strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.
ROSMER
La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?
MORTENSGÅRD
Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de ĉi tiu domo.
ROSMER
Ankaŭ de fraŭlino West?
MORTENSGÅRD
Ne, sinjoro pastoro.
ROSMER
Nu, de kiu do? De kiu?
MORTENSGÅRD
De karmemora sinjorino.
ROSMER
De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?
MORTENSGÅRD
Jes, mi havas ĝin.
ROSMER
Kiam?
MORTENSGÅRD
Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.
ROSMER
Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.
MORTENSGÅRD
Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.
ROSMER
Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al vi?
MORTENSGÅRD
Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.
ROSMER
Mi?
MORTENSGÅRD
Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu, sinjoro pastoro?
ROSMER
Jes certe! Ĉion. Senrezerve.
MORTENSGÅRD
La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias, skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.
ROSMER
Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?
MORTENSGÅRD
Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.
ROSMER
Ĉu tio estas en la letero?
MORTENSGÅRD
La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.
ROSMER
Sed mi ne komprenas – ! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj aludus?
MORTENSGÅRD
Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino definitive neis – tiam. Kaj poste – hm –
ROSMER
Poste?
MORTENSGÅRD
Poste ŝi skribas, – kaj tio estas tre konfuza, – ke ŝi ne konas iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.
ROSMER
Neniu nomo menciiĝas?
MORTENSGÅRD
Ne.
ROSMER
Kiu portis al vi tiun leteron?
MORTENSGÅRD
Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.
ROSMER
Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda, malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.
MORTENSGÅRD
Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste ricevis tiun impreson.
ROSMER
Ĉu ne? – Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza letero?
MORTENSGÅRD
Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.
ROSMER
En mia vivo, vi aludas?
MORTENSGÅRD
Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.
ROSMER
Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?
MORTENSGÅRD
Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita movado kulpiĝus pro ĝi. – Adiaŭ, pastoro Rosmer.
ROSMER
Adiaŭ.
MORTENSGÅRD
Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en “La Lumturo”.
ROSMER
Presu ĉion.
MORTENSGÅRD
Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.
(Li salutas kaj eliras. Rosmer restas staranta apud la pordo, dum Mortensgård malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran pordon fermiĝi.)
ROSMER
(ĉe la pordo, vokas mallaŭte) Rebekka! Re – . Hm. (laŭte) Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?
SINJORINO HELSETH
(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro) Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie ŝi ne estas.
(La kurteno en la fono flankentiriĝas. Rebekka aperas en la pordaperturo.)
REBEKKA
Rosmer!
ROSMER
(turnas sin) Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie faris?
REBEKKA
(iras al li) Mi ŝtelaŭskultis.
ROSMER
Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!
REBEKKA
Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, – tion pri la matena robo –
ROSMER
Ah, vi do estis tie, kiam Kroll – ?
REBEKKA
Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.
ROSMER
Mi ja estus rakontonta.
REBEKKA
Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.
ROSMER
Vi ĉion aŭdis, ĉu?
REBEKKA
La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam Mortensgård venis.
ROSMER
Kaj ree supren –
REBEKKA
Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.
ROSMER
Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian plenan liberecon. – Sed kion vi sekve diras, Rebekka – ? Ho, ŝajnas al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.
REBEKKA
Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.
ROSMER
Ne, ne, – ne tio ĉi.
REBEKKA
Ne tio ĉi?
ROSMER
Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon. Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, – mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris nian ligon. Estis danĝera sekreto.
REBEKKA
Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, ke ni estas senkulpaj.
ROSMER
Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis – eĉ ĝis ĉi tiu tago. Sed nun, – nun, Rebekka –
REBEKKA
Jes, kio nun?
ROSMER
Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?
REBEKKA
(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.
ROSMER
Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.
REBEKKA
Ho ne, – vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!
ROSMER
Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?
REBEKKA
Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?
ROSMER
Nu do, – estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj cetere – se tiel estus –
REBEKKA
Se tiel estus? Jes, kio do?
ROSMER
Mi aludas, – kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia malsana animo transiris al frenezeco?
REBEKKA
Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!
ROSMER
Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, eĉ se mi arde volus.
REBEKKA
Ho, sed povas esti danĝere – tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio sola kaj peza.
ROSMER
(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe) Mi iel estus min malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis depost vi venis al ni.
REBEKKA
Jes, sed, kara, se tiel tamen estus – !
ROSMER
Eblas, – ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn. Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin. Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?
REBEKKA
Jes, jes, vi faris.
ROSMER
Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen – ! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do pensadis, ŝi, – en sia malsana amo, – silentis kaj silentis, – observis nin, – rimarkis ĉion, kaj, – kaj misinterpretis ĉion.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.
ROSMER
Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. – Ĉu ŝi neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?
REBEKKA
(kvazaŭ ekscitita) Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi tie tagon pli longe.
ROSMER
Ne, ne, mi komprenas. – Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. – Kaj fine tiu emociiga – akuzanta venko – en la mueleja akvofalo.
(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)
REBEKKA
(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe) Aŭskultu nun, Rosmer. Se estus en via potenco revoki Beate – al vi – al Rosmersholm, – ĉu vi volus?
ROSMER
Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, – kio estas nerevokebla.
REBEKKA
Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam estis komencinta. Vi estis vin tute liberiginta – al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin ĝoja kaj liberanima –
ROSMER
Ho jes, – mi faris. – Sed jen venas tiu peza premo.
REBEKKA
(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso) Kiel rave estis, kiam ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, – en la vivo de la ĉiutago, – kiel vi esprimis vin. Vi volis iri kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, – en pli kaj pli vastaj rondoj. Nobelojn.
ROSMER
Ĝojajn nobelojn.
REBEKKA
Jes – ĝojajn.
ROSMER
Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.
REBEKKA
Ĉu vi ne kredas, – ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?
ROSMER
Jes, – se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.
REBEKKA
Tion vi devas.
ROSMER
(peze skuas la kapon) Trans tio ĉi mi neniam venos – tute. Ĉiam restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta tion, kio faras la vivon mirinde ĝuinda por vivi.
REBEKKA
(super la seĝodorso, pli mallaŭte) Al kio vi aludas, Rosmer?
ROSMER
(rigardas supren al ŝi) Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.
REBEKKA
(paŝon malantaŭen) Jes. Senkulpeco. (mallonga paŭzo)
ROSMER
(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj antaŭenrigardante) Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo – . Kiel povis ŝi ekpensi tion tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi kreskis al certeco. Kaj jen, – jes jen estis ja facile por ŝi akcepti ĉion imageblan. (streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la manojn tra la hararo) Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin antaŭen memorigante pri la mortinto.
REBEKKA
Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.
ROSMER
Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.
REBEKKA
Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.
ROSMER
Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!
REBEKKA
(malantaŭ la seĝo) Kreante novajn rilatojn.
ROSMER
(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?
REBEKKA
Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.
ROSMER
(ekstaras) Novaj rilatoj? (paŝas trans la plankon, haltas apud la pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi jenan demandon, Rebekka?
REBEKKA
(spiras peze) Lasu min – scii – kiu ĝi estas.
ROSMER
Kia kredas vi ke nia rilato fariĝos post ĉi tiu tago?
REBEKKA
Mi pensas, ke nia amikeco eltenos – kio ajn kio venos.
ROSMER
Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin unu al la alia, – kio kunligas nin tiel intime, – nia komuna kredo pri pura kunvivado inter viro kaj virino –
REBEKKA
Jes, jes, – kio pri tio?
ROSMER
Mi pensas, ke tia rilato, – nome kia la nia, – ĉu ĝi ne konvenas al vivo en trankvila, feliĉa paco – ?
REBEKKA
Kaj sekve!
ROSMER
Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj animstatoj. Ĉar mi volas vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de – de iu alia.
REBEKKA
Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!
ROSMER
Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, – de la tuta malgaja pasinteco?
REBEKKA
Nu!
ROSMER
Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.
REBEKKA
(palpante la seĝodorson) Vivantan – ? Kio estas – tio?
ROSMER
(pli proksime) Rebekka, – se mi nun demandus vin, – ĉu vi volas fariĝi mia dua edzino?
REBEKKA
(momenton muta, ekkrias en ĝojo) Via edzino! Via – ! Mi!
ROSMER
Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun post la mortinto.
REBEKKA
Mi – en la loko de Beate – !
ROSMER
Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.
REBEKKA
(mallaŭte kaj treme) Ĉu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Devas okazi! Devas! Mi ne povas, – mi ne volas trairi la vivon kun kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por mi la sola edzino, kiun mi iam havis.
REBEKKA
(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.
ROSMER
Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas ero da amo en nia amikeco!
REBEKKA
(kovras la orelojn kvazaŭ en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru tiaĵon!
ROSMER
(kaptas ŝian brakon) Jes, jes, – estas ĝermanta ebleco en nia rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?
REBEKKA
(denove firme kaj sinrege) Aŭskultu nun. Mi al vi diras, – ke se vi daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.
ROSMER
Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.
REBEKKA
Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos mi tio fariĝi.
ROSMER
(rigardas ŝin mire) Vi diras “povos”. Kaj tiel strange. Kial vi ne povos?
REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn) Kara amiko, – pro vi mem kaj ankaŭ pro mi, – ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.
(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)
ROSMER
De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola – kial?
REBEKKA
(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.
ROSMER
Inter vi kaj mi?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de Rosmersholm.
REBEKKA
(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte demandos min, – estos tamen finite.
ROSMER
Tamen finite? Kiel – ?
REBEKKA
Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, Rosmer.
ROSMER
Rebekka – !
REBEKKA
(ĉe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Ŝi eliras.)
ROSMER
(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si mem) Kio – estas – jeno?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.