La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PASKOAŭtoro: August Strindberg |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Sankta sabato
Muziko antaŭ tiu akto:
HAYDN: Sieben Worte N:o 5. Adagio
La sama dekoracio sed la kurtenoj tiritaj flanken. La pejzaĝo ekstere kiel antaŭe sed en griza vetero. Fajro en la forno; la fonpordoj fermitaj.
Eleonora: sidas antaŭ la forno kaj tenas bukedon da bluanemonoj antaŭ si.
Benjamin: (eniras de dekstre)
Eleonora: Kie vi estis tiel longe, Benjamin?
Benjamin: Ne estis longe!
Eleonora: Mi sopiris pri vi!
Benjamin: Kie do estis vi, Eleonora?
Eleonora: Mi estis sur la foirplaco kaj aĉetis bluanemonojn kaj nun mi varmigos ilin, ĉar ili frostis, la kompatinduloj.
Benjamin: Kie estas la suno?
Eleonora: Malantaŭ la nebuloj; hodiaŭ ne estas nuboj, estas nur marnebuloj, ĉar ili odoras de salo …
Benjamin: Ĉu vi vidis, ke la birdoj ankoraŭ vivas ekstere?
Eleonora: Jes, kaj neniu falas al la tero sen la volo de Dio. Sed sur la foirplaco, tie estis mortintaj birdoj …
Elis: (eniras de dekstre)
Ĉu la gazeto venis?
Eleonora: Ne, Elis!
Elis: (transiras la scenejon; kiam li estas meze sur la scenejo, venas Kristina de maldekstre)
Kristina: (sen rimarki Elison)
Ĉu la gazeto venis?
Eleonora: Ne, ĝi ne venis!
(Kristina transiras la scenejon dekstren, preter Elis kiu iras maldekstren, kaj ili ne rigardas unu la alian.)
Eleonora: Hu, kiel malvarme fariĝis! Venis malamo en la domon! Kiam ankoraŭ estis amo tie ĉi, oni povis ĉion toleri, sed nun, hu, kiel malvarme!
Benjamin: Kial ili demandas pri la gazeto?
Eleonora: Ĉu vi ne komprenas tion? Tie staros pri …
Benjamin: Kio?
Eleonora: Pri ĉio! Pri la enrompo, la polico kaj ankoraŭ pli …
Sinjorino Heyst: (de dekstre)
Ĉu la gazeto venis?
Eleonora: Ne, panjo!
Sinjorino Heyst: (ree eliras dekstre)
Diru unue al mi, kiam ĝi venos!
Eleonora: La gazeto, la gazeto! – Ho, se la presmaŝinoj estus rompiĝintaj, se la redaktoro estus malsaniĝinta … ne, oni ne rajtas diri tiel! Aŭdu, lastnokte mi estis ĉe patro …
Benjamin: Lastnokte?
Eleonora: Jes, en la dormo … kaj mi estis en Ameriko ĉe fratino … antaŭhieraŭ ŝi vendis por tridek dolaroj, kaj tiam ŝi gajnis kvin.
Benjamin: Ĉu tio estas multe aŭ malmulte?
Eleonora: Estas sufiĉe multe!
Benjamin: (ruze)
Ĉu vi renkontis iun konaton sur la foirplaco?
Eleonora: Kial vi tion demandas? Ne estu ruza al mi,
Benjamin:; vi volas ekscii miajn sekretojn, sed mi ne donos ilin.
Benjamin: Ĉu vi kredas, ke vi tiamaniere ekscios la miajn!
Eleonora: Aŭdu, la telefondratoj kantas. Do la gazeto nun aperis; kaj nun telefonas la homoj! ”Ĉu vi legis?” ”Jes mi legis!” ”Ĉu ne estas terure?”
Benjamin: Kio estas terura?
Eleonora: Ĉio! La tuta vivo estas terura! Sed ni tamen devas esti kontentaj! … Pensu pri Elis kaj Kristina; ili ŝatas unu la alian, kaj tamen ili malamas unu la alian, tiel ke la termometro malaltiĝas, kiam ili iras tra la ĉambro! Ŝi estis en la koncerto hieraŭ, kaj hodiaŭ ili ne parolas unu al la alia … kial, kial?
Benjamin: Ĉar via frato estas ĵaluza!
Eleonora: Ne diru tiun vorton! Kiel vi cetere scias pri ĝi krom tio, ke ĝi estas malsano kaj sekve puno.
Oni ne tuŝu la malbonon, alie ŝi nin atakas!
Rigardu al Elis; ĉu vi rimarkis, kiel li ŝangiĝis, de kiam li komencis legi en tiuj paperoj …
Benjamin: De la proceso?
Eleonora: Jes! Ĉu ne estas, kvazaŭ la tuta malbono en ĝi estus penetrinta en lian animon kaj nun elbrilus tra lia vizaĝo kaj liaj rigardoj . . . Tion sentas Kristina, kaj por ke ŝi ne infektiĝu de lia malbono, ŝi faras al si kirason el glacio! Ho, tiuj paperoj; se mi povus bruligi ilin! Ili elradias malicon: kaj falsecon kaj venĝemon. Tial, mia infano, tenu for de vi la malbonon kaj la malpuraĵon, de viaj lipoj kaj de via koro!
Benjamin: Kiel vi ĉion rimarkas?
Eleonora: Ĉu vi scias, kio atendos min, se Elis kaj la aliaj ekscios, ke estis mi, kiu aĉetis la pasklilion en tiu neordinara maniero?
Benjamin: Kion ili povus fari al vi?
Eleonora: Oni resendos min … tien, de kie mi venis, kie la suno ne lumas, kie la muroj estas blankaj kaj nudaj kiel en banĉambro, kie oni aŭdas nur ploradon kaj ĝemadon, kie mi forsidis unu jaron de mia vivo!
Benjamin: Kion vi volas diri?
Eleonora: Kie oni estas pli turmentata ol en malliberejo, kie loĝas la kondamnitoj, la hejmo de maltrankvilo, kie malespero dormas nek nokte nek tage, kaj de kie neniu revenas.
Benjamin: Pli malfacila ol malliberejo, kion vi volas diri?
Eleonora: En la malliberejo oni estas verdiktita, sed tie oni estas kondamnita! En la malliberejo oni estas ekzamenita kaj aŭskultita, sed tie neniu esploris … Kompatinda paskolilio, kiu kulpas; mi volis tiel bone kaj agis tiel malbone!
Benjamin: Sed kial vi ne iras al la floristo kaj diras kiel estis?
Vi estas precize kiel alaŭdo, kiam ĝi devas morti.
Eleonora: Kiam ĝi scias, ke ĝi estas buĉota, ĝi ne plendas kaj ne provas forkuri. Kion ĝi povus fari!
Elis: (envenas de maldekstre kun letero en la mano)
Ĉu la gazeto ankoraŭ ne venis?
Eleonora: Ne, mia frato!
Elis: (turnas sin, parolas en la kuirejon)
Lina, iru aĉeti gazeton! …
Sinjorino Heyst: (envenas de dekstre)
Eleonora: kaj Benjamin (teruriĝas)
Elis: (al Eleonora kaj Benjamin)
Estu afablaj, infanoj, kaj eliru por momento!
(Eleonora kaj Benjamin eliras maldekstre.)
Sinjorino Heyst: Vi ricevis leteron?
Elis: Jes!
Sinjorino Heyst: De la azilo?
Elis: Jes!
Sinjorino Heyst: Kion oni volas?
Elis: Oni postulas, ke Eleonora revenu.
Sinjorino Heyst: Oni ne rajtas! Estas mia infano!
Elis: Mia fratino!
Sinjorino Heyst: Kion vi do pensas?
Elis: Mi ne scias! Mi ne povas pensi plu!
Sinjorino Heyst: Sed tion povas mi! … Eleonora, la infano de malĝojo, venis kun ĝojo, tamen ne de tiu ĉi mondo; ĝia maltrankvilo transformiĝis en pacon, kiun ŝi disdonas! Prudenta aŭ ne! Al mi ŝi estas saĝa, ĉar ŝi komprenas porti la ŝarĝon de la vivo, pli bone ol mi, ol ni. Cetere, Elis, ĉu mi estas prudenta, ĉu estis, kiam mi kredis mian edzon senkulpa? Mi ja sciis, ke li estis pruvita kulpa per materiaj, evidentaj pruvoj, kaj ke li mem konfesis! … Kaj vi, Elis, ĉu vi havas vian prudenton, kiam vi ne vidas, ke Kristina amas vin? Kiam vi kredas, ke ŝi malamas vin?
Elis: Estas stranga maniero ami!
Sinjorino Heyst: Ne! Via malvarmo frostigas ŝin interne, kaj estas vi, kiu malamas. Sed vi estas malprava, kaj tial vi devas suferi!
Elis: Kiel mi povas esti malprava? Ĉu ŝi ne kunestis kun mia malfidela amiko hieraŭ vespere!
Sinjorino Heyst: Jes, tion ŝi faris, kaj kun via scio. Sed kial ŝi iris? Jes, tion vi devus kompreni!
Elis: Ne, tion mi ne povas!
Sinjorino Heyst: Nu! Estu do por vi, kiel estas!
(La kuireja pordo malfermiĝas, kaj mano transdonas gazeton, kiun sinjorino Heyst akceptas kaj transdonas al Elis.)
Elis: Tio estis, la sola vera malfeliĉo! Kune kun ŝi mi povis porti la aliajn! Sed nun fortiriĝis la lasta apogo, kaj mi falas!
Sinjorino Heyst: Falu, sed falu ĝuste, kaj poste vi povos levi vin! … Kio nova en la gazeto ?
Elis: Mi ne scias; mi timas la gazeton hodiaŭ!
Sinjorino Heyst: Donu al mi, kaj mi legos!
Elis: Ne! Atendu momenton! …
Sinjorino Heyst: Kion vi timas, kion vi atendas …
Elis: La plej malbonan!
Sinjorino Heyst: Tio jam tiom multfoje okazis … Kaj vi, infano, se vi konus mian vivon … se vi estus estinta kun mi, kiam mi vidis vian patron paŝon post paŝo iri en la pereon, sen povi averti la multajn, al kiuj li alportis malfeliĉon. Kiam li falis, mi sentis min kunkulpa, ĉar mi estis konscia pri la krimo, kaj se la juĝisto ne estus estinta saĝa viro, kiu komprenis mian malfacilan situacion kiel edzino, ankaŭ mi estus punita!
Elis: Pro kio falis nia patro, mi neniam komprenis tion?
Sinjorino Heyst: Pro fiero, kiel ni ĉiuj!
Elis: Kial ni senkulpaj suferu pro liaj eraroj?
Sinjorino Heyst: Silentu! …
(Paŭzo, dum kiu ŝi prenas la gazeton kaj legas.)
Elis: (staras unue maltrankvila, poste iras tien kaj reen)
Sinjorino Heyst: Kio estas tio? … Ĉu mi ne diris, ke interalie estis flava tulipo, kiun oni ŝtelis en la florvendejo?
Elis: Jes, tion mi certe memoras!
Sinjorino Heyst: Sed tie ĉi staras … ke paska lilio!
Elis: (terurite)
Ĉu staras tiel?
Sinjorino Heyst: (falsidiĝas sur seĝon)
Estas Eleonora! Ho Dio! Mia Dio!
Elis: Do, ankoraŭ ne finiĝis!
Sinjorino Heyst: Al malliberejo aŭ azilo!
Elis: Ne estas eble, ke ŝi tion faris! Ne eble!
Sinjorino Heyst: Kaj nun la nomo de la familio denove estos traktata kaj malhonorata, …
Elis: Ĉu oni suspektas ŝin?
Sinjorino Heyst: La suspekto havas certan direkton al … estas sufiĉe klare kien.
Elis: Mi parolos kun ŝi!
Sinjorino Heyst: (leviĝas)
Parolu afable! Ĉar mi ne povas plu! … Ŝi estas perdita … retrovita kaj perdita … Parolu kun ŝi!
(Eliras dekstre.)
Elis: Ho!
(Iras al la maldekstra pordo.)
Eleonora:, mia infano! Venu, mi volas paroli kun vi!
Eleonora: (envenas; la hararo disligita)
Mi volis aranĝi harkronon!
Elis: Lasu tion! … Diru, fratineto, kie vi ricevis tiun floron ?
Eleonora: Mi prenis ĝin …
Elis: Ho Dio!
Eleonora: (kun klinita kapo, frakasita, kun la brakoj kruce sur la brusto)
Sed mi metis la monon apude …
Elis: Vi do pagis ĝin?
Eleonora: Jes, kaj ne! Ĉiam estas tiel malagrable … sed mi faris nenion malbonan … mi nur bone volis … Ĉu vi kredas min?
Elis: Mi kredas vin, fratino; sed la gazeto ne scias, ke vi estas senkulpa!
Eleonora: Kara, do mi devas suferi ankaŭ tion. …
(Ŝi klinas la kapon, tiel ke la hararo malsuprenpendas antaŭe.)
Kion oni nun volas fari al mi? Oni do faru tion!
Benjamin: (envenas de maldekstre, tre ekscitita)
Ne, ne tuŝu ŝin, ĉar ŝi nenion malbonan faris.
Mi scias tion, ĉar estis mi, mi, mi –
(Ploras)
– kiu faris tion!
Eleonora: Ne kredu, kion li diras … estis mi!
Elis: Kion mi kredu; kiun mi kredu?
Benjamin: Min! min!
Eleonora: Min! min!
Benjamin: Lasu min iri al la polico …
Elis: Silentu, silentu. …
Benjamin: Ne, mi volas iri, mi voIas iri …
Elis: Silentu, infanoj! Patrino venas!
Sinjorino Heyst: (envenas, tre ekscitita, ĉirkaŭbrakas Eleonoran kaj kisas ŝin).
Infano, infano, mia kara infano! Vi estas ĉe mi, kaj vi restos ĉe mi!
Eleonora: Vi kisas min, patrino? Tion vi ne faris dum multaj jaroj. Kial nur nun?
Sinjorino Heyst: Ĉar … ĉar la floristo estas tie kaj petas pardonon pro tio, ke li kaŭzis tiom da malagrablaĵo … la perdita monero estas retrovita kaj via nomo …
Eleonora: (kuras en la brakojn de Elis kaj kisas lin; poste ŝi ĉirkaŭprenas la kolon de Benjamin kaj kisas lin supre sur la kapo).
Vi bona infano, kiu volis suferi por mi! Kiel vi povis tion voli ?
Benjamin: (kaŝiĝeme, naive)
Ĉar mi tiel ŝatas vin, Eleonora!
Sinjorino Heyst: Nun surmetu vestojn kaj iru en la ĝardenon, infanoj. La ĉielo klariĝas.
Eleonora: Ho, klariĝas! Venu, Benjamin!
(Prenas lian manon; manenmane ili eliras maldekstre.)
Elis: Ĉu ni baldaŭ povos ĵeti la branĉeton sur la fajron?
Sinjorino Heyst: Ankoraŭ ne! Iom restas!
Elis: Ĉu Lindkvist?
Sinjorino Heyst: Li atendas tie! Sed li estas tre stranga kaj nekompreneble milda; domaĝe nur, ke li estas tiel multvorta kaj tiom parolas pri si mem.
Elis: Nun, kiam mi vidis sunradion, mi ne timas renkonti la giganton. Li venu!
Sinjorino Heyst: Sed ne incitu lin … La providenco metis nian sorton en liajn manojn, kaj la pacemuloj … nu, vi scias, kien iras la fieruloj!
Elis: Mi scias! … Aŭdu! Tiujn galoŝojn: lupoj, lup’ lup’ vitŝ! Ĉu li intencas eniri kun ili. Kial ne?
Estas liaj tapiŝoj kaj mebloj …
Sinjorino Heyst: Elis! Pensu pri ni ĉiuj!
(Eliras dekstre.)
Elis: Tion mi faras, patrino!
Lindkvist: (eniras de dekstre. Estas iom maljuna, serioza viro kun terura aspekto. Li havas grizajn harojn kun surfrunta hartufo kaj ”huzartemploj”. Grandaj nigraj tufaj brovoj. Malgrandaj mallongtranĉitaj nigraj vangharoj. Okulvitroj kun nigra kadraĵo, rondaj. Grandaj karneolbrelokoj sur la horloĝa ĉeno; kanbastono, en la mano. Nigre vestita kun pelto; cilindra ĉapelo en la mano; altaj botoj kun galoŝoj, kiuj knaras. Enirante li scivoleme rigardas Elison kaj dum la tuta tempo restas staranta).
Lindkvist estas mia nomo!
Elis: (defendeme)
Kandidato Heyst la mia! … Bonvolu sidiĝi.
Lindkvist: (sidiĝas sur la seĝon dekstre de la kudrotablo kaj fikse rigardas Elison).
(Paŭzo.)
Elis: Per kio mi povas servi?
Lindkvist: (solene)
Hm! – Mi havis la honoron jam hieraŭ vespere anonci mian intencitan viziton; sed je plua pripenso mi trovis nedece komenci interparolon pri monaferoj en festotago.
Elis: Ni estas tre dankaj …
Lindkvist: (akre)
Ni ne estas dankaj! Jes!
(Paŭzo)
Nu, antaŭhieraŭ mi okaze vizitis la guberniestron…
(Paŭzas por vidi, kian impreson la vorto faras al Elis.)
… ĉu vi konas la guberniestron?
Elis: (senrespekte).
Mi ne havas la honoron!
Lindkvist: Do vi havos tiun honoron! … Tie ni parolis pri via patro!
Elis: Tion mi kredas!
Lindkvist: (prenas paperon el la poŝo kaj metas ĝin sur la tablon).
Kaj tie mi ricevis tiun ĉi paperon!
Elis: Ĝin mi longe atendis! Sed antaŭ ol ni daŭrigos, mi petas permeson demandi pri io!
Lindkvist: (abrupte)
Bonvolu!
Elis: Kial vi ne transdonas tiun paperon al la oficistoj, tiel ni almenaŭ evitus tiun ĉi turmentan kaj malrapidan ekzekuton ?
Lindkvist: Aha, juna viro!
Elis: Juna aŭ ne, mi ne petas kompaton, nur justecon!
Lindkvist: Tiel! Ne kompaton, ne kompaton! … Rigardu la paperon, kiun mi metis sur la tablorandon!
Jen mi re-enmetas ĝin! … Do justecon! Nur justecon! Aŭskultu, amiko; iam oni rabis de mi, en malagrabla maniero, rabis de mi mian monon! Kiam, mi tiam ĝentile skribis al vi kaj demandis, kiom da prokrasto vi bezonas, vi respondis malĝentile! Kaj traktis min, kvazaŭ mi estus procentegisto, kiu volas prirabi vidvinojn kaj senpatrulojn, kvankam ja mi estis la prirabito kaj vi apartenis al la rabanta parto.
Sed, ĉar mi estis pli prudenta, mi respondis vian malĝentilan alparolon per ĝentila, sed akra! Vi konas mian bluan paperon; ĉu? Mi povas meti stampojn sur ĝin, kiam mi volas, sed foje mi ne volas!
(Ĉirkaŭrigardas en la ĉambro.)
Elis: Bonvolu, la mebloj estas al via dispono!
Lindkvist: Mi ne rigardis la meblojn! Mi rigardis, ĉu via patrino estas tie ĉi? Verŝajne ŝi amas justecon same forte kiel vi!
Elis: Mi esperas tion!
Lindkvist: Bone! … Ĉu vi scias, ke via patrino estus submetita al la homa justeco, ĉar ŝi estis konscia pri la krima ago, se ĉio estus farita laŭ la justeco, kiun vi tiel alte taksas?
Elis: Sed ne!
Lindkvist: Jes, kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue!
Elis: (leviĝas).
Mia patrino!
Lindkvist: (elprenas alian sed bluan paperon kaj metas ĝin sur la tablan).
Vidu, nun mi metas tiun ĉi paperon sur la tablon, kaj ĝi efektive estas blua … tamen ankoraŭ mankas stampoj!
Elis: Dio en ĉielo! Mia patrino! Ĉio revenas.
Lindkvist: Jes, mia juna amanto de la justeco, ĉio revenas, ĉio! … Tiel estas! … Se mi nun farus tiun demandon al mi: Vi, Anders Johan Lindkvist, naskita en malriĉo kaj kreskinta en manko kaj laboro, ĉu vi rajtas en via maljunaĝo forpreni de vi kaj viaj infanoj, rimarku: viaj infanoj, tiun monon, kiun vi per diligento, pripenso kaj rezignoj, rimarku: rezignoj, kolektis oeron post oero? Kion vi farus, Anders Johan Lindkvist, se vi volus esti justa? Vi prirabis neniun, sed se ŝajnas al vi malagrable, ke oni prirabis vin, vi ne povos plu loĝi en urboj, ĉar neniu volas saluti la senkompatulon, kiu repostulis la sian. Ĉu vi do vidas, ke ekzistas kompato, kiu estas kontraŭ la justeco, kaj super ĝi! …
Tio estas la graco!
Elis: Vi pravas, prenu ĉion! Ĝi apartenas al vi!
Lindkvist: Mi rajtas, sed mi ne kuraĝas!
Elis: Mi pensos pri viaj infanoj kaj ne plendos!
Lindkvist: (enpoŝigas la paperon)
Bone! Do ni re-enmetos la bluan paperon! …
Nun ni faru pluan pagon!
Elis: Pardonu … ĉu oni vere intencas akuzi mian patrinon?
Lindkvist: Nun ni faru pluan pagon, unue! Vi do ne konas la guberniestron persone?
Elis: Ne, kaj mi ne volas koni lin!
Lindkvist: (elprenas la bluan paperon kaj gestas per ĝi)
Ne tiel, ne tiel! … Vidu, la guberniestro estis junaĝa amiko de via patro, kaj li deziras konatiĝi kun vi. Ĉio revenas, ĉio! Ĉu vi ne volas viziti lin?
Elis: Ne!
Lindkvist: La guberniestro …
Elis: Ni prenu alian temon?
Lindkvist: Estu ĝentila al mi, ĉar mi estas sendefenda … nome vin subtenas la publika opinio sed min nur la justeco. Kion vi havas kontraŭ la guberniestro?
Li ne ŝatas biciklojn kaj popolajn altlernejojn, tio apartenas al liaj malgrandaj apartaĵoj. Ni ne bezonas precize respekti la apartaĵojn, sed ni preteriru ilin, preteriru kaj tenu nin al la ĉefaferoj, inter homo kaj homo!
En la grandaj krizoj de la vivo ni devas akcepti unu la alian kun mankoj kaj malfortecoj, engluti kun haŭto kaj haroj! … Iru al la guberniestro!
Elis: Neniam!
Lindkvist: Ĉu vi estas tia homo!
Elis: (decide)
Jes, tia!
Lindkvist: (leviĝas kaj komencas iri tien kaj reen sur la planko kun siaj knarantaj botoj, gestante per la blua papero).
Malfacila afero! Malfacila! … Nu, do mi komencu de alia flanko! … Venkema persono intencas akuzi vian patrinon. Tion vi povas malebligi!
Elis: Kiel?
Lindkvist: Iru al la guberniestro!
Elis: Ne!
Lindkvist: (aliras kaj kaptas la ŝultrojn de Elis)
Do vi estas la plej aĉa homo, kiun mi en mia vivo renkontis! Kaj nun mi mem iros al via patrino!
Elis: Ne iru!
Lindkvist: Ĉu vi do volas iri al la guberniestro?
Elis: Jes!
Lindkvist: Diru ankoraŭfoje, kaj pli laŭte!
Elis: Jes!
Lindkvist: Do tiu afero estas klara!
(Transdonas la bluan paperon.)
Tie estas tiu papero!
Elis: (prenas la paperon sen legi)
Lindkvist: Poste ni havas numeron du; kiu estis numero unu! … Ĉu ni sidiĝu! . . .
(ili sidiĝas kiel antaŭe.)
Vidu, se ni nur iras renkonte unu al la alia, la vojo mallongiĝas per duono! … Numero du!
… Estas tiu ĉi bonhavpostulo pri viaj hejmaĵoj!
… Jes, neniujn iluziojn, ĉar mi nek povas nek volas fordonaci la komunan posedaĵon de mia familio! Mi devas havi mian bonhavon ĝis la lasta oero.
Elis: Tion mi komprenas!
Lindkvist: Aha, tion vi komprenas?
Elis: Mi ne intencis ion ofendan Lindkvist Ne, mi komprenas tion.
(levas la okulvitrojn kaj fiksrigardas Elison.)
… La lupo! Gluanta, lupo! Vergoj, vergoj! Kaj la karnoruĝa karneolo; la giganto el la montoj, kiu ne manĝas infanojn, nur timigas ilin! Mi timigos vin, jes, tiel ke vi freneziĝos. La valoron de ĉiu meblopeco mi elpremos … mi havas la liston tie ĉi en la poŝo, kaj se mankos iu sola peco, tiam vi iros en lokon, kie lumos nek la suno nek Cassiopeja! Jes, mi povas manĝi infanojn kaj vidvinojn, kiam oni incitas min, kaj la publika opinio? pah ĝi … mi nur translo ĝiĝos al alia urbo!
Elis: (ne povas respondi)
Lindkvist: Vi havis, amikon, kiu nomiĝis Petro, Petro Holmblad. Li estis lingvisto kaj via lernanto en lingvoj. Sed vi volis fari ian profeton el li …
Nu, li estis malfidela; du fojojn kriis la koko, ĉu ne?
Elis: (silentas)
Lindkvist: La homa naturo estas nefidinda kiel la aĵoj kaj la pensoj; Petro estis malfidela, tion mi ne neas, kaj ne defendas lin. En tiu punkto! Sed la homa koro estas senfunda, kaj tie kuŝas oro kaj skorio intermikse! Petro estis por vi malfidela amiko, sed tamen amiko!
Elis: Malfidela …
Lindkvist: Malfidela, jes, sed tamen amiko! Tiu malfidela amiko sen via scio faris al vi grandan amikan servon.
Elis: Ankaŭ tio!
Lindkvist: (tiras sin pli proksimen al Elis)
Ĉio revenas, ĉio!
Elis: Ĉio malbona, jes! Kaj rekompenco por bono estas malbono!
Lindkvist: Ne ĉiam; ankaŭ la bono revenas! Kredu min!
Elis: Verŝajne mi devas, alie vi elturmentus mian vivon el mi!
Lindkvist: Ne la vivon, sed la fieron kaj la malicon mi elpremos el vi!
Elis: Daŭrigu!
Lindkvist: Petro faris al vi servon, mi diris!
Elis: Mi ne volas akcepti servojn de tiu homo!
Lindkvist: Ĉu ni nun denove estas tie! … Aŭskultu! Per perado de via amiko Petro la guberniestro estas persvadita pledi por via patrino! Tial vi devas skribi leteron al Petro por danki lin! Promesu tion!
Elis: Ne! Kiun ajn homon en la mondo sed lin ne!
Lindkvist: (tiras sin pli proksimen)
Mi do ree premu vin … Jen, vi havas monon en la banko!
Elis: Nu, kio koncernas vin! Mi tamen ne respondecas pri la ŝuldoj de mia patro!
Lindkvist: Tiel! Tiel! Ĉu vi ne kunestis kaj manĝis kaj trinkis, kiam oni en tiu ĉi domo elspezis la monon de miaj infanoj ? Respondu!
Elis: Tion mi ne povas nei.
Lindkvist: Kaj ĉar la mebloj ne sufiĉas por pagi la ŝuldon, vi tuj skribu ĉekon pri la resto – la sumon vi konas.
Elis: (frakasita)
Ankaŭ tio!
Lindkvist: Ankaŭ tio! Bonvolu skribi!
Elis: (leviĝas, elprenas la ĉeklibron kaj skribas ĉe la skribotablo)
Lindkvist: Skribu ĝin por vi aŭ ĝirato!
Elis: Tamen ne sufiĉos!
Lindkvist: Do vi devas iri por prunti la reston! Ĉiun oeron vi devas havi!
Elis: (transdonas la ĉekon al Lindkvist)
Jen ĉio, kion mi posedas! Estas mia somero kaj mia fianĉino; pli mi ne havas por doni!
Lindkvist: Mi ja diris, ke do vi devas prunti!
Elis: Ne estas eble!
Lindkvist: Do serĉu garantianton!
Elis: Neniu volas garantii por iu Heyst!
Lindkvist: Kiel ultimaton mi donos al vi ĉu alternativojn:
Danku Petron, aŭ pagu la tutan sumon!
Elis: Mi ne volas interrilati kun Petro.
Lindkvist: Vi estas la plej aĉa homo, kiun mi konas! Per simpla ago de ĝentileco vi povas savi la hejmon de via patrino kaj la vivrimedojn por via fianĉino, sed vi ne faras tion! Devas ekzisti motivoj, kiujn vi ne volas diri! Kial vi malamas Petron?
Elis: Mortigu min, sed ne turmentu min plu!
Lindkvist: Vi estas ĵaluza al li!
Elis: (skuas la ŝultrojn)
Lindkvist: Estas tiel! …
(Leviĝas kaj iras sur la planko. Paŭzo.)
Ĉu vi legis la matenan gazeton?
Elis: Jes, bedaŭrinde!
Lindkvist: La tutan gazeton?
Elis: Ne, ne la tutan!
Lindkvist: Aha! … Tiel? Do vi ne scias, ke Petro fianĉiĝis?
Elis: Tion mi ne sciis!
Lindkvist: Kaj ne al kiu? Divenu!
Elis: Kiel …
Lindkvist: Li fianĉiĝis al fraŭlino Alice, kaj la afero pretiĝis hieraŭ vespere en koncerto, kie via fianĉino aperis kiel peranto!
Elis: Kial tiel sekrete?
Lindkvist: Ĉu du junaj homoj ne rajtas havi siajn korsekretojn malgraŭ vi?
Elis: Kaj por ilia feliĉo mi devis suferi tiujn turmentojn?
Lindkvist: Jes! Ili, kiuj suferis por doni feliĉon al vi! … Via patrino, via patro, via fianĉino, via fratino …
Sidiĝu, kaj mi rakontos al vi historion, tre mallonge!
Elis: (sidiĝas nevolonte)
(Dum la antaŭa kaj sekvonta scenoj klariĝas ekstere.)
Lindkvist: Estis antaŭ kvardek jaroj proksimume! Mi venis kiel junulo al la ĉefurbo, sola, nekonata kaj sen konatoj, por serĉi laboron. Mi posedis nur unu taleron, kaj estis malluma vespero. Ĉar mi ne konis malkaran hotelon, mi demandis preterpasantojn; sed neniu respondis. Kiam mia malespero kulminis, venis viro kaj demandis, kial mi ploras – nome mi ploris. Mi rakontis al li pri mia mizero! Tiam li reiris sian vojon, akompanis min al hotelo kaj konsolis min per afablaj vortoj. Kiam mi trairis la vestiblon, oni malfermis butikan vitropordon, kiu puŝis mian kubuton, kaj la vitro rompiĝis. La furioza butikisto kaptis min kaj postulis pagon, aŭ li vokos la policon. Imagu mian malesperon, kaj antaŭ mi nokto sur la strato! – La bonvola nekonato, kiu vidis la tumulton, intervenas, faras al si la penon voki la policon kaj savas min! . . . Tiu viro – estis via patro! …
Tiel ĉio revenas, ankaŭ la bono. Kaj pro via patro … mi forstrekis mian bonhavon! … Tial … akceptu tiun ĉi paperon, kaj konservu ĉi tiun ĉekon!
(Leviĝas.)
Ĉar vi nur malfacile diras dankon, mi tuj foriros, precipe ĉar danko ĝenas min!
(Proksimiĝas al la fonpordo.)
Anstataŭe tuj iru al via patrino kaj liberigu ŝin de maltrankvilo!
(Forigan geston al Elis, kiu volas proksimiĝi al li.)
Iru!
Elis: (elrapidas dekstre)
* * *
(La fonpordoj malfermiĝas. Eleonora kaj Benjamin envenas, trankvilaj sed seriozaj; haltas teruritaj, kiam ili ekvidas Lundkvist.)
Lindkvist: Nu, etuloj, eniru kaj ne timu … Ĉu vi scias, kiu estas, mi? ..
(Per ŝanĝita voĉo.)
Mi estas la giganto el la montoj, kiu timigas infanojn! Muh! Muh! … Sed mi ne estas danĝera! – Venu, Eleonora!
(Prenas ŝian kapon inter siaj manoj kaj rigardas en ŝiajn okulojn.)
Vi havas la bonajn okulojn de via patro, kaj li estis bona homo – sed malforta!
(Kisas ŝian frunton.)
Tiel!
Eleonora: Ho, li parolas bone pri patro! Ĉu iu povas pensi bone pri li?
Lindkvist: Tion povas mi! Demandu fraton Elis!
Eleonora: Do vi ne povas voli malbonon al ni!
Lindkvist: Ne, mia kara infano!
Eleonora: Nu, sed helpu nin do!
Lindkvist: Infano, mi ne povas liberigi vian patron de la puno, nek Benjaminon de la latinskribo … sed la alia jam estas helpita. La vivo ne donas ĉion kaj nenion senpage. Tial vi helpu min, ĉu vi volas tion?
Eleonora: Kion povas fari mi, kompatinda?
Lindkvist: Kiu dato estas hodiaŭ? Rigardu!
Eleonora: (prenas la kalendaron de la muro)
Estas la deksesa!
Lindkvist: Bone! Antaŭ la dudeka vi devas igi fraton Elis fari viziton al la guberniestro kaj skribi leteron al Petro.
Eleonora: Nur tion!
Lindkvist: Ho, infano! Sed se li preterlasos tion, tiam venos la giganto kaj diros Muh!
Eleonora: Kial la giganto venas por timigi la infanojn?
Lindkvist: Por ke la infanoj fariĝu bonaj!
Eleonora: Estas vere! La giganto pravas!
(Kisas la peltmanikon de Lindkvist.)
Dankon, kara giganto!
Benjamin: Sed vi devas diri ”sinjoro Lindkvist”!
Eleonora: Ne, tiu nomo estas tiel ordinara …
Lindkvist: Ĝis revido, infanoj! Nun vi povas ĵeti la branĉeton sur la fajron!
Eleonora: Ne, ĝi restu tie, ĉar la infanoj estas tiel forgesemaj.
Lindkvist: Kiel bone vi konas la infanojn, etulino!
(Foriras.)
Eleonora: Ni povos iri en la kamparon, Benjamin! Post du monatoj! Ho, se ili volus iri rapide!
(Ŝiras slipojn de la kalendaro kaj ŝutas ilin en la sunstrion, kiu falas en la ĉambron.)
Vidu, kiel pasas la tagoj! Aprilo! Majo! Junio!
Kaj la suno lumas sur ĉiujn! Vidu! … Nun danku Dion, kiu ebligis al ni iri al la kamparo!
Benjamin: (kaŝiĝeme)
Ĉu mi ne povas diri tion silente?
Eleonora: Jes, vi povas diri ĝin silente! Ĉar nun la nuboj estas for, kaj tiam ĝi estas aŭdebla en la alto!
* * *
(Kristina envenis de maldekstre kaj haltis. Elis kaj Sinjorino Heyst de dekstre. Kristina kaj Elis iras kun afablaj mienoj unu al la alia, sed la kurteno falas, antaŭ ol ili renkontiĝas.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.