La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PASKO

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA AKTO

Sankta ĵaŭdo

Muziko antaŭ tiu akto:

HAYDN: Sieben Worte des Erlösers

Introduction: Maestoso Adagio

(Sunradio falas oblikve en la ĉambron kaj tuŝas unu el la seĝoj ĉe la kudrotablo. Sur la alia ne prilumita seĝo sidas Kristina kaj enmetas rubandon en paron da blankaj novgladitaj ĵaluzioj.)

Elis: (envenas en malbutonita vintra surtuto, portante pakon da aktoj, kiun li metas sur la skribtablon. Poste li deprenas la surtuton kaj pendigas ĝin maldekstre).

Bonan tagon, mia amiko!

Kristina: Bonan tagon, Elis!

Elis: (ĉirkaŭrigardas)

La internaj fenestroj elprenitaj; la planko lavita, puraj kurtenoj … jes, estas ree printempo!

Oni forhaĝis la stratglacion, kaj malsupre ĉe la rivero floras la salikoj … jes, estas printempo . . . Kaj mi povas formeti la vintran surtuton … jen, ĝi estas tiel peza (pesas la surtuton per la mano) kvazaŭ ĝi estus ensorbinta ĉiujn penojn de la vintro, la ŝviton de la angoro kaj la polvon de la lernejo … Ho!

Kristina: Kaj nun vi havas libertempon!

Elis: Paskan libertempon! Kvin belajn tagojn por ĝui, por spiri, por forgesi!

(Donas la manon al Kristina kaj poste sidiĝas en la brakseĝon.)

Ho vidu, la suno revenis … ĝi foriris en novembro, mi memoras la tagon, kiam ĝi malaperis malantaŭ la bierfarejo oblikve trans la strato … Ho, tiu vintro! Tiu longa vintro!

Kristina: (kun gesto al la kuireja pordo).

Silentu! Silentu!

Elis: Mi silentos, kaj mi ĝojos, ke ĝi estas trapasita, … Ho, la bona suno …

(Li frotas la manojn kaj faras, kvazaŭ li duŝus sin.)

… mi volas bani min en sunbrilo, lavi min per lumo post tiu malhela malpuraĵo …

Kristina: Silentu! Silentu!

Elis: Aŭdu, mi kredas, ke la paco revenas, kaj ke la malfeliĉoj laciĝis …

Kristina: Kial vi kredas tion?

Elis: Jes, ankaŭ pro tio, ke blanka kolombo alflugis, kiam mi ĵus preteriris la katedralon; ĝi sidiĝis sur la trotuaron, kaj ĝuste antaŭ miaj piedoj ĝi faligis branĉeton, kiun ĝi portis en la beko.

Kristina: Ĉu vi vidis, kiaspecan branĉeton?

Elis: Apenaŭ estis oliva, sed mi kredas, ke estis pacosigno, kaj ĝuste nun mi sentas sunan, ĉielfeliĉan trankvilon … Kie estas patrino?

Kristina: (gesto al la kuirejo).

En la kuirejo!

Elis: (mallaŭte, fermas la okulojn).

Mi aŭdas, ke estas printempo! Mi aŭdas, ke la internaj fenestroj estas for. – Ĉu vi scias, kiel mi aŭdas tion? – Plej pro la aksingoj de la veturiloj … sed kio estas? La fringoj kantas!

Kaj oni martelas en la ŝipkonstruejo, kaj odoras oleofarbo de la vaporŝipoj, de la ruĝa minio.

Kristina: Ĉu tion vi sentas eĉ tie ĉi?

Elis: Tie ĉi ? Vere, ni estas tie ĉi, sed mi estis tie, tie en la nordo, kie kuŝas nia hejmo . . . Kiel ni venis al tiu ĉi terura urbo, kie ĉiuj homoj malamas unu la alian, kaj kie oni ĉiam soliĝas? Jes, estis la pano, kiu montris la vojon … sed apud la pano kuŝis la malfeliĉoj: la krima ago de patro kaj la malsano de mia fratineto; – Diru, ĉu vi scias, ĉu estis permesite al patrino viziti patron en la malliberejo?

Kristina: Mi kredas, ke ŝi estis tie eĉ hodiaŭ!

Elis: Kion ŝi diris?

Kristina: Nenion; ŝi parolis pri aliaj aferoj!

Elis: Io tamen estas gajnita; post la verdikto venis certeco kaj aparta trankvilo, kiam silentiĝis la sciigoj de la gazetoj. Unu jaro pasis; post unu jaro li liberiĝos, kaj tiam ni povos rekomenci.

Kristina: Mi admiras vian paciencon en la sufero.

Elis: Nc faru tion! Admiru ĉe mi nenion, ĉar mi havas nur mankojn! Nun vi scias tion! Ho! Se vi volus kredi tion!

Kristina: Se vi suferus pro propraj mankoj, sed estas ja pro tiuj de aliaj!

Elis: Kion vi kudras?

Kristina: Estas ja la kuirejaj ĵaluzioj, kara mia!

Elis: Aspektas kiel edziniĝa vualo … Aŭtune, Kristina, vi fariĝos mia edzino, ĉu ne?

Kristina: Jes, sed unue ni pensu pri la somero!

Elis: La somero, ja!

(Elpoŝigas ĉeklibron.)

Vidu, la monon mi jam havas en la banko! Kiam finiĝos la lernejo, tiam ni iros norden al nia lando – al Mälaren. La dometo staras en ordo, kiel ĝi staris en nia infanaĝo, la tilioj restas, la platboato kuŝas sub la bordaj salikoj …

Ho, se estus somero, kaj mi povus bani min en la lago! Tiu malhonoro de la familio metis sin sur miajn animon kaj korpon, kaj mi sopiras al lago, en kiu mi povas lavi min.

Kristina: Ĉu vi aŭdis ion de fratino Eleonora?

Elis: Jes, la kompatinda, ŝi estas maltrankvila kaj skribas leterojn, kiuj disŝiras min. Ŝi volas for kaj hejmen kompreneble, sed la estro de la azilo ne kuraĝas lasi ŝin, ĉar ŝi faras agojn, kiuj kondukus al malliberejo. Ofte la konscienco riproĉas min terure, ĉar mi subtenis ŝian internigon.

Kristina: Kara amiko, pro ĉio vi riproĉas vin, sed en tiu okazo estis ja bonfaro, ke la kompatinda ricevis flegadon.

Elis: En tio vi ja pravas, kaj verdire ŝajnas al mi pli trankvile, kiel nun estas. Jes, ŝi havas tiel bone, kiel ŝi povas havi! Kaj kiam mi pripensas, kiel ŝi ĉirkaŭiris tie ĉi kaj ĵetis ombron sur ĉiun ereton da ĝojo, kiel ŝia sorto premis nin kiel inkubo, turmentis nin ĝis malesperiĝo, tiam mi estas tiom egoista, ke mi sentas faciligon, kiu similas al ĝojo. Kaj vidi ŝin eniri tra tiuj ĉi pordoj, estus la plej granda malfeliĉo, kiun mi nun povas imagi. Tiel aĉa mi estas!

Kristina: Tiel homa vi estas!

Elis: Kaj tamen … mi suferas, suferas je la penso pri ŝiaj suferoj, kaj tiuj de mia patro!

Kristina: Ŝajne kelkaj naskiĝas por suferi …

Elis: Kompatinda mia, kiu eniĝis en nian familion, dekomence juĝitan … kaj kondamnitan!

Kristina: Elis! Vi ja ne scias, ĉu estas provoj aŭ punoj!

Elis: Kio ĝi estas por vi, tion mi ne scias, ĉar certe vi estas senŝulda, se iu!

Kristina: Larmoj matene, ĝojo vespere! Elis, eble mi povos helpi vin trapasi …

Elis: Ĉu vi kredas, ke patrino havas blankan kravaton?

Kristina: (maltrankvile).

Ĉu vi foriros?

Elis: Mi iros al tagmanĝo. Petro disputis hieraŭ, kiel vi scias, kaj li donos tagmanĝon hodiaŭ!

Kristina: Ĉu vi volas iri al tiu festeno?

Elis: Vi volas diri, ke mi forestu, ĉar li montris sin kiel sufiĉe sendanka lernanto de mi.

Kristina: Mi ne neas, ke lia malfidelo ekscitis min; promesinte citi vian disertacion li prirabis ĝin sen indiki la fonton.

Elis: Ho! Tio estas ordinara, kaj mi ĝojas en la konscio, ke ”tion faris mi”.

Kristina: Ĉu li vin invitis?

Elis: Vere, tion li ne faris! Verdire estas strange, ĉar dum pluraj jaroj li parolis pri tiu tagmanĝo, kvazaŭ mi memkompreneble partoprenu, kaj mi parolis al aliaj pri la afero. Preterlaso de invito nun estus por mi publika hontigo. Egale, ne estas la unua fojo; kaj ne la lasta!

(Paŭzo.)

Kristina: Benjamin ne venas! Ĉu vi kredas, ke li sukcesas en la skriboj?

Elis: Tion mi certe esperas, en latino kun alta atesto!

Kristina: Benjamin estas bona knabo.

Elis: Neordinare, sed iom cerbuma. Vi ja scias, kial li estas en nia hejmo?

Kristina: Ĉu pro tio …

Elis: Pro tio … ke mia patro kiel kuratoro foruzis lian monon, same kiel de multaj aliaj! Vidu,

Kristina:, tio estas la terura, ke mi en la lernejo devas vidi tiujn prirabitajn senpatrulojn, kiuj nun suferas la humiligon esti nepagantaj lernantoj. Vi povas kompreni, per kiaj okuloj ili rigardas min. Mi devas ĉiam pensi pri ilia mizero, por povi pardoni al ili ilian kruelecon.

Kristina: Mi kredas, ke via patro finfine fartas pli bone ol vi!

Elis: Finfine!

Kristina: Elis, ni devus pensi pri la somero kaj ne pri la pasinto!

Elis: Jes, pri la somero! – Aŭdu, lastnokte mi vekiĝis pro studenta kantado; oni kantis: ”Jes, mi venos, kampoj kaj birdaroj, ilin, gaja vent’, salutu vi! Al la montoj, al freŝverdaj valoj, al la lagoj resopiras mi. Kiel iam en la infanaĝo …”

(Leviĝas ekscitita.)

Ĉu mi revidos ilin, ĉu mi povos foriri de tiu ĉi terura urbo, de Ebal, la monto de malbeno, kaj revidi Garizim?

(Sidiĝas ĉe la pordo.)

Kristina: Jes, jes! Estos tiel!

Elis: Sed ĉu vi kredas, ke mi vidos miajn betulojn kaj tiliojn, kiel mi iam vidis ilin, ĉu vi ne kredas, ke kovros ilin la sama nigra vualaĵo, kiu tie ĉi kovras la naturon kaj la vivon post tiu tago …

(Montras al la brakseĝo, kiu nun staras en ombro.)

Vidu, nun la suno foriris!

Kristina: Revenos, kaj tiam por resti pli longe!

Elis: Estas vere; la tagoj longiĝas kaj la ombroj mallongiĝas.

Kristina: Ni iras, al la lumo, Elis, kredu min.

Elis: Foje mi kredas tiel, kaj kiam mi pensas pri la pasinto, kaj komparas ĝin kun la nuno, tiam mi estas feliĉa. Pasintjare, tiam vi ne sidis tie, ĉar tiam vi estis foririnta de mi, rompinte la gefianĉecon! Jen, tio estis la plej malfacila el ĉio. Mi preskaŭ mortis, pecon post peco; sed kiam vi revenis – mi reviviĝis. Ĉu vi memoras, kial vi foriris?

Kristina: Ne, tion mi ne memoras, kaj nun ŝajnas, kvazaŭ motivo ne ekzistis. Mi nur sentis instigon foriri; kaj mi foriris, kvazaŭ en dormo. Klam mi revidis vin, mi vekigis kaj estis feliĉa!

Elis: Kaj nun ni ne disiĝos plu, ĉar se vi nun forirus, tiam mi efektive mortus! … Jen venas patrino!

Diru nenion, indulgu ŝin en ŝia imagita mondo, kie ŝi vivas kaj kredas, ke patro estas martiro kaj ĉiuj liaj viktimoj friponoj.

Sinjorino Heyst: (envenas el la kuirejo, en kuireja antaŭtuko, senŝeligante pomon; parolas afable, iom nalve)

Bonan tagon, infanoj! Ĉu vi volas havi la pomsupon malvarma aŭ varma?

Elis: Malvarma, panjo.

Sinjorino Heyst: Estas bone, mia knabo, vi ĉiam scias, kion vi volas, kaj diras tion, sed tion ne povas Kristina.

Kaj tion Elis lernis de sia patro; li ĉiam sciis, kion li volis kaj faris. Tion homoj ne toleras, kaj tial iris malbone por li. Sed iam venos lia tago, kaj tiam li pravos kaj la aliaj malpravos!

… Jen, kion mi volis diri? Jes! Ĉu vi scias, ke Lindkvist transloĝiĝis al tiu ĉi urbo? Lindkvist, la plej granda el ĉiuj friponoj!

Elis: (leviĝas, ekscitita)

Ĉu li venis tien ĉi?

Sinjorino Heyst: Jes, li lokas oblikve trans la strato.

Elis: Do oni vidos lin preteriri ĉiujn tagojn. Ankaŭ tio!

Sinjorino Heyst: Lasu min paroli kun li nur unufoje, kaj li neniam revenos, ĉar mi konas liajn malgrandajn apartaĵojn! … Nu, Elis, kiel sukcesis Petro?

Elis: Sukcesis bone!

Sinjorino Heyst: Tion mi kredas. Kiam vi intencas disputi?

Elis: Kiam mono sufiĉos, panjo!

Sinjorino Heyst: Kiam mono sufiĉos! Tio ne estas vera respondo!... Kaj Benjamin! Ĉu li sukcesis en la skriboj?

Elis: Ni ne scias ankoraŭ; sed li tuj venos!

Sinjorino Heyst: Jees, Benjamin ne tute plaĉas al mi, ĉar li kondutas, kvazaŭ li havus rajtojn … sed tion ni forigos! Bona knabo tamen. Jes, kaj alvenis paketo al vi, Elis.

(Eliras tra la kulreja pordo kaj tuj revenas kun paketo.)

Elis: Kiel bone patrino konas kaj sekvas ĉion; foje mi kredas, ke ŝia naiveco estas iel ŝajnigita.

Sinjorino Heyst: Jen la paketo! Lina akceptis ĝin!

Elis: Donaco! Mi timas donacojn, de kiam mi foje ricevis keston kun stratŝtonoj.

(Metas la paketon sur la tablon.)

Sinjorino Heyst: Nun mi reiros en la kuirejon! – Ĉu ne estas tro malvarme por vi kun malfermita pordo?

Elis: Tute ne, panjo.

Sinjorino Heyst: Elis ne devas meti sian surtuton tien … aspektas tiel senorde! … Nu, Kristina, ĉu miaj ĵaluzioj baldaŭ estos pretaj?

Kristina: Post kelkaj minutoj, panjo!

Sinjorino Heyst: Jes, Petron mi ŝatas; lin mi plej ŝatas . . . ĉu vi ne partoprenos la tagmanĝon, Elis?

Elis: Certe mi partoprenos.

Sinjorino Heyst: Nu, kial vi diris, ke vi volas havi la pomsupon malvarma, se vi devos foriri. Vi ne estas tre ordema,

Elis:. Sed Petro estas ordema! … Kaj fermu la pordojn, kiam fariĝos malvarme, por ke vi ne havu nazkataron!

(Eliras dekstre.)

Elis: La bona maljunulino … Kaj ĉiam Petro … ĉu ŝi intencas petolinciti vin per Petro?

Kristina: Min?

Elis: Vi ja scias, ke maljunulinoj ŝatas tiajn aferojn, estas nur ŝerco kaj ŝajnigo!

Kristina: Kian donacon vi ricevis?

Elis: (ŝirmalfermas la paketon.)

Fastotempa branĉeto! …

Kristina: De kiu?

Elis: Anonime! … Nu, tio estas ja nur ŝerco, mi metos ĝin en akvon, kaj ĝi verdiĝos kiel la bastono de Aron! Betulo … ”kiel iam en la infanago”

… Kaj Lindkvist venis tien ĉi.

Kristina: Kio pri li?

Elis: Al li ni havas la plej grandan monŝuldon.

Kristina: Vi tamen ne ŝuldas al li?

Elis: Jes, ni, unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu; la nomo de la familio estas malhonorita, kiam ŝuldo ankoraŭ ekzistas.

Kristina: Prenu alian nomon!

Elis: Kristina!

Kristina: (formetas la laboron, kiu estas preta).

Dankon, Elis! Mi volis nur provi vin!

Elis: Sed vi ne devas tenti min! … Lundkvist estas malriĉa homo kaj bezonas la sian … Kie pasis mia patro, estas kvazaŭ batalkampo kun mortintoj kaj vunditoj … kaj patrino kredas, ke li estas la viktimo! … Ĉu vi volas promeni?

Kristina: Kaj serĉi la sunon? Volonte!

Elis: Ĉu vi komprenas, ke la Savanto suferis pro niaj ŝuldoj, kaj tamen ni devas daŭrigi la pagadon.

Neniu pagas por mi!

Kristina: Sed se iu pagus por vi, ĉu tiam vi komprenus …?

Elis: Jes, tiam mi komprenus! … Silentu! Benjamin venas. Ĉu vi povas vidi, ĉu li estas ĝoja?

Kristina: (elrigardas tra la fonpordo).

Li iras malrapide … Kaj nun li haltas ĉe la fontano … kaj lavas la okulojn …

Elis: Ankaŭ tio!

Kristina: Tamen atendu …

Elis: Larmoj, larmoj!

Kristina: Paciencon!

Benjamin: (eniras, afabla, estimkonduta sed ĉagrenita; li portas kelkajn librojn kaj aktujon)

Elis: Nu, kiel vi sukcesis en la latino?

Benjamin: Iris malbone!

Elis: Montru vian skribaĵon! Kion vi faris?

Benjamin: Mi skribis ut kun indikativo, kvankam mi sciis, ke devas esti konjunktivo.

Elis: Do vi estas perdita! Sed kiel vi povis?

Benjamin: (humile)

Tion mi ne povas klarigi . . . mi sciis, kiel devas esti, volis skribi la ĝustan kaj faris male!

(Sidiĝas animpremite ĉe la manĝotablo.)

Elis: (peze sidiĝas ĉe la skribtablo kaj legas en la aktujo de Benjamin).

Jes, tie ĉi staras indikativo! Ho mia Dio!

Kristina: (pene)

Nu, pli da feliĉo venontan fojon: La vivo estas longa – tiel terure longa!

Benjamin: Jes, ĝi estas.

Elis: (malgaje sea ne amare)

Ke ĉio venas samtempe, ankaŭ! – Kaj vi estis mia plej bona lernanto, kion mi do povas atendi de la aliaj! – Mia reputacio kiel instruisto perdiĝos, mi ne ricevos lecionojn plu, kaj … ĉio disfalos!

(Al Benjamin.)

Ne tiel malĝoju … ne estas via kulpo …

Kristina: (kun ekstrerna peno)

Elis:! Kuraĝon, pro Dio, kuraĝon!

Elis: De kle mi prenu ĝin?

Kristina: De tie, kie vi antaŭe ricevis ĝin!

Elis: Ne estas nun kiel antaŭe! Ŝajne mi estas en malfavoro!

Kristina: Estas favoro suferi senkulpe … ne lasu logi vin al malpacienco … Eltenu la provon, ĉar estas nur provo, mi sentas tiel …

Elis: Ĉu jaro povos esti pli mallonga por Benjamin ol tricent sesdek kvin tagoj?

Kristina: Jes, gaja menso mallongigas la tempon!

Elis: (ridetas)

Blovu sur la vundon, kaj ĝi saniĝos, oni diras al infanoj!

Kristina: Estu infano, kaj mi diros tiel … Pensu pri patrino … kiel ŝi portas ĉion!

Elis: Donu al mi vian manon; mi profundiĝas!

Kristina: (donas la manon)

Elis: Via mano tremas ... Kristina Ne, mi ne sentas tion …

Elis: Vi ne estas tiel forta, kiel vi montras vin …

Kristina: Mi ne sentas malfortecon …

Elis: Kial vi do ne povas doni al mi forton?

Kristina: Mi ne havas superflue da ŝi!

Elis: (elrigardas tra la fenestro)

Ĉu vi scias, kiu nun venas?

Kristina: (rigardas tra la fenestro; ekgenuas, frakasita).

Estas tro multe!

Elis: La kreditoro, li kiu povas preni niajn meblojn, kiam ajn, Lindkvist, kiu venis tien ĉi por sidi kiel araneo meze en la reto kaj gardi la muŝojn …

Kristina: Fuĝu!

Elis: Ne! Ne fuĝi! … Nun, kiam vi malfortiĝis, mi fortiĝis … jen li alvenas sur la strato, . . . kaj jam ĵetis siajn malicajn rigardojn sur la kaptaĵon …

Kristina: Iru flanken, almenaŭ!

Elis: Ne, nun li amuzas min … Li ŝajnas heliĝi, kvazaŭ li vidus la kaptaĵon en kaptilo, … Venu nur! … Li kalkulas la paŝojn al la barilpordo, kaj pro la malfermita pordo li vidis, ke ni estas hejme … Sed nun li renkontis iun kaj haltas por babili … Li parolas, pri ni, ĉar li rigardas tien ĉi …

Kristina: Se li nur ne renkontos patrinon tie ĉi, kaj ŝi per koleraj vortoj faros lin nepacigema … Evitigu tion, Elis!

Elis: Nun li skuas la bastonon, kvazaŭ li ĵurus, ke tie ĉi kompato ne anstataŭos justecon! … Li malbutonas la surtuton por montri, ke oni ankoraŭ ne prenis la vestojn de la korpo … Mi vidas sur lia buŝo, kion li diras … Kion mi respondu al li … ”Sinjoro, vi estas prava! Prenu ĉion, ĝi apartenas al vi” …

Kristina: Nur tion diru!

Elis: Nun li ridas! Sed afable, ne malice! Eble li ne estas tiel malica, kvankam li volas havi sian monon! Se li nur volus veni nun kaj fini la malbenitan babiladon … jen la bastono ree moviĝas … ili ĉiam havas bastonojn, tiuj kiuj havas nepagitajn bonhavojn … kaj ledgaloŝojn, kiuj diras ”vitŝ, vitŝ tute kiel vergoj en la aero …

(Metas la manon de Kristina sur sian korflankon.)

… ĉu vi sentas, kiel batas mia koro … mi mem aŭdas ĝin kiel oceanŝipegon en la dekstra orelo . – Nu, Dio, jen li adiaŭas! … Kaj la galoŝoj!

”Vitŝ, vitŝ kiel la fastotempa branĉeto … sed li havas brelokojn! Do li ne estas tute malriĉa!

Ĉiam ili havas brelokojn el karneolo kvazaŭ malnovan karnon, kiun ili tranĉis el dorsoj de proksimuloj . – . aŭdu la galoŝojn … ”Iupoj, lupoj, gluti, gluti, gluti, vitŝ, vitŝ!” Atentu! Li vidas min! Li vidas min!…

(Salutklinas sin al la strato.)

… Li salutas unua! Li ridetas! Li mansalutas kaj …

(Plorante falsidiĝas apud la skribtablo.)

Li preteriris!

Kristina: Dank al Dio!

Elis: Li preteriris! … Sed li revenos! … Ni eliru en la sunon.

Kristina: Kaj la tagmanĝo kun Petro?

Elis: Ĉar mi ankoraŭ ne estas invitita, mi cedas! Cetere, kion mi faru tie en la gajeco! Renkonti malfidelan amikon! Mi nur suferus en lia nomo, tiel ke mi ne sentus min ofendita en mia propra!

Kristina: Dankon pro tio, ke vi restas ĉe ni!

Elis: Tion mi plej ŝatas! Kiel vi scias … Ĉu ni eliru?

Kristina: Jes, tiun ĉi vojon!

(Eliras maldekstre.)

Elis: (preterirante karesfrapas la kapon de Benjamin).

Kuraĝon, knabo!

Benjamin: (kaŝas la vizaĝon en la manoj).

Elis: (prenas la branĉeton de la manĝotablo kaj metas ĝin malantaŭ la spegulon).

Ne estis oliva branĉeto, kiun alportis la kolombo – estis betula!

Eleonora envenas de la fono; deksesjara knabino kun harplekto sur la dorso. Ŝi portas flavan paskolilion en florkruĉo. Sen vidi, aŭ ŝajnigante ne vidi, Benjaminon, ŝi prenas akvokarafon de la bufedo kaj akvas la floron, metas ĝin sur la manĝotablon, sidiĝas apud tiu tablo rekte kontraŭ Benjamin, rigardas lin kaj imitas liajn movojn.

Elis: (rigardas ŝin surprizite)

Eleonora: (kun gesto al la paskolilio)

Ĉu vi scias, kio estas tio?

Benjamin: (infanece, simple)

Estas ja paskolilio, kompreneble! Sed kiu estas vi?

Eleonora: (amikece, malĝoje)

Nu, kiu estas vi?

Benjamin: (kiel antaŭe)

Mi nomiĝas Benjamin, kaj mi loĝas ĉi tie ĉe sinjorino Heyst.

Eleonora: Tiel! Mi nomiĝas Eleonora kaj estas filino en tiu ĉi domo.

Benjamin: Strange, ke oni neniam parolis pri vi!

Eleonora: Oni ne parolas pri la mortintoj!

Benjamin: Mortintoj!

Eleonora: Mi estas civitane mortinta, ĉar mi faris tre malbonan agon.

Benjamin: Vi!

Eleonora: Jes, mi detruis kuratoran monon – kaj tio ne tre gravus, ĉar maljuste akirita estos perdita – sed tio, ke oni kulpigis mian maljunan patron kaj metis lin en malliberejon, vidu, tio neniam estos pardonebla.

Benjamin: Kiel strange kaj bele vi parolas … Kaj nenlam mi pensis pri tio, ke mia heredaĵo povus esti maljuste akirita.

Eleonora: Oni ne devas ligi la homojn, sed malligi ilin.

Benjamin: Jes, vi malligis min de la ĉagreno, ke mi estas trompita.

Eleonora: Vi do estas zorgato …

Benjamin: Jes, kaj ricevis la malgajan sorton loĝi ĉe tiuj ĉi malriĉaj homoj por ke ili pagu sian ŝuldon.

Eleonora: Ne uzu krudajn vortojn, alie mi foriros; mi estas tiel mola, ke mi ne eltenas ion malmolan!

Sed jen … tion vi suferas pro mi?

Benjamin: Pro via patro!

Eleonora: Estas same, ĉar li kaj mi estas unu kaj sama persono …

(Paŭzo.)

Mi estis tre malsana kial vi estas tiel malĝoja?

Benjamin: Mi havis malagrablaĵon!

Eleonora: Ĉu vi malĝojas pro tio? ”Vergado kaj puno donas saĝecon, sed kiu punon malamas, tiu devas morti…” Kian malagrablaĵon vi havis?

Benjamin: Mi ricevis subateston en la latinskribo – kvankam mi estis tute certa.

Eleonora: Tiel, vi estis tute certa, tiel certa, ke vi povis veti pri sukceso.

Benjamin: Tion mi ankaŭ faris!

Eleonora: Mi preskaŭ kredis tion! Vidu, tiel okazis, ĉar vi estis tiel certa.

Benjamin: Ĉu vi kredas, ke tio estis la kaŭzo?

Eleonora: Certe! Post fiero venas falo!

Benjamin: Do mi memoros tion venontan fojon.

Eleonora: Prave vi pensas; kaj la ofero, kiu plaĉas al Dio – estas pentofara animo.

Benjamin: Ĉu vi estas religiulo?

Eleonora: Jes, mi estas religiulino!

Benjamin: Kredanto, mi volas diri?

Eleonora: Jes, mi volas diri la samon. Tial, se vi parolas malbone pri Dio, mia bonfaranto, mi ne plu sidos ĉe la sama tablo kiel vi!

Benjamin: Kiom aĝa vi estas?

Eleonora: Por mi ne ekzistas tempo kaj spaco; mi estas ĉie kaj kiam ajn! Mi estas en la malliberejo de mia patro kaj en la klasĉambro de mia frato, mi estas en la kuirejo de mia patrino kaj en la butiko de fratino malproksime en Ameriko.

Kiam bone iras por mia fratino kaj ŝi povas vendi, tiam mi sentas ŝian ĝojon, kaj mi suferas, kiam iras malbone por ŝi, sed plej mi suferas, kiam ŝi agas maljuste. Benjamin, vi nomiĝas Benjamin, ĉar vi estas la plej juna el miaj amikoj … jes, ĉiuj homoj estas miaj amikoj … se vi permesas al mi aligi vin, mi suferos ankaŭ por vi.

Benjamin: Verdire mi ne komprenas viajn vortojn, sed ŝajnas al m!, ke mi perceptas la sencon de viaj pensoj! Kaj de nun mi volas ĉion, kion vi volas!

Eleonora: Se vi do, kiel komenco, ne plu juĝos homojn, ankaŭ tiujn, kiuj pruvite estas krimuloj …

Benjamin: Jes, sed mi volas havi motivon por tio! Vidu, mi lernis filozofion!

Eleonora: Ĉu vere! Do helpu al mi interpreti tion de granda filozofo. Li nome diras: ”Tiuj, kiuj malamas la justulon, estos krimuloj.”

Benjamin: Laŭ ĉiu logiko tio signifas, ke oni povas esti verdiktata fari krimon …

Eleonora: Kaj ke la krimo mem estas puno.

Benjamin: Tio vere estas profunda! Oni povus kredi, ke estas Kant aŭ Schopenhauer.

Eleonora: Ne konas lin!

Benjamin: En kiu libro vi legis tion?

Eleonora: En la Sankta Skribo!

Benjamin: Vere? Ĉu tiaj aferoj troviĝas tie?

Eleonora: Kia malklera, needukita infano vi estas! Se mi povus eduki vin!

Benjamin: Etulino!

Eleonora: Sed certe estas nenio malbona en vi. Prefere vi aspektas bona … Kiel nomiĝas via instruisto en latino?

Benjamin: Lektoro Ahlgren!

Eleonora: Tion mi memoros! … Ho, nun mia patro tre suferas! Ili estas malbonaj al li.

(Staras senmove kvazaŭ aŭskultante.)

Ĉu vi aŭdas, ke kantas la telefondratoj … estas la krudaj vortoj, kiujn la mola, belruĝa kupro ne povas toleri . . . kiam la homoj kalumnias unu la alian en telefono, tiam plendas la kupro, kaj akuzas… –

(Forte.)

– kaj ĉiu vorto, estas skribata en la libro … kaj je la fino de la tempo venos la kalkulo!

Benjamin: Kiel severa vi estas!

Eleonora: Ne mi, ne mi! Kiel mi kuraĝus? Mi, mi?

(Ŝi iras al la ferforno kaj malfermas la pordeton; elprenas kelkajn disŝritajn slipojn de blanka leterpapero.)

Benjamin: (leviĝas kaj rigardas la paperojn, kiujn Eleonora ordigas sur la manĝotablo)

Eleonora: (al si)

Ke homoj estas tiel senpensaj, ke ili metas siajn sekretojn en fornojn … Kien ajn mi venas, ili tuj iras al la forno! Sed mi neniam misuzas tion, tion mi ne kuraĝus, ĉar tiam mi suferus!

… Kio do estas tio?

(Legas.)

Benjamin: Estas licenciato Petro, kiu skribas kaj interkonsentas pri renkonto kun Kristina … TIon mi longe atendis!

Eleonora: (metas la manon sur la paperojn)

Ho, vi, kion vi atendis? Diru, vi malbona homo, kiu kredas nur malbonon! Tiu ĉi letero alportos nur bonon, ĉar mi konas Kristinan, kiu estos mia bofratino. Kaj tiu renkonto evitigos malfeliĉon al frato Elis … Ĉu vi promesas silenti, Benjamin?

Benjamin: Mi kredas, ke mi ne kuraĝus paroli pri tio!

Eleonora: Kiel malprave de la homoj havi sekretojn … ili kredas sin saĝaj sed estas malsaĝuloj! Sed kial mi iris tien!

Benjamin: Jes, kial vi estas scivolema?

Eleonora: Vidu, tio estas mia malsano, ke mi devas scii ĉion, alie mi maltrankviliĝas …

Benjamin: Scii ĉion?

Eleonora: Estas manko, kiun mi ne povas venki. Tamen mi scias, kion diras la sturnoj.

Benjamin: Ili ja ne povas paroli?

Eleonora: Ĉu vi ne aŭdis sturnojn, kiujn oni instruis paroli?

Benjamin: Jes, kiujn oni instruis!

Eleonora: Sekve sturnoj povas lerni paroli! Jen troviĝas tiaj, kiuj instruas sin mem, estas aŭtodidaktoj … kompreneble ili sidas kaj aŭskultas, sen ke ni scias, kaj poste ili imitas. Jus, kiam mi venis, mi aŭdis du, kiuj sidis kaj babilis sur la juglandarbo.

Benjamin: Kiel amuza vi estas? Sed kion ili do diris?

Eleonora: Jen! ”Petro” – diris unu. ”Judaso” diris la alia – ”Same multe” diris la unua. – ”Fi, fi, fi!” diris la dua. Sed ĉu vi rimarkis, ke la najtingaloj kantas nur en la ĝardeno de la surdmutuloj tie ĉi apude?

Benjamin: Jes, tio estas konata! Sed kial?

Eleonora: Ĉar tiuj, kiuj povas aŭdi, ne aŭdas kion diras la najtingaloj; sed tion faras la surdmutuloj!

Benjamin: Rakontu pli da fabeloj!

Eleonora: Jes, se vi estas bona!

Benjamin: Kiom bona?

Eleonora: Neniam disputu pri miaj vortoj, kaj neniam diru, ke tiel vi diris tiam, kaj tiam vi diris tiel … Ĉu mi parolu ankoraŭ pri birdoj! Estas malica birdo, kiu nomiĝas mus-buteo; kiel la nomo diras, ili vivas de musoj. Sed ĉar ĝi estas malica birdo, ĝi laŭdire malfacile kaptas la musojn. Tial ĝi povas diri nur unu vorton, kaj ĝi sonas, kiel la kato diras ”miaŭ”. Kiam la buteo diras ”miaŭ”, tiam la musoj kaŝas sin … sed la buteo ne komprenas, kion ĝi mem diras – sed manĝaĵo ofte mankas al ĝi, ĉar ĝi estas malica! – Ĉu vi volas aŭdi pli? Aŭ ĉu mi parolu pri floroj? … Jen, kiam mi estis malsana, mi devis preni drogon de hiskiamo, kiu havas la kvaliton, ke ĝi faras grandigvitron el la okulo … Male la beladono faras tiel, ke oni vidas ĉion malgrandigita … Bone, nun mi povas vidi pli malproksimen ol aliaj, kaj mi povas vidi la stelojn meze en la tago!

Benjamin: Sed tiam la steloj ja ne estas sur la ĉielo?

Eleonora: Kiel amuza vi estas! La steloj ja ĉian estas sur la ĉielo … kaj nun mi sidas alnorde kaj rigardas Cassiopean, kiu similas, al duobla v kaj sidas meze en la Lakta vojo … ĉu vi povas vidi ĝin?

Benjamin: Ne, tion mi ne povas.

Eleonora: Jen rimarku, ke unu homo povas vidi tion, kion la alia ne vidas … Tial ne estu tiel certa pri viaj okuloj! … Nun mi volas paroli pri tiu ĉi floro, kiu staras sur la tablo … Estas paska lilio, kiu estas hejme en Svisujo … ĝi havas kalikon, kiu trinĝissunlumon, tial tiu estas flava kaj trankviligas dolorojn … Mi ĵus preteriris florvendejon, vidis ĝin kaj volis donaci ĝin al frato Elis … Kiam mi en la pordejo volis eniri en la butikon, mi trovis la pordon fermita … nome estas konfirmo hodiaŭ … Ĉar mi devis havi la floron, mi elprenis miajn ŝlosilojn kaj provis … ĉu vi povas imagi, mia pordŝlosilo konvenis … Mi eniris … Jes, ĉu vi komprenas la silentan lingvon de la floroj? Ĉiu odoro esprimas amason da pensoj, kaj tiuj pensoj atakis min; kaj per mia pligrandigita okulo mi vidis en iliajn laboratoriojn, kiujn neniu vidis.

Kaj ili parolis al mi pri siaj ĉagrenoj, kiujn kaŭzis al ili la malsaĝa ĝardenisto, – mi ne diras kruela – ĉar li estas nur senpripensa! … metis unu kronon kaj mian karton sur la vendotablon – prenis la floron kaj foriris.

Benjamin: Kiel senpripense! Jen, se oni vidos, ke la floro estas for kaj ne trovos la monon?

Eleonora: Estas vero! Vi pravas.

Benjamin: Monero. ja povas malaperi, kaj se oni trovos nur vian karton, vi estos perdita!

Eleonora: Tamen neniu povos kredi, ke mi volis preni ion?

Benjamin: (fiksrigardas ŝin).

Ĉu ne?

Eleonora: (rigardas lin kaj leviĝas).

Ho! Mi scias, kion vi volas diri! Kia patro, tia infano! Kiel senpripensa mi estis! Kiel! … Nu! kio devas okazi, tio okazos!

(Sidiĝas.)

Okazu do!

Benjamin: Ĉu oni ne povos ordigi tion …

Eleonora: Silentu! Kaj parolu pri io alia! … Lektoro Ahlgren!

… Kompatinda Elis! Kompatindaj ni ĉiuj! Sed estas pasko, kaj ni devas suferi. Estos ja koncerto morgaŭ kaj oni ludos ”La sep vortoj sur la kruco” de Haydn! ”Patrino, vidu vian filon!”

(ŝi ploras en la manoj.)

Benjamin: Kian malsanon vi havis?

Eleonora: Tiu malsano ne estas mortiga, sed por la gloro de Dio! ”Mi atendis bonon, sed venis malbono; mi atendis lumon, sed venis mallumo!”

… Kia estis via infanaĝo, Benjamin?

Benjamin: Mi ne scias. Malgaja! Kaj la via?

Eleonora: Mi neniam havis. Mi naskiĝis, maljuna. Mi sciis ĉion, kiam mi naskiĝis, kaj kiam mi lernis ion, tio estis nur kiel memoroj. Mi konis la … senpripensecon kaj malsaĝon de la homoj, kiam mi estis kvarjara, kaj tial oni estis malbona al mi!

Benjamin: Ŝajnas, al mi, ke ankaŭ mi pensis ĉion, kion vi diras!

Eleonora: Tion vi certe faris! … Kial vi kredis, ke mia monero malaperos en la florvendejo?

Benjamin: Ĉar ĉiam okazas tio, kio estas malagrabla!

Eleonora: Ankaŭ vi rimarĝistion!… Silentu, iu venas!

(Rigardas al la fono.)

Mi aŭdas … estas Elis! … Ho, kia ĝojo! … Mia sola amiko sur la tero! …

(Ŝi malheliĝas.)

Sed … li ne atendas min! Kaj li ne ĝojos, kiam li vidos min! Ne, li ne ĝojos! … Certe ne! – Benjamin, Benjamin, montru afablan vizaĝon kaj gajan humoron, kiam venos mia kompatinda frato. Mi eniros tien, kaj vi sciigu al li mian alvenon. Sed atentu, neniujn malmolajn vortojn, tio suferigus min! Donu al mi vian manon!

Benjamin: (donas la manon)

Eleonora: (kisas la supron de lia kapo)

Tiel! Nun vi estas mia malgranda frato! Dio benu kaj gardu vin!

(Eliras maldekstre kaj preterpase afable karesfrapas la manikon de la surtuto de Elis)

Kompatinda Elis!

Elis: (envenas de la fono, ĉagrenita)

Sinjorino Heyst: (venas el la kuirejo)

Elis: Jen vi ja estas, patrino!

Sinjorino Heyst: Ĉu estis vi?: Ŝajnis al mi, ke estas fremda voĉo!

Elis: Mi havas novaĵojn! Renkontis sur la strato la advokaton!

Sinjorino Heyst: Nuu?

Elis: La proceso, iros al la dua instanco … kaj por gajni tempon mi devas tralegi ĉujn procesajn protokolojn.

Sinjorino Heyst: Nu, tion vi rapide faros!

Elis: Ho! Mi kredis, ke estas preta; sed jen mi devas trasuferi tiun tutan pasiotempan historion – ĉiujn akuzojn, ĉiujn atestojn, ĉiujn pruvojn!

Denove!

Sinjorino Heyst: Jes, sed oni tamen senkulpigos lin en la dua instanco!

Elis: Ne, patrino; li ja konfesis!

Sinjorino Heyst: Jes, sed tio povas esti formala eraro, diris la advokato lastfoje, kiam mi parolis kun li!

Elis: Tion li diris por konsoli vin!

Sinjorino Heyst: Vi ne iros al la tagmanĝo?

Elis: Ne!

Sinjorino Heyst: Jen vi ree ŝangis decidon!

Elis: Jes!

Sinjorino Heyst: Estas malbone fari tiel!

Elis: Mi scias, sed mi ja estas ĵetata kiel lignosplito inter kontraŭaj ondoj.

Sinjorino Heyst: Precize ŝajnis al mi, ke mi aŭdas, fremdan voĉon, kiun mi rekonas! – Sed verŝajne mi eraris!

(Montras al la surtuto.)

Mi diris, ke tiu surtuto ne pendu tie!

(Eliras dekstre.)

Elis: (tiras sin maldekstren; ekvidas la paskolilion sur la manĝotablo. Al Benjamin.)

De kie venis tiu floro ?

Benjamin: Juna virino alportis ĝin!

Elis: Virino! Kion tio signifas? Kiu estis?

Benjamin: Estis …

Elis: Ĉu estis… mia fratino?

Benjamin: Jes!

Elis: (falsidiĝas ĉe la manĝotablo)

(Paŭzo.)

Elis: Ĉu vi parolis kun ŝi?

Benjamin: Jes ja!

Elis: Ho Dio, ĉu ne baldaŭ sufiĉos! … Ĉu ŝi estis malica al vi?

Benjamin: Ŝi? Ne, ŝi estis tre, tre afabla!

Elis: Strange! … Ĉu ŝi parolis pri mi? Ĉu ŝi tre koleris kontraŭ mi?

Benjamin: Ne! Tute male! Ŝi diris, ke vi estas ŝia plej bona, sola amiko sur la tero …

Elis: Kia stranga ŝanĝiĝo!

Benjamin: Kaj kiam ŝi foriris, ŝi karesfrapis vian surtuton tie, sur la manikon …

Elis: Foriris? Kien?

Benjamin: (montras al la maldekstra pordo)

Tien!

Elis: Ŝi do estas tie?

Benjamin: Jes!

Elis: Vi aspektas ĝoja kaj afabla, Benjamin.

Benjamin: Ŝi parolis tiel bele al mi …

Elis: Pri kio ŝi parolis?

Benjamin: Ŝi rakontis fabelojn, kaj plue estis multe pri religio…

Elis: (leviĝas).

Kio ĝojigis vin.

Benjamin: Jes!

Elis: Kompatinda Eleonora, kiu mem estas tiei malfeliĉa kaj povas ĝojigi aliajn!

(Eliras maldekstre, hezite.)

Dio helpu min!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.